Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ĉielo

Ĉielo

Antikvaj ĉinoj opiniis, ke la ĉielo estas la plej granda kaj la plej alta. Tial, ili konis la ĉielon pere de alternado de la kvar sezonoj kaj irado de la steloj. En la prahistorio ĉiuj ŝanĝiĝoj de la naturo, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, kaŭzis maltrankvilon de homoj, ĉar ili havis striktan rilaton kun la homa vivo: Vintre la sunlumo portis al ili varmon, somere pluvego kaŭzis inundon kaj forrabis de ili la loĝejon... Sunlumo, pluvo kaj neĝo devenas de la ĉielo, tial ili opiniis, ke la ĉielo estas reganto de la universo. Ĉio en la universo naskiĝis laŭ volo de la ĉielo. Tiu, kiun la ĉielo volas fari reganto, estas imperiestro. La imperiestro ja regas la homan socion en la nomo de la ĉielo, tial la popolo devas obei lin senkondiĉe. Ankaŭ la imperiestroj kredis al la volo de la ĉielo. Foje la unua imperiestro de la Okcidenta Han-dinastio Liu Bang (206-194 a.K. sur la trono) grave malsaniĝis. Lia edzino volis venigi kuraciston, sed Liu diris, ke li suverenas kaj malsanas laŭ la volo de la ĉielo, kaj kontraŭ tio kuracisto povas fari nenion. La teorio de ĉiela volo naskiĝis en pratempo, tamen ĝi ne estas la unika aserto de la antikvaj ĉinoj pri la ĉielo. Xunzi (313-238 a.K.), granda pensulo de la periodo Militantaj Regnoj, opiniis, ke irado de la suno kaj luno, alternado de la kvar sezonoj, vento, pluvo kaj kresko de ĉiuj vegetajoj estas naturaj fenomenoj. La ĉielo ne estas dio. Wang Chong (27-97 p.K.), filozofo de la Orienta Han-dinastio, diris, ke samkiel la tero, ankaŭ la ĉielo estas korpo. Ĝi, je dekoj da miloj da kilometroj super la tero, havas neniun volon kaj ne povas fari spiritan efekton al la homoj. Laŭ li, se la ĉielo koleras per tondro kaj gojas per pluvo, kial do ĝi ofte ĝojas kaj koleras samtempe? Ĉu ĝi estas freneza? Se la ĉielo ofte faras tondron por puni krimulojn sur la tero, kial ĝi ofte tondrumas ŝafojn en arbaroj, sed ne senkompatajn buĉistojn? Ĉu la ŝafoj estas krimaj? Laŭ Wang Chong la ĉielo havas formon. La konstelacioj en la ĉielo estas ripozejoj por la suno kaj luno, kiel postiljonaj stacioj sur la tero por poŝtistoj. Poste iuj montris, ke la ĉielo estas senlima kun neniu formo, dum la suno, luno kaj steloj ne havas devenon kaj agas ne tute same. Ilia irado kaj halto dependas de la aero. Zhang Zai (1020-1077), filozofo de la Norda Song-dinastio, opiniis, ke la ĉielo ja estas aero kaj la leviĝon de la suno kaj luno en la oriento kaj ilian malleviĝon en la okcidento kaŭzas ne la rotacio de la ĉielo, sed tiu de la tero. Jen la unua fojo, ke antikvaj ĉinoj metis la tezon pri la rotacio de la tero.

FORMO DE LA ĈIELO

Jam antaŭ pli ol 3 000 jaroj antikvaj ĉinoj inventis ĉaron. Por ŝirmi sin de pluvo kaj vento ili tegmentis ĝin. Pro tio iuj opiniis, ke la tero similas al la ĉaro, dum la ĉielo al la tegmento. En iliaj okuloj la ĉiela tegmento estas volba kaj ŝvebas super la tero. Aliaj supozis, ke la tero similas al kvadrata ŝaktabulo, dum la ĉielo al la ronda kovrilo, tio ja estas la tezo pri Ia ronda ĉielo kaj kvadrata tero. Tiu koncepto montriĝas ankaŭ en formo de tomboj de hanoj: La rektangula kavo aludas pri la tero, dum la ronda teramaso pri la ĉielo. Sur iuj ĉerkoj pentriĝis pordo, fenestroj kaj gardistoj, tio montras, ke la hejmo de la mortinto daŭre troviĝas inter la ĉielo kaj tero. Antikvaj ĉinoj faris rondan teramason altaro por kulti Ia ĉielon, dum la kulta ceremonio oni portis kostumojn kun broditaj suno, luno kaj steloj por fandiĝi kun la ĉielo. Ili prenis ankaŭ la teramason kiel kultejon de la tero kaj metis ĝin en akvon, opiniante, ke Ia akvo kaj tero formas la terglobon. La Ĉiela Altaro en Pekino konstruita antaŭ 400 jaroj ja estas ronda halo kaj la Tera Altaro - kvadrata konstruaĵo. Antaŭe ĉi tiu estis ĉirkaŭita de akvo. Kaj triaj opiniis, ke la tuta universo similas al ovo. En la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25 p.K.) oni faris ĉielglobuson kun signitaj konstelacioj sur ĝi. Oni klarigis per la globuso, ke kiam la suno enteriĝis, tagiĝis kaj post ĝia enteriĝo noktiĝis. Poste Wang Chong neis tiun ĉi tezon, dirante, ke se la suno vere enteriĝas, do kial oni povas ĉerpi akvon el la tero? Ĉu la suno iras en akvo? Li opiniis, ke la suno rivoluas laŭ difinita direkto, sed ne enteriĝas. Nelonge post Wang, Zhang Heng, alia fama sciencisto, aldonis ion gravan al la teorio de la ĉielo-sfero. Li diris, ke la ĉielo similas al ovoŝelo, dum la tero al ovoflavo, tial la ĉielo rivoluas ĉirkaŭ la tero. Laŭ la teorio de la ĉielo-sfero en la tuta mondo la tago kaj nokto ne nur estas samlongaj, sed ankaŭ okazas samtempe. Post la 7-a jc., kiam armeo de Tang-dinastio ekspediciis norden, oni trovis, ke tie la tagoj estas longaj, dum la noktoj daŭras nur unu aŭ du horojn. Pro tio oni malkovris eraron de la teorio de la ĉielo-sfero. Kompare kun tiu teorio, la tezo pri la ĉielo kiel tegmento estas preskaŭ scienca. Laŭ tiu tezo la ĉielo estas ronda tegmento kaj la suno iras sur ĝi laŭ certa orbito. Oni supozis, ke sur la ĉielo estas 7 cirkloj kun sama centro. Kiam la suno atingas ekstreman nordon, la nordo estas en tagmezo, dum la sudo en noktomezo kaj sekve ankaŭ la tago kaj nokto estas en malsamaj horoj en diversaj lokoj. Kaj kiam la suno atingas la internan sferon plej proksime de Arkto, estas somera solstico en ĝi kaj la tago estas la plej longa kaj varma. Kiam la suno atingas Ia eksteran sferon plej malproksime de Arkto, estas vintra solstico en ói kaj la tago estas la plej malvarma kaj mallonga. Kiam la suno atingas la mezan sferon, la tago estas longa samkiel la nokto kaj Ia vetero estas ne varma nek malvarma. Tiam estas ekvinokso printempa aŭ aŭtuna. Tiu teorio havas ion komunan kun la moderna astronomio. La interna sfero sur la ĉiela tegmento similas al tropiko de la Kankro, dum la ekstera al tropiko de la Kaprikorno kaj la meza al ekvatoro. Laŭ la tezo pri la ĉielo kiel tegmento la loko, kie la tago daŭras 6 monatojn kaj la nokto ankaŭ tiom longe, kaj somere glacio ne degelas, ja estas nenio alia ol Arkto, dum la loko, kie greno dufoje maturiĝas en la jaro, kaj vintre verdas herboj, ja estas la tropikaj zonoj proksime al ekvatoro. Modernaj astronomoj opinias, ke tio ne estas hazardo, sed la rezulto akirita de antikvuloj probable en Arkto kaj tropikaj zonoj. Sed kiamaniere ili atingis la lokojn antaŭ miloj da jaroj? ORIGINO DE LA ĈIELO En la komenco oni opiniis, ke la ĉielo estis kreita de dioj. Antaŭ naskiĝo de la ĉiélo, en la tuta universo regis granda ĥaoso, kaj poste aperis du dioj, kiuj malfermis la ĉielon kaj teron. Poste cirkulis alia mito, ke la universo estis ovoforma kun la dio Pan Gu ene. Li faris la klaran aeron supren, tio ja estis la ĉielo, kaj la malklaran malsupren, tio ja estis la tero. Jen la ĉielo apartiĝis de la tero. Kaj poste la korpo de Pan Gu kreskis kun 1eviĝo de la ĉielo kaj dikiĝo de la tero. Tiamaniere forpasis 18 000 jaroj, La ĉielo fariĝis ekstreme alta kaj la tero ekstreme dika. Tiam mortis Pan Gu. Sed lia dekstra okulo fariĝis la luno, iia maldekstra - la suno, liaj dentoj - steloj, liaj kvar membroj - altaj montoj, lia sango - rivero kaj maro, liaj haroj - arboj kaj herboj. En la periodo Militantaj Regnoj naskiĝis granda filozofo Zhuangzi (369-286 a.K.). Li opiniis, ke la ĉielo, tero kaj homoj devenis de aero, origino de la tuta universo. Post kelkaj jarcentoj iuj metis jenan tezon: la aero devenis de akvo, origino de la tuta universo kaj kompreneble, la ĉielo, suno, luno kaj ĉiuj steloj devenis de la akvo. Wang Chong opiniis, ke la ĉielo kaj tero ne havas naskiĝon nek morton. La ĉielo ĉiam restas la sama estinte, estante kaj estonte. Laŭ li la ĉielo estas neŝanĝiĝanta. Tamen multaj opiniis, ke la ĉielo kaj tero havas sian originon kaj pereon. En Ĉinio cirkulas jena fablo: iu timas disfalon de la ĉielo kaj rompiĝon de la tero. Ĉar tiaokaze li povas nenie vivi, li do maltrankvilas tuttage. Lia amiko diris, ke la ĉielo estas akumulita aero, kiu ne povas fali teren, tamen la maltrankvilanto kontraŭdiris: " Ĉu la steloj povas ne fali, se la ĉielo estas el aero?" La amiko respondis, ke la steloj estas lumantaj objektoj, kiuj ne vundus la homojn, eĉ se ili falus. La maltrankvilanto diris, ke la ĉielo kaj tero ja povas detruiĝi, sed pro sia grandeco ili detruiĝas malrapide kaj oni certe maltrankviliĝos ĉe ilia detruiĝo. La fablisto opiniis, ke detruiĝo de la ĉielo kaj tero ja ne estas malbona afero, ĉar kiam pereos la nuna mondo, naskiĝos la nova kaj la homoj eble vivos pli feliĉe en la nova mondo. Laŭdindas, ke jam antaŭ pli ol 2 000 jaroj la homoj havis tian koncepton pri la ĉielo kaj tero. En la 1-a jc. sciencisto Zhang Heng montris, ke Ia universo estas senlima. En la 13-a jc. laŭ makroskopa vidpunkto iu erudiciulo eksplikis la koncepton pri la universo. Li diris, ke en la patrina ventro oni ne scias, ke ekstere estas granda mondo kun multege da homoj. Laŭ li en la senlima universo estas multaj mondoj, en ĉiu el ili la homoj naskiĝas kaj mortas kaj ankaŭ la ĉielo kaj tero naskiĝas kaj mortas, sed en malsamaj tempoj, ili ŝanĝiĝas senfine. Modernaj sciencistoj observas stelojn per teleskopo kaj sciiĝas, ke ekster la suna sistemo estas aliaj sistemoj en Galaksio kaj ekster Galaksio estas aliaj similaj kosmaj unuoj. Tio ja konformas al la supozo de niaj antikvuloj. Kompreneble antikvaj ĉinoj multe esploris la ĉielon. [[got:

Category:1910 songs

Category:1910 Category:Songs by year

Darmowe gry online narty sowacja pozycjonowanie aminokwasy gry










































:: RELATED NEWS ::
Generación de 1914
La generación de 1914 designa a un grupo de escritores que, nacidos en torno a 1880, tienen actividad desde 1900, aproximadamente: Gabriel Miró, Ramón Pérez de Ayala, Juan Ramón Jiménez, José Ortega y Gasset, Read More...
X Región de Los Lagos
La X Región de Los Lagos es una de las trece regiones en que se encuentra dividido el territorio chileno. Compuesta por cinco provincias, su capital es la ciudad de Puerto Montt. La Décima Región limita por el oeste con el Océano Pacífico, por el este con la República Argentina, por el norte con l
Isla Grande de Chiloé
La Isla Grande de Chiloé se encuentra en Chile. Es una isla que forma parte del Archipiélago de Chiloé. Es la más grande en extensión de todo el archipiélago, posee unos 180 kilómetros de longitud de norte a sur y un ancho promedio de 50 kilómetros, siendo la quinta isla más grande de Sudamérica (después de
Quino
Joaquín Salvador Lavado (nacido el 7 de julio de 1932), más conocido como Quino, es un humorista gráfico y creador de historietas argentino. Su obra más famosa es la tira cómica Mafalda (publicada originalmente entre 1964 y 1973).

Biografía

Nacido en la Música prehispánica de México
- Música virreinal mexicana. (Música del barroco mexicano)
- Música mexicana del siglo XIX.
- Música mexicana moderna y contemporánea. Estilos.
- Ópera mexi
Música virreinal de México
Durante el transcurso de los siglos XVI y XVII emergió en la Nueva España música del mismo esplendor y colorido de la música barroca contemporánea de Europa. Las composiciones musicales fueron dedicadas al culto religioso de le época así como también, en algunos casos, representar los sentimientos humanos más profundos. Existe una gran catidad de trabajos musicales y documentales que descri
Historia natural del cáncer de mama
El cáncer de mama consiste en la proliferación acelerada e incontrolada de células del epitelio glandular de los conductos de la mama. Como en otros tumores malignos, estas células se caracterizan por presentar particularidades propias de las células embrionarias: son células des-diferenciadas que han aumentado sus capacidades reproductivas enormemente y que se han vuelto inmortales, es decir, no pueden envejecer. Tampoco suelen madurar, aunque con frecuencia se diferencian adoptando características propias de estirpes celulares

Estrógeno
Los estrógenos son hormonas sexuales de tipo femenino producidos por los ovarios y, en menores cantidades, por las glándulas adrenales. Los estrógenos inducen fenómenos de proliferación celular sobre los órganos diana, principalmente endometrio, mama y el mismo ovario. Tienen un cierto efecto preventivo
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org