Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ĉukpilko

Ĉukpilko

Ĉukpilko estas sporto kreita en 1970 de svisa biologo Hermann BRANT. Ĉukpilko temas pri teama pilkoludo, ĝi celas esti sporta aktiveco tre rapida, plezuriga kaj saniga. La ludo esceptas ĉion ajn formon de perforto kaj agresema tuŝo inter la ludnatoj. Ĉukpilko estas ludata en rektangula sportejo (oficiale 20X40 m), sur sporta planko, tero, sablogreso. La du ludantaj teamoj havas 9 sportistojn. La pilko ne povas tuŝi la plankon, ĝi devas esti pasata inter la samteamaj ludantoj nur aere. Ĉe la du 20-metraj flankoj estas elasta reto 1,2 m (nomata "kadro de resendo), klinita 55º kaj protektita per malpermesata areo desegnita laŭ duonluno kun radiuso 3m. La poento okazas kiam iu ludanto ĵetas la pilkon kontraŭ iu ajn kadro (oni povas ataki en la du flankoj, laŭ elekto). Kiam la pilko revenas, neniu el la atankanta teamo ĝin prenu antaŭ ĝi tuŝi la plankon. Se la defendanta teamo ĝin prenas antaŭ la pilko tuŝi la plankon, okazas la "ŝanĝigo de posedo", kaj tiamaniere, la atakintoj iĝas defendantoj kaj la defendintoj, atakantoj. La teamo kiu posedas la pilkon (atakanto) povas fari maksimume 3 pasoj inter ili antaŭ ĵeti ĝin kontraŭ la kadro. Dum la atakanta teamo faras siajn pasojn, la defendantoj ne povas posedpreni ("ŝteli") la pilkon, ili nur povas fari tion post la ĵetado kontraŭ la kadro, kiam povas okazi poento de la atakanta teamo (se la pilko tuŝas la plankon) aŭ la ŝanĝo de posedo (se la defendanta teamo ĝin prensa).

Eksteraj ligoj


- [http://www.tchoukball.org www.tchoukball.org] kategorio:sporto

1970

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1970 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1965 - 1966 - 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1970 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 55-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Aperas Plena Ilustrita Vortaro (PIV);
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE fariĝis prezidanto de Hispana Esperanta-Federacio
- Germanio : Bavario : La partio CSU ("Kristana Socia Unuiĝo") gajnas la balotojn.
- Niĝerio : Ĉeso de la Biafra milito.
- Gambio fariĝas respubliko.
- Omano : Kabus ben Said sultaniĝas.
- Usono : Ohio : Membroj de la Nacia Gvardio pafis kaj mortigis kvar studentojn ĉe Ŝtata Universitato Kent dum manifestacio kontraŭ la milito en Vjetnamio.
- 26-a de marto : Unua supersonlima flugo de la Concorde.
- Fiĝioj sendependiĝas (10-a de oktobro) kaj aniĝas al UNO.
- 17-a de oktobro : Anwar SADAT fariĝis prezidento de Egipto.
- Gvajano eniras Britan Komunumon.

Naskiĝoj


- 27-a de marto : Mariah CAREY
- 29-a de aprilo : Uma THURMAN
- 22-a de majo : Naomi CAMPBELL
- 24-a de julio : Jennifer LOPEZ
- 23-a de aŭgusto : Usono : River PHOENIX
- 25-a de aŭgusto : Claudia SCHIFFER

Mortoj


- 2-a de februaro : Bertrand RUSSELL
- 1-a de marto: Karel ŠOLC
- 20-a de aprilo : Paul CELAN
- 12-a de majo : Svedio : Nelly SACHS
- junio: Otto BRANDT
- 1-a de junio : Italio : Giuseppe UNGARETTI
- 7-a de junio : E. M. FORSTER
- 10-a de aŭgusto : Alexander GODE, inventisto de Interlingua
- 13-a de aŭgusto : Vernon Joseph LECK
- 1-a de septembro : François MAURIAC
- 18-a de septembro : Jimi HENDRIX
- 19-a de septembro : Germanio : Johannes Heinrich SCHULTZ
- 25-a de septembro : Svislando : Erich Maria REMARQUE
- 2-a de oktobro : Germanio : Grethe WEISER
- Josef BURGER
- Marcel MINNAERT

Ceteraj


- 1-a de januaro : Uniksa epoko komensis je 00:00:00 UTC. ----
1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1970 ja:1970年 ko:1970년 simple:1970 th:พ.ศ. 2513

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]] Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj. "Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj: :Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon: :Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj. :virusoj -- Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna origino Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Konstanteco: adapto al la ŝanĝo

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]] Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

DNA sequence Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj. La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Diverseco kaj evoluo de la vivuloj

Biologia klasado

Rilatoj inter vivuloj

Historio de la vorto "biologio"

Historio


- Famaj Biologoj

Listo de biologiaj fakoj


- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985

Ekstera Ligo en Esperanto:


- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html als:Biologie ja:生物学 ko:생물학 ms:Biologi simple:Biology th:ชีววิทยา


Tero

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento. ---- Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun). La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.vivo La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema. Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969. Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun: Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj. ----

Vidu ankaŭ:

Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero ---- Kategorio:Sunsistemo ja:地球 ko:지구 ms:Bumi simple:Earth th:โลก zh-min-nan:Tē-kiû

Sablo

Sablo estas nature okazanta, fajne dividita roko, konstituita de partikloj etendantaj laŭ grandeco de 0,063mm ĝis 2 mm. Individua partiklo en tiu ĉi grandeca etendo nomiĝas sabla grajno aŭ sablero. La sekva pli malgranda klaso en geologio estas ŝlimo, kiu havas partiklojn de sub 0,063 ĝis 0,004 mm grandece, kaj la sekva pli granda grandeco estas gruzo, kiu etendiĝas supren ĝis 64 mm (vidu grajna grandeco por la uzataj normoj.

Troviĝo de Sablo

La plej kutima konstituaĵo de sablo ĉe interne kontinentaj situoj kaj ne-tropikaj marbordaj situoj estas siliko (silicia duoksido) ofte en la formo de kvarco. Tamen, la konsisto de sablo varias laŭ lokaj fontoj de roko kaj kondiĉoj. Multo da la subtilaj blanka sablo trovita en situo de korala rifo, ekzemple, estas pulvorita koralo (kalkstono) kiu pasis tra la digesto de fiŝo. Iuj situoj havas sablojn kiuj entenas ferofeldspato. sablo estas transportita de ventoakvo kaj deponiĝas en la formo de plaĝoj, dunoj, sablpintoj, sablbenkoj, kaj similaj. En dezerto, sablo estas la domina speco de grundo.

Uzoj de Sablo

Sablo estas ofte la precipa komponanto de la agregaĵo uzita por la preparado de betono. Sablo fabrikita ĉe rokrompejoj por uzo kiel agregaĵo nomiĝas hom-sablo. Sablo estas uzata por la farado de vitro kaj por farado de silicio. Homoj, speciale infanoj ŝatas ludi kun sablo sur plaĝoj aŭ en sabloskatoloj. Vidu sablokastelo por detaloj.

Ankaŭ Vidu


- Kantanta sablo
- Listo de mineraloj
- Sabloŝtono
- Sabloŝtormo ----

Heraldiko

Sablo estas la heraldika nigro, unu koloro el la grupo de la farboj. :Ĝi estas profunda koloro, same kiel la aliaj farboj (gorĝo, lazuro, sinoplo...), por bone kontrasti kun la helaj koloroj de la metaloj (oro kaj arĝento). :Oni ĝin bildigas per horizontalaj kaj vertikalaj haĉoj kiam koloroj ne disponeblas. :Sablo referencas al la tradicia anglo-normanda terminaro (fr kaj en sable) kiu fontas verŝajne el "zibelo" kaj ties nigra felto. Cetere, prae, "sablo" funkciis kiel pelto. :Sablo oftas sur la blazonoj, sed ĉefe sur la germanaj. ja:砂 ko:모래

Pilko

Pilko estas plej ofte globoforma, elasta ludilo aŭ sportilo el ledo, kaŭĉukoplasto. Pilkoj konstruiĝas ĝenerale el aerplena ŝelo, kiu akiras globoformon nur post pumpado je certa premo (esceptoj estas la hokea kaj golfa pilkoj). Similaj sportiloj el malmola, kompakta materialo (ekz. lignoplasto) estas globoj (en kegloludobilardo). Oni jam ekipis en la antikva erao pilkoludejojn en palacoj. Dum la jarcentoj oni elpensis multajn pilkoludojn. Por tiuj ludoj oni fiksis regulojn, kiun oni laŭ bezono precizigis. ja:ボール

Kategorio:Sporto

Kategorio:Kulturo ja:Category:スポーツ ko:분류:스포츠 simple:Category:Sports

Ŝablono:Vikipediisto tr

tr Bu kullanıcının anadili Türkçedir..


pozycjonowanie tablice hosting elitarne.info Reklama










































:: RELATED NEWS ::
鸢尾花

参见文本。 鸢尾是一种鸢尾科植物。

起源

鸢尾属属于鸢尾科。因鸢尾科还包括有唐菖蒲番红花香雪兰等。大约200个属种,所以鸢尾家族是特别庞大的。“鸢尾”之名来源于
以太
以太(ether)是一種曾被假想的電磁波的傳播媒質,但後來被證實並不存在。 19世纪,科学家们逐步发现光是一种波,而生活中的波大多需要传播介质(如声波的传递需要借助于空气,水波的传播借助于等)。受Mediawiki:百家姓
  - 经过实施试验,发现结构太长,于是舍之不用,但工作不会白费,劳动成果应用于百家姓
- 关于Mediawiki:著名科学家列表
  - 讨
Wikipedia:尝试记录/Mediawiki:著名科学家列表

希望这样


- 只收录最著名的科学家
- 只收录已有的条目
- 排序暂时按照拼音,不知道这样对中国大陆以外的朋友是否方便 --Jflycn 15:13 2004年5月23日 (UTC)

建议


- 科学家好像太多了,最好作领域分类吧?
  - MediaWiki:物理学家?
  - MediaWiki:数学家?
- 也
实践是检验真理的唯一标准
“实践是检验真理的唯一标准”,在中华人民共和国,这句话引起人们的直接反应就是在1978年5月11日发表于《光明日报》的题为《实践是检验真理的唯一标准》的特约评论员文章。当日,新华社转发了这篇文章。12日,《人民日报》和《
全国信息学奥林匹克竞赛
全国青少年信息学奥林匹克竞赛(National Olympiad in Informatics,NOI),是由中华人民共和国教育部中国科学技术协会批准的,中国计算机学会主办的面向中华人民共和国教育部中国科学技术协会批准的,中国计算机学会主办的面向中华人民共和国教育部中国科学技术协会批准的,中国计算机学会主办的面向1924年-2004年)生於浙江東陽市,是中國著名笛子演奏家。 在改良笛子演奏技巧方面,趙松庭揉合了笛子南北二派吹奏技巧,並借鑑西方長笛的技巧而創出剛柔並濟的浙派。除此以外,趙松庭更把
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org