:: wikimiki.org ::
| Ĉinio |
Ĉinio
Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego.
En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo,
estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj.
Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en
Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed
ili ne respektas homajn rajtojn.
Geografio kaj loĝantaro
Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj.
Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj).
81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).
Provincoj kaj teritorioj
Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn
La plej grandaj urboj
La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.
| 11,80 |
Shànghǎi (Ŝanhajo) (#20 tutmonde) |
| 8,45 |
Běijīng (Pekino) |
| 6,75 |
Xiānggǎng (Honkongo) |
| 5,35 |
Tiānjīn (Tjanĝino) |
| 4,55 |
Wǔhàn (Vuhano) |
| 4,45 |
Chóngqìng (Ĉongkingo) |
| 4,45 |
Harbino |
| 4,40 |
Shěnyáng (Ŝenjango) |
| 4,35 |
Guǎngzhōu (Kantono) |
| 3,45 |
Chéngdū (Ĉengduo) |
| 2,90 |
Ĉangĉuno(Changchun) |
| 2,90 |
Ĉingdaŭo |
| 2,85 |
Nánjīng (Nankingo) |
| 2,85 |
Xī’ān (Ŝjiano) |
| 2,80 |
Dalian |
| 2,50 |
Jìnán (Ĝjinano) |
| 2,20 |
Hángzhōu (Hangĝoŭo) |
| 2,20 |
Zhèngzhōu (Ĝengĝoŭo) |
| 2,15 |
Shijiazhuang |
| 2,05 |
Taiyuan |
Etnoj
91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia,
mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj
estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj
la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio,
Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.
Religio
Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.
Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).
Ŝtato
La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
Historio
Vidu ĉe Historio de Ĉinio
Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.
E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.
La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton.
Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow.
La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.
Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow.
Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931.
En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a.
La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E.
Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio.
Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo.
WON KENN.
Literaturo
- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio]
als:Volksrepublik China
ja:中華人民共和国
ko:중화인민공화국
ms:Republik Rakyat China
simple:People's Republic of China
th:สาธารณรัฐประชาชนจีน
zh-cn:中华人民共和国
zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok
zh-tw:中华人民共和国
RusioGeografio > Azio > Rusio < Eŭropo
----
Eŭropo
Eŭropo
Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo.
Respublikoj: Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio
Aŭtonoma provinco: Hebrea Aŭtonomio
Aŭtonomaj distriktoj: Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija.
Regionoj: Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola.
Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.
Urboj:
Urboj de Rusio
Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1).
----
Geografiaj Regionoj: Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio
----
Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio)
Azio
Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8%
Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso),
% urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Moskvo
Etnoj de Rusio
Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo,
islamo, aliaj
Lingvo:
la rusa, aliaj (la
tatara,
finna,
ĉuvaŝa,
baŝkira,
mordva,
ĉeĉena,
ĥakasa,
udmurta,
maria,
oseta,
kabarda,
komia,
burjata,
karaĉaja-balkara,
ĉeĉena,
inguŝa,
jida,
tuva,
adigea,
samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)
Registaro
Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio
Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999)
Valuto: 1 rublo (R)
Historio
Prahistorio
1 p.K.
En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento.
En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj.
Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.
1000
En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ
nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo
Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis
Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis
restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo
en 1480.
1500
En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.
1600
1700
Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis
Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En
1721 li fondis la rusan imperion.
1800
Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ,
Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.
1900
En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.
En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post
mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis
registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la
bazangulo.
Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj
regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante
milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon
industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.
En 1939, Sovetunio kaj
Germanio interkonsentis dividi Pollandon
kaj venkis tiun en aŭgusto.
La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944).
Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.
La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de
1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la
mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo.
Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro
por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969).
Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj
bezonis reformon.
Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN
Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en
1988 retiris la armeon el Afganio.
Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La
Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj
de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis.
La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.
Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la .
Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.
En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.
Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.
2000
En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004.
En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.
Esperanto-movado
Vidu: Historio de Esperanto en Rusio
Vidu ankaŭ
- Listo de famaj rusoj
Eksteraj ligoj
[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio]
als:Russland
ja:ロシア
ko:러시아
ms:Russia
roa-rup:Rusii
simple:Russia
th:สหพันธรัฐรัสเซีย
zh-min-nan:Lō·-se-a
KanadoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado
----
Kanado
|
|
| Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare (lat., de maro al maro) |
| image:LocationCanada.png |
| Oficialaj lingvoj |
Angla; Franca. |
| Ĉefurbo | Otavo,Ontario |
| Plej granda urbo | Toronto, Ontario |
| Registara sistemo: | konstitucia monarkio, federacio, parlamenta demokracio |
Ŝtatestroj Reĝino Guberniestro ĝenerala Ĉefministro | Elizabeto la 2-a Michaëlle JEAN Paul MARTIN (Lib.) |
Areo - Tuto - % akvo | enrangigita je 2-a 9,984,670 km² 8.62% |
Popolkvanto - Tuto (2004) - Denseco | enrangigita 35-a 32,207,113 (jul. 2003) 3/km² |
Sendependeco -Akto BNA -St. de Vestminstro -Akto pri Kanado
| Disde la U.R.: 1-a julio, 1867 11-a decembro, 1931 17-a april, 1982 |
Produkto Nacia Malneta (PNM)
- Tuto (2002)
- PNM/unuopo | enrangigita 12-a
$ 923 (biliono)
$ 29,400 |
| Monunuo | Kanada dolaro ($) |
| Horzono | UTC -3.5 al -8 |
| Nacia himno | O Canada |
| Reĝa himno | God Save the Queen |
| Landkodo | CA |
| Retreĝiona kodo | .CA |
| Internacia telefonkodo | 1 |
Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando eltendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso.
Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj ĉiuj kvadrata kilometro) estante nur 32 milionoj da Kanadanoj. Kvamkvam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto.
Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.
Supervido
La ĉefurbo de Kanado estas Otavo en la provinco Ontario, la seĝo de la Parlamento de Kanado.
Kanado estas regata kiel konstitucia monarkio kun Elizabeto 2-a kiel Reĝino de Kanado kaj ŝtatestro. Ŝin reprezentas guberniestro ĝenerala, la laŭfakta sed simbola ŝtatestranto. Kanado estante parlamenta demokracio, la veran potencon tenas la Ĉefministro de Kanado kaj la ĉefministroj de la provincoj kaj teritorioj.
Unuio de antaŭaj francaj kaj britaj kolonioj, Kanado estas laŭ geografio la plej granda membro de la Komunumo de Nacioj kaj de la Frankofonio. Kanado estas oficiale dulingva:
- La angla lingvo estas majoritata en la plejparto de Kanado.
- La franca lingvo estas majoritata en la provinco Kebekio; francparolantoj troviĝas vaste ankaŭ en Novbrunsviko kaj partoj de Ontario kaj Manitobo.
Pluraj indiĝenaj lingvoj paroliĝas en Kanado kaj estas oficialaj en la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. En Nunavuto la inuka lingvo estas majoritata kaj oficiala.
Kanado estas moderna kaj teĥnologie antaŭeniĝinta lando kaj estas pri energio sinsufiĉa. Ties ekonomio tradicie dependis ege je sia abundaj naturaj krudaĵoj, tamen la moderna ekonomia Kanada estas vaste diversiĝinta.
La plej grandaj de Kanado estas: Toronto (Ontario), Montrealo (Kebekio), Vankuvero (Brita Kolumbio), Otavo (Ontario), Kalgario (Alberto), Edmontono (Alberto), Kebeko (Kebekio), kaj Vinipego (Manitobo).
Nomo
:Ĉefa artikolo: Nomiĝo de Kanado
La nomo "Kanado" venis el Hurona / Irokva vorto, kanata, signifante "vilaĝo". [http://www.canadianheritage.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/o5_e.cfm] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko.
La nomo elparoliĝas [ˈkʰæ nədə] angle, [kanada] france.
Historio
:Ĉefa artikolo: Historio de Kanado
Kanadon, enloĝatan farde la indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando.
Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni CABOTO al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques CARTIER (1534) kaj Samuel de CHAMPLAIN (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Rivero Sankta Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio.
Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de ambaŭ koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian peninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763).
Uost la Usona Milito de Sendependeco, multaj Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio (United Empire Loyalists) transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistante el la apartaj kolonioj de Novlando, Nova Skotio, Kebekio, kaj Insulo de Princo Eduardo. Por akomodiĝi al la lojalistoj, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nova Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Alta Kanado kaj Malalta Kanado per la Konstitucia Akto de 1791.
La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado cele de malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj fortoj brulis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis per la brulo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Ĥento subsigniĝis en decembro 1814.
La Ribeloj de 1837-1838 en Alta kaj Malalta Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malalta Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Insulo Vankuvero (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio.
Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nova Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio imponis la Akto pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, limite sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj:
#Ontario (antaŭa Alta Kanado; Kanado Okcidenta en la Provinco Kanado);
#Kebekio (antaŭa Nova Kanado; Kanado Orienta en la Provinco Kanado);
#Nov-Brunsviko;
#Nov-Skotio.
La termo Kanada konfederacio estas uzata por tiu unuiĝo kaj ofte por la sekva federacio.
Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ kuniĝis al la Konfederacio. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Korporacio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (kuniĝis 1949).
Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito.
En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolante provinco Kebekio, petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ.
La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sanga kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subsigniĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktadoj kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la Kanadaj Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj ("eskimoj"), kaj Metisoj (descendantoj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas reparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.
Geografio
:Ĉefa artikolo: Geografio de Kanado
Kanado okupas la nordan duonon (41%) de Nordameriko. Ĝin limas sude Usono kontinenta kaj nordokcidente Alasko. Apud la suda bordo de Novlando troviĝas Sent-Piero kaj Mikelono, transmara komunumo de Francio. Kanado atingas la Atlantikan Oceanon oriente kaj la Pacifikan Oceanon okcidente, de kiu la landa devizo. Norde estas la Arkta Oceano, kun Gronlando nordoriente. Depost 1925, Kanado pretendas la sektoron de la Arkto inter 60 gradoj kaj 141 gradoj de okcidenta longitudo, kvankam ĉi tiu pretendo ne estas universe agnoskata. La plej norda setlemento en Kanado kaj la mondo estas Alerto (Nunavuto), stacio de la Kanadaj Fortoj je la norda punto de la insulo Ellesmere, nur 834 kilometrojn for de la poluso.
Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multa kultivebla lando post Rusio, Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolo. 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo.
La plej popolhava regiono estas la Valo de la Grandaj Lagoj kaj de la Rivero Sankt-Laŭrenco en la okcidento. Norde de tiu regiono estas la vasta Kanada Ŝildo, roka zono balaita de la lasta glacia epoko, kiu punktigis la mineralriĉan landon per lagoj kaj riveroj de kiuj 60% en la mondo estas en Kanado. La Kanada Ŝildo ĉirkaŭiras la vastan Hudsonan Golfon, de Granda Ursa Lago en la Nordokcidentaj Teritorioj ĝis la Atlantika marbordo de Labradoro.
La insulo Novlando, la plej orienta parto de Nordameriko krom Gronlando, estas je la buŝo de la Golfo Sankt-Laŭrenco, la plej granda estuaro de la mondo. La Kanadaj Marprovincoj eltendiĝas sude de Kebekio. Nov-Brunsvikon kaj Novan Skotion disiĝas la golfo de Fundy, kie okazas la plej altajn tajdojn de la mondo. La Insulo de Princo Eduardo en la Golfo Sankt-Laŭrenco estas la plej malgranda kanada provinco.
Okcidente de Ontario, la vasta, ebena Kanadaj Prerioj eltendiĝas ĝis la Rokaj Montoj kiuj apartigas ilin de Brita Kolumbio.
La vegetalaro de norda Kanado laŭgradiĝas de konifera arbaro al tundro ĝis la arkta dezerto en la fora nordo. Kontinentan Nordkanadon ĉirkaŭas vastan Arktan Insularon kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo.
Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kun blizardoj kaj glaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimo. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.
Politiko
:Ĉefa artikolo: Politiko de Kanado
Ŝtatestro
Kanado estas federacio sub sistemo de parlamenta demokracio, kaj ankaŭ estas konstitucia monarkio. Ĝia ŝatestro kaj suverenulo estas la monarko de la Unuiĝinta Reĝlando, aktuale la reĝino Elizabeto 2-a, kun la titolo Reĝino de Kanado.
La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝino fare de la Guberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la Ĉefministro. La Guberniestro Ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝaj proponataj de la Ĉambro de Deputitoj kaj la Senato, oficiale bonvenigi fremdajn ambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala Guberniestro Ĝenerala estas Michaëlle JEAN.
Guberniestro kaj parlamento
La Reĝino kaj ŝia represanto, la Guberniestro Ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera povo ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la demando de la registarestro de Kanado, la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto de deputitoj en la Ĉambro de Deputitoj.
La Guberniestro Ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; li aŭ ŝi estas sekve aprobita per voĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomas la Kabineton, kutime el la diputatoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono.
La leĝislativa branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la Parlamento de Kanado, inkluzive la balote elektita Ĉambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes) kaj nebalote nomita Senato (Senate/Sénat).
Ĉiu deputito estas elektita per simpla plieco en unu elekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiujn kvin jarojn. La ĉefministro havas fortan regon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia striktan rego de la partio.
Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la ago de 75. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolombio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio.
Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrisma Liberala Partio de Kanado, la dekstrisma Konservativa Partio, kaj la socialdemokratisma, Novdemokrata Partio. Regiona partio, la Bloko Kebekia, havas multajn seĝojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokracio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anoj al la Ĉambro de Deputitoj.
La partio de la nuna Ĉefministro, Paul Martin, kaj la eksa, Jean CHRÉTIEN, kiu estris dum 10 jaroj, estas la Liberala Partio. La sola alia partio kiu estigis registaro estis la nun-eksa Progresema Konservativa Partio de Kanado kiu en decembro de 2003 kunfandiĝis kun la Kanada Alianco por estigi la Konservativan Partion de Kanado.
Konstitucio
La Konstitucio de Kanado konsistas el [http://lois.justice.gc.ca/en/const/index.html skribataj tekstoj] kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. (Vidu Vestminstra sistemo.) La federala registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigon de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro 1981 (kiun ka Kebekaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaux": la nokto de longaj kuĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzis amendoj, ĉar la provinca gubernio kredis ke ili malplifortigas la francaparolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso.
La Konstitucio enhavas sekcion, la Kanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu eldonas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federala kaj provincaj parlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33 (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), la ĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto de homaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la Ĉarto kaj do uzo de la malgraŭ-klaŭzo estas tre rara.
Juĝistaro
La juĝistaro de Kanado havas gravan rolon en interpreto de leĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. La Suverena Kortumo de Kanado estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Suverena Kortumo estas elektitaj kaj nomitaj de la federala registaro post konsulto kun neregistaraj leĝaj grupoj. Juĝistaj postenoj en aliaj provincaj kaj teritoriaj kortumoj estas plenigitaj fare de tiuj registaroj (vidu Kanada kortumsistemo).
Komuna leĝo uziĝas ĉie krom en Kebekio, kie uziĝas civila leĝo. Krima leĝo estas sole federala respondeco kaj estas unuforma ĉie en Kanado. Policado kaj krimaj kortumoj estas provinca respondeco, sed en la plejparto de provincoj (krom Ontario, Kebekio, kaj Novlando kaj Labradoro) provinca policado estas kontraktata al la federala polico, la mondfama kaj nacisimbola Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo (Royal Canadian Mounted Police (RCMP), Mounties/Gendarmerie royale du Canada (GRC)). La Rajda Ĝendarmo estas la sola polico en la mondo kiu funkcias je tri niveloj: municipa, provinca, kaj federala.
Fremdaj rilatoj
Antaŭe ĉefe konsiderata ĉefe kiel nura ano de la Brita Imperio, Kanado distingis sin unue en la Dua Mondmilito; en tiu tempo ĝi evoluis propran fremdan politikon kaj eniris tiun militon propravole. En la dudeka jarcento Kanado eltendis sin al la mondo kaj klopodis montrigi sin "mezranga potenco" kiu laboras kun kaj grandaj kaj malgrandaj landoj. Ĝi multe famas pri siaj pacigaj efortoj -- la Paciga Forto de la Uniĝinta Nacio estis kanada kreaĵo.
Kanado havas proksiman kaj ampleksan rilaton kun Usono trans la plej longa nedefendita landlimo en la mondo. Sed vidu ankaŭ la kultura sekcio pri kanadaj opinioj pri tiu rilato.
Kanado membras en la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, La Frankofonio, NATO, la G8 kaj APEC.
Provincaj Registaroj
Kanado havas dek provincojn, kiuj pro la Konstitucio posedas grandajn potencojn en la konfederacio:
- Alberto (ĉefurbo: Edmontono)
- Brita Kolumbio (ĉefurbo: Vankuvero)
- Insulo de Princo Eduardo (ĉefurbo: Ĉarlotaŭno)
- Kebekio (ĉefurbo: Kebeko)
- Manitobo (ĉefurbo: Vinipego)
- Nov-Brunsviko (ĉefurbo: Frederiktono)
- Nova-Skotio (ĉefurbo: Halifakso)
- Novlando kaj Labradoro (ĉefurbo: Sankt-Johano)
- Ontario (ĉefurbo: Toronto)
- Saskaĉevano (ĉefurbo: Reĝino)
La provincoj havas unuĉambrajn, elektitajn parlamentojn kun registaroj estrataj de ĉefministro elektita same kiel la federala ĉefministro.
Ĉiu provinco ankaŭ havas leŭtenantan gubiestron, representante la reĝinon, elektita de la federala ĉefministro kaj nomita de la guberniestro ĝenerala.
La provincoj respondecas pri multaj el la sociaj programoj de Kanado, ekzemple sanservo, edukado, kaj bonfartaj pagoj, kaj kune ricevas pli da impostoj ol la federala registaro, kondico kvazaŭ unika inter mondaj federacioj. La federala registaro faras egaligajn pagojn por certigi ke pli-malpli konstantaj servo-niveloj ekzistas inter riĉaj kaj malriĉaj provincoj.
La tri naciaj, federaciaj partioj havas analogojn en la plejmulto de la provincoj. Tamen, kutime la provincaj partioj ne ligiĝas formale al la federaciaj partioj, escepte la Novdemokratan Partion. En iuj provincoj estas regiona politikaj partioj kiel la Saskaĉevana Partio aŭ la Labradora Partio. En Kebekio, la politika etoso estas tre malsama; la ĉefa diseco estas inter suverenismo, kiun representas la Kebekia Partio, kaj federaciismo, kiun representas la Liberala Partio de Kebekio; pro tiu diseco aliaj partioj (ekz. la dekstrana Demokrata Agado de Kebekio kaj Unuiĝo de Progresemaj Fortoj) ne multe sukcesas.
Teritoriaj registaroj
En la kanada nordo ekzistas tri teritorioj, kreitaj de la federala registaro (ne de la Konstitucio) kaj kiuj havas malpli da potenco, kvankam kreskante:
- Jukonio (ĉefurbo: Vajthorso)
- Nordokcidentaj Teritorioj (ĉefurbo: Jelonajfo)
- Nunavuto (ĉefurbo: Ikaluito)
La teritorioj ne havas reĝan reprezentanton, ĉar ili ne estas teknike suverenaj; senpartia teritoria komisaro reprezentas la federalan registaron kaj servas analogie al la provincaj leŭtenantaj guberniestroj.
La teritorioj havas unuĉambran parlamenton samkiel la provincoj; tamen nur Jukonio havas parti-sistemon samkiel la provincoj. La aliaj du teritorioj uzas sistemo de konsenta registaro en kiu ĉiu deput-kandidato estas sendependulo kaj la ĉefministro estas elektita de kaj el la deputitoj.
Ekonomio
Ĉefa artikolo: Ekonomio de Kanado
Kiel riĉa, altteknologia socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro sia merkata ekonomio, produkado, kaj alta normo de vivo. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la nacion de plejparte rurala ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn reservojn de natura gaso en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa je energio. La Konsento pri Libera Negoco de 1989 kun Usono kaj la Nordamerika Konsento pri Libera Negoco de 1994 kun Usono kaj Meksikio spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia integriĝo kun Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bona entuta ekonomia performo de la Grupo de Ok.
Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de la sendependeco de Kebekio. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas la cerboperdo (brain drain), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiaj eblecoj. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe de disvolviĝantaj landoj) kanaden.
Lingvoj
Ĉefa artikolo: Lingvoj en Kanado
La du oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla lingvo kaj la franca lingvo. La 7-an de julio 1969 la Akto pri Oficialaj Lingvoj egaligis la francan al la angla tra la tuta federala registaro. Tio ekigis proceson laŭ kiu Kanado redifinis sin kiel dulingva kaj multkultura nacio.
- La angla kaj la franca havas egalan staton en la federala registaro, en la federalaj kortumoj, kaj en ĉiuj federalaj institucioj.
- Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas procezon aŭ en la angla, aŭ en la franca.
- La publiko rajtas, kie ekzistas sufiĉan demandon, federalregistarajn servojn aŭ anglalingve aŭ francalingve.
- Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
- Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la angla, aŭ la franca.
- Pli ol 98% de kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ.
La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca, kiel definita en la provinca Ĉarto de la Franca Lingvo, enkondukita de la Kebekia Partio en 1976. La ĉarto tamen garantias rajtojn por anglalingvanoj kaj aborigen-lingvanoj. Kebekio disponigas la plejparton de registaraj servoj ambaŭlingve.
La franca ĉefe paroliĝas en Kebekio, kun komunumoj en Nov-Brunsviko, okcidenta Ontario, Saskaĉevano, kaj Manitobo. En la censo de la jaro 2001, 6 864 615 homoj diris ke la franca estas sia denaska lingvo; el tiuj, 85% vivis en Kebekio. 17 694 835 homoj menciis la anglan kiel denaskan lingvon.
Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva provinco, stato garantiita specife en la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Kelkaj provincaj registaroj, ekzemple Manitobo kaj Ontario, disponigas multajn servojn al siaj franclingvaj minoritatoj.
Neoficialaj lingvoj sufiĉe gravas en Kanado; 5 470 820 homoj menciis neoficialan lingvon kiel denaskan lingvon. Inter la plej gravaj neoficialaj denaskaj lingvoj estas la ĉina (853 745 denaskuloj), la itala (469 485), kaj la germana (438 080).
Aborigenaj lingvoj
La Akto de Konstitucio de 1982 rekonas tri grupojn de aborigenaj popoloj en Kanado: la indianoj (nun ofte nomataj Unuaj Nacioj), la inuitoj, kaj la metisoj. La aborigena populacio nun kreskas dufoje pli rapide ol la cetera populacio de Kanado. Estas 790 000 aborigenaj homoj en Kanado (3% de la tuta populacio), el kiuj 69% estas Unuaj Nacioj, 26% estas metisoj, kaj 5% estas inuitoj.
Nun ekzistas pli ol 50 aborigenaj lingvoj parolataj en Kanado, el kiuj la plejparto estas nur parolataj en Kanado kaj estas ŝrumpantaj. La solaj aborigenaj lingvoj taksataj plene memdaŭrigeblaj estas la kaj (konsiderataj kune) kun 150 000 parolantoj, kaj la kun 150 000 parolantoj en la Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, Nunaviko (nordo de Kebekio) kaj Nunaciavuto (nordo de Labradoro).
Du el la teritorioj donas oficialan staton al aborigenaj lingvoj. En Nunavuto, la inuktituta kaj la estas oficialaj kune kun la angla kaj la franca; la inuktituta estas kutima komuniklingvo por la registaro. En la Nordokcidentaj Teritorioj, la Akto pri Oficialaj Lingvoj specifas eĉ 11 oficialajn lingvojn: la n, la n, la anglan, la francan, la n, la inuinaktunan, la inuktitutan, la n, la n, la n, kaj la n. Ĉi tiuj lingvoj (krom la angla kaj la franca) ne estas kutimaj en la registaro, sed civitanoj rajtas ricevi servojn kaj komuniki kun la registaro pere de ili.
Esperanto-movado
:Ĉefa artikolo: Kanada Esperanto-movado
La landa Esperanta asocio en Kanado estas la Kanada Esperanto-Asocio. Estas ankaŭ asocioj en Kebekio, Otavo kaj Toronto. La 1984a Universala Kongreso okazis en Vankuvero.
Demografio
:Ĉefa artikolo: Demografio de Kanado
La censo de 2001 konstatis populacion de 30 007 094; en aprilo 2005 Statistiko Kanada taksis la populacion je 32,2 milionoj. Proksimume 80% de la kanada populacio vivas ene de 200 km for de la usona landlimo.
En la 2001 censo, 39,4% identis sian etnon kiel "kanadan", el kiuj la plejmultoj verŝajne estus de brita, irlanda, aŭ franca etno de fruaj enmigrantoj. Plue, 20,17% identis sin kiel anglaj, 15,75% kiel francaj, 14,03% kiel skotaj, kaj 12,90% kiel irlandaj. Multaj aliaj grupoj raportiĝis sed nur germanoj (9.25%) kaj italoj (4.29%) signife multkvantis. Vidu Etno en Kanado por pli da informoj.
La kvanto de "videblaj minoritatoj" estas je 13% (ne inkluzive de Unuaj Nacioj, metisoj, aŭ inuitoj). Ne-blankaj personoj estas 15% de la populacio el kiuj pli ol la duono (7,6% de la tuto) estas azianoj. En 2001, Kanado havis enmigrintan populacion de 5 448 480.
Religioj
Kredantoj: katolikismo (45,7%), protestantismo (36,2%), sen religio (12,5%), ortodoksismo (1,4%), judismo (1,2%), islamo (0,9%), hinduismo (0,6%), budhismo (0,6%), sikhismo (0,5%), aliaj (0,4%). (1991)
Kulturo
:Ĉefaj artikoloj: Kulturo de Kanado, Kanada identeco
Kanada estas multkultura socio kiu nutras "mozaikon" de multaj kulturoj egale gravaj kaj aprezataj. Sub la ĉefministro Pierre TRUDEAU la federala registaro adoptis multkulturismon kiel oficialan politikon, post la Reĝa Komisio pri Dulingvismo kaj Multkulturismo de la registaro de Lester PEARSON.
Pro ĝia kolonia pasinteco, kanada kulturo estas forte influita de britaj kaj francaj kulturoj kaj tradicioj. Kanada kulturo estas ankaŭ forte influita de usona kulturo pro la proksimeco kaj la intermigrado de homoj, ideoj, kaj ekonomio. Multmaniere, pli fortika kaj individua kanada kulturo evoluis lastatempe, parte pro la civita naciismo kiu trairis Kanadon en la jaroj ĉirkaŭ la Kanada Centjara Datreveno en 1967, kaj pro fokuso de la federala registaro pri programoj por apogi kulturon kaj arton.
La indigenaj gentoj teksis la unuan ŝtofon de la kulturo, heredaĵo kaj historio de Kanado. Ĉiu indigena nacio posedas sian propran unikan kulturon, lingvon, kaj historion. La multaj nacioj trans Kanado teksis korbojn, pentris bildojn, kaj skulptis. Multaj lerte kudris kaj faris ilojn el naturaj rimedoj. Ili pasis sian kulturon per parola historio. La signo de la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2010 en Vankuvero estos inukŝuko, tipe inuita homforma gvidmarko konstruata el ŝtonoj.
Fruaj Eŭropanoj helpis en la formado de kanada kulturo. Dum la koloniigo de Kanado, eŭropanoj kreis multan folkloron pri la lando. Kanado havas longtempan literaturan tradicion (vidu Literaturo de Kanado); kanadaj libroj mondfame sukcesis depost la frua 20a jarcento.
Nuntempe, usonaj kinfilmoj, aŭtoroj, televido, kaj muziko multe sukcesas en Kanado; samtempe multaj kanadaj distristoj multe sukcesas usone, ekzemple Celine DION, Leonard COHEN, Sarah McLACHLAN, kaj Shania TWAIN.
Dum Kanado kaj Usono proksimiĝis, multaj kanadanoj evoluis kompleksajn sentojn kaj zorgojn pri la distingiteco de la Kanada nacio en Nordameriko. La granda usona kultura ĉeesto en Kanado spronis timojn de 'kultura konkero,' kaj instigis la kreon de leĝoj kaj institucioj por protekti kanadan kulturon. Registaraj kulturaj institucioj inkluzivas Radio-Kanadon, la Nacia Filmkomisio de Kanado, kaj la Kanada Radio-Televida kaj Telekomunika Komisio.
Multe da kanada kulturo estas taksata kontraste al Usono. En lastaj jaroj, Kanado multe distingis sin kiel pli socie liberala ol Usono en gardante ekvilibrajn buĝetajn politikojn. Kanadaj registaroj (kaj granda parto el la kanada popolo) apogas politikojn kiel universala sanservo, samseksa edziĝo, kaj nekrimigo de kanabo.
Naciaj simboloj
La uzo de acerfolio kiel nacia simbolo datas al la 18a jarcento; acerfolio aperas sur la aktuala kaj antaŭa flago de Kanado, la cendo, kaj la blazonŝildo. La naciaj koloroj - ruĝo por Britio kaj blanko por Francio - estis deklaritaj en 1921.
Kanado estas konata por siaj grandegaj arbaroj kaj kordileroj kaj la bestoj tie vivantaj, ekzemple la alko, karibuo, kastoro, polusa urso, griza urso, Kanada berniklo, kaj komuna gavio. La simboleco de la kastoro, nacia besto de Kanado, venas de la negoco de kastorpeltoj je kiu konstruiĝis la frua ekonomio de Kanado.
Kanado ankaŭ koniĝas por la Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo kaj por glacia hokeo, la oficiala vintra sporto. La oficiala somera sporto estas poŝbastonludo.
La nacia himno de Kanado estas O Canada.
Kategorio:Nordameriko !
als:Kanada
ja:カナダ
ko:캐나다
ms:Kanada
simple:Canada
th:ประเทศแคนาดา
zh-min-nan:Canada
HajnanothumbHajnano (海南) estas ekde 1988 provinco en sudo de Ĉinio, kiu konsistas el diversaj insuloj. Antaŭe ĝi estis administrativa parto de provinco Guangdongo (kantono). La plej granda insulo portas la saman nomon..
La insulo Hajnano (Hajnan Dao), kiu situas en la Sudĉina maro kaj kiun disigas de la kontinento la Markolo de Qiongzhou, estas – krom Tajvano – la plej granda inulo de Popolrespubliko Ĉinio kun 34.380 km². La administra centro estas Hajkou.
Loĝantaro
Tie loĝas ĉ. 8 milionoj da homoj. La proporcio iner la viroj al virinoj estas 1:1,3 pro la intenca forigo de la inaj fetoj.
Ekonomio
Kiam la ĉefministro Zhao Ziyang veturis en 1983 al Hajnano, li estis ekterurita. Li pensis, ke li estus en la plej malarmaj regionoj de Afriko. En 1988 Hajnano iĝis sendependa provinco kaj la plej granda specifa evolua zono de Ĉinio. Tio portis grandan evoluon kaj la koruptadon en la regionon.
Kategorio:Ĉinio
Kategorio:Insulo
ja:海南省
ko:하이난 성
HonkongoGeografio > Azio > Ĉinio > Honkongo
----
right
right
Speciala aŭtonoma unuo de Ĉinio, iama Brita kronkolonio sur la bordo de Sud-Ĉina Maro. Revenis al Ĉinio en 1997.
- Landkodo: HK.
- Nacia nomo: Xiānggǎng 香港 (zh), Hong-Kong (en).
- Areo: 1034 km2.
- Loĝantaro: 6,8 milionoj (2004).
- Lingvoj: kantona, normĉina, angla.
External links
- [http://www.typo3.ms/ Typo3] Honkongo Group (English & German)
Kategorio:Urboj de Ĉinio
ja:香港
ko:홍콩
ms:Hong Kong
simple:Hong Kong
th:เขตปกครองพิเศษฮ่องกง
zh-min-nan:Hiong-káng
Interna Mongolio
Interna Mongolio (mongole: ᠥᠪᠦᠷ ᠮᠣᠨᠺᠤᠯᠤᠨ ᠥᠪᠡᠷᠲᠡᠺᠡᠨ ᠵᠠᠰᠠᠬᠤ ᠣᠷᠤᠨ Öbür Mongghul-un Öbertegen Jasaqu Orun; ĉine: 内蒙古自治区; Hanyu Pinyin: Nèi Měnggǔ Zìzhìqū) estas aŭtonoma regiono de Ĉinio. Termino "Interna Mongolio" aperis el kontrastigo kun la "Ekstera Mongolio" — termino, kiun antaŭaj registaroj de Ĉinio uzis por la tereno de la nuntempaj Mongolio kaj rusia aŭtonoma regiono Tuva.
Registaro de Interna Mongolio en la mongola lingvo uzas nomon öbür mongghul (Suda Mongolio) anstataŭ dotood mongghul, kio estus la mongoligo de "Interna Mongolio".
Interna Mongolio havas limojn kun provincoj Heilongjiang, Jilin, Liaoning, Hebei, Shanxi, Shaanxi, Ninĝia Hui Aŭtonoma Regiono kajGansu, en nordo ĝi najbaras kun Mongolio kaj Rusio.
Historio
Geografio
Ĉefaj urboj:
- Hohhot
- Baotou
- Wuhai
- Chifeng
- Tongliao
Administracia divido
Ekonomio
Demografio
Kulturo
Turismo
Kategorio:Ĉinio
ja:内モンゴル自治区
ko:네이멍구 자치구
MakaoGeografio > Azio > Ĉinio > Makao
----
Ĉinio
La Aomen-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio, antaŭe Makao, estas malgranda teritorio sur la suda marbordo de Ĉinio. Ĝi ĉ. 70 km sudokcidente de Hongkongo kaj 145 km de Kantono (angle: Guangzhou). Ĝi estis la plej malnova Eŭropa kolonio en Ĉinio, fondita en la 16-a jarcento. La portugala registaro transdonis suverenecon super Aomen-o al Ĉinio en 1999, kaj ĝi nun estas Speciala Administra Regiono de Ĉinio. Loĝantoj de Aomen-o plejparte parolas la kantonan lingvon indiĝene; mandarena ĉina, portugala kaj angla lingvoj estas ankoraŭ parolataj.
Larĝe, Aomen-ano aludas al tuto da konstantaj loĝantoj de Aomen-o, sed mallarĝe, ĝi aludas al etna grupo en Aomen-o de portugala descendo, ĝenerale miksas kun ĉina sango.
Krom la historiaj koloniaj antikvaĵoj, la plej grandaj allogaĵoj en Aomen-o estas la ludkazinoj. Kvankam multaj formoj de hazardludo estas leĝaj tie, la plej populara ludo estas Pai Gow, ludata per ĉinaj domenoj. Hazardludistoj el Hongkongo ofte prenas unu-tagan ekskurson al la urbo. Prama servado de akvoglisilo inter Hongkongo and Aomen-o estas havebla 24 horojn tage, ĉiutage.
- Landkodo: MO.
- Nacia nomo: Aomen (zh), Macau (pt).
- Areo: 21 km².
- Loĝantaro: 437.000, inter ili 95 % ĉinoj, 3 % portugaloj.
- Adm. centro: Makao (190 mil).
- Oficiala lingvo: ĉina, estas disvastigita ankaŭ la portugala.
- Pokapa MEP: 16.000 $.
Kategorio:Ĉinio
ja:マカオ
ko:마카오
ms:Macau
th:มาเก๊า
zh-min-nan:Ò-mn̂g
Pekinoright
Geografio > Azio > Ĉinio > Pekino < Urboj
----
Urboj
- loko: 39,55° Norde, 116,25° Oriente
- horzono: GMT+8h (ne havas someran tempon)
- loĝantaro: 8.450 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Pekino (ĉine: 北京 aŭ Peking laŭ Wade-Giles, aŭ Běijīng laŭ pinyin) estas la ĉefurbo de Ĉinio. Vi ankaŭ povas vidi la Gvidlibron pri Pekino.
- En Pekino okazis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004.
Kategorio:Ĉefurboj
Kategorio:Urboj de Ĉinio
ja:北京
ko:베이징
ms:Beijing
simple:Beijing
th:ปักกิ่ง
ŜanhajoGeografio > Azio > Ĉinio > Ŝanhajo < Urboj
Urboj]
Ŝanhajo (ĉine: 上海, pinjine: shàng hǎi) estas la plej granda urbo de Ĉinio kaj situas ĉe la delto de Ĉang Ĝjang. La ĉinaj mallongigoj de Ŝanhajo estas Hù (滬 or 沪) kaj Shēn (申). La nomo Ŝanhajo signifas "sur la maro" aŭ "sur la maron". Ŝanhajo estas unu el la kvar municipoj, kiuj havas la statuson de provinco.
Ĉang Ĝjang
Ŝanhajo estas urbo kaj provinco en Ĉinio kie LU Ŝi-Ŝin fondis Esperanto-Asocion en 1912.
Historio
Antaŭ la urbo de Ŝanhajo, ĝi nomis sin Songliang--parto de la urbo de Suĝoŭo. Tio estis mil jaroj antaŭen. Muroj konstruiĝis en 1553 post Jesuo Kristo, kaj tio estis la komenco de la urbo de Ŝanhajo. Tamen, antaŭ la 19-a jarcento, la urbo ne enhavis multe da grandajn artaĵojn, kiel aliaj ĉinaj urboj. Antaŭ la jaro 1927 Ŝanhajo estis en la provinco de Ĝjangsuo (ĉefurbo Nankino).
La rolo de Ŝanhajo grandiĝis dum la 19-a jarcento, ĉar li estis bone trovita por la Okcidento.
Ekonomio
Ŝanhajo estas la ekonomia centro de Ĉinio. Ĝi konkurencas kun Honkongo; la lasta havas pli bonan juran sistemon kaj pli grandajn bankojn, sed la unua havas pli bonajn ligojn kun la ĉina registaro.
Arĥitekturo
La arĥitekturo de Ŝanhajo estas fama. Ĝi ankaŭ havas unu el la plej modernaj transportaj sistemoj de la mondo. La plej alta konstruaĵo de Ĉinio estas en Ŝanhajo.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.smartshanghai.com shanghai .... cultur - nightlife - dining]
http://www.china.org.cn/esperanto/2429.htm
Kategorio:Urboj de Ĉinio
ja:上海
ko:상하이
ms:Shanghai
th:เซี่ยงไฮ้
zh-min-nan:Siōng-hái
ŜenŝjiothumbLa ĉina regiono Shaanxi situas estas en la meza baseno de la Flava Rivero en la postregiono de Ĉinio, okupas lokon facile ligantan la ĉinan orienton kun ĝia okcidento, la nordon kun la sudo. Ĝia totala areo estas 205.600 kvadrataj kilometroj.
La provinco nomiĝas Shǎnxī en la ĉina, sed oni kutime skribas ĝin kiel Shaanxi por distingi ĝin de la najbara provinco Shānxī. PIV2002 proponas por ĝi la Esperantan nomon Ŝenŝjio.
Naturaj riĉfontoj
Minaĵoj
Nun oni jam konstatis la rezervokvanton de 91 minaĵoj, inter kiuj la karbo estas 161,8 miliardoj da tunoj, kiu estas la plej granda rezervokvanto de minaĵo de la provinco.
Akvoenergio
La riveroj norde de Qinling-montaro apartenas al la akva sistemo de la Flava Rivero kaj tiuj sude de la montaro -- al tiu de Jangzi-rivero. Hanshui, unu el la grandaj branĉoj de Jangzio, estas la plej granda rivero en la provinco kaj ĝia jara akva flukvanto konsistigas pli ol duonon de tiu de la tuta provinco. La akva flukvanto de la tuta provinco estas 42.6 miliardoj da kubmetroj, al kiu oni povas instali generatorarojn kun totala kapacito de 14 milionoj da kW.
Animaloj
Tie vivas 750 specoj da sovaghaj vertebruloj, el kiuj 79 estas raraj, inkl. de pando, orhara simio, neofeliso (Neofelis nebulosa) kaj aliaj 9 specoj da bestoj protektataj de la ŝtato.
Vegetaloj
En Shaanxi la arbaroj kovras 5.93 milionojn da hektaroj, kiuj konsistigas 28.8% de la totala areo de la provinco. Tie kreskas 3300 specoj da sovaghaj vegetaloj, el kiuj 37 estas raraj kaj 800 farmaciaj. La tie kreskantaj hipofaeoj (Hippophae rhamnoides), gynostemma pentaphylla kaj aliaj sanigaj drogoj estas ekspluatindaj. La produktokvanto de lako kaj ghia kvalito estas la unuaj inter la samspecaj produktoj de nia lando. Jujubo, juglando kaj uruŝio estas tradiciaj eksportaĵoj de la provinco.
Turismo
En Shaanxi estas 72 imperiestraj maŭzoleoj, kiuj bone montras la sociajn ekonomion kaj kulturon de la koncerna epoko. La Maŭzoleo de Huangdi, Terakota Legio de Qin-dinastio, Famen-templo, Stelearo de Xi'an, Historia Maŭzoleo de Shaanxi, Antikvaj Urbomuroj de Xi'an kaj aliaj 4 lokoj estas rigardataj kiel la plej bonaj vidindaĵoj. La Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj ghia terakota legio estis enlistigitaj en la nomaron de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.
Mediaj problemoj
Nun akriĝas la dezertiĝo, grunda erozio kaj sablovento.
Antaŭ 1500 jaroj ĉie en Shaanxi estis verda stepo kaj oni honoris ghin per la nomo: "surtera maro" kaj "surtera paradizo". Poste pro militado kaj troa ekspluatado, detruighis arbaroj kaj flaŭro, dezertighis kampoj peco post peco. La medio estis grave damaghita. Ghis 1949 perskaŭ komplete malaperis la arbaroj kaj fekundaj stepoj. Sablo movighas senĉese suden, engluante kampojn kaj vilaghojn. Furioza sablovento serioze malutilis al la tieaj industrio kaj agrikulturo.
La konstanta lavado kaj mordado de akva fluo sulkigis la la Leŭsan Altebenaĵon. La subprovincoj Yan'an kaj Yulin, estas lokoj, kie grave efloreskas la grundo. Ĉiujare tie kelkcent milionoj da tunoj da sablo forportighas de la Flava Rivero kaj sedimentas en ghia lito.
Oni faras reordigon de la medio unue en la norda parto de la provinco. La inghenierio "Beligi la Montojn kaj Riverojn" ja estas destinita por moderigi la grundan erozion kaj plibonigi la ekologian medion. Konforme la malsamajn cirkonstancojn de diversaj lokoj oni faris planon por bonordigi, konstrui kaj disvolvi la regionon konstante suferantan de sablovento ĉe la Granda Muro interne de Shaanxi, sulkoplenajn lokojn sur la Leŭsa Altebenaĵo en norda Shaanxi, sulkoplenajn lokojn sur Weibei-Altebenaĵo, Guanzhong-Ebenaĵon kaj regionon inter la montaroj Qinling kaj Daba. Post penado en dekoj da jaroj Shaanxi certe farighos bela loko, utila al la ekonomia kaj socia disvolvigho.
Loghantaro
Loĝantoj: 35,96 milionoj
Loĝantara kresko: 0.713%
Nacioj: Hanoj konsistigas 99.4% de la tuta loĝantaro. Tie vivas ankaŭ hujoj, manĉuroj kaj mongoloj. La loĝateco de la provinco estas 174 homoj po kvadrata kilometro.
Ekonomio
- Enlanda totala produktovaloro: 148,76 miliardoj da juanoj (en 1999)
- Kresko: 8.4% (en 1999)
- Pokapa poduktovaloro: 3834 juanoj
- Procentoj okupataj de la unua, dua kaj terciara industrioj en la produktovaloro: 20.5%; 41.1% kaj 38.4%
- Financa enspezo: 9.33309 miliardoj da juanoj
Ekstera komerco:
En 1999 la totala importa kaj eksporta valoro estis 2.033 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta estis 1.177 miliardoj kaj laboruloj eksportitaj eksterlanden enspezis 860.7 milionojn da usonaj dolaroj. Sole en 1999 Shaanxi sendis 1883 inĝenierojn, teknikistojn kaj fakajn laborulojn eksterlanden.
Fremda investo:
En 1999 en la provinco estis 157 projektoj investitaj de alilandanoj, kaj oni fakte uzis 265 milionojn da juanoj. En Shaanxi estas 2 980 alilandaj entreprenoj. La Frato-Kompanio de Japanio, MCME-kompanio de Usono, Philip-kompanio de Nederlando, Norda Elektra Aplika Kompanio de Kanado kaj aliaj ekfunkciis en Shaanxi. De 1983, kiam en la provinco aperis la unua alilanda entrepreno, ĝis 1999, la provinco sankciis entute 2971 projektojn investitajn de alilandanoj, kiuj uzis sume 2.745 miliardojn da usonaj dolaroj.
Ĉefaj industrioj:
Elektronika, maŝina, farmacia, kemiindustria, fuela, manĝaĵa kaj turisma.
Telekomuniko
Telefonoj (konduktilaj kaj senfadenaj).
Nun en Shaanxi funkcias sume 2532 mil programregaj telefonoj kaj 4 milionoj da ordinaraj kaj poŝaj telefonoj.
Trafiko
Fervojoj
En Shaanxi funkcias 13 fervojoj. la Xi'an-a Fervoja Stacio kaj ĝia klasifikejo formis la plej grandan fervojan centron en la nordokcidento de Ĉinio.
Ŝoseoj
Xi'an estas centro de la provincaj ŝoseoj. De Xi'an radias 9 ŝtataj ŝoseoj. Ekspresaj aŭtovojoj longas 385 km.
Aviado
La Xi'an-a Flughaveno estas unuaklasa aerodromo de nia lando, taŭga por diversaj aviadiloj. Xianyang-aerodromo sub la Xi'an-a Flughaveno estas aviada nodo en la nordokcidento. La aerodromo estas grandigata. En Shaanxi estas 119 aerlinioj, kiuj ligas la provincon kun 51 ĉinaj urboj kaj multaj urboj de aliaj landoj.
Entreprenoj bezonantaj fremdan investon
Bazaj instalaĵoj, kemiindustrio, farmacio, metalurgio, maŝinfarado, elektroniko, malpezindustrio, manĝaĵo-prilaboro kaj konstrumaterialoj.
ja:陝西省
ko:산시 성 (섬서성)
simple:Shaanxi
Ŝinĝjango
Sinkiango (ĉine 新疆 [Sjinĉiang], pinjine Xīnjiāng, poŝtpinjine Sinkiang, ujgure شىنجاڭ [Ŝinĝang], kaj laŭ PIV2002 Ŝinĝjango), aŭ plennome Ujgura Aŭtonoma Regiono de Sinkiango, estas provinco de Ĉinio. La nomo pli malpli signifas "novan limon".
Sinkiango situas ĝis 7435 m. super la marnivelo de 155 m. desub la marnivelo, en nordokcidento de Ĉinio, kovras 1,66 milionojn da kvadrataj kilometroj, kiuj konsistigas 1/6 de la ĉioma areo de Ĉinio. Ĝi estas la plej granda provinc-nivela regiono en Ĉinio.
Tie troviĝas 68 milionoj da hektaroj da tero utiligeblaj por terkulturo, forstumado kaj paŝtado, kiuj konsistigas 41.19% de la totala areo de la regiono. La kultureblaj kampoj kovras 9.33 milionojn da hektaroj kaj nun 4.0787 milionoj da hektaroj estas kulturataj. Tie la natura herbejo kovras 48 milionojn da hektaroj. Artefarita herbejo kovras 666700 hektarojn. Ghi estas unu el la 5 plej grandaj paŝtejoj de nia lando. En Sinkiango la tero utiligebla por forstumado estas 4.8393 milionoj da hektaroj (arbaroj kovras l.5333 milionojn da hektaroj), kaj la akumulita lignokvanto estas 250 milionoj da kubmetroj.
Minejoj
Tie jam malkovriĝis 122 specoj da minaĵoj, inter kiuj la rezervokvanto de perilio, muskovito, natria salpetro, kaolino kaj serpenteno okupas la unuan lokon de la tuta lando; la konstatita rezervokvanto de fererco estas 730 milionoj da tunoj. Tie subtere estas pli ol 70 specoj da nemetalaj minaĵoj, el kiuj muskovito, gemo, asbesto kaj Hetian-jado estas famaj tra la tuta mondo. Tie la rezervokvanto de salo estas 318 milionoj da tunoj, tiu de soda sulfato x170 milionoj da tunoj, kaj tiu de natria salpetro -- 2.326 milionoj da tunoj.
Energio
La jara forkuranta surtera akvokvanto de la tuta regiono estas ĉ. 88.4 miliardoj da kubmetroj, la ekspluatebla subtera akvo estas 25.2 miliardoj da kubmetroj kaj glaciriveroj kun akva rezervokvanto de 2580 miliardoj da kubmetroj, kovras 24 mil kvadratajn kilometrojn. En Sinkiango la taga sunbrilado estas longa kaj la jara sunbrilado estas meznombre 2600-3400 horoj. La karba rezervokvanto konsistigas 37.7% de tiu de la tuta lando kaj tiu de nafto kaj natura gaso estas 30 miliardoj da tunoj kaj konsistigas pli ol kvaronon de tiu de la tuta lando.
Animaloj kaj vegetaloj
En Sinkiango loĝas 699 specoj da sovaĝaj animaloj, el kiuj estas 85 specoj da fiŝoj, 7 specoj da amfibioj, 45 specoj da rampuloj kaj 137 specoj da mamuloj. Jam konstatighis, ke tie estas 4 mil specoj da sovaghaj vegetaloj, el kiuj kanaba apocino kaj tarakso (Taraxacum kok-saghyz) kaj aliaj 1mil specoj da vegetaloj estas tre valoraj.
Loĝantaro
Loĝantoj: 17.4735 milionoj
Loĝantara kresko: 1.281% (en 1998)
Nacioj
Tie vivas 10.733 milionoj da nacimalplimultanoj, kiuj konsistigas 61.42% de la totala loghantaro de la regiono. En Sinkiango vivas 6.601 milionoj da hanoj. Tie estas entute 47 nacioj kaj el ili de generacio al generacio vivas ĉefe ujguroj, hanoj, kazakoj, hujoj, mongoloj, kirgizoj, taĝikoj, ŝibeoj, uzbekoj, manĉuroj, dauroj, tataroj kaj rusoj.
Ekonomio
- Enlanda tuta produktovaloro: 111.667 miliardoj da juanoj (en 1998)
- Pokapa produktovaloro: 6667 juanoj (en 1998)
- Financa enspezo: 6.53928 miliardoj da juanoj (en 1998)
Ekstera komerco
Sinkiango havas konstantan komercan rilaton kun pli ol 70 landoj kaj regionoj. Nun ĝi eksportas proksimume 200 specojn da varoj, sed antauhe nur dekkelkajn specojn. La de ĝi eksportitaj lokaj specialaĵoj, tekstilaĵoj kaj maŝinoj havas grandan debiton en la internacia merkato.
Fremda investo
Sinkiango jam uzis 2.2 miliardojn da juanoj investitajn de alilandaj entreprenistoj. En 1998 la totala importa kaj eksporta valoro de la entreprenoj investitaj de alilandaj komercistoj atingis 115.58 milionojn da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta -- 84.99 milionoj kaj la importa -- 30.59 milionoj.
Ĉefaj industrioj
Olea ekspluato, olea kemiindustrio, tekstila industrio, grena produktado, kemiindustrio, maŝin-industrio, elektroprodukto kaj forstuma industrio.
Telekomuniko
Nun ĉiuj prefektujoj kaj gubernioj estas ligitaj per aŭtomata longdistanca telefona reto. Bone funkcias ankauh optika kablo liganta la regionon kun Euhropo kaj aliaj landoj de Azio.
Radio kaj Televido
Tie estas 6 radiostacioj, 39 kurt- kaj mezondaj radioelsendaj stacioj, 18 TV-stacioj, 61 TV-elsendaj kaj transsendaj stacioj ĉiu kun kapacito de pli ol unu kw.
Trafiko
Fervojoj
La projekto rapidigi trajnan veturadon sur Sinkiango-Lanzhou-a Fervojo, unu el la gravaj projektoj por triafoja rapidigo de la trajna veturado en Ĉinio, estas efektivigata glate. Lauh plano la projekto estos plenumita antauh la unua de oktobro, 2000. La Sinkiango-Lanzhou-a Fevojo, pli ol 2 mil km longa, estas trunka fervojo liganta la orienton de Ĉinio kun ghia okcidento. Funkcias ankauh la dutraka linio. La fervojo en suda Sinkiango inter Korla kaj Kashi nun estas en streĉa kostruado. Oni jam elspezis 2,4 miliardojn da juanoj por okcidenten-etenda projekto de la Sud-Sinkiango-a Fervojo kaj la 29-an de decembro 1998 la fervojo jam atingis Xiggar, kaj la linio jam longas entute 826.9 km. La unuan de decembro, 1998, la sekcio inter Korla kaj Aksu komencis funkcii.
Ŝoseoj
Ĉiuj prefektujoj kaj gubernioj de Sinkiango kaj 99% de ghiaj distriktoj nun estas ligataj de ŝoseoj. La 7 ŝtataj trunkaj ŝoseoj kaj 62 regionaj ŝoseoj kune formis facilan trafikan reton kun Urumqi kiel la centro, kiu ligas la regionon kun Gansu, Qinghai en la oriento kaj Tibeto en la sudo kaj multaj landoj de la Meza Azio en la okcidento. Ghis la fino de 1998 funkcias 32701 km da trunkaj ŝoseoj.
Akvovojoj
Sur la riveroj Ili kaj Ertix iras sezonaj pasagherŝipoj kaj barĝoj.
Aviado
Sinkiango estas la loko, kie la civilaj flughavenoj estas plej multaj kaj aerlinioj plej longaj en Ĉinio. La Flughaveno Urumqi estas unu el la 6 internaciaj flughavenoj de Ĉinio. De tie oni povas flugi al la Okcidenta Azio kaj Euhropo. De Urumqi oni povas flugi rekte al Lanzhou, Xi'an, Pekino kaj Ŝanhajo. En la regiono oni povas flugi de Urumqi al Hami, Korla, Kuqa, Hotan, Kashi, Aksu, Yining, Karamay, Fuyun kaj Altay. Nun la Flughaveno Urumqi estas grandigata. En 1998 la Sinkiango-a Aviada Kompanio transportis varojn sume de 298773400 t.hkm., 1340600 homojn kaj 26862.4 tunojn da poŝtaĵoj.
Projektoj bezonantaj fremdan investon
Agrikulturo, fuelo, telekomunikado, urba konstruado, higieno, industria prilaboro, turismo, ekstera komerco, financo, asekuro, poŝtado kaj podetala komerco.
Favoraj politikoj por fremda investo
Post kiam oni decidis la gravajn punktojn por utiligi fremdan investon en 2000, Sinkiango plene utiligas la ŝtatajn politikojn favorajn al la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio. | | |