Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ĉeĥio

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Mez-Eŭropo

Mez-Eŭropo aŭ Centra Eŭropo signifas regionon en Eŭropo inter Okcident-Eŭropo, Orient-Eŭropo, Sud-Orient-Eŭropo, Sud-Eŭropo kaj Nord-Eŭropo. Ĝi estas geografie ne precize difinebla, ĉar temas ofte pri politika demando. La nocio „Mez-Eŭropo“ entenas nuntempe la landojn Hungario, Germanio, Pollando, Svislando, Liĥtenstejno, Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Slovakio kaj kelkajn landopartojn de Kroatio, Rumanio (Transilvanio). Kategorio:Eŭropo ja:中央ヨーロッパ ko:중앙유럽

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Bavario

Geografio > Eŭropo > Germanio > Bavario ---- Bavario (germane Bayern [bajern]) estas regiona ŝtato de Germanio, la sudoorienta, arbara kaj montara kvinono de la lando. Ĝi havas areon de 70.550 kv. km (20% da Germanio) kaj 11.993 mil homojn (14% da Germanio). Bavario estas norde de Aŭstrio, okcidente de Ĉeĥio kaj sude de la regiona ŝtato Turingio. La ekonomio centro de Bavario estas Munkeno, la hejmo de BMW kaj Siemens (kiu transloĝiĝis al Bavario pro la izolita situo de Okcidenta Berlino dum la "Malvarma Milito"). Bavario ne grande industriiĝis ĝis la malfrua 20-a jarcento, do la industria substrukturo estas relative nova. Al Bavario apartenas ankaŭ la historiaj regionoj Frankonio (kun Nurnbergo) kaj parto de Ŝvabio (kun Aŭgsburgo). Oni diras, ke kompare al norda Germanio, Bavario estas pli katolika kaj konservativa. De jardekoj regas la Kristan-Sociala Unio, la nuntempa ĉefministro estas Edmund STOIBER (ekde 1993).

Historio

Bavario, kiu ricevis siajn nunajn landlimojn ĉefe dum kaj post la napoleona epoko, en 1870 aliĝis al la Nordgermana Federacio, kiu en la sekva jaro ricevis novan konstitucion kiel Germana Regno. Bavario daŭre havis propran reĝon, kaj krome kelkajn specialajn rajtojn (armeo, poŝto). Germana Regno] En 1918 Bavario fariĝis respubliko, aŭ "Libera Ŝtato", kiel oni preferas diri (tio estas malnova germanismo por respubliko). La landon skuis ekstremistaj puĉo-provoj, unue de komunistoj, poste de dekstraj ekstremistoj, ĉefe la "Hitler-puĉo" de 1923. En Munkeno fondiĝis la partio DAP, al kiu aliĝis Adolf HITLER (la posta NSDAP), kaj tie ankaŭ poste restadis ĝia sidejo. La kongresoj de NSDAP okazis en Nurnbergo. Bavario eliris la Duan Mondomiliton multe detruita kaj devis akcepti multajn rifuĝintojn. La lando estis ankoraŭ tre agrikultura. Politike, la partia spektro malsamis al la resto de (okcidenta) Germanio: ekzistis propra Bavara Partio, sed ĝi fine malvenkadis kontraŭ la Kristan-Sociala Unio (CSU). Tiu nova partio estas la "fratina" partio de la kutima Kristan-Demokrata Unio kaj formas komunan frakcion kun ĝi en la federacia parlamento de Germanio. CSU regas Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde 1957. Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde 1957.

Administra subdivido

1957

Administraj distriktoj


- Supra Bavario (Oberbayern)
- Supra Frankonio (Oberfranken)
- Supra Palatinato (Oberpfalz)
- Meza Frankonio (Mittelfranken)
- Malsupra Bavario (Niederbayern)
- Ŝvabio (Schwaben)
- Malsupra Frankonio (Unterfranken)

Regionaj subdistriktoj

La 7 administraj distriktoj estas subdividitaj je 71 regionaj subdistriktoj kaj 25 urboj sen aparteno al regiona subdistrikto:

Urboj sen aparteno al regiona subdistrikto

urboj sen aparteno al regiona subdistrikto]] urboj sen aparteno al regiona subdistrikto] als:Bayern ja:バイエルン州 ko:바이에른 주 simple:Bavaria


Aŭstrio

Geografio > Eŭropo > Aŭstrio ---- La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.

Historio

Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.

Politiko

Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido. La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.

Federaciaj Landoj

Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj. Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio

Ekonomio

Eksportado


- Maŝinindustria produktaĵo
- Transporta instalaĵo
- Papero kaj Celulozo
- Metalo
- Ŝtalo.

Turismo

[http://www.winterreisen.de/ski_a.htm Aŭstrio]

Mondaj heredaĵoj


- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo

Esperanto-movado

Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Aŭstrio
- Landnomoj Kategorio:Aŭstrio als:Österreich fiu-vro:Austria ja:オーストリア ko:오스트리아 ms:Austria simple:Austria th:ประเทศออสเตรีย zh-min-nan:Tang-kok

Slovakio

Geografio > Eŭropo > Slovakio ---- Eŭropo Eŭropo Slovakio estas lando en centra Eŭropo.
- Landkodo: SK.
- E-nomo: [a] Slovakujo; [o] Slovaka Respubliko.
- Nacia nomo: Slovensko, Slovenská republika.
- Areo: 49.000 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ivan GAŠPAROVIČ.
- Ĉefurbo: Bratislavo (430 mil).
- Urboj: Košice (214 mil), Žilina (88 mil), Prešov (78 mil).
- Loĝantaro: 5.369.000 (1995), inter ili 87% slovakoj, 10,5% hungaroj.
- Ŝtatlingvo: slovaka.
- Parollingvoj: ĉeĥa, hungara, romaa. En regiono Panonio sude en Slovakio vivas 550 mil hungaroj(2001).
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: feraj rimedoj, kemiaĵoj, naftoproduktoj, armiloj.
- Pokapa GNP: 2.950 $.
- Historio: :
- en 1993 iama Ĉeĥoslovakio pace dispartiĝis je 2 sendependaj ŝtatoj - Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko :
- Slovaka ŜtatoJozef TISO
- Heredaĵo: Altaj Tatroj, Banská Štiavnica, Vlkolínec - folklora vilaĝo apud Ružomberok.

Rilataj temoj


- Distriktoj de Slovakio
- Regionoj de Slovakio

Aliaj informoj pri Slovakio


- [http://www.esperanto.sk/sk/index.php Pri Slovakio ĉe esperanto.sk]
- [http://www.liptovtravel.com/esperanto/ Regiono Liptov]

E-o en Slovakio


- [http://www.esperanto.sk Ĝenerale]
- Vladimír NĚMEC (1941-2004), D kaj FD pri Esperantoinstruado kaj komputiko en Žilina (Slovakio), mortis la 6-an de majo 2004. La inĝeniero estis komitatano A de 1988 ĝis 1992. als:Slowakei fiu-vro:Slovakkia ja:スロバキア ko:슬로바키아 simple:Slovakia th:ประเทศสโลวาเกีย zh-min-nan:Slovensko

Bohemio

Historio / Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Bohemio < Moravio < Ĉeĥa Silezio
Bohemio

100px
flago de Bohemio
(ĝis la jaro 1920 ankaŭ flago de ĈSR)
50px
la moderna versio de historia emblemo de Bohemio
(samtempe la malgranda emblemo de Ĉeĥa Respubliko)
100px
historia emblemo de Bohemio
67px
blazono de ĉeĥaj reĝoj
67px
princa blazono de Přemyslidoj
Bazaj indikoj
Ĉefurbo:Prago
Areo:52 065 km2;
Nombro da loĝantoj:pli ol 6 000 000 (2000)
Denseco de loĝigo:121 loĝantoj/km2
La plej alta loko:Sněžka (1602 m)
Mapo

225px
Bohemio en habsburga monarĥio

Dosiero:CZ_Teritorio_de_Bohemio.png
Bohemio en mapo de Ĉeĥio
Bohemio (ĉeĥe: Čechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iama Supra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto de Saksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kun Silezio (respektive kun tiu ĝia parto, kiu hodiaŭ apartenas al Pollando, ĝis la jaro 1945 al Prusio, do al Germanio kaj ĝis regado de Maria Teresia al Aŭstrio, respektive al Ĉeĥio), oriente kun Moravio, sude kun Aŭstrio kaj sudokcidente kun Bavario. Bohemio estis de komence politika centro de heredaj landoj de krono ĉeĥa, al kiuj en diversaj tempoj plu apartenis Moravio, Silezio kaj Luzacio. La nomo devenas de okcidentslava tribo de ĉeĥoj. Latina nomo Bohemia, devene Boiohaemum, kiu post iom da tempo influis ankaŭ nomojn en aliaj lingvoj, estas derivita de kelta tribo de bojoj, kiuj en la teritorio de Bohemio vivis ekde la 4-a ĝis la 1-a jarcentoj a.K. Ĝis la jaro 1918 kaj ĝis la estiĝo de Ĉeĥoslovakio la nomo Bohemio kutime rilatis apud la propra reĝlando al la tuta Ĉeĥio, do al ĉiuj landoj de la Lando de Krono, kaj ĝi havis tiel en la fakto duspecan signifon. Tiu ĉi tradicia diĥotomio parte pludaŭras ĝis hodiaŭ, eĉ kiam estis oficiale forigita pro enpraktikigo de milde ŝanĝita nomo Ĉeĥio.

Historio

Vidu ankaŭ artikolon Historio de Ĉeĥio. Ekde la 3-a jarcento a.K. en Bohemio vivis keltoj (tribo de bojoj), ekde la 1-a jarcento ĝermanoj (tribo de markomanoj). Slavoj sporade estis venantaj de nordoriento ekde la 5-a jarcento. Laŭ tradicia historiografio en la teritorio de Bohemio ekloĝis triboj de ĉeĥoj (maldekstra bordo de rivero Vultavo en meza Bohemio), doŭdleboj (suda Bohemio), ĥebanoj (ĉirkaŭaĵo de urbo Cheb – legu Ĥeb), luĉanoj (ĉirkaŭaĵo de Žatec), norde de Bohemio deĉanoj (Děčín), milĉanoj, litomericanoj, pŝovanoj kaj lemuzoj, nordoriente kroatoj, oriente zliĉanoj – pruvoj konvinke atestas, ke tiel malgrandaj triboj estus absoluta historia escepto; en la teritorio de Bohemio do loĝis sole unu tribo. Princoj el dinastio de Přemyslidoj, kiuj en la 9-a jarcento subjugis plimulton de ceteraj princlandoj sub sian suverenan potencon, regis al la tribo de ĉeĥoj. Tiu ĉi procezo estis finigita en la jaro 995, kiam estis formurdita dinastio de slavnikovcoj. Moravio estis unuafoje aligita al Bohemio de Boleslav la 1-a ĉirkaŭ la jaro 965, ĝis tiu tempo ĝi estis en sfero de influoj de hungaroj. Dum dinastio de habsburgoj Bohemio fariĝis unu el landoj de ampleksa monarĥio. Moravio kaj Silezio estis inter habsburgaj landoj ja nomataj memstare, sed ili estis nuraj apudaj landoj de Ĉeĥa Krono. La reganto estis margrafo moravia kaj duko silezia el titolo de ĉeĥa reĝo. (Plimuto da habsburgoj en la tempo de supreregado super Bohemio uzis samtempe titolon imperiestro, sed per tio oni pensis imperiestron de Sankta Romia Imperio, kun kiu ties propraj landoj estis identaj nur parte kaj la imperiestraj landoj, kiuj havis sian propran reganton, estis subigitaj al la habsburgaj imperiestroj nur formale.) Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1920 estis al Bohemio aligita eĉ tiutempe subaŭstria České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo – la t.n. Vitorazsko. Lastfoje Bohemio estis politika etno ĝis la jaro 1949. Dum la unua respubliko estis en la jaro 1927 forlasita ideo anstataŭi la historiajn landojn per regionoj. Bohemio estis unu el kvar landoj, en kiujn la teritorio de la respubliko dividiĝis (lando Bohemia, lando Moraviasilezia, pejzaĝo Slovaka kaj lando Subkarpata.) En la jaro 1949 la teritorio de Ĉeĥoslovakio estis dividita en regionojn, kiuj ne respektis la antaŭajn landajn limojn (precipe regiono Jihlava, hodiaŭ Regiono Vysočina). Tiu ĉi stato estis konservita eĉ en administra formo en la jaro 1960 kaj en la jaro 2000.

Teritoria administrado

Dum gotiko estisĝis en Ĉeĥa reĝlando 12 regionoj. Frunte staris regionestroj (iudices provinciales) kaj 2 regionaj hetmanoj. En la dua duono de la 15-a jarcento ekzistis tiuj ĉi regionoj: # pragakouřima # slana, ĝi ne havis regionestron # žateca # beĥina # praĥena (piseka) # plzena # rakovnika, ĝi ne havis regnestron # litomerica # boleslava # hradeca # ĥrudima # ĉaslava Ankoraŭ 4 eksteraj regionoj ekzistis krom ili: # Loket # Trutnov # Ĵitavio # Klodsko En la jaro 1714 estis farita teritoria reformo: # regiono Slaný pereis pro aliĝo al rakovnika regiono kaj ĝis Slaný estis transmetita sideja urbo. # al regiono Žatec estis aligita regionoj Loket kaj Cheb # regiono Beroun estiĝis pro divido de regionoj Vultavo kaj Podbrdy el regiono Písek # el regiono Litoměřice estis apartigita sinjorujo Mělník # al regiono Mladá Boleslav estis aligita parto de sinjorujo Brandýs kaj la tuta sinjorujo Mělník En la jaro 1751 beĥina regiono estis dividita en regionon taboran kaj regionon budejovican, regiono plzena en regionon plzenan kaj regionon klatovan, regiono ĵateca en regionon ĵatecan kaj regionon loketan kaj regiono hradeca en regionon hradecan kaj regionon bidĵovan. En la jaro 1849 estis farita radikala reformo, kiam restis sole 7 regionoj (regionaj registaroj) kaj 13 landaj (t.e. regionaj) juĝejoj. En 1854 estis farita nova reformo: estis establita 13 regionoj kaj 15 regionaj juĝejoj. En 1862 la regiona establo estis nuligita. La regionoj estis renovigitaj en la jaro 1949 kaj radikale reformitaj en la jaro 1960. En 1990 estis nuligitaj regionaj oficejoj, kiuj estis anstataŭigitaj per komunaj administraciaj oficejoj. En nova aspekto la regionoj estis renovigitaj en la jaro 1997. La teritorioj el la jaro 1960 ĝis hodiaŭ supervivas en juĝejaj distriktoj kaj administraciaj distriktoj por aparta ŝtata administrado (ekz. impostoj).

Naturkondiĉoj

Plimulton de la teritorio kreas montetarregionoj, en norda duono poste fekunda ebenaĵo ĉirkaŭ Elbo, super kiu elstaras por Bohemio signifa, kvankam neniel aparte alta monto nomata Říp (456 m). La naturlimojn poste el ĉiuj flankoj signas montarkrono: (ekde sudoriento laŭdirekte de horloĝmontriletoj) Novohradské hory, Šumava, Bohema arbaro, Krušné hory, Luzacia Montaro, Jizerské hory, Krkonoše kun la plej alta monto Sněžka (1062 m), Orlické hory kaj oriente ampleksa regiono de Bohemiamoravia montetaro. Geomorfologie la tuta teritorio apartenas al Ĉeĥa masivo en sistemo de Hercinaj montaroj. La tuta teritorio de Bohemio apartenas al riverregiono de Elbo kaj marregiono de Norda maro. La plej longa bohemia rivero tamen ne estas Elbo, sed Vultavo (430 km; Elbo havas en la bohemia teritorio 364 km, el tio de la fonto al kunfluejo kun Vultavo 255 km). Al pluaj signifaj riveroj apartenas Berounka, Otava, Malše, Lužnice, Sázava, Úpa, Orlice, Jizera kaj Ohře. La plej granda lago estas Nigra lago en Šumava.

Loĝantaro

Simile kiel en la areo, ankaŭ same en nombro de loĝantoj Bohemio prezentas proksimume 2/3 de la hodiaŭa Ĉeĥio. Etnografie Bohemio estas proporcie homogena, sed ĝis la jaro 1945 tio estis alie. Jam de komence la 1-a miljaro la neloĝigitaj limregionaj veproj estis laŭ invitoj de la ĉeĥaj regintoj kolonigitaj de germana loĝantro. Antaŭ la dua mondmilito ili kreis tre signifan minoritaton, sed post la milito ili estis vulgare elpelitaj. La limregionoj orfiĝis, la lokojn post la germanoj tie parte okupis ekz. slovakoj kaj slovakaj ciganoj. Kelkaj vilaĝoj estis tute detruitaj kaj ĉe limoj al okcidenta Germanio kaj al Aŭstrio estis kreita nealirebla limregiona zono.

La plej grandaj urboj


- Prago (1 178 576)
- Plzeň (166 274)
- Liberec (99 832)
- České Budějovice (98 876)
- Hradec Králové (98 163)
- Ústí nad Labem (96 428)

Trafiko

La landvoja kaj fervoja trafikreto estas grandparte reguligita stelforme kun ĉefaj linioj elirantaj el Prago.

Scienco kaj klereco

En Prago havas sidejon Universitato de Karolo, fondita en mezepoko, Ĉeĥa teknika altlernejo, fondita en la 19-a jarcento, kelkaj pluaj altlernejoj kaj ankaŭ Akademio de sciencoj. Pluaj signifaj universitatoj estas Sudbohemia universitato en České Budějovice kaj en Jindřichův Hradec, Okcidentbohemia en Plzeň, teknika altlernejo en Liberec kaj fakultatoj de Universitato de Karolo en Hradec Králové.

Vidu ankaŭ


- Ĉeĥio
- Ĉeĥoslovakio
- Moravio
- Luzacio
- Ĉeĥa Silezio
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio Kategorio:Ĉeĥio ja:ボヘミア

Ĉeĥa Silezio

Historio / Geografio > Ĉeĥio / Pollando > Ĉeĥa Silezio Ĉeĥa Silezio – iam ankaŭ Moravia Silezio, ĝis 1918 Aŭstria Silezio, 19181945 ankaŭ Sudeta Silezio – estas historia teritorio situanta oriente en Ĉeĥio kun areo 4 452 km2 kaj proksimume 1 miliono da loĝantoj. Historia ĉefurbo estas Opava. Escepte de la moderna distrikto Jeseník (kiu estas parto de Regiono Olomouc), la teritorio apartenas al Moravia-Silezia Regiono. Sude ĝi najbaras kun Moravio; sudoriente kun Slovakio; oriente, norde kaj sudokcidente kun Pola Silezio (konkrete kun Silezia vojevodio, Opola vojevodio kaj Malsupra Silezio (vojevodio)). Ĉeĥa Silezio situas en regiono de Sudetoj, kiuj oriente ŝanĝiĝas en Karpatoj. Ĉeĥa Silezio estadas ofte erare konsiderata kiel parto de Moravio. La plej gravaj riveroj estas Odro, Opava kaj Olše, kiuj parte fermas limon kun Pollando. La riveroj Odro kaj Ostravice poste kreas ankaŭ parton de la historia landa limo kun Moravio. Krom urbo Ostrava situanta en la historia landa limo kun Moravio (Moravia kaj Silezia Ostrava) apartenas inter signifaj sileziaj urboj la historiaj metropoloj de la ĉeĥa Silezio urboj Opava, Krnov, Český Těšín, Karviná, Třinec kaj pluaj.

Historio

Silezio ekde mezepoko ĝis la 17-a jarcento

Silezio fariĝis kiel apuda lando de Krono parto de Ĉeĥio dum regado de Karolo la 4-a la 9-an de oktobro de 1356, kvankam sub kontrolo de la ĉeĥa ŝtato ĝi estis jam dum Boleslao la 1-a. Sed liaj sekvintoj ne sukcesis ĝin teni kaj Silezion priregis Piastidoj, kiuj ĉi tie en unuopaj sileziaj princlandoj en la plej diversaj linioj regis ĝis fino de la 17-a jarcento.

Periodo 17421849

Post batalo ĉe Molvico la 10-an de aprilo de 1741 estis decida parto de Silezio en la fakto perdita por Maria Teresia. Per Vroclava (Berlina) paco el la 11-a de junio de 1742 prusia reĝo Frederiko la 2-a akiris pli ol 85 % da silezia teritorio inkluzive de regiono de Klodsko (sume 40 182 km2). La restanta parto de Silezio (kiu restis en habsburga monarĥio, mezuris 5 147 km2) estis organizita kiel memstara lando, senĉese pli ofte nomata kiel Aŭstria Silezio / Österreichisch-Schlesien (la hodiaŭa Ĉeĥa Silezio). Aŭstria Silezio ensumigis la tutan princlandon teŝinan, sudan parton de princlando opava kaj krnova kaj malgrandan montoriĉan parton de Nisa princlando kun Cukmantl (hodiaŭ Zlaté Hory), Frývaldov (la hodiaŭa Jeseník), Vidnava kaj Javorník. La ĉefurbo de Aŭstria Silezio fariĝis Opava, kie estis establita sidejo de reĝlanda oficejo. En la jaroj 17821849 Silezio estis kunigita kun Moravio kaj subordigita al moravia-silezia gubernio. Polico en Aŭstria Silezio post establo de polica direkcio en Opava (1786) estis organizita memstare. En silezia koncilio (princa koncilio, publika konvento) kunvenis 4 sileziaj princoj kaj reprezentanto de opava-krnova nobelaro. La princan koncilion kunvokis kutime unufoje dum jaro ĉeĥa reĝo, kutimajn aferojn oni solvis kelkfoje dum jaro en traktadoj de la t.n. publika konvento. La silezia koncilio sesiis eĉ en la tempo, kiam Aŭstria Silezio estis kunigita kun Moravio. Ankaŭ en unuopaj sileziaj princlandoj funkciis registaroj, sed ties kompetencoj ĝenerale transiris al regionaj oficejoj. El la koncilioj de la unuopaj princlandoj evoluigis certan aktivecon nur koncilio de opava-krnova nobelaro. La politika administracio estis transprenata en tri regionojn destinitaj en la jaro 1744 (Teŝina, Opava-krnova kaj Nisa) kaj iliaj ĉiujare alternataj landaj urbestroj. Jozefo la 2-a dividigis en la jaro 1783 Aŭstrian Silezion en du regionojn: Opavan kaj Teŝinan. Jozefo la 2-a administracie subigis al opavia regiono ankaŭ teritoriojn de moraviaj enklavoj en Silezio, kiuj estis ekde tiu tempo administrataj enkadre de Aŭstria Silezio, kvankam ili plu estis kalkulataj al Moravio kaj ili estis administrataj laŭ moraviaj leĝoj. Al opava regiono apartenis memstara nobelaraj sinjorujoj (status minor) de Bruntál, Albrechtice kaj bienoj de urbo Opava; al Teŝina regiono sinjorujoj de Bílá, Orlová, Ráj, Rychvald, Lutyň, Frýdek, Fryštát, Doubrava kaj la restinta parto de sinjorujo al Bohumín. El la sinjorujo de Bílá estiĝis aloda sinjorujo kun voĉo en la princa koncilio (status maior), kiu estis en la jaro 1754 avancita je princlando (Bílá princlando; Nisan princlandon tenis vroclava episkopo, Regionon Opava kun regiono Krnov apertenis al Liĥtenŝtejnoj, feŭdaj tenantoj de regiono Těšín estis ekde la jaro 1722 dinastio de Lotrinoj kaj ekde 1765 apudaj branĉoj de la reganta habsburga-lotrina dinastio, regionon de Bílá akiris princoj Sulkowidoj. Dum regado de Jozefo la 2-a estis krom aliaj farataj reformoj, kiuj krom jam la menciitaj ŝanĝoj en la areo de la regionoj, rilatis al klopodoj pri anstataŭigo de la urba aŭtonomio de birokratia magistrato, ili montriĝis ankaŭ en kreskanta influo de la ŝtato al administrado de la sinjorujoj, en ŝanĝoj en kompetencoj de juĝejoj, en fiska politiko k.s. El disponoj de la eklezia administrado estis la plej grava establo de aŭgsburga konsistorio en Těšín, kiu estis dum Jozefo la 2-a transportita ĝis Vieno. Jozefo la 2-a provis, sed ĉifoje sensukcese, establi episkopejon en Opava, per kio li volis forigi splitiĝon en la katolika eklezia administrado. Pro la divido de Silezio en la jaro 1742 militsuferoj de la loĝantaro ne finiĝis. Dum la 2-a silezia milito prusiaj soldataroj en la jaro 1744 denove konkeris urbojn Těšín, Opava kaj Krnov, poste la aŭstria soldataro enpenetris ĝis malantaŭ Racibórz kaj Opole, post tio ĝi denove retiriĝis kaj per paco en Dresdeno (1745) la milito inter Prusio kaj Aŭstrio estis finigita kun la sama rezulto kiel antaŭ tri jaroj en Vroclavo. En la sepjara milito prusoj denove konkeris urbojn Opava kaj Těšín, ambaŭ rivalantaj armeoj kelkfoje alternis en la silezia teritorio kaj ankoraŭ en la jaro 1762 prusia generalo Werner denove transire konkeris regionon de Opava. La paco en Hubertsburg (1763) denove renovigis la antaŭan staton. Post 15 jaroj Prusio denove militis kontraŭ Aŭstrio en la t.n. terpoma milito. Somere 1778 prusiaj soldataroj invadis ĝis regionon Opava, konkeris urbojn Cukmantl kaj Vidnava kaj post kelkaj interbataloj, en kiuj ambaŭ flankoj batalis kun alternaj sukcesoj, ankaŭ urbojn Opava kaj Vítkov. Post nelonge prusoj estis denove forpuŝitaj. Sed decida batalo en Silezio eĉ ne en Bohemio ne okazis. La 8-an de marto de 1779 estis fermita paco en Těšín. La pacon en Těšín oni tre brue solenis, teŝinaj burĝaninoj, kiuj ankoraŭ iradis en popolkostumoj, mendis tualetojn por la solenoj jen el Vieno, por ke ili povu konkurenci al opavaninoj en „modaj vestoj“. La senĉesaj militoj kaj pligrandiĝanta laborega devo estis kaŭzo de oftaj kamparanaj ribeloj. En la prusia flanko ili okazis en la jaro 1765; servutuloj tiam ekribelis en Oldřišov, Kobeřice, Chuchelná kaj Krzanowice. En la aŭstria parto de Silezio la servutuloj prezentiĝis je unu jaro pli malfrue en regiono de Klimkovice kaj precipe en regiono de Těšín. Gvidanto de deputitaro de la servutuloj Ondro Foltýn sukcesis enpenetri ĝis Vieno, kie li transdonis ĉe la kortego la servutulan plendon. Lia arestigo poste estis iniciato al ribelo de servutuloj el 58 vilaĝoj. En pluaj jaroj ekribelis servutuloj en Stěbořice en Regiono Opava kaj denove subgvide de Ondro Foltýn en sinjorujo en Fryštát. La granda malkontenteco de la servutula popolo estis kaŭzo de eldono de laboregpatento por Silezio (1771). La laboregpatento iom limigis la libervolan konduton de la superularo, sed pli principan signifon por posteno de la servutuloj kaj por pli libera entreprenado en agrikulturo kaj industrio havis nur la konata patento de Jozefo la 2-a – la patento pri nuligo de servuteco (1781). La laboregdevoj kaj kelkaj pluaj formoj de jura dependo de la servutuloj pludaŭris ĝis la revolucia jaro 1848. Netuta monato antaŭ la nuligo de la servuteco estis eldonita patento tolerema, kiu leĝigis aŭgsburgan, kalvinan kaj ortodoksan konfesiojn kaj evangelistojn (tiuj jam antaŭ en regiono Těšín havis certajn eblecojn de la religia vivo) civite egalrajtigis kun katolikoj. La posteno de la eklezio cetere estis jam antaŭe malfortigita pro nuligo de la jezuita ordeno. En la jaro 1782 poste estis nuligitaj ĉiuj monaĥejoj krom tiuj, kiuj okupiĝis per edukado de junularo, flegado de malsanuloj k.s. En Opava estis tiam nuligita dominikana monaĥejo kaj monaĥejo de klaristinoj, el la li malnovaj restis nur minorita, en Krnov restis nur monaĥejo de minoritoj, en Frývaldov kaj Bílá Voda restis piaristaj kolegioj, sed en Těšín estis konservitaj ĉiuj monaĥejoj. El la nuligita havaĵo estis kreata eklezia fonduso, kiu estis uzata por establo de novaj paroĥejoj. Ekde la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento en Opava agadis fratinoj de Ordeno de Germanaj Kavaliroj (zorgo pri malsanuloj, malriĉula zorgo, edukado de junulinoj) kaj kelkaj pluaj virinaj ordenoj kun humanisma misio. Novaj virinaj ordenoj komencis agadi ankaŭ en aliaj lokoj de Aŭstria Silezio (Bruntál, Albrechtice, Vidnava, Cukmantl). Iom moderiĝis persekutado de judoj, kiuj estis ekde la jaro 1752 en Aŭstria Silezio tolerataj. En duono de la 18-a jarcento vivis en Aŭstria Silezio netutaj 600 judoj. Ĉeĥa Silezio ne fariĝis batalkampo dum la militoj de Aŭstrio kontraŭ revoluciema Francio kaj dum la militoj de Napoléon BONAPARTE. Sed junaj homoj estis perforte rekrutigataj en la armeon, ĉirkaŭ la jaro 1800 estis eĉ rekrutigita 22 lernantoj de gimnazio en Opava. Inflacio kreskis, impostoj kaj eksterordinaraj kontribuoj, la lando suferis pro marŝoj de aliancanaj armeoj. Jam en la jaro 1798 trairis tra regiono de Těšín 60 000 soldatoj de la rusia helpkorpuso kaj taĉmentoj de la francaj elmigrintoj. En la jaro 1805 tra regionoj Opava kaj Těšín direktis sin la rusa armeo al Slavkov (vidu: Batalo ĉe Slavkov) kaj post malvenko kontraŭ Silezio la rusa armeo revenis eĉ kun la familio de habsburga monarĥo. En la soldataro kaj inter civilula loĝantaro disvastiĝis kontaĝaj malsanoj. En lastaj militjaroj estis rekviziciataj la oraj kaj la arĝentaj objektoj, la monerbiletoj estis devalorigitaj, ĝenerale kreskis multekosteco, kiu cedis nur en la 20-aj jaroj. Ekde la 20-a de oktobro ĝis la 20-a de decembro de 1820 en Opava okazis unu el kongresoj de la t.n. sankta alianco. La aŭstria imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, la rusa caro Aleksandro la 1-a kaj la prusia reĝo Frederiko Vilemo la 3-a kaj reprezentantoj de Anglio kaj Francio traktis pri interveno kontraŭ la revolucio en Napolo. La opavanoj en la tempo de la kongreso ja enspezis multe da mono, sed ili havis ankaŭ grandajn elspezojn pro solena lumigo, pro instaligo de diversaj solenpordegoj kaj pro establo de speciala promenejo (Aleo de amikeco). Sekvis periodo de sukcesa ekonomia kaj socia evoluo, sed kiu estis rompata de proporcie oftaj epidemioj kaj pro mizerigado de kamparanaj tavoloj. En la jaro 1846 sekve de infekto de terpomoj eksplodis malsatmortado, kiu estis unu el kaŭzoj kaj montroj de profunda socia krizo. En la jaro 1847 nur en regiono Těšín mortis pro la epidemio pli ol 5 000 kaj en la jaro 1848 eĉ preskaŭ 16 000 homoj. En regiono Opava, sed ankaŭ en aliaj partoj de Ĉeĥa Silezio estis notataj reagoj de ribeloj de sileziaj teksistoj. Gravaj ŝanĝoj okazis en baza lernejafero. La grandega analfabeteco estis iom post iom forigata. En la jaro 1772 el 25 339 infanoj en regionoj Opava kaj Krnov vizitis lernejon nur 1 604 (en Opava mem el 500 – 600 infanoj vizitis lernejon en la fakto nur 40). En regiono Těšín kaj en Bílá-princlando el 25 696 infanoj vizitis lernejon 310, nome nur dum vintraj monatoj. Lernejregularo de Maria Teresia el la jaro 1774 enpraktikigis devan lernejan viziton por infanoj de 6 ĝis 12 jaroj kaj ĝi ordonis fondi la t.n. trivialajn lernejojn en provinco. En Opava (1775), en Těšín (1777), en Krnov (1780) kaj poste en pluaj pli grandaj urboj estis fondataj ĉefaj lernejoj, en kiuj oni instruis ankaŭ fakturadon, geometrion, geodezion, meĥanikon, konstruaferojn, skribadon de leteroj, natursciencon, historion. La ĉefa lernejo en Opava estis samtempe la t.n. normala lernejo, kiu preparis ankaŭ estontajn instruistojn. Piarisma gimnazio en Bruntál en la jaro 1778 ŝanĝiĝis en ĉefan lernejon, simile kiel en la jaro 1829 latina lernejo en Bílá Voda. Ankaŭ la eksa jezuita gimnazio en Těšín estis subgvide de eksjezuito reformita kaj nombro de lernejjaroj estis plinombrigita el 4 al 6. En Těšín agadis apud ĝi ankaŭ evangelia lernejo, kiu ŝanĝiĝis en la jaro 1810 en gimnazion. Antaŭ la reformo de Maria Teresia estis en partoj de Silezio apartenantaj al vroclava diocezo sole 48 sporade vizitataj paroĥejaj lernejoj, en la tempo de Jozefo la 2-a tio estis jam 3 ĉefaj lernejoj, 85 trivialaj lernejoj kaj 39 filiaj lernejoj. En la jaro 1831 en regiono Opava estis 4 ĉefaj lernejoj kaj 222 trivialaj lernejoj kun preskaŭ 50 000 lernantoj. El la suma nombro 238 lernejoj en tiu ĉi parto de Silezio tio estis 192 germanaj kaj 46 slavaj. En la observata periodo okazis en Aŭstria Silezio neordinara kresko de civilizacia nivelo kaj kulturvivo precipe en gravaj centroj. En Opava aperis ekde la jaro 1788 ĵurnaloj (Oesterreichische Kriegs- und Friedenschronik, ekde la jaro 1807 Troppauer Zeitung), en 1805 urba teatro en Opava ricevis memstaran konstruaĵon kaj en 1814 estiĝis Gimnazia muzeo, evidente la plej malnova publika muzeo en la teritorio de Ĉeĥio. Klerigaj ideoj trairadis agilan nelacigeblan agadon de opava urbestro Johann SCHÖSSLER (17971834), de historiisto Faustin ENSE kaj de iliaj kunlaborantoj. El sileziaj politikistoj eminentis la unua prezidanto de opava reĝa oficejo Friedrich Wilhelm HAUGWITZ, signifa organizanto de la administraj reformoj de Maria Teresia. El kulturhistorio de la plej okcidenta parto de Silezio ni nomu almenaŭ kortegan kapelestron de nisa episkopo Filipo Schaffgotsch, Karolon Ditters el Dittersdorf, Reginaldon Kneifelon, konsistanto de ampleksa historia topografio de aŭstria Silezio, kaj W. Priessnitz, fondinto de banloko en Jeseník. En Těšín agadis Leopold ŠERŠNÍK, aŭtoro de vico da sciencaj diskutoj kaj fondinto de teŝina muzeo, kiu estiĝis ankoraŭ antaŭ la opava. Tie vivis ankaŭ signifa historiisto Albin HEINRICH, el regiono Těšín devenis inventisto Josef BOŽEK k.a. En la dua duono de la 18-a jarcento kaj en la unuaj dekjaroj de la 19-a jarcento estis en Silezio fondataj banlokoj, kiuj same fariĝadis centroj de komuna vivo. Al la plej konataj apartenis Karlova Studánka, Janské Koupele, Gräfenberk kaj Dolní Lipová. Ekde duono de la 18-a jarcento venas en Silezio abrupta germaniga kurso, realigata jam celkonscie pere de oficejoj kaj lernejoj. En la opava parto de Silezio ĝi estis multe pli karakteriza ol en la teŝina. En regiono Krnov la ĉeĥa lingva teritorio preskaŭ malaperis kaj ankaŭ en regiono Opava ĝi malgrandiĝis. En Opava ĉeĥe parolis nur pli malaltaj tavoloj kaj loĝantoj de periferioj. En la urbo oni predikis ĝis fino de la 18-a jarcento. Por la popolo tie aperis ankoraŭ kelkaj ĉeĥaj presaĵoj de plimulte religia enhavo. Evidente la plej signifa ĉeĥa aŭtoro estis Jan Novák el Velká Polom, instruisto de teŝina kaj opava gimnazio, aŭtoro de kelke da lernolibroj de la germana lingvo. Maria Teresia ja ankoraŭ konfirmis rajtojn de la opava kaj la teŝina nobelaro ĉeĥe, sed la germana lingvo iom post iom venkis kiel en la ŝtata, same ankaŭ en nobelara oficado. Post la jaro 1790 la germana lingvo fine superis eĉ en la teŝinaj oficejoj, eĉ kiam tie oni oficis ĉeĥe ĝis la jaro 1817. La ĉeĥa lingvo pluekzistis en oficejoj en Frýdek kaj en Klimkovice, ĝi estis kutima en patrimoniala oficado, ankaŭ proklamojn de moravia-silezia gubernio oni presis ĉeĥe, en la ĉeĥa teritorioj kaj en regiono Těšín ĝi superis en provincaj lernejoj. La moderna nacia konscio estis en Silezio antaŭ la jaro 1848 relative la plej forta ĉe germanoj. Tiuj, kiuj proklamis pri si, ke ili estas patriotoj, tiuj komprenis sian „patriotecon“ prefere en rilato al la ŝtato aŭ al naskiĝregiono. Inter ĉeĥoj procedo de la nacia renaskiĝo trafis nur mallarĝan amaseton da homoj. Tute unika estis publicisma kaj nacie konscia agado de Cyprian LELEK, vikario el Hlučín, aŭtoro de Reskribo de Silezio (1846) kaj Silabolernolibro kaj legolibro por la plej malgrandaj infanoj (1846). En regiono Těšín ekzistis en la 40-aj jaroj du polaj kaj unu ĉeĥa legrondeto de studentoj de evangelia gimnazio.

Periodo 18501918

En la jaro 1850 la t.n. aŭstria Siezio estas apartigita de Moravio kaj ĝi fariĝas unu el kronaj landoj, dukolando Supra Silezio kaj Malsupra Silezio kun ĉefurbo Opava. Tiutempe ĝi havis sen teritorioj de la moraviaj enklavoj 5 147 km2. Tiu estis poste por mallonga tempo (ekde la 5-a de novembro de 1860 ĝis la 29-a de marto de 1861) denove kunigita kun Moravio. En la jaro 1850 samtempe okazas nuligo de ambaŭ regionoj kaj ties divido inter 22 nove estiĝintaj la t.n. miksitaj distriktoj kaj 1 laŭstatuta urbo (Opava). Tiu ĉi divido estis poste en la jaro 1868 anstataŭigita per divido en 7 politikajn distriktojn (Bílsko, Bruntál, Fryštát, Frývaldov, Krnov, Opava, Těšín) kaj 3 laŭstatutajn urbojn, kiuj ne apartenis al tiuj ĉi distriktoj (Bílsko, Frýdek, Opava). En la jaro 1896 estiĝas el parto de la teritorio de la politika distrikto Opava nova politika distrikto Bílovec, kaj la 1-an de oktobro de 1901 ankaŭ politika distrikto Frýdek, aparenanta devene ĝis politika distrikto Těšín. La nombro de politikaj distriktoj ĝis la jaro 1918 plinombriĝis per tio al 9. La teritorioj de la politikaj distriktoj plu dividiĝis en juĝejajn distriktojn, kio estis teritoriaj unuoj, laŭ kiuj estis organizita justico. Pli malfrue ekzemple okazadis, ke unu juĝeja distrikto estis dividita inter 2 aŭ pli da politikaj distriktoj. Administradon de la miksitaj kaj pli malfrue politikaj distriktoj gvidis distrikta hetmanujo frunte kun hetmano. Proksima nacieca konsisto laŭ interrilata lingvo laŭ popolnombrado el la jaro 1910: :
- ĉeĥoj: 180 348 (24,33%) :
- germanoj: 325 523 (43,90%) :
- poloj: 235 224 (31,71%) noto: La interrilata lingvo, do la lingvo de kutima, ĉiutaga interrilato, estadas misinterpretita utile al majoritata lingvo de la monarĥio, do al la germana. En tiun ĉi kategorion ensumiĝas ankaŭ judoj, kiuj en Moravio kaj en aŭstria Silezio grandparte elektis la germanan, kaj ili plinombriĝas tiel la germana kvocienton.

Periodo 19181948

Kiam Ĉeĥoslovakio estis estiĝinta, al Ĉeĥa Silezio estas aligita en la jaro 1920 Regiono Hlučín (iama parto de prusia anekso) kaj post pli longa disputo kaj mallonga armea konflikto sekvata de internacia arbitracio estas rezignita al Pollando parto de regiono Těšín oriente de rivero Olše. Ĉeĥa Silezio administracie (post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio Lando Silezia) post la aligo de Regiono Hlučín kaj la rezigno de la parto de regiono Těšín utile al Pollando, membriĝis en 11 politikajn distriktojn: Bílovec, Bruntál, Český Těšín, Frýdek-urbo, Frýdek-provinco, Fryštát, Frývaldov, Hlučín, Krnov, Opava-urbo, Opava-provinco (el ili Opava-urbo kaj Frýdek-urbo estis laŭstatutaj urboj). Pli malfrue la nombro de la politikaj distriktoj malplinombriĝis al 10 (urbo Frýdek perdis postenon de la laŭstatuta urbo, tial la politikaj distriktoj Frýdek-urbo kaj Frýdek-provinco estis kunigitaj en politikan distrikton Frýdek). En la jaro 1928 ĉeĥa Silezio estas kunigita kun Moravio en Landon Moravia-Silezian. La kaŭzo de tiu ĉi akto estis ne nur la malgranda grandeco de Ĉeĥa Silezio, sed ankaŭ klopodo pri malfortigo de politika influo de ĉi tieaj sudetaj germanoj. Post munkena interkonsento estas en oktobro de 1938 plimulto da Ĉeĥa Silezio aligita al la nazia Germanio (Regiono Hlučín estas aligita rekte al Regno, kie ĝi fariĝas parto de Prusia Silezio; la eksa Regiono Opava fariĝas parto de sudeta regiono (Gau Sudetenland); parton (proksimume la teritoriojn de la politikaj distriktoj Fryštát kaj Český Těšín) poste okupas Pollando (post atako kontraŭ Pollando en la jaro 1939 kaj ties sekva malvenko ankaŭ tiu ĉi teritorio fariĝas parto de la nazia Germanio kaj ĝi estas aligita al Prusia Silezio). La restanta parto (proksimume en amplekso de la politika distrikto Frýdek) estas aligita al Moravio kaj komune kun ĝi post okupacio el la 15-a de marto de 1939 ĝi fariĝas parto de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Kiam la dua mondmilito finiĝis, la limo estas revenanta al la antaŭmunkena stato, dum kio preskaŭ ĉiuj germanoj estas forŝovitaj, kaj Ĉeĥa Silezio fariĝas parto de Silezia filio de Lando Moravia-Silezia.

Periodo 19492000

En la jaro 1949 Ĉeĥa Silezio estas dividita inter Regiono Ostrava kaj Regiono Olomouc, ekde la jaro 1960 ĝi estas parto de Normoravia regiono. Ekde la jaro 2000 ĝi estas denove dividita inter Regiono Olomouc kaj Moravia-Silezia Regiono (devene Regiono Ostrava).

Vidu ankaŭ:


- Silezio
- Supra Silezio
- Prusio
- Prusia Silezio
- Moravia-Silezia Regiono
- Regiono Olomouc
- Regiono Hlučín
- Komunumo Krzyżanowice
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Distriktoj de