Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ĝi

Ĝi

---------- Lingvo > Elemento > Primitiva vorto > Pronomo ---------- Pronomoj estas vortoj, kiuj ĝenerale anstataŭas la nomon de afero aŭ persono pli frue menciita, aŭ de afero/persono komprenebla el la kunteksto.

Personaj prononomoj

En gramatika analizo de plej multaj lingvoj oni dividas la personajn pronomojn laŭ tri "personoj":
- La unua persono referas al la parolanto(j) mem.
- la dua persono referas al tiu(j), al kiu(j) oni parolas.
- La tria persono referas al iu(j) ajn alia(j), pri kiu(j) oni parolas. Krome, oni dividas ilin - kiel ankaŭ substantivojn - laŭ nombro, ofte - sed ne ĉiam - tiel kiel en Esperanto:
- La singularo estas uzata, kiam temas pri precize unu afero aŭ persono.
- La pluralo estas uzata, kiam temas pri pli ol unu afero aŭ persono. En multaj lingvoj ankaŭ ekzistas malsameco inter inkluziva kaj malinkluziva unua persono de la pluralo: La inkluziva inkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n, la malinkluziva malinkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n. Tia divido ekzistas ekzemple en Tok Pisin kaj en iuj dialektoj de la Ĉina. En la portugala lingvo oni havas nedevigan inkluzivan/malikluzivan malsamecon. Oni povas uzi 'nós' (inkluziva) kaj 'nós outros' (malinkluziva) dependante de neceso de klareco, aŭ simple nós (inkluziva/malinkluziva). La hispana lingvo havis tian malsamecon, sed perdis ĝin, kaj hodiaŭe uzas nur "nosotros", antaŭe malinkluziva, simple kiel la "ni" esperanta. La portugala havas ankaŭ la "a gente" (ne konfuzu tion kun la franca "le gens"), "nepersona" pronomo de plurala una persono. Jen la personaj pronomoj de Esperanto:
SingularoPluralo
1-a."mi""ni"
2-a."vi" ("ci")"vi (ĉiuj)"
3-a."li", "ŝi", "ĝi""ili"

Aliaj pronomoj

Krome ekzistas refleksivaj pronomoj, kiuj rereferencas al la subjekto kiam la sama persono plenumas ankaŭ ne-subjektan rolon en la sama frazo. En Esperanto "si" estas refleksiva pronomo. La franca kaj pluraj aliaj lingvoj uzas similan refleksivan pronomon, sed aliaj lingvoj male uzas apartajn refleksivajn formojn de la verbo. En la franca, refleksiva pronomo ĉe certaj verboj povas doni al ili tute alian sencon kompare kun ilia baza signifo. "Oni" estas ne-persona pronomo en Esperanto. Kelkaj lingvoj kiel la moderna angla uzas la duapersona pronomo ("you" en la angla) ankaŭ por tia nepersona signifo. Multaj el la ceteraj pronomoj povas esti ordigitaj en Korelativa Tabelo, simila al tiu, kiun elpensis L. L. Zamenhof:
PartoTutoDemandoNeoMontro
Specifaiuĉiukiuneniutiu
Nespecifaioĉiokioneniotio
Kiel pronomo oni ankaŭ povas kalkuli "ambaŭ", kiu estas varianto de "ĉiuj", uzata, kiam temas pri precize du aferoj.

Vidu ankaŭ


- Hiismo
- Liismo
- Riismo Category:Gramatiko ja:代名詞

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Primitiva vorto

Lingvo > Elemento > Primitiva vorto La primitivaj vortoj estas tiaj elementoj, kiuj povas roli en frazo kiel vorto sen kunmetiĝi vorte kun alia elemento. La elementoj, kiuj estas primitivaj vortoj, povas uziĝi vorte sen finaĵo, "nude", sed ja eblas uzi tiajn elementojn ankaŭ en kunmetaĵoj kun aliaj elementoj, ekz. "TIUrilate", "TRANSdoni", "ĈIEa", "PERi", "disDE". La primitivaj vortoj plu disklasiĝas laŭ siaj diversaj manieroj roli en frazoj. Pluraj el ili povas uziĝi en pli ol unu maniero, kaj tial ĉi-poste aperos en pli ol unu klaso (sed menciiĝos nur la plej gravaj kaj tipaj uzoj):
- Pronomo
- Primitiva adjektivo
- Primitiva adverbo
- Partikulo

Portugala lingvo

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida Lingvaro > Portugala ---- Nomo: português (purtugejŝ)
Parolantoj: 194 milionoj
Lando de origino: Portugalio
Skribo: latina
specimeno: "La Patro Nia" ([http://www.wikipedia.com/upload/paternoster-pt-pt.mp3 Aŭdigu sondosieron]) Pai nosso que estais no céu
Santificado seja o vosso nome
Venha a nós o vosso reino
Seja feita a vossa vontade
Assim na terra como no céu
O pão nosso de cada dia nos dai hoje
Perdoai-nos as nossas ofensas
Assim como nós perdoamos a quem nos tem ofendido
E não nos deixeis cair em tentação
Mas livrai-nos do mal
---- La portugala lingvo estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala. Ĝi estas en la sama rango ol la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

Origino de la portugala lingvo:


- La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 12-a jarcento), devene de la regiona vulgara latino, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento, kaj poste la barbara latino, ĝis la 12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj: unu branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estas Galegio), kaj alia sude, nomita muslin-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodoj - la arkaika/arĥaika portugallingvo (12-a jarcento ĝis 15-a jarcento) kaj la moderna portugallingvo (15-a jarcento ĝis nun).

Strukturo

Fonemiko

Portugala Fonemiko: a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)]
- , s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ]
  - , z [ze] - krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dabljuduplu ve], y [ipsilon, aŭ i-gregu).
- La /R/ estas multmaniere elparolata de portugallingvanoj. La prononco ĥ estas komuna nur en Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, ankaŭ eblas prononci h, kiel en brazila nordo kaj nordoriento, aŭ rr kiel en sudo de brazilo kaj proksime al limoj de Hispanio, kaj ankaŭ retroflekse en areo de indiĝena influo.
- La litero x, male al aliaj lingvoj, estas tre grava al portugala elparolado. Ĝi havas 4 valorojn: /z/: exército /i'zεr-sitŭ/; /ŝ/: xeque /'ŝεkj/; /ks/: taxi /'ta-ksj/; /s/: sintaxe /sin'ta-sj/ Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn: á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú, ü (ĉi-lasta "ü", en Brazilo nur, ne reprezentas la franca u au la germana ü, sed /ŭ/ post g aŭ q: lingüiça= lingŭisa). Ankaŭ estas la cedilja c "ç" /s/, kaj la duliteroj "ch" (kiel esperanta ŝ), "lh" (/λ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" (/ŋ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipaj g kaj k, tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj. Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭa fonemo. En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj: ão kaj õe, preskaŭ nepronunceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom da) estas pronuncata /kŭãŭn/(unusilaba!). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/. Grave en la portugala lingvo estas daŭro de vokaloj. En la portugala silabo povas estas forta, duonforta aŭ malforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononciĝas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvo kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (estas). Tonika silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (ia brazila birdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto. La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo. Estas tutnecese fari la sandion aŭ ligon de vortoj en la prononcado.

Morfologio

Estas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala: flekseblaj kaj neflekseblaj. Flekseblaj estas artikoloj, numeraloj, pronomoj, nomoj kaj verboj. Neflekseblaj estas konjunkcioj, prepozicioj, adverboj, interjekcioj. ---- Artikoloj: povas esti aŭ definita aŭ nedefinita. La definita povas esti maskla singulara (o), maskla plurala (os), ina singulara (a) kaj ina plurala (as). La nedefinita povas esti maskla singulara (um), maskla plurala (uns), ina singulara (uma) kaj ina plurala (umas). ---- Estas nur du tipoj de numeraloj en la portugala, la "ĉefaj" kiu indikas la kvanton kaj la "ordaj" kiuj indikas la rangon. ::Ĉefaj numeraloj (1-20): um, dois, três, quatro, cinco, seis, sete, oito, nove, dez, onze, doze, treze, quatorze, quinze, dezesseis, dezessete, dezoito, dezenove, vinte. ::Ordaj numeraloj (1-a ĝis 20-a): primeiro, segundo, terceiro, quarto, quinto, sexto, sétimo, oitavo, nono, décimo, undécimo, duodécimo, décimo terceiro, décimo quarto, décimo quinto, décimo sexto, décimo sétimo, décimo oitavo, décimo nono, vigésimo. ---- Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havas kazojn (nominativon, akuzativon kaj dativon). :Personaj pronomoj: Eu (mi), tu (ci), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi), eles (vira ili), elas (ina ili). Ne estas io kiel "ĝi", "oni" aŭ "ri", sed krom la simpla ni estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós outros" por traduki la esperanta ni. "A gente" (laŭlitere la gento) estas nepersona ni, uzata kiam la parolanto metas sin en la amaso de homoj (granda aŭ malgranda) kiu agas kiel nur unu individuo. "Nós outros" estas la ekskluda ni, t. e., "ni sen vi". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale ne estas uzata "tu" (ci) aŭ "vós" (vi), sed "você" (plurale "vocês"); "tu" oni uzu por enfazo (tiu enfazo varias regione) kaj "vi" nur en religia preĝoj. ---- Estas du tipoj de "nomoj" en portula lingvo: substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko+tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari pluralo oni metas -s post la tema vokalo, se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, ekscepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klare): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knabino), lebre/lebres (leporo/leporoj), lapis/lapis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn. La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kaj genro. ---- Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Havas tri tempoj (futura, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivon, indikativon kaj imperativon), tri aspektojn (perfektan, pluolperfektan kaj daŭran) kaj ses personojn. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn. ----- Estas du tipoj de adverboj (kiel en Esperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive). ---- Konjukcioj, prepozicioj kaj interjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepozicion a (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepozicio de (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp.

Sintakso

La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je): Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron),
Bruto a César matou (Bruto je Cezaro mortigis),
a César Bruto matou (je Cezaro Bruto mortigis), a César matou Bruto (je Cezaro mortigis Bruto).
En la brazila variaĵo de la lingvo, kiu estas pli konservema ol la portugala, estas tutlibera la metado de adverbo, inkluzive "não" (ne). La portugala variaĵo por prozordaj kialoj fariĝis pli rigida ekde la 17-a jarcento: Não sei/ Sei não (brazila variaĵo)(mi ne scias).
Eu não vou (mi ne iros)
Não vou eu (dum inversio, t. e, antaŭ dependa frazo)(ne iros mi)
aŭ Eu vou não (brazila variaĵo) (mi iros ne)
samsignifas, nur havas stilan sanĝon. Fenomeno kurioza en portugallingva sintakso estas la "ekscitiĝo" de kelkaj vortoj sur la akuzativaj pronomoj. Estas kompleksa fenomeno por montri ĉi tie.

Parolantoj

Jen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas lingvo oficiala:
- Portugalio (10.000.000) - lando en Okcidenta Eŭropo (ankaŭ 3 milionoj da homoj en Galegio, Hispanio, parolas la galegan, portugalan dialekton)
- Acoroj (238.000) - Portugalaj insuloj en la Norda Atlantiko
- Madejro (438.000) - Portugalaj insuloj en la Atlantiko apud Afriko
- Brazilo (182.000.000) - vasta lando en Ameriko
- Insularo Kabo-Verdo (405.000) Atlantikaj insuloj apud Okcidenta Afriko
- Gvineo-Bisaŭo (1.250.000) - lando en Okcidenta Afriko
- Sao-Tomeo kaj Principeo (155.000) - insuloj en la Golfo de Gvineo, Atlantiko
- Angolo (11.177.000) - granda lando en Suda Afriko
- Mozambiko (19.125.000) - granda lando en Suda Afriko apud la Hinda Oceano.
- Orienta Timoro (555.000) - lando sur la orienta parto de Timoro en la Malaja insularo. Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan: Barato (Dio, Damao, Goa, Bombajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961); Makao en Ĉinio.

Eksteraj ligiloj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Portugala/ katalogo DMoz]
- [http://www.brazilo.com/portugala/ Kurso de Portugala Lingvo] (principe la brazila variaĵo) por Esperantistoj
- [http://groups.yahoo.com/group/portugues_asia/ português_ásia] Propagar e restaurar o português na Ásia ja:ポルトガル語 ko:포르투갈어 simple:Portuguese language th:ภาษาโปรตุเกส zh-min-nan:Portugal-gú

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Subjekto

Subjekto - ĝenerale estas tiu, kiu agas. En filozofio, juroscienco kaj kutima vivo subjekto estas ĉiu ulo, kiu agas, pensas, decidas ktp. Male al subjekto estas objekto. En gramatiko subjekto estas vorto en propozicio, kiu signifas (1) agantan ulon aŭ (2) aĵon, pri kiu estas fakto. Ekzemploj: Por varianto 1: "Knabo portas sakon." Ĉi tie subjekto estas "Knabo". Por varianto 2: "Pordo estas fermita." Ĉi tie subjekto estas "Pordo". kategorio:filozofio kategorio:juroscienco kategorio:gramatiko

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Angla lingvo

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí



Hiismo

Esperanto > Hiismo ---- Hiismo estas proponita reformo de Esperanto, alternativo al la riismo. Riisto uzadas la neologisman triapersonan pronomon ri seksgenre neŭtre, ĉar li konsideras la pronomon li kiel specife virgenran kaj sentas mankon de tia seksgenre neŭtra pronomo. Tute inverse, hiisto konsideras la pronomon li kiel seksgenre neŭtran, kaj pro la sentita manko de specife virgenra pronomo uzadas la neologisman pronomon hi, paralele al la specife virgenra neologisma sufisko -iĉ-. Hiismo uziĝas en la projekto DLT.

Priskribo

En hiisma Esperanto:
- La virgenra pronomo hi estas uzata simetrie kun la ingenra pronomo ŝi. La uzado de la ulgenra pronomo li por emfazi virsekson estas arkaika. (li estas aŭ virgenra aŭ ingenra, do aŭ ŝihi.)
- La virgenra sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la ingenra sufikso -in-. La uzado de ulgenraj vortoj, do sen -iĉ--in-, por emfazi virsekson estas arkaika. (Studento estas aŭ virgenra aŭ ingenra, do aŭ studentinostudentiĉo.)
- La sufikso -j- povas esti uzata por krei karesnomojn sen anstataŭi pecon de vortoradiko. (Apud panjo kaj paĉjo eblas ankaŭ patrinjo kaj patriĉjo, sed ankaŭ hejmjo, litjo kaj tiel plu.)

Argumentoj por hiismo


- Oni povas libere elekti ĉu emfazi sekson aŭ ne. (patro = patrino (de iu ajn) aŭ patriĉo (de iu ajn) kontraste al gepatro = unu el la gepatroj = unu el paro da patrino kaj patriĉo)
- Per arkaika uzado de li oni diskriminacias inojn, vole-ne-vole implicante, ke parolante pri iu ajn besto, persono, profesio aŭ familiano, oni "kompreneble" celas viron.
- La pronomo li origine tradukitas per he, er kaj tiel plu, kiuj siatempe signifis tiu persono kaj nur she, sie kaj tiel plu estis neambigue inseksaj, kio implicis, ke li ĝenerale estas iĉseksa. En la 21-a jarcento estas kreiĝintaj en la nacilingvoj, kiuj estis bazo de Esperanto en 1887, iloj por juste distingi aŭ maldistingi inter inoj kaj iĉoj. Esperanto devas havi sampovajn ilojn por esti taŭga.
- La uzado de ŝi kaj hi simetrias kun -in- kaj -iĉ-, kiu simetrias kun -nj- kaj -ĉj- kaj plireguligas la lingvon.
- li simetrias kun ili, kio estas plia regulaĵo en la lingvo.
- Sufiksoj kiel -ist-, -ul-, -ant- perdis sian firman viran sencon. Ankaŭ ĉevalo, amiko, homo, infano kaj gasto ne estas (plu) firme virgenraj. Do diri patro kaj frato sen indiki la sekson estas plia regulaĵo en la lingvo.
- Komence kara uziĝis kaj por diri korproksima kaj por diri multekosta. Ĉar ne ĉio kara estas multekosta, ekuziĝis altpreza kaj multekosta por sinonimi kun kara je la arkaikiĝinta mon-senco. Analoge, li signifis kaj tiu persono kaj tiu viro. Ĉar ne ĉiu persono estas viro, oni ne timu ekuzi novan vorton, kiu sinonimas je la vira senco kun li, nome hi.

Argumentoj kontraŭ hiismo


- La specifigo de virsekso de firme viraj radikoj kaj la seksneŭtreco de sensufiksa firme vira radiko estas tro stranga ŝanĝo al la lingvo.
- hi estas anglismo, kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo.
- "Hi" estas absolute kontraŭfundamenta pro diversaj kialoj. La plej facile komprenebla kialo logike sekvas el la fakto, ke krom "li" ne rajtas ekzisti alia vira triapersona singulara pronomo. "Li" tute ne estas "baze seksneŭtra", ĉar laŭ la klara regulo de la Fundamenta Gramatiko ĝi estas baze virseksa, kvankam ĝi havas seksneŭtran kromsignifon. Vd. ankaŭ jenan klarigon de Zamenhof (LR 59): "Ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro, estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ 'ŝipo' iu uzas la vorton 'navo', ĉar la vorto 'ŝipo' al li 'ne plaĉas' - tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus)."

Vidu ankaŭ


- DLT
- Seksneŭtrala homa triapersona pronomo
- Iĉismo
- -iĉ- Kategorio:Esperanto

Riismo

Esperanto > Riismo ---- Riismo estas proponita reformo de Esperanto. Ĝi celas forigi la seksan diskriminacion vidatan de iuj en norma Esperanto.

Priskribo

En riisma Esperanto:
- La pronomo ri anstataŭas la pronomojn li kaj ŝi. Oni ne uzas la pronomojn li kaj ŝi.
- La sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la sufikso -in-. Oni uzas ilin nur por emfazi la sekson aŭ por precizigi ĝin, kiam necese.
- Ĝenerale la radikoj sen sufikso -iĉ--in- ne indikas sekson. Ankaŭ la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur iĉojn, kaj kiuj havas respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso -in-, devus ricevi senseksan signifon. Tamen, se estas danĝero de konfuzo, ekzemple parolante al liisto, oni povas aldoni la prefikson ge-, kiam neniu el la sufiksoj -iĉ- kaj -in- estas uzata. Ekzemple, dentisto estas dentistiĉo aŭ dentistino; (ge)patro estas patriĉo aŭ patrino. La ĉefaj vortoj, ĉe kiuj la prefikso ge- povas esti utila por riisto, estas la firme viraj:
- avo edzo fianĉo filo frato kuzo nepo nevo onklo patro vidvo
- bubo knabo viro
- fraŭlo grafo princo reĝo sinjoro
- amiko

Argumentoj por riismo

Riismo hazarde ankaŭ estas pli konforma al la nacia lingvo por parolantoj de finn-ugraj kaj ĉinaj lingvoj, kies triapersona pronomo ne konas distingon inter ina kaj vira sekso. Ekz. la finna lingvo nur havas hän (= ŝi, li) kaj se (= ĝi). Krome, senseksa triapersona pronomo kongruas al uzo de verboj sen pronomo, kiu oftas en latinidaj lingvoj kiel la itala. Ekz. itallingve parla (= li aŭ ŝi parolas) ne malkaŝas la sekson de la subjekto. Ekzistas jam skribitaj verkoj en kiuj -iĉ- estas strikte uzata, kiel ekz. "Sur la linio" de Jorge CAMACHO.
[Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho): Sur la linio. 40 p. Bero, Berkeley 1991.]

Kontraŭargumentoj

La plejparto de la ecoj de riismo estas rigardataj kiel kontraŭfundamenta de iuj ne-riistoj. Enkonduko de nova sufikso povas konformi al la Fundamento (jam kelkaj oficialaj sufiksoj estas postfundamentaj), sed ŝanĝo de la signifo de bazaj fundamentaj radikoj, kiel ŝanĝo de la signifo de patr|o al unu el la gepatroj, estas rigardata kiel kontraŭfundamenta. Riisto povas tamen eviti uzon de tiaj radikoj sen sufikso. Personaj pronomoj estas tre baza parto de la lingvo, parto kiu ordinare ne povas esti pligrandigita, kaj do plejofte aldono de nova pronomo estas rigardata kiel kontraŭfundamenta. Tamen, iuj argumentas, ke aldoni novan kiel neologismon, sen ŝanĝi la signifon de la malnovaj pronomoj, ne estas kontraŭfundamente. Kiel ĉiuj reformoj rigardataj kiel kontraŭfundamentaj, riismo estas uzata de preskaŭ neniuj Esperantistoj, kaj neniuj verkistoj ĝis nun uzis la pronomon ri en siaj verkoj. Riisto povas riski konfuzojn kaj miskomprenojn, kaj eĉ kiam tiu estas komprenata, la lingvouzo tiras la atenton de la alparolato al la gramatiko kaj for de la enhavo de la parolo aŭ verko. Unu el la argumentoj de subtenantoj de riismo estas, ke simetria uzo de -iĉ- kaj -in-, kaj neneceso specifigi la sekson de priparolato iom post iom instigus al senseksisma pensado. Tio tamen estas dubinda. Se estus tiel, oni atendus, ke parolantoj de la turka kaj ĉina, ekzemple, kiuj ne havas seksan distingon ĉe triapersonaj pronomoj, pensus malpli seksisme, ol parolantoj de ekzemple la angla aŭ la franca, sed ne estas indikaĵoj, ke ja estas tiel. La enkonduko de ri kaj -iĉ- estas konfuze malsimetria kaj kontraŭfundamenta: la uzado de ŝi kaj -in- malambigue esprimas inan sekson, dum la uzo de li kaj nenia sufikso estas origine ambigua je sekso, sed povas kontrasti al ŝi kaj -in- por tiam esprimi viran sekson. Ekz. Kiam alvenas novulo, salutu lin. (sen esprimi sekson) kaj Ĉu estas filo aŭ filino, ĉu li aŭ ŝi? (esprimante sekson). La riismo asertas, ke li havas strikte viran sencon, limigante la signifon de fundamenta vorto, kaj rompante la simetrion inter li kaj nenia seksindika sufikso. Ri sonas same kiel li por azianoj.

Alternativoj al Riismo

Aliaj manieroj atingi similajn rezultojn, kiel riismo:

koncerne triapersonan pronomon


- Oni povas uzi tabelvorton kiel tiuties, aŭ esprimon kiel li aŭ ŝi en kazoj kie oni ne scias la sekson de la priparolato, aŭ la sekso estas nedifinita.
- Aliaj solvoj kaj proponoj

koncerne »-iĉ-«


- La plejparto de la vortoj iam konsiderataj kiel baze viraj, specife tiuj kun finaĵo -anto, -ulo, -isto, nun estas pli kaj pli konsiderataj kiel senseksaj, kaj oni precizigas nur kiam necesas. La seksaj vortoj pli kaj pli limiĝas je kelkaj kernaj vortoj, precipe por familianoj. Eĉ pri la vorto "amiko", jam multaj opinias ĝin neŭtrala ("Ŝi estas mia amiko").
- Oni povas precizigi virseksecon per prefikso vir- aŭ adjektivo vira.
- Tiuj, kiuj trovas ŝanĝon de pronomoj (kvankam nekontraŭfundamenta, nur enkonduko de neologismo) tro stranga pro ilia kutima lingvouzo, povas turni sin al iĉismo, kiu enhavas la sufikson -iĉ- sed ne la pronomon ri kaj kiu estas pritraktita kiel kontraŭfundamenta.

Vidu ankaŭ


- ri
- iĉismo
- -iĉ-
- Fundamento
- Hiismo

Eksteraj ligoj


- [http://www.rano.org/riismo2.html Originala manifesto de riisma Esperanto]
- [http://pedia.nodeworks.com/R/RI/RII/Riism/ angle]
- [http://bertilow.com/seksaj_vortoj/index.html Seksaj vortoj en Esperanto] Kategorio:Esperantogramatiko

Lolium perenne

Ray-grass anglais Catégorie:Flore (noms scientifiques)

narty szwajcaria motorola gry java wagi elektroniczne heavy metal ebay










































:: RELATED NEWS ::
NiTi
A shape memory alloy (SMA) (also known as memory metal or smart wire) is a metal that remembers its geometry. After it is deformed, it regains its original geometry by itself during heating (one-way effect) or, at higher ambient temperatures, simply during unloading (pseudo-elasticity). These extraordinary properties are due to a temperature-dependent martensitic phase transformation from a low-symmetry to a highly symmetric crystallographic structure. Those crystal structures are known as opinion. The name originated from the tradition of newspapers placing such materials on the page opposite to the editorial page. The term "op-ed" is derived from combining the words "opposite" and "editorial." It is primarily an American term. The editorial page contains editorials and the op-ed page contains opinion Read More...

Niti
A shape memory alloy (SMA) (also known as memory metal or smart wire) is a metal that remembers its geometry. After it is deformed, it regains its original geometry by itself during heating (one-way effect) or, at higher ambient temperatures, simply during unloading (pseudo-elasticity). These extraordinary properties are due to a temperature-dependent martensitic phase transformation from a low-symmetry to a highly symmetric crystallographic structure. Those crystal structures are known as Chinese: 新加坡樟宜机场; Malay: Lapangan Terbang Changi Singapura; Tamil: சிங்கப்பூர் சாங்கி விமானநிலையம்) is a major aviation hub in Asia. It
William Biffen
William John Biffen, Baron Biffen, PC (born 3 November, 1930), is a Conservative member of the House of Lords. He was made a Life Peer in 1997. He represented the constituency of Oswestry, later renamed Shropshire
Giemsa
Giemsa is a complex of stains specific for the phosphate groups of DNA. Used in Giemsa banding (or G-banding) to stain chromosomes and often used to create a karyotype.It is used to identify chromosomal aberrations like
Op-ed piece
An op-ed is a piece of writing, expressing an opinion. The name originated from the tradition of newspapers placing such materials on the page opposite to the editorial page. The term "op-ed" is derived from combining the words "opposite" and "editorial." It is primarily an American term. The editorial page contains editorials and the op-ed page contains opinion Read More...
Speed Force
The Speed Force is a concept presented in various issues of The Flash published by DC Comics. The Speed Force is a vaguely defined extradimensional energy force from which most superspeed-powered heroes, such as the Flash, Bart Allen, Johnny Quick, Jesse Quick, Max Mercury, and others (but not
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org