Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Pop-muziko

Pop-muziko

Muziko > Okcidentaj popolaj modernaj ĝenroj > Pop-muziko ---- Pop-muziko (=populara muziko) estas muziko kiu plaĉas kaj sukcesas ĉe larĝa publiko. Ĝiaj strukturoj plej ofte estas simplaj, memoreblaj kaj dancotaŭgaj. Listo de pop-muzikaj grupoj kaj pop-muzikistoj:

A

:ABBA - Axelle RED

B

:Bee Gees - Björk - Britney SPEARS

D

:Drupi

F

:Fiorella MANNOIA

H

:Heintje

K

:Kore - Karel GOTT - Kate RYAN

L

:Lara FABIAN

M

:Michael JACKSON - Mylène FARMER

P

:Pino DANIELE

S

:Samantha FOX - Shakira

W

:Whitney HOUSTON Specoj:
- Danca pop-muziko simple:Pop music

Muziko

Muziko estas arta aŭ amuza ordo de sonoj, pensita aŭ ne. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havante iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita.

Muzikaj Terminaro, teorio kaj simboloj

Akustiko - Arĉa kvarteto- Bemolo - Dieso - Gamo - Harmonio - Intervalo - Kanto - Kanzono - Klavarskribo - Komponado - Konĉerto - Kontrapunkto - Modalo - Ritmo - - Muzikaj formoj - Simfonio - Skaloj - Solfeĝo - Takto - Tonalo - Tononomoj

Muzikiloj

Muzikaj ĝenroj kaj kategorioj

Prahistoria muziko

Mezepoka muziko

Klasika (ĉefe Eŭropa) muziko

Popola muziko

Muziko ligita al alia komunikilo

:Filmmuziko :Opero :Opereto :Muzikalo :Vodevilo

Moderntempaj popularaj ĝenroj

:Alternativ-muziko :Bambuco :Ĵazo :Bluso :Soulo :Kontreo :Rok-muziko :Pop-muziko :Elektronik-muziko :Skao :Regeo :Hiphopo :Punko :Gospelo

Muziko laŭ regiono aŭ lingvo

:Araba muziko :Azerbajĝana muziko :Brazilaj muzikoj :Ĉilia muziko :Irana muziko :Itala muziko :Germanlingvaj muzikgrupoj :Hindia muziko (Bangladeŝa, Barata, Pakistana) :Kaĵuna muziko (Luiziano) :Kuba muziko :Uzbeka muziko

kantaj ĝenroj

:Esperanto-muziko :Francaj kanzonoj

Naciaj himnoj

el Brazilo

Historio de muziko

fiu-vro:Muusiga ja:音楽 ko:음악 ms:Muzik simple:Music th:ดนตรี

ABBA

Muziko > Pop-muziko > ABBA ---- ABBA estis sveda popmuzik-grupo, kiu fondiĝis en 1971 kaj disiĝis en 1982. La nomo ABBA estis formita el la inicialoj de la antaŭnomoj de la membroj:
- Agnetha FÄLTSKOG
- Benny ANDERSSON
- Björn ULVAEUS
- Annifrid LYNGSTAD Foje la simetrieco de la nomo estas perfektigata per spegula prezentado de la unua "B" (kiel sur la apuda bildo). La grupo fariĝis mondfama, kiam ĝi en 1974 per la kanzono Waterloo gajnis la Grandan Premion de la plej granda eŭropa kanzonfestivalo, la Eŭrovida Kanzona Konkurso. Nuntempe ABBA estas konsiderata unu el la plej sukcesaj muzikgrupoj en la historio de la popmuziko. Famaj diskoj:
- Ring Ring (1973)
- Waterloo (1974)
- ABBA (1975)
- The Album (1977)
- Voulez-Vous (1979)
- Super Trouper (1980)
- The Visitors (1981)
- The Singles (1982) Kategorio:Muzikaj grupoj Kategorio:Eŭrovido-Kantokonkurso ja:ABBA simple:ABBA

Axelle Red

Fabienne DEMAL (15a de februaro 1968), konata kiel Axelle Red estas flandra kantistino. Ŝi kantas kaj en la franca kaj en la nederlanda lingvoj. Ŝi naskiĝis en Haselto kaj tie dum sia junaĝo sekvis dancolecionojn. Ŝiaj idoloj estis la sveda kantogrupo ABBA. Ŝi finstudis kiel advokato kaj kvankam ŝia unua disketo Little Girls ne iĝis furora, ŝi tamen estis pli allogita de la pasio de la patrino (pianistino, ol tiu de la patro (advokato). De ŝia unua KD, Sans plus attendre, nur en Belgio 500.000 ekzempleroj vendiĝis (unikaĵo). Konataj kantoj de Axelle Red estas inter alie:
- Sensualité (per tiu ĉi kanto ŝi ekfamiĝis en Francio)
- Je danse seule
- Je t'attends En 1998 ŝi kun Youssou N'Dour kantis la oficialan himnon dum la malferma ceremonio de la Interkontinenta Futbala Konkurso en Parizo.

Diskografio


- 1993: Sans plus attendre
- 1996: À tâtons
- 1998: Con Solo Pensarlo
- 1999: Toujours moi
- 2000: Alive (en concert)
- 2002: Face A / Face B
- 2004: French soul Red, Axelle Red, Axelle

Björk

Björk Guðmundsdóttir (naskita la 21-an de novembro, 1965 en Rejkjaviko, Islando) estas kantistino kaj kantverkistino. Islando

Kariero Frua

Björk komencis sian muzik-karieron dum sia dek-unua jaro, kiam ŝi komencis studi la pianon klasikan en sia bazlernejo. Unu el ŝiaj instruistoj ekspedis al Radio Unu, radiostacio loka, bendon de Björk kantanta la kanton "I Love to Love" de Tina Charles. La stacio ludis la bendon nacie; kiam reprezentanto de la diskeldonejo Fálkinn aŭdis ĝin, li kontaktis Björkon por proponi kontrakton. Per la helpo de sia vicpatro, gitaristo, ŝi registris en 1977 sian albumon unuan, Björk, kiu inkluzivis plurajn islandajn kantojn por infanoj kaj refarojn de kantoj popularaj kiel "Fool on the Hill" de Beatles. La albumo estis tre populara en Islando, sed estis preskaŭ nekonata en aliaj landoj. Punko komencis influi Björkon; dekkvarjara ŝi kreis la tute inan grupon Spit and Snot, kaj, post mallonga tempo, la ĵazrokan grupon Exodus en 1979. En 1980, havante dek kvin jarojn, ŝi diplomiĝis ĉe muziklernejo, kaj en 1981, ŝi kaj Jakob Magnússon (la basludanto de Exodus) kreis alian grupon, Tappi Tíkarrass, kaj publikigis etendatan disketon, Bitið fast í vitid, dum la sama jaro. Ilia albumo Miranda estis publikita en 1983. Poste, Björk laboris kun Einar Örn Benediktsson kaj Einar Melax de Purrkurr Pillnikk, kaj Guðlaugur Óttarsson, Sigtryggur Baldursson kaj Birgir Morgensen de Þeyr. Verkinte kantojn kaj ekzercinte dum du semajnoj, ili aperis kun la nomo KUKL (kiu en la islanda signifas "sorĉado"). La grupo malkovris ke ili bone funkciis kune, kaj decidis daŭrigi, formante sonon kiu laŭ iuj similas al gotikroko. Björk komencis montri indikojn de sia normiĝonta kantadstilo, interpunkciata per hurloj kaj kriegoj. KUKL turneis tra Islando kun la brita anarkiista grupo Crass, kaj poste vizitis Brition por prezentadaro kun Flux of Pink Indians. La grupo verkis du albumojn rezulte el tiuj kunlaboroj: The Eye en 1984 kaj Holidays in Europe en 1986, ambaŭ kun Crass Records. Somere de 1986, pluraj membroj de KUKL fondis la grupon Sugarcubes.

Popularo

La disketo unua de Sugarcubes, "Ammæli" (aŭ "Naskiĝtago"), popularegiĝis en Anglio. Sugarcubes akiris fanatikaron rimarkindan Usone kaj Britie, kaj komencis ricevi telefonvokojn de diskeldonejoj. La grupo subskribis ĉe la firmao "One Little Indian" kaj registris sian albumon unuan Life's Too Good en 1988, albumon kiu donis al ili famon internacian; ili estis la unua rokgrupo islanda kiu ricevis tian popularon. Dum sia tempo kun Sugarcubes, Björk partoprenis en pluraj aliaj projektoj. Ŝi registris la kolekton Gling-Gló de populara ĵazo kaj verkojn originalajn kun la bopa grupo Trio Guðmundar Ingólfssonar, publikita en Islando. Björk ankaŭ kontribuis sian voĉon al la registro Oooops de 808 State; tio kultivis ŝian intereson pri haŭz-muziko. Post tempo, tensio pliiĝis inter Björk kaj Einar Örn, kaj en 1992 Sugarcubes malfondiĝis. Björk transloĝiĝis al Londono kaj komencis pensi pri solokariero. Tial ŝi komencis labori kun Nellee Hooper, kiu estis produktinta por Massive Attack kaj aliaj. Ili kune produktis la unuan internacie popularan kanton de la kariero sola de Björk, "Human Behaviour". Ŝia tria albumo, Debut, havebliĝis junie de 1993, kaj ricevis recenzojn bonajn; ĝi estis la albumo de la jaro laŭ New Musical Express, kaj havis milionon da vendoj en Usono. Debut estas kombinaĵo el kantoj kiujn ŝi verkis ekde sia adolesko, kaj tekstaj kontribuoj de Hooper. Björk reiris al la studio dum 1994 por labori pri sia venonta albumo kun Nellee Hooper, Tricky, Graham Massey de 808 State, kaj produktisto Howie B. Post enhavas kantojn bazitajn en la rilatoj de Björk kaj kantojn pri amo (unu el ŝiaj preferataj temoj), kaj ankaŭ iom da koleran kaj frontan materialon. Ŝi verkis la titolan kanton por la albumo Bedtime Stories de Madonna, kaj aperis en MTV Unplugged dum tiu tempo. En 1995, la albumo nova Post pretis; ĝi aperis en junio kaj atingis la pozicion 2 en la pop-muzikaj ĉartoj de Britio, kaj vendiĝis milionfoje en Usono. Januare de 1997, Telegram, albumo de remiksoj de la kantoj de Post, estis publikita. Poste dum tiu jaro, la albumo elektronika Homogenic aperis. Björk verkis la albumon kun produktistoj Mark Bell de LFO kaj Howie B; multaj remiksoj nun estas faritaj. Homogenic estas konsiderata kiel unu el la pli eksperimentaj verkoj de Björk, kun enormaj ritmoj kiuj reflektas la pejzaĝon de Islando. En 2001 la albumo Vespertine aperis. Per tiu albumo, Björk kreis internan, personan mondon de mikropulsoj kaj ritmetoj. La albumo inkluzivis ĉambrajn orkestrojn, inuitajn ĥorojn, kvietegajn vortojn, kaj personajn temojn. Por la albumo Björk laboris kun la esperimentaj son-manipulantoj Matmos, la dana Thomas Knak, kaj la esperimenta harpistino Zeena Parkins. En 2003 Björk publikigis serion de malkostaj DVD-oj kaj KDaroj kun multe da antaŭe nehavebla materialo. Greatest Hits estas retrospektivo de la antaŭaj dek jaroj de ŝia kariero sola. Nova eldono de ŝia muzikvideara DVD Volumen havebliĝis ankaŭ dum 2003; enhavis ĝi ĉiom da la muzikvideoj de Björk ĝis tiu tempo. Aŭguste de 2004 havebliĝis la plej lasta kaj eble plej eksperimenta albumo de Björk, Medúlla. Rimarkinde estas ke ĉiom da la enhavaĵoj ŝi verkis tute per voĉaj specimenoj kiujn traktis kaj tavoligis ŝi.

Filmoj

La mallonga aktora kariero de Björk komenciĝis en 1990, kiam ŝi aperis en Juniper Tree, rakonto de sorĉado bazita sur la samnoma rakonto de la fratoj GRIMM. Björk aktoris en la rolo de Margit, knabino kies patrino estas mortigita ĉar ŝi praktikis sorĉadon. Björk ankaŭ havis rolon nemenciitan en Prêt-à-Porter en 1994. En 1999, Björk estis petita por verki kaj produkti la muzikon por la filmo Dancer in the Dark, muzikteatraĵo pri enmigrinto al Usono nomata Selma kiu batalas pagi operacion por preventi ke ŝia filo blindiĝu. Direktoro Lars von Trier poste petis ke ŝi transprenu la rolon de Selma, kiun peton ŝi rifuzis komence. Li tiam diris ke li ĉesigos la projekton, kiu kaŭzus ke la verko kiun ŝi jam faris vaniĝus. En la fino ŝi akceptis la rolon. Filmado komenciĝis en frua 1999, kaj la filmo estis montrita en 2000 en la 53-a Festivalo de Cannes. Björk ricevis la premion de la plej bona aktorino pro sia rolo, sed ŝi diris ke la filmado estis tiom laciga korpe kaj emocie ke ŝi neniam denove aktoros. La muziko kiun Björk kreis por la filmo aperis en albumo kun la titolo Selmasongs.

Diskografio

Tappi Tíkarrass (1982 - 1984)


- Bítið Fast Í Vítið (1982)
- Miranda (1983)

KUKL (1983 - 1986)


- Söngull (1983)
- Satt 3 (1984)
- The Eye (1984)
- KUKL í París 18.9.84 (1984)
- Holidays In Europe (The Naughty Nought) (1986)

Sugarcubes (1986 - 1992)


- Life's Too Good (1988)
- Sugarcubes Interview Disc (1988)
- Here Today, Tomorrow, Next Week! (1989)
- Stick Around For Joy (1992)
- It's-It (1992) (remixes)
- The Great Crossover Potential (1998) (greatest hits)

Kariero sola (1976 - nun)


- Björk (1977)
- Gling-Gló (1990)
- Debut (1993)
- Post (1995)
- Telegram (1997)
- Homogenic (1997)
- Selmasongs (2000)
- Vespertine (2001)
- Greatest Hits (2002)
- Family Tree (2002)
- Live Box (2003)
- Medúlla (2004)

Eksteraj ligiloj


- [http://www.bjork.com Retejo Oficiala] (angle) Kategorio:Islando ja:ビョーク ko:비에르크

Britney SPEARS

Britney Jean SPEARS (pron. Britni Spirs) (naskiĝis la 2-an de decembro 1981) en Kentwood, Louisiana), estas Usona popkantistino.

Biografio

Usona Spears rolis jam kiel infano en anoncosplitoj. Ŝi famiĝis kiel moderigino en la New Mickey Mouse Club de la usona sendilo Disney Channel (1993-1994). Ŝia prezent-albumo Baby one more time aperis en 1999 kaj atingis la unuan pozicion sur la Billboard Charts kaj vendiĝis ĝis 2004 dismonde super 25 milionfoje; la samnoma kanto estis la plej preferita en multaj landoj. Ŝia sekva albumo, Oops! ... I did it again (2000) havis la saman sukcesegon. Kvankam ŝia tria albumo Britney (2001) atingis la 1-an lokon sur la Billboard-listo, ĝi ne montris – kiel ŝia filmo Longshot kaj Crossroads – la atenditajn vendonombro. La sukceso de Spears baziĝas sur ŝiaj milionoj da amuloj: multaj antaŭpubertaj gejunuloj raviĝas pro sia aspekto, voĉo, laboro kaj taksas ŝin kiel idolon. La popmuzik-kritikistoj de la opinigvidantaj gazetoj ofte rifuzas ŝian muzikon kaj taksas tion kiel komercia kaj plata. La opinioj pri li aktorina kvalito diversas simile. En 2003 aperis post krea paŭzo ŝia 4-a albumo In The Zone kaj atingis tuj la 1-an pozicion sur la Billboard-listo. Ŝi komence konstruis sian imiĝon kiel virgulino sed tio poste ŝanĝigis. La 3-an de januaro 2004 ŝi edziniĝis post abrupta decido al ŝia multjara amiko Jason Allen ALEXANDER en Las Vegas, Usono. La geedzeco nuliĝis ene de 58 horoj. Septembro de 2004 ŝi edziniĝis al la 4 jarojn pli aĝa Kevin FEDERLINE en Los Angeles. La pli frua fono-dancisto de Spears havis ĉe la geedziĝo 2 infanojn. En 2005 ŝi naskis infanon kaj pro tio ne partoprenis la muzikan vivon. SPEARS Britney ja:ブリトニー・スピアーズ simple:Britney Spears

Drupi

Drupi estas pseŭdonomo de itala kantisto Giampiero Anelli (li naskiĝis la 10-an de aŭgusto de 1947 en Pavia), kiu estis fama precipe en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento. Liaj kantoj Sereno è (1974), Piccola e fragile (1975), Sambariò (1976), Due (1977), Come Va (1978), Bella bellissima (1979), La mia canzone al vento (1980) festis sukcesojn en festivaloj en San Remo kaj poste li fariĝis ŝatato de aŭskultantoj el orienta Eŭropo. Kategorio:Kantistoj

Heintje

Nederlando > Heintje < Muziko ---- Heintje SIMONS [hejntje simons] (
- je la 12-a de aŭgusto 1955) nederlanda kantisto, populara ekde sia 11-a jaro, kiam li partoprenis konkuron de talentuloj. Kiel 13-jara li ludis en pluraj germanlingvaj filmoj, ĝis nun tre popularaj. Ĝis hodiaŭ li eldonis 40 orajn kaj 20 platenajn diskojn. En la reto li havas plurajn paĝojn de siaj adorantoj, ekzemple http://www.ricarda-online.de/heintjestart.htm HEINTJE

Kore

Esperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-muziko > Kore < Muziko ---- Kore estas sesopa rokgrupo de Nantes, Francio kiu kantas en Esperanto. Ĝis nun ili nur eldonis unu KD-on.

Membroj de la grupo


- Voĉo: Kris Spitzer
- Gitaro: Luk Baudet
- Klavaro: Erik Mouton
- Basgitaro: Stéfan Rama
- Drumo: Ricardo Guinée
- Kromvoĉo: Mark Spitzer.

Diskaro


- Kia viv' (2000) (parto de Kolekto 2000)
- #La Testo
- #Ĵaluzo
- #Sen ĝu
- #
Vivo-Riske
- #
La sonĝoj
- #
Pasanta Pasio
- #
Malkonsento Krom la unua kanto, ekzistas almenaŭ du pliaj kantoj en la interreto: "Drag Queen" kaj "Nova viv'"

Eksteraj ligiloj


- [http://elkore.free.fr La TTT-ejo de Kore]
- [http://www.mp3.com/kore MP3oj de Kore]
- [http://www.musicexpress.com.br/Artisto.asp?Artista=128 Musicexpress pri Kore] Kategorio:Esperanto-muziko


Kate RYAN

Biografio: Kate RYAN - naskiĝinta la 22-a de julio 1980 sub la nomo Katrien Verbeeck - komencis imitante Madonna-n. En sia plej frua junaĝo ŝi personigis malgrandan Material Girl en sennombraj festoj kaj lernejaj aktivecoj. Dume, Kate disvolvis aliajn interesojn kiel ĉeval-rajdadon kaj surakvan skiadon, kiujn ŝi ambaŭ praktikas je tre bona nivelo ĝis nun. Ĉar preskaŭ la tuta Verbeeck familio ludis ĉu gitaron aŭ pianon, talentoplena Kate disvolvis same grandan ŝaton por ambaŭ muzikiloj. En belarta lernejo, Kate pasiigis siajn instruistojn per sia neforigebla emo al desegnado kaj pentrado. Ĉar ŝiaj gepatroj posedis sian propran kafejon kaj trinkejaj koncertoj estas tre popularaj en Flandrio, la regiono ĉirkaŭ ŝia hejmurbo Meerhout ekkonatiĝis kun la talento de Kate tre bone. Armita per nura gitaro kaj konsiderinda aŭdaco, Kate sursceniĝis kaj kantis kanzonojn de Alanis Morissette, 4 Non-Blondes, Pointer Sisters aŭ Aretha Franklin. Ŝi ankaŭ faris turneon kiel ĥoristino kun la Soapband, renoma aro da unuarangaj televidaj aktoroj de la lando. En studio, Kate ekzercis sian lerton registrante albumon, kiun ŝi parte kunverkis, kun la loka popmuzika grupo Melt. Tiam venis 2001. Ŝia granda sukceso alvenis kiam unu el ŝiaj propraj kreaĵoj, komponita kun la helpo de AJ (Andy Janssens), estis prenita de grandaj kompanioj. Scream For More, debuta unuopa disko de Kate, estis produktita de Phil Wilde, unu el la produktoroj subtenantaj 2 Unlimited, Def Dames Dope kaj C.B. Milton. La mastrumanto de Kate 2 Brains Music vidis sian stelulinon kreski esksterlande post malmulta tempo : Nederlando, Hispanio, Italio, Germanio, SudAfriko, Unuiĝinta Regno kaj Usono estas la unuaj laŭvice kiuj bonvenigis la novan stelulinon sur siaj radio-ondoj. En Belgio, Scream For More fariĝis danceja sukcesego de l'somero (17 semajnoj en ĉarto) kaj estis aljuĝita premio por Radio Donna Award kaj, kiel plej bona unuopa disko de l'jaro (!), premio de la plej granda muzika belga televido TMF. La eliris la dua unuopa disko UR My Love. Tiu dua sukceso vidis Kate-n aldoni Finnlandon, Israelon, Meksikion kaj plurajn landojn de SudAmeriko al sia listo.Video eliris meze de Decembro, kiam ŝi ludis plurajn spektaklojn en Ĉikago ! En 2002 Kate decidis eksturmi Francion. La klasika Désenchantée de Mylène Farmer estis ŝanĝita en dancan version kaj la rezulto superis ĉiujn esperojn, atingante 1-an rangon post neniom da tempo - kaj restante tie dum 6 sinsekvaj semajnoj - kaj same alteriĝante la Nederlandan Top 5. (eliro kiel unuopa KD : 29-an de Marto 2002) En Junio 2002 eldoniĝis la unua albumo de Kate Different, 12 titoloj en la angla plus 3 ekstraj titoloj en la franca. Tiu albumo kunigas rok-, pop-, danc-muzikojn kaj baladojn. Kate kunverkis ĉiujn titolojn de la albumo. La albumo de Kate estas baldaŭ kontraktota por eliro en Usono. Post mallonge (planita la 23-an de Julio), Usono vidos la eliron de speciala duobla A-flanka unuopaĵo, entenanta ambaŭ UR (My Love) kaj Désenchantée. Tiu lasta kanzono estas nun ankaŭ preparita por la longe-atendata eliro en Francio (la 2-an de Julio) kaj Unuiĝinta Regno (konfirmota dato), kie ĝi atingos vendejojn sub la prestiĝa marko Positiva ! Diskografio:
- 2002 Different
- 2002 Different New Version
- 2004 Stronger

Internaj ligoj


- Mylène FARMER

Eksteraj ligoj:


- http://kateryan.free.fr

Lara FABIAN

Lara Fabian, origine: Lara CROCKAERT (naskiĝis la 9-an de januaro, 1970 en Bruselo) estas kantistino, kiu kantas franclingve.

Biografio

Lara Fabian estas kantistino, kiu lasas neniun indiferenta. Talentoplena por iuj, nervostreĉiga por la aliaj, oni amas ŝin tute aŭ tute ne. Potenco de ŝiaj voĉaj kordoj ne estas fremda al tia sinteno. Verŝajne, Johnny Hallyday plej bone resumis ŝian personecon deklarante : "Vi estas mi, en ina genro !". Lara Crockaert - tio estas ŝia vera nomo - naskiĝis en Bruselo en 1970, de Sicilia patrino kaj de gitarista patro. Kiel adoleskantino ŝi studis muzikon en konservatorio, kuraĝigata de la gepatroj. Ŝi eldonas plurajn unuopajn titolojn meze de la okdekaj jaroj, el kiuj unu memore al la forpasinta Daniel Balavoine : "L'Aziza est en pleurs". En 1988, ŝi reprezentas Luksemburgion en kanzon-konkurso de Eŭrovizio en Dublin. Ŝi kantas kanzonon "Croire". Ŝi atingas honorindan kvaran rangon. Pormemore, la konkurso estis gajnita ĉi-jare de alia voĉplena kantistino, nomita Céline Dion. Lara poste forflugas al Kebekio, kie ŝi kantas en muzik-drinkejoj. Iun vesperon de 1990, ŝi konatiĝas kun produktoro Rick Allison. Tiu renkontiĝo signas turnopunkton en la kariero de Lara. Ŝi registras unuopaĵon "Je sais", kiu ricevas varman akcepton far Kebekianoj. Ŝi daŭrigas per samnoma albumo Lara Fabian, kiu ne restas nekonata en t.n. Bela Provinco. Ŝi eĉ akiras unuan oran diskon en 1993 kaj triumfas en Francophonies en Montreal. Jaron poste, Lara Fabian pretigas novan albumon per am-kanzonoj : Carpe Diem. Interalie troviĝas kanzono "Je suis malade" de Serge Lama, same kiel la ŝlagro "Si tu m'aimes". Plifirmiĝas sukceso : Carpe Diem fariĝas ora disko nur tri semajnojn post ties lanĉo kaj Lara estas titolita "Kantistino de l'jaro". Lara fariĝas stelulino en Kebekio. Restas al ŝi konkeri Francan scenejon. Ŝia tria albumo, Pure, alvenas Francion en 1997, ŝi finfine ricevas agnoskon pri kiu ŝi revis. Kanzono "Tout" aŭdiĝas sur ĉiuj lipoj. Oni ankaŭ memoros titolojn kiel "Je t'aime" kaj "La différence" (pri samseksameco). Temas pri albumo de matureco. En februaro de 1998, Lara estas elektita "Rivelato de l'jaro" en Victoires de la Musique. El tio sekvas triumfa Eŭropa turneo, kiu daŭros ĝis albumo Lara Fabian Live. Tio estas okazo por duopo kune kun la granda 'Jojo' (Johnny Hallyday) en "Requiem pour un fou". En 1999, nova defio atendas la kantistinon : ŝi decidas eksturmi la Usonan merkaton helpe de nova disk-kompanio, Sony. En novembro samjare aperas ŝia unua anglalingva albumo, simple titolita Lara Fabian. Albumo realigata de elstaraj produktoroj kaj komponistoj : ŝia ĉiama partnero Rick Allison, Pat Leonard (Madonna) kaj la fama produktoro Walter Afanasieff (Mariah Carey). Pli ritmoplena kaj pli eklektika ol la antaŭaj, tiu verko proponas interalie emociigan version de "Adagio" de Albinoni kaj furor-dancon "I will love again". Dank'al pli ol 6 milionoj da KD venditaj en Francio, Lara Fabian konfirmiĝis kiel memstara ĉefrolanto en la Franca kanzono. La konkerinto de l'Nova Mondo cetere promesas al ni pliajn kanzonojn baldaŭ ["J'y crois encore", "Immortelle", albumo Nue en 2001].

Diskografio


- 1991 Lara Fabian
- 1995 Carpe Diem
- 1997 Pure
- 1998 Live
- 1999 Lara Fabian (EN)(ES)
- 2001 Nue
- 2002 Lara Fabian Live
- 2003 En toute intimité
- 2004 A Wonderful Life (EN)
- 2005 9

Eksteraj ligoj


- http://larafab.iespana.es

Michael JACKSON (muzikisto)

right Michael Joseph JACKSON [majkel ĝoŭzef ĝeksen](naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1958 en Gary, Indianao, Usono) estas pop-muzikisto, spektaklisto kaj dancisto. Li estas inter la plej famaj kaj skandalopersekutitaj steluloj de l' mondo. En 1965 lia patro fondis la muzikgrupon The Jackson Five ("La Ĵaksona Kvinopo") kun Michael kaj liaj kvar plimaljunaj fratoj. En la jaro 1969 la grupo sukcesis kun la kantoj ABC, I Want You Back, The Love You Save kaj I'll Be There. Kiel solisto li eldonis en 1979 Off the Wall, kaj en 1982 Thriller. Ekde la grandega sukceso de lia albumo "Thriller" oni kelkfoje nomas lin la "King of Pop" (reĝo de popo). Dum la 1980-aj jaroj li montriĝis originaleca dancisto. Jam dufoje Michael Jackson estas persekutita de la usona justico pro suspekto de seksaj misuzoj de junaj knaboj. En 2005 komenciĝis nova juĝproceso kontraŭ li, akuzante lin inter alia pri pedofilio, sed la ĵurio verdiktis, ke li estas senkulpa de ĉiuj 10 akuzaĵoj. La decidantoj kredis la ateston de la defendo, ke la akuzintoj verŝajne volis nur trompi de li monon. ([http://ĝangalo.com/modules/news/article.php?storyid=1897 pri evento en Ĝangalo]

Listo de albumoj


- Got To Be There, Motown 1972
- Ben, Motown 1973
- Music & Me, Motown 1973
- Forever, Michael, Motown 1975
- The Best Of Michael Jackson, Motown 1975
- Off The Wall, Epic 1979
- One Day In Your Life (Greatest Hits), Motown 1981
- Thriller, Epic 1982
- E.T. The Extra-terrestrial, MCA 1982
- Ain't No Sunshine (Greatest Hits), Motown UK 1982
- Farewell My Summer Love, Motown 1984
- The Great Love Songs Of Michael Jackson (Greatest Hits), Motown 1984
- Motown Legends - Michael Jackson (Greatest Hits), Motown 1985
- Michael Jackson Anthology (2 CD Greatest Hits), Motown 1986
- Looking Back To Yesterday, Motown 1986
- Bad, Epic 1987
- The Michael Jackson Mix (2LP/2CD Greatest Hits mixes), Motown UK 1987
- The Original Soul Of Michael Jackson (Greatest Hits), Motown 1988
- Dangerous, Epic 1991
- HIStory The Past Present & Future, Epic 1995
- Blood On The Dancefloor, Epic 1997
- Invincible, Epic 2001
- Number Ones, Epic 2003
- The Essential Michael Jackson, Epic 2005 ---- Vidu ankaŭ: Billie Jean - Lunpaŝado - Janet JACKSON JACKSON Michael ja:マイケル・ジャクソン simple:Michael Jackson



Samantha FOX

Samantha Karen FOX estas konata brita fotomodelulino kaj pop-kantistino. Ŝi naskiĝis la 15-an de aprilo de 1966 en Londono. Malkovrita ŝi estis de producento Jon ASTROP. Ŝia granda sukceso fariĝas kanto Touch Me (1986). Sekvas kelke da pluaj kaj provo sukcesigi la kantistinon ankaŭ en Usono. Tie havis sukceson ekz. kanto Naughty Girls. Sed pluaj sukcesoj ne venis kaj Fox provas vidigi sin en filmo. En la jaro ŝi debutas en filmo The Final Embrace. Post pli longa paŭzo ŝi provas en la jaro 1998 je reveno per albumo 21th Century Fox. FOX Samantha

Shakira

Shakira Isabel MEBARAK RIPOLL [ŝakira isabel' mebarak' ripol'] (naskita 2-an de februaro, 1977) estas pop-muzikisto el Kolombio. Ŝi ludis gitaron kaj skribis kaj kantis kantojn ekde infaneco, kaj famiĝis laŭlonge de Latinameriko en 1998. En 2001 ŝi blondigis sian haron kaj lernis la anglan por skribi kaj kanti en la universala lingvo de pop-muziko. Ŝi nun estas fama tra Nordameriko kaj Eŭropo. Ŝi nun kantas plejparte en la hispana kaj la angla, sed ankaŭ en la portugala kaj la araba. Malsimile al multaj pop-muzikistoj, ŝi skribis siajn kantojn, eĉ en la angla. Por ŝi, muziko estas kanalo de memesprimo, kaj ne nur vojo al famo kaj riĉo. Anglalingvanoj emas kompari ŝin al Alanis MORISSETTE. Kiam ŝi aŭdis la gitaron en la kanto "Enjoy the Silence" (1990) de Depeche Mode, ŝia vivo ŝanĝiĝis. Shakira estas nomo araba kiu signifas "virino gracoplena". Ŝia patro venis el Libano. Ŝi havas grandan domon en Miami, Florido, Usono, kaj estas najbarino de ŝia amikino, la kantistino Gloria ESTEFAN, kiu helpis ŝin. Shakira estas la bildo de Calvin Klein en Latinameriko kaj aperas en reklamoj por Pepsi en Usono. Ŝia IQ estas 140.

Mejloŝtonoj


- 1985: 8-jara - Shakira verkas sian unuan kanzonon "Tus gafas oscuras", omaĝe al sia patro.
- 1989: 12-jara - ŝi vojaĝas kun la gepatroj de Barranquilla al Bogota, por kanti muzikan pecon por estro de Sony Music.
- 1990: 13-jara - ŝi subskribas kontrakton kun Sony Music Colombia kaj registras sian unuan albumon Magia, aro da kanzonoj kiujn ŝi verkis estante 8- ĝis 13-jara. Tiu albumo signas ŝian alpaŝon sur la sceno de latinamerika muziko.
- 1992: 15-jara - Shakira diplomiĝas de supera lernejo kaj samtempe registras siajn 2-an kaj 3-an albumojn de originalaj kanzonoj - respektive Peligro kaj Pies Descalzos.
- 1995: 18-jara - vendiĝas 3,2 milionoj da ekzempleroj de Pies Descalzos kaj Shakira startas grandan turneon de koncertoj kantante antaŭ plenplenaj spektantaroj ĉirkaŭ la mondo.
- 1998: 21-jara - ŝi ekkunlaboras kun Emilio Estefan Jr. kaj eligas Dónde están los ladrones kiu vendiĝas en 3,5 milionoj da ekzempleroj.
- 2000: 23-jara - ŝi registras kaj eligas MTV unplugged. Shakira gajnas du latinamerikajn Grammy-ojn kiel plej bona rok- kaj pop-kantistino.
- 2001: 24-jara - ŝi gajnas Grammy-on de la plej bona latinamerika pop-albumo por MTV unplugged. 13-a de novembro : ŝi eligas debutan anglalingvan albumon Laundry Service en Usono kaj tra LatinAmeriko.
- 2002: 25-jara - februaro : Laundry Service eliras en la cetera mondo. Tiu albumo ĝis nun vendiĝis en pli ol 5 milionoj da ekzempleroj tra la tuta mondo ; kaj la unuopa disko "Whenever, wherever" fariĝis numero 1 en pli ol 20 landoj.

Diskografio


- 1991: Magia (Magio)
- 1993: Peligro (Danĝero)
- 1995: Pies descalzos (Nudaj Piedoj)
- 1997: The Remixes (La Remiksoj)
- 1998: ¿Dónde están los ladrones? (Kie Estas la Ŝtelistoj?)
- 2000:
MTV Unplugged + DVD
- 2001:
Laundry Service / Servicio de lavandería (Lavservo) + DVD
- 2002:
Grandes Exitos (Grandaj Sukcesoj)
- 2004:
Live & Off The Record (Koncerte kaj Private) + DVD
- 2005:
Fijacion Oral Vol.1 + DVD
- 2005:
Oral Fixation Vol.2

Eksteraj ligoj:


- http://whenever.free.fr
- http://www.shakira.com
- http://www.shak1ra.com Kategorio:Kantistoj

Bastnach

Bastogne (deutsch Bastnach oder Bastenach, niederländisch Bastenaken, luxemburgisch Baaschtnech oder Baastnech) ist eine belgische Kleinstadt an der Grenze zum Großherzogtum Luxemburg. Sie liegt in der Provinz Luxemburg, Region Wallonien und hat 14.090 Einwohner (1.1.2005). Ihre Bekanntheit geht auf die Ardennenoffensive der deutschen Wehrmacht in der Endphase des Zweiten Weltkrieges zurück. Unter Feldmarschall von Rundstedt startete die Wehrmacht 1944 im Norden Luxemburgs und im angrenzenden östlichen Belgien einen letzten Großangriff, im Verlauf dessen die amerikanischen Truppen zurückgeworfen wurden, und sich nur in der umzingelten Stadt halten konnten. Wenig später konnten die Amerikaner den deutschen Angriff zurückschlagen. Zum Andenken an die verlustreiche Winterschlacht wurde in Bastogne eine Gedenkstätte, das so genannte "Mardasson" errichtet, dem ein Weltkriegsmuseum benachbart ist. Bastogne ist heute Wendepunkt des bekannten Eintages-Radrennens Lüttich-Bastogne-Lüttich.

Geschichte

Der Ort wurde im Jahre 634 erstmals erwähnt, als ein Herzog von Austrasien der Abtei von Trier seinen Besitz von Bastogne übergibt, der 721 an die Abtei von Prüm geht. Image:Bastogne JPG00.jpg|Die St. Peter-Kirche (12. - 16. Jahrhundert). Image:Bastogne JPG01.jpg|Das "Mardasson"-Denkmal. Image:Bastogne JPG02.jpg|Der nach dem US-amerikanischem General Anthony McAuliffe benannte Platz. Kategorie:Ort der Provinz Luxemburg

ebay slots dog breeders hotels edinburgh uk keno










































:: RELATED NEWS ::

Jipang
:Land of the Rising Sun redirects here. For the national anthem of the former Biafra, see Land of the Rising Sun (national anthem). The English word "Japan" is not the name used for their country by the Japanese themselves, in other words it is an exonym. The Japanese names for Japan are Nippon and Nihon. The
Nahum Barnet
Nahum Barnet (1855-1931) was an architect working in Melbourne, Victoria, Australia during the Victorian and Edwardian periods. He produced a number of significant buildings including Read More...
Ikewaki Chizuru
ĴĦÉŁIkewaki Chizuru (池脇千鶴 born 21 November 1981 in Higashiosaka, Osaka) is a Japanese actress.

External links


- [http://chizuru.ikewaki.jp/ Official site (in Japanese)]
-
- [http://www.jmdb.ne.jp/person/p0634030.htm JMDb profile (in Japanese)] Category:Japanese actors Japanese shōjo manga and anime series by Arina Tanemura. The kanji in the Japanese title are read "furu mun" (i.e. Full Moon) and not "mangetsu" or "mitsuki". The full title is always used in Japan whereas in the U.S. the full title is p
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org