Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
IPKK

IPKK

Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). La kurso celas instrui liberan kaj krean regadon de Esperanto kaj de Esperanto-kulturo, trejni por fariĝi spertulo kaj aktivulo en la Esperanto-movado. Por la retpoŝta instruado en la kurso estas uzata la fama libro de Boris KOLKER Vojaĝo en Esperanto-Lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. La kursanoj lernas hejme, en oportunaj tempo kaj ritmo. Kiu finis nur bazan kurson, scios Esperanton bone; kiu parolas Esperanton bone, posedos ĝin perfekte; kiu parolas perfekte, regos Esperanton kiel verkisto. La unua leciono estas senpaga. La retadreso de la administranto, kiu atendas de vi plenumitan lecionon 1: kolker-ĉe-stratos.net (enmetu @)

Eksteraj ligoj


- [http://www.tejo.org/uea/Internacilingva_-_Meza Detailoj pri IPKK kaj aliaj meznivelaj kursoj] - en retejo de TEJO.
- [http://www.lernu.net/kursoj/kolker/index.php Specimenoj el la aperonta tria eldono de Vojaĝo - Antaŭparoloj, lecionoj 1, 2, 3 kaj 7, enhavtabelo] - en Lernu!.
- http://www.esperantoeducation.com/advanced.html - Priskribo de la kurso en retejo de EAB, en la angla Kategorio:Lernado, instruado kaj kursoj de esperanto

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Esperanto-movado

Esperanta Kulturo > Esperanto-movado ---- La Esperanto-movado estas movado por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo. Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas mondan pacon, aliaj simple volas komunikiĝi kun homoj tra la tuta mondo, aliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj aliaj faras ĝin por lingva egaleco. (Tamen estas dubinde, ke nur la disvastigo de Esperanto sufiĉas por krei mondan pacon, ĉar la militojn kaŭzas ne nur komunikaj malfaciloj, kaj ne malofte oni batalas kontraŭ samlingvanoj.) En la Esperanto-movado troviĝas mondskalaj asocioj kiaj UEA, TEJO, SAT, kaj aliaj iniciatoj kiaj la Esperanta Civito Civito de Esperantio inspirita de la Raŭmismo.
Tre utilaj kaj gravaj Esperanto-servoj estas Esperanto korespondservo kaj Pasporta Servo monda peresperanta gastiga servo.
Ĉirkaŭ la Esperanto-movado ekzistas diversaj Interlingvistikaj instancoj kiaj Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). En la Esperanto-movado ankaŭ ekzistas entreprenoj diverscelaj :
- Eldonistoj
- Turismagentejoj : Esperantotur
- LF-koop

Vidu ankaŭ:


- Gravaj geesperantistoj
- Laborista Esperanto-movado
- Finvenkismo kaj Fina venko
- Raŭmismo
- Interna ideo
- Historio de la Esperanto-movado
- Hilelismo
- Homaranismo
- Neŭtralismo
- Desuprismo - Desubismo
- Tradicia Esperanto-Ideologio
- Slango

Boris KOLKER

__NOTOC__ Boriso (Boris Grigorjeviĉ) Kolker (ruse Борис Григорьевич Колкер) (naskiĝis 1939) estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto, aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj. Rusiano kaj sovetiano, ekde 1993 - usonano. Esperantistiĝis en 1957. Doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri esperantologia temo. Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj, interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora Membro de UEA. Kunredaktoro de "Monato". Dum du jardekoj gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomiĝis preskaŭ 900 personoj. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), respondeculo pri Esperanto-instruado en Sovetunio kaj Rusio, komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, kunfondinto kaj membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio). Prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en la jaro 1963), reĝisoris la Kongresan temon en la 85-a UK en Tel-Avivo (2000).

Listo de verkoj

Disertacio

Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto. (ruse Вклад русского языка в формирование и развитие эсперанто.) Moskva: Akademija Nauk SSSR, Institut Jazykoznanija, 1985. - 23 p.
- [http://miresperanto.narod.ru/konsultoj/kontribuo-1.htm Referaĵo de doktoriga disertacio pri lingvoscienco, ruslingva]

Lernolibroj


- Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo.
- Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso.
- Esperanto en 16 tagoj. Ekspres-kurso.

Vortaro


- [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4536 Esperanta-rusa vortaro: ĉirkaŭ 3000 vortoj.] - Moskva: Impeto, 1993. - 53 p. ISBN 5-7161-0002-3.

Artikoloj


- [http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/enigmoj.html Enigmoj de Ludoviko Zamenhof]
- [http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_vilje.htm NIA Vilnjuso kaj ILIA Jerusalemo]
- Interlingvistiko kaj interlingvistikaj esploroj en Sovetunio. - En: Esperanto: la internacia lingvo - sciencaj aspektoj; (Berlin: Kulturligo de GDR, Centra Laborrondo Esperanto, 1979. - 237 p.) p.74 – 78.
- Kontribuo de la rusa lingvo al la verba sistemo de Esperanto. - En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo ; (La Laguna: Universidad de La Laguna, 1987. - 766 p.) p.315 – 325.
- Vklad russkogo jazyka v strukturu Esperanto (ruslingva – Kontribuo de la rusa lingvo al la strukturo de Esperanto). - En: Interlinguistica Tartuensis, 3; (Tartu: Tartuskij Gosudarstvennyj Universitet, 1984. - 182 p.) p.74 – 108, resumo en Esperanto.
- Vklad russkogo jazyka v leksiku Esperanto (ruslingva – Kontribuo de la rusa lingvo al la leksiko de Esperanto). - En: Interlinguistica Tartuensis, 5; (Tartu: Tartuskij Gosudarstvennyj Universitet, 1988. - 183 p.) p.74 – 91, resumo en Esperanto.
- Pri "Vojaĝo" por la legantoj de "Komencanto". – En: Komencanto (Rusio), 2003, n-ro 3.
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/zamen.html Lasta artikolo de L. L. Zamenhof pri judaj temoj], Israela Esperantisto, julio 2004 (n-ro 140)
- [http://www.angelfire.com/sc3/soviet_jews_exodus/WhoHelped/WhoHelpedCleveland.html Свободная эмиграция из СССР подготовлена в Кливленде] (Libera elmigrado el Sovet-Unio estis preparita en Cleveland.)
- [http://www.angelfire.com/sc3/soviet_jews_exodus/JewishHistory/JewishHistoryAmendment.html Поправка, изменившая нашу судьбу.] (Amendo, kiu ŝanĝis nian sorton.)

Eksteraj ligoj

Persone:
- [http://www.ikso.net/esperanto-kurso/galerio/index.php?kiu=kolker Persona paĝo]
- [http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=1091 Iom el la biografio]
- Retadreso: kolker-ĉe-stratos.net (enmetu @) Intervjuoj:
- [http://www.reu.ru/rego/22/Kolker.par Ne batali kontraŭ, sed labori por.] - Intervjuo okaze de 65-jariĝo de Boris Kolker (Intervjuintoj: Viktoro Aroloviĉ kaj Garik Kokolija.) - Rusia Esperanto-Gazeto (REGo), 2004, junio, No 3. Legebla ankaŭ ĉi tie [http://www.ikso.net/esperanto-kurso/galerio/intervjuo.php] kaj tie [http://nikst.boom.ru/Esperante/Kolker.htm].
- [http://www.ilei.info/ipr/intervjuo_kun_kolker.htm Pri la historio kaj verkado de la libro, sekretoj de bona klubvivo kaj pri liaj instruistaj spertoj.] (Intervjuinto: Katalin Kováts.) - Internacia Pedagogia Revuo, 2002, No 3.
- [http://www.ie.esperanto.org.il/137/16.html Fiera pri sia Esperanto-lando.] (Intervjuinto: Doron Modan.) - Israela esperantisto, 2002, decembro, No 137, p. 25-27. Represita en Esperanto, 2003, Februaro, No 2.
- [http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/intervjuo.html Komenco bona — laboro duona.] Intervjuo okaze de la Zamenhof-bankedo en Chicago en decembro, 1997. (Intervjuinto: Andrej Kolganov.) Fotoj:
- http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem40.htm
- http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem41.htm
- http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem42.htm
- http://albeo.tripod.com/Okemo/Okem43.htm KOLKER, Boris KOLKER, Boris KOLKER, Boris KOLKER, Boris KOLKER, Boris KOLKER, Boris

TEJO

Esperanta Kulturo > Esperanto-movado > Esperanto-asocio > TEJO ---- Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj (30-jaraĝa kaj malpli) de Esperanto kun individuaj membroj kaj landa-asociaj membroj. Estas pli ol 42 membraj organizoj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj. TEJO organizas la Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko tra la mondo. La IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn. TEJO eldonas du revuojn, Kontakto, TEJO Tutmonde, kaj ankaŭ la retan informbultenon TEJO-aktuale. Kontakto estas revuo, kiu celas komencantojn kaj junajn legantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj kaj en facila lingvaĵo. TEJO Tutmonde estas alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie. TEJO-aktuale celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio. TEJO ankaŭ organizas la Pasportan Servon, reto de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.

Historio

TEJO komenciĝis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj. Du nederlandaj instruistoj, S-ro kaj S-ino E. VAN VEENENDAAL, organizis renkontiĝon en 1938 en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la Internacia Junulara Kunveno. Dum tiu kunveno, la 14-an de aŭgusto, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO) naskiĝis, kun la celoj propagandi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj. En 1939 okazis dua kunveno, en la belga urbeto Tervuren (apud Bruselo). Tamen, TJO frontis tre fruan halton pro la Dua Mondmilito. Ĝi ne reaktiviĝis denove ĝis 1945, kiam oni republikigis ĝian gazeton La Juna Vivo kaj la Internacia Junulara Kongreso estis aranĝata en Ipswich, Britio, en 1947. Baldaŭ, TJO fariĝis pli kiel junulara organizo kiam pli da junuloj komencis estri ĝian laboron; en 1951, la Estraro de TJO konsistis plene de junuloj - de 1938 ĝis tiam la prezidanto estis la instruisto Pieter KRIJT el Nederlando. Kongrue kun tiu nova paŝo, la organizo oficiale ŝanĝis sian nomon al la nuna formo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en 1952. En la jaro 1956 TEJO iĝis junulara sekcio de UEA. En 1971 la financo kaj administrado de TEJO estis plene integritaj en tiujn de UEA. En TEJO, kiel en la cetera junulara socio ĝenerale, la malfruaj 1950aj ĝis 1960aj jaroj kunportis fortan ŝanĝemon kaj politikemon - TEJO organizis sian unuan Kongreson en komuniste regata lando (15a IJK en Gdansk, Pollando, 1959), kreis sian unuan laborplanon, ekeldonis internacian socia-kulturan gazeton por junuloj en Esperanto ankoraŭ eldonatan nun (Kontakto), kaj adaptis el Argentino tutmondan sistemon de gastigantoj por vojaĝantaj Esperantistoj, Pasporta Servo. Kreinte bazon, TEJO ekrilatis al aliaj ne-Esperantistaj junularaj organizoj. La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kiu kunlaboras kun ne-Esperantistaj junularaj NRO-oj, ekfariĝis aparte aktiva dum ĉi tiu periodo. Aldone al eldoni novaĵleteron cele eksterajn organizojn, ĝi organizis la unuan de pluraj seminarioj pri socia-kulturaj problemoj, en septembro 1965 en Jugoslavio. TEJO daŭre plifortigis kaj evoluigis sian laboron dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, plibonigante la servojn kaj projektojn jam ofertitajn. Granda paŝo en la evoluiĝo de TEJO estas organizi seminariojn pri nuntempaj sociaj temoj por junuloj ĉe la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, kaj ankaŭ kreskigi sian kunlaboron kun eŭropaj junularaj instancoj. En la 1980aj jaroj la estonteco de TEJO estis minacita kiam du estraranoj, Elizabeth SCHWARTZER kaj Martin HAASE proponis al la komitato planon kiu escence likvidus TEJO-n kaj donus al UEA respondecon pri gvidi ĝian laboron. Ĉi tiu propono tamen ne estis akceptita. La ĉefevento de la 1980aj jaroj estis la centjariĝo de Esperanto en 1987, kiun TEJO celebris per i.a. la plej granda IJK iam organizata ĝis nun (46-a IJK en Kraków, Pollando, 1987). La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo fariĝi pli profesia sur tutgloba nivelo. La ĉefaj publikaĵoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn ŝanĝojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO transprenis en 1995 la antaŭan GEJ-oficejon en la germana urbo Bonn (ĝis 1997) aldone al ĝia centra oficejo en Roterdamo; kaj la organizo pli engagiĝis pri junulara politiko kaj agado per la Eŭropa Junulara Forumo kaj Unuiĝintaj Nacioj. Vidu ankaŭ: Prezidantoj de TEJO, Volontuloj de TEJO, Honoraj membroj de TEJO, Kongresoj de TEJO, TEJO/KER-seminarioj

Ekstera ligo


- [http://www.tejo.org TEJO.org] Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Esperanto-asocio

EAB

Esperanto-Asocio de Britio estas Esperanto-asocio fondita en 1976 kiel registrita bonfara asocio surbaze de Brita Esperanto-Asocio, fondita en 1904, aliĝis al UEA en 1933. Ĝi antaŭenigas Esperanton sur la insulo Britio.

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto-gb.org Precipa retejo]
- [http://headquarters.blogdrive.com Aktualaĵoj el EAB (anglalingvaj)]
- [http://www.uea.org/landoj/okcidenta_europo/britio.html EAB] sur la TTT-ejo de UEA
- [http://www.users.globalnet.co.uk/~rokeby/OFesp.html Orienta Esperanta Federacio]
- [http://www.esperanto.westmidlands.btinternet.co.uk/ Okcident-mezlanda Federacio]
- [http://members.tripod.com/~esperantowales/index.html Kimra Federacio] Kategorio:Esperanto-asocio Kategorio:Britio

58. brigada

Seznam brigad z zaporedno številko 58.

Seznam

Pehotne


- 58. brigada (Združeno kraljestvo)
- 58. pehotna brigada (ZDA)

Glej tudi

0058

tablice Varsavia appartamenti warsaw map Kredyt hipoteczny mieszne gry










































:: RELATED NEWS ::
List of molecules with unusual or silly names
Chemical nomenclature, replete as it is with compounds with complex names, is a repository for some very peculiar and sometimes startling names. A browse through the Physical Constants of Organic Compounds in the CRC Handbook of Chemistry and Physics (a fundamental resource) will reveal not just the whimsical work of Read More...
List of molecules with silly or unusual names
Chemical nomenclature, replete as it is with compounds with complex names, is a repository for some very peculiar and sometimes startling names. A browse through the Physical Constants of Organic Compounds in the CRC Handbook of Chemistry and Physics (a fundamental resource) will reveal not just the whimsical work of Read More...
List of chemical compounds with silly or unusual names
Chemical nomenclature, replete as it is with compounds with complex names, is a repository for some very peculiar and sometimes startling names. A browse through the Physical Constants of Organic Compounds in the CRC Handbook of Chemistry and Physics (a fundamental resource) will reveal not just the whimsical work of Read More...
Perceval, le Conte du Graal
Perceval, the Story of the Grail (French:Perceval, le Conte du Graal) is the unfinished fifth romance of Chrétien de Troyes. Written around 1191, it is dedicated to Chrétien's patron Philip, Count of Flanders. Chrétien claimed to be working from a source given to him by Philip. The poem relates the adve
Francisco Lopez Capillas
Francisco López Capillas (16081674) was a Mexican composer born in Mexico City. He was chapelmaster of Mexico City Cathedral from 21 April 1654, until his death 18 January 1674
Unusual chemical compounds
Chemical nomenclature, replete as it is with compounds with complex names, is a repository for some very peculiar and sometimes startling names. A browse through the Physical Constants of Organic Compounds in the CRC Handbook of Chemistry and Physics (a fundamental resource) will reveal not just the whimsical work of Read More...
Pentagon (military)
struck it is on the left.]] in the northeast corner of Arlington County.]] and passing by the Pentagon.]] The Pentagon is the headquarters of the U.S. Department of Defense. The Pentagon was dedicated on January 15,
List of Harvard dormitories
This is a list of dormitories at Harvard College. It is important to note that most sophomores, juniors, and seniors do not live in these dormitories, which are primarily used by freshmen (or first-years in Harvard vernacular), but live in the House system which is described in the main Harvard college article.

Grays Hall

Harvard College Grays Hall opened in Harvard Yard in 1863 and became Russian: Москва́, Moskva, IPA: ) is the capital of Russia, located on the river Moskva. The urban area constitutes about 1/10 of the Russian population, thus making it the most populous city in Europe. The city is in the federal district located in the west of Rus
Dimples of Venus
The phrase 'dimples of Venus' refers to the pair of sagittally symmetrical indentations sometimes visible on the human lower back, just superior to the gluteal cleft. The dimples are directly superficial to the two sacroiliac joints, the sites where the sacrum
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org