:: wikimiki.org ::
| Ĉilio |
ĈilioGeografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio
----
Ĉilio - Chile
Lando en Suda Ameriko.
- Landkodo: CL.
- E-nomo: Ĉilia Respubliko.
- Nacia nomo: República de Chile.
- Areo: 756.621 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ricardo Lagos.
- Ĉefurbo: Santiago (4.272 mil).
- Urboj: Viña del Mar (312 mil), Valparaíso (267 mil) Concepción (215 mil).
- Adm. divido: 13 regionoj:
Tarapacá,
Antofagasta,
Atacama,
Coquimbo,
Valparaíso,
Región Metropolitana (Santiago),
Libertador General Bernardo O'Higgins,
Maule,
Biobío,
Araucanía,
Los Lagos,
Aisén del General Carlos Ibáñez del Campo,
Magallanes y de la Antártica Chilena.
- Loĝantaro: 14.225 mil (1995), inter ili 100% ĉilianoj, 6% araukanoj.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj (80%).
- Eksporto: kupro (la plej granda eksportanto), fero, molibdeno, nitratoj, ŝtala produktaĵo, fiŝo, frukto, celulozo.
- GNP: totala - 70 mlrd $; pokapa - 4.160 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: fariĝis sendependa de Hispanio en 1810. Prezidento Salvador ALLENDE komencis grandajn reformojn en socia sfero, kio kaŭzis militan renverson. Ĝis 1989 lando estis regata de generalo Augusto PINOCHET, kiu konsentis okazigi demokratiajn elektojn.
EdE-Ĉ
Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj E-istoj estis Luis E. SEPÚLVEDA Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" k. a. 17 jul. 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilo" kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E-ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "E-ista Junularo de Ĉilo". En sept. Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPÚLVEDA Cuadra.
Kategorio:Ĉilio
fiu-vro:Tsiili
ja:チリ
ko:칠레
ms:Chile
simple:Chile
th:ประเทศชิลี
zh-min-nan:Chile
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
KontinentojGeografio > Kontinento
----
Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas unu de alia kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2)la plej grandan insulon kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento.
Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinetbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo.
En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj: (1) Eŭrazio, (2) Nord-Ameriko, (3) Sud-Ameriko, (4) Afriko, (5) Aŭstralio, (6) Antarkto.
Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo, kaj insularoj Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio.
Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv.km):
----
Nombro de kontinentoj
En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo, homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento.
----
Homa ŝanĝo de kontinentoj
Laŭ la ĉi-supra difino, antaŭ du jarcentoj ekzistis teorie nur 4 kontinentoj: Ameriko, Aŭstralio, Antarkto kaj Afrik-Eŭrazio. Ĉar antaŭ la fosado de la Sueza kanalo (preta en 1869) kaj la Panama kanalo (preta en 1914), ja eblis sekŝue piediri de Afriko al Azio, kaj de Norda al Suda Amerikoj. Tiel, oni ne malpravas asertante, ke ĝis 1869 ekzistis 4 kontinentoj, 1869-1914 kvin, kaj ke Homoj pli efike ol geologio ŝanĝis la aspekton de la mondo.
----
Vidu ankaŭ Nomoj de Kontinentoj, La limo inter Eŭropo kaj Azio, Malnova Mondo, Nova Mondo
!
ja:大陸
ko:대륙
ms:Benua
simple:Continent
th:ทวีป
zh-min-nan:Tāi-lio̍k
SudamerikoGeografio > Kontinentoj > Ameriko > Sudameriko
----
Kategorio:Kontinentoj Kategorio:Sudameriko
ja:南アメリカ
ko:남아메리카
simple:South America
th:ทวีปอเมริกาใต้
zh-min-nan:Lâm Bí-chiu
SantiagoSantiago estas la hispana nomo de la Sankta Jakobo, kaj mem estas nomo de viro en la hispana lingvo.
Pluraj urboj portas la nomon de Santiago, ekz.:
- Santiago de Cali - Kalio, Kolombio
- Santiago de Chile, la ĉefurbo de Ĉilio
- Santiago de Compostela, la ĉefurbo de Galegio, Hispanio
- Santiago de Cuba, urbo en Kubo
- Santiago del Estero, urbo en Argentino
- Santiago de los Caballeros, urbo en Dominika Respubliko
- Santiago de Querétaro, la ĉefurbo de subŝtato Querétaro, Meksiko
Aliaj aferoj, kiuj nomiĝas Santiago:
- Santiago aŭ São Tiago, insulo en Kabo-Verda Respubliko
- La Jakoba Vojo, hispane Camino de Santiago
Kategorio:Apartigiloj
ja:サンティアゴ
ko:산티아고
ValparaísoGeografio > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio >
Valparaiso
----
Ĉilio
Valparaiso estas Regiono de Ĉilio.
Ĉefurbo: Valparaiso
Areo: 16 396 kv. km.
Loĝantaro: 1 539 852
Provincoj
- Isla de Pascual
- Petorca
- Quillota
- San Antonio
- San Felipe de Aconcagua
- Valparaiso
----
Valparaiso
-
Kategorio:Regionoj de Ĉilio
TarapacáGeografio > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio > Tarapacá
----
Tarapacá estas Regiono de Ĉilio.
Ĉilio
Ĉefurbo: Iquique
Areo: 16 396 kv. km.
Loĝantaro: 1 539 852
----
Provincoj
- Arica
- Parinacota
- Iquique
-
Kategorio:Regionoj de Ĉilio
ja:タラパカ州
Atacamavidu ankaŭ Atacama (dezerto)
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio > Atacama
----
Ĉilio
Atacama estas Regiono de Ĉilio.
Ĉefurbo: Copiapó
Areo: 75 176 kv. km.
Loĝantaro: 254 336
Provincoj
- Chañaral
- Copiapó
- Huasco
----
-
Kategorio:Regionoj de Ĉilio
CoquimboGeografio > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio > Coquimbo
----
Ĉilio
Coquimbo estas Regiono de Ĉilio.
Ĉefurbo: La Serena
Areo: 40 579 kv. km.
Loĝantaro: 603 210
Provincoj
- Choapal
- Elqui
- Limarí
- Cauquenes
----
-
Kategorio:Regionoj de Ĉilio
Región Metropolitana (Santiago)Geografio > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio >
Región Metropolitana (Santiago)
----
Ĉilio
Región Metropolitana (Santiago) estas Regiono de Ĉilio.
Ĉefurbo: Santiago de Chile
Areo: 15 103 kv. km.
Loĝantaro: 6 061 185
Provincoj
- Maipo
- Melipilla
- Quillota
- Santiago
- Talagante
----
-
Kategorio:Regionoj de Ĉilio
ja:首都州 (チリ)
MauleGeografio > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio > Maule
----
Ĉilio
Maule estas Regiono de Ĉilio.
Ĉefurbo: Talca
Areo: 30 296 kv. km.
Loĝantaro: 908 097
Provincoj
- Cauquenesl
- Talca
- Linares
- Cauquenes
----
-
Kategorio:Regionoj de Ĉilio
AraucaníaGeografio > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio > Araucanía
----
Ĉilio
Araucanía estas Regiono de Ĉilio.
Ĉefurbo: Temuco
Areo: 31 842 kv. km.
Loĝantaro: 869 535
Provincoj
- Malleco
- Cautín
----
-
Kategorio:Regionoj de Ĉilio
Los LagosGeografio > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio > Los Lagos
----
Ĉilio
Los Lagos estas regiono de Ĉilio.
Ĉefurbo: Puero Montt
Areo: 67 013 kv. km.
Loĝantaro: 1 073 135
Provincoj
- Valdivia
- Osorno
- Llanquihue
- Chiloé
- Palena
----
-
Kategorio:Regionoj de Ĉilio
ja:ロス・ラゴス州
Aisén del General Carlos Ibáñez del CampoGeografio > Ameriko > Sudameriko > Ĉilio > Aisén del General Carlos Ibáñez del Campo
----
Ĉilio
Aisén del General Carlos Ibáñez del Campo estas Regiono de Ĉilio.
Ĉefurbo: Coihaique
Areo: 109 648 kv. km.
Loĝantaro: 91 492
Provincoj
- Aisén
- Cohiaique
- Capitán Prat
- General Carrera
----
-
Kategorio:Regionoj de Ĉilio
ja:アイセン・デル・G・カルロス・イバニェス・デル・カンポ州
Hispana lingvoĈi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio.
----
La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio.
La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas
unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba
kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de
Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de
parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco
kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata
tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.
La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.
Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.
Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.
En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.
Historio
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina
vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio,
kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj
Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj.
En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.
En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.
Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas
plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame
(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama
de Tierra del Fuego ĝis Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.
Hispana lingvo kaj Esperanto
Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:
Identaj (laŭ litero):
al,
de,
gusto,
la,
lago,
libro,
lino,
mano,
mil,
minuto,
oro,
piano,
piloto,
pino,
polvo,
sola,
teatro,
tubo,
veneno,
vino,
ktp.
Tre similaj:
alto (alta),
amar (ami),
barba (barbo),
blanco (blanka),
campo (kampo),
cantar (kanti),
claro (klara),
color (koloro),
comenzar (komenci),
dolor (doloro),
dormir (dormi),
droga (drogo),
estar (esti),
fábrica (fabriko),
flor (floro),
grande (granda),
ir (iri),
lana (lano),
león (leono),
luna (luno),
mar (maro),
miel (mielo),
pan (pano),
pensar (pensi),
pluma (plumo),
picar (piki),
que (ke),
rana (rano),
sal (salo),
seco (seka),
seis (ses),
taza (taso),
té (teo),
tener (teni),
venir (veni),
vender (vendi),
verde (verda),
vivir (vivi),
ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la
sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple,
boca [boka] (buŝo),
caballo [kabaljo] (ĉevalo),
playa [plaja] (plaĝo),
ktp.
Hispanaj vortoj en Esperanto
bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo)
Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto
Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio
Famaj kantistoj en la hispana lingvo
La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira
Vidu ankaŭ
- Hispanaj Idiotismoj
Eksteraj ligoj
- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
- [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
- [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101]
ja:スペイン語
simple:Spanish
UNO:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un.
----
Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj
----
Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo.
Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas
190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj,
provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi
la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.
Strukturo
Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Historio
1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton,
starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de
disputoj inter nacioj.
1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis.
Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON
unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj.
En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli
libere sekvi sian ekspansiemon.
1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra
Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko.
24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis.
Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio,
Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio,
Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio,
Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio,
Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano,
Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo,
Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando,
Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo,
Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas.
1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas.
1948: Birmo aliĝas.
1949: Israelo aliĝas.
1950: Indonezio aliĝas.
1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario,
Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio,
Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo,
Portugalio, Rumanio.
1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio
aliĝas.
1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas.
1958: Gvineo aliĝas.
1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno,
Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa,
Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo,
Somalio kaj Togo.
1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio,
Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas.
1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko,
Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas.
1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas.
1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas.
1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas.
1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto
aliĝas.
1967: Demokratia Jemeno aliĝas.
1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando
aliĝas.
1970: Fiĝioj aliĝas.
1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas.
1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj
transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano.
1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta)
aliĝas,
1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa
aliĝas.
1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj,
Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj
Surinamo.
1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas.
1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas.
1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas.
1979: Sent-Lucio aliĝas.
1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo
aliĝas
1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas.
1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas.
1984: Brunejo aliĝas.
1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj
okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon.
1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon
en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas:
Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio,
Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.
1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano,
Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio,
Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio,
Turkmenio kaj Uzbekio.
1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo,
Makedonio, Monako kaj Slovakio.
1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la
plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore
eksiĝis pro la fino de ĝia mandato.
1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas.
2000: Tuvalo aliĝas.
2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune
ricevis la Nobelan Pacpremion.
2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.
Ĝeneralaj Sekretarioj de UN
Eksteraj Ligiloj
- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane)
Kategorio:Internacia organizaĵo
UNUIĜITAJ NACIOJ
ja:国際連合
ko:국제 연합
ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu
simple:United Nations
th:สหประชาชาติ
zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
1810Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1810
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1810 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 16-a de septembro : Meksiko sendependiĝis de Hispanio.
- 18-a de septembro: Ĉilio sendependiĝis de Hispanio.
Naskiĝoj
- 1-a de marto : Fryderyk CHOPIN, pola komponisto.
- 8-a de junio : Robert SCHUMANN, germana komponisto.
- Ole BULL, norvega violonisto.
Mortoj
- 13-a de junio : Johann Gottfried SEUME, verkisto
----
1805 | 1806 | 1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1810년
Salvador ALLENDESalvador ALLENDE, plennome: Salvador ALLENDE GOSSENS (naskiĝis la 26-an de julio, 1908 en Valparaíso, mortis la 11-an de septembro, 1973 en Santiago) estis la unua socialisma prezidento de Ĉilio.
Allende, naskita en familio de la supera meza klaso, doktoriĝis en medicino 1932 ĉe la Universitato de Ĉilio, kie li aktivis estante marksisto. En 1933 li partoprenis la fondon de Socialista Partio de Ĉilio. Post elekto en la ĉambron de la delegitoj en 1937, li kunlaboris (1939–42) estante ministro pri sano en la liberala-maldekstra koalicio de prezidento Pedro AGUIRRE CERDA. 1945 Allende gajnis unuan fojon (el kvar) mandaton en la ĉambro de la senatoroj.
1945
En 1952 Allende kampanjis unuafoje pri prezidenteco. Duan fojon en 1958, kiam kun la subteno de socialistoj kaj komunistoj li atingis la duan rangon post la konservativa-liberala kandidato Jorge Alessandri. En 1964 lin decide distancigis kristandemokrato Eduardo FREI. En 1970 Allende sukcesis kiel kandidato de Unuiĝo de la Popolo, bloko el socialistoj, komunistoj, radikalistoj kaj kelkaj kristandemokratoj. En konkurenco kun du pliaj kandidatoj li gajnis 36,3 procentojn de la voĉoj. Manke de majoritato lian elekton devis konfirmi la kongreso, en kiu ekzistis forta dekstra opozicio. Tamen tiu konfirmo okazis 1970-10-24 post ol Allende garantiis subteni 10 konstituciajn amendojn de la kristandemokratoj.
Post la inaŭguro de la 3-a de novembro 1970, Allende komencis reformi la ĉilian socion laŭ socialismaj principoj, konservante la demokratian formon de la regado, respektante civilajn rajtojn kaj agante en la kadro de la leĝoj. Li senpropraĵigis la kuprokompaniojn de Ĉilio, kiuj estis en usona posedo, sen kompenso, kio furiozigis la usonan registaron kaj malfortigis la fidon de eksterlandaj investontoj. Lia registaro ankaŭ klopodis aĉeti plurajn gravajn private poseditajn firmaojn de la minada kaj prilabora branĉo kaj subtenis la transprenon de vastaj agrokulturaj kompleksoj flanke de kamparanaj kooperativoj. Celante redistribuon de enspezoj, li iniciatis grandajn salajraltigojn kaj glaciigis prezojn de ĉiutage bezonataj varoj. Allende ankaŭ larĝskale presigis monon por redukti la financan deficiton, kiun kaŭzis la aĉeto de firmaoj de la baza industrio. En 1973 Ĉilio suferis stagnantan produktadon, malkreskantajn eksporton kaj investadon en la privata sektoro, elĉerpitajn financajn rezervojn, strikojn kaj kreskantan inflacion. Usono kaj okcidenta Eŭropo rifuzis kreditojn. Aliflanke Allende realigis socialajn plibonigojn por la malriĉuloj. Ekzemple ĉiu infano ĝis la fino de la lernejo ricevis ĉiutage duonan litron da lakto senpage. Dume en la meza klaso kreskis malkontento.
Eŭropo
Allende plu ĝuis la subtenon de multaj laboristoj kaj kamparanoj; lia koalicio gajnis 44 procentojn de la voĉoj ĉe la elekto al la kongreso en marto 1973. Kun subteno flanke de CIA armea puĉo sub la gvido de generalo Augusto PINOCHET renversis lian registaron je la 11-a de septembro de la sama jaro. La prezidentan palacon alpafis kaj aviadiloj kaj tankoj, dum ene Allende kun malmultaj kunlaborantoj kaj gardistoj prepariĝis je defendo. Antaŭ la fona knalado de pafoj kaj eksplodoj li direktis kun trankvila voĉo lastan paroladon al la publiko. Li parolis pri sia amareco pro la perfido de la armea gvidantaro, pri tio, ke li ne kapitulacos kaj ke li estas konvinkita, ke iam junaj homoj denove libere iros tra larĝaj aleoj. Post la konkero de la prezidenta palaco Moneda oni forportis la kadavron de Allende kaj kaŝe enterigis ĝin en sekreta loko. Pri la kaŭzo de lia morto estis kontroverso. Laŭ raporto de atestanto memmortigo estas tre verŝajna. En 1990 la korpaj restaĵoj de prezidento Allende estis solene enterigitaj en Santiago.
Eksteraj ligoj
[http://satenhispanio.eresmas.com/allendel.htm Lastaj vortoj de Allende, en Esperanto]
ja:サルバドール・アジェンデ
ko:살바도르 아옌데
simple:Salvador Allende
zh-min-nan:Salvador Allende
1989Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1989
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1989 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 74-a Universala Kongreso de Esperanto en Brajtono.
- Fondita la Ukrainia Esperanto-Asocio.
- 1-a Kongreso de Loĵbano kun 13 ĉeestantoj.
- Interlingvisto Rick HARRISON kreis Vorlinon kaj Peter DAVIS, Dejeru Sapuho.
- Belgio fariĝas federacia ŝtato.
- Pollando : demokratiaj elektoj: Tadeusz Mazowiecki de la sindikato Solidareco fariĝis ĉefministro.
- Rumanio : Ribelantoj renversas la komunisman reĝimon de Nicolae CEAUSESCU.
- Alĝerio : Aperas limigita pluralismo politika.
- Usono : George H. BUSH elektatas prezidento.
- Irano : Ayatollah Ali HOSEINI KHAMENEY spirit-gvidantiĝas.
- Sovetunio retrotiras sian armeon el Afganio.
- Ĉinio : Pekino : Tjan'anmen-placo: 4-a de junio. Studentoj protestas kontraŭsisteme. Kelkmil mortigitas kaj dekmilo da vunditoj.
- Somere: Neptunon observas Vojaĝanto 2.
- Ĉilio : Augusto PINOCHET lasas la rektan potencon lasante de li fasonitan konstitucion - Ĉilio ekdemokratiiĝas .
- La milita reĝimo en Birmo rebaptis la landon Mjanmao.
- Senegambia federacio disiĝas al Gambio kaj Senegalo.
- 6-an de decembro : Kanado : la mortigo de 14 virinoj en la Masakro de la École Polytechnique ŝokas la nacion kaj spronas la feminisman kaj kontraŭpafilan movadojn.
- 9-an de novembro : Germanio : La limpasejoj al okcidenta Germanio (FRG) kaj al la okcidenta parto de Berlino (>Berlina Muro) malfermiĝas por ĉiuj civitanoj de GDR (orienta Germanio).
- 25-a de decembro - Nicolae CEAUCESCU kaj lia edzino Elena estis ekzekutitaj.
- 29-an de decembro : Ĉeĥoslovakio : Václav HAVEL iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio.
Naskiĝoj
- 23-a de julio : Daniel RADCLIFFE
Mortoj
- P. H. VAN TERWISGA
- Ary ZAMORA
- 7-a de januaro : Showa Imperiestro
- 23-a de januaro : Salvador DALÍ
- marto: Giuseppina PICCIOTTO DE VITA
- 19-a de aprilo : Daphne DU MAURIER
- 30-a de aprilo : Sergio LEONE
- 11-a de julio : Britio : Laurence OLIVIER
- 22-a de julio : Martti TALVELA
- 26-a de aŭgusto : Irving STONE
- 4-a de septembro : Svislando : Georges SIMENON
- 6-a de oktobro : Francio : Bette DAVIS
- 1-a de decembro : Usono : Alvin AILEY
- 22-a de decembro : Francio : Samuel BECKETT
----
1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1989
ja:1989年
ko:1989년
simple:1989
th:พ.ศ. 2532
zh-min-nan:1989 nî
Augusto PINOCHETAugusto José Ramón Pinochet Ugarte (li naskiĝis la 25-an de novembro 1915 en Valparaiso) estis generalo kaj politikisto en Ĉilio. De 1973 ĝis 1990 li regis Ĉilion diktatore post puĉo kontraŭ la demokratie elektita prezidento Salvador ALLENDE.
Salvador ALLENDE
Salvador ALLENDESalvador ALLENDE
Salvador ALLENDE
"Oni humiligas min. Mi estas ĝentilhomo kiu havas honoron." (Augusto PINOCHET, 6-an de julio 1999)
Pinochet, Augusto
Pinochet, Augusto
ja:アウグスト・ピノチェト
ko:아우구스토 피노체트
simple:Augusto Pinochet
zh-min-nan:Augusto Pinochet
Enciklopedio de Esperanto - ĈEnciklopedio de Esperanto
ĈAE
Ints ĈAĈE
Andreo ĈE
Ĉefeĉ
Ĉeĥoslovakujo
Ĉekbanko E-ista
Ĉeklibroj internaciaj
Ĉekoj internaciaj
Theodor ČEJKA
Ĉilo
Ĉinaj noveloj
Ĉinujo
Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo.
Ĉu li?
Enciklopedio de Esperanto Ĉ
Ĉ
Kategorio:Ĉilio
Kategorio:Amerikaj landoj
Adamantios KoraisAdamantios Korais (27 April 1748 - 6 April 1833) adalah seorang alumnus Universitas Montpellier, Perancis yang lulus pada tahun 1788. Sebagian besar hidupnya, ia habiskan di Perancis.
Korais muak dengan pengaruh Bizantium pada masyarakat Yunani dan mengkritik kaum politisi dan rohaniawan yang tunduk kepada, Turki kaum penjajah. Maka ia membuat sebuah bahasa Yunani yang 'bersih' yang disebutnya Katharevousa.
Lihat pula:
- Daftar Tokoh Yunani
Tanie podogi wadysawowo pokoje best online casino Varsavia appartamenti Kwiaciarnia d
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
A link to the past
The Legend of Zelda: A Link to the Past is the third video game in The Legend of Zelda series, designed by Nintendo and released for the Super Famicom and Super Nintendo Entertainment System video game consoles. It was released in Japan on Danish, kommune) in Aarhus County on the Jutland peninsula in central Denmark. The municipality covers an area of 169 km², and has a total population of 8.547 (2005). Its mayor is Berner Nielsen , a member of the Euro Games and Ventura International (infamously packaged in a hemp bag!) is an expanded version of Mille Bournes with the theme altered from car racing to cannabis dealing. Many of the rules are essentially the same, with the cards altered as follows:
- Distance cards are replaced by "peddle cards", indicati
|
Belger
This is a list of characters from the original Final Fight. This list covers the original game and the sequels, Final Fight 2 and Final Fight 3. Included in this list are enemy characters from each game. While characters such as Andore and Rolento have appeared in sequels and spinoffs of the game, for all intents and purposes their major role were in their first appearances.
Playable characters
Haggar
|
Rosenholm
Rosenholm municipality is a municipality (Danish, kommune) in Aarhus County on the east coast of the Jutland peninsula in central Denmark. The municipality covers an area of 141 km², and has a total population of
|
|