:: wikimiki.org ::
| Ĉeĥa Esperanto-Asocio |
Ĉeĥa Esperanto-AsocioĈeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) estas landa sekcio de UEA en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj en kvindeko da kluboj kaj deko da sekcioj. Fondita en 1969, sed antaŭe ekzistis ekde 1901 pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en 1952 fare de komunistoj. (Tiuj poste konstatis, ke esperantistoj komunikas kun eksterlando nekontrolate, tial ili fine decidis renovigi la asocion). Antaŭ 1989 la asocio havis pli ol 2500 membroj, sed la falo de la fera kurteno forlogis multajn al aliaj aktivadoj.
Ĝia presorgano estas Starto. Plie aperas periodaĵoj Dio benu (katolikoj), Bulteno de EK Praha kaj Informilo de AEH, kio estas Asocio de Handikapitaj Esperantistoj, staranta memstare ekster ĈEA, kvankam ĝiaj anoj membras en ambaŭ asocioj. Esperantaj someraj lernejoj troviĝas en Lancov, Sebranice, Nekvasovy kaj Skokovy. La ĉeĥaj esperantistaj gejunuloj unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.
Vidu ankaŭ
- [http://www.esperanto.cz/ Nova retpaĝaro de ĈEA]
- [http://www.kuk.cz/cea/ Malnova retpaĝaro de ĈEA]
- [http://www.clavis.cz/starto/ Arkivo de Starto, la organo de ĈEA]
ĈeĥioGeografio > Eŭropo > Ĉeĥio
----
Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).
La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo.
Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).
Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio
Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj.
Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890 – 894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj.
La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj.
En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj.
Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco.
Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (1914 – 1918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio.
En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko.
Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.
Historio - Rilataj temoj
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
Politika sistemo
Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj.
La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.
Administra divido
235pxMapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon.
En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido.
En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro.
Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj.
El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj.
Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.
Administra divido - Rilataj temoj
- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
Geografiaj kondiĉoj
Regionoj de Ĉeĥio]
Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km).
El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy).
Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m.
Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando.
Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj.
:– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro.
:– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.
Ekonomio
Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj.
Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 2000 – 2001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso.
Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico.
Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj).
La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj.
Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.
Loĝantaro
La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio.
Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro.
Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.
Kulturo
- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Hora – mezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.
Rilataj temoj
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio
Eksteraj ligoj
- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko]
Kategorio:Ĉeĥio
Kategorio:Eŭropo
Kategorio:Eŭropa Unio
ja:チェコ
ko:체코
simple:Czech Republic
zh-min-nan:Česko
1901Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1901
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1901 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- La pariza eldonejo Hachette komencas publikigi verkoj pri kaj en Esperanto.
- Fondita unua E-asocio en Slovakio, la Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj en Brno.
- Fondita unua E-asocio en Hungario, en Budapesto
- Zamenhof kreis la Hilelismon.
- Eklernis Espernaton:
Frederiko VILLAREAL, Barono de Menil, Théophile CART, Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Cornelis Jacob BAART de la Faille.
- Kreita Latineca angla
Naskiĝoj
- 31-a de januaro : Marie Luise KASCHNITZ
- 1-a de februaro : Usono : Clark GABLE
- 14-a de februaro : Rolf WANKA
- 18-a de februaro : Hugo HAAS
- 15-a de marto : Juntaro IŬAŜITA
- 7-a de majo : Usono : Gary COOPER
- 11-a de majo : Rose AUSLÄNDER
- 20-a de aŭgusto : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 15-a de septembro : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 3-a de novembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- 23-a de novembro : Marieluise FLEISSER
- 5-a de decembro : Walt DISNEY
- 27-a de decembro : Germanio : Marlene DIETRICH
- Ĉeĥio : Antonín SATTEK
- Wim QUISPEL
- Aleksandro ERJUĤIN
Mortoj
- 22-a de januaro : Britio : Reĝino Viktorino
- Ĉeĥio : Julius ZEYER
- 27-a de januaro : Giuseppe VERDI
- 13-a de marto : Benjamin HARRISON
- 7-a de julio : Svislando : Johanna SPYRI
- 14-a de septembro : William McKINLEY
----
1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1901年
ko:1901년
1989Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1989
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1989 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 74-a Universala Kongreso de Esperanto en Brajtono.
- Fondita la Ukrainia Esperanto-Asocio.
- 1-a Kongreso de Loĵbano kun 13 ĉeestantoj.
- Interlingvisto Rick HARRISON kreis Vorlinon kaj Peter DAVIS, Dejeru Sapuho.
- Belgio fariĝas federacia ŝtato.
- Pollando : demokratiaj elektoj: Tadeusz Mazowiecki de la sindikato Solidareco fariĝis ĉefministro.
- Rumanio : Ribelantoj renversas la komunisman reĝimon de Nicolae CEAUSESCU.
- Alĝerio : Aperas limigita pluralismo politika.
- Usono : George H. BUSH elektatas prezidento.
- Irano : Ayatollah Ali HOSEINI KHAMENEY spirit-gvidantiĝas.
- Sovetunio retrotiras sian armeon el Afganio.
- Ĉinio : Pekino : Tjan'anmen-placo: 4-a de junio. Studentoj protestas kontraŭsisteme. Kelkmil mortigitas kaj dekmilo da vunditoj.
- Somere: Neptunon observas Vojaĝanto 2.
- Ĉilio : Augusto PINOCHET lasas la rektan potencon lasante de li fasonitan konstitucion - Ĉilio ekdemokratiiĝas .
- La milita reĝimo en Birmo rebaptis la landon Mjanmao.
- Senegambia federacio disiĝas al Gambio kaj Senegalo.
- 6-an de decembro : Kanado : la mortigo de 14 virinoj en la Masakro de la École Polytechnique ŝokas la nacion kaj spronas la feminisman kaj kontraŭpafilan movadojn.
- 9-an de novembro : Germanio : La limpasejoj al okcidenta Germanio (FRG) kaj al la okcidenta parto de Berlino (>Berlina Muro) malfermiĝas por ĉiuj civitanoj de GDR (orienta Germanio).
- 25-a de decembro - Nicolae CEAUCESCU kaj lia edzino Elena estis ekzekutitaj.
- 29-an de decembro : Ĉeĥoslovakio : Václav HAVEL iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio.
Naskiĝoj
- 23-a de julio : Daniel RADCLIFFE
Mortoj
- P. H. VAN TERWISGA
- Ary ZAMORA
- 7-a de januaro : Showa Imperiestro
- 23-a de januaro : Salvador DALÍ
- marto: Giuseppina PICCIOTTO DE VITA
- 19-a de aprilo : Daphne DU MAURIER
- 30-a de aprilo : Sergio LEONE
- 11-a de julio : Britio : Laurence OLIVIER
- 22-a de julio : Martti TALVELA
- 26-a de aŭgusto : Irving STONE
- 4-a de septembro : Svislando : Georges SIMENON
- 6-a de oktobro : Francio : Bette DAVIS
- 1-a de decembro : Usono : Alvin AILEY
- 22-a de decembro : Francio : Samuel BECKETT
----
1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1989
ja:1989年
ko:1989년
simple:1989
th:พ.ศ. 2532
zh-min-nan:1989 nî
StartoEsperanto-gazeto
Kategorio:Esperanto-kulturo
Starto estas presorgano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, fondita jam en 1968, kiam estis preparata la refondo de la asocio. La titolo simbolis restartigon de la movado, sed kvankam ĝi jam bone kuras, la titolo estas konservata jam kiel tradicio. Aperadis komence 7-foje jare, poste 6-foje, nun 4-foje. La unua redaktoro estis Oldřich Kníchal (1968-1979, Jaromír Jermář kaj Zdenko Křimský (1979-1984), Jiří Patera (1985-1990) kaj Miroslav Malovec ĝis nun. Ekde la jaro 2000 eblas legi la gazeton ankaŭ en elektronika formo.
http://mujweb.cz/Kultura/malovec/STARTO.htm
KatolikojRomkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo,
havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra
Afriko.
Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas
53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj,
la ortodoksa kaj la
protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La
Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de
la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio
ortodoksa similas al la katolika en rito,
doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon.
Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri
katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion,
literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento
plenaĝiĝis sub la Eklezio.
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en
La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo
de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en
la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas
la rozario.
Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo
mem fondis kiam li diris al Sankta Petro:
:Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian
eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la
ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio
estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos
malligita en la ĉielo.
:(Mateo 16:18-19)
La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato.
Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per
senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna
Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj
spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj
sakramento.
Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova
Testamento<, la kristana duono de la
Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas
parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio,
aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale
klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo)
fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ
koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege
asertas dogmon, li
ne povas
erari.
Sakramento
Katolikismo rekonas sep sakramentojn:
# bapto
# konfirmacio
# komunio
# konfeso
# matrimonio
# ordino
# unkto
Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko
devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de
Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi
konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La
manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de
Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj:
unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la
evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la
protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika
estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.
Sanktuloj
Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu
povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al
sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas
favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de
Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj
Katolikaj Kredoj
La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.
La Eklezia Rolo
Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.
Savo
La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto.
Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.
Herezoj
La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo
Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento:
la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en
Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de
sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne
magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al
la supernatura.
La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo
Vidu ankaŭ :
- Jansenismo
Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.
La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.
Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903).
IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com.
Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.
Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto.
Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.
Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio.
En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.
Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.
Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio
Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas
duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo,
proponas Esperanton kiel la
interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika
eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni
uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la
vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus
lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana,
por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto.
Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito
por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana
Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la
hispana(26%),
portugala (12%),
angla (12%),
franca (11%),
itala (5%) kaj
germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de
la vatikana TTT-ejo.
Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin
lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina
moderna.
Ekstera ligo
- [http://www.ikue.org IKUE]
Kategorio:Katolikismo
ja:カトリック
AEHAsocio de esperantistoj-handikapuloj
fondita en la jaro 1990 kiel unusola de sia speco en Ĉeĥa respubliko kaj en la mondo de Josef VANĚČEK.
Sociigas sane handikapitajn civitanojn, kiuj posedas, studas aŭ volas ellerni la internacian lingvon Esperanto.
Aranĝas regulajn kursojn de Esperanto, ankaŭ korespondajn per ekstera formo, kiu respektas tempajn eblecojn de la partoprenantoj.
Organizas regulajn semajnfinajn kaj tutsemajnajn seminariojn kiel kompletigan formon de eksteraj kursoj por pliperfektigado de konversacia praktiko.
Helpas por la sinrealigo de invalidaj civitanoj kaj por la akiro de memfido pri propraj kapabloj.
Ebligas rilatojn kun la homoj same handikapitaj, de la sama sorto kaj kun la samaj hobioj en ĉiuj landoj, kun la homoj sopirantaj pri amikaj rilatoj.
Eldonas kaj ekspedas regule dum la tuta jaro gazeton Informilo kaj kvaronjare almanakon Antaŭen.
Ekstera ligo
http://www.volny.cz/aeh-ikeh/ 963
Історична вісь років | Календар
9 століття | 10 століття | 11 століття
940-ві | 950-ті | 960-ті | 970-ті | 980-ті
958 | 959 | 960 | 961 | 962 | 963 | 964 | 965 | 966 | 967 | 968
----
Події
Народились
Померли
Категорія:960-ті
ko:963년
wagi suplementy odywki szkoy narty |
|
|
|