:: wikimiki.org ::
| 1-a De Januaro |
1-a de januaroHistorio > Tagoj > la 1-a de januaro
----
La 1-a de januaro estas la 1-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 364 tagoj restas (365 in superjaroj).
Je la 1-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1858: Allan KARDEC kreis la unuan spiritisman revuon
- 1948 : Italio akiris sian konstitucion.
- 1956 : Sudano sendependiĝis
- 1999 : enkonduko de la Eŭro kiel ĝirala mono en la 11 landoj de la Eŭropa Valuta Unio.
- 2002 : enkonduko de la Eŭro kiel biletoj kaj moneroj.
Naskiĝoj
- 1484 : Zvinglo
- 1823 : PETÖFI Sándor
- 1846: Léon DENIS
- 1879 : E. M. FORSTER
- 1919 : J. D. SALINGER
- 1965 : Margareta HANDZLIK
Mortoj
- 1894 : Heinrich Rudolf HERTZ
- 1925 : Paŭlo MEDEM
- 1934 : Jakob WASSERMANN
- 1973 : František BĚHOUNEK
- 1998 : Mario SOLA
Specialaj tagoj kaj festoj
- La komenco de la nova jaro por multaj kulturoj.
- Haitio: nacia tago
La 1-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.
----
Vidu ankaŭ jenon:
- 1-a de decembro | 1-a de februaro
- Historio - Tagoj
ja:1月1日
ko:1월 1일
ms:1 Januari
simple:January 1
th:1 มกราคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天
1858Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1858
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1858 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de majo: Minesoto fariĝis la 32-a ŝtato de Usono.
- 28-a de julio: Unua transatlantika telegrafo inter Irlando kaj Novlando
- Britio: Alfred Russel WALLACE kaj Charles DARWIN ambaŭ anoncas siajn eltrovojn pri natura evoluado.
- Sankta Maria aperus en Lourdes.
Naskiĝoj
- 12-a de marto: Josef EISELT, Ĉeĥio
- 18-a de marto: Francio: Rudolf DIESEL
- 23-a de aprilo: Max PLANCK
- 19-a de oktobro : Honoratus BONNEVIE
- 27-a de oktobro: Theodore ROOSEVELT
- 20-a de novembro: Svedio: Selma LAGERLÖF
- 22-a de decembro : Giacomo PUCCINI
- 25-a de decembro: Karel Emanuel MACAN
- 30-a de decembro : Eduard MYBS
Mortoj
- 28-a de oktobro : Ida PFEIFFER
- 17-a de novembro : Robert OWEN
----
1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1858년
simple:1858
Allan KardecAllan Kardec, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (naskiĝis la 3-an de Oktobro, 1804, mortis la 31-an de marto, 1869) estis grava edukisto de la 19-ª jarcento.
Li naskiĝis en Lyon, Francio.
Studinte en la fama Lernejo de Pestalozzi en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigis la Metodon de Pestalozzi en Francio.
Membro de multaj akademioj kaj aŭtoro de diversaj verkoj, li studadis per sciencaj metodoj la strangajn fenomenojn kaj manifestiĝojn kiel la turniĝantajn tablojn aŭ la dancojn de la tabloj, la neklarigeblajn movojn de objektoj, eltrovante kiel iliajn kaŭzojn unu forton de la naturo ne konsiderata: la Spiritojn. Per diversaj mediumoj (personoj kapablaj kontakti la Spiritojn kaj ricevi iliajn mesaĝojn) li studadis la nevideblan mondon, la kaŭzojn de la homa sufero kaj la kialon de la vivo.
Li publikiĝis la unuan verkon la 18-an de aprilo de 1857, "La Libro de la Spiritoj", deirpunkto de la Spiritisma Doktrino aŭ Spiritismo, neologismo kreita de li, kiu traktas pri "la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro". Li ne atribuis al si la aŭtorecon, sed al la instruado donita de la Superaj Spiritoj, kolektitaj kaj ordigitaj de li, kio klarigas la motivon uzi pseŭdonimon.
Poste aliaj verkoj estis publikigitaj, interalie nome: "La Libro de La Spiritoj" La Libro de la Mediumoj", "La Evangelio laŭ la Spiritismo", "La Ĉielo kaj la Infero", "La Genezo". Tiuj verkoj aperis esperantlingve per la eldonejo de la "Federação Espírita Brasileira" (Brazila Spiritisma Federacio).
Ekde tiam, li sin dediĉis ĝis sia forpaso al tiaj studoj kaj ĉiam praktikante la bonon sub la devizo "ekster karitato ekzistas nenia savo".
KARDEC, ALLAN
1948Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1948
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1948 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 33-a Universala Kongreso de Esperanto en Malmö.
- Gersi Alfredo BAYS eklernis Esperanton.
- 1-a de januaro : Italio akiras sian konstitucion.
- Luksemburgio deprenas el sia konstitucio la artikolon pri neŭtraleco.
- 5-a de majo : Okazis la unua oficiala festa "tago de la infanoj" en Japanio
- 14-a de majo : Israelo deklaras sin sendependa, juda ŝtato. Hajm WEIZMAN elektatas unua prezidento. Postsekvas sendependeciga milito.
- Kolombio : Novaj tumultoj.
- UAE: Ras-Al-Ĥajmo: emiriĝas Saqr Bin Muhammad al-Qasimi.
- Aniĝas al UNO : Birmo.
- 10-a de decembro: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj adoptiĝis de la UNO.
- 16-a de decembro: La tabulludo Skrablo publikiĝis.
- Jaroslav MAŘÍK enesperantigis la Ĉeĥoslovakan konstitucion
- Koreio fariĝis respubliko.
- Fonditaj urboj Glenrothes en Britio kaj Paŭlo-Afonso en Brazilo.
- Kreitaj planlingvoj Europa latine kaj Lingo.
Naskiĝoj
- Karel DANĚK
- WACHA Balázs
- 12-a de aprilo : Germanio : Joseph Martin FISCHER ("Joschka FISCHER")
- 28-a de junio : Kathy BATES
- 21-a de julio : Cat STEVENS
Mortoj
- 30-a de januaro : Mohandas K. GANDHI
- 9-a de aprilo : Kolombio : Jorge Eliecer GAITÁN
- 4-a de julio: MONTEIRO LOBATO
- 17-a de septembro : Svislando : Emil LUDWIG
----
1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1948
ja:1948年
ko:1948년
simple:1948
th:พ.ศ. 2491
ItalioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio
----
Dosiero:it.gif
----
Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj
1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per
la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000
Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400
kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo
la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de
Cezaro,
Cicerono,
Vergilio,
Danto,
Giotto,
Sankta Francisko,
Leonardo da VINCI,
Mikelanĝelo,
Galileo,
Antonio VIVALDI
kaj multaj aliaj.
Faktoj:
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Regionoj
Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto
Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.
Kategorio:Italio
als:Italien
fiu-vro:Itaalia
ja:イタリア
ko:이탈리아
ms:Itali
simple:Italy
th:ประเทศอิตาลี
zh-min-nan:Italia
KonstitucioJuro > Konstitucia juro
----
Oni povas tiel difini konstitucion :
: Konstitucio estas la jura akto, kiu en ŝtato difinas la organizon de la reg-potencoj, la manieron elekti ilin, iliajn povojn kaj la rilatojn inter ili.
Ne necesas, ke la koncerna akto estu nomita "konstitucio" : nur la enhavaj dispozicioj igas la akton konstitucieca aŭ ne. Tiuj aktoj tiel povas esti nomitaj ja konstitucio, sed ankaŭ ĉarto aŭ fundamentaj leĝoj... Krome, eblas imagi, ke la koncernaj reguloj ne enestas en jura akto sed devenas de kutimoj -- kiel ekz. en Britio. Tio ĉi ne funde modifas la aferon, simple la konstitucia juro (aro de la konstituciaj reguloj) estos ne skriba sed kutima/parola ; ĝi tamen estos tiel forta kaj aŭtoritateca kiel skriba konstitucia juro. Cetere, en la landoj kie estas skriba konstitucio, ofte reguloj el kutimoj kompletigas ties dispoziciojn.
Plie, la konstitucioj de la federaciaj ŝtatoj entenas - krome de tiuj ĉi ordinaraj dispozicioj - la regulojn rilatajn al la dispartigo de la povoj/kompetentoj inter la federacia ŝtato kaj la federitaj ŝtatoj.
Fine, iuj konstitucioj ankaŭ aldonas deklaraciojn pri rajtoj aŭ fundamentaj liberecoj, ĉu en sia teksta korpo ĉu en sia antaŭparolo. Tio estas la kazo ekz. en Francio (kiu kalkulas 18 diversajn konstituciojn ekde 1789 !!) : la antaŭparolo de la konstitucio de 1958 referencas i.a. al la Deklaracioj pri la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 kaj entenas mem konfirmon pri kelknombraj rajtoj kaj publikaj liberecoj. La nocio pri konstitucio do ŝanĝiĝis iom-post-iom, kaj oni povas aldoni al la supra, klasika difino, ke : "La konstitucio entenas ankaŭ difinon de la civitanaj rajtoj kaj esencaj liberecoj, kiujn la registoj respektu."
La konstitucio de Masaĉuseco estus la plej aĝa ankoraŭ valida konstitucio en la mondo (1780) se oni ne enkalkulas la konstitucion de la Ligo de la Ses Nacioj Irokezaj (la "Gajanaŝagoŭa" ) kiu ekzista jam 1000 jarojn antaŭ Kristo. Masaĉuseco ankaŭ iniciatis la unuan Konstitucian Kongreson.
- Bazaj Konstituciaj Nocioj : registaro, ŝtato, ŝtatestro, parlamento...
- Registaraj Formoj : monokratio, oligarkio, demokratio...
- Politikaj Reĝimoj : parlamenta, prezidenta, asemblea...
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/07-08, p. 10)
ja:憲法
ko:헌법
simple:Constitution
zh-min-nan:Hiàn-hoat
1956Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1956
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1956 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 41-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- 4-a Landa Kongreso de ELNA.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Principaron de Frostavallen.
- Curt J. MILKSCHUTZ fariĝis argentina ĉefdelegito.
- Israelo militeniretis Sinajon. Ekestis krizo Liban-rilate.
- Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aniĝas al UNO.
- Sudano sendependiĝis de Britio.
- Maroko sendependiĝis de la rego de Francio kaj Hispanio.
- 20-a de marto : Tunizio sendependiĝis de Francio.
- Angla Togolo unuiĝas kun Ganao.
- En Hungario en la 23-a de oktobro ekestis revolucio kaj liberecbatalo kontraŭ soveta reĝimo.
- Kreita Radiogloto.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- 7-a de januaro : Uwe OCHSENKNECHT
- 9-a de julio : Tom HANKS
- Floréal MARTORELL
Mortoj
- 31-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 7-a de julio : Germanio : Gottfried BENN
- 14-a de aŭgusto : Germanio : Bertolt Brecht
- 25-a de decembro : Svislando : Robert WALSER
----
1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1956年
ko:1956년
simple:1956
th:พ.ศ. 2499
SudanoGeografio > Afriko > Sudano
----
Dosiero:sd.gif
Sudano - Sudan - سودان
Lando en nordorienta parto de Afriko, ĉe la alta Nilo.
- Landkodo: SD.
- E-nomo: Sudana Respubliko.
- Nacia nomo: Djumhurijat as-Sudan (ar), Republic of the Sudan (en).
- Areo: 2.505.800 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento O.H.A. al-Bashir (1998).
- Ĉefurbo: Ĥartumo (2 mln.).
- Loĝantaro: 26.707 mil (1995), inter ili 49% araboj, 12% dinka, 8% nubianoj.
- Ŝtatlingvo: araba lingvo.
- Kredantoj: muzulmanoj (70%).
- Eksporto: kotono, arakido, sorgo, gumiarabiko.
- Organizoj: UNO (1956)
- Historio: de 1821 la landon regis egiptanoj, poste - britoj. Lando liberiĝis en 1956, sed komenciĝis multjara civila milito inter la araba kaj islama nordo kontraŭ la kristana kaj animista ne-araba sudo.
- Esperanto-movado
Kategorio:Sudano
ja:スーダン
ko:수단
ms:Sudan
simple:Sudan
th:ประเทศซูดาน
zh-min-nan:Sudan
Eŭro
Eŭro (EUR aŭ €) estas la ĉefa valuto aŭ monunuo de Eŭropa Unio: ĝi estas la sola valuto de
Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio,
Greklando, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio,
Nederlando kaj Portugalio, el kiuj konsistas la EMU (Eŭropa Mona Unio). Tiun ĉi lando-grupon oni alinomas la Eŭro-Grupo aŭ la Eŭro-Areo aŭ eĉ Eŭrolando.
Tri ŝtatoj de la malnova EU (antaŭ 2004) ne adoptis eŭron, nome Britio, Danio kaj Svedio. La dek membroj, kiuj aliĝis al la EU en 2004 ankoraŭ ne aliĝis.
Eŭro ankaŭ estas la ĉefa valuto de iuj nacioj kaj nacieroj ekster Eŭropa Unio: Andoro, Monako, San-Marino, Vatikano, Montenegro kaj Kosovo.
Historio
Eŭro estis enkondukita la 1-an de januaro 1999 kiel oficiala monunuo de la 11 "eŭro-landoj" (poste, 12 - Grekio): de tiam ĝis 2002, oni povis pagi per eŭro nur per bankkarto au bankĉeko. Ĝi fariĝis mantuŝebla nur ekde la 1-a de januaro 2002, kiam la biletoj kaj moneroj aperis.
Inter la 1-a de januaro 1999 kaj maksimume kelkaj monatoj post la 1-a de januaro 2002 (laŭ la landoj), la naciaj monunuoj kunekzistis kun eŭro kiel subdividoj de eŭro. Post tiu periodo, la naciaj monunuoj ne plu valoras, ilin oni ne plu povas uzi en monaj rilatoj: eŭro fariĝas la vere ununura, uzata monunuo ene de Eŭrolando.
Eŭro kalkulas:
- 8 monerojn: 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, 1 kaj 2 eŭroj;
- 7 biletojn: 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 eŭroj.
La biletoj havas bildojn pri pontoj kaj pordoj, ĉiuj estas fikciaj, sed laŭ 7 diversaj arkitekturaj stiloj. Ĉiu monero havas 15 diversajn bildojn sur dorsaj flankoj, po unu por ĉiu lando. Ĉiu lando de EMU rajtis elekti desegnojn por la dorsaj flankoj de eŭro-moneroj. Interalie, Nederlando elektis sian reĝinon, Vatikano la papon kaj Francio diversajn simbolojn reprezentantajn la landon.
La valoro de eŭro
La valoro de eŭro ene de Eŭropa Unio estas :
- 13,7603 Aŭstria ŝilingo (ATS)
- 40,3399 Belga franko (BEF)
- 1,95583 Germana marko (DEM)
- 166,386 Hispana peseto (ESP)
- 5,94573 Finna marko (FIM)
- 6,55957 Franca franko (FRF)
- 0,78756 Irlanda punto (IEP)
- 1936,27 Itala liro (ITL)
- 40,3399 Luksemburga franko (LUF)
- 2,20371 Nederlanda guldeno (NLG)
- 200,482 Portugala eskudo (PTE)
Tiuj ĉi-supraj valoroj estas porĉiamaj, ekde 1999. Post mallonga kunekzista periodo, en aprilo 2002, la ĉi-supraj ne plu validas por komerco, tamen oni povos interŝanĝi ĉe bankoj dum pluraj jaroj.
La valoro de eŭro en januaro 2002 estis:
- 0,8992 dolaroj, supozeble usonaj, (En julio 2002: 1 eŭro = 1 dolaro)
- 118,4696 enoj
- 0,6246 pundoj
- 0,3073 denaroj
Eŭro en komputilo ~ La novaj klavaroj nun ebligas tajpi la simbolon de eŭro (http://www.lve-esperanto.com/logo/euro11.gif), ofte pere de la kombino [AltGr]+[e]. En Interreto, la kodono estas € aŭ, Unikode €.
Vidu ankaŭ
Eŭro-moneroj
Eŭro kaj lingvopolitiko
Oni lanĉis propononon en 2004 por unuecigi la skribmanieron de eŭro (komprenebla propono estis euro fare de Gerrit Zalm nederlanda financa ministro, prezidanto de Ecofin). Oni proponis doni escepton nur por Grekio.
La propono nun dormas.
La monbiletoj
Eŭro-moneroj
Eŭro-monbiletoj estas presitaj sur speciala papero el kotono.
Male al la eŭro-moneroj ili estas identaj por ĉiuj eŭro-landoj;
nur laŭ la numero eblas distingi, kiu lando eldonis certan bileton.
Por malfaciligi falsadon la biletoj havas specialajn sekurecajn trajtojn, kiujn montras la apuda bildo:
- En supra angulo troviĝas la valoro en ciferoj kvaronigitaj; sur ĉiu flanko de la bileto troviĝas po du kvaronoj de la ciferoj. Rigardante bileton antaŭ lumo tiel eblas distingi, ĉu la du flankoj estas presitaj ekzakte en la ĝusta pozicio.
- En la blanke kampo flanke troviĝas akvomarko (filigrano).
- La suba nombro indikanta la valoron ŝanĝas sian koloron depende de la vid-angulo.
- Meze en la papero estas metala bendo, kiu (true) montras la valoron.
- Sur ĉiu bileto troviĝas speguleca metalfolio, kies partoj reflektas lumon je malsamaj anguloj; sub certa angulo aperas la valoro de la bileto.
- La dievrslingvaj mallongigoj de la Eŭropa Centra Banko estas presitaj per palpebla inko.
Eksteraj ligoj
[http://www.euro.ecb.int/ Eŭropa Centra Banko] - oficiala retpaĝo de eŭro (ne-Esperante)
[http://www.geocities.com/Paris/Maison/8040/teks-eur.html Informoj pri eŭro en Esperanto]
[http://home.earthlink.net/~blacksaucer/enc/v/valuto.htm Ĉiutaga monkurzo de eŭro]
[http://europo.free.fr/euro.htm Enkonduko al la moneroj]
[http://lingvo.org/euro Aliaj detaloj]
[http://www.eurobilltracker.com/index.php?changeLanguage=eo Eurobilltracker] - ilo por sekvi individuajn eŭrobiletojn tra la mondo
kategorio:Monunuoj
fiu-vro:Õuro
ja:ユーロ
ko:유로
ms:Euro
simple:Euro
th:ยูโร
zh-min-nan:Euro
2002Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2002
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2002 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo.
- DEGUĈI Kjotaro kaj Evaldo PAULI iĝis honoraj membroj de UEA.
- Oni forlasis Vorlinon; kreitaj planlingvoj Lunio, Inkliŝo, Common Germanic, Proslava, Frionsko, Loneo kaj Aerkanto.
- En la 1-a de januaro: la eŭro fariĝis la sola monunuo de 12 nacioj de la EU.
- Daniel PEARL, usona ĵurnalisto de la Wall Street Journal, estis senkapigita de teroristoj en Pakistano.
- Usono: Prezidento George W. BUSH deklaras Iranon, Irakon kaj Nord-Koreion kiel la akso de kanajloj
- En la 1-a de aprilo: Nederlando kiel unua nacio en la mondo legaligas eŭtanazion.
- Granda skandalo de pederastio inter la katolikaj pastroj en Usono.
- Israelo: Israelo sendas la armeon kontraŭ la urboj de Cisjordanio, post la teroristaj atakoj de memmortigantoj dum Pasko kaj poste.
- Je la 4-a de aprilo: la civila milito en Angolo finfine ĉesas, post la morto de Jonas SAVIMBI. Granda malsato sekvas.
- Francio : aprilo : Jacques CHIRAC estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Li estas la unua franca prezidento elektita por mandatdaŭro 5-jara (antaŭe : 7-jara).
- Koreio: La 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo
- Orienta Timoro: Xanana GUSMÃO gajnas la unuajn prezidentajn elektojn sub aŭspicoj de UNO. Je la 20-a de majo la lando sendependiĝas, enirante kiel membro en UNO.
- Usono: Homoj en Los-Anĝeleso balotos pri apartiĝo de la urbo en maksimume kvar novajn urbojn la 5an de novembro.
- Je la 8-a de julio: Estiĝo de la Afrika Unio, kiu anstataŭis la OAU-on.
- Hans BAKKER honora membro de UEA.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- 17-a de januaro : Camilo José CELA
- 28-a de januaro : Astrid LINDGREN, Svedio
- 31-a de januaro : Hildegard KNEF, Germanio
- 23-a de marto : Hilda KOŘÍKOVÁ
- 27-a de marto : Billy WILDER, Usono
- 18-a de aprilo : Thor HEYERDAHL,Italio
- 19-a de junio : Vasil STANOVIĈ
- 30-a de junio: Francisco Cândido XAVIER
- 20-a de aŭgusto : Aristóphio ANDRADE ALVES
- 15-a de decembro: Jaroslav DAVID
- Jonas SAVIMBI, estro de la ribelanta UNITA en Angolo
- Himar Al-RASHID
- Nikola ALEKSIEV
----
1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2002
ja:2002年
ko:2002년
ms:2002
simple:2002
th:พ.ศ. 2545
zh-min-nan:2002 nî
1484Historio > Jarcentoj > 15-a jarcento > 1484
----
En la jaro 1484 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 1-a de januaro: Zvinglo
Mortoj
----
1479 | 1480 | 1481 | 1482 | 1483 | 1484 | 1485 | 1486 | 1487 | 1488 | 1489
14-a jarcento - 15-a jarcento - 16-a jarcento
ko:1484년
ZvingloUlriko ZVINGLO (1-a de januaro 1484 - 11-a de oktobro 1531) (germane, Ulrich (Huldreich) Zwingli),
svisa sacerdoto kaj humanisto, florinte en Zuriko dum la
1520-oj, estis, kun Lutero kaj
Kalvino, unu de la ĉefaj fondintoj
de protestantismo, estinte la plej
radikala el la tri. Li abolis monaĥismon, meson, la sakramentojn (escepte
de bapto kaj komunio kiel tute simbolaj ritoj), bildojn kaj muzikon en la
preĝejo, inter aliaj. Post lia morto, Kalvino moderigis kaj sistemigis la
svisan protestantismon de Zvinglo, kiu poste fariĝis la ĉefa formo de
protestantismo ekster Germanio kaj Skandinavio.
Vivo
De burĝaraj gepatroj, Zvinglo estis klerigita humanisme, studinte
teologian. En 1506, li fariĝis sacerdoto, kaj private studis la
grekan, la paganajn klasikaĵojn kaj la Patrojn de la Eklezio. Dum
1506-1516, li estis firma subtenanto de la papo kaj eĉ
ricevis 50 guldenojn po jaro de li (ĝis 1520), sed la intereso de Zvinglo
estis tiam pli politika ol religia. Li estis pastro de la svisa armeo dum
ĝiaj kampanjoj en Italio, kiam ĝi venkis ĉe Novara (1513) kaj
Marignan (1515). Ĉe Marignan, kiel li vidis, 6000 svisoj mortiĝis
por la papo. La oro de la papo aĉetis la svisajn armeojn, fakto kiu
koruptis la politikon, socion kaj eklezion de Svislando.
Dum 1516-19, li studis la hebrean, la klasikaĵojn kaj
la Biblion, precipe en la originala greka teksto
de la Nova Testamento eldonita de Erasmo en 1516. Li studis
la Biblion humaniste kaj en 1519 li ekis prelegi pri la Biblio en la
katedralo de Zuriko, kie li tiam estis pastro. Dum la sama jaro, pesto
venis al Zuriko, trafinte unu kvaronon de la urbo, inkluzive de Zvinglo. La
malsano, tamen, fortikigis lian fidon en Dio kaj en la Biblio. Dum ĉi tiu
periodo, Zvinglo ankoraŭ ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed estis
reformisto kiel Erasmo (kiu grande influis Zvinglon). La eklezio de
tiama Svislando ja estis diboĉa: multaj sacerdotoj, ekzemple, havis
kromvirinojn.
Dum 1520-31 li fariĝis radikala protestanto. Pro lia
humanista studo de la Biblio, li prenis la Biblion kiel sia sola regulo de
fido -- la doktrino de sola
scriptura. Zvinglo kredis nur tion, kion li povis pruvi sole
per la Biblio. Aldone, kie sia interpreto de la Biblio kaj la de
katolikismo kontraŭdiris, Zvinglo preferis
sian. Li konvinkis la popolon kaj registaron de Zuriko pri lia interpreto,
kaj dum 1522-25, Zuriko kaj aliaj svisaj kantonoj eksigis
monaĥismon, la sakramentojn (escepte de komunio kaj bapto, kiu restis nur
kiel simbolaj ritoj), meson, needziĝantan pastraron, pilgrimadon,
ktp. Monaĥejoj estis fermitaj kaj prenitaj de la ŝtato; sacerdotoj
edziĝis (Zvinglo mem en 1524 al la videble graveda Anna Reinhard);
en la preĝejoj, la altaroj, bildoj, orgenoj, statuoj, ktp, estis detruitaj
kaj la kalikoj estis fanditaj por moneroj. Anstataŭ la meso, la diservo
estis simpla, emfazinte predikadon kaj ne komunion. La tradiciaĵoj de
katolikismo de la jarcentoj malaperis en jaroj.
La nova kristanismo estis disvastigita al la grandaj, germaneparolantaj
urboj de Svislando.
En 1529 ĉe Marburg, Filipo Landgrave kunvokis Luteron,
Zvinglon kaj aliajn ĉefulojn por unuigi la novan protestantismon kontraŭ
katolikismo. La anoj konsentis pri 14 el la 15 artikoloj de fido, sed ne
pri la cetera pri komunio.
Lutero diris, ke Kristo ja estas fizike
en la pano kaj vino de komunio, sed laŭ Zvinglo komunio estas tute
simbola. Ĉi tio estis lia ĉefa malkonsento kun Lutero, malkonsento kiu
fariĝis milito en la 1540-oj, post la morto de Zvinglo, kaj permanente
disigis protestantismon.
La religia novigado de Zvinglo naskis du reagojn: unuflanke, la naskiĝo
de movadoj ankoraŭ pli radikalaj -- ekzemple, la anabaptistoj (kiu
ne baptis bebojn), kaj la kamparanoj kiuj konkludis de la Biblion, ke si ne
devis pagi imposton kaj luprezon. Aliflanke, konflikto kun la restantaj
katolikaj kantonoj kreskis kaj fariĝis milito. Zvinglo falis en la milito
ĉe la batalo de Kappel (1531), lia korpo dishakita. Li havis nur 47
jarojn. Statuo de Zvinglo tenanta glavon kaj Biblion nun staras en Zuriko.
Post lia morto, Kalvino moderigis
kaj sistemigis la svisan protestantismon de Zvinglo, kiu poste estis
disvastigita al Nederlando, Skotlando, Francio, Britio kaj Usono, estante
la ĉefa formo de protestantismo ekster Germanio kaj Skandinavio.
Doktrino
...
----
als:Zwingli
ja:フルドリッヒ・ツヴィングリ
ko:울리히 츠빙글리
PETÖFI SándorLiteraturo > Hungarlingva Literaturo > PETŐFI Sándor
----
Sándor PETŐFI [ŜANdor PEtefi] (naskiĝis je la 1a de januaro, 1823, mortis je la 31-a de julio 1849) estis la pseŭdonimo de Sándor PETROVICS, hungara poeto .
Li naskiĝis en Kiskőrös. Batalanto en la hungara liberecbatalo de 1848-49, li mortis sur batalkampo apud Segesvár.
Listo de verkoj
- A helység kalapácsa (1844) (La Martelulo de la vilaĝo) - komika eposo
- János vitéz (1845) (Johano la Brava)
- Az apostol (1848) (La Apostolo)
- Nemzeti dal (13-a de marto 1848) (Nacia kanto) - revolucia poemo
Famaj verkoj tradukitaj al Esperanto
La avo / El la hungara originalo trad. Ladislao SPIERER. - Purmerend : Muusses, 1937. - 31 p. - (Muusses Esperanto Biblioteko ; 8)
Hungara poemaro II : (Petőfi kajero) / esperantigis R. Fiedler, A. de Marich kaj Rudolfo Rajczy. - Budapest : Nagy, 1907. - 8 p. (Esperanta Universala Biblioteko ; 4)
Johano la Brava / El la hungara: Kálmán Kalocsay. - 2. eld. - Budapest: Literatura Mondo, 1948. - 65 p.
Originala titolo: János vitéz
Johano la Brava : bildrakonto / adapt. de poemfabelo de Sándor
Petőfi. El la hungara trad. Kálmán Kalocsay. Bildoj laŭ freskoj de Béla Sándor. Proza teksto de Ada Csiszár. - Budapest, 1997. - 37 folioj : multaj ilustr.
Originala titolo: János vitéz
Johano la Brava : popolfabelo en versoj / El la hungara originalo: K. de Kalocsay. [La ilustr. kreis Almos Jaschik]. - Budapest: Literatura Mondo, 1923. - 84 p. : ilustr.
Originala titolo: János vitéz
Libero kaj amo : poemoj elektitaj / Sándor Petőfi. Trad.:
Kálmán Kalocsay. - Budapest: Corvina, 1970. - 260 p.
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.pr.html#petofi_sandor Rete legeblaj verkoj]
Kategorio:Hungaraj poetoj
1846Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1846
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1846 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Fino de l' mondo, laŭ Adventistoj de la Sepa Tago.
- Ferooj : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB kreas komunan feroan ortografion.
- Finnlando : Johan Ludvig RUNEBERG verkas la tekston de Vårt land/Maamme.
- Neptunon trovis Adams.
- Milito inter Meksikio kaj Usono ekas.
- 11-a de januaro: Batalo de Ruapekapeka dum 1-a Maoria Milito aŭ 'Flagstaff War' en Nov-Zelando.
- 8-a de majo: Ĝeneralo Zachary TAYLOR venkis meksikanojn en | | |