:: wikimiki.org ::
| 1-a De Aŭgusto |
1-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 1-a de aŭgusto
----
La 1-a de aŭgusto estas la 213-a tago de la jaro (la 214-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 152 tagoj restas.
Je la 1-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1876 : Kolorado fariĝis la 38-a ŝtato de Usono
- 1865 : Unua eldono de La Ĉielo kaj la Infero de Allan KARDEC
- 1937 : Vselovod IVANOV arestita
- 1990 : Irako invadis Kuvajton
Naskiĝoj
- 1744 : Jean Baptiste LAMARCK, sciencisto
- 1819 : Herman MELVILLE, verkisto
- 1883 : Josef SCHMALZL
- 1925 : Ernst JANDL, Aŭstrio
Mortoj
- 1836 : James MADISON
- 1911 : Konrad DUDEN
- 1923 : Warren G. HARDING
- 1934 : Paul von HINDENBURG
Specialaj tagoj kaj festoj
- Benino : Nacia tago
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 31-a de julio | 2-a de aŭgusto
- 1-a de julio | 1-a de septembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
als:1. August
ja:8月1日
ko:8월 1일
simple:August 1
th:1 สิงหาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1876Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1876
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1876 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1-a de aŭgusto : Kolorado fariĝis la 38-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- Rad. KLAJIĈ
- Josef ŠILHART
- 5-a de januaro : Germanio : Konrad ADENAUER
- 12-a de januaro : Usono : Jack LONDON
- 18-a de aprilo : André BAUDET
- 28-a de julio : Viktor HAWLIK
- 7-a de aŭgusto : Nederlando: Mata Hari
- 9-a de decembro : Sam JANSSON
Mortoj
- 8-a de junio : Francio : George SAND
----
1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1876년
KoloradoKolorado (hispana skribo: Colorado) estas nomo uzata por pluraj geografiaj objektoj:
- rivero Kolorado en okcidentaj Usono kaj Meksiko
- rivero Kolorado en Teksaso
- rivero Kolorado en Argentino
- usona subŝtato Koloradio
Krome ekzistas nomoj, kiuj enhavas la vorton kiel parton, ekzemple Colorad Springs, Cerro Colorado, ktp.).
La hispana vorto colorado origine signifas "kolorigita", sed striktasence signifas certan tonon de ruĝa koloro. En hispan-konkerita Ameriko multaj lokoj akiris tiun epiteton pro la koloro de grundo, roko, sablo aŭ eĉ akvo.
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
1865Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1865
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1865 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- En aprilo : Kapitulacio de sudaj armeoj en Usono kaj fino de Usona enlanda milito.
- 18-a de decembro : abolicio de sklaveco en Usono.
- Johann Gregor MENDEL publikigis leĝojn de heredado.
- Aperis en Anglio la Salva Armeo.
- Aperis la unua Spirita Centro en Brazilo.
Naskiĝoj
- Hendrik BULTHUIS
- Max HEINDEL
- Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 13-a de junio : Irlando: William Butler YEATS
- 8-a de decembro: Finlando: Jean SIBELIUS
- 18-a de decembro: József MILETZ
- 30-a de decembro : Hindio: Rudyard KIPLING
Mortoj
- 14-a de aprilo : Abraham LINCOLN
- 13-a de aŭgusto : Ignaz SEMMELWEIS
- 10-a de decembro : Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj
----
1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1865년
simple:1865
La Ĉielo kaj la InferoLa Ĉielo kaj la Infero aŭ La Justeco de Dio Laŭ Spiritismo estas unu el 5 bazaj libroj de Kardecisma Spiritismo (la kvara el ili). Ĝi estas kompara studo de la doktrinoj pri la forpaso de la animo, el la korpa vivo en la spiritan vivon, pri la estontaj punoj kaj rekompencoj, pri la anĝeloj kaj demonoj, pri suferoj ktp, sekvata de nombraj ekzemploj pri la efektiva situacio de la animo dum kaj post la morto.
Publikigite unuafoje en aŭgusto 1866, de Allan Kardec, ĝi enhavas du partojn. La unua kun 11 ĉapitroj, kaj la dua kun ok. En la unua parto oni studas temojn, kiel kaŭzojn de la timo al morto, la ĉielon, la inferon, la limbon, la purgatorion, la anĝelojn, la demonojn k. a. En la dua parto, oni trovas raportojn de spiritoj pri tio, kion ili sentis dum kaj post la morto de l' fizika korpo. Kaj ĉiuj raportoj kun signifaj klarigoj pri la postvivo kaj komunikebleco de la mortintoj, kaj ankoraŭ pri la Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko (Karmo).
En la dua parto, enestas ĉapitroj kun raportoj de spiritoj, kiuj sukcesis per suferaj reenkarniĝoj elpagi pezajn debetojn el la pasinteco. Estas la kazo, ekzemple, de Szymel SLIZGOL kiu almozpetis dum 30 jaroj en la urbo Vilno. Li elkarniĝis en majo 1865. Lian funebraĵojn ĉeestis granda homamaso. La magazenoj eĉ fermis la pordojn kiel signo de funebro. Kelkajn jarcentojn antaŭe li vivis kiel reĝo en tiu sama regiono de l' mondo, kun povo pri vivo kaj morto. Sed li kaŭzis multe pli da malbono ol da bono. Tial li ĝojegis, ĉar nun multajn ploris pro lia morto.
Al Esperanto tradukis Allan Kardec Afonso COSTA kaj Benedicto SILVA. La unua eldono en Esperanto estas preparita kiel programero de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
kategorio:Spiritismo
1937Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1937
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1937 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 29-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Kreita Esperanta Departemento de Brazila Spiritisma Federacio.
- Fondiĝis San-Paŭla Esperanto-Klubo.
- Likvido de Sovetrespublikara Esperantista Unio.
- Linhart RÝZNAR eklernis Esperanton.
- Suma kreita de Barnett RUSSELL.
- 6-a de majo : Usono : Nov-Ĵerzejo : Zepelino Hindenburg ekfajras kaj eksplodas dum provo alteriĝi en Lakehurst. En la zepelino estis 61 zepelinistoj kaj 36 pasaĝeroj. Pereas 36 homoj.
- 1-a de aŭgusto: Vselovod IVANOV arestita.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio
- Americai Speak kaj Suma publikataj.
Naskiĝoj
- Victor SADLER
- Brazilo: Hélio OITICICA skulptisto.
- Rusio : Valentina Vladimirovna TEREŜKOVA
- 30-a de januaro : Vanessa REDGRAVE
- 30-a de marto : Usono : Warren BEATTY
- 22-a de aprilo : Usono : Jack NICHOLSON
- 28-a de aprilo : Irako : Saddam Hussein
- 8-a de majo : Thomas PYNCHON
- 8-a de aŭgusto : Usono : Dustin HOFFMAN
- 18-a de aŭgusto : Robert REDFORD
- 30-a de septembro : Jurek BECKER
- 8-a de novembro : Hans BAKKER
- 21-a de decembro : Jane FONDA
Mortoj
- Alfred ADLER
- Ernest DREZEN mortpafita
- 15-a de marto : Howard P. LOVECRAFT
- 25-a de marto : John DRINKWATER
- 2-a de julio : Amelia EARHART malaperis
- 11-a de aŭgusto : Francio : Edith WHARTON
- 14-a de septembro : Tomáš Garrigue MASARYK
- 15-a de oktobro : Eŭgeno MIĤALSKI mortpafita
- 19-a de oktobro : Ernest RUTHERFORD
- 24-a de novembro: Vselovod IVANOV mortpafita
----
1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1937年
ko:1937년
simple:1937
th:พ.ศ. 2480
1990Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1990
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je lundo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1990 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano.
- Jugoslavio : Naciistoj envenas la ŝatadministradon.
- Kroatio proklamas sin sendependa, lanĉante konstitucion, kaj ekkonfliktante kun Serbio.
- Rumanio : Unua el du unuaj demokratiaj elektoj.
- Venuson unuafoje vizitas spacosondilo Magellan.
- La du Jemenoj, norda kaj suda, unuiĝis en unu Jemenon.
- La du Germanioj, okcidenta kaj orienta, unuiĝis en unu Germanion.
- Namibio sendependiĝis de Sudafriko (Sam NUJOMA iĝas prezidento unua), membriĝante en UNO, kune kun Liĥtenŝtejno.
- Butano : Pordemokratiaj demonstracioj.
- Mongolio: Venkas la demokrata movado.
- UAE : Dubajo : emiriĝas Maktum Bin Rashid al-Maktum.
- Kreita Eurial
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- Deodato de FRANÇA MELLO
- 20-a de januaro : Barbara STANWYCK
- 25-a de januaro : Ava GARDNER
- 15-a de aprilo : Usono : Greta GARBO
- 6-a de majo : Irmtraud MORGNER
- 2-a de junio : Usono : Rex HARRISON
- 26-a de septembro : Italio : Alberto MORAVIA
- 14-a de decembro : Friedrich DÜRRENMATT
----
1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1990
ja:1990年
ko:1990년
simple:1990
th:พ.ศ. 2533
Jean-Baptiste LAMARCK
Jean-Baptiste LAMARCK (n. la , m. la ) estis franca zoologo. En sia libro Philosophie zoologique (1809) li proponis teorion de biologia evoluo. Lamarck estis prava en sia observo, ke organismoj ŝangiĝas kun tempo. Sed la ekzegezo de la teorio ne estis korekta. Li pensis, ke organismoj povas heredigi ecojn, akiritajn dum sia vivo, al la nova generacio. Li pensis, ekzemple, ke ĝirafoj ricevis longan kolon ĉar ili klopodis atingi arbofoliojn. Laŭ Lamarck ĝirafoj heredigis sian ricevitan kolon al siaj infanoj. Do, la teorio de Lamarck diferencas de la teorio de Charles Darwin, kiu diras, ke ĝirafoj kun longa kolo havas avantaĝon kaj tial transvivas.
LAMARCK, Jean-Baptiste
ja:ジャン=バティスト・ラマルク
Herman MELVILLELiteraturo > Anglalingva Literaturo > Herman MELVILLE < Angla Lingvo
----
Herman MELVILLE (naskiĝis la 1-an de aŭgusto, 1819, mortis la 28-an de septembro, 1891) estis usona verkisto.
Liaj fruaj romanoj gajnis grandan atenton, sed lia populareco dum la jaroj pli kaj pli malkreskis, ke li fine preskaŭ forgesiĝis. La valoro de lia romano Moby Dick, kiu nuntempe estas rigardata unu el la plej famaj verkoj de la mondliteraturo, nur malkovriĝis post la morto de la aŭtoro.
Vivo
Naskiĝinte en Novjorko, li en la aĝo de 15 aŭ 16 jaroj eklaboris sur ŝipo vojaĝanta trans la Atlantikon inter Usono kaj Britio. En sia romano Redburn : His First Voyage li priskribis la spertojn de tiu ĉi vojaĝo.
En la jaro 1837 li fariĝis instruisto en Novjorko, sed en 1840 li forlasis tiun ĉi karieron. Komence de 1841 li dungiĝis kiel maristo sur la ŝipo Acushnet, kiu ĉasis balenojn en la Pacifiko. De tiu ĉi vojaĝo apenaŭ postrestis dokumentoj; oni tamen supozas, ke la romano Moby Dick parte baziĝas sur travivaĵoj tiutempaj. La vojaĝo evidente ne estis sukcesa kaj la laborkondiĉoj ne estis kontentigaj: Herman Melville senpermese forlasis la ŝipon sur la Markizoj. La idealigita, romantigita rakonto Typee raportas pri la vivo de la aŭtoro inter la polineziaj insulanoj.
En Omoo li priskribis la eventojn dum sia reveno hejmen. La 4-an de aŭgusto, 1849 li en Bostono edziĝis al Elizabeth SHAW. Poste li faris kelkajn malgrandajn ŝipekskursojn. En 1850 la geedzoj aĉetis kamparan bienon apud Pittsfield, tie ili vivis ĝis 1863. Herman Melville prizorgis la bienon, verkis kaj prelegis pri siaj vojaĝspertoj.
Al sia amiko Nathaniel HAWTHORNE li dediĉis sian romanon Moby Dick.
Dum la lastaj vivojaroj li ne plu povis vivtenis sin de la verkado, tiel li eklaboris kiel doganoficisto. Lia romano Billy Budd aperis nur postmorte (1924); ĝi gajnis grandan sukceson kaj en 1951 ĝi fariĝis bazo de la samnoma opero de Benjamin BRITTEN.
Herman Melville mortis en Novjorko.
Listo de verkoj
eldonitaj dum la vivo de la verkinto:
- Typee (romano, 1846) - aventuroj ĉe kanibala tribo en la Markiza Insularo
- Omoo (romano, 1847) - kritikado pri imperialismo kaj kristana misiado en Suda Pacifiko
- Redburn : His First Voyage (romano, 1849) -
- Mardi (romano, 1849) - fantazia-politika vojaĝo
- White-Jacket (romano, 1850) - pri mararmea mistraktado de ŝipanoj
- Hawthorne and his mosses (recenza eseo, 1850)
- Moby Dick (romano, 1851) - "aŭ, la Baleno"
- Pierre; or, The Ambiguities (romano, 1852) - pri incesto
- Israel Potter (romano, 1855) - pri la usona revolucio
- The Piazza Tales (noveloj, 1856) - inkludis:
- The Piazza
- Bartelby, the scrivener
- Benito Cereno
- The Lightning-Rod Man
- The Encantadas, or Enchanted Isles
- The Bell-Tower
- The Confidence-Man (romano, 1857) - pri la trompado kaj la fido
- Battle Pieces (poemaro, 1866) - pri la usona enlanda milito
- Clarel (versa romano, 1876) - pri pilgrimado en la sankta lando
- John Marr and Other Sailors (poemoj, 1888)
- Timoleon (poemoj, 1891)
postmorte eldonita:
- Billy Budd (rakonto, eld. 1924) - pri (sen)kulpeco kaj (mal)justo
Eksteraj ligiloj
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5703/budd.html Billy katenita, trad. Bruno GAHLER]
- [http://www.geocities.com/melvilleeneo/ melvilleeneo, kun partoj el Moby-Dick en Esperanto, trad. ROS' Haruo]
ja:ハーマン・メルヴィル
ko:허먼 멜빌
Josef SCHMALZLKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
EdE-S
Josef SCHMALZL (ŝmalcl), germano, profesoro de matematiko kaj fiziko en supera reallernejo. Naskiĝis en la 1-a de aŭgusto 1883 en Saal. Esperantisto de 1909. Fondis Esperanto-Societo en Augsburg, 1910, poste GEA-grupon en Weiden. Prezidanto de Bavara Ligo, prezidanto de konsilantaro de GEA. Prilaboris la 6-an volumon de Esperanto ein Kulturfaktor.
1925Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1925
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1925 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 17-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo.
- Kataluna Antologio publikita.
- Malfermo de unua Somera Universitato.
- Esperanto akceptita kiel klara lingvo en telegrafio.
- Apero de unua poŝtmarko en Esperanto.
- Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD kaj László SPIERER lernis Esperanton.
- La Kataluna Popolkanto publikita de Casas Jaume GRAU.
- Okazis en Parizo samtempe 2 konferencoj, nome la Internacia Konferenco por Uzado de Esperanto en Sciencoj Puraj kaj Aplikitaj organizita de la Internacia Scienca Asocio Esperantista, kaj la Dua Konferenco por la Uzado de Esperanto en Komerco kaj Industrio sub aŭspicioj de la Societo „Esperanto et Commerce“ kaj la Komitato de la Pariza Foiro.
- Fondita Esperanto-Organizo de la Ofichavantoj de Vieno.
- Esperanto Triumfonta iĝis Heroldo de Esperanto.
- Jaroslav HEYROVSKÝ kunkreis la polarografon.
- Francisco Cândido XAVIER fariĝis spiritisto.
- La Real Academia de la Lengua oficiale ŝanĝis la nomon de la lingvo "castellana" (Kastila) al "Español" (Hispana Lingvo).
- Irano : Mohamed Reza PAHLAVI proklamita imperiestro.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Turkio.
- 1-a de januaro: Norvegio : Oslo denove estas la nomo de la ĉefurbo, anstataŭ Christiania.
- Usono : Vajomingo : Nellie Tayloe ROSS fariĝis la unua virina ŝtatestro en Usono.
- Universala Telegrafa Unio deklaris Esperanton Klaran Lingvon.
- Britio: fondita la "Air Defences of Great Britain" (Aeraj Defendoj de Britio).
- Oni konvenciis ke Astronomia Tago ekis je media-nokto.
- 3-a de marto: Benito MUSSOLINI malfermis Italian Parlamenton.
- "Unione Sindacala Italiana" (Sindikata Itala Unio) malfermita.
- Leo TROTSKJ forigita de estraro de Milita Konsilantaro de Rusa Revolucio.
- Internacia Konferenco Pri Sano en Singapuro - Ligo de Nacioj
- Francisco FRANCO iĝis Koronelo.
- 21-a de februaro Grupo de Virgulino Ferreira da Silva (Lampião) venkis paraibajn militfortojn.
- Vivanta latino, Veltpiĉno, Internacia komunika lingvo kaj Universal (Radzeckim) kreitaj.
Naskiĝoj
- Maria ANGELOVA
- Hella LANKA
- Evaldo PAULI
- Edwin BURG
- Jiří ZVĚŘINA
- 14-a de januaro : MIŜIMA Jukio: Japana Verkisto
- 14-a de januaro : Grace HOFFMAN
- 18-a de januaro: Gilles DELEUZE
- 20-a de januaro: Ernesto CARDENAL
- 8-a de februaro : Usono, Jack LEMMON
- 12-a de marto : Harry HARRISON
- 3-a de junio : Tony CURTIS
- 11-a de junio : William STYRON
- 1-a de aŭgusto : Aŭstrio, Ernst JANDL
- 28-a de aŭgusto : Arkadij STRUGACKIJ
- 10-a de novembro : Britio, Richard BURTON
- 10-a de novembro : Jon MIRANDE
- 20-a de novembro : Robert F. KENNEDY
- 25-a de decembro : Germanio, Hildegard KNEF
- 27-a de decembro : Michel PICCOLI
Mortoj
- Theodor FUCHS
- Aleksandr POSTNIKOV
- Guido BANTI
- Karel PELANT
- 6-a de februaro : Karel Emanuel MACAN
- 12-a de majo : Amy LOWELL
- 22-a de julio : Sophie Marie-Aline MENU de MÉNIL
- 30-a de aŭgusto: Joseph SILBERNIK
- 5-a de decembro : Władysław Stanisław REYMONT
----
1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1925年
ko:1925년
simple:1925
th:พ.ศ. 2468
Ernst JANDLLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Ernst JANDL < Germana Lingvo
----
Ernst JANDL [ernst jandl] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1925, mortis la 9-an de junio 2000) estis aŭstra verkisto. Li naskiĝis en Vieno, studis tie germanistikon kaj anglistikon, doktoriĝis en 1950 kaj laboris poste kiel instruisto en gimnazio, krome faris prelegvojaĝojn al Germanio, Britio kaj Usono.
La verkaro de Ernst Jandl konsistas ĉefe el poemoj kaj radiodramoj. Siajn eksperimentoplenajn poemojn li nomis parolpoemoj, ĉar ili plej bone efikas, se ili estas laŭtvoĉe citataj. Grandan parton de ili li pro tio mem sonregistris. Kune kun la verkistino Friederike MAYRÖCKER li kreis kelkajn radiodramojn. Inter multaj literaturpremioj li gajnis la renoman Georg-Büchner-Preis. Jandl mortis en Vieno.
Listo de verkoj:
- Andere Augen (poemoj, 1956)
- Laut und Luise (poemoj, 1966)
- sprechblasen (poemoj, 1968)
- Fünf Mann Menschen (radiodramo, 1968 – kun F. Mayröcker)
- Der Gigant (radiodramo, 1970 – kun F. Mayröcker)
- dingfest (poemoj, 1973)
- die schöne kunst des schreibens (eseoj, 1976)
- der gelbe hund (poemoj, 1980)
- Das Öffnen und Schließen des Mundes (prelegoj, 1985)
- idyllen (poemoj, 1989)
1836Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1836
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1836 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Anglion revenas Charles DARWIN
- 15-a de junio : Arkansaso fariĝis la 25-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
-
Mortoj
- 10-a de junio : André Marie AMPÈRE, Marseilles, franca fizikisto,
- 28-a de junio : James MADISON
----
1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838 | 1839 | 1840 | 1841
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1836년
simple:1836
James MADISONHistorio > Usono > Prezidentoj > James MADISON
----
Prezidentoj
James MADISON [ĝejmz ma'dison], la kvara prezidento de Usono, naskiĝis en la 16-a de marto, 1751, en Point Conway, Virginio. Li mortis 85-jaraĝa, en la 28-a de junio, 1836, en Montpelier, Virginio, pro kormisfunkcio.
Madison estis Sekretario de Fremdaj Aferoj dum la adminisrado de Thomas JEFFERSON kaj li intertraktis la aĉeton de la Luisiana Teritorio. Dolley Payne Todd estis lia edzino. Li estis 163 cm alta, kaj pezis nur 45 kg. Li estis Episkopano.
Dum lia administrado (1809-1817) okazis;
- 1812-1815- La Milito de 1812 kontraŭ Britio.
MADISON JAMES
ja:ジェームズ・マディスン
ko:제임스 매디슨
1911Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1911
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1911 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 7-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora.
- Fondita en Prago la Laborista Unuiĝon Esperantista, fako de socialdemokratia Laborista Akademio.
- Eldonitaj filatelia tabelo en Esperanto kaj esperantaj revuoj Vekiĝo kaj La Kulturo.
- Esperantiĝis:
John Edward HOOKHAM, Leopold DREHER, Hugo STEINER Dubús NÚNEZ, Jozefo ARTIGAS LASALA, Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV, Alexander William THOMSON, Antono LLINÁS BELLVEHI, Miklós BÁNÓ, Norbert BARTHELMESS kaj Michele ARABENO
- L.L. ZAMENHOF prezentis al la Internacia Kongreso de Rasoj, en Londono, memuaron pri Homaranismo.
- L. SCHLAF estis eksigata el la movado pro profitcela agado.
- Arestita kaj kondamnita Aleksandr POSTNIKOV. Post la aresto de li, en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj.
- La Respubliko de Ĉinio estas fondita de SUN Yixian. Lanĉo de Gregoria kalendaro.
- Mongolio liberiĝas de Manĉurio, Gvidanto de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba proklamita reĝo de libera ŝato Mongolio.
- Libio fariĝas kolonio de Italio.
- The cruise of the Snark de Jack LONDON.
- Kreitaj planlingvoj Mezhdunarodny Nauchny Yazyk kaj Cosmo-English.
Naskiĝoj
- Rita AAGAARD
- Fanny Luiza DUPRÉ
- Herbert WOHLFAHRT
- Vlastimil BLAŽEK
- P. H. VAN TERWISGA
- Jan FILIP
- Josef VÍTEK
- Svislando: Max FRISCH
- 6-a de februaro: Ronald REAGAN, usona prezidento naskiĝis en Tampico, Ilinojo
- 23-a de februaro: Yokaanam
- 26-a de marto: Usono: Tennessee WILLIAMS
- 23-a de junio: Ernesto SABATO
- 24-a de junio: Juan Manuel FANGIO
- 16-a de julio: Usono: Ginger ROGERS
- 19-a de septembro: William GOLDING
- 3-a de decembro : Nino ROTA
Mortoj
- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- 1-a de aŭgusto:Konrad DUDEN
- 5-a de novembro : Charles STEWART
- 8-a de novembro : Siegfried LEDERER
----
1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1911年
ko:1911년
simple:1911
th:พ.ศ. 2454
Konrad DUDENSciencisto > Konrad DUDEN
----
La germana germanisto Konrad DUDEN [KONrad DUdn] naskiĝis je la 3-a de januaro 1829 en la bieno Bossigt en Lackhausen apud Wesel. Li studis historion, germanistikon kaj klasikan filologion en Bonn, laboris poste kiel instruisto kaj lerneja diretoro kaj engaĝiĝis por la normigo de la germana ortografio.
Lia plej grava merito estas la verko "Vollständiges Orthographisches Wörterbuch der deutschen Sprache" (= Plena ortografia vortaro de la germana lingvo), aperinta en la jaro 1880. Ĝi fariĝis la oficiala bazo por la germana ortografio. Konrad DUDEN mortis je la 1-a de aŭgusto 1911 apud Wiesbaden.
1923Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1923
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1923 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 15-a Universala Kongreso en Nurenbergo.
- 7-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Eklernis Esperanton:
Onisabro DEGUĈI, OGATA Tomosaburo, Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN, Lászlo HALKA kaj Joaquín MOREIRA GINER. - Ekaperis "Sennaciulo" kaj "Internacia Medicina Revuo".
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Rusio.
- Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio.
- Granda tertremo de Tokio. Favoranto de Esperanto, NAGATA Hidezirô, tiama urbestro de Tôkyô, verkis konsolfrazon por la viktimoj de tertremego kaj enterigis ĝin kun ĝiaj esperanta kaj angla tradukoj en budaisman monton, por konservi ĝin je dek mil jaroj.
- 29-a de oktobro : Turkio sendependiĝas.
- Publikita Toito
- Fondita Radboud Universitato Nijmegen
Naskiĝoj
- 31-a de januaro : Usono: Norman MAILER
- 8-a de marto : Germanio : Walter JENS
- 10-a de marto : Zdenka BERGROVA
- 2-a de julio : Wisława SZYMBORSKA
- 15-a de oktobro : Italo CALVINO
- 20-a de oktobro : Otfried PREUSSLER
- 12-a de novembro : Germanio: Loriot
- 20-a de novembro : Sudafriko: Nadine GORDIMER
- 2-a de decembro : Usono: Maria CALLAS
- Usono : Pensilvanio: Lancaster: Ernest Waldo BECHTEL
- Miloš RUDOLF
- Jana CÍCHOVÁ
- Josef VANĚČEK
Mortoj
- Cristiano KRAEMER
- 9-a de januaro : Francio: Katherine MANSFIELD, verkistino
- 10-a de februaro : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 26-a de marto : Sarah BERNHARDT
- 4-a de junio : Eduard MYBS
- 10-a de junio : Pierre LOTI, franca verkisto
- 18-a de junio: John LI. D. POLLEN
- 30-a de novembro : John MACLEAN
- 28-a de decembro : Francio: Gustave EIFFEL
----
1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1923年
ko:1923년
simple:1923
th:พ.ศ. 2466
Warren G. HARDINGWarren Gamaliel HARDING [ŭoren gamejljel harding], la dudek-naŭa prezidento de Usono, naskiĝis la 2-an de novembro, 1856, en Blooming Grove, Ohio. Li mortis eble pro kora ikto aŭ pneŭmonio, en Sanfrancisko, 67-jaraĝa, la 2-an de aŭgusto, 1923, revenanta de Alasko.
Harding mortis en ofico, kaj tiam la vicprezidento, Calvin COOLIDGE fariĝis prezidento. La edzino de Harding estis Florence Kling DEWOLFE, sed li ankaŭ havis du ekstergeedzecajn am-aferojn. Li estis baptisto.
Dum lia administrado (1921-1923) okazis;
- 1921- Harding ne subtenis la Ligon de Nacioj, kaj la Ligo neniam sukcesis.
- 1921- Li estigis la Buroon de la Buĝeto. Ankaŭ dum lia administrado okazis la registara skandalo de la Tekruĉa-Altaĵa Petrola Rezervo (Teapot Dome Oil Reserve) en Vajomingo.
HARDING WARREN G
ja:ウオレン・G・ハーディング
BeninoGeografio > Afriko > Benino
----
Dosiero:bj.gif
Benino - Benin
Lando en Okcidenta Afriko laŭ la okcidenta landlimo de Niĝerio. Antaŭ 1975, ĝi estis la nacio Dahomeo.
- Landkodo: BJ.
- E-nomo: [o] Benina Popola Respubliko.
- Nacia nomo: [m] Dahomee; [o] Republique populaire du Benin.
- Areo: 112.622 kv.km.
- Politika sistemo: socialisma pluralisma respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Mathieu Kerekou (1996).
- Ĉefurbo: Porto Novo (230 mil). Prezidenta sidejo en urbo Cotonou (487 mil).
- Loĝantaro: 6.400 mil (2000).
- Ŝtatlingvo: franca lingvo.
- Nacilingvoj: fona 47%, joruba 9%.
- Eksporto: kakao, arakido, kotono, palmoleo.
- Pokapa GNP: 370 $.
- Organizoj: UNO (1960)
- Historio: en 1960 akiris sendependecon de Francio. Pro nestabila politiko dum 1972-77 ekzistis milita reĝimo. De 1975 havas novan nomon.
Gangnihessou
- Heredaĵo: Abomea reĝa palaco.
Kategorio:Benino
ja:ベナン
ko:베냉
ms:Benin
zh-min-nan:Bénin
2-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 2-a de aŭgusto
----
La 2-a de aŭgusto estas la 214-a tago de la jaro (la 215-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 151 tagoj restas.
Je la 2-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- -31 : La Batalo de Aktio
Naskiĝoj
- 1834 : Frédéric Auguste BARTHOLDI, franca skulptisto
- 1897 : OOHAŜI Kaiziro
- 1924 : James BALDWIN, usona verkisto
- 1932 : Peter O'Toole, aktoro
- 1934 : Valery BYKOVSKY, kosmonaŭto
- 1942 : Isabel ALLENDE, Peruo, verkistino
Mortoj
- 1921 : Enrico CARUSO,Italio, kantisto
- 1922 : Alexander Graham BELL, Kanado,inventisto
- 1934 : Paul von HINDENBURG, soldato kaj politikisto
- 1966 : R. A. DVORSKÝ
- 1976 : Fritz LANG, Usono
- 1980 : Nelson SILVEIRA
- 1997 : William S. BURROUGHS, verkisto
- 1997 : James KRÜSS
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:8月2日
ko:8월 2일
simple:August 2
th:2 สิงหาคม
3-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 3-a de aŭgusto
----
La 3-a de aŭgusto estas la 215-a tago de la jaro (la 216-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 150 tagoj restas.
Je la 3-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1678 : Robert LASALLE konstruis la unuan ŝipon en Usono, Griffon.
- 1895: BEZERRA de MENESES iĝis prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio
- 1914 : Germanio deklaris militon kontraŭ Francio.
- 1916 : Sir Roger CASEMENT
Naskiĝoj
- 1753 : Charles STANHOPE, inventisto de la kalkulilo
- 1867 : Stanley BALDWIN, British Ĉefministro
- 1920 : P.D. JAMES, verkisto
- 1924 : Leon URIS, verkisto
- 1935 : Georgij ŜONIN, kosmonaŭto
- 1946 : Jack STRAW, brita politikisto
- 1950 : Waldemar CIERPINSKI
Mortoj
- 1924 : Joseph CONRAD, verkisto
- 1977 : Episkopo MAKARIOS de Kipro
Specialaj tagoj kaj festoj
- Centr-Afrika Respubliko: Nacia tago
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:8月3日
ko:8월 3일
simple:August 3
th:3 สิงหาคม
4-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 4-a de aŭgusto
----
La 4-a de aŭgusto estas la 216-a tago de la jaro (la 217-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 149 tagoj restas.
Je la 4-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1693 : Dom PERIGNON inventis ĉampanon.
- 1789 : komence de la Franca revolucio de 1789 tiunokte la Privilegiitaj sociaj ordoj rezignis pri siaj privilegioj.
- 1944 : Anne FRANK estis kaptita.
Naskiĝoj
- 1792 : Percy Bysshe SHELLEY, poeto
- 1859 : Knut HAMSUN, Norvegio, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1920
- 1901 : Louis ARMSTRONG, ĵazmuzikisto
- 1909 : Eva KEMLEIN
- 1912 : Raoul WALLENBERG, sveda diplomato
- 1929 : Yasser ARAFAT
Mortoj
- 1306 : Venceslao la 3-a
- 1753 : Gottfried SILBERMANN
- 1873 : George Armstrong CUSTER, soldato
- 1875 : Hans Christian ANDERSEN, Danio, verkisto
- 1971 : Georg MAURER
Specialaj tagoj kaj festoj
- Burkino : datreveno de la revolucio
----
Vidu ankaŭ :
- 3-a de aŭgusto | 5-a de aŭgusto
- 4-a de julio | 4-a de septembro
- Historio - Tagoj.
ja:8月4日
ko:8월 4일
simple:August 4
th:4 สิงหาคม
5-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 5-a de aŭgusto
----
La 5-a de aŭgusto estas la 217-a tago de la jaro (la 218-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 148 tagoj restas.
Je la 5-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1915: La Centra Potencoj venkas Varsovion.
Naskiĝoj
- 1802 : Norvegio : Niels Henrik ABEL, matematikisto
- 1813 : Norvegio: Ivar AASEN, iniciatinto de nynorsk
- 1827: Brazilo : Urbo Alagoas : Deodoro da FONSECA
- 1850 : Guy de MAUPASSANT, verkisto
- 1884 : Modesto Eugenio CAROLFI
- 1926 : Per WAHLÖÖ
- 1930 : Usono : Neil ARMSTRONG, astronaŭto
Mortoj
- 1895 : Friedrich ENGELS
- 1962 : Marilyn MONROE, aktorino
- 1964 : Moa MARTINSON
- 1984 : Sir Richard BURTON, aktoro
- 2000 : Sir Alec GUINNESS, aktoro
- Rüdiger EICHHOLZ
Specialaj tagoj kaj festoj
- Burkino : | | |