Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1-a De Julio

1-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 1-a de julio ---- La 1-a de julio estas la 182-a tago de la jaro (la 183-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 183 tagoj restas. Je la 1-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1867 : La Brita-Nordamerika Akto agnoskis la Kanadan Konfederacion de Kebekio, Ontario, Nov-Brunsviko kaj Nova-Skotio.
- 1962 : Ruando kaj Burundo fariĝis sendependaj ŝtatoj
- 1991 : Varsovia pakto oficiale nuligis

Naskiĝoj


- 1506 : Ludoviko la 1-a
- 1646 : Gottfried Wilhelm LEIBNIZ, matematikisto kaj filozofo.
- 1742 : Georg Christoph LICHTENBERG
- 1804 : George SAND, Francio
- 1818 : Ignaz SEMMELWEIS
- 1872 : Louis BLÉRIOT, franca aviadisto
- 1899 : Charles LAUGHTON, aktoro
- 1903 : Amy JOHNSON, angla aviadistino
- 1977 : Liv TYLER, usona aktorino

Mortoj


- 1925 : Erik SATIE, franca komponisto
- 1974 : Juan Domingo PERÓN, argentina politikisto
- 1983 : R. Buckminster FULLER, arkitekto kaj filozofo
- 2000 : Walter MATTHAU, Usono
- 2000 : Ivon BARBOSA
- 2004 : Marlon BRANDO, usona aktoro.
- 2005 : Luther VANDROSS, usona muzikisto

Specialaj tagoj kaj festoj


- Kanado: nacia tago, Kanada Tago (Canada Day/Fête du Canada, antaŭe Dominion Day).
- Burundo: nacia tago
- Hodiaŭ (en normal jaro) estas la meza tago de la jaro ĉar estas 182 tagoj antaŭ kaj 182 tagoj poste. ---- Vidu ankaŭ:
- 30-a de junio | 2-a de julio
- 1-a de junio | 1-a de aŭgusto
- Historio - Tagoj. ja:7月1日 ko:7월 1일 th:1 กรกฎาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Ontario

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Ontario ---- Dosiero:ca-on.gif Anglalingve Ontario [an"tEri.o], franclingve Ontario [O~tarjo]. La provinco Ontario havas areon de 1 068 580 km2, kaj havas 11 410 046 enloĝantojn (censo de 2001). Ĝi estas vasta regiono inter la Grandaj Lagoj kaj la Hudsona Golfo kaj inter Kebekio kaj Manitobo. Toronto, kun 4 682 897 enloĝantoj en la metropola regiono, estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ontario. Tamen Otavo (1 063 664), la ĉefurbo de Kanado, ankaŭ situas en Ontario, ĉe la Rivero Otavo. Aliaj gravaj urboj en Ontario estas Hamilton (662 401), Londono (432 451), Kitchener (414 284), St. Catharines (377 009), Windsor (307 877), Oshawa (296 298), Sudbury (155 601), kaj Barrie (148 480) (censo de 2001). Étienne BRULE kaj Samuel de CHAMPLAIN unue esploris Ontarion en 1610 kaj 1613. Poste, aliaj francoj interŝanĝis felojn kaj eŭropajn varojn kun la indiĝenoj. Francaj misiistoj loĝis kun la indiĝenoj kaj fondis misiojn. En 1763, post la milito inter la francoj kaj britoj en Nord-Ameriko, la regiono de Ontario fariĝis brita, kaj en 1784, post la Usona Revolucia Milito, multaj homoj, lojaluloj al la brita reĝo, fuĝis el la nova Usono, kaj setlis en Ontario. En 1791 brita Kanado dividiĝis en du partojn: Supra Kanado (Upper Canada), nun Ontario, kaj Malsupra Kanado (Lower Canada), nun Kebekio. Laŭ la Leĝo pri Brita Nord-Ameriko (British North America Act), 1867, Ontario fariĝis provinco de la nova nacio Kanado. La fabrika, agrikultura, kaj mina industrioj estas gravaj en Ontario. Multaj homoj enmigradas Ontarion, kaj Ontarianoj parolas multajn gepatrajn lingvjon: inter ili la angla (7 694 635), la franca (479 285), la ĉina (328 165), la itala (305 155), la germana (159 430); la portugala (150 630), la pola (139 635), kaj multaj aliaj (censo de 1996). ja:オンタリオ州 ko:온타리오 주 simple:Ontario zh-min-nan:Ontario

Nov-Brunsviko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Nov-Brunsviko ---- Dosiero:ca-nb.gif Anglalingve New Brunswick [nju BRANZ-ŭik], franclingve Nouveau-Brunswick [nu-vo bronz-ŬIK] La kanada provinco de Nov-Brunsviko havis loĝantaron de 729.000 en 2001, kaj areon de 73.437km2. Nov-Brunsviko estas mara provinco. Norde estas Kebekio, oriente la Golfo de Sankta-Laŭrenco, sude Nova-Skotio kaj la Golfo de Fundy, kaj okcidente Usono (Majno). En 1534, la franca esploristo Jacques CARTIER, atingis Golfon Chaleur, kaj pretendis la landon por Francio. En la jaro 1630, Charles de Saint-Etienne de La Tour fondis Fortikaĵon La Tour (kie hodiaŭ staras la urbo Saint John). En 1763, Francio perdis Nov-Brunsvikon al Britio. Poste, multaj homoj de Nov-Anglio transloĝiĝis en Nov-Brunsvikon. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva (angla kaj franca) provinco de Kanado. Hodiaŭ 239.730 homoj en Nov-Brunsviko parolas la francan kiel gepatran lingvon, laŭ la popolnombrado de 1996. La brita Reĝo Georgo la 3-a nomis la provincon por honori siajn dominiojn, Brunsviko-Lunenbergo en Germanio. Nov-Brunsviko aliĝis la Kanadan Konfederacion je la 1-a de julio, 1867 kaj estas unu el la kvar originaj provincoj. Fredericton (81.346 en 2001) estas la ĉefurbo. La aglomeraĵo ĉirkaŭ la urbo Moncton havas 117.727 loĝantojn. ja:ニューブランズウィック州 ko:뉴브런즈윅 주 zh-min-nan:New Brunswick

Nova-Skotio

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Nova-Skotio ----Dosiero:ca-ns.gif Anglalingve Nova Scotia [NO-va SKO-ŝa,] franclingve Nouvelle-Ecosse [nuvel ekos]. La kanada provinco de Nova-Skotio havis loĝantaron de 908.007 en 2001, kaj areon de 55.490 km2. Nova-Skotio estas mara provinco. Norden estas la Golfo de Sankta-Laŭrenco kaj la Insulo de Princo Eduardo. Orienten estas la Insulo Kabo Bretona, parto de la provinco, kaj suden estas la Atlantiko. Okcidenten estas Nov-Brunsviko kaj la Golfo de Fundy. William Alexander nomis la provincon por Skotlando, sia patrujo, en 1621. Nova-Skotio kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 1-a de julio, 1867 kaj estas unu el la kvar originaj provincoj. La ĉefurbo estas Halifakso (359.183 en 2001). La urbo de Cape Breton havis 105.968 loĝantojn. En 1605, la franca esploristo Champlain, kaj De Monts, fondis Port Royal en Acadia, la franca nomo por la maraj provincoj. Laŭ la Traktado de Utrecht, 1713, la francoj perdis Nova-Skotion, krom la Insulon Kabo Bretona kaj la Insulon Saint Jean (Insulo de Princo Eduardo) La francoj konstruis Fortikaĵon Louisbourgon por gardi la Golfo de Santa Laŭrenco por la francoj. La francoj perdis la fortikaĵon post la Sepjara Milito (1756-1763). Multaj Acadians aŭ akadianoj, fuĝis al Luiziano, kaj la posteuloj en Usono nomiĝas hodiaŭ la cajuns. Nuntempe estas nur 35.000 homoj, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo en Nova-Skotio. ja:ノバスコシア州 ko:노바스코샤 주 zh-min-nan:Nova Scotia

1962

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1962 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1962 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 47-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- Publikita planlingvo BABM.
- 10-a de februaro : Usono kaj Sovetunio interŝanĝas la kaptitan usonan spionan piloton Francis Gary POWERS kaj la kaptitan sovetan spionon Rudolf ABEL.
- 20-a de februaro : La kosmoŝipo Friendship 7, parto de la programo Merkuro de la usona kosmo-administracio, orbitis la Teron.
- 6-a de julio : Usono: Morto de William FAULKNER
- Aŭtune: Kubo: "La Kuba krizo" - Usono malkovras ke Sovetunio kaŝas atomajn raketojn tie. La mondo staras rande de abismo, sed bonŝance Sovetunio finfine formovas la armilojn antaŭ ol Usono atakemiĝas.
- Alĝerio sendependiĝas de Francio.
- Ugando sendependiĝas de Britio.
- Burundo eliras el Ruando-Urundio.
- Ruando: potencprenas Hutu-tribanoj.
- Al UNO aniĝas Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando.
- Jaroslav MAŘÍK persekutita de Ĉeĥoslovaka Sekreta Polico.

Naskiĝoj


- 30-a de januaro : Abdullah la 2-a, reĝo de Jordanio
- 11-a de novembro : Demi MOORE
- 19-a de novembro: Usono: Jodie FOSTER

Mortoj


- 5-a de aŭgusto : Usono: Marilyn MONROE
- 9-a de aŭgusto: Svislando: Hermann HESSE
- 18-a de novembro: Niels BOHR
- Frantisek OMELKA. ----
1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1962年 ko:1962년 simple:1962 th:พ.ศ. 2505

Ruando

Geografio > Afriko > Ruando ---- Dosiero:rw.gif Lando en Centra Afriko.
- Landkodo: RW.
- E-nomo: ruanda respubliko.
- Nacia nomo: Republika y'u Rwanda (rn), République Rwandaise (fr).
- Areo: 26.338 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Paul KAGAME.
- Ĉefurbo: Kigalo (400 mil).
- Loĝantaro: 8 mln (1998), plejmulte hutuoj, loĝas ankaŭ tucioj.
- Ŝtatlingvo: ruanda kaj franca.
- Kredantoj: katolikoj.
- Pokapa GNP: 180 $.
- Eksporto: kafo, teo, plumbo.
- Historio: dum longa tempo la landon regis tucioj. De 1962, kiam estis deklarita sendependeco de Ruando, la ŝtatpotencon prenis hutuoj, al kio sekvis subpremo de la tucioj. De 1994 komencis civila milito, aperis milionoj da rifuĝintoj.
- Esperanto-movado: Ruanda esperantisto ----

Vidu ankaŭ


- Flagoj de Ruando Kategorio:Ruando ja:ルワンダ ko:르완다 ms:Rwanda zh-min-nan:Rwanda

Burundo

Geografio > Afriko > Burundo ----
Dosiero:bi.gif
Burundo - Burundi Lando en oriento de Centra Afriko.
  • Landkodo: BI.
  • E-nomo: [o] Respubliko Burundo.
  • Nacia nomo: [o] Republika y'Uburundi (rn); République du Burundi (fr).
  • Areo: 27.834 kv.km.
  • Politika sistemo: unupartia milita respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidanto Pierre NKURUNZIZA (2005).
  • Ĉefurbo: Buĵumburo (273 mil).
  • Loĝantaro: 6.264 mil, inter ili 15% tucioj, kiu havas politikan potencon, 1% pigmeoj, restaj - hutuoj.
  • Ŝtatlingvo: la burunda kaj la franca, estas disvastigita ankaŭ la svahila.
  • Pokapa GNP: 160 $.
  • Historio: en 1962 eligis el Ruando-Urundo kiel Burunda Reĝlando. En 1966 estis deklarita respubliko. De 1988 konfliktas la triboj tucioj kaj hutuoj. En 1993 militistoj mortigis novelektitan prezidanton kaj prenis la potencon en la lando.
! ja:ブルンジ ko:부룬디 ms:Burundi simple:Burundi zh-min-nan:Burundi

Varsovia Pakto

---- La Varsovia Kontrakto (oficiala nomo: Kontrakto pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La kontrakto, kies tekston proponis Nikita ĤRUŜĈOV estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam 1949 fondita NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetaj trupoj en Orienta Eŭropo. (Post la subskribo de packontakto inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario.) Varsovia Pakto estis nuligita la 1-an de julio en 1991 en Prago, Ĉeĥio.

Membro-Ŝtatoj


- Albanio (oficiale retiriĝis en la jaro 1968, sed ĉesis agadi en la Pakto jam ekde 1962 jaro)
- Bulgario
- Ĉeĥoslovakio
- Germana Demokratia Respubliko
- Hungario
- Pollando
- Rumanio
- Sovetunio Do, ĉiuj "komunistaj" ŝtatoj de la tiama Eŭropo krom Jugoslavio. La membroj de la Varsovia Pakto havis la ĉefan taskon defendi unu la alian kaze de atako al unu el ili. Sed la Varsovia Pakto aŭ ĉefe la sovetaj tankoj disbatis la revoluciojn de Hungario (1956) kaj Ĉeĥoslovakio (1968 Praga Printempo) La ĉefa kontraŭulo estis la organizo NATO, kreita en 1949. ja:ワルシャワ条約機構 ko:바르샤바 조약 기구

1506

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1506 ---- En la jaro 1506 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Leonardo DA VINCI kompletigis La Gioconda.

Naskiĝoj


- 1-an de julio : Ludoviko la 1-a

Mortoj


- Kristoforo KOLUMBO ----
1501 | 1502 | 1503 | 1504 | 1505 | 1506 | 1507 | 1508 | 1509 | 1510 | 1511
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1506년

Ludoviko la 1-a

Ĉeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Ludoviko la 1-a ---- Ludoviko la 1-a (15161526), kiel hungara reĝo Ludoviko la 2-a
- li naskiĝis la 1-an de julio de 1506.
- gepatroj: Vladislao la 2-a Jagello – reĝo ĉeĥa kaj hungara, Anno de Candal – (nevino de franca reĝo Ludoviko la 12-a).
- reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, hungara, kroatia, slovenia kaj dalmatia, margrafo moravia kaj lusatia, duko silezia, limburka, brabanta kaj luksemburgia.
- li parolis ĉeĥe, pollingve, hungare, latine, germane, france kaj itale.
- 15061516 li estis edukata en budena kortego de sia patro.
- 1508 kronado kiel reĝo hungara sub nomo Ludoviko la 2-a.
- la 17-an de februaro de 1509 li alveturis kun la patro Pragon.
- la 11-a de marto de 1509 kronado kiel reĝo ĉeĥa sub nomo Ludoviko la 1-a.
- julio de 1515 geedziĝo al Mario Habsburga, filino de kastila reĝo Filipo la 1-a Bela Habsburga. Surbaze de interkonsentoj ŝi estis edukata komune kun Anno Jagello en aŭstriaj landoj.
- 1516 post morto de lia patro li fariĝis en sia dekjaraĝo reĝo ĉeĥa kaj hungara. Ĝis lia plenaĝeco pola reĝo Zigmundo Jagello estis lia kuratoro.
- 1517 en regiono de Křivoklát eksplodis maltrankviloj celitaj kontraŭ donado de novaj impostoj al servutula popolo.
- la 24-an de oktobro de 1517 en Prago estis fermita la t.n. Sanktvenceslaa kontrakto inter urboj kaj nobelaro. La urboj faris al la nobelaro vicon da cedoj kaj kontraŭ tio voĉo en la ĉeĥa koncilio estis deklarita al ili.
- 1518 kuracisto Mikolao Klaudián eldonis la unuan memstaran mapon de Bohemio.
- 1519 Ludoviko postulis post morto de imperiestro Maksimiliano, por ke li estu elektita kiel reĝo romgermana. Tiel ĉi foje ankaŭ interkonsentis Maksimiliano kun Vladislao la 2-a. Sed Maksimiliano senpere mortonte sekrete interkonsentis elekton de sia filo Karolo, reĝo hispana. Ludoviko finfine interkonsentis kun Karolo kaj elektante li donis al li sian princo-elektistan voĉon.
- 15191520 en ĉirkaŭaĵo de Jáchymov oni komencis stampi arĝentajn tolarojn, pagilo, kiu emisiis pluajn 300 jarojn. Vidu ankaŭ monerstampejon en Jáchymov.
- 1521 Mario, edzino de Ludoviko, alveturis el Aŭstrio Budenon.
- 1521 turkoj konkeris Beogradon, per kio ili havis la vojon malfermita por marŝi ĝis la interno de reĝlando hungara.
- 1522 Ludoviko kun Mario alveturis Bohemion. Mario ĉi tie estis kronita kiel ĉeĥa reĝino. Ludoviko aranĝis vicon da ŝtataj aferoj kaj krom tio li revokis Zdenkon Levon el Rožmitál (filon de la samnomata patro, kiu estis frato de Johanino, edzino de Jiří z Poděbrad), kiu komencis estis ĝenerale neŝatata kaj en la posteno de landa administranto li enoficigis Karolon Müstenberkan, nepo de Jiří z Poděbrad. Duko Karolo estis la lasta el dinistio de sinjoroj el Kunštát, kiu estis intervenanta en okazadon de la ĉeĥa ŝtato. Signifa persono estis ankaŭ lia kuzo Bartolomeo, kiun plene konfidis reĝo Vladislao, sed tiu dronis dum subakvigo de ŝipo survoje de imperiestro Maksimiliano kun mesaĝo rilatanta al la nupto de la reĝaj infanoj. Sed Lev z Rožmitálu tamen pro renverso post unu jaro revenis en sian oficejon.
- la 16-an de marto de 1523 reĝo Ludoviko estis devigita forveturi ĝis Hungarujo, kie komencis fortiĝi danĝero de la turka invado.
- 1525 en Bohemio aperis reago de germana kamparana milito per maltrankviloj en ĉirkaŭaĵoj de Jáchymov kaj Cheb.
- aŭgusto de 1526 Ludoviko amasigis soldataron kaj li forveturis al suda limo, kie li estis renkontiĝonta kun soldataroj de duko Johano Zápola.
- la 29-an de aŭgusto de 1526 la reĝa soldataro renkontiĝis kun soldataroj de turka sultano Solimano la 2-a. (Tiu koncentriĝis dum la lastaj jaroj al preparo de armeo por la invado ĝis Hungarujo kaj dum la jaro 1526 li konkeris vicon da limregionaj fortikaĵoj.) Sed la reĝo ne ĝisatendis helpon de Johano Zápola, ĉar tiu ne havis sufiĉe da tempo por veni. Ludoviko devis ordoni por ekataki kun la soldataro je duono pli malforta ol havis la turkoj. Tiel en batalo de Mohács la hungara soldataro estis diserigita dum unu horo kaj duono. Reĝo Ludoviko klopodis savi sian vivon per forkuro, sed lia ĉevalo haltis en marĉo kaj la hungara reĝo Ludoviko la 2-a kaj la ĉeĥa reĝo Ludoviko la 1-a Jagello dronis en sia dudeka jaraĝo eĉ ne havinte tempon por postlasi viran idon.
- la 10-an de novembro de 1526 reĝino Mario kaj Johano Zápola lasis levigi la kadavron de Ludoviko lasinte ĝin sepulti en reĝa kripto en Székesfehérvár apud liaj gepatroj. En la jaro 1526 la ĉeĥa nobelaro staris antaŭ elekto de nova ĉeĥa reĝo. El kelkaj kandidatoj konsideriĝis ĉefe aŭstriaj Habsburgoj kaj bavariaj dukoj Ludoviko kaj Vilemo. Habsburgoj estis fine elektitaj. En la jaro 1493 mortis imperiestro Frederiko la 3-a. Surtroniĝis Maksimiliano la 1-a kiel romia imperiestro, duko de la aŭstria landoj kaj sinjoro el Burgundio. Lia unusola filo Filipo surtroniĝis en la jaro 1504 sur kastilian tronon, sed jam du jaroj post tio li mortis. Maksimiliano do komencis eduki siajn du nepojn Karolon kaj Ferdinandon. Karolo estis kastila sekvanto kaj en la jaro 1519 li fariĝis hispana reĝo per tio, ke li unuiĝis Reĝlandojn Kastilian kaj Aragonan kaj la saman jaron li ankaŭ fariĝis imperiestro romia. La aŭstriajn landojn li poste transdonis al sia frato Ferdinando. Kategorio:Regnestroj Kategorio:Hungaraj reĝoj Kategorio:Ĉeĥio ja:ラヨシュ2世

Gottfried Wilhelm LEIBNIZ

Gottfried Wilhelm LEIBNIZ (aŭ Lejbnico) (naskiĝis la 1-an de julio, 1646 en Lepsiko, mortis la 14-an de novembro, 1716 en Hanovro) estis germana filozofo kaj matematikisto. Li kredis simbolojn ege gravaj por la komprenado de aferoj. Li provis disvolvigi alfabeton de homa pensado, en kiu li provis reprezenti ĉiujn fundamentajn konceptojn per simboloj kaj kombinis tiujn simbolojn por reprezenti pli kompleksajn pensojn. Lejbnico neniam finis ĝin. Edukita en Lepsiko, Jena, kaj Atdorf (diplomita en 1666). Laborante al voĉdonanta ĉefepiskopo de Majenco (1667-1676), li pasigis kvar jarojn (1672-1676) en Parizo kaj vizitis Londonon en 1673. Li malkovris kaj publikigis nociojn de infinitezima kalkulo, publikitajn en 1684, antaŭ ol Isaac NEWTON, kaj tio kaŭzis multajn debatojn. Li estis bibliotekisto de la duko de Brunsviko (1676-1716). Li pasigis la lastajn 30 jarojn de sia vivo sub la protekto de Brunsviko kiu permesis al li studi matematikon, naturajn sciencojn, historion, filozofion kaj lingvistikon. En tiu periodo li skribis du verkojn : "Systema Theologicum", en kio li pruvis trovi komunajn punktojn inter la katolika kaj protestanta teologioj, kaj "Teodiceo" (1710), pri la problemo de malbono kaj defendo de optimismo, kiu estis mokata de Voltaire en lia "Kandid". ja:ゴットフリート・ライプニッツ

1742

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1742 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1742 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Anders CELSIUS unue proponis la Celsian skalon.

Naskiĝoj


- Tiradentes
- Carl Wilhelm SCHEELE
- 1-a de julio : Georg Christoph LICHTENBERG

Mortoj


- Britio : Halley.
- Aŭstrio : Antonio VIVALDI ----
1737 | 1738 | 1739 | 1740 | 1741 | 1742 | 1743 | 1744 | 1745 | 1746 | 1747
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1742년

Georg Christoph LICHTENBERG

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Georg Christoph LICHTENBERG < Germana Lingvo ---- La germana natursciencisto kaj verkisto Georg Christoph Lichtenberg [geog kristof LIĤtenbeg] naskiĝis je la 1-a de julio 1742 en Ober-Ramstadt apud Darmstadt. Li mortis je la 24-a de februaro 1799 en Göttingen. Georg Christoph Lichtenberg estis la plej juna el 17 gefiloj de protestantisma pastro. Krom li nur kvar gefratoj travivis la unuajn vivojarojn. Kiel infano li pro rakitismo akiris kurban dorson, sed li frekventis gimnazion kaj ekde 1763 li studis matematikon, astronomion kaj naturhistorion en Göttingen, kie li en la jaro 1770 fariĝis profesoro pri filozofio. Ekde la 1780-aj jaroj li jam estis konsiderata grava fakulo i.a. pri astronomio, kemio, geofiziko, meteorologio kaj statistiko, sed plej grandan renomon li gajnis pro siaj esploroj sur la kampo de la elektra fiziko. El lia literatura agado ĉefe elstaras la ekde 1764 verkitaj Sudelbücher, t.e. taglibroj plenaj de ironie-spritaj aforismoj, kiuj bone respegulas la personecon de la aŭtoro kaj la epokon en kiu li vivis. Krome li verkis satirajn artikolojn por la Göttinger Taschen Calender, kiun li mem eldonis kaj por la revuo Göttingisches Magazin der Wissenschaften und Litteratur. Li ankaŭ desegnis (ĉefe karikaturojn) kaj li dediĉis parton de sia energio al la kritiko de belartaĵoj. Dum sia tuta vivo Lichtenberg vivis kun la malekvilibro de misformita korpo kaj brila spriteco. Li dufoje edziĝis al ege junaj virinoj kaj havis entute ses idojn. Per sia eksterordinara kapablo, peri sciencajn sciojn amuze kaj facile kompreneble, li logis amason da studentoj al siaj prelegoj kaj li havis kontaktojn al famuloj kiel ekz. Alessandro VOLTA, Immanuel KANT kaj Alexander VON HUMBOLDT.

1804

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1804 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1804 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Francio : majo : Fino de la Unua Franca Respubliko pro la puĉo de Napoleon BONAPARTE.
- Francio : 2-a de decembro : Napoleon BONAPARTE, dumviva ĉefkonsulo de Francio, proklamigas sin Imperiestro de la Francoj (Napoleono la 1-a) kaj tiel estigas la Unuan Francan Imperion, kiu daŭros ĝis 1814.
- 12-a de decembro : Hispanio deklaras militon kontraŭ Britio.
- Haitio sendependiĝas de Francio.
- Fondita la Framasona "Granda Oriento de Portugalio"

Naskiĝoj


- Allan KARDEC
- Johan Ludvig RUNEBERG
- 14-a de marto : Johann STRAUSS (Patro), aŭstra komponisto
- 1-a de julio : Francio : George SAND
- 8-a de septembro : Eduard MÖRIKE, germana Poeto
- 21-a de novembro : Wilhelm WAIBLINGER, poeto
- Heinrich Friedrich EmiI LENZ.

Mortoj


- 12-a de februaro : Immanuel KANT, germana filozofo ----
1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803 | 1804 | 1805 | 1806 | 1807 | 1808 | 1809
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1804년 simple:1804

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

1818

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1818 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1818 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a de januaro: Bernardo O'HIGGINS proklamis la sendependencon de Ĉilio.
- 6-a de februaro: Johano la 6-a: iĝis reĝo de Unuigita Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarves.
- 29-a de marto: Jean-Chrisostôme IMBERT iĝis (3-a foje) prezidento de Haitio.
- 30-a de marto: Jean-Pierre BOYER iĝis prezidento de Haitio.
- 30-a de marto: Johano la 6-a ordonis malfermon de ĉiuj sekretaj societoj en Brazilo.
- 31-a de marto: malpermesata de Papo torturo al Inkvizicio.
- 20-a de novembro: Simon BOLÍVAR declaris sendependecon de Venezuelo.
- 3-a de decembro : Ilinojo fariĝis la 21-a ŝtato de Usono.
- 29-a de decembro: Jean Joseph Paul AUGUSTIN iĝis ĉefministro de Francio.

Naskiĝoj


- 5-a de majo : Karl MARX
- 1-a de julio : Ignaz SEMMELWEIS
- 30-a de julio : Emily BRONTË, angla verkistino
- 9-a de novembro : Rusio : Ivan TURGENEV

Mortoj


- 22-a de oktobro : Joachim Heinrich CAMPE ----
1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1818년

1872

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1872 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1872 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- Pollando : Kabe
- Emil HÁCHA
- Jan Amos KAJŠ
- Francisko Valdomiro LORENZ
- 29-a de marto : Henry William HETZEL
- 31-a de marto : Michele ARABENO
- 4-a de julio : Calvin COOLIDGE
- 12-a de julio: John MERCHANT
- 16-a de julio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 11-a de aŭgusto : Walter CURRIE
- 19-a de novembro : Alberto ALESSIO
- 17-a de decembro : Valdemar LANGLET

Mortoj


- 31-a de majo : Friedrich GERSTÄCKER
- 31-a de decembro : Aleksis KIVI : Finnlando ----
1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1872년 simple:1872

1899

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1899 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1899 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Helena HEMPEL fariĝis la 4724-a esperantisto.
- Ors. Vicente INGLADA, John William PICKARD kaj Georgi OREŜKOV ekesperantiĝis.
- Novan metro-etalonon, kun kversekco X-forma, el plateno-iridio elektita kiel novan prototipan metron.

Naskiĝoj


- Brazilo : Nero ABRANCHES
- Svedio: Stellan ENGHOLM
- Danio : Aksel SANDEMOSE
- Japanio : KOBAJAŜI Mokiĉi
- 7-a de januaro : Francis POULENC
- 23-a de januaro : Humphrey BOGART
- 23-a de februaro : Germanio : Erich KÄSTNER
- 24-a de marto : R. A. DVORSKÝ
- 23-a de aprilo : Vladimir NABOKOV
- 10-a de majo : Usono : Fred ASTAIRE
- 21-a de julio : Usono : Ernest HEMINGWAY
- 13-a de aŭgusto : Britio : Alfred HITCHCOCK
- 24-a de aŭgusto : Argentino : Jorge Luis BORGES
- 15-a de oktobro : Lauri Ilmari LAPPI
- 19-a de oktobro : Gvatemalo : Miguel Angel ASTURIAS
- 22-a de decembro : Gustaf GRÜNDGENS
- 30-a de decembro : Norvegio : Helge INGSTAD, esploristo

Mortoj

----
1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899| 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ja:1899年 ko:1899년 simple:1899 th:พ.ศ. 2442

1903

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".

Naskiĝoj


- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS

Mortoj


- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN ----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年 ko:1903년 simple:1903

1977

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1977 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1977 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 62-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko
- Angel Figuerola AUQUE fariĝis eks-prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
- Fondita revuo Laŭte!.
- Kreita planlingvo Berendt.
- Carl WOESE eltrovis la regon arkian.
- Ĝibutio sendependiĝis de Francio.
- Sejŝeloj : Prezidentiĝis France Albert RENE.
- Vjetnamo kaj Ĝibutio aniĝis al UNO.
- Komputiko : firmao Apple prezentis komputilon Apple II.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 1-a de junio : Usono : Liv TYLER, aktorino

Mortoj


- 18-a de januaro : Svislando : Carl ZUCKMAYER, germana verkisto.
- 24-a de februaro: Aldo Ferdinando SCHMUCKER
- 29-a de marto : Eugen WÜSTER, aŭstra sciencisto, esperantisto.
- 11-a de aprilo : Jacques PRÉVERT, franca poeto.
- 5-a de majo : Ludwig ERHARD, 2-a kanceliero de Federacia Respubliko Germanio.
- 10-a de majo : Joan CRAWFORD, usona aktorino.
- 16-a de junio : Werner von BRAUN, usona raketinĝeniero.
- 19-a de junio : Ali Ŝariati, religia sociologo
- 2-a de julio : Vladimir NABOKOV, usona verkisto.
- 16-a de aŭgusto : Elvis PRESLEY, usona kantisto.
- 16-a de septembro : Francio : Maria CALLAS, usona operkantistino.
- 5-a de novembro : René GOSCINNY, franca bildliteraturisto.
- 20-a de novembro : Maxie WANDER, aŭstra verkistino.
- 19-a de decembro : Jacques TOURNEUR, franca reĝisoro.
- 25-a de decembro : Svisio : Charlie CHAPLIN, angla aktoro, reĝisoro, scenaristo. ----
1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1977 ja:1977年 ko:1977년 simple:1977 th:พ.ศ. 2520

Liv Tyler

: Liv TYLER

1974

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1974 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1974 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 59-a Universala Kongreso de Esperanto en Hamburgo.
- Fino de estraro de Ivo LAPENNA kaj inico de prezidanteco de Humphrey TONKIM en UEA.
- Apero de Esperanto en perspektivo.
- Fondita Brazila Konsilantaro de Esperanto.
- Argentino : Fino de la epoko de Juan PERÓN.
- Francio : Valéry GISCARD D'ESTAING fariĝis la nova prezidento de la Franca Respubliko (1974-1981).
- Merkuron vizitis Mariner 10.
- Gvineo-Bisaŭo sendependiĝis de Portugalio.
- UAE : Fuĵajro: emiriĝis Humad Bin Muhammad aŝ-Ŝarki.
- Al UNO aniĝis Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo-Bisaŭo.
- Cipro : la nacio disiĝis: la turkoj regis la nordon de la insulo, la grekoj la sudon.
- Pasporta Servo : la unuan fojon ke ĝi aperis
- Etiopio : Eltrovita faman fosilon de Aŭstralopiteko nomata "Lucy".

Kulturaj eventoj

Ortografio:
- Islando: Z oficiale anstataŭiĝas de S.

Naskiĝoj


- 22-a de julio : Franka POTENTE
- 24-a de oktobro : Joaquin PHOENIX

Mortoj


- Malba TAHAN
- Štěpán URBAN
- Carlos DOMINGUES
- Vilibald SCHEIBER
- Hungario : SZATHMÁRI Sándor
- 19-a de januaro : Franz NABL
- 2-a de februaro : Marieluise FLEISSER
- 20-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 9-a de junio : Hispanio : Miguel Angel ASTURIAS
- 1-a de julio : Juan Domingo PERÓN
- 11-a de julio : Svedio : Pär LAGERKVIST
- 29-a de julio : Germanio : Erich KÄSTNER
- 26-a de aŭgusto : Charles LINDBERGH
- 4-a de oktobro : Anne SEXTON
- 10-a de oktobro : Marie Luise KASCHNITZ
- 15-a de decembro: Hermanus Jacob BLOKKER ----
1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1974年 ko:1974년 simple:1974 th:พ.ศ. 2517

1983

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1983 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1983 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 68-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto.
- Ekis DLT-projekto.
- Kreita Esperanto de DLT.
- Mikaelo TERNAVSKI ekesperantiĝis.
- Sent-Kristofo kaj Neviso aniĝas al UNO.
- Venuson vizitis Venera 15.
- Mikronezia Federacio kaj Marŝaloj iĝas "Asociigitaj teritorioj kun Usono".
- Irako-Kuvajto konflikto
- 25-a de oktobro La kariba insulo Grenado invadita de Usonaj trupoj.

Naskiĝoj

Mortoj


- 27-a de januaro : Louis de FUNÈS
- 25-a de februaro : Usono : Tennessee WILLIAMS
- 15-a de marto : Anglio : Rebecca WEST
-