Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Germana Lingvo

Germana lingvo

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Liĥtenŝtejno

---- Dosiero:li.gif Liĥtenŝtejno (germane Liechtenstein [LIĤtenŝtajn]) estas sendependa princlando en centra Eŭropo inter la tirola regiono de Aŭstrio kaj Svislando. Same kiel la najbara svisa kantono St. Gallen kaj la najbara aŭstria provinco Vorarlberg, kiu disigas ĝin de Tirolo, ĝi apartenas al la alemana lingvoregiono. De Svislando disigas ĝin la Rejno, sed ne estas limaj kontroloj.

Bazaj datenoj


- Landkodo: LI.
- Aŭtomobila kodo: FL
- Nomo: [o] Princlando Liĥtenŝtejno.
- Nacia nomo: Fürstentum Liechtenstein [FIRSTentum LIHJtenŝtajn]
- Areo: 160 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: princo Hans Adam la 2-a.
- Ĉefurbo: Vaduzo (5 mil).
- Loĝantaro: 31 mil (1995), inter ili liĥtenŝtejnanoj 71 %, germano-svisoj 14%, aŭstroj 7%.
- Ŝtatlingvo: germana.
- Kredantoj: katolikoj (76 %).
- Himno: Oben am jungen Rhein
- Nacia devizo: "Für Gott, Fürst und Vaterland" (por Dio, princo kaj patrujo).

Politiko kaj ekonomio

La lando estas regata de la princo kaj de la popolo, kiuj havas egalan rangon. La popolo elektas parlamenton kaj ankaŭ rekte voĉdonas pri certaj decidoj. Estas devige voĉdoni. Interesa detalo estas la ekzisto de "vic-parlamentanoj", kiuj povas anstataŭi parlamentanojn dum foresto. Liĥtenŝtejno nur en 1984 donis al virinoj la balot-rajton; en 1992 la leĝa egaleco de la seksoj estis metita en la konstitucion, kaj ĝis 1996 la leĝaro estis adaptita al tiu principo. Liĥtenŝtejno havas doganan kaj valutan union kun Svislando, sed propran leĝaron. La juraj kaj impostaj kondiĉoj pri fondado de firmaoj estas favoraj, tial multaj firmaoj havas tie formalan filion ("leterkesta firmao"). Gravaj bankoj havas sian sidejon en Liĥtenŝtejno. La banka sekreto estas garantiata.

Religio

Liĥtenŝtejno estas tradicie rom-katolika; la konstitucio mencias la rom-katolikan eklezion kiel "landan eklezion". Ĝis 1997 la lando estis parto de la (plejparte svisa diocezo Chur, kiu ekzistas jam de la 4-a jarcento. Je la 2-a de decembro 1997 la papo per buleo fondis novan ĉef-diocezon "Vaduco/Liĥtenŝtejno" kaj igis la liĥtenŝtejnanon Wolfgang Haas, antaŭe ĉefepiskopo de Chur, ĝia episkopo. Tiu decido, tre subita, okazis ne sen rezisto de la kredantaro, ĉar Haas estis tre malpopulara en Chur, kaj oni riproĉis, ke la papo trudas lin al la liĥtenŝtejnaj eklezianoj. Nun estas diskutate, ĉu la privilegia pozicio de katolikismo foriĝu el la konstitucio.

Landeroj

Balzers - Eschen - Gamprin - Mauren - Planken - Ruggel - Schaan - Schellenberg - Triesen - Triesenberg - Vaduzo

Eksteraj ligoj


- [http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/nacihimn/tekstoj/li_eo.htm Nacia Himno] (en Esperanto)
- [http://www.liechtenstein.li/ www.liechtenstein.li], administracia
- [http://www.fuerstlichemomente.li/ www.fuerstlichemomente.li], turisma ("fuerstliche Momente" signifas, germane, "princecaj momentoj")

El EdE

Liĥtenstejno [tiel]. Eŭropa ŝtateto (12.000 loĝantoj), kiu dufoje eldonis oficialajn poŝtkartojn kun E-a surskribo kaj trifoje E-lingvajn prospektojn. Kvazaŭ rekompence multaj E-istaj propistoj faris turisman reklamon por la princlando ankaŭ en multaj nacilingvaj gazetoj. Efektiviganto de tiu ĉi prop. maniero estas R. Kreuz. Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L Kategorio:Eŭropo Kategorio:Liĥtenŝtejno als:Liechtenstein fiu-vro:Liechtenstein ja:リヒテンシュタイン ko:리히텐슈타인 ms:Liechtenstein simple:Liechtenstein th:ประเทศลิกเตนสไตน์ zh-min-nan:Liechtenstein

Luksemburgio

Geografio > Eŭropo > Luksemburgo ----
Dosiero:lu.gif
luksemburgdialekte Lezebuurg - france Luxembourg [lüksãbur] - germane Luxemburg [LUKSemburg] Lando en Okcidenta Eŭropo, inter Francio, Belgio kaj Germanio.
- Landkodo: LU.
- E-nomo: [a] Luksemburgio; [o] Luksemburga Granda Duklando.
- Nacia nomo: Grousherzogdem Lezebuurg (lu), Grand-Duche de Luxembourg (fr), Grossherzogtum Luxemburg (de).
- Areo: 2.600 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: Granda Duko Henri Albert Gabriel Felix Marie Guillaume (el la dinastio Nassau) 2000.
- Ĉefurbo: Luksemburgo (76 mil).
- Urboj: Esch (28 mil), Differdange (18 mil).
- Adm. divido: 3 provincoj kun 12 kantonoj.
- Loĝantaro: 410 mil (1995), inter ili 75,1% luksemburganoj, 6,3% italoj.
- Ŝtatlingvo: luksemburga, franca kaj germana.
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilindustria produktaĵo, kemiaĵoj, plasto.
- Pokapa GNP: 41.210 $.
- Monunuo: eŭro EUR ( = 100 cendoj)
- Organizoj: UNO (1945), EU
- Historio: ĝis la deklaro de sendependeco en 1890, ĝi estis en unio kun Nederlando. De 1921 estas en ekonomia-dogana unio kun Belgio. En 1948 oni deprenis el la konstitucio la artikolon pri la neŭtraleco. De 1957 membro de Eŭropa Unio.
- Esperanto-movado Kategorio:Luksemburgo als:Luxemburg ja:ルクセンブルク ko:룩셈부르크 ms:Luxembourg simple:Luxembourg th:ประเทศลักเซมเบิร์ก zh-min-nan:Luxembourg

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Sudtirolo

Sudtirolo estas la plej norda provinco de Italio. Ĝi estas trilingva kaj nomiĝas itale Alto Adige (Supra Adiĝo, laŭ la ĉefa rivero), ladine Sudtirol kaj germane Südtirol, laŭ Kastelo Tirol norde de Merano. Ĝi estas parto de la itala regiono Trentino-Supra Adiĝo kaj la ĉefurbo estas Boceno. Sudtirolo estis, same kiel Norda kaj Orienta Tiroloj, parto de Aŭstrio ĝis la fino de la Unua Mondmilito. als:Südtirol ja:ボルツァーノ自治県 Kategorio:Italio

Lutero

Dosiero:luther.png
Marteno LUTERO (Martin LUTHER) (10-a de novembro, 1483-18-a de februaro, 1546) aŭgustenana monako kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influa homo de la mondo. Je la 31-a de oktobro 1517 li najlis sian 95 Tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. Ĉi tiu ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaŭ la origino de luteranismo, la unua protestanta sekto, kiu ankoraŭ daŭras la precipa sekto en Germanio kaj Skandinavio. Ekster ĉi tiu regiono, la precipanta protestantismo estas la de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum 1520-60, kaj nun floras precipe inter anglalingvanoj. Kvankam Lutero protestis kontraŭ la korupteco de la Eklezio, lia doktrino estis hereza laŭ katolikismo: li protestis ne nur kontraŭ la korupta uzo de aŭtoritato en la Eklezio, sed kontraŭ la ideo de aŭtoritato mem: la aŭtoritato de la Eklezio ne nur estis misuzita, sed estis senlegitima en si mem. La ĉefa doktrinoj de Lutero, kiuj fariĝis la koro de protestantismo kiel herezo:
- sola fide
- sola scriptura
- la pastrareco de la kredantaro

Vivo

En julio 1505, Lutero preskaŭ estis frapita de fulmo kaj diris, "Sankta Ana, helpu min. Mi fariĝos monaĥo." Tiel li fariĝis aŭgustenana monaĥo. En 1507, Lutero fariĝis sacerdoto. En 1508 li estis sendita al la universitato de Wittenberg por studi pri Aristotelo. En 1510 la aŭgustenanoj sendis lin al Romo pro iu afero. Romo ŝancelis Luteron: tie li vidis la diboĉadon de la korteganoj de la Eklezio. En 1512 li fariĝis doktoro kaj studis kaj instruis pri la Biblio, precipe pri la epistoloj de Paŭlo. En la monaĥejo kaj la universitato, Lutero praktikis severan sinregadon, pentofaradon kaj ofte konfesis siajn pekojn. Sed tio donis al li nek pacon de koro nek certecon de menso pri sia eterna savo. Sub la influo de sia amiko Johann VON STAUPITZ, Lutero profunde studis la Biblion, ne nur profesie, sed por sia eterna savo. En la Biblio li fine trovis la solvon:
Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)
La savo de Kristo, Lutero finfine komprenis, ne venis de iu ajn faro de pento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiu estas donita per la graco (la senmerita favoro) de Dio. Tio fariĝis la doktrino sola fide, la koro de lia reformo. Pro lia nova kompreno pri la fido, li estis instigita protesti la praktikon de pardon-biletoj ("indulgenc-biletoj"), per kiu la Eklezio korupte vendis pardonojn por la punoj de purgatorio. En 1517, Lutero najlis sian Disputatio pro declaratione virtutis indulgentiarum, alinomatan la 95 Tezoj, al la pordego de preĝejo de Wittenberg, por protesti kontraŭ pardon-biletoj. Dum 1517-21, Lutero ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed penis reformi ĝin. En 1520 Lutero skribis tri leterojn kontraŭ la Eklezio:
  • Pri kristana libereco - letero al la papo. Kristano estas savita sole per fido, ne per faroj (sola fide).
  • La babilona kapto de la eklezio - letero kontraŭ la sep sakramentoj de katolikismo. Lutero akceptis nur tri: komunion, konfeson kaj bapton.
  • Publika letero al la kristana nobelaro de la germana nacio pri la reformo - La pastrareco de la kredantaro. Ĉiuj kristanoj estas egalaj, la Biblio estas la sola aŭtoritato pri la fido, ne la papo (sola scriptura). La diboĉado de la korteganoj de la Eklezio.
En tiuj li klarigas sian reformon kaj doktrinon. Al la Eklezio, lia doktrino ne estis iu pura kaj reformita -- reveno al veroj forgesitaj -- sed iu nova kaj hereza. Je la 3-a de januaro 1521, papo Leono la 10-a deklaris Luteron herezulo kaj elkomunumigas lin. Poste, en la sama jaro, Lutero estis venigita al Worms, kie li aperis antaŭ la germana imperiestro Karlo la 5-a, ties princoj kaj reprezentanto de la papo. La imperiestro kaj la papo volis, ke Lutero rezignu sian herezon, sed anstataŭe Lutero defendis sian novan doktrinon:
Krom se mi estas konvinkita de la atesto de la Skriboj aŭ de klara rezono, (ĉar mi ne fidas en la papo nek la koncilioj per si mem, ĉar ili klare kaj ofte eraris kaj memkontraŭdiris), mi estas ligita al la Skriboj, kiujn mi citis, kaj mia konscienco estas kaptito de la Vorto de Dio. Mi ne povas rezigni ion ajn kaj ne tiel faros, ĉar agi kontraŭ mia konscienco estas nek sendanĝera nek prava. Mi ne povas fari alie.
La imperiestro kondamnis lin kaj la amikoj de Lutero kaŝis lin en la kastelo de Wartburg. La doktrinoj de Lutero estis disvastigitaj tra Germanio. Ilin subtenis la et-nobelaro kaj kamparanoj, kiuj ribelis en 1522, trenante Germanion en militon. La lukto daŭris ĝis 1536, kvankam milito revenis en la 1540-jaroj. Finfine, en la Paco de Augsburg de 1555, post la morto de Lutero, post jaroj de milito, kie nek katolikaj nek protestantaj armeoj povis venki decidige, Germanio adoptis la principon de cuius regio, eius religio ("kies regiono, ties religio"), laŭ kiu la loka reganto decidas pri la religio de sia regataro. Germanio en tiu tempo estis regata de multaj lokaj princoj, kiuj estis praktike sendependaj de la imperiestro. Ankoraŭ hodiaŭ Germanio estas parte katolika, parte protestanta (kaj nun, parte nekredanta). En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la tutan Biblion (eldonita en 1534). Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formi la germanan kiel nacian, normigitan, skriban lingvon. La germana de lia Biblio fariĝis la normo. Je la 13-a de junio 1525, Lutero edziĝis al eksmonaĥino, Katarina VON BORA. Li havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena, Martino, Paŭlo kaj Margareta. Lia familio loĝis en eks-monaĥejo. Pri la finaj jaroj....

Doktrino

La fundamenta malsamo inter la doktrino de Lutero kaj la doktrino de katolikismo:
- sola fide
- sola scriptura
- la pastrareco de la kredantaro Ĉi tiuj diferencoj fariĝis komuna al la plimulto de protestantismo. Meso: Lutero diris meson en la germana, ne en la latina (la tiama kutimo), kaj oferis komunion en ambaŭ formoj -- pano kaj vino (la roma katolika eklezio nur oferis la panon dum 1365-1965). Laŭ Lutero la meso ne estas pri la oferdono de Kristo por niaj pekoj, komunio ne estas la centro de la Diservo, sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon. Sakramentoj: Lutero retenis tri el la sep katolikaj sakramentoj: bapto, komunio kaj konfeso. Lutero kredas ke infanetoj povas baptiĝi. Kristo kaj vino kaj pano: Lutero kredis ke Kristo estas fizike en la pano kaj vino de komunio, ne per transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per kunsubstancigo, kie Kristo estas kun, en kaj sub la pano, sed la substanco de la pano restas. Laŭ Kalvino, aliflanke, la pano kaj vino ne ŝanĝiĝas, sed la kredanto mem kiu manĝas ilin kun fido. Laŭ Zvinglo la rito estas tute simbola. Ĉi tiu malsamo de doktrino fariĝos punkto de granda disputo kaj fendos protestantismon. Monaĥismo: Ĉar merito estas senutila, luteranismo abolis la monaĥejojn. Lutero mem rompis sian monaĥan voton kaj poste edziĝis. La germanaj princoj, kiuj poste protestantiĝis, rabis la havon de la monaĥejoj. Antaŭdestinismo: Lutero diris ke homo ne posedas libervolon, ke Dio antaŭdecidis, kiuj estos savitaj. Tio estas la doktrino de antaŭdestinismo. Lutero kredis en unuobla antaŭdestinismo kaj ne en la pli severa duobla antaŭdestinismo de Kalvino. Laŭ Kalvino, Dio antaŭdecidis ne nur la savotaron, sed ankaŭ la damnotaron. Erasmo defendis la katolikan doktrinon de libervolo kontraŭ Lutero. Biblia kanono: Lutero en sia traduko de la Biblio, metis la librojn de la apokrifo kiel aldonaĵojn post la korpo de la Malnova Testamento kaj la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso kiel aldonaĵojn post la korpo de la Nova Testamento. Lutero vidis tiujn librojn kiel edifajn sed ne kiel la Vorton de Dio. La libroj de Makabeoj de la apokrifo subtenas la katolikan doktrinon de purgatorio, kaj Jakobo la katolikan doktrinon pri merito, doktrinoj kontraŭ kiuj Lutero staris (kaj doktrinoj kiuj estas la bazo de pardon-biletoj). Sanktuloj: Lutero ne forigis la kulton de Sankta Maria. Li kredis ke ŝi estis virgulino ĝis morto.

Post Morto

Melanktono, kiu regis la luteranan eklezion post Lutero kaj skribis la kredon de luteranismo (la Konfeso de Augsburgo), moderigis la doktrinon de Lutero. Ekzemple, li re-enkondukis la ideon de libervolo kaj remetis la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso en la korpon de la Biblio. La doktrino de Lutero pri pravigo sole per fido fendis la eklezion, ekigis la protestantan reformadon kaj du jarcentojn da milito. Tamen, je la 31-a de oktobro 1999, je la 482-a datreveno de la 95 Tezoj, la luterana kaj katolika eklezioj harmoniigis sian komprenon pri la doktrino. Kategorio:Luteranismo ja:マルティン・ルター ko:마르틴 루터 ms:Martin Luther simple:Martin Luther

Scienco

Scienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo. Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.

Klasifiko de la sciencoj

Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo. Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
Scienco (Branĉo) Ĉefa studobjekto
Agronomio terkultivado kaj hortikulturo
Akustiko sonoj
Algebro operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo
Anatomio strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj
Anesteziologio senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj
Antropologio evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj
Antroponimio propraj nomoj de homoj
Arkeologio monumentoj kaj artoj de antikva epoko
Aritmetiko nombroj kaj kalkulado per ili
Astronomio astroj kaj kosmaj fenomenoj
Asiriologio antikvaj civilizoj de Mezopotamio
Atomistiko kerna fiziko
Bakteriologio bakterioj
Biologio kemia strukturo de la vivuloj
Botaniko plantoj
Cibernetiko aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj
Citologio strukturo kaj funkcioj de la ĉelo
Daktiloskopio identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto
Dendrologio arboj kaj arbedoj
Dendrokronologio datadmetodo pere de arbringoj
Dermatologio haŭtmalsanoj
Diplomatiko malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto
Ekologio influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio
Ekonomiko mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj
Endokrinologio endokrinaj glandoj
Entomologio insektoj
Epigrafiko antikvaj epigrafoj
Ergonomio mezuro de laboro per ergoj
Estetiko belo en la naturo kaj en la artoj
Etnografio historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj
Etologio kondutoj de la bestoj
Etimologio origino de la vortoj
Faleristiko insignoj
Farmacio preparado de medikamentoj
Farmakologio kuraciloj kaj iliaj efikoj
Filologio esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio
Filozofio esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado
Folkloristiko tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj
Fonetiko fonemoj, iliaj variantoj kaj transformiĝo
Fonologio sonoj de la lingvo
Frazeologio frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto
Ftizeologio tuberkulozo kaj ĝia kuracado
Futurologio estonto de la Tero kaj la homaro
Fitologio plantoj
Fitonimio nomoj de plantoj
Fitogeografio geografio de plantoj
Fitopatologio patologio de plantoj
Fiziko propreco de korpoj kaj fenomenoj
Fiziologio funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj
Genealogio deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj
Genetiko fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco
Geodezio formo aŭ kurbeco de la Tero
Geografio regionoj de la Tero
Geologio solida ŝelo de la tero
Geometrio linioj, surfacoj kaj solidoj
Germanistiko germana lingvo
Gerontologio maljunaj homoj
Grafologio karaktero de homo per esplorado de lia skribo
Gramatiko lingvaj reguloj
Ginekologio virina organismo kaj ŝia naskaparato
Hematologio sango
Heraldiko blazonoj
Heŭristiko metodoj de esplorado en la scienco
Hidronimio nomoj de riveroj, lagoj, maroj
Histologio ĉeloj de homa organismo
Historio kronologia pasinto de la homaro kaj sociaj fakoj
Historiografio verkado historion de difinita tempo
Iktiologio fiŝoj
Informadiko informado per aŭtomataj maŝinoj
Kardiologio kormalsanoj
Kartografio verko de mapoj
Kemio analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj
Kinologio hundoj
Klimatologio priskribo kaj esplorado de klimatoj
Komputiko komputiloj kaj komputillingvoj
Kosmologio origino kaj formiĝo de la universo
Kosmografio movoj de la astroj
Kriminologio krimoj
Kristalografio esploro de kristaloj
Kronologio datoj de la historiaj eventoj
Leksikografio farado de vortaroj
Leksikologio etimologio, signifo kaj uzo de vortoj
Lingvistiko procedoj en lingvo, per kiu oni esprimas pensojn kaj sentojn
Logiko formoj kaj leĝoj de la pensado
Matematiko kvantoj, formoj kaj aranĝoj
Mekaniko ekvilibro kaj movo de la korpoj
Metalurgio industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj
Meteologio atmosferaj fenomenoj
Metodologio sciencaj metodoj
Metrologio mezuroj
Mikrobologio mikroboj kaj ilia agado
Mineralogio mineraloj
Morfologio formoj de la materio
Muzeologio muzeoj
Muzikologio muziko
Mikologio fungoj
Mitologio mitoj de unu lando aŭ religio
Nefrologio renoj
Noetiko eblecoj de la homa sciado
Numismatiko antikvaj moneroj kaj medaloj
Oceanografio maraj fenomenoj
Oceanologio oceanoj
Oftalmologio okuloj
Onomastiko propraj nomoj
Optiko lumaj fenomenoj
Orientalistiko popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento
Ornitologio birdoj
Ortografio korekta skribo de vortoj en unu lingvo
Ortopedio deformiĝo de la korpo
Osteologio ostoj
Paleontologio elfositaj restaĵoj
Paleografio deĉifrado de malnovaj skribaĵoj
Papirologio deĉifrado de antikvaj papiroj
Parazitologio animalaj kaj vegetaraj parazitoj
Patologio malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado
Pedagogiko instruado kaj edukado
Pediatrio infanmalsanoj
Petrografio rokspecoj
Pomologio fruktoj kaj fruktarboj
Psikiatrio mensaj malsanoj
Psikologio personeco de homo
Radiologio aplikado de radiokrea energio
Rentgenologio terapio per radioj
Romanistiko romanidaj lingvoj kaj kulturoj
Semantiko vortoj laŭ ilia signifo, sencoŝanĝo kaj sencevoluo
Serologio modifo de la sero sub la influo de malsanoj
Seksologio seksaj problemoj de la homo
Sinologio ĉina lingvo kaj kulturo
Sismologio kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj
Slavistiko slavaj lingvoj kaj kulturo
Sociologio fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo
Spektroskopio spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo
Speleologio kavernoj kaj subteraj akvofluoj
Statiko ekvilibro de la fortoj
Statistiko metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj
Stomatologio buŝo kaj dentoj
Stratigrafio tavoloj de la Tero (parto de geologio)
Sintakso konstruo de la frazoj (parto de gramatiko)
Teatrologio teatro
Termiko varmo
Termodinamiko rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj
Toponimio nomoj de geografiaj objektoj
Topografio grafika desegnado de la tereno
Toksikologio toksoj kaj kontraŭvenenoj
Traumatologio vundoj kaj traŭmatoj
Trigonometrio funkcioj de pluranguloj
Venerologio veneraj malsanoj
Vulkanologio vulkanoj
Zoogeografio geografia distribuo de animaloj
Zoologio animaloj
Zoonimio nomoj de animaloj
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj: #Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj; #Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj; #Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.

Terminologio

La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj: -nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado] Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo
- Sciencisto ja:科学 ko:과학 ms:Sains simple:Science th:วิทยาศาสตร์ zh-min-nan:Kho-ha̍k

Filozofio

Filozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj. La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo. Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.

Filozofiaj demandoj

Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?

Fakoj:

Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj: :Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio

Filzofiaj tradicioj

En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.

Okcidenta filozofio

La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio. Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).

Orienta filozofio

En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.

Religiaj filozofiaj tradicioj

Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion. Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio

Gravaj filozofiaj terminoj

En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo. Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio: :Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero

Gravaj filozofoj

:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi

Skoloj

:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo

Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo

:Pacismo - Humanismo - Egoismo

Vidu ankaŭ


- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio] ja:哲学 ko:철학 ms:Falsafah simple:Philosophy th:ปรัชญา

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Teknologio

Teknologio estas sciaro pri tio, kiel oni povas produkti tion, kion oni bezonas. Pri tio, kion produkti, vidu inĝenierarton. Ankaŭ al teknologio apartenas ĉiuj akcersoraj inĝenierartaĵojn, uzatajn por produkti ion alian. La teknologion oni povas difini kiel la tekniko bazita sur sciencaj leĝoj, laŭ tiu difino oni povas nomi la satelito-komunikadon teknologio, ĉar Arthur C. CLARKE povis desegni ĝin danke al fizikaj leĝoj.

Mekanika prilaboro

Biotekniko


- Genetike modifita organismo

Metaltekniko


- Veldado
- Lutado
- Ĉizado

Nanotekniko

Vidu ankaŭ jenon:


- Prilaboraj iloj Kategorio:Teknologio ja:工業 ko:기술 ms:Teknologi th:เทคโนโลยี

Industrio

Industrio estas baza branĉo de la produktado. En la industrio oni ekspluatas kaj prilaboras la materialojn de la naturo (ankaŭ la agrikulturajn produktojn). La industrio produktas eĉ ankaŭ la laborilojn kaj labormaterialojn. Oni dividas la industrion al diversaj gravaj branĉetoj, subbranĉoj, fakbranĉcoj. Gravaj branĉetoj de la industrio:
- Pezindustrio
  - Energetiko
  - Metalurgio
  - Minado
- Malpeza industrio
  - Kemia industrio
    - Farmacia industrio
    -
  - Nutraĵindustrio
- Maŝinindustrio
- Elektroteknika industrio

Historio de industrio


- vapormaŝino ja:産業 simple:Industry

Michael ENDE

Literaturo > Germanlingva literaturo > Michael ENDE < Germana Lingvo ---- Michael ENDE [MIĥael ende] (naskiĝis la 12-an de novembro 1929 en Garmisch-Partenkirchen, mortis la 28-an de aŭgusto 1995 en Filderstadt apud Stutgarto) estis germana verkisto.

Listo de verkoj


- Jim Knopf und Lukas, der Lokomotivführer (1960)
- Jim Knopf und die wilde Dreizehn (1962)
- Momo (1973)
- Die unendliche Geschichte (1979)
- Der satanarchäolügenialkohöllische Wunschpunsch (1989)
- Die Vollmondlegende (1993)
- Der Rattenfänger (1993)

En Esperanto aperis

En 1997 lia verko Die unendliche Geschichte aperis en Esperanto, sub la titolo La senĉesa rakonto. Tradukinto estas Wolfram DIESTEL.

Filmoj

La senĉesa rakonto estis tre sukcese filmigita kaj akiris tutmondan gloron al la aŭtoro. ja:ミヒャエル・エンデ ko:미하엘 엔데

Goethe

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Johann Wolfgang VON GOETHE < Germana Lingvo ---- thumb Johann Wolfgang von Goethe [johan volfgang fon gete], (
- je la 28-a de aŭgusto de 1749, † je la 22-a de marto de 1832) estis germana poeto kaj dramverkisto, krome ŝtatministro, juristo, filozofo kaj natursciencisto.

En Esperanto aperis inter alie:


- La gefratoj : komedio en unu akto/ 1889 Traduko: Antoni GRABOWSKI
- Ifigenio en Taŭrido : dramo en kvin aktoj/ 1908 Traduko: Zamenhof
- Hermano kaj Doroteo : eposo idilia/ 1911 Traduko: Benno KÜSTER
- Faŭsto I, eld. SAT, 1923 Traduko: Norbert BARTHELMESS
- Egmont : unua akto/ 1930 Traduko: Karl CRON
- Romaj Elegioj/ 1932 Traduko: KALOCSAY Kálmán
- La suferoj de la juna Werther/ 1934 Traduko: Adolf BISCHITZKY
- La suferoj de la juna Werther/ 1984 Traduko: Reinhard HAUPENTHAL
- Dia esteco ; Nokto de l’migranto ; Io simila ; Maro senmova ; Bonŝanca ŝipado ; Sur la lago. En: Übertragungen = Transkondukoj / Trad. Guido HOLZ. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 28 -34 ISBN 3-926633-14-X
- Faŭsto I kaj II /1999, dua eldono: 2004 Traduko: Karl SCHULZE

Ekstera ligo


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.gh.html#johann_goethe Rete legeblaj verkoj] Kategorio:Poetoj als:Johann Wolfgang von Goethe ja:ヨハン・ヴォルフガング・フォン・ゲーテ ko:요한 볼프강 폰 괴테 simple:Johann Wolfgang von Goethe

Hermann HESSE

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Hermann HESSE < Germana lingvo ---- Hermann HESSE [Heman Hese] (
- la 2an de julio 1877 en Calw / Germanio, † la 9an de aŭgusto 1962 en Montagnola / Svislando) estis verkisto kaj pentristo. Kiel filo de kristanaj misiistoj li en 1891 komencis studi teologion, sed forlasis tion jam post unu jaro. Li fariĝis mekanikisto, poste librovendisto. En 1912 li elmigris al Svislando kaj en 1923 li akiris la svisan ŝtatanecon. Literaturan famon li akiris per sia romano Peter Camenzind (1904), kies sukceso ebligis al la aŭtoro, dediĉi sin plene al la verkado. Intertempe Hermann Hesse, kiu en 1946 estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo, estas konsiderata unu el la plej famaj eŭropaj aŭtoroj de la 20-a jarcento.

Listo de verkoj:


- Peter Camenzind (1904)
- Unterm Rad (1906)
- Gertrud (1910)
- Roßhalde (1914)
- Knulp (1915)
- Demian (1919)
- Klingsors letzter Sommer (1920)
- Siddharta (1922)
- Der Steppenwolf (1927)
- Narziss und Goldmund (1930)
- Die Morgenlandfahrt (1932)
- Das Glasperlenspiel (1943)

En Esperanto aperis

Prozo:


- [http://www.kafejo.com/hesse/wolf/lalupo.htm La Lupo]. Traduko: William Walter Patterson kaj helpintoj/ 1999-2000
  - Originala titolo: Der Wolf
- [http://www.sezonoj.itgo.com/53-lode.htm#53-27 Tri Tilioj. Fabelo pri tri fratoj arestitaj.] Traduko: Wolfgang Kirschstein
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/klingsor.html La lasta somero de Klinsor] Elĉerpaĵo tradukita de Wolfram DIESTEL

Poezio:


- Amkanto
- Nuboj HESSE Hermann ja:ヘルマン・ヘッセ

Franz KAFKA

Literaturo > Germanlingva literaturo > Franz KAFKA < Germana Lingvo ---- Franz KAFKA [Franc KAFka], (naskiĝis la 3-an de julio, 1883, mortis la 3-an de junio, 1924) estis germanlingva verkisto. Franz Kafka naskiĝis en Prago, kiel filo de judaj komercistoj. Liaj gepatroj (ĉefe la patro) fervore kaj ambicie laboris por gajni pli kaj pli da riĉaĵoj kaj provis transdoni tiun ĉi idealon al sia filo. La juna Franz tamen estis tro sensiva por mem fariĝi sukcesa komercisto. En la literatura agado li provis trovi trankvilon kaj internan pacon. Liaj verkoj ofte respegulas la kulposentojn de Kafka rilate al sia patro kaj ankaŭ liajn demandojn pri la senco de la homa vivo. Franz Kafka mortis en Kierling/Aŭstrio.

Listo de verkoj

La plej grandaj verkoj de Kafka estis publikigitaj nur post lia morto kaj, fakte, kontraŭ lia lasta volo.
- Das Urteil (1913)
- Die Verwandlung (1915)
- In der Strafkolonie (1919)
- Ein Landarzt (1920)
- Ein Hungerkünstler (1924)
- Der Prozeß (1925)
- Das Schloß (1926)
- Amerika (1927)

En Esperanto aperis libroforme:


- Rakontoj 1 / Trad.: Vilhelmo LUTERMANO (1993)
- Sonĝo kaj aliaj rakontoj / Trad.: Vilhelmo Lutermano (1996), inkluzive de La transformiĝo (Die Verwandlung)
- La metamorfozo / Trad.: Mauro NERVI, Originala titolo: Die Verwandlung (1996)
- La metamorfozo / Trad.: Reinhard HAUPENTHAL, Originala titolo: Die Verwandlung (2000)

En Esperanto aperis rete:


- [http://vlutermano.free.fr/kafka.html Rakontoj / Trad.: Vilhelmo Lutermano] Tie legeblas jenaj rakontoj: - [http://vlutermano.free.fr/kontemplado.html#infanoj Infanoj sur la ŝoseo] - Senmaskigo de fripono - La subita promenado - Decidoj - La ekskurso en la montaron - La malfeliĉo de fraŭlo - La komercisto - Distrita elrigardo - La hejmenvojo - La preterkurantoj - La pasaĝero - Vestaĵoj - La malakcepto - Pensigo por rajdistoj - La stratfenestro - Deziro fariĝi indiano - La arboj - Esti malfeliĉa - [http://vlutermano.free.fr/verdikto.html La verdikto] - [http://vlutermano.free.fr/hejtisto.htm La hejtisto] - [http://vlutermano.free.fr/transformiĝo.html La transformiĝo (kiun iuj alinomas La metamorfozo)] (Se tiu ligo ne funkcias, iru al la Kafka ĉefpaĝo: http://vlutermano.free.fr/kafka.html kaj alklaku tie "La transformiĝo") - [http://vlutermano.free.fr/punkolonio.html En la punkolonio] - [http://vlutermano.free.fr/advokato.html La nova advokato] - [http://vlutermano.free.fr/kampara.htmlKampara kuracisto] - [http://vlutermano.free.fr/galerio.html Sur la galerio] - [http://vlutermano.free.fr/folio.html Malnova folio] - [http://vlutermano.free.fr/antawlalegxo.html Antaŭ la leĝo] - Ŝakaloj kaj araboj - Vizito en la minejo - La plej proksima vilaĝo - Imperiestra mesaĝo - La zorgo de la dommastro - Dek unu filoj - Fratomurdo - Sonĝo - Raporto por akademio - Unua aflikto - Virineto - Malsatartisto - Jozefino la kantistino aŭ la popolo de la musoj - Interparolo kun la preĝisto - Interparolo kun la ebriulo - Bruego - La ujrajdisto - Priskribo de batalo - La vilaĝa instruisto - La ponto - La ĉasisto Graĥo - Ĉe la konstruado de la ĉina murego - La frapo ĉe la bienpordego - La najbaro - Bastardo - Banala konfuzo - La vero pri Sanĉo Panso - La mutado de la sirenoj - Prometeo - La urba blazono - Pozidono - Komuneco - Nokte - La rifuzo - Pri la demando de la leĝoj - La rekrutado - La ekzameno - La vulturo - La stiristo - La turbo - Fableto - Reveno - Proparolanto - Esploradoj de hundo - La geedza paro - Rezignu! - Pri la paraboloj - Letero al la patro

Sekundara literaturo en Esperanto, rete:

[http://vlutermano.free.fr/pri_Kafko.html Sekundara literaturo pri Franz Kafka, en la traduko de Vilhelmo Lutermano:] - [http://vlutermano.free.fr/Fingerhut_transf.html Karlheinz Fingerhut: La transformiĝo], unu el la plej interesaj interpretadoj de la fama verko de Franz Kafka - [http://vlutermano.free.fr/Hansen_leĝo.html Aage A. Hansen-Loeve: Antaŭ la leĝo], pri la fama novelo de Franco Kafko - [http://vlutermano.free.fr/Hermes_galerio.html Roger Hermes: Sur la galerio], pri la fama «noveleto» de Franco Kafko - [http://vlutermano.free.fr/Schindler_ujrajdisto.html Sabine Schindler: La ujrajdisto], pri tiu «noveleto» de Franco Kafko - [http://vlutermano.free.fr/Muller_malsatartisto.html Michael Müller: Malsatartisto], pri tiu fama novelo de Franco Kafko

Eksteraj ligiloj

Multlingva paĝo pri Kafka enhavanta esperantajn artikolojn:
- [http://www.kafka.org/ Das Kafka Projekt]
- [http://gutenberg.spiegel.de/autoren/kafka.htm Kafka beim Projekt Gutenberg-DE]
- http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/KafkaFranz/
- http://www.aeiou.at/aeiou.encyclop.k/k011123.htm
- http://www.xlibris.de/Autoren/Kafka/Kafka-Biographie.htm
- http://www.kafkaesk.de/
- [http://www.k-eins.de/ Versuch über Franz Kafka] ja:フランツ・カフカ ko:프란츠 카프카

Thomas MANN

Literaturo > Germanlingva literaturo > Thomas MANN < Germana Lingvo ---- Thomas Mann (1875-1955) estis germana verkisto kiu skribis romanojn kaj novelojn. Li ricevis la Premion Nobel de Literaturo en 1929.

Biografio

La germana verkisto Thomas Mann [Tomas Man] naskiĝis je la 6-a de junio 1875 en Lübeck. Li estis la frato de Heinrich MANN kaj la patro de la aŭtoroj Erika MANN, Golo MANN kaj Klaus MANN. Post la morto de sia patro en 1891, la familio iris en Munkeno kie li trovis kaj edzinigis (1905) Katja Pringsheim. En la jaro 1929 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo. Kiam la Naci-socialismo gajnis povon en 1933, Thomas Mann decidis eksiliĝi en Svislando. En 1938, Aŭstrio estis aneksata per Hitler, Mann eskapis en Princeton (Usono), pli malfrue en Kalifornio. Sept jaroj post la fino de la Dua Mondmilito li revenis en Eŭropo kaj mortis je la 12-a de aŭgusto 1955 en Zürich.

Verkoj


- Buddenbrooks (1901)
- Tonio Kröger (1903)
- Tristan (1903)
- Königliche Hoheit (1909)
- Der Tod in Venedig (1912)
- Der Zauberberg (1924)
- Geschichten Jakobs (1933)
- Der junge Joseph (1934)
- Joseph in Ägypten (1936)
- Lotte in Weimar ("Lotte en Weimar", 1938)
- Doktor Faustus (1947)
- Der Erwählte (1951)
- Bekenntnisse des Hochstaplers Felix Krull ("Konfesoj de sinŝajniganta Feliks Krull",1954)

En Esperanto aperis


- Tonio Kröger, tradukis Ŝiger UJEKI, 1977.
- Lotte en Weimar (Lotte in Weimar), tradukis Karl SCHULZE, redaktis Ulrich BECKER, Novjorko: Mondial, 2005, 445 paĝoj.

Eksteraj ligoj

[http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/feliks.html Konfesoj de sinŝajniganta Feliks Krull] MANN THOMAS ja:トーマス・マン ko:토마스 만

Friedrich VON SCHILLER

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Friedrich SCHILLER < Germana Lingvo ---- La germana poeto, dramisto kaj historiisto Johann Christoph Friedrich Schiller [johan kristof fridriĥ ŝiler], laŭ la Fundamento (vd. FG