:: wikimiki.org ::
| Ĉeĥa Silezio |
Ĉeĥa SilezioHistorio / Geografio > Ĉeĥio / Pollando > Ĉeĥa Silezio
Ĉeĥa Silezio – iam ankaŭ Moravia Silezio, ĝis 1918 Aŭstria Silezio, 1918 – 1945 ankaŭ Sudeta Silezio – estas historia teritorio situanta oriente en Ĉeĥio kun areo 4 452 km2 kaj proksimume 1 miliono da loĝantoj. Historia ĉefurbo estas Opava. Escepte de la moderna distrikto Jeseník (kiu estas parto de Regiono Olomouc), la teritorio apartenas al Moravia-Silezia Regiono. Sude ĝi najbaras kun Moravio; sudoriente kun Slovakio; oriente, norde kaj sudokcidente kun Pola Silezio (konkrete kun Silezia vojevodio, Opola vojevodio kaj Malsupra Silezio (vojevodio)).
Ĉeĥa Silezio situas en regiono de Sudetoj, kiuj oriente ŝanĝiĝas en Karpatoj. Ĉeĥa Silezio estadas ofte erare konsiderata kiel parto de Moravio. La plej gravaj riveroj estas Odro, Opava kaj Olše, kiuj parte fermas limon kun Pollando. La riveroj Odro kaj Ostravice poste kreas ankaŭ parton de la historia landa limo kun Moravio. Krom urbo Ostrava situanta en la historia landa limo kun Moravio (Moravia kaj Silezia Ostrava) apartenas inter signifaj sileziaj urboj la historiaj metropoloj de la ĉeĥa Silezio urboj Opava, Krnov, Český Těšín, Karviná, Třinec kaj pluaj.
Historio
Silezio fariĝis kiel apuda lando de Krono parto de Ĉeĥio dum regado de Karolo la 4-a la 9-an de oktobro de 1356, kvankam sub kontrolo de la ĉeĥa ŝtato ĝi estis jam dum Boleslao la 1-a. Sed liaj sekvintoj ne sukcesis ĝin teni kaj Silezion priregis Piastidoj, kiuj ĉi tie en unuopaj sileziaj princlandoj en la plej diversaj linioj regis ĝis fino de la 17-a jarcento.
Post batalo ĉe Molvico la 10-an de aprilo de 1741 estis decida parto de Silezio en la fakto perdita por Maria Teresia. Per Vroclava (Berlina) paco el la 11-a de junio de 1742 prusia reĝo Frederiko la 2-a akiris pli ol 85 % da silezia teritorio inkluzive de regiono de Klodsko (sume 40 182 km2). La restanta parto de Silezio (kiu restis en habsburga monarĥio, mezuris 5 147 km2) estis organizita kiel memstara lando, senĉese pli ofte nomata kiel Aŭstria Silezio / Österreichisch-Schlesien (la hodiaŭa Ĉeĥa Silezio). Aŭstria Silezio ensumigis la tutan princlandon teŝinan, sudan parton de princlando opava kaj krnova kaj malgrandan montoriĉan parton de Nisa princlando kun Cukmantl (hodiaŭ Zlaté Hory), Frývaldov (la hodiaŭa Jeseník), Vidnava kaj Javorník. La ĉefurbo de Aŭstria Silezio fariĝis Opava, kie estis establita sidejo de reĝlanda oficejo. En la jaroj 1782 – 1849 Silezio estis kunigita kun Moravio kaj subordigita al moravia-silezia gubernio. Polico en Aŭstria Silezio post establo de polica direkcio en Opava (1786) estis organizita memstare. En silezia koncilio (princa koncilio, publika konvento) kunvenis 4 sileziaj princoj kaj reprezentanto de opava-krnova nobelaro. La princan koncilion kunvokis kutime unufoje dum jaro ĉeĥa reĝo, kutimajn aferojn oni solvis kelkfoje dum jaro en traktadoj de la t.n. publika konvento. La silezia koncilio sesiis eĉ en la tempo, kiam Aŭstria Silezio estis kunigita kun Moravio. Ankaŭ en unuopaj sileziaj princlandoj funkciis registaroj, sed ties kompetencoj ĝenerale transiris al regionaj oficejoj. El la koncilioj de la unuopaj princlandoj evoluigis certan aktivecon nur koncilio de opava-krnova nobelaro. La politika administracio estis transprenata en tri regionojn destinitaj en la jaro 1744 (Teŝina, Opava-krnova kaj Nisa) kaj iliaj ĉiujare alternataj landaj urbestroj. Jozefo la 2-a dividigis en la jaro 1783 Aŭstrian Silezion en du regionojn: Opavan kaj Teŝinan. Jozefo la 2-a administracie subigis al opavia regiono ankaŭ teritoriojn de moraviaj enklavoj en Silezio, kiuj estis ekde tiu tempo administrataj enkadre de Aŭstria Silezio, kvankam ili plu estis kalkulataj al Moravio kaj ili estis administrataj laŭ moraviaj leĝoj. Al opava regiono apartenis memstara nobelaraj sinjorujoj (status minor) de Bruntál, Albrechtice kaj bienoj de urbo Opava; al Teŝina regiono sinjorujoj de Bílá, Orlová, Ráj, Rychvald, Lutyň, Frýdek, Fryštát, Doubrava kaj la restinta parto de sinjorujo al Bohumín. El la sinjorujo de Bílá estiĝis aloda sinjorujo kun voĉo en la princa koncilio (status maior), kiu estis en la jaro 1754 avancita je princlando (Bílá princlando; Nisan princlandon tenis vroclava episkopo, Regionon Opava kun regiono Krnov apertenis al Liĥtenŝtejnoj, feŭdaj tenantoj de regiono Těšín estis ekde la jaro 1722 dinastio de Lotrinoj kaj ekde 1765 apudaj branĉoj de la reganta habsburga-lotrina dinastio, regionon de Bílá akiris princoj Sulkowidoj.
Dum regado de Jozefo la 2-a estis krom aliaj farataj reformoj, kiuj krom jam la menciitaj ŝanĝoj en la areo de la regionoj, rilatis al klopodoj pri anstataŭigo de la urba aŭtonomio de birokratia magistrato, ili montriĝis ankaŭ en kreskanta influo de la ŝtato al administrado de la sinjorujoj, en ŝanĝoj en kompetencoj de juĝejoj, en fiska politiko k.s. El disponoj de la eklezia administrado estis la plej grava establo de aŭgsburga konsistorio en Těšín, kiu estis dum Jozefo la 2-a transportita ĝis Vieno. Jozefo la 2-a provis, sed ĉifoje sensukcese, establi episkopejon en Opava, per kio li volis forigi splitiĝon en la katolika eklezia administrado.
Pro la divido de Silezio en la jaro 1742 militsuferoj de la loĝantaro ne finiĝis. Dum la 2-a silezia milito prusiaj soldataroj en la jaro 1744 denove konkeris urbojn Těšín, Opava kaj Krnov, poste la aŭstria soldataro enpenetris ĝis malantaŭ Racibórz kaj Opole, post tio ĝi denove retiriĝis kaj per paco en Dresdeno (1745) la milito inter Prusio kaj Aŭstrio estis finigita kun la sama rezulto kiel antaŭ tri jaroj en Vroclavo. En la sepjara milito prusoj denove konkeris urbojn Opava kaj Těšín, ambaŭ rivalantaj armeoj kelkfoje alternis en la silezia teritorio kaj ankoraŭ en la jaro 1762 prusia generalo Werner denove transire konkeris regionon de Opava. La paco en Hubertsburg (1763) denove renovigis la antaŭan staton. Post 15 jaroj Prusio denove militis kontraŭ Aŭstrio en la t.n. terpoma milito. Somere 1778 prusiaj soldataroj invadis ĝis regionon Opava, konkeris urbojn Cukmantl kaj Vidnava kaj post kelkaj interbataloj, en kiuj ambaŭ flankoj batalis kun alternaj sukcesoj, ankaŭ urbojn Opava kaj Vítkov. Post nelonge prusoj estis denove forpuŝitaj. Sed decida batalo en Silezio eĉ ne en Bohemio ne okazis. La 8-an de marto de 1779 estis fermita paco en Těšín. La pacon en Těšín oni tre brue solenis, teŝinaj burĝaninoj, kiuj ankoraŭ iradis en popolkostumoj, mendis tualetojn por la solenoj jen el Vieno, por ke ili povu konkurenci al opavaninoj en „modaj vestoj“. La senĉesaj militoj kaj pligrandiĝanta laborega devo estis kaŭzo de oftaj kamparanaj ribeloj. En la prusia flanko ili okazis en la jaro 1765; servutuloj tiam ekribelis en Oldřišov, Kobeřice, Chuchelná kaj Krzanowice. En la aŭstria parto de Silezio la servutuloj prezentiĝis je unu jaro pli malfrue en regiono de Klimkovice kaj precipe en regiono de Těšín. Gvidanto de deputitaro de la servutuloj Ondro Foltýn sukcesis enpenetri ĝis Vieno, kie li transdonis ĉe la kortego la servutulan plendon. Lia arestigo poste estis iniciato al ribelo de servutuloj el 58 vilaĝoj. En pluaj jaroj ekribelis servutuloj en Stěbořice en Regiono Opava kaj denove subgvide de Ondro Foltýn en sinjorujo en Fryštát. La granda malkontenteco de la servutula popolo estis kaŭzo de eldono de laboregpatento por Silezio (1771). La laboregpatento iom limigis la libervolan konduton de la superularo, sed pli principan signifon por posteno de la servutuloj kaj por pli libera entreprenado en agrikulturo kaj industrio havis nur la konata patento de Jozefo la 2-a – la patento pri nuligo de servuteco (1781). La laboregdevoj kaj kelkaj pluaj formoj de jura dependo de la servutuloj pludaŭris ĝis la revolucia jaro 1848. Netuta monato antaŭ la nuligo de la servuteco estis eldonita patento tolerema, kiu leĝigis aŭgsburgan, kalvinan kaj ortodoksan konfesiojn kaj evangelistojn (tiuj jam antaŭ en regiono Těšín havis certajn eblecojn de la religia vivo) civite egalrajtigis kun katolikoj. La posteno de la eklezio cetere estis jam antaŭe malfortigita pro nuligo de la jezuita ordeno. En la jaro 1782 poste estis nuligitaj ĉiuj monaĥejoj krom tiuj, kiuj okupiĝis per edukado de junularo, flegado de malsanuloj k.s. En Opava estis tiam nuligita dominikana monaĥejo kaj monaĥejo de klaristinoj, el la li malnovaj restis nur minorita, en Krnov restis nur monaĥejo de minoritoj, en Frývaldov kaj Bílá Voda restis piaristaj kolegioj, sed en Těšín estis konservitaj ĉiuj monaĥejoj. El la nuligita havaĵo estis kreata eklezia fonduso, kiu estis uzata por establo de novaj paroĥejoj. Ekde la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento en Opava agadis fratinoj de Ordeno de Germanaj Kavaliroj (zorgo pri malsanuloj, malriĉula zorgo, edukado de junulinoj) kaj kelkaj pluaj virinaj ordenoj kun humanisma misio. Novaj virinaj ordenoj komencis agadi ankaŭ en aliaj lokoj de Aŭstria Silezio (Bruntál, Albrechtice, Vidnava, Cukmantl). Iom moderiĝis persekutado de judoj, kiuj estis ekde la jaro 1752 en Aŭstria Silezio tolerataj. En duono de la 18-a jarcento vivis en Aŭstria Silezio netutaj 600 judoj. Ĉeĥa Silezio ne fariĝis batalkampo dum la militoj de Aŭstrio kontraŭ revoluciema Francio kaj dum la militoj de Napoléon BONAPARTE. Sed junaj homoj estis perforte rekrutigataj en la armeon, ĉirkaŭ la jaro 1800 estis eĉ rekrutigita 22 lernantoj de gimnazio en Opava. Inflacio kreskis, impostoj kaj eksterordinaraj kontribuoj, la lando suferis pro marŝoj de aliancanaj armeoj. Jam en la jaro 1798 trairis tra regiono de Těšín 60 000 soldatoj de la rusia helpkorpuso kaj taĉmentoj de la francaj elmigrintoj. En la jaro 1805 tra regionoj Opava kaj Těšín direktis sin la rusa armeo al Slavkov (vidu: Batalo ĉe Slavkov) kaj post malvenko kontraŭ Silezio la rusa armeo revenis eĉ kun la familio de habsburga monarĥo. En la soldataro kaj inter civilula loĝantaro disvastiĝis kontaĝaj malsanoj. En lastaj militjaroj estis rekviziciataj la oraj kaj la arĝentaj objektoj, la monerbiletoj estis devalorigitaj, ĝenerale kreskis multekosteco, kiu cedis nur en la 20-aj jaroj. Ekde la 20-a de oktobro ĝis la 20-a de decembro de 1820 en Opava okazis unu el kongresoj de la t.n. sankta alianco. La aŭstria imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, la rusa caro Aleksandro la 1-a kaj la prusia reĝo Frederiko Vilemo la 3-a kaj reprezentantoj de Anglio kaj Francio traktis pri interveno kontraŭ la revolucio en Napolo. La opavanoj en la tempo de la kongreso ja enspezis multe da mono, sed ili havis ankaŭ grandajn elspezojn pro solena lumigo, pro instaligo de diversaj solenpordegoj kaj pro establo de speciala promenejo (Aleo de amikeco). Sekvis periodo de sukcesa ekonomia kaj socia evoluo, sed kiu estis rompata de proporcie oftaj epidemioj kaj pro mizerigado de kamparanaj tavoloj. En la jaro 1846 sekve de infekto de terpomoj eksplodis malsatmortado, kiu estis unu el kaŭzoj kaj montroj de profunda socia krizo. En la jaro 1847 nur en regiono Těšín mortis pro la epidemio pli ol 5 000 kaj en la jaro 1848 eĉ preskaŭ 16 000 homoj. En regiono Opava, sed ankaŭ en aliaj partoj de Ĉeĥa Silezio estis notataj reagoj de ribeloj de sileziaj teksistoj. Gravaj ŝanĝoj okazis en baza lernejafero. La grandega analfabeteco estis iom post iom forigata. En la jaro 1772 el 25 339 infanoj en regionoj Opava kaj Krnov vizitis lernejon nur 1 604 (en Opava mem el 500 – 600 infanoj vizitis lernejon en la fakto nur 40). En regiono Těšín kaj en Bílá-princlando el 25 696 infanoj vizitis lernejon 310, nome nur dum vintraj monatoj. Lernejregularo de Maria Teresia el la jaro 1774 enpraktikigis devan lernejan viziton por infanoj de 6 ĝis 12 jaroj kaj ĝi ordonis fondi la t.n. trivialajn lernejojn en provinco. En Opava (1775), en Těšín (1777), en Krnov (1780) kaj poste en pluaj pli grandaj urboj estis fondataj ĉefaj lernejoj, en kiuj oni instruis ankaŭ fakturadon, geometrion, geodezion, meĥanikon, konstruaferojn, skribadon de leteroj, natursciencon, historion. La ĉefa lernejo en Opava estis samtempe la t.n. normala lernejo, kiu preparis ankaŭ estontajn instruistojn. Piarisma gimnazio en Bruntál en la jaro 1778 ŝanĝiĝis en ĉefan lernejon, simile kiel en la jaro 1829 latina lernejo en Bílá Voda. Ankaŭ la eksa jezuita gimnazio en Těšín estis subgvide de eksjezuito reformita kaj nombro de lernejjaroj estis plinombrigita el 4 al 6. En Těšín agadis apud ĝi ankaŭ evangelia lernejo, kiu ŝanĝiĝis en la jaro 1810 en gimnazion. Antaŭ la reformo de Maria Teresia estis en partoj de Silezio apartenantaj al vroclava diocezo sole 48 sporade vizitataj paroĥejaj lernejoj, en la tempo de Jozefo la 2-a tio estis jam 3 ĉefaj lernejoj, 85 trivialaj lernejoj kaj 39 filiaj lernejoj. En la jaro 1831 en regiono Opava estis 4 ĉefaj lernejoj kaj 222 trivialaj lernejoj kun preskaŭ 50 000 lernantoj. El la suma nombro 238 lernejoj en tiu ĉi parto de Silezio tio estis 192 germanaj kaj 46 slavaj.
En la observata periodo okazis en Aŭstria Silezio neordinara kresko de civilizacia nivelo kaj kulturvivo precipe en gravaj centroj. En Opava aperis ekde la jaro 1788 ĵurnaloj (Oesterreichische Kriegs- und Friedenschronik, ekde la jaro 1807 Troppauer Zeitung), en 1805 urba teatro en Opava ricevis memstaran konstruaĵon kaj en 1814 estiĝis Gimnazia muzeo, evidente la plej malnova publika muzeo en la teritorio de Ĉeĥio. Klerigaj ideoj trairadis agilan nelacigeblan agadon de opava urbestro Johann SCHÖSSLER (1797 – 1834), de historiisto Faustin ENSE kaj de iliaj kunlaborantoj. El sileziaj politikistoj eminentis la unua prezidanto de opava reĝa oficejo Friedrich Wilhelm HAUGWITZ, signifa organizanto de la administraj reformoj de Maria Teresia. El kulturhistorio de la plej okcidenta parto de Silezio ni nomu almenaŭ kortegan kapelestron de nisa episkopo Filipo Schaffgotsch, Karolon Ditters el Dittersdorf, Reginaldon Kneifelon, konsistanto de ampleksa historia topografio de aŭstria Silezio, kaj W. Priessnitz, fondinto de banloko en Jeseník. En Těšín agadis Leopold ŠERŠNÍK, aŭtoro de vico da sciencaj diskutoj kaj fondinto de teŝina muzeo, kiu estiĝis ankoraŭ antaŭ la opava. Tie vivis ankaŭ signifa historiisto Albin HEINRICH, el regiono Těšín devenis inventisto Josef BOŽEK k.a. En la dua duono de la 18-a jarcento kaj en la unuaj dekjaroj de la 19-a jarcento estis en Silezio fondataj banlokoj, kiuj same fariĝadis centroj de komuna vivo. Al la plej konataj apartenis Karlova Studánka, Janské Koupele, Gräfenberk kaj Dolní Lipová. Ekde duono de la 18-a jarcento venas en Silezio abrupta germaniga kurso, realigata jam celkonscie pere de oficejoj kaj lernejoj. En la opava parto de Silezio ĝi estis multe pli karakteriza ol en la teŝina. En regiono Krnov la ĉeĥa lingva teritorio preskaŭ malaperis kaj ankaŭ en regiono Opava ĝi malgrandiĝis. En Opava ĉeĥe parolis nur pli malaltaj tavoloj kaj loĝantoj de periferioj. En la urbo oni predikis ĝis fino de la 18-a jarcento. Por la popolo tie aperis ankoraŭ kelkaj ĉeĥaj presaĵoj de plimulte religia enhavo. Evidente la plej signifa ĉeĥa aŭtoro estis Jan Novák el Velká Polom, instruisto de teŝina kaj opava gimnazio, aŭtoro de kelke da lernolibroj de la germana lingvo. Maria Teresia ja ankoraŭ konfirmis rajtojn de la opava kaj la teŝina nobelaro ĉeĥe, sed la germana lingvo iom post iom venkis kiel en la ŝtata, same ankaŭ en nobelara oficado. Post la jaro 1790 la germana lingvo fine superis eĉ en la teŝinaj oficejoj, eĉ kiam tie oni oficis ĉeĥe ĝis la jaro 1817. La ĉeĥa lingvo pluekzistis en oficejoj en Frýdek kaj en Klimkovice, ĝi estis kutima en patrimoniala oficado, ankaŭ proklamojn de moravia-silezia gubernio oni presis ĉeĥe, en la ĉeĥa teritorioj kaj en regiono Těšín ĝi superis en provincaj lernejoj. La moderna nacia konscio estis en Silezio antaŭ la jaro 1848 relative la plej forta ĉe germanoj. Tiuj, kiuj proklamis pri si, ke ili estas patriotoj, tiuj komprenis sian „patriotecon“ prefere en rilato al la ŝtato aŭ al naskiĝregiono. Inter ĉeĥoj procedo de la nacia renaskiĝo trafis nur mallarĝan amaseton da homoj. Tute unika estis publicisma kaj nacie konscia agado de Cyprian LELEK, vikario el Hlučín, aŭtoro de Reskribo de Silezio (1846) kaj Silabolernolibro kaj legolibro por la plej malgrandaj infanoj (1846). En regiono Těšín ekzistis en la 40-aj jaroj du polaj kaj unu ĉeĥa legrondeto de studentoj de evangelia gimnazio.
En la jaro 1850 la t.n. aŭstria Siezio estas apartigita de Moravio kaj ĝi fariĝas unu el kronaj landoj, dukolando Supra Silezio kaj Malsupra Silezio kun ĉefurbo Opava. Tiutempe ĝi havis sen teritorioj de la moraviaj enklavoj 5 147 km2. Tiu estis poste por mallonga tempo (ekde la 5-a de novembro de 1860 ĝis la 29-a de marto de 1861) denove kunigita kun Moravio.
En la jaro 1850 samtempe okazas nuligo de ambaŭ regionoj kaj ties divido inter 22 nove estiĝintaj la t.n. miksitaj distriktoj kaj 1 laŭstatuta urbo (Opava). Tiu ĉi divido estis poste en la jaro 1868 anstataŭigita per divido en 7 politikajn distriktojn (Bílsko, Bruntál, Fryštát, Frývaldov, Krnov, Opava, Těšín) kaj 3 laŭstatutajn urbojn, kiuj ne apartenis al tiuj ĉi distriktoj (Bílsko, Frýdek, Opava). En la jaro 1896 estiĝas el parto de la teritorio de la politika distrikto Opava nova politika distrikto Bílovec, kaj la 1-an de oktobro de 1901 ankaŭ politika distrikto Frýdek, aparenanta devene ĝis politika distrikto Těšín. La nombro de politikaj distriktoj ĝis la jaro 1918 plinombriĝis per tio al 9.
La teritorioj de la politikaj distriktoj plu dividiĝis en juĝejajn distriktojn, kio estis teritoriaj unuoj, laŭ kiuj estis organizita justico. Pli malfrue ekzemple okazadis, ke unu juĝeja distrikto estis dividita inter 2 aŭ pli da politikaj distriktoj. Administradon de la miksitaj kaj pli malfrue politikaj distriktoj gvidis distrikta hetmanujo frunte kun hetmano.
Proksima nacieca konsisto laŭ interrilata lingvo laŭ popolnombrado el la jaro 1910:
: - ĉeĥoj: 180 348 (24,33%)
: - germanoj: 325 523 (43,90%)
: - poloj: 235 224 (31,71%)
noto: La interrilata lingvo, do la lingvo de kutima, ĉiutaga interrilato, estadas misinterpretita utile al majoritata lingvo de la monarĥio, do al la germana. En tiun ĉi kategorion ensumiĝas ankaŭ judoj, kiuj en Moravio kaj en aŭstria Silezio grandparte elektis la germanan, kaj ili plinombriĝas tiel la germana kvocienton.
Kiam Ĉeĥoslovakio estis estiĝinta, al Ĉeĥa Silezio estas aligita en la jaro 1920 Regiono Hlučín (iama parto de prusia anekso) kaj post pli longa disputo kaj mallonga armea konflikto sekvata de internacia arbitracio estas rezignita al Pollando parto de regiono Těšín oriente de rivero Olše.
Ĉeĥa Silezio administracie (post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio Lando Silezia) post la aligo de Regiono Hlučín kaj la rezigno de la parto de regiono Těšín utile al Pollando, membriĝis en 11 politikajn distriktojn: Bílovec, Bruntál, Český Těšín, Frýdek-urbo, Frýdek-provinco, Fryštát, Frývaldov, Hlučín, Krnov, Opava-urbo, Opava-provinco (el ili Opava-urbo kaj Frýdek-urbo estis laŭstatutaj urboj). Pli malfrue la nombro de la politikaj distriktoj malplinombriĝis al 10 (urbo Frýdek perdis postenon de la laŭstatuta urbo, tial la politikaj distriktoj Frýdek-urbo kaj Frýdek-provinco estis kunigitaj en politikan distrikton Frýdek).
En la jaro 1928 ĉeĥa Silezio estas kunigita kun Moravio en Landon Moravia-Silezian. La kaŭzo de tiu ĉi akto estis ne nur la malgranda grandeco de Ĉeĥa Silezio, sed ankaŭ klopodo pri malfortigo de politika influo de ĉi tieaj sudetaj germanoj. Post munkena interkonsento estas en oktobro de 1938 plimulto da Ĉeĥa Silezio aligita al la nazia Germanio (Regiono Hlučín estas aligita rekte al Regno, kie ĝi fariĝas parto de Prusia Silezio; la eksa Regiono Opava fariĝas parto de sudeta regiono (Gau Sudetenland); parton (proksimume la teritoriojn de la politikaj distriktoj Fryštát kaj Český Těšín) poste okupas Pollando (post atako kontraŭ Pollando en la jaro 1939 kaj ties sekva malvenko ankaŭ tiu ĉi teritorio fariĝas parto de la nazia Germanio kaj ĝi estas aligita al Prusia Silezio). La restanta parto (proksimume en amplekso de la politika distrikto Frýdek) estas aligita al Moravio kaj komune kun ĝi post okupacio el la 15-a de marto de 1939 ĝi fariĝas parto de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Kiam la dua mondmilito finiĝis, la limo estas revenanta al la antaŭmunkena stato, dum kio preskaŭ ĉiuj germanoj estas forŝovitaj, kaj Ĉeĥa Silezio fariĝas parto de Silezia filio de Lando Moravia-Silezia.
En la jaro 1949 Ĉeĥa Silezio estas dividita inter Regiono Ostrava kaj Regiono Olomouc, ekde la jaro 1960 ĝi estas parto de Normoravia regiono. Ekde la jaro 2000 ĝi estas denove dividita inter Regiono Olomouc kaj Moravia-Silezia Regiono (devene Regiono Ostrava).
Vidu ankaŭ:
- Silezio
- Supra Silezio
- Prusio
- Prusia Silezio
- Moravia-Silezia Regiono
- Regiono Olomouc
- Regiono Hlučín
- Komunumo Krzyżanowice
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio
Kategorio:Ĉeĥio
Kategorio:Pollando
Kategorio:Silezio
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
ĈeĥioGeografio > Eŭropo > Ĉeĥio
----
Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).
La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo.
Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).
Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio
Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj.
Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890 – 894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj.
La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj.
En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj.
Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco.
Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (1914 – 1918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio.
En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko.
Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.
Historio - Rilataj temoj
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
Politika sistemo
Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj.
La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.
Administra divido
235pxMapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon.
En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido.
En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro.
Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj.
El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj.
Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.
Administra divido - Rilataj temoj
- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
Geografiaj kondiĉoj
Regionoj de Ĉeĥio]
Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km).
El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy).
Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m.
Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando.
Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj.
:– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro.
:– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.
Ekonomio
Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj.
Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 2000 – 2001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso.
Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico.
Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj).
La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj.
Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.
Loĝantaro
La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio.
Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro.
Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.
Kulturo
- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Hora – mezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.
Rilataj temoj
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio
Eksteraj ligoj
- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko]
Kategorio:Ĉeĥio
Kategorio:Eŭropo
Kategorio:Eŭropa Unio
ja:チェコ
ko:체코
simple:Czech Republic
zh-min-nan:Česko
PollandoGeografio > Eŭropo > Pollando
----
Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo.
- Adm. divido: 16 distriktoj (vojevodioj) (Dolnośląskie, Kujawsko-Pomorskie, Łódzkie, Lubelskie, Lubuskie, Małopolskie, Mazowieckie, Opola, Podkarpackie, Podlaskie, Pomorskie, Silezia, Świętokrzyskie, Warmińsko-Mazurskie, Wielkopolskie, Zachodniopomorskie).
Vidu Listo de urboj de Pollando
- Kredantoj: katolikoj.
- GNP: totala - 139 mlrd $; pokapa - 2.790 $.
- Eksporto: kupro, karbo, aŭtomobiloj, ŝuoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1999), EU (2004).
Historio
Listo de reĝoj de Pollando, Pola-bolŝevika milito, Jozefo PILSUDSKI, Jozefo BEM, Jerzy POPIELUSZKO, Władysław GOMUŁKA
De 1947 Pollandon regis komunismo. En 1989 post demokratiaj elektoj en la administradon de la lando venis laborista partio Solidareco sub gvido de Lech WAŁĘSA
- Heredaĵo: koncentrejo en Oświęcim, nacia parko Białowieża, historia centro de Krakovo, malnova urbo de Varsovio, industria komplekso Nova Huta.
- Historio de Esperanto en Pollando
Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.
Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.
La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025.
Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan SOBIESKI venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio.
De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis Ludoviko ZAMENHOF. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo.
En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro 1918 Pollando sendependiĝis.
La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000).
Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj):
right
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Granda Polio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgranda Polio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opola) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezia vojevodio (Śląskie) [15]
- Okcidenta Pomerio (Zachodniopomorskie) [16]
Tyniec
Memorindaĵoj
Image:Varsovie04-32.jpg|Warszawa
Image:Warsaw modern buildings.jpg|Warszawa
Image:Wilanow palace.jpg|Warszawa
Image:Warsaw palace.jpg|Warszawa
Image:Warszawa Namiestnikowski.png|Warszawa
Image:Warszawa Copernicus.png|Warszawa
Image:Warsaw church.jpg|Warszawa
Image:Warsaw church1.jpg|Warszawa
Image:Krakow_Sukiennice.jpg|Krakow
Image:Piazza_del_Mercato_di_Cracovia.JPG|Krakow
Image:Krakow-Wawel-Courtyard.jpg|Krakow
Image:Krakow-Wawel_cathedral.jpg|Krakow
Image:Kalplica wawel.jpg|Krakow
Image:Krakow nagrobek Kazimierza W.jpg|Krakow
Image:Krakau_PeteruPaul.jpg|Krakow
Image:Krakow_Boze_Cialo-2.jpg|Krakow
Image:Teatr Slowackiego.JPG|Krakow
Image:Gothic altar veit stoss.jpg|Krakow
Image:Pl-gdansk-neptun2004.jpg|Gdansk
Image:ZURAW-Gdansk 2004 ubt.jpeg|Gdansk
Image:Bazylika mariacka gdansk ubt.jpeg|Gdansk
Image:Gdansk Radhuset.jpg|Gdansk
Image:Oliwa kathedraal.jpg|Gdansk
Image:Wroclaw 1.jpg|Wroclaw
Image:Breslau-rathaus.jpg|Wroclaw
Image:Wroclaw-Katedra-3.jpg|Wroclaw
Image:Wroclaw-AulaLeopoldina4.jpg|Wroclaw
Image:Torun-Rynek-ratusz-2.jpg|Torun
Image:Torun-palac-dambskich.jpg|Torun
Image:Ratusz Poznan od Wielkiej.jpg|Poznan
Image:Poznan Fara 106-07.jpg|Poznan
Image:Lublin Archikatedra.jpg|Lublin
Image:Bydgoszcz Spichrze.jpg|Bydgoszcz
Image:Rogalin palac (1).jpg|Rogalin
Image:Pulawy palac czartoryskich.jpg|Pulawy
Image:Poland - Ksiaz castle.jpg|Ksiaz
Image:Zamek w Pszczynie003 kpjas.jpg|Pszczyna
Image:Jasna Góra 20050919.JPG|Czestochowa
Image:Kielce palace 2.jpg|Kielce
Image:Zamosc ratusz.jpg |Zamosc
Image:Poland Baranow - Castle.jpg|Baranow Sandomierski
Image:Kazimierz Dolny (kamienica pod sw Mikolajem i Krzysztofem) 01.jpg|Kazimierz Dolny
Image:Janowiec dziedziniec.jpg|Janowiec
Image:Nowy Wiśnicz.jpg|Nowy Wisnicz
Image:Ogrodzieniec.jpg|Ogrodzeniec
Image:Rzeszów zamek 2004b.jpg|Rzeszow
Image:Malbork zamek zblizenie.jpg|Malbork
Image:Poland Frombork - Cathedral Hill.jpg|Frombork
Image:Golub-Dobrzyn2.jpg|Golub-Dobrzyn
Image:Kwidzyn zamek.JPG|Kwidzyn
Image:Moszna zamek4.jpg|Moszna
Image:Tatry Panorama01xxx.jpg|Tatry
als:Polen
fiu-vro:Poola
ja:ポーランド
ko:폴란드
ms:Poland
simple:Poland
th:ประเทศโปแลนด์
zh-min-nan:Polska
1918Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1918
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1918 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Okazis, en Gotenburgo, unua Skandinava Kongreso de Esperanto.
- Augustin PUN, Dimitrij SNEĴKO kaj Lauri Ilmari LAPPI eklernis Esperanton.
- 17-a de oktobro: Jugoslavio: deklaratis respublikon.
- 21-a de oktobro: La "provizora nacia kunveno" deklaras Aŭstrion demokrata respubliko.
- 11-a de novembro: Pollando sendependiĝas.
- 11-a de novembro: Unua Mondmilito finiĝis per armistico konsentita ĉe Compiègne.
- Tutmonde: Epidemio gripo de 1918.
- Aŭstrio: Post la malvenko de la unua mondmilito imperiestro Karl abdikas. La Habsburga Imperio disfalas.
- Belarusio (1918-19) send ependiĝadas de Rusio
- La Bavaria reĝo eksreĝas.
- Kroatio iĝas parto de Sud-slava Reĝlando.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Rusio.
- Kreitaj Extra lingua kaj Universallingvo.
Naskiĝoj
- Valda VINAŘ
- 26-a de januaro: Philip José FARMER
- 1-a de februaro : Muriel SPARK
- 1-a de marto : João GOULART
- 14-a de julio (Svedio): Ingmar BERGMAN
- 18-a de aŭgusto (Italio): Elsa MORANTE
- 17-a de oktobro : Rita HAYWORTH
Mortoj
- 9-a de marto : Frank WEDEKIND
- 26-a de junio : Peter ROSEGGER
- 17-a de julio : Clarence BICKNELL
- 29-a de aŭgusto : Max DAUTHENDEY
- 22-a de decembro: Bruno RIEFLING
----
1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1918年
ko:1918년
simple:1918
1945Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.
Naskiĝoj
- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT
Mortoj
- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY
----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年
ko:1945년
simple:1945
th:พ.ศ. 2488
OpavaĈeĥio > Moravia-Silezia Regiono > Distrikto Opava > Opava < Silezio
----
Por la rivero bonvolu rigardi Opava (rivero).
----
Koordinatoj: 49°56'N; 17°54'E
Urbo Opava () estas distrikta urbo kaj ĝi situas en fekunda valo de rivero Opava kaj ĝi estas historia, industria, kultura kaj ekonomia centro. La unua dokumento pri vilaĝo nomata Oppavia devenas el la jaro 1195. En pasinteco kiel la ĉefurbo de Silezio, Opava travivis komplikan evoluon, en kiu partoprenis ne nur germanigaj klopodoj de la germana ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ forta nacia kaj kulture politika renoviĝo de la ĉeĥa popolo en Regiono Opava. Dum la Dua Mondmilito la urbo suferis gravajn perdojn. Ni povas trovi en la urbo plurajn gotikajn konstruaĵojn. En la urbo estas la plej malnova muzeo en Ĉeĥa respubliko, nome Silezia landa muzeo. Troviĝas ĉi tie Arboreto Nový Dvůr enhavanta dendrologiajn kaj forcejajn ekspoziciojn. En Opava naskiĝis aŭ agadis vico da eminentaj personecoj, ekz. Petr BEZRUČ (1867 – 1958), J. M. OLBRICH (kunfondinto de viena seceso), verkisto A. C. NOR (1903), kies vera nomo estis Josef KAVÁN aŭ Joy ADAMS (aŭtorino de libroj pri leonino Elsa, la batalantino por savo de la afrika naturo), en la jaro 1806 ĉi tie restadis Ludwig van BEETHOVEN. En opava kvartalo Kylešovice estis trovitaj restaĵoj de ronda domgrupo el la 3-a jarmilo a. K. Fortikaĵoj, kreantaj linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruita dum la jaroj 1935 – 1938, estis ŝirmontaj la urbon. Nuntempe en la urbo vivas proksimume 61.500 loĝantoj.
Urboparto de Opava, Malé Hoštice, kunlaboras kun Regiono Hlučín.
La germana nomo de Opava, uzata de la aŭstria-hungaria administracio, estas Troppau.
Rilataj temoj
- Regiono Hlučín
- Supra Silezio
- Komunumo Krzyżanowice
Kategorio:Urboj de Ĉeĥio
JeseníkĈeĥio > Regiono Olomouc > Distrikto Jeseník > Jeseník < Ĉeĥa Silezio < Silezio
----
Koordinatoj:
Jeseník estas signifa banloka kaj administrativa centro en Silezio. Ĝi situas en montetarregiono, ĉirkaŭata per altaj montodorsoj de montarparto Hrubý Jeseník, apartenanta al montaro Jeseníky, en larĝa valo de rivereto Bělá. En la urbo vivas 13 300 loĝantoj.
La vilaĝo estis fondita antaŭ la jaro 1267, la urbo ĝi fariĝis jam en la jaro 1295. Tiutempe ĝi estis konsisto de princlando de Nisa kaj episkopujo en Vroclavo. La hodiaŭa nomo de la urbo estas el la jaro 1947, antaŭe la urbo nomiĝis Frývaldov. La antaŭa signifa minista urbo estas dum lastaj du jarcentoj konata pli multe kiel klimata banloko. Pioniro de akvokuracado G. PRIESSNITZ (1799 – 1851) fondis ĝin en la jaro 1830. En maldekstra bordo de valo Bělá li konstruigis ampleksan banlokan komplekson Gräfenberg, kie hidroterapio fariĝis bazo por kuracado de malsanoj de cirkulorganoj, metabolo kaj glandoj kun interna sekrecio, netuberkulozaj malsanoj de spirorganoj, animperturboj kaj haŭtmalsanoj. Oni emfazis kaj ĝis nun oni emfazas mov | | |