:: wikimiki.org ::
| 1-a De Marto |
1-a de martoHistorio > Tagoj > la 1-a de marto
----
La 1-a de marto estas la 60-a tago de la jaro (la 61-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 305 tagoj restas
Je la 1-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 1803 : Ohio fariĝis la 17-a ŝtato de Usono
- 1867 : Nebrasko fariĝis la 37-a ŝtato de Usono
Naskiĝoj
- 1456 : Vladislao la 2-a Jagello
- 1892 : Japanio : Tokio: AKUTAGAWA Ryunosuke aŭtoro
- 1917 : Fadwa TUQAN, palestina poetino
- 1918 : João GOULART
- 1928 : Jacques RIVETTE, Francio
Mortoj
- 1633 : George HERBERT
- 1930 : Francesco BARBERI
- 1970 : Karel ŠOLC
- 1971 : Frantisek HRUBIN
- 1995 : Vladislav LISTJEV, rusia televida ĵurnalisto. Mortigita.
Specialaj tagoj kaj festoj
La 1-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
Vidu ankaŭ jenon:
- 28-a de februaro 29-a de februaro | 2-a de marto
- 1-a de februaro | 1-a de aprilo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Marto
ja:3月1日
ko:3월 1일
simple:March 1
th:1 มีนาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
OhioGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Ohio
----
Usono
Ohio (angle, Ohio [o-HAJ-o]) fariĝis la 17-a ŝtato de Usono je la 1-a de marto 1803.
Ĝi ricevis sian nomon pro la irokeza vorto por "granda akvo", rilate al la Ohio-Rivero, kiu estas apud la suda flanko de la ŝtato.
Ohio apudas al la Grandaj Lagoj kaj pro tio kaj la kanaloj kaj riveroj, havas gravan ekspedadan industrion. Sed ankaŭ fabrikado por la aŭta industrio estas integra al la ekonomio. Tradicie, la ekonomio en Ohio estas bone balancita inter agrikulturo, industrio, minado kaj komerco.
Ohio estas la sola ŝtato, kiu havas oficialan ŝtatan rokkanton, "Hang on Sloopy".
En 1967, Carl B. STOKES elektiĝis kiel urbestro de Klevlando, fariĝante la unua nigra urbestro de granda usona urbo.
En 1970, membroj de la usona Nacia Gvardio pafis kaj mortigis kvar studentojn ĉe Ŝtata Universitato Kent dum manifestacio kontraŭ la milito en Vjetnamio.
Loĝantaro: 11.353.140 (en 2000)
Ĉefurbo: Columbus
Eksteraj Ligiloj
TTT-ejo de Ohio en la angla http://www.ohio.gov
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:オハイオ州
ko:오하이오 주
simple:Ohio
th:มลรัฐโอไฮโอ
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
NebraskoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Nebrasko
----
Dosiero:us-ne-flag.jpg
Dosiero:ne_us_mapo.gif
Nebrasko, (angle Nebraska, [nebraska]) estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono. Nebrasko situas en la centro de la lando, do, Nebraskanoj ŝatas diri, ke Nebrasko estas la "koro" de Usono.
Nebrasko fariĝis la 37-a ŝtato de Usono je la 1-a de marto 1867.
La nomo "Nebrasko" deriviĝas de la lingvo de la Indianaj triboj "Omaha." Nebrasko en tiu lingvo signifas "plata aŭ ebena akvo." En la Omaha-a lingvo oni diras Nibthaska (alivorte ni, akvo, kaj bthaska, plata.) La indianoj donis ĉi tiu nomon al la Rivero Plato (angle: Platte River), ĉar ĝi estas larĝa, profunda korpo de akvo. Per la nomo de tiu ĉi ebena rivero, ni ricevis la nomon por nia ŝtato.
Je 2000, Nebrasko havis 1.711.263 loĝantojn. La ĉefurbo de Nebrasko estas Lincoln [LINKn], aŭ eble esperante, Linkolno, kiu en la jaro 2000, havis 210.963 loĝantojn. La ĉefurbo nomiĝis Linkolno por honori la 16-an usonan prezidenton, Abraham LINCOLN. La plej granda urbo en Nebrasko estas Omaha, kiu havas 390.007 loĝantojn. La urbo Omaha nomiĝis pro la indiana tribo, kiu antaŭe loĝis apude.
Nebrasko estis unu de la lastaj ŝtatoj, kiuj adoptis ŝtatan flagon. La flago simple havas la ŝtatan sigelon sur blua fono. Oni povas vidi la temojn de transporto, industrio, kolonieco, kaj agrikulturo en la sigelo. La devizo diras, "Egaleco Antaŭ La Leĝo."
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:ネブラスカ州
ko:네브래스카 주
ms:Nebraska
simple:Nebraska
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Vladislao la 2-a JagelloĈeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Vladislao la 2-a Jagello
Vladislao la 2-a Jagello (1471 – 1516)
- li naskiĝis la 1-an de marto de 1456.
- gepatroj: pola reĝo Kazimiro la 4-a Jagello kaj Elizabeto Habsburga.
- reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, hungara, kroata kaj dalmatia, margrafo moravia kaj lusatia, duko silezia, aŭstria, stiria, krajna, limburka, brabanta kaj luksemburgia.
- li parolis ĉeĥe, hungare, pollingve, latine, germane, france.
- 1456 – 1471 li estis edukata en la pola reĝa kortego en Krakovo.
- la 27-an de majo de 1471 li estis elektita ĉeĥa reĝo. Koncilio tiel respektis deziron de la mortinta reĝo Jiří, kiu agnoskis siajn sekvantojn – pola-latviajn Jagelonojn. Sed parto de nobelaro frunte kun Zdenko el Šternberk senĉese estis agnoskanta kiel reĝon Matiason Korvinon kaj same papo diris sian opinion kontraŭ Vladislao, elektita de husanoj.
- la 9-an de junio de 1471 ĉeĥa mesaĝistaro alveturis Krakovon por sciigi reĝon Kazimiron pri la rezulto de la elektado.
- la 16-an de junio de 1471 Vladislao Jagello estis proklamita kiel reĝo.
- la 25-an de julio de 1471 li ekvojaĝis Bohemion akompanata de 10 000 ĉevaloj.
- la 19-an de aŭgusto de 1471 Vladislao alvojaĝis Pragon.
- la 22-an de aŭgusto de 1471 Vladislao Jagello estis kronita kiel la ĉeĥa reĝo Vladislao la 2-a. Tiel surtroniĝis prapranepo de Karolo la 4-a kaj ano de dinastio, kiu regis ekde la jaro 1385 en Pollando kaj Latvio. Vladislao tiel ja fariĝis la ĉeĥa reĝo, sed li regis nur al Bohemio. Moravion, Silezion kaj ambaŭ Lusatiojn pluekzistis sub Matiaso Korvino.
- 1471 – 1478 Vladislao vane provis priregi la reston de la ĉeĥa regno.
- 1475 estis en Prago komencita konstruado de Prašná brána (Pulva pordego) subgvide de konstruinto Matěj Rejsek el Prostějov.
- 1476 en la plej malnova ĉeĥa libropresejo en Plzeň aperis la unua presita libro en Bohemio. Ne estas evidente, ĉu tio estis Statutoj de ĉefepiskopo Ernesto por praga diocezo aŭ Kroniko trojana.
- la 20-an de julio de 1476 Vladislao sendis siajn reprezetantojn-svatantojn, por ke ili svatu lian geedziĝon al Barboro Hohenzollerna-Hlohova. La reĝo bezonis necese atingi aliancon kun iu, kiu stariĝu anstataŭ li en la regno. Vladislao estis estro de Bohemio, kie li pluekzistis nur kun la plena fortostreĉo kontraŭ la hungara reĝo kaj papo. Aliancanojn li trovis en branibora princo-elektisto Albreĥto el Hohenzollern, kromnomata Aĥilo. Lia filino Barboro estis jam vidvino, sed heredantino de hlohova princlando, kiu fariĝus al Vladislao.
- la 12-an de septembro de 1476 okazis subskribo de geedziĝkontrakto.
- la 7-an de februaro de 1477 estis okazonta la geedziĝa festamuzo, sed intertempe la hungara reĝo konkeris regionon ĉirkaŭ Hlohov kaj Barboro komencis estis obstaklo. Ambaŭ flankoj poste alterne prokrastis ŝian alveturon en Bohemion. Kaj nelonge post tio okazis traktado pri nova svatado plej baldaŭ kun familio Gonzago kaj poste kun Mario Burgunda, heredantino de Luksemburgio kaj pluaj landoj. Vladislao havis ja en sia titolaro titolon de duko luksemburgia, sed la titolo estis pli multe ornamo ol realo.
- la 7-an de decembro de 1478 per Olomouca kontrakto estis agnoskita la ĝisnuna stato de disŝiro de la ĉeĥa regno inter Vladislao la 2-a kaj Matiaso Korvino kaj ambaŭ regantoj pludaŭris en titolo de la ĉeĥa reĝo. Tiu, kiu pli baldaŭ ne mortus, estis fariĝonta estro de la reĝlando de rivalo kun tio, ke se kiel la unua estus mortinta Matiaso, Bohemio estos devanta la ceterajn landojn elaĉeti per sumo de 400 000 da hungaraj ormoneroj.
- 1479 estis en Bohemio leĝigita ordono pri redono de fuĝintaj servutuloj al iliaj mastroj.
- la 24-an de septembro de 1483 en Prago eksplodis ribelo de kalikula majoritato de la urbo kontraŭ reakciaj urbodomanoj, kiuj estis ekzekutitaj.
- 1485 estis en koncilio en Kutná Hora interkonsentita paco por 31 jaroj inter katolika kaj kalikula nobelaroj.
- la 15-an de julio de 1490, post morto de Matiaso la 1-a Korvino, Vladislao estis elektita kiel hungara reĝo. Sed la apudaj landoj estis definitive redonitaj nur kun alveno de Habsburgoj. La saman jaron li venkis soldatarojn de Johano Korvino, li repaciĝis kun li donacinte al li posedaĵojn en Kroatio.
- la 17-an de novembro de 1490 Maksmiliano Habsburga konkeris Beogradon kaj Vladislao estis devigita rezigni pri regado en aŭstriaj landoj.
- la 20-an de februaro de 1491 Johano Albreĥt pro interkonsento kun la frato rezignis pri pretendoj al la hungara trono.
- 1500 en Praga burgo estis finita konstruado de vladislaa ĉambrego, kies konstruinto estis Benedikto Rejt.
- la 11-an de marto de 1500 ĉeĥa koncilio akceptis la t.n. „Vladislaan landan reĝimon“ – aron da juroj, per kiuj li provis leĝigi superregadon de sinjoraro super urboj. Pli malfrue ĝi gvidis al pluraj konfliktoj.
- la 3-an de aprilo de 1500 papo Aleksandro la 6-a plenumis peton de Vladislao kaj li eksedzigis lian edzecon kun Beatrico Aragona.
- la 23-an de marto de 1502 estis subskribita geedziĝkontrakto kun Anno, nomata Candale, el Foix, kiu en majo de la sama jaro ekiris en Budenon, kie Vladislao la 2-a havis la sidejon.
- la 29-an de septembro de 1502 en Beogrado okazis kronado kaj geedziĝo de Anno kun Vladislao la 2-a.
- la 13-an de julio de 1503 naskiĝo de filino Anno (edzo Ferdinando Habsburga).
- la 17-an de aŭgusto de 1503 forbrulis Prago kaj tuj post tio ekregis en Bohemio rekte arkta vintro.
- la 10-an de januaro de 1504 reĝo Vladislao estis trafita de apopleksio.
- la 1-an de julio de 1506 naskiĝo de heredonto de trono princo Ludoviko.
- la 26-an de julio de 1506 reĝino Anno mortis pro antaŭtempa nasko.
- la 10-an de februaro de 1509 la reĝo sukcesis liberiĝi post ok jaroj el potenco de la hungara nobelaro kaj li alveturis Bohemion eĉ kun la infanoj.
- 1514 en Hungario eksplodis ribelo gvidita de Georgo Doĵa. La ribelo estis brute subpremita kaj Georgo Doĵa estis sidigita sur ardigitan feran tronon kaj sur lian kapon estis surigita arda fera krono.
- la 20-an de julio de 1515 Vladislao la 2-a fermis kontrakton kun Maksmiliano Habsburga pri reciproka sekvanteco kaj gedziĝo de la infanoj.
- 1516 en Jáchymov estis komencita minado de arĝento.
- la 13-an de marto de 1516 la ĉeĥe-hungara reĝo Vladislao la 2-a mortis je podagro kaj li estis sepultita en Székesfehérvár. Per la morto de Vladislao la 2-a foriris el la ĉeĥa historio la reĝo, kiun ni prave povas envicigi inter la plej malfortajn. Dum lia regado krizo en interrilatoj de urboj kaj nobelaro senĉese profundiĝis kaj la reĝa aŭtoritato kaj potenco estis pripensinde endanĝerigita.
ja:ヴワディスワフ2世 (ポーランド王)
JapanioGeografio > Azio > Orienta Azio >Japanio
----
Japanio (japanlingve :日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo: Origino de la Suno)
En antikva epoko, nomiĝis "Yamato (大和 [jamato])".
Insularlando en Orienta Azio.
Landkodo: .JP
E-nomo:Japanio (aŭ Japanujo)
Naciaj nomoj:日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] (japane en antikva epoko)
Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11%
Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso),
% urbana: 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj: 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio:
84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo:
la japana(efektive oficiala),
la korea(korea-japano uzas),
la aina(aino uzas/is),
la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta: 99%
Registaro: parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la
LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93
kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj,
NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto
de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco: -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 711 Gd (1998)
po kapo: 5,62 kd (1998)
kreskanta procento: 0,3% (1999, takso)
inflacio: -0,8% (1999, takso)
senokupa: 4,7% (1999, takso)
----
Regionoj:Japanaj regionoj
Prefektujoj
vidu detale:Japanaj prefektujoj
Gravaj urboj
vd. Listo de urboj de Japanio
(ordo alfabeta)
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima) ,atombombita 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kyoto) ,konata turisma urbo
- Kobe
- Koĉi
- Naha
- Nara ,konata turisma urbo
- Nagano ,1998 18-aj vintraj olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki) ,atombombita 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoya)
- Niigata
- Osako (Osaka)
- Sapporo ,1972 11-aj vintraj olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tokyo), ĉefurbo,plej granda en japanio, 1964 18-aj someraj olimpikoj
Historio
- Vidu Historio de Japanio
Esperanto en Japanio
2004
- Nisikawa Toyozô (1909-2004) mortis la 20-an | | |