:: wikimiki.org ::
| 1809 |
1809Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1809
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1809 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Finnlandon prenis Rusio.
- Unua fabriko de papero en Brazilo.
- Napoleono invadis Slovenion, kiu apartenis al Habsburga Imperio kaj kreis la Ilirajn Provincojn, kies Ljubljano estis la ĉefurbo.
Naskiĝoj
- 4-a de januaro : Francio: Louis BRAILLE, inventinto de la brailla alfabeto por blinduloj
- 19-a de januaro : Usono : Edgar Allan POE, usona verkisto
- 12-a de februaro : Anglio : Charles DARWIN, brita esploristo.
- 12-a de februaro : Abraham LINCOLN, usona prezidanto.
- 13-a de junio : Heinrich HOFFMANN, germana kuracisto kaj verkisto
- 5-a de aŭgusto : Alfred, Lord TENNYSON
- 29-a de decembro : William Ewart GLADSTONE
Mortoj
- 31-a de majo : Joseph HAYDN, aŭstra komponisto.
- 8-a de junio : Thomas PAINE
----
1804 | 1805 | 1806 | 1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1809년
simple:1809
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
ja:19世紀
ko:19세기
simple:19th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 19
zh-min-nan:19 sè-kí
FinnlandoGeografio > Eŭropo > Nordio > Finnlando
----
Lando en Norda Eŭropo, ĉe la Balta Maro. Ĝi limas kun Rusio, Svedio kaj Norvegio.
- Landkodo: FI aŭ FIN.
- E-nomo: Finnlando; Finnlanda Respubliko; vidu ĉi-sube noton [1].
- Nacia nomo: Suomi [SUomi] (finne); Finland (svede); Suomen Tasavalta (finne); Republiken Finland (svede).
- Areo: 337 032 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Tarja HALONEN (de 2000 por 6 jaroj).
- Ĉefurbo: Helsinko (finnlingve Helsinki, svede Helsingfors), 559 330 loĝantoj je 2003-12-31.
- Urboj: Tampere (200 966; 2003-12-31), Turku (sveda nomo Åbo; 175 059; 2003-12-31), Oulu (125 960; 2003-12-31).
- Adm. divido: 6 gubernioj (lääni), 20 provincoj (maakunta), 444 komunumoj (kunta).
- Loĝantaro: 5 236 611 (2004-12-31).
- Ŝtatlingvoj: La finna kaj la sveda.
- Parolataj lingvoj: finna (92 % de la loĝantaro), sveda (5,6 %), sameaj (0,03 %)
- Religioj: ĉefe protestantaj kristanoj (luteranoj 84,6 %); ortodoksuloj 1,1 %, sen konfesio 13,1 %.
- GNP: totala - 139,7 miliardoj da eŭroj; pokapa - 26 863 eŭroj (2002).
- Eksporto: elektronikaj kaj elektraj varoj 27,5 %; metaloj, maŝinoj kaj veturiloj 27,1 %; papero, celulozo kaj lignaĵoj 25,7 %; kemiaĵoj 11,5 %, alio 8,2 % (2002).
- Monunuo: eŭro EUR (=100 cendoj).
- Organizoj: EU, UNO (1955)
- Historio: La historion de Finnlando grave influis ĝiaj grandaj najbaroj Svedio kaj Rusio. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedio, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la Rusa imperio, kiel aŭtonoma grandprinclando. Deklaris sin sendependa je 1917-12-06.
- Nacia himno: Maamme (fi), Vårt land (sv) ('Nia lando')
Noto [1]. Por Finnlando oni uzas iam ankaŭ la nomojn Suomio, Suomujo, Finnujo kaj Finlando.
Al Finnlando apartenas duonmemstara Alando (finnlingve Ahvenanmaa, svede Åland).
Historio
vintra milito, Mauno KOIVISTO, Urho KEKKONEN
Gubernioj
Suda Finnlando (Etelä-Suomen lääni), Orienta Finnlando (Itä-Suomen lääni), Okcidenta Finnlando (Länsi-Suomen lääni), Oulu-gubernio (Oulun lääni), Laponia gubernio (Lapin lääni), Alando (Åland/Ahvenanmaa)
Esperanto-movado en Finlando
La ĉi-sekvaj informoj fontas el Enciklopedio de Esperanto kaj estas jam tute ne aktualaj.
EdE-F
Finnlando. La finnan lingvon parolas nur ĉ. 5 milionoj da homoj. En la finnaj lernejoj estas devige studataj minimume tri fremdaj lingvoj. La multlingveco de kulturo kaj komercado kaŭzas por finnoj grandan malhelpon.
Estas neeble plu eltrovi kiu estis la unua e-isto en Finnlando. E atingis la landon jam en 1888. La plej malnova inter la nun vivantaj fideluloj, prof. G. J. Ramstedt, konatiĝis kun E en 1891. La unua e-ista klubo ekagis jam en 1893 inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinki, sed ĝi ekdormis post du jaroj. En 1895, kiam "Esperantisto" pro la perdo de siaj rusaj abonantoj ĉesis. aperi, el la tuta eksterruslanda abonantaro (170) en la malgranda Finnlando troviĝis 12.
Disvastiĝon de la movado malhelpis la manko de finnaj lerniloj; la unuaj finnaj E-istoj studis la lingvon per svedaj lernolibroj. La unua finna lernolibro aperis nur en 1904. Tamen jam en la unua UK, 1905, estis reprezentanto de Finnlando d-ro Nino Runeberg, kiu e-istiĝis en Paris per prof. Cart.
Efektiva ekmarŝo kiel organizita movado komenciĝis en 1905, per fondo de "Klubo E-ista de Finnaj Studentoj". En sekva jaro ĝi anoncis en Helsinki kurson, al kiu aliĝis 208 personoj. Tiam fariĝis necese fondi novan ĝeneralan societon "La Polusstelo", kiu poste dum 15 jaroj estis la plej grava grupo en la lando kun siaj eminentaj, agemaj anoj, inter ili stud. A. A. Sola dediĉis plej grandan parton de sia tempo al E, sed li mortis jam en 1909.
En 1907 estis fondata la tutlanda organizaĵo "E Asocio de Finnlando", kies unua prez. estis d-ro Runeberg. Samjare naskiĝis la unua gazeto, Finna E-isto, kiu kun kelkaj interrompoj aperadis ĝis 1914. Por liverado de lerniloj kaj literaturo estis, laŭ propono de Alb. Sandström, fondita komerca entrepreno, kooperativa societo "Ilarejo E-ista", kiu ankaŭ administris la gazeton ĝis 1909, kiam EAF prenis sur sin la eldonadon de "Finna E-isto".
Iom post iom la E-istaro kreskis, societoj fondiĝis kaj kelkaj fakaj rondoj komencis utiligi E-n en sial int. rilatoj. I. a. la turisma organizaĵo "Suomen Matkailijayhdistys" eldonis 64-paĝan libron "Vojaĝado en Finnlando", kaj sendis en 1914 Vilho Setälä al paroladvojaĝo por fari turisman propagandon eksterlande per E.
La mondmilito interrompis tiun vojaĝon, kiel ankaŭ la tutan movadon. Kvankam Finnlando havis relative vastan aŭtonomion kaj ne devis partopreni en la milito, la rusaj oficialuloj tamen povis malhelpi la E-istan agadon. Sed tuj post la rusa revolucio en 1917, kiu kreis pli liberajn cirkonstancojn, la movado revivigis, kaj post kiam Finnlando en 1918 fariĝis memstara respubliko, ĝi disvolvis belan floradon.
Vilho Setälä kun juneca fervoro subite sukcesis reveki malnovulojn kaj varbi novajn adeptojn. Li verkis kompetentajn lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj estis uzataj ankaŭ en najbaraj landoj. En 1920 li fondis kaj redaktis unike bonan gazeton E-a Finnlando, kiu en sia plej bona tempo havis unu abonanton por ĉiuj 4.000 loĝantoj en la lando. Apud li staris aktiva stabo, el kiu aparte menciindaj estas Alb. Sandström, Leo Jalava, Sulo Attila kaj G. Cernohvostov, ĉiuj en Helsinki, kaj plue la fervora prop-isto, staciestro H. Salokannel.
Nun sekvis unuaj oficialaj rekonoj. En 1922 la parlamento decidis doni al E Instituto de Finnlando ŝtatan subvencion de 25000 f. markoj. La Instituto ricevis saman sumon ĉiujare ĝis 1932, kiam la registaro en sia "kriza budĝeto" reduktis la subvencion al 17.700 f. m. Krom tio, la ŝtato cedis speciale por la XIV-a UK en 1922 50.000, la urbo Helsinki 10 000 markojn.
La movado trovis ankaŭ fortan spiritan simpation ĉe oficialaj kaj duonoficialaj institucioj. En 1920 la Lerneja Administracio permesis la instruadon de E kiel fakultativa lernoobjekto en ĉiuj lernejoj, kie la rektoroj tion proponas; malpli favora sinteno de pli postaj registaroj en praktiko parte nuligis la utilon de tiu permeso. Tamen E estis instruata en pluraj gimnazioj.
Tre gravaj estis la servoj, kiujn ia Finnlanda Foiro kaj E reciproke faris unu al la atia; i. a. la Foiro dungis specialan E-sekretarion, Konrad Ojala, kaj publikigis en E verkon pri la ekonomia vivo en Finnlando.
Tia estis la situacio en 1922, kiam la UK okazis en Helsinki. Por la kongresaj laboroj estis mobilizataj preskaŭ ĉiuj aktivaj E-istoj. La kongreso ankaŭ sufiĉe bone sukcesis, la aranĝoj estis ĝenerale laŭdataj.
Sed en la fino de la kongreso montriĝis politika malkonsento inter kelkaj funkciantoj, kaj tio havis fatalajn sekvojn por la bele kreskanta movado. La ĝis tiam unueca fronto disfalis. Parto de la anoj eksiĝis el EAF kaj organiziĝis en Laborista E Asocio. La skismo per si mem ne estus ia granda malfeliĉo, sed la tuta E-istaro en Finnlando ankoraŭ ne estis tre forta, aŭ kvalite aŭ kvante. Ĉiuj aktivuloj estis trolacigitaj en la kongresaj laboroj.
Ĉar la skismo okazis ĝuste en tiu momento, ĝi paralizis la tutan movadon, kaj de tiam ĝi stagnas en la lando. Kaj sensacisoifaj taggazetoj donis al la publiko kalumniajn raportojn pri la okazintaĵo. Tial E perdis simpation ĉe influriĉa parto de la publiko kaj la propagando malfaciliĝis. Grave estas ankaŭ, ke V Setälä, ĝis aŭtuno salajrita oficisto de EAF, plu ne povis dediĉi sian tutan tempon por la gvidado de la movado.
Kvankam ĝis nun oni ne sukcesis plivigligi la movadon, parte pro la ekonomiaj malhelpoj de la kriza tempo, oni certe fine antaŭenigos Finnlandon al sama vico kun la aliaj nordaj landoj, kiuj nun multe superas Finnlandon.
Societoj. E Asocio de F ( EAF) Fond. 1907 de Hj J. (Nino) Runeberg, Sola, Werner Anttila, Attila, Sandström, Jalava, Salokannel k. a. Enspezoj nur per kotizoj. Ĝiajn kursojn partoprenis ĉ. 3.500 personoj. Nombro de anoj ĉ. 50. Prez. Salokannel, vicprez. Ilmari Rautio, sekr. J. Mikkola, kas. f-ino Helmi Koivuniemi, ceteraj estraranoj: s-inoj Elmi Tamminen kaj Ida Sairanen, T. Aurela, T Auer, Leo Rautanen: s-ino lrtaikki Romppanen kaj Erkki Turunen. Organo 1907-14 "Finna E-isto", 1920-22 "E-a Finnlando"; nuntempe ne ekzistas gazeto. Al EAF faris donacojn firmo Aarnio kaj Lehtinen. konsulo K. T. J. Kunisi kaj direktoroj Kilpi kaj L. Laiho. - F-a Laborista E-Asocio. Fond. 1923 de V. J. Kostiainen, O. Laukkanen, H. Koivu, A. Lundström k a. Laŭ ĝia propono la socialdemokrata partia kongreso en 1930 akceptis rezolucion pri E, sekve de tio ekz. la partiaj gazetoj devas publikigi prop. artikolojn. Prez. Kostiainen, sekr. Lundström, ceteraj estraranoj: Edv Manner, Tuomas Vanhala, John Vainio. E-Ligo de F-aj Instruistoj Fond. 1921. 43 anoj (28 viroj, 15 virinoj). Kurso en 1923, subvenciata de la ŝtato per 6000 markoj; gvidantoj Setälä kaj Huuskonen, 43 personoj. Dua kurso en 1932, sub gvido de hungaro T. Czitrom. Prez. Tamminen, vicprez. Mikkola, kas. J. O. Metsikkö, sekr. Tyyne Leivo, ceteraj Kalle Huuskonen, Rautio, Koivu. - E Societo de F-aj Fervojistoj. Fond. 1922. Grava venko, enkonduko de du lecionoj pri E en fervojistaj fakaj kursoj en Helsinki. Prez. Salokannel, sekr. kas. T. A. Lindberg, ceteraj: S. B. Veijola kaj
A. Salonen. -E-Instituto de F. Fond. 1921 de EAF. Enspezoj: ŝtata subvencio, kurspagoj, perado de literaturo, gazetoj ktp. Elspezoj: luo por kontoro, honorarioj, preskostoj ktp. En 1923 estis fondata Subtena Societo de Instituto, al kiu aliĝis ĉiuj E societoj en F, kiuj elektas la estraron de Instituto. Estraro: Tamminen, Kostiainen, Mikkola, Lundström, Hj. Lillqvist, direktoro de post la fondo Setälä. Ĉiujare kursoj. Post ekzameno diplomoj: 24 superaj, l63 elementaj, 14 provizoraj 2 skoltaj, 8 korespondaj. Plej multajn kursojn de la Instituto gvidis Huuskonen, unua faka E instruisto en F.
Literaturo. Aŭtoroj de lernolibroj: la unua de Laurén kaj Kuntsi en 1904, poste de W. Anttila (Andelin), Setälä, Salokannel; aŭtoroj de vortaroj: Anttila (F-E, E-F), Setälä (F-E, E-F). Pli gravaj tradukaĵoj el la finna literaturo: novelo de Linnankoski, trad. de Setälä, komedio de Kivi, trad. de Hilma Hall, du teatraĵetoj, trad. de Ekström kaj Hall. Tradukaĵoj el E en finnan: Forge, Abismoj. Argus, Pro kio, ambaŭ trad. de Aini Setälä. Laiho kaj Delsudo, Aŭstralio trad. de Laiho.
Noto. La artikolo estas verkita per multa helpo de f-ino Tyyne Leivo. D-ro L. I. LAPPI.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Finnlando
- Landnomoj
fiu-vro:Soomõ
[[got:
Papero
Papero estas maldika, plata materio produktita per la kunpremo de plantaj fibroj. La fibroj uzitaj estas kutime naturaj kaj bazitaj sur celulozo. La plej kutima materialo estas lignopasto el pastolignaj (plejparte mollignaj) arboj kiel pinoj, sed aliaj vegetofibraj materialoj inkluzive de kotono, linaĵo, kaj kanabo povas esti uzitaj.
Ĉar papero estas kutime fabrikita per lignopasto, paperaj dokumentoj (precipe tiuj kiuj estas samtempe aŭ eĉ antaŭe eldonitaj en elektronika formo) estas kelkfoje vokata kiel mortarbajn dokumentojn.???
Vidu ankaŭ jenon:
- Normaj dimensioj de folioj
Ekstera ligo
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=221La riĉecoj de la papero]
- [http://www.china.org.cn/french/156514.htm invento de papero far la ĉinoj, kun bildoj]
Category:Materialoj
als:Papier
ja:紙
ko:종이
ms:Kertas
simple:Paper
th:กระดาษ
BraziloGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio,
Germanio,
Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e
miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj (
japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala),
hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988
Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999)
Valuto: 1 realo (R$)
Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo.
----
right
Subŝtatoj:
1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto
Esperanto-Movado
Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)
Vidu Ankaŭ
Historio de Brazilo
Igŭacuo
Itajpu
Listo de urboj de Brazilo
Prezidento de Brazilo
Landnomoj
Brazila ekstera politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo]
[http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle.
[http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo];
!
fiu-vro:Brasiilia
ja:ブラジル
ko:브라질
ms:Brazil
simple:Brazil
th:ประเทศบราซิล
zh-min-nan:Pa-se
NapoleonoNapoleono povas esti:
Napoleono estis la nomo de precipe du francaj ŝtatestroj, kiuj regis kun titolo Imperiestro :
- Napoléon BONAPARTE (Napoleono la 1-a 1799-1815 Unua Imperio)
- Napoleono la 2-a, filo de Napoleono 1-a, neniam reginta.
- Napoleono la 3-a (1852-1870 Dua Imperio).
SlovenioGeografio > Eŭropo > Slovenio
----
Slovenio - Slovenija
Lando en Meza Eŭropo. Parto de Jugoslavio ĝis 1991.
- Landkodo: SI.
- E-nomo: [a] Slovenujo; [o] Slovenio.
- Nacia nomo: Slovenija.
- Areo: 20.273 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Janez Drnovšek (2002), ĉefministro Janez Janša(2004).
- Ĉefurbo: Ljubljana (276 mil)(1991).
- Aliaj urboj: Maribor (108 mil), Celje (41 mil), Kranj (37 mil), Velenje (27 mil), Koper (25 mil),Novo mesto (22 mil), Jesenice (19 mil),Trbovlje (17 mil), Nova Gorica (15 mil),Murska Sobota (14 mil),Škofja Loka (12 mil),Domžale(12 mil), Ptuj (11 mil), Lenart.
- Loĝantaro: 1.992 mil (2002), inter ili 83.06% slovenoj, 1.98% serboj, 1.81% kroatoj. 10% ne volis respondi.
- Ŝtatlingvo: slovena.
- Kredantoj: 69.1% katolikoj (2002), 1.1% protestantoj, 0.6% ortodoksoj, 14% ne volis respondi
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, nutraĵoj.
- Pokapa GNP: 16.990 EUR (2002).
- Organizoj: UNO (1992), NATO (2004), EU (2004)
- Historio: en 1991 Slovenio unua eliris el konsisto de Jugoslavio kaj fariĝis sendependa ŝtato.
- Heredaĵo: Adriatika bordo, Skocian-kavernoj.
Kategorio:Slovenio
als:Slowenien
fiu-vro:Sloveeniä
ja:スロベニア
ko:슬로베니아
ms:Slovenia
th:ประเทศสโลวีเนีย
zh-min-nan:Slovenia
4-a de januaroHistorio > Tagoj > la 4-a de januaro
----
La 4-a de januaro estas la 4-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 361 tagoj restas (362 en superjaroj).
Je la 4-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1896 : Utaho fariĝis la 45-a ŝtato de Usono
Naskiĝoj
- 1604 : Jakob BALDE
- 1785 : Jacob GRIMM
- 1809 : Louis BRAILLE, Francio
- 1874 : Josef SUK
- 1890 : Miklós BÁNÓ
Mortoj
- 1903: Alexander N. AKSAKOF
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 4-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.
Vidu ankaŭ jenon:
- 3-a de januaro | 5-a de januaro
- 4-a de decembro |4-a de februaro
- Historio - Tagoj.
ja:1月4日
ko:1월 4일
simple:January 4
Louis BRAILLEHistorio de Scienco kaj Teknologio > Louis BRAILLE
----
Louis Braille [lŭi braj] (naskiĝis la 4-an de januaro, 1809, mortis la 6-an de januaro, 1852) estis la inventinto de la brajla skribo.
Louis Braille naskiĝis en Coupvray apud Parizo. Kiel eta infano li pro akcidento blindiĝis. La ege inteligenta kaj scivolema knabo pro tio ne perdis sian kuraĝon; la sola afero, kiu tamen daŭre afliktis lin, estis la fakto, ke li povis ĝui literaturon nur aŭskultante voĉlegadon.
Kiel lernanto en Pariza blindullernejo Braille eksciis pri tiel nomata nokta skribo inventita de la artileria kapitano Charles BARBIER por la transdono de militaraj mesaĝoj dum mallumo. La principo de tia palpebla skribo estis tute bona, sed por la praktika uzo ĝi estis tro komplika. La juna Braille do ŝanĝis la silaban sistemon al litera kaj reduktis la nombron de punktoj po signo de dek du al ses. En 1825 lia skribo estis preta kaj en 1839 Braille kreis muziknotojn laŭ la sama sistemo.
Kvankam la skribo montriĝis simpla kaj facile lernebla, ĝi longtempe estis forte kritikata. La finan venkon de sia invento Braille, kiu en 1852 mortis de tuberkulozo, ne plu povis sperti.
La skribo de Braille, laŭ la inventinto nomata Brajlo, cetere ankaŭ ekzistas en Esperanta versio. La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) zorgas pri la kreo kaj disvastigo de brajlaj publikaĵoj en Esperanto.
ja:ルイ・ブライユ
ms:Louis Braille
simple:Louis Braille
th:หลุยส์ เบรลล์
BrajloSkribarto > Skriboj > Planskribo > Brajlo
----
Brajlo estas planskribo inventita de Louis BRAILLE por blinduloj aŭ homoj kun tre malbona vidkapablo. Ĝi konsistas el palpeblaj punktoj ŝtancitaj en la paperon.
Dosiero:brajlo.gif
Brajla ĉelo
Dosiero:brajla_alfabeto.gif
Brajlo konsistas el aranĝo de punktoj, kiu formas literojn de la alfabeto, ciferojn kaj interpunkciojn. La baza Brajla simbolo nomiĝas "Brajla ĉelo" kaj konsistas el 6 punktoj ordigitaj en la formo de ortangulo, 3 punktoj vertikale kaj 2 horizontale. Aliaj simboloj konsistas el nur kelkaj de tiuj ĉi 6 punktoj. La 6 punktoj ofte aludiĝas per numeroj laŭ la pozicio en la ĉelo. Ekz.: 124 estas numerokodo por litero "F".
Ne ekzistas Brajlaj simboloj por majuskloj. Kiam majuskla litero estas bezonata, oni faras simbolon "punkto 6" en la ĉelo antaŭ la litero. La unuaj dek neĉapelitaj literoj de la alfabeto ankaŭ estas la ciferoj. Por fari numeron, oni uzas numero-signon, kiu estas punktoj 3-4-5-6. Do, "1" estas numero-signo kune kun "A". "2" estas numero-signo kune kun "B". Ktp.
Laŭ la Nacia Federacio por la Blinduloj (Usono), spertaj homoj povas legi Brajle po 200-400 vortojn minute. (Konsiderendas, ke la usona lingvo havas multe da tre mallongaj vortoj.)
Rilate al Esperanto
Ankaŭ la Esperantaj kromsignoj estas skribeblaj brajle. La ĉapelon indikas la punkto 6, aldonita al la literoj c/g/h/j/s; litero "ŭ" estas horizontala spegulaĵo de litero "u".
Laŭ Otto Prytz (http://groups.google.be/group/soc.culture.esperanto/browse_frm/thread/bf3d2acbfbd289c8/d6ab484869d2fbc3):
"La sistemo necesigas ankaŭ modifon de alia litero: La konvencia reprezento de "w" en brajlo estas punktoj 2456, simbolo egala al tiu de la E-a "ĵ". Se en E-a teksto aperas "w" (ekzemple en propra nomo), oni transskribas ĝin per punktoj 23456, do aldonante punkton 3 al la konvencia signo."
La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) zorgas pri la kreo kaj disvastigo de brajlaj publikaĵoj en Esperanto.
Helene GIROUD skribis la unuan tekston en Esperanto per brajlo.
----
Kategorio:Alfabeto
ja:点字
ms:Braille
th:อักษรเบรลล์
19-a de januaroHistorio > Tagoj > la 19-a de januaro
----
La 19-a de januaro estas la 19-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 346 tagoj restas (347 en superjaroj).
Je la 19-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1915 : La unua aeratako de germanаj zepelinoj Brition.
Naskiĝoj
- 1736 : James WATT
- 1809 : Edgar Allan POE, Usono
- 1861 : Anders ROSENBERG
- 1868 : Gustav MEYRINK
Mortoj
- 1557 : Jacques CARTIER
- 1576 : Hans SACHS
- 1947 : Frederico FIGNER
- 1974 : Franz NABL
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 19-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.
Vidu ankaŭ jenon:
- Historio - Tagoj.
ja:1月19日
ko:1월 19일
simple:January 19
th:19 มกราคม
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
| | |