:: wikimiki.org ::
| Ĉina Lingvo |
Ĉina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Ĉina-Tibeta lingvaro > Ĉina
Specimeno: La Patro Nia:
:我们在天上的父,
:愿人都尊你的名为圣。
:愿你的国降临,
:愿你的旨意行在地上,
:如同行在天上。
:我们日用的饮食,
:今日赐给我们。
:免我们的债,
:如同我们免了人的债。
:不叫我们遇见试探;
:救我们脱离凶恶。
:因为国度,权柄,荣耀,
:全是你的,直到永远。
:阿们。
:Wǒ-mén zài tiān-shàng de fù
:Yuàn rén dōu zūn nǐ-de míng wéi shèng
:Yuàn nǐ-de guó jiàng-lín
:Yuàn nǐ-de zhǐ-yì xíng-zài dì-shàng,
:Rú-tóng xíng-zài tiān-shàng
:Wǒ-mén rì-yòng de yìn-shí,
:Jīn-rì cì-gei wǒ-mén
:Miǎn wǒ-mén-de zhài,
:Rú-tóng wǒ-mén miǎn-le rén-de zhài
:Bú jiào wǒ-mén yù-jiàn shì-tan,
:Jiù wǒ-mén tuō-lí xiōng èr.
:Yīn-wei guó-dù, chuán-bǐng, róng-yào,
:Chuán shì nǐ-de, zhí-dào yǒng-yuǎn,
:ā-mén.
La ĉindevenaj vortoj en Esperanto: Vejĉio (sinonimo por Goo), teo, uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo)
Eble, kiam la plejmulto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la normlingvon (alinome "mandarena"). La normĉina nomiĝas pǔtōnghuà ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la normĉina en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la normĉinan kiel unuan lingvon en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homojn, kiuj parolas la lingvon kiel dua lingvo, estas 1053 milionoj da parolantoj de la normĉina en la mondo. Tial la normĉina estas la plej parolata lingvo en la terglobo. Sed la normĉina mem havas multajn dialektojn.
La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Tamen, oni ne ĉiam povas legi la skribaĵojn de la aliaj ĉinaj lingvoj. Pro tio, oni instruas la skribon pǔtōnghuà en la lernejoj de la tuta Ĉinio kaj en Tajvano.
Alia grava ĉina lingvo estas la kantona, (ĉine: yuè aŭ 廣東話 gwong dung wa), la lingvo de Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Běijīng). Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo.
Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la mina 35.000.000.
Vidu ankaŭ:
- Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvoj
- sistemoj uzataj por montri prononcon de la lingvo por alilandanoj, kaj ankaŭ landanoj:
- Pinyin, Wade-Giles, Bopomofo
ĉinaj dialektoj
HAN-LINGVO estas uzata ĉefe de han-etno, la plejparto de la ĉina nacio, kiu, el pli ol 1.1 miliardoj da homoj, vivas sur la vasta teritorio de Ĉinio, tial han-lingvo kutime nomiĝas ĉina lingvo. Pro historiaj kaŭzoj han-lingvo havas en diversaj lokoj multajn variojn, t.e. dialektojn. En malsamaj lokoj oni aŭdas malsamajn dialektojn, el kiuj iuj estas kompreneblaj kaj aliaj tute ne.
Diversaj dialektoj malfaciligas interkomunikiĝon. Por reguligi han-lingvon kaj faciligi la interkomunikiĝon, en la 50-aj jaroj Cinio komencis popularigi putonghua (komuna parola lingvo de Ĉinio) kun la pekina sonsistemo kiel la normo de prononcado kaj la dialekto de norda Ĉinio kiel la baza kaj ellaboris la projekton por latinigi la han-lingvan fonetikan skribon. Nun la ĉinaj nacimalplimultoj daŭre uzas siajn etnajn parol- kaj skriblingvojn, kaj la hanoj plejparte parolas dialektojn en siaj regionoj, tamen tutlande ĉiuj popolanoj uzas putonghua. En Ĉinio oni ofte parolas putonghua kun malsamaj lokaj akcentoj, tamen komprenas unu alian.
Kial putonghua prenas la nordan dialekton kiel sian bazon? La kaŭzo estas, ke la norda dialekto montras la tendencon de la disvolviĝo de han-lingvo kaj de longa tempo gi populariĝas tra la tuta lando. En la vasta regiono de Harbin en nordorienta Ĉinio ĝis Kunming en sudokcidenta Ĉinio, de Nankino en sudorienta Ĉinio
ĝis Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta Ĉinio, vivas 3/4 de la hanoj, kiuj, parolante dialektojn, povas interkomunikiĝi sen granda malfacilo, sed sude de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero oni parolas diversajn dialektojn multe diferencajn de putonghua. Ĝenerale la dialektoj de la moderna hanlingvo estas dividitaj en 7 partojn, t.e. la nordan, Jiangsu-Zhejiang-an, Hunan-an, Jianĝi-an, Fujian-an, Guangdong-an kaj kejia(keĝja)-an, kaj ĉiu el ili, escepte de la unua, estas uzata de 25 ĝis 100 milionoj da homoj. La 7 ĉefaj dialektoj povas dividi sin ankaŭ en multajn branĉojn. La divido estas farita surbaze de la lingvaj trajtoj kaj ankaŭ historiaj faktoroj.
La Jiangsu-Zhejiang-a dialekto estas parolata ĉefe en la lokoj sude de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, escepte de la provinca ĉefurbo Nankino, kaj plejparto de Zhejiang-provinco. Tiu dialekto populariĝas ankaŭ en la famaj urboj Ŝanhajo, Suzhou kaj Hangzhou. La aliaj dialektoj estas parolataj en siaj respektivaj provincoj kaj ankaŭ en iuj urboj kaj gubernioj de aliaj provincoj, sed en iuj lokoj de sia provinco oni parolas aliprovincan dialekton. En iuj lokoj uziĝas samtempe du dialektoj. Ekz. la Guangdong-a dialekto, kiun reprezentas la kantona dialekto, estas uzata ĉefe en Guangdong, sed ĝi estas parolata ankaŭ en Guanĝi, Hongkong kaj Aomen. La Fujian-a dialekto kun plej kompleksaj lingvaj fenomenoj estas populara ankaŭ en iuj lokoj de la provincoj Taiwan, Hunan, Guangdong, Zhejiang kaj Jianĝi. Kejia-dialekto estas tute alia. En la historio la kejia-anoj ĉiuj devenis de aliaj lokoj kaj nun ili loĝas ĉefe en Guangdong, Guanĝi, Fujian kaj Jianĝi. Ankaŭ en la provinco Taiwan vivas miliono da kejia-anoj. En Shenzhen, plej frue fondita speciala ekonomia regiono de Ĉinio, oni parolas ĉefe la Guangdong-an dialekton kaj ankaŭ kejia-an, sed nun ĉiuj ĝiaj novaj enmigrintoj parolas putonghua. Nun la eksterlandaj ĉinaj plejparte parolas Guangdong-, Fujian- kaj kejia-dialektojn kiel sian gepatran lingvon.
En Ĉinio ĉiuj dialektoj havas siajn proprajn trajtojn. Ĝenerale, la Fujian-a kaj Guangdong-a dialektoj multe diferencas de putonghua, dum la diferenco inter la Jiangsu-Zhejiang-a dialekto kaj putonghua estas malpli granda kaj la diferenco inter la branĉoj de la norda dialekto kaj putonghua - plej malgranda.
La frapanta diferenco inter diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en prononco. Tio montriĝas en diferenco de konservado de primitivaj prononcoj de diversaj dialektoj, ekz. n kaj 1 estas konsonantoj tute malsamaj en prononcado en la antikveco, kaj iliaj malsamaj prononcoj estas konservataj eĉ hodiaŭ en la pekina kaj aliaj dialektoj, dum en iuj aliaj dialektoj ili kunfandiĝis, tiel ke aperis fenomeno: anstataŭ lan oni prononcas nan, aŭ inverse. Ĝenerale dirite, la prononca sistemo de putonghua estas multe simpligita, kompare kun tiu de Ia antikva han-lingvo, dum en multaj dialektoj de la suda parto de Ĉinio estas pli-maipli konservataj antikvaj prononcoj. Krome, dum sia evoluado iuj dialektoj estis influataj de eksterai faktoroj aŭ mem evoluis, tiel ke formiĝis en ili apartaj fonemoj.
Alia grava diferenco inter la diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en la vortoj, precipe en la ĉiutage uzataj vortoj kaj vortoj esprimantaj apartajn lokajn aferojn, ekz. personaj pronomoj kaj titoloj de parencoj. Tiurilate troviĝas diferencoj ne nur inter diversaj dialektoj, sed ankaŭ inter iliaj branĉoj. Ili montriĝas ĉefe en tio, ke unu vorto havas malsamajn signifojn. Ekz. la vorto faruno signifas nur vermiĉelojn en la dialektoj de suda Ĉinio, dum en tiu de norda Ĉinio ĝi signifas ne nur farunon mem, sed ankaŭ vermiĉelojn. En la Suzhou-a dialekto oni diras "manĝi cigaredon" (fumi) kaj "manĝi teon" (trinki teon). Ankaŭ unusignifa vorto ; povas havi plurajn esprimojn. Kiel ekzemple, oni nomas lampiron vagluma insekto, luminsekto aŭ noktofajra knabino. Videble, la diversaj dialektoj iagrade konservas vortojn de la antikva hanlingvo kaj iuj el ili eĉ enkondukis en sin alilingvajn vortojn. Ekzemple en mia naskiĝloko oni nomas cementon simentin.
Gramatike Ia ĉinaj dialektoj havas inter si malpli da diferencoj, kiuj tamen estas diversaj. En han-lingvaj dialektoj ne mankas fenomenoj, ke oni esprimas gramatikan signifon pere de la ŝanĝiĝo de prononco, tio estas tre malofta en putonghua; kaj plie, en la dialektoj substantivo, adjektivo kaj verbo ofte uziĝas duoble por akcenti la sencon. Oni ankaŭ aldonas prefiksojn aŭ sufiksojn por montri ian gramatikan signifon. Koncerne la konstruon de frazo, ĝenerale, estas laŭvice subjekto predikato objekto, kompreneble, estas esceptoj. En Ia dialektoj de suda Ĉinio oni ofte metas antaŭen la objekton, kiu montras aferon, kaj malantaŭen tiun objekton, kiu montras homon.
Estas malofte vidataj la abundeco kaj komplekseco de la hanlingvaj dialektoj. Kiel komunikilo en certaj lokoj, la dialektoj ludas gravan rolon en la socia vivo. En iuj literaturaj verkoj, televidaj programeroj kaj fiimoj oni aplikas koncernajn dialektojn cele pliigi la esprimivon. Por riĉigi sin ankaŭ putonghua asimilas utilajn esencajn partojn de iuj dialektoj. Ekz., la fama ĉina klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo" estas verkita ĉefe en la norda dialekto. Dank' al popularigo de putonghua, jam en sia infanaĝo oni komencas lerni ĝin, sekve de tio interkomunikiĝo en Ĉinio fariĝas pli kaj pli facila.
Kategorio:Lingvo
ja:中国語
ko:중국어
minnan:Hàn-gí
LingvoLingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.
Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.
Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas.
La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo.
__NOTOC__
Vidu ankaŭ
- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj
Eksteraj ligoj
[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto]
[http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz
[http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)]
[http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)]
[http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj
ja:言語
ko:언어
ms:Bahasa
simple:Language
Lingvaj FamiliojOni grupigas lingvojn en familiojn laŭ ilia historia parenceco:
lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama
familio, nomata ankaŭ "lingvaro". Tiel oni ricevas arbostrukturon.
La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj familioj
ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj.
Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur familiojn, kies
parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas
priskribita en la artikolo pri lingva filono.
Pro konveno, por ke ne estu tro da familioj en la supra nivelo, la
tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare
distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia
parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas
pruvita.
Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas
kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli
da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio.
Kreolaj lingvoj, piĝinoj kaj planlingvoj estas ellasitaj
pro ilia alispeca deveno, kaj listo de izolitaj lingvoj
(lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.
Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj
multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime
parencaj lingvoj.
- Berbera
- Kabila - Ŝilha - Tamaziĥta - Tuarega - Zenaga
- Ĉada
- Haŭsa
- Egipta
- Egipta - Kopta
- Kuŝida
- Beĵa - Oroma - Somalia
- Omota
- Semida
- Akada - Amhara - Araba - Aramea - Babilona - Hebrea - Kanana - Malta
- Mongola
- Burjata - Kalmuka - Mongola
- Turka
- Azerbajĝana - Ĉuvaŝa - Jakuta - Kazaĥa - Kirgiza - Tatara - Turka - Turkmena - Ujgura - Uzbeka
- Tungusa
- Ĉakara - Evenka
- Eble en la sama familio: Japana - Korea
- Djirbala - Mabujaga - Okcidentdezerta lingvo
- Mon-kmera
- Aslia
- Ĵahaja - Semaja - Semelaja
- Mona
- Mona
- Nikobara
- Kara - Nankaŭra
- Norda
- Kasia
- Orienta
- Banara - Kmera
- Vjetmuonga
- Vjetnama
- Munda
- Norda
- Hoa - Munda - Santala
- Suda
- Karia - Sora
- Formosa
- Amisa - Atajala - Bununa - Cua - Pajvana - Pujuma - Rukaja - Sedika
- Malajopolinezia
- Centra
- Mangaraja - Ngadha - Soboja - Tetuma
- Okcidenta
- Balia - Cebuana - Ĉamora - Java - Malagasa - Malaja - Sunda - Tagaloga
- Orienta
- Fiĝia - Gilberta - Havaja - Maoria - Samoa - Tahitia - Tongana
- Tibetobirma
- Birma - Nevara - Ŝarpa - Tibeta
- Ĉina
- Amoja - Fukia - Hakaa - Hokia - Jua - Kantona - Mandarena - Mina - Tajvana - Ŭua
- Centra
- Gadaba - Kolama - Najka - Olara - Parĵa
- Norda
- Brahua - Kuruksa - Maltoa
- Suda
- Kanara - Kodaga - Kota - Malajala - Tamila - Toda - Tulua
- Sudcentra
- Gonda - Konda - Manda - Savara - Telugua
- Aleuta
- Eskima
- Inuita
- Jupika
Albana
- Albana
Armena
- Armena
- Okcidenta
- Prusa
- Orienta
- Latva - Litova
- Norda
- Dana - Feroa - Islanda - Norna - Norvega - Sveda
- Okcidenta
- Afrikansa - Alzaca - Angla - Frisa - Germana - Jida - Limburga - Nederlanda - Platgermana - Skota
- Orienta
- Gota
Helena
- Greka
Hindirana
- Hinda
- Bengala - Hinda - Marata - Guĝarata - Panĝaba - Romaa - Urdua
- Irana
- Avesta - Gila - Kurda - Oseta - Paŝtua - Persa - Sogda - Taĝika - Zazaa
Italia
- Antikvaj lingvoj: Faliska - Latina - Oska - Sabina - Umbria
- Latinida
- Italo-okcidenta
- Italo-dalmata
- Dalmata - Itala - Sicilia
- Okcidenta
- Franca - Friula - Galega - Galoa - Hispana - Kataluna - Okcitana - Portugala - Romanĉa - Venecia
- Orienta
- Rumana
- Suda
- Korsika - Sarda
- Insula
- Bretona lingvaro (P-kelta)
- Bretona - Kimra - Kornvala
- Gaela lingvaro (Q-kelta)
- Irlanda - Manksa - Skotgaela
- Kontinenta
- Gaŭla - Iberokelta
- Okcidenta
- Ĉeĥa - Pola - Slovaka - Soraba
- Orienta
- Belorusa - Rusa - Ukraina
- Suda
- Okcidenta
- Bosnia - Kroata - Serba - Slovena
- Orienta
- Bulgara - Makedona - Slavona
Indianaj lingvaroj de Nord-Ameriko
- Centra
- Miĉifa - Aniŝinabeka - Potaŭatoma - Inua - Kria - Odawa - Ŝaŭnia - Vulpa
- Orienta
- Mikmaka - Malecita - Abenaka
- Preria
- Ĉejena - Pikania - Siksika - Akainaŭa
- Rituana
- Ŭijota - Juroka
- Navaha - Apaĉa - Denesulina - Kariera - Gviĉina - Ĉilkotina - Taltana - Tuĉona - Kaska - Bivera - Sekana - Hanindiana - Dehĉoa - Sahtua - Sarcia - Tagiŝa - Tliĉoa
vidu ankaŭ: Lingvoj de Oregono
- Diegenja - Juma - Moĥava
- Seneka - Mohaŭka - Onejda - Ĉeroka - Kajuga - Onondaga - Tuskarora
- Kadoa - Viĉita - Paŭnia
- Nezperca - Sahaptena - Klamata
- Komekruda - Kotonama - Pakaŭa - Kariza
- Ŭasteka - Ĉola - Majaa - Celtala - Toĥolabala - Cocila - Kakĉikela - Kiĉeja - Mama - Kekĉi
- Ĉoktaŭa - Koasata - Mikasuka
- Otomia - Pama - Pirinda - Mazahua
- Patvina - Vintua - Nomlaka
- Spokana - Kalispela - Kurdalena - Ŝusvapa - Ntlakapmuka - Okanagana - Lilueta - Halkomelema - Komoksa - Nuksalka - Streca - Laŝucida - Skvamiŝa - Seĉelta
- Apsaluka - Vinebaga - Omaha
- Naŭatla - Pajuta - Komanĉa
- Maka - Nutka - Nitinata - Kvakvala - Hajsla - Hejlcuka
Indianaj lingvaroj de Sud- kaj Mez-Ameriko
klasigenda: Murapirahana lingvo - Keĉua
- Ajmara - Ĥakara lingvo
- Araŭkana (mapuĉa lingvo) -
- Borora - Kariba - Mataka - Vitota
- Epera - Kajapa - Kuna - Talamanka - Varaa
- Tupi-gvarania sublingvaro
- Gvarania
Kaŭkazaj lingvaroj
- Nordkaŭkaza
- Nordcentra
- Ĉeĉena
- Nordokcidenta
- Abĥaza - Kabarda
- Nordorienta
- Avara - Ceza - Lezga
- Sudkaŭkaza
- Kartvela - Lazmingrela - Svana
- Kunga - Nama - Sandaŭa
- Atlantikokonga
- Atlantika
- Djola - Drola - Fula - Manĵaka - Temna - Volofa
- Iĵaŭeca
- Defaka - Iĵaŭa
- Voltokonga
- Benvekonga
- Bantueca
- - Bantua
- - Bemba - Efika - Igba - Joruba - Kosa - Svahila - Ŝona - Zulua
- Krua
- Basa - Greboa - Gverea - Klaoa
- Kvaa
- Evea - Fantea - Tvia
- Norda
- Adamaŭ-ubanga
- - Banda - Ngbaka- Ngbanda - Zanda
- Gura
- - Dagara - Murea
- Kordofaneca
- Kadugla
- Kordofana
- Katla - Koaliba
- Manda
- Bambara - Malinka - Mendea
- Lua - Masaja
Rotokasa lingvo
- Bunaka - Enga
- Finn-ugra
- Finnoperma
- Finna
- Estona - Finna - Karela - Livona - Maria - Mordva - Samea - Vepsa - Voda
- Perma
- Komia - Votjaka
- Ugra
- Hungara - Mansia (aŭ pli frue vogula lingvo) - Ostjaka (aŭ Ĥantia lingvo)
- Samojeda
- Eneca - Neneca - Nganasa - Selkupa
Kategorio:Lingvo
ja:言語の分類一覧
simple:Language families and languages
zh-cn:语言系属分类
Patro NiaLa Patro Nia (latine, Pater Noster) estas la preĝo, kiun Jesuo Kristo instruis je Mateo 6.9-13:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen
En la latina lingvo:
Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.
Amen.
"Patro nia" aperas en multaj el la vikipediaj paĝoj pri lingvoj laŭ tradicio el kompara lingvoscienco. "Patro nia" estis elektita de eŭropaj lingvosciencistoj por specimenoj ĉar:
- ili estis kristanoj kaj konis parkere la tekston
- en pluraj lingvoj, Biblio estis la ĉefa (eĉ la ununura) libro zorge eldonita kaj akirebla al ili. Tio okazis, ekzemple, pri la gota lingvo. La nuraj longaj tekstoj restantaj estas partoj el la biblia traduko de episkopo Ulfilas. La gota lingvo estas grava en lingvokomparo kaj studoj pri prahindeŭropa lingvo, ĉar ĝi estas la plej malnova specimeno detala el ĝermana lingvaro.
Pluraj libroj titolitaj Mithridates inkluzivis versiojn de "Patro nia" en dekoj da lingvoj.
Moderne, oni sugestis uzi alian tradukotaĵon anstataŭe:
- Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, pro sia universaleco kaj neŭtraleco.
- La biblia rakonto pri Babela turo estas pli rakonta, kaj donas pli bonan vidon de komuna uzo de lingvo.
- La legendo pri Norda Vento kaj Suno estas pli rakonta, kaj ne ligita al Kristanismo.
Ekstera ligo
[http://www.christusrex.org/www1/pater/ en mil lingvoj]
[[got:
GooKategorio:Tabulludoj
Kategorio:Tabulludoj
Goo (japane: go 碁 aŭ igo 囲碁, ĉine: weiqi 圍棋, koree: baduk 바둑) (ankaŭ vejĉio, vejĉi-ludo) estas tabulludo ludata sur tabulo kun 19×19 linioj, kun nigraj kaj blankaj rondaj ŝtonetoj.
La reguloj uzataj en diversaj landoj estas preskaŭ la samaj, tamen ekzistas malgrandaj diferencoj ekz. pri poentokalkulado.
Unu el du ludantoj havas nigrajn ŝtonetojn, kaj la alia havas blankajn. La ludantoj alterne metas ŝtonetojn sur la tabulon, sur la interkruciĝojn de la linioj, kaj konkuras por ĉirkaŭi per la ŝtonetoj pli grandan teritorion ol la kontraŭula teritorio.
Vidu ankaŭ: Ses Reguloj de Goo - Historio de Goo - Terminaro de Goo
Terminaro de Goo]
Terminaro de Goo]
----
Image:Go position, life and death, 1.png| 1
Image:Go position, life and death, 2.png| 2
Image:Go position, life and death, 3.png| 3
Image:Go position, life and death, 4.png| 4
Terminaro de Goo
Eksteraj Ligiloj
- [http://playgo.to/interactive/esperanto/index.html Interaktiva vojo al Igo]
- [http://isweb12.infoseek.co.jp/art/jega/ Japana Esperantista Go-Asocio]
- [http://homepage1.nifty.com/mori_kin/inpaku/enhavo.htm Esperanta Go-Terminaro de MORI Hitoŝi (kodo Shift_JIS)]
- [http://www.sunshadow.de/go/terminaro/ Esperanta Goa Terminaro de edse]
- [http://games.groups.yahoo.com/group/e-go-listo/ e-go-listo retpoŝtlisto]
ja:囲碁
ko:바둑
simple:Go
th:โกะ
TeoKuirarto > Trinkaĵo > Infuzaĵo
----
Infuzaĵo
Teo estas planto (Latina nomo Camellia sinensis [kamElia sinensis] = ĉina kamelio), kies foliaro estas uzata por prepari infuzaĵon. Sekigitajn foliojn oni metas en tre varman akvon. Post kelkaj minutoj, la teo pretas kaj trinkeblas.
Ekzistas diversaj manieroj prepari la teon:
- Japana Teceremonio ankaŭ nomata Cha no Yu [Ĉa no ju] aŭ ĉanojo
- Ĉina Teceremonio ankaŭ nomata Gong Fu Cha [Gon fu ĉa]
- Nordafrika Tepreparado uzata por preparado de teo kun mento
- oni povas uzi zhong [ĉong] aŭ Gai Wan [kaj ŭan], kiu estas ia taso kun potkovrilo.
Gravas, ke ne ekzistas organizaĵo por kontroli la tenomojn. Konsekvence, la nomoj ne estas tiom gravaj, kiom ili estas, ekzemple, por vinoj. Tamen, la tetipoj (vidu sube) estas universalaj.
Teo enhavas teinon kaj kafeinon. Tial ĝi stimulas la korpon kaj malhelpas dormon.
La uzo de la termino "teo" estas internacie normigita per la ISO-normo 3720.
Kultivado
Teon oni kultivas en diversaj landaj. La plej konataj estas:
- Ĉinio
- Sri-Lanko
- Japanio
- Barato
- ...
Tipoj
Ĉiaj malsamaj teoj estas fakte la sama planto, sed malsimile preparitaj. Oni tiel distingas la sekvantajn tipojn de teo:
- Blanka Teo
- Verda Teo
- Flava Teo
- Ŭulong-Teo (Oolong anglalingve aŭ Wulong franclingve)
- Ruĝa Teo
- Nigra Teo (fermentado de la folioj)
La teoj ankaŭ povas sin prezenti laŭ diversaj formoj:
- libera: la preparitaj folioj estas prezentitaj liberaj, sen ion ajn fari.
- premita: la preparitaj folioj estas presitaj en brikformo, pli uzebla por transportado.
- pakita: la folioj, rompitaj, estas enmetitaj en etaj paketoj, kiujn oni poste metas en tason.
Ankaŭ la teo povas esti miksita kun aliaĵoj kiel mento, floroj, spicoj, ktp. Diversaj receptoj ekzistas. Ofte oni aldonas al teo naturajn aŭ artefaritajn aromojn.
Socia signifo
aromo
Teo estas ofta trinkaĵo ĉe manĝaĵo en Ĉinio kaj Japanio. Ĉinianoj preferis ĝin al simpla akvo, ĉar akvo en troloĝataj valoj ofte enhavis malsanigajn ĝermojn, kiujn la bolado mortigis.
En Japanio, la teceremonio esta rito ligita al budaismo-skolo zeno.
Dum Industria Revolucio la stimulo de teo ebligis al la britaj proletoj elteni la longajn laborhorarojn. En aliaj industriaj landoj kafo rolis kiel stimulilo. En Britio oni nomis "teo" (aŭ te-tempo) la manĝaĵon je la 5-a posttagmeze, eĉ se oni ne trinkas teon.
Legendoj
Jen kelkaj legendoj pri teo:
- Legendo pri CHENG Nung: Imperiestro CHENG Nung [ĉeng nung] estis obsedata de higieno: li ĉiam boligis akvon antaŭ trinki ĝin. Iun tagon, ripozante sub tearbo, folio falis en lia taso. Scivolema, la imperiestro gustumis la infuzaĵon kaj tre ŝatis ĝin: tiel la teo naskiĝis.
- Legendo pri Bodhi Darma: Bodhi Darma [bodi darma] iam votis neniam dormi dum la 7 jaroj, kiujn devis daŭri lia meditado. Sed iun tagon, li ekdormis kaj havis maldecajn sonĝojn. Ekde kiam li vekiĝis, li fordeŝiris siajn palpebrojn kaj enterigis ilin antaŭ si, por neniam plu dormi. Tuj post kiam li estis tion farinta, arbeto kreskis tie, kie li enterigis siajn palpebrojn. Scivola, li enmetis foliojn en bolantan akvon kaj malkovris, ke tio ebligas maldormi (pliklarigo de la spirito). Jen la teo naskiĝis.
Ĉinia, tibeta tetrinkado
KIEL hejmlando de teo, Ĉinio havas multspecajn teojn kaj teaĵojn. Kaj ĉinoj alte taksas tetrinkadon kaj ties morojn. Kiel ĉiutagaj trinkajoj, buterteo, oleteo kaj laktoteo estas vaste ŝatataj de nacimalplimultoj de Ĉinio kaj intime rilatas kun iliaj vivmanieroj.
En Tibeto kaj Interna Mongolio oni trinkas ĉefe buterteon, precipe por la tibetanoj butero estas nemankigebla manĝaĵo. Antaŭe la tieaj paŝtistoj ekstraktis buteron el lakto de bovino aŭ ŝafino. Unue ili varmigis lakton, poste enverŝis ĝin en grandan sitelon kaj forte kirlis ĝin centojn da fojoj ĝis graso disigis de lakto. Fine ili ĉerpis helflavan grason kaj enverŝis la grason en ledsakon. Post malvarmigo butero es
tis preta. Nun pli kaj pli multaj paŝtistoj faras tion per maŝino.
La tibetanoj ŝatas trinki buterteon. Por prepari buterteon oni unue infuzas teon aŭ tebrikon kaj kuiras gin, ĝis ĝi fariĝos densa suko. Ĝin verŝinte en specialan tesitelon kaj aldoninte ai ĝi buteron kaj salon, oni forte tiras kaj retiras dekojn da fojoj korkon en la sitelo, ĝis butero kaj teo plene kunfandigos. Poste, oni enverŝas tiun likvajon en poton por gin varmigi. Jen la bongusta buterteo estas preta. Buterteo utilas al delikatigo de Ia haŭto, helpas rezisti kontraŭ frosto. Ĝi estas vaste ŝatata de tiuj, kiuj vivas sur altebenajo kun seka klimato.
Kompare kun tibetanoj, mongoloj preparas buterteon pli simple: boligi akvon en kupra kuirilo, pulvorigi teon, ŝuti gin en bolantan akvon kaj aldoni al ĝi iom da salo, konvenan kvanton da freŝa lakto bovina aŭ ŝafina, gis ruga teo fariĝos lakto-blanka. Jen pretiĝas laktoteo. Poste, ili aldonas al ĝi iom da butero kaj bruna sukero. Jen estas preparita buterteo, ofte por solena ceremonio.
Oleteo furoras en la regionoj de Ia nacimalplimultoj de Guanĝi, Guizhou kaj aliaj lokoj en suda Ĉinio. En tiuj lokoj la klimato estas kompare humida kaj en ties montregionoj iom malvarma. Oleteo estas utila al forigo de malsekeco en la korpo. Pro tio, la tieaj logantoj kutimas trinki oleteon ĉiutage. Donante grandan atenton al giaj ingrediencoj, oni rostas miksitajn teon kaj rizon, kuiras ilin en akvo, per speciala ĉerpilo elakvigas la rekrementon kaj aldonas al la likvaĵo rostitajn gluec-rizon, sojfabojn, arakidsemojn, malgrasan viandon, porkan hepaton, fiŝfrajon, fiŝetojn kaj salikoketojn.
En la Ninĝia-a Huj-nacin Aŭtonoma Regiono, norda Ĉinio, oleteo kaj teo fakte preskaŭ havas nenion komunan, tamen oni tiel nomas oleteon, ĉar oni trinkas ĝin en maniero simila al tiu de tetrinkado. La procedo de preparado estas jene: unue distranĉi solidigitan ŝaf- grason kaj gin fandi en poto, aldoni al gi rostitan farunon kaj bolantan akvon, antaŭ ol kuiri ĝin ĝis supiĝo, poste aldoni al gi ankaŭ salon, vinagron, dishakitan ŝenoprazon k.a. Tiu nutroriĉa trinkaĵo utilas al la sano.
Buterteo, oleteo kaj laktoteo estas nemankigeblaj por la ĉiutaga vivo de la supre menciitaj nacimalplimultoj ne nur pro bezono, sed ankaŭ pro guo. Ekz., mongoloj kutimas trinki laktoteon matene kaj vespere. Tiam ĉiuj familianoj sidas kune, multe ĝuante la trinkadon, kaj en la tendo regas ne nur bonodoro, sed ankaŭ gaja etoso.
vidu ankaŭ
- La te-planto
- Kombuĉo
Kategorio:Trinkaĵoj
ja:茶
ko:차
ms:Teh
zh-min-nan:Tê
MaoismoMaoismo (aŭ maŭismo, ĉar en PIV aperis Maŭ Zedong) estas politika ideologio, kiu baziĝas sur verkoj de ĉina komunisto Mao Zedong. La plej konata verkaro estas la t.n. Mao-biblio (ankaxu nomata "ruĝa libro") kun citaĵoj de la "granda stiristo" Mao Zedong. Dum la kultura revolucio oni montris ĝin, aludis je ĝi kaj tiel detruegis kulturaĵojn, murdis homojn.
La teorio kaj influo en Ĉinio
La plej gravan influon atingis la maoismo en la originlando (Popola Respubliko Ĉinio), kie ĝi iĝis gvidanta ideologio post la komunista renverŝo en 1949.
La maoismo baziĝas sur verkoj de Karl MARX kaj Friedrich ENGELS, sed ankaŭ pli multe de Lenin kaj Stalin, kio klarigas la autoritatajn trajtojn de la maoismo.
Ĉar la ĉinaj komunistoj liberis la landon preskaŭ memforte, tiel ili ne akceptis centprocente la gviadantan rolon kaj ideologiojn de la SKP (Soveta Komunista Partio). Post morto de Stalin, ili kaptis la eblecon kaj pluevoluis sian ideologion pri hegemonio, neevitebla mondmilito kaj kontraŭsoveta vidpunkto.
La maoismo akcentis la praktikon (por stalinismo gravis la ideologio). La armeo de Mao ĉefe baziĝis je la kamparanaj fortoj en la neindustria lando, tiel li tiris la konkludon, ke la provinco sieĝas pri la urboj. Same vidis li en la malkoloniiĝa proceso sieĝon de periferio super centraj koloniismaj landoj. Pro tiuj spertoj gravis por li – kiu mem estis kamparano – la kamparanoj, kiuj laŭ povos doni la revolucian forton.
Kvankam Mao ekis kampanjon pri industriizigo (granda salto antaŭen), tio fiaskis (kiel simila kampanjo en Sovetunio) kaj kaŭzis en Ĉinio malsatmortojn de milionoj.
influo en aliaj landoj
Krom la ruĝaj kmeroj en Kamboĝo, ĝi estis oficiala ideologio – krom Ĉinio - en Albanio post ties forpaso de la Varsovia Kontrakto. Forta maoisma movado ekzistas nun en Nepalo, du aliaj konataj estas: la t.n. "Lumanta Vojeto" en Peruo kaj la "Nacia Demokrata Fronto de Filipinoj" .
En Okcident-Eŭropo (kaj parte en Orient-Eŭropo) maoismo disvastiĝis dum la 1968-aj studentaj protestoj. La tiam maoismaj junuloj iĝis pli poste aktivaj apogantoj de kapitalismaj ideoj, ekz.:
- José Manuel DURÃO BARROSO, EU-gvidanto
- DEMSZKY Gábor, ĉefurbestro de Budapeŝto (2005)
- Joschka FISCHER, germana ministro pri eksteraj aferoj (2005)
Legu ankaŭ pri ŝajn-maoisma partio Marksista-Leninista Partio de Nederlando, kreita de nederlanda sekreta servo.
rete
- [http://www.marxistische-bibliothek.de/_maotse-tung.html Germana traduko de verkoj de Mao Zedong]
- [http://mitglied.lycos.de/volksbewegung/Texte/Doku1987/Maoismus.html Kommunista Partio de Peruo (germane)]
- [http://www.philippinerevolution.org Filipina Komunista Partio]
- [http://www.iktidara.de/ TKPML (turke)]
ja:毛沢東思想
TaoTao, el la ĉina vorto dao (= "vojo"), la centra koncepto de taoismo, estas laŭ
Laozio la plejalta, plejprofunda realo de la mondo. La Tao estas super
la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la
eterna Tao," diris Laozio. La Tao naskis la ĉielon kaj la teron kaj ĉiun
kreaĵon, sed ne, kiel la kristana Dio, ne kiel ĉarpentisto faras tablon,
sed kiel disvolviĝado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana
Dio, sed forto sen vizaĝo. Ĝiaj efiko kaj maniero estas videblaj en la agoj
de la ĉielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.
Homoj senĉese strebas – pri riĉo, honoro, famo, eĉ pri scio kaj
sankteco. Sed tia strebado agas kontraŭ la Tao, kontraŭ la Vojo, la vojo
videbla en la ĉielo kaj la tero. Tial tia strebado estas, en la fino,
vana, estas la vojeto de homo, vojeto de larmoj kaj trompo.
Ankaŭ vidu: Tokipono
----
Lingva rimarkigo: Dao aŭ tao? En Esperanto la vorto estas tao, ĉar la vorto eniris la lingvon, kiam la ĉina kutime estis skribita en romanaj literoj laŭ la sistemo de Wade-Giles. Nuntempe la kutima sistemo estas la pinjina sistemo, kiu skribis "tao" kiel "dao".
ja:道 (哲学)
Normĉina lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Ĉina-Tibeta lingvaro > Ĉina
Specimeno: La Patro Nia:
:我们在天上的父,
:愿人都尊你的名为圣。
:愿你的国降临,
:愿你的旨意行在地上,
:如同行在天上。
:我们日用的饮食,
:今日赐给我们。
:免我们的债,
:如同我们免了人的债。
:不叫我们遇见试探;
:救我们脱离凶恶。
:因为国度,权柄,荣耀,
:全是你的,直到永远。
:阿们。
:Wǒ-mén zài tiān-shàng de fù
:Yuàn rén dōu zūn nǐ-de míng wéi shèng
:Yuàn nǐ-de guó jiàng-lín
:Yuàn nǐ-de zhǐ-yì xíng-zài dì-shàng,
:Rú-tóng xíng-zài tiān-shàng
:Wǒ-mén rì-yòng de yìn-shí,
:Jīn-rì cì-gei wǒ-mén
:Miǎn wǒ-mén-de zhài,
:Rú-tóng wǒ-mén miǎn-le rén-de zhài
:Bú jiào wǒ-mén yù-jiàn shì-tan,
:Jiù wǒ-mén tuō-lí xiōng èr.
:Yīn-wei guó-dù, chuán-bǐng, róng-yào,
:Chuán shì nǐ-de, zhí-dào yǒng-yuǎn,
:ā-mén.
La ĉindevenaj vortoj en Esperanto: Vejĉio (sinonimo por Goo), teo, uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo)
Eble, kiam la plejmulto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la normlingvon (alinome "mandarena"). La normĉina nomiĝas pǔtōnghuà ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la normĉina en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la normĉinan kiel unuan lingvon en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homojn, kiuj parolas la lingvon kiel dua lingvo, estas 1053 milionoj da parolantoj de la normĉina en la mondo. Tial la normĉina estas la plej parolata lingvo en la terglobo. Sed la normĉina mem havas multajn dialektojn.
La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Tamen, oni ne ĉiam povas legi la skribaĵojn de la aliaj ĉinaj lingvoj. Pro tio, oni instruas la skribon pǔtōnghuà en la lernejoj de la tuta Ĉinio kaj en Tajvano.
Alia grava ĉina lingvo estas la kantona, (ĉine: yuè aŭ 廣東話 gwong dung wa), la lingvo de Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Běijīng). Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo.
Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la mina 35.000.000.
Vidu ankaŭ:
- Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvoj
- sistemoj uzataj por montri prononcon de la lingvo por alilandanoj, kaj ankaŭ landanoj:
- Pinyin, Wade-Giles, Bopomofo
ĉinaj dialektoj
HAN-LINGVO estas uzata ĉefe de han-etno, la plejparto de la ĉina nacio, kiu, el pli ol 1.1 miliardoj da homoj, vivas sur la vasta teritorio de Ĉinio, tial han-lingvo kutime nomiĝas ĉina lingvo. Pro historiaj kaŭzoj han-lingvo havas en diversaj lokoj multajn variojn, t.e. dialektojn. En malsamaj lokoj oni aŭdas malsamajn dialektojn, el kiuj iuj estas kompreneblaj kaj aliaj tute ne.
Diversaj dialektoj malfaciligas interkomunikiĝon. Por reguligi han-lingvon kaj faciligi la interkomunikiĝon, en la 50-aj jaroj Cinio komencis popularigi putonghua (komuna parola lingvo de Ĉinio) kun la pekina sonsistemo kiel la normo de prononcado kaj la dialekto de norda Ĉinio kiel la baza kaj ellaboris la projekton por latinigi la han-lingvan fonetikan skribon. Nun la ĉinaj nacimalplimultoj daŭre uzas siajn etnajn parol- kaj skriblingvojn, kaj la hanoj plejparte parolas dialektojn en siaj regionoj, tamen tutlande ĉiuj popolanoj uzas putonghua. En Ĉinio oni ofte parolas putonghua kun malsamaj lokaj akcentoj, tamen komprenas unu alian.
Kial putonghua prenas la nordan dialekton kiel sian bazon? La kaŭzo estas, ke la norda dialekto montras la tendencon de la disvolviĝo de han-lingvo kaj de longa tempo gi populariĝas tra la tuta lando. En la vasta regiono de Harbin en nordorienta Ĉinio ĝis Kunming en sudokcidenta Ĉinio, de Nankino en sudorienta Ĉinio
ĝis Jiuquan (Ĝiŭĉjŭan) en nordokcidenta Ĉinio, vivas 3/4 de la hanoj, kiuj, parolante dialektojn, povas interkomunikiĝi sen granda malfacilo, sed sude de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero oni parolas diversajn dialektojn multe diferencajn de putonghua. Ĝenerale la dialektoj de la moderna hanlingvo estas dividitaj en 7 partojn, t.e. la nordan, Jiangsu-Zhejiang-an, Hunan-an, Jianĝi-an, Fujian-an, Guangdong-an kaj kejia(keĝja)-an, kaj ĉiu el ili, escepte de la unua, estas uzata de 25 ĝis 100 milionoj da homoj. La 7 ĉefaj dialektoj povas dividi sin ankaŭ en multajn branĉojn. La divido estas farita surbaze de la lingvaj trajtoj kaj ankaŭ historiaj faktoroj.
La Jiangsu-Zhejiang-a dialekto estas parolata ĉefe en la lokoj sude de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, escepte de la provinca ĉefurbo Nankino, kaj plejparto de Zhejiang-provinco. Tiu dialekto populariĝas ankaŭ en la famaj urboj Ŝanhajo, Suzhou kaj Hangzhou. La aliaj dialektoj estas parolataj en siaj respektivaj provincoj kaj ankaŭ en iuj urboj kaj gubernioj de aliaj provincoj, sed en iuj lokoj de sia provinco oni parolas aliprovincan dialekton. En iuj lokoj uziĝas samtempe du dialektoj. Ekz. la Guangdong-a dialekto, kiun reprezentas la kantona dialekto, estas uzata ĉefe en Guangdong, sed ĝi estas parolata ankaŭ en Guanĝi, Hongkong kaj Aomen. La Fujian-a dialekto kun plej kompleksaj lingvaj fenomenoj estas populara ankaŭ en iuj lokoj de la provincoj Taiwan, Hunan, Guangdong, Zhejiang kaj Jianĝi. Kejia-dialekto estas tute alia. En la historio la kejia-anoj ĉiuj devenis de aliaj lokoj kaj nun ili loĝas ĉefe en Guangdong, Guanĝi, Fujian kaj Jianĝi. Ankaŭ en la provinco Taiwan vivas miliono da kejia-anoj. En Shenzhen, plej frue fondita speciala ekonomia regiono de Ĉinio, oni parolas ĉefe la Guangdong-an dialekton kaj ankaŭ kejia-an, sed nun ĉiuj ĝiaj novaj enmigrintoj parolas putonghua. Nun la eksterlandaj ĉinaj plejparte parolas Guangdong-, Fujian- kaj kejia-dialektojn kiel sian gepatran lingvon.
En Ĉinio ĉiuj dialektoj havas siajn proprajn trajtojn. Ĝenerale, la Fujian-a kaj Guangdong-a dialektoj multe diferencas de putonghua, dum la diferenco inter la Jiangsu-Zhejiang-a dialekto kaj putonghua estas malpli granda kaj la diferenco inter la branĉoj de la norda dialekto kaj putonghua - plej malgranda.
La frapanta diferenco inter diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en prononco. Tio montriĝas en diferenco de konservado de primitivaj prononcoj de diversaj dialektoj, ekz. n kaj 1 estas konsonantoj tute malsamaj en prononcado en la antikveco, kaj iliaj malsamaj prononcoj estas konservataj eĉ hodiaŭ en la pekina kaj aliaj dialektoj, dum en iuj aliaj dialektoj ili kunfandiĝis, tiel ke aperis fenomeno: anstataŭ lan oni prononcas nan, aŭ inverse. Ĝenerale dirite, la prononca sistemo de putonghua estas multe simpligita, kompare kun tiu de Ia antikva han-lingvo, dum en multaj dialektoj de la suda parto de Ĉinio estas pli-maipli konservataj antikvaj prononcoj. Krome, dum sia evoluado iuj dialektoj estis influataj de eksterai faktoroj aŭ mem evoluis, tiel ke formiĝis en ili apartaj fonemoj.
Alia grava diferenco inter la diversaj dialektoj kaj putonghua troviĝas en la vortoj, precipe en la ĉiutage uzataj vortoj kaj vortoj esprimantaj apartajn lokajn aferojn, ekz. personaj pronomoj kaj titoloj de parencoj. Tiurilate troviĝas diferencoj ne nur inter diversaj dialektoj, sed ankaŭ inter iliaj branĉoj. Ili montriĝas ĉefe en tio, ke unu vorto havas malsamajn signifojn. Ekz. la vorto faruno signifas nur vermiĉelojn en la dialektoj de suda Ĉinio, dum en tiu de norda Ĉinio ĝi signifas ne nur farunon mem, sed ankaŭ vermiĉelojn. En la Suzhou-a dialekto oni diras "manĝi cigaredon" (fumi) kaj "manĝi teon" (trinki teon). Ankaŭ unusignifa vorto ; povas havi plurajn esprimojn. Kiel ekzemple, oni nomas lampiron vagluma insekto, luminsekto aŭ noktofajra knabino. Videble, la diversaj dialektoj iagrade konservas vortojn de la antikva hanlingvo kaj iuj el ili eĉ enkondukis en sin alilingvajn vortojn. Ekzemple en mia naskiĝloko oni nomas cementon simentin.
Gramatike Ia ĉinaj dialektoj havas inter si malpli da diferencoj, kiuj tamen estas diversaj. En han-lingvaj dialektoj ne mankas fenomenoj, ke oni esprimas gramatikan signifon pere de la ŝanĝiĝo de prononco, tio estas tre malofta en putonghua; kaj plie, en la dialektoj substantivo, adjektivo kaj verbo ofte uziĝas duoble por akcenti la sencon. Oni ankaŭ aldonas prefiksojn aŭ sufiksojn por montri ian gramatikan signifon. Koncerne la konstruon de frazo, ĝenerale, estas laŭvice subjekto predikato objekto, kompreneble, estas esceptoj. En Ia dialektoj de suda Ĉinio oni ofte metas antaŭen la objekton, kiu montras aferon, kaj malantaŭen tiun objekton, kiu montras homon.
Estas malofte vidataj la abundeco kaj komplekseco de la hanlingvaj dialektoj. Kiel komunikilo en certaj lokoj, la dialektoj ludas gravan rolon en la socia vivo. En iuj literaturaj verkoj, televidaj programeroj kaj fiimoj oni aplikas koncernajn dialektojn cele pliigi la esprimivon. Por riĉigi sin ankaŭ putonghua asimilas utilajn esencajn partojn de iuj dialektoj. Ekz., la fama ĉina klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo" estas verkita ĉefe en la norda dialekto. Dank' al popularigo de putonghua, jam en sia infanaĝo oni komencas lerni ĝin, sekve de tio interkomunikiĝo en Ĉinio fariĝas pli kaj pli facila.
Kategorio:Lingvo
ja:中国語
ko:중국어
minnan:Hàn-gí
EthnologueLa Ethnologue: Languages of the World (Etnologiisto: Lingvoj de la Mondo) estas libraro kiu enhavas statistikon por 6.809 lingvoj (eldono de 2000) kiu priskribis la nombron da parolantoj, lokon, dialektojn, lingvistemojn, haveblecon de la Biblio, ktp. La retversio estas havebla ĉe http://www.ethnologue.com/ (angle).
Ethnologue estas posedata de la firmao SIL International, kristana organizo kiu pristudas malpli konatajn lingvojn por misii al iliaj parolantoj.
AlfabetoSkribarto > Skriboj > Alfabetoj
----
Alfabeto - aro de literoj uzataj en iu certa lingvo. Alfabeto (ankaŭ aboco laŭ la tri unuaj literoj de la Esperanta alfabeto (a, b, c)) estas la fina paŝo de la evoluo de skriboj, kiu alstrebas redukti la skrib-bildon al eta aro da signoj: Po unu signo (nomata "litero") por ĉiu fonemo. Avantaĝo de alfabeto estas ke ĝi facilege lerneblas - malavantaĝo, ke vortoj iĝas pli longaj skribe ol pere de ideogramaroj aŭ silabaroj.
(kv = "kunvokala"; Mm = "distingo inter majuskloj kaj minuskloj")
- Hieroglifa alfabeto
- Fenica alfabeto
- Araba alfabeto
- Aramea skribo
- Hebrea alfabeto
- Greka alfabeto (kv) (Mm)
- Kopta alfabeto
- Cirila alfabeto (kv) (Mm)
- Etruska alfabeto (kv)
- Latina alfabeto (kv) (nur en idaj alfabetoj: Mm)
- Runaj alfabetoj (kv)
- Internacia fonetika alfabeto (kv)
- Brahmi
- Devanagari
- Tamila alfabeto
- Tibeta alfabeto
- Kartvela alfabeto (kv)
- Korea alfabeto (kv)
- N'Ko (kv)
- Ogama alfabeto (kv)
- Tengwar (kv)
- Ŝava alfabeto (kv)
Vidu ankaŭ
Fikciskriboj - Planskriboj - Morsa alfabeto
Listo de lingvoj laŭ skribsistemo
alfabeto
Eksteraj ligoj
[http://skrib01.free.fr/ La skriboj de la mondo]
als:Alphabet
ja:アルファベット
ko:자모 문자
ms:Aksara
simple:Alphabet
th:อักษร
Ĉinio
Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego.
En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo,
estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj.
Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en
Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed
ili ne respektas homajn rajtojn.
Geografio kaj loĝantaro
Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj.
Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj).
81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).
Provincoj kaj teritorioj
Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn
La plej grandaj urboj
La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.
| 11,80 |
Shànghǎi (Ŝanhajo) (#20 tutmonde) |
| 8,45 |
Běijīng (Pekino) |
| 6,75 |
Xiānggǎng (Honkongo) |
| 5,35 |
Tiānjīn (Tjanĝino) |
| 4,55 |
Wǔhàn (Vuhano) |
| 4,45 |
Chóngqìng (Ĉongkingo) |
| 4,45 |
Harbino |
| 4,40 |
Shěnyáng (Ŝenjango) |
| 4,35 |
Guǎngzhōu (Kantono) |
| 3,45 |
Chéngdū (Ĉengduo) |
| 2,90 |
Ĉangĉuno(Changchun) |
| 2,90 |
Ĉingdaŭo |
| 2,85 |
Nánjīng (Nankingo) |
| 2,85 |
Xī’ān (Ŝjiano) |
| 2,80 |
Dalian |
| 2,50 |
Jìnán (Ĝjinano) |
| 2,20 |
Hángzhōu (Hangĝoŭo) |
| 2,20 |
Zhèngzhōu (Ĝengĝoŭo) |
| 2,15 |
Shijiazhuang |
| 2,05 |
Taiyuan |
Etnoj
91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia,
mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj
estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj
la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio,
Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.
Religio
Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.
Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).
Ŝtato
La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
Historio
Vidu ĉe Historio de Ĉinio
Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.
E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.
La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton.
Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow.
La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.
Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow.
Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931.
En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a.
La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E.
Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio.
Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo.
WON KENN.
Literaturo
- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio]
als:Volksrepublik China
ja:中華人民共和国
ko:중화인민공화국
ms:Republik Rakyat China
simple:People's Republic of China
th:สาธารณรัฐประชาชนจีน
zh-cn:中华人民共和国
zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok
zh-tw:中华人民共和国
Kantona lingvoLa kantona lingvo (ĉine: yue aŭ 廣東話 gwong dung wa) estas grava ĉina lingvo parolata en Honkongo, Makao kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Běijīng ). Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo.
La kantona havas 6 tonojn.
Jen utila ligilo por lerni la kantonan (per la angla): [http://www.cantonese.ca]
ja:広東語
ko:광둥어
ms:Bahasa Kantonis
zh-min-nan:Kńg-tang-oē
HonkongoGeografio > Azio > Ĉinio > Honkongo
----
right
right
Speciala aŭtonoma unuo de Ĉinio, iama Brita kronkolonio sur la bordo de Sud-Ĉina Maro. Revenis al Ĉinio en 1997.
- Landkodo: HK.
- Nacia nomo: Xiānggǎng 香港 (zh), Hong-Kong (en).
- Areo: 1034 km2.
- Loĝantaro: 6,8 milionoj (2004).
- Lingvoj: kantona, normĉina, angla.
External links
- [http://www.typo3.ms/ Typo3] Honkongo Group (English & German)
Kategorio:Urboj de Ĉinio
ja:香港
ko:홍콩
ms:Hong Kong
simple:Hong Kong
th:เขตปกครองพิเศษฮ่องกง
zh-min-nan:Hiong-káng
MakaoGeografio > Azio > Ĉinio > Makao
----
Ĉinio
La Aomen-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio, antaŭe Makao, estas malgranda teritorio sur la suda marbordo de Ĉinio. Ĝi ĉ. 70 km sudokcidente de Hongkongo kaj 145 km de Kantono (angle: Guangzhou). Ĝi estis la plej malnova Eŭropa kolonio en Ĉinio, fondita en la 16-a jarcento. La portugala registaro transdonis suverenecon super Aomen-o al Ĉinio en 1999, kaj ĝi nun estas Speciala Administra Regiono de Ĉinio. Loĝantoj de Aomen-o plejparte parolas la kantonan lingvon indiĝene; mandarena ĉina, portugala kaj angla lingvoj estas ankoraŭ parolataj.
Larĝe, Aomen-ano aludas al tuto da konstantaj loĝantoj de Aomen-o, sed mallarĝe, ĝi aludas al etna grupo en Aomen-o de portugala descendo, ĝenerale miksas kun ĉina sango.
Krom la historiaj koloniaj antikvaĵoj, la plej grandaj allogaĵoj en Aomen-o estas la ludkazinoj. Kvankam multaj formoj de hazardludo estas leĝaj tie, la plej populara ludo estas Pai Gow, ludata per ĉinaj domenoj. Hazardludistoj el Hongkongo ofte prenas unu-tagan ekskurson al la urbo. Prama servado de akvoglisilo inter Hongkongo and Aomen-o estas havebla 24 horojn tage, ĉiutage.
- Landkodo: MO.
- Nacia nomo: Aomen (zh), Macau (pt).
- Areo: 21 km².
- Loĝantaro: 437.000, inter ili 95 % ĉinoj, 3 % portugaloj.
- Adm. centro: Makao (190 mil).
- Oficiala lingvo: ĉina, estas disvastigita ankaŭ la portugala.
- Pokapa MEP: 16.000 $.
Kategorio:Ĉinio
ja:マカオ
ko:마카오
ms:Macau
th:มาเก๊า
zh-min-nan:Ò-mn̂g
Pekinoright
Geografio > Azio > Ĉinio > Pekino < Urboj
----
Urboj
- loko: 39,55° Norde, 116,25° Oriente
- horzono: GMT+8h (ne havas someran tempon)
- loĝantaro: 8.450 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Pekino (ĉine: 北京 aŭ Peking laŭ Wade-Giles, aŭ Běijīng laŭ pinyin) estas la ĉefurbo de Ĉinio. Vi ankaŭ povas vidi la Gvidlibron pri Pekino.
- En Pekino okazis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004.
Kategorio:Ĉefurboj
Kategorio:Urboj de Ĉinio
ja:北京
ko:베이징
ms:Beijing
simple:Beijing
th:ปักกิ่ง
Nordameriko
Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo.
Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo.
La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono
Kategorio:Kontinentoj
ja:北アメリカ
ko:북아메리카
simple:North America
th:ทวีปอเมริกาเหนือ
zh-min-nan:Pak Bí-chiu
Hunan
| Provinco Hunan 湖南省 (húnán shěng) |
| mallongigo : 湘 (xiāng) |
| Dosiero:China-Hunan.png |
| Ĉefurbo | Chángshā (长江) |
Areo - Total - %areo nat.
|
10-a 210.000 km² 2,19%
|
loĝantaro - (2001) - %pop. nat. - loĝdenseco |
65.960.000 5,17% 314 loĝ/km² |
BIP Totalo (2002) - %BIP national - BIP/habitant |
12-a 434,094 M brutta enspezo/loĝantoj 4.24% 6580 RMB |
| Provinco (省) |
Kategorio:Ĉinio
ja:湖南省
ko:후난 성
Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvojLingvo > Lingvaj familioj > Ĉina-Tibeta lingvaro > Ĉina
Multe da ĉinaj vortoj estas enkondukitaj el aliaj linvoj. Jen:
| ĉina | esperanto | deveno |
| jípǔ | ĵipo | jeep (angla) |
| shāfā | sofo | sofa (angla) |
| jiákè | ĵaketo | jacket (angla) |
| bāshì | aŭtobuso | bus (angla) |
| zuò ài | seksumi | make love (angla) zuò=make(fari) ài=love(amo) |
| | (angla) |
PinyinPinjino aŭ Hanyu Pinyin (ĉinskribe 拼音, (han4yu3) pin1yin1, "kunmetitaj sonoj") estas la oficiala metodo en Popola Respubliko Ĉinio
skribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la
tradiciaj ĉinaj skribsignoj (hanzi, 汉字). Oni uzas pinjinon eksterlande por helpi lernantojn de la ĉina lingvo, por transskribi ĉinajn nomojn en aliaj
lingvoj, kaj por instrui ĉinajn skribsignojn ĉe ĉinaj lernejoj.
La sistemo pinjino baziĝas sur la prononco de la oficiala norma formo de la Ĉina lingvo, Putonghua (普通话).
En anglalingvaj landoj, pinyin anstataŭadas la antaŭan sistemon Wade-Giles.
Bopomofo estas silabaro uzita en Tajvano por indiki prononcojn.
Sonoj kaj Literoj
La skribin inventigis la Ĉina Komunista partio en 1958 kaj konsistas el 58 signoj.
La uzado de la literoj en pinjino estas kelkdetale iom malkutima kompare kun aliaj lingvoj skribataj per latinaj literoj. Ekzemple q kaj x montras sonojn similajn al ĉ kaj ŝ.
Tono
Rimarkinda karakterizaĵo de la diversaj ĉinaj lingvoj estas, ke vortoj distingiĝas
ne nur per konsonantoj kaj vokaloj, sed ankaŭ per tono. La nombro
de tonoj malsamas en la diversaj variantoj de la ĉina, sed en la norma lingvo ili
nombriĝas je 4:
# - Alta, plata tono, aŭ "ā"
# / Plialtiĝanta tono, aŭ "á"
# v Falanta, plialtiĝanta tono, aŭ "ǎ"
# \ Falanta tono, aŭ "à"
Oficiale oni montru la tonojn per kromsignoj super la vokalo de ĉiu silabo,
sed la kromsignoj ofte estas ellasitaj en alilandaj transskriboj. Fojfoje kiam
la kromsignoj estas nedisponeblaj, oni anstataŭe montras la tonojn per la numero
de la tono post ĉiu silabo: pu3 tong1 hua4 anstataŭ pŭtōnghuà
Klasika ekzemplo estas la vorto "yan", kies signifojn oni vicumas sur paĝoj (inter alie cigaredo, okulo, lango (aŭ lingvo?), hirundo aŭ roko), sed ĉiu havas apartan signon.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.esperanto.be/fel/mon/006399.html Transskribo de la ĉina] - artikolo en Monato pri prononcado de vortoj skribitaj per pinjino.
ja:ピン音
ko:병음
th:พินอิน
Bopomofo
Bopomofo, aŭ zhuyin, estas silabaro uzita en Tajvano por indiki prononcojn de la ĉina lingvo. Jen komparo de tiu kun la en Popola Ĉinio uzata pinjin sistemo:
| zhuyin | pinyin | | zhuyin | pinyin | | zhuyin | pinyin | | zhuyin | pinyin |
|
Konsonantoj |
| ㄅ | B | | ㄆ | P | | ㄇ | M | | ㄈ | F |
| ㄉ | D | | ㄊ | T | | ㄋ | N | | ㄌ | L |
| ㄍ | G | | ㄎ | K | | ㄏ | H | | | |
| ㄐ | J | | ㄑ | Q | | ㄒ | X | | | |
| ㄓ | Zh | | ㄔ | Ch | | ㄕ | Sh | | ㄖ | R |
| ㄗ | Z | | ㄘ | C | | ㄙ | S | | | |
|
Vokaloj |
| ㄚ | A | | ㄛ | O | | ㄜ | E | | ㄝ | Ê |
| ㄞ | Ai | | ㄟ | Ei | | ㄠ | Ao | | ㄡ | Ou |
| ㄢ | An | | ㄣ | En | | ㄤ | Ang | | ㄥ | Eng |
| ㄦ | Er | | ㄧ | I | | ㄨ | U | | ㄩ | Ü |
aliaj metodoj:
- Tipo Ruby (inter la japanoj)
- Hanyu Pinyin (en Popola Ĉinio)
- Wade-Giles (inter la anglaligvaj landoj)
ja:注音符号
Etna rosso o rosato
L' Etna rosso o rosato è un vino DOC la cui produzione è consentita nella provincia di Catania.
Caratteristiche organolettiche
- colore: rosso rubino, invecchiando presenta leggeri riflessi di granato, o rosato tendente al rubino.
- odore: vinoso, con profumo intenso, caratteristico.
- sapore: secco, caldo, robusto, pieno, armonico.
Cenni storici
Abbinamenti consigliati
Produzione
Provincia, stagione, volume in ettolitri
- Catania (1990/91) 3923,0
- Catania (1991/92) 1300,0
- Catania (1992/93) 7249,0
- Catania (1993/94) 6587,0
- Catania (1994/95) 6045,0
- Catania (1995/96) 4800,0
- Catania (1996/97) 6063,0
categoria:Vini DOC della provincia di Catania
categoria:Vini DOC e DOCG prodotti con uva Nerello Mascalese
categoria:Vini DOC e DOCG prodotti con uva Nerello Cappuccio
sprzet Opony zakady bukmacherskie media gry rpg
|
|
|
| |