Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
10-a De Januaro

10-a de januaro

Historio > Tagoj > la 10-a de januaro ---- La 10-a de januaro estas la 10-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 355 tagoj restas (356 en superjaroj). Je la 10-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1797 : Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF
- 1883 : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ

Mortoj


- 1778 : Linnaeus, Svedio
- 1794 : Georg FORSTER
- 1932 : Robert STERL, germana impresionisma pentristo
- 1941 : Joe PENNER, Usono
- 1951 : Sinclair LEWIS
- 1957 : Gabriela MISTRAL, Usono
- 1961 : Dashiell HAMMETT, Usono
- 1969 : Zilda GAMA

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 10-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.

Vidu ankaŭ jenon:


- Historio - Tagoj. ja:1月10日 ko:1월 10일 simple:January 10 th:10 มกราคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1797

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1797 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1797 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Madagaskaro: Antananarivo iĝas ĉefurbo de Merina tribo.

Naskiĝoj


- 10-a de januaro: Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF
- 31-a de januaro: Franz SCHUBERT
- 30-a de aŭgusto: Mary SHELLEY
- 14-a de oktobro : Ida PFEIFFER
- 13-a de decembro: Heinrich HEINE

Mortoj


- 22-a de februaro: Münchhausen
- 26-a de marto: James HUTTON ----
1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1797년 simple:1797

1883

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1883 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1883 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- František HÁJEK
- 7-a de januaro : Georgi NIKOLOV
- 10-a de januaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- 31-a de januaro : OGATA Tomosaburo
- 6-a de majo: Wiliiam Francis LAWRENCE
- 12-a de majo: Albin SANDSTRÖM
- 5-a de junio : John Maynard KEYNES
- 3-a de julio : Franz KAFKA
- 16-a de julio : Franz NABL
- 23-a de julio : Giles Leigh BROWNE
- 24-a de julio : Augustin PITLÍK
- 1-a de aŭgusto: Josef SCHMALZL
- 7-a de aŭgusto : Germanio : Joachim RINGELNATZ
- 11-a de aŭgusto : Ernst STADLER
- 14-a de decembro : Morihei Ueshiba

Mortoj


- 14-a de marto : Anglio : Londono : Karl MARX
- 3-a de septembro : Francio : Ivan TURGENEV ----
1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1883년 th:พ.ศ. 2426

1778

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1778 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1778 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Mongolio: Ulanbataro, sub la nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree, fiksiĝas en sia hodiaŭa loko.
- Kapitano James COOK atingis Havajon
- Franz MESMER uzis hipnotismon

Naskiĝoj


- 10-a de aprilo : Nasko de William HAZLITT
- 8-a9-a de septembro : Nasko de Clemens BRENTANO

Mortoj


- Svislando : Jean-Jacques ROUSSEAU
- 10-a de januaro : Svedio : Linnaeus.
- 30-a de majo : VOLTAIRE ----
1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777 | 1778 | 1779 | 1780 | 1781 | 1782 | 1783
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1778년

Linnaeus

Scienco > Biologio > Linnaeus ---- Biologio Carl von LINNÉ (esperante Karolo Lineo) (naskiĝis la 23-an de majo 1707 en Stenbrohult, Svedio; mortis la 10-an de januaro 1778 en Upsalo) estis sveda kuracisto, botanikisto kaj profesoro de la Universitato de Upsalo, kiu enklasigis la vivaĵojn de la Tero en sia verko Systema naturae (1735). Lia enklasigo estas la semo kaj normo de la moderna sistemo. Kvankam oni internacie nomas lin latine Carolus Linnæus, tio ne estas tute korekte. Li nomiĝis tiel (aŭ Carl Linnæus) kiam li naskiĝis, sed kiam li nobeliĝis en 1757 la mallatinigis sian nomon al Carl von Linné. Linné donis al ĉiu specio koncizan nomon en la latina de du partoj: ekzemple, Homo sapiens ("homo scianta") por homo kaj Homo troglodytes ("homo de la kaverno") por la ĉimpanzo. En la tago de Linné, sciencistoj donis al specioj longajn priskribajn nomojn, kiuj eĉ ne estis normigitaj.
homo = Homo sapiens
La unua parto de la nomo estas la nomo de la genro, la dua de la specio. Do Linnaeus rigardis la homon kaj la ĉimpanzon kiel du specioj de la sama genro, Homo. (Hodiaŭ, la scienca nomo de la ĉimpanzo estas Pan troglodytes, kvankam ĉimpanzoj ne loĝas en kavernoj). La ideo de genro kaj specio venis el Aristotelo. Sed el la genroj, Linnaeus kreis ordojn, el ordoj, klasojn kaj el klasoj, regnojn. Ekzemple, Linné klasigis homon tiel:
- Regno: Animalia
- Klaso: Vertebrata
- Ordo: Primates
- Genro: Homo
- Specio: Homo sapiens La tri regnoj de Linné estis animaloj, plantoj kaj mineraloj. Linné estis pia luterano kaj rigardis biologion kiel la studo de la ordo kreita de la Eternulo. Li kredis, ke la specioj estas realaj (kaj ne arbitraj) kaj neŝanĝebla (kontraste al Darvino, kiu rigardis la specioj kiel ŝanĝebla). Linné faris plurajn vojaĝojn al periferiaj partoj de Svedio; liaj disĉiploj studvojaĝis en la tuta mondo. Verkoj:
- Systema naturae, 1735/1766 (Sistemo de naturo)
- Genera plantarum, 1737 (Genroj de plantoj)
- Materia medica, 1749
- Philosophia botanica, 1751 (Filozofio botanika)
- Species plantarum, 1753 (Specioj de plantoj) Linnaeus Linnaeus ja:カール・フォン・リンネ ko:칼 폰 린네 zh-min-nan:Carolus Linnaeus

Svedio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Svedio ---- Dosiero:se.gif (svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; pranordie Sviþjoð) Lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: SE.
- E-nomo: [a] Svedujo, Svedlando; [o] Sveda Reĝlando.
- Nacia nomo: Konungariket Sverige.
- Areo: 449.964 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Carl XVI Gustaf.
- Leĝdona organo: Parlamento (Svede: Riksdagen).
- Ĉefurbo: Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002).
- Urboj: Göteborg (471.267 en 2002), Malmö (254.904 loĝantoj en 2002).
- Adm. divido: 24 regionoj (län).
- Loĝantaro: 8.909.128 (2002), inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj.
- Ŝtatlingvo: Sveda
- Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida.
- Kredantoj: Luteranismo.
- GNP: totala - 232 mlrd $; pokapa - 23.750 $.
- Eksporto: aŭtomobilo, ŝtalo, fero, papero.
- Monunuo: sveda krono SEK (= 100 oeroj).
- Organizoj: EU, UNO (1946)
- Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi alta, libera)

Esperanto en Svedio


- Esperanto-muzeo

Ĉefregionoj:


- Götaland
- Svealand
- Norrland

Provincoj:


- Ångermanland
- Blekinge
- Bohuslän
- Dalarna
- Dalsland
- Gästrikland
- Gotland
- Halland
- Hälsingland
- Härjedalen
- Jämtland
- Lappland
- Medelpad
- Närke
- Norrbotten
- Skåne
- Småland
- Södermanland
- Uppland
- Värmland
- Västerbotten
- Västergötland
- Västmanland
- Öland
- Östergötland

Gubernioj:


- Blekinge län
- Dalarnas län
- Gävleborgs län
- Gotlands län
- Hallands län
- Jämtlands län
- Jönköpings län
- Kalmar län
- Kronobergs län
- Norrbottens län
- Skåne län
- Södermanlands län
- Stockholms län
- Uppsala län
- Värmlands län
- Västernorrlands län
- Västerbottens län
- Västmanlands län
- Västra Götalands län
- Örebro län
- Östergötlands län

Granda lando, varia klimato

Svedio estas granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj. Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estas inaŭgurita la sunda ponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.

Malgranda loĝantaro, sed multaj novaj svedoj

La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉ. naŭ milionoj. 85 procentoj de la enloĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000). Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉ. 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande. Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.

Lingvo

La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon. Oficialaj minoritataj lingvoj estas la oficiala finna, la finna dialekto parolata apud la landlimo (meänkieli), la samea -- la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas -- la cigana kaj la jida; en la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.

Religio

En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro. Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj. Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvinde. Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.

Parlamentismo kaj monarĥio

Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, ”Riksdagen”, havas ĉambron kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj. La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havas socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboras kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj. La socialdemokratoj je la balotado de 2002 ricevis 39,8 procentojn de la balotoj kaj la dua partio, la Konservema Koalicia Partio ricevis 15,2 procentojn. La nombroj de la ceteraj kvin partioj estis; Popola partio (liberaluloj) 13,3 procentoj, Maldekstra partio 8,3 procentoj, Kristdemokrata partio 9,1 procentoj, Centra partio 6,1 procentoj kaj la Verduloj 4,6 procentoj. Ĉefministro estas Göran PERSSON. La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karlo XVI Gustavo (Carl XVI Gustaf) naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.

Multaj militoj, sed longa paco

Svedio havis la favoron vivi en paco dum preskaŭ 200 jaroj. Sed dum multaj jarcentoj antaŭe la lando partoprenis en fortokonsumantaj konfliktoj kaj longedaŭraj militoj. Vikingoj el Svedio kaj el ceteraj nordiaj landoj vojaĝis ekde ĉirkaŭ 800 kaj dum 250 jaroj poste al fremdaj landoj en vojaĝoj kiuj estis kombinaĵo de komercaj vojaĝoj, rabado kaj elmigrado. La sveda regno formiĝis dum la 12a jarcento. Ĝis la 16a jarcento la limoj inter la nordiaj landoj estis malklaraj. Dum periodo en la 14a jarcento Svedio, Norvegio kaj Danio estis unuigitaj en union. Svedio jam antaŭe konkeris Finnlandon. La fundamento de moderna Svedio estis konstruita en la 16a jarcento. Dum la sekvanta jarcento Svedio evoluis al eŭropa grandpotenco kun kolonioj ĉirkaŭ Balta maro – sed la malgranda lando estis tro malfortika bazo por grandpotenca regno, kaj ĝia disfalo komenciĝis en la 18a jarcento. Sekvis pliaj malsukcesoj. Post milito kontraŭ Rusio en 1808-1809 Svedio devis forlasi Finnlandon. La unuo, en kiu Svedio kaj Norvegio estis partoj ekde 1814, dissolviĝis en 1905. Svedio partoprenis nek en la unua nek en la dua mondmilito, kaj daŭrigis sian eksteraliancan politikon ankaŭ post la paciĝo en 1945. Senalianceco en paco, celanta al neŭtraleco en milito – tio fariĝis la principaro de Svedio. En 2001 la partioj de la parlamento komencis interparolojn pri ”nova sekurecpolitika doktrino, alĝustigita al nova situacio.” Ĉiam estis forta sveda ambicio aktive partopreni en internacia kunlaboro. Forta sveda engaĝiĝo en UN estas fundamento en sveda ekstera politiko. Kun la ceteraj nordiaj landoj – Danio, Finnlando, Norvegio kaj Islando – Svedio havas proksiman kunlaboron en la plej multaj sferoj.

Novaj rilatoj kun la mondo ĉirkaŭanta

La ŝanĝiĝoj en Eŭropo dum la jaroj 1989-91 ŝanĝis la kondiĉojn por la sveda ekstera politiko. La disfaloj en la komunismaj diktaturoj kaj la dissolviĝo de Sovetio kreis situaciojn, kiuj malfermis novajn vojojn por la rilatoj inter Svedio kaj la mondo ĉirkaŭanta. En 1991 Svedio kandidatiĝis pri aliĝo al la Eŭropa Unio (EU) kaj en 1994 oni interkonsentis pri sveda membreco. Post referendumo Svedio aliĝis al EU la 1an de Januaro 1995. Kiam la eŭropa mona unio (EMU) ekfunkciis la 1an de Januaro 1999, Svedio elektis ne partopreni tuj, sed ne neis estontan partoprenon. En aŭgusto 2003 la sveda gento referendumis pri membreco en EMU, sed la plejparto ne akordis kaj Svedio devas atendi kelkaj jaroj por povi havi novan referendumon.

La armeo alĝustiĝas al nova situacio

Dum la jardekoj de la malvarma milito Svedio devis kalkuli kun la ebleco de invadprovo kontraŭ la bordoj de la lando je konflikto inter Varsovia pakto kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La cirkonstancoj ŝanĝiĝis post la malfondo de Varsovia pakto kaj la disfalo de Sovetio. La defendaj fortoj (la armeo), kies fundamento estas ĝenerala militservo por viroj, nun estas malpli granda ol antaŭe. Parlamenta decido de la jaro 2000 signifas ke la nombro de taĉmentoj malkreskos, sed la kvalito kaj la adaptiĝemo kreskos. La aerarmeo estos grava. Estas preteco por sveda partopreno en internacia kontribuado por traktado de krizoj. Dum la pasintaj jaroj pli ol 60 000 svedaj soldatoj servis kiel UN-soldatoj en diversaj lokoj en la mondo. Oni diskutis pri membreco en NATO, sed ĝi ne estas aktuala en la nuna situacio. Svedio aktive partoprenas en Partnereco Por Paco (PPP) kaj en la pacigaj taĉmentoj en eksa Jugoslavio.

Malriĉa lando riĉiĝis

En la mezo de la 19a jarcento Svedio estis unu el la plej malriĉaj landoj de Eŭropo. 70 procentoj el ĝia loĝantaro estis terkulturistoj. Iom pli ol unu jarcenton poste la lando estis unu el la plej riĉaj kaj plej industriigitaj en la mondo, kaj nun nur 2 procentoj laboras pri terkulturado. Dum la jardekoj post la dua mondmilito la sveda ekonomio bone evoluis. La bruta nacia produkto (BNP) kreskis, la lando prosperis kaj oni povis organizi bonstatan socion. En la komenciĝo de la 1990-aj jaroj Svedio tamen alvenis al sia plej serioza krizo post la 1930-aj jaroj. La BNP malkreskis, la sveda krono perdis valoron, la senlaboreco kreskegis kaj la nacia ŝuldo plialtiĝis. La pozicio de Svedio pri bonstato kompare al aliaj landoj malpliboniĝis. Oni komencis vastan reordigon de la sveda ekonomio. En la komenciĝo de la nova jarcento la ŝtataj financoj denove tenas sin en ekvilibro. La ekonomia kresko pligrandiĝis, la inflacio estas moderigita, la ŝtata ŝuldo malpligrandiĝis kaj la realaj salajroj plialtiĝis samtempe kun malplialtiĝo de la senlaboreco. Svedio tre dependas de sia eksporta industrio, kiu donas al la lando signifan troaĵon en la komerca bilanco. Germanio kaj Britio estas la du plej gravaj komercaj partneroj de Svedio – kiam temas kaj pri eksporto kaj pri importo. La sveda produktada industrio plejparte baziĝas sur la plej gravaj enlandaj krudaĵoj, arbaro kaj ferminaĵo. La maŝinindustriaj kompanioj, inkluzive la aŭtokompaniojn, respondecas pri pli ol 40 procentoj de la rafina valoro en sveda industrio. Ligna-, paperkaĉa kaj papera industrioj respondecas pri 20 procentoj. La ono de la ĥemia industrio estas ĉirkaŭ 12 procentoj. La nova informa teĥniko ludas ĉiam pli gravan rolon en la sveda ekonomio kaj Svedio, laŭ multaj esploroj estas unu el la plej gravaj informteĥnikaj industrioj de la mondo. Pli ol ĉiu dua svedo uzas interreton kaj ekzistas pli ol 4 milionoj da porteblaj telefonoj.

Intensa debato pri nuklea energio

Demandoj pri medio ĝenerale estas gravaj en Svedio. Unu el la plej disputvekaj temas pri produktado de energio. Nuklea energio respondecas pri duono de la elektro de Svedio. Post referendumo en 1980 la parlamento decidis ke ĉiuj nukleaj reaktoroj devos esti malfunkciigitaj en 2010, sed tiu tempoplano estas forlasita. Unu reaktoro estis malfunkciigita en 1999. La daŭra likvidado de nuklea energio dependas de kiel rapide eblas trovi anstataŭigan energion, kiun oni povas produkti sen malpuregigi la aeron kaj je akceptebla kosto.

Evoluinta socialzorga ŝtato

Grandskala socialzorga sistemo dum longa tempo donis al Svedio altan profilon en la internacia debato. Svedoj povis atendi subtenon en la plej multaj el la sortoŝanĝoj de l’ vivo. La ekonomia krizo de la lando en la komenciĝo de la 1990-aj jaroj devigis la ŝtaton ŝpari, sed kelkaj el la forigitaj socialaj rajtoj refunkciiĝis kiam la ŝtataj financoj reekvilibriĝis. La socialzorga ŝtato ĉefe povis resti nedetruita. La kreskanta ono da pensiuloj en la loĝantaro kaŭzas ekonomiajn problemojn en Svedio – kiel en la plej multaj aliaj kompareblaj industriaj landoj. La meznombra aĝo kreskis al 76,7 por viroj kaj 81,8 por virinoj. Nova pensia sistemo, kiu konsideras novajn realaĵojn kaj ekonomian kreskon, ekfunkciis en 1999.

Egaleco inter la seksoj

Post la balotado en 1998 42,7 procentoj el la parlamentanoj estas virinoj kaj en la komenciĝo de 2000 virinoj formis la plejmulton en la registaro. En la politika sfero Svedio povas nomi sin monda ĉampiono koncerne la egalecon inter la seksoj. La leĝofarado celas krei justecon inter viroj kaj virinoj koncerne salajrojn kaj kariereblecojn. La familia politiko akcelas la eblecojn de ambaŭ gepatroj kombini profesian laboron kun komuna respondeco por la infanoj.

Edukado kaj esplorado

Naŭjara fundamenta lernejo estas deviga; la lernejo komenciĝas je aĝo de ses aŭ sep jaroj. La plej multaj infanoj frekventas senkostajn komunumajn lernejojn. Preskaŭ ĉiuj (98 procentoj) plustudas en trijara gimnazio kun kaj teoriaj kaj praktikaj programoj. Finstudinte en la gimnazio iom pli ol triono daŭrigas sian studadon en universitatoj. La celo estas ke tiu ĉi ono kreskos al la duono. La entuta sveda entrepreno pri esplorado kaj evoluo sumiĝas je 3,8 procentoj de BNP, la plej alta cifero inter la membrolandoj en Organizaĵo por Ekonomia Kooperado kaj Evoluo.

Preslibereco kun tradicioj

La unua leĝo pri preslibereco en Svedio estis akceptita jam en 1766. La leĝo kiu validas hodiaŭ celas faciligi por la amaskomunikiloj plenumi sian ekzamenan rolon en la socio. Ĉiuj oficialaj dokumentoj estas haveblaj por la ĝenerala publiko, kun kelkaj tre malmultaj detale difinitaj esceptoj. Cenzuro estas malpermesita, kaj tiuj kiuj donas informojn al amaskomunikiloj estas nepuneblaj, la esceptoj estas malmultaj ankaŭ en tiu ĉi rilato. La amaskomunikila situacio tamen rapide ŝanĝiĝas. La gazetoj bone gardas sian pozicion en la konkurenco kun novaj komunikiloj. La svedoj apartenas al la plej gazetlegantaj popoloj en la mondo

Kreskanta turismo

La kreskanta turismo en Svedio grandparte baziĝas kun la relative nedifektita naturo kaj la bonaj eblecoj por eksterdoma restado kaj distriĝo. La tradicia sveda rajto libere iri en arbaroj kaj sur alia tero inkluzivas kaj enloĝantojn kaj vizitantojn. Ĝi tamen postulas gardemon kaj respekton al la naturo kaj al la terposedanto. La plej multaj turistoj venas el la nordiaj landoj, sed la germanoj respondecas pri la plej granda nombro da transnoktadoj. Ĉiam pli granda nombro da germanoj, same kiel norvegoj kaj danoj, aĉetas somerdomojn en Svedio.

Konataj svedoj


- ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
- Ingmar BERGMAN, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
- Ingrid BERGMAN (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
- Jussi BJÖRLING (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
- Björn BORG, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
- Greta GARBO (1905-1990), ”La dia”, naksiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
- Dag HAMMARSKÖLD, (1905-1961) estis generala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
- Valdermar LANGLET, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris en 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
- Astrid LINDGREN, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
- Alfred NOBEL, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobelaj premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10an de Decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
- Olof PALME, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
- August STRINDBERG, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
- Raoul WALLENBERG, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta. (Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto) vidu ankaŭ:
- Svedlingva literaturo
- Reĝoj de Svedio
- Jakriborg Kategorio:Svedio als:Schweden fiu-vro:Roodsi [[got:

Georg FORSTER

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Anglalingva Literaturo > Georg FORSTER < Germana Lingvo < Angla Lingvo ---- La germana natursciencisto kaj verkisto (Johann) Georg (Adam) FORSTER naskiĝis je la 27-a de novembro 1754 en Nassenhuben (nuntempe: Mokry Dwór en Pollando) kaj mortis je la 10-a de januaro 1794 en Parizo. Li estas konsiderata unu el la fondintoj de la vojaĝliteraturo. La filo de la esploristo Johann Reinhold FORSTER jam kiel infano povis akompani sian patron dum esplorvojaĝoj. Post mallonga restado en Peterburgo, li kune kun sia patro en la jaro 1766 transloĝiĝis al Anglio kaj de 1772 ĝis 1775 ambaŭ partoprenis la duan mondvojaĝon de James COOK. En 1777 Georg Forster publikigis anglalingve la verkon A voyage round the world, kiu baziĝis sur la scienca taglibro de lia patro. Ekde 1779 li estis profesoro en Kassel, ekde 1784 li okupis saman postenon en Vilno kaj ekde 1788 li laboris kiel bibliotekisto en Mainz. En la jaro 1790 li kune kun la juna Alexander VON HUMBOLDT vojaĝis tra Nederlando, Anglio kaj Francio. Siajn spertojn li priskribis en la verko Ansichten vom Niederrhein, von Brabant, Flandern, Holland, England und Frankreich (3 volumoj, 1791-94). La politikaj interesoj de Georg Forster, kiu ekz. aktive subtenis la francan revolucion, rikoltis ne nur simpation. En Germanio rigardata kiel perfidulo, li en la jaro 1794 mortis kiel malriĉulo en Parizo.

1932

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1932 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1932 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 24-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo.
- Ĉesigo de Kontrakto de Helsinki;
- Skismo en laborista Esperanto-movado kaj kreo de Internacio de Proleta Esperantistaro.
- En Tokio okazis Japana Esperanta Kongreso.
- František OMELKA kaj Georges JUNIER eklernis Esperanton.
- 23-a de marto : Strato en urbo Rio-de-Ĵanejro ricevis nomon Esperanton.
- Unua vortaro Rumana-Esperanto publikita de Petro FIRU
- Hungara Esperanto-Muzeo
- Saudi-Arabio : Abdel Aziz as-Saud surtroniĝas

Januaro


- 3-a de januaro - Brita rego arestas kaj malliberas Mohandas GANDHI kaj Vallabhai PATEL.
- 8-a de januaro - Britio: La anglikana ĉefepiskopo de Canterbury malpermesas regeedzigon por divorciĝintoj.
- 12-a de januaro - Hattie W. CARAWAY iĝas la unua virino elektita por la Usona Senato
- 15-a de januaro
  - Pierre LAVAL kolektas novan registaron en Francio.
  - Ĉirkaŭ 6 milionoj da senlaboruloj en Germanio
- 26-a de januaro - Brita submarŝipo M-2 sinkas kun ĉiuj 50 maristoj.
- 28-a de januaro - Japana Imperio okupacias Ŝanhajon.
- 29-a de januaro - Auŝtrio: Malplimulteca registaro de Karl MURESCHI finas regokrizon.
- 31-a de januaro - Japanaj militŝipoj atingas Nankinon.

Februaro


- 2-a de februaro
  - Konferenco pri malarmado ekas en Ĝenevo.
  - Ligo de Nacioj rerekomendas negocon inter Respubliko Ĉinio kaj Japanio.
- 4-a de februaro - Japanio okupacias Harbin.
- 11-a de februaro - Papo Pio la 11-a rekontas Benito MUSSOLINI en Vatikanurbo
- 18-a de februaro - Japanio deklaras Manchukuo-n (japana nomo de Manchurio) sendependa el Ĉinio.
- 27-a de februaro
  - Adolf HITLER akiras civitanecon de germanio antaŭ ol balotado.
  - Ribelo de Mäntsälä en Suomio

Marto


- 1-a de marto - Charles Augustus LINDBERGH III, bebo filo de Anne MORROW LINDBERGH kaj aviadisto Charles LINDBERGH estas rabita.
- 9-a de marto - Eamon DE VALERA estas elektita regestro de Irlanda Libera Regno, la unua regoŝanĝo en 10 jaroj.
- 16-a de marto - Eknegoco pri paco inter Ĉinio kaj Japanio.
- 19-a de marto - Sydney Harbour Bridge inaŭgurita.
- 20-a de marto - Zepelino Graf Zeppelin komencas stabilan vojon al Sudameriko.

Aprilo-Aŭgusto


- 6-a de aprilo - Usona prezidanto Herbert HOOVER favoras limojn pri armilaro.
- 10-a de aprilo - Paul VON HINDENBURG elektita prezidanto de Germanio. Adolf Hitler ricevas pli ol 13 milionoj da voĉdonoj.
- 17-a de aprilo - Haile Selassie anoncas kontraŭsklavisman leĝon en Abisenio
- 19-a de aprilo - Germana artkomercisto Otto WACKER punita per 19 monatoj pro vendo de malaŭtentikajn pentraĵoj de Vincent VAN GOGH.
- 9-a de junio: Pro-Konstitucia Revolucio en Brazilo

Septembro-decembro


- 9-a de septembro - Hispanio: Kortesoj aprobs la leĝo pri autxonomeco de Katalunio, restatigante la registaron Generalitat.
- 30-a de oktobro : Irako sendependiĝas pro la fino de la mandato de Ligo de Nacioj.
- 20-a de novembro - Barcelono: publikigita la katalunlingva vortaro Diccionari general de la llengua catalana, direktita de Pompeu Fabra.
- 6-a de decembro - Lluís Companys elektita prezidanto de la Parlamento de Katalunio.

Naskiĝoj


- Josef VÍCH
- Roger VAN HUMBEECK
- 5-a de januaro: Italio: Umberto ECO
- 16-a de januaro: Usono: Dian FOSSEY
- 6-a de februaro: François TRUFFAUT
- 15-a de februaro: Josef VÁVROVSKÝ
- 18-a de marto: John UPDIKE
- 17-a de majo: Miloslav VLK
- 4-a de junio: John Drew BARRYMORE
- 12-a de julio: Eddy WALLY, kantisto
- 7-a de aŭgusto: Abebe BIKILA
- 17-a de aŭgusto: Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL
- 27-a de oktobro: Sylvia PLATH

Mortoj


- 10-a de januaro: Robert STERL, germana impresionisma pentristo
- 10-a de februaro : Edgar WALLACE
- 8-a de oktobro : Kazimiera BUJWID
- 4-a de decembro : Gustav MEYRINK ----
1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1932年 ko:1932년 simple:1932 th:พ.ศ. 2475

Robert STERL

Robert Herrmann STERL - li naskiĝis la 23-an junion 1867 en Großdobritz (hodiaŭ Dresden-Dobritz) kaj mortis la 10-an de januaro 1932 en Naundorf - estis germana impresionisma pentristo. Li estis edzo de Helene STERL (naskonomo: HEDELT, vivis 1872-1950). En la jaroj 1881-1890 Robert STERL studis en "Dresdener Kunstakademie" (Artakademio Dresdeno). Liaj instruistoj estis inter aliaj Julius SCHOLTZ, Ferdinand PAUWELS kaj Leon POHLE. Post la studado STERL laboris kiel libera pejzaĝo-pentristo, ilustris librojn, pentris portretojn. 1896-1904 li instruis en virina pentrolernejo (Damenmalschule). STERL estis ekde 1904 instruanto, ekde 1906 profesoro en la Artakademio Dresdeno. En la jaroj 1908-1914 li plurfoje vojaĝis al Rusio. En la Unua mondmilito li estis militopentristo (1915-1918). 1919 li transloĝigas al Naundorf en Elba Grejsmontaro. Malsana ekde 1920 li mortis 1932. Lia tombo troviĝas en la ĝardeno de sia domo, kiu hodiaŭ - ankoraŭ en origina stato - estas muzeo (Robert-Sterl-Haus).

Komparu kun:

Impresionismo ~ Elba Grejsmontaro en la okuloj de pentristoj

Eksteraj ligoj

[http://www.robert-sterl-haus.de www.robert-sterl-haus.de] STERL ROBERT STERL ROBERT STERL Robert

Joe PENNER

Joe Penner [ĝo PEN'r] (naskiĝis la , en Nagechkerek, Hungario, mortis la , en Filadelfio, Pensilvanio) estis 1930-aj jaroj usona radia komediisto kaj vodevilisto rimarkinda pro lia ekfrazo "Wanna buy a duck?" (Ĉu vi bezonas aĉeti anason?) kaj lia malalta hjuk-hjuk rido. PENNER naskiĝis Josef Pinter kaj elvenis de Hungario kiel infano. Rudy VALLEE prezentis lin al la radia aŭdantaro kaj li estis granda sukceso. PENNER havis lian propran radioprogramon por iom jaroj. Li mortis pro kor-paneo dum rondvojaĝo en muzika teatraĵo. Tex AVERY kaj Friz FRELENG karikaturis lin en la muzika desegnita filmo My Green Fedora (Mia verda ĉapelo), kaj li ankaŭ estis inspiraĵo de la komiksa karaktero Elmer Fudd. PENNER PENNER

1951

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1951 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1951 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 36-a Universala Kongreso de Esperanto, Munkeno.
- Fonditaj la Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Brazilo, kaj Ĉina Esperanto-Ligo.
- Eklernis Esperanton: Věra PODHRADSKÁ.
- José DIAS PINTO alvenis al Brazilo.
- Interlingvao kaj Altuta publikataj.
- Rapidvortoj 5-afoje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Libio sendependiĝas.
- Unua radia elsendado de Rokmuziko, farita en programero nomita "Moodong's Rock and Roll Party" (Festo de Lulo kaj Okcilo de Moodong), Cleveland, Ohio, Usono.
- En Brazilo ekis la rolado de teatraĵo pri Jesuo en eksterurba teatrego "Nova Jerusalém" en Pernambuko pere vilaĝanoj de Fazenda Nova.
- Publikita Mundiono.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- Eŭskio : Bernardo ATXAGA
- Vladislav HASALA
- 31-a de majo : Serge BRUSSOLO, franca verkisto
- 29-a de junio : Keno DON ROSA

Mortoj


- Everardo BACKHEUSER
- 10-a de januaro : Sinclair LEWIS
- 3-a de februaro : Fréhel
- 19-a de februaro : André GIDE
- 29-a de aprilo : Ludwig WITTGENSTEIN
- 29-a de majo : Josef Bohuslav FOERSTER
- 17-a de oktobro : Bernhard KELLERMANN ----
1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1951年 ko:1951년 simple:1951 th:พ.ศ. 2494

Sinclair LEWIS

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Sinclair LEWIS < Angla Lingvo ---- Harry Sinclair LEWIS [SINklejr LJUvis] (naskiĝis la 7-an de februaro, 1885, mortis la 10-an de januaro, 1951) estis usona verkisto. Kiel filo de kuracisto li naskiĝis en Sauk Center, Minesoto. Li studis en Yale kaj poste laboris kiel ĵurnalisto kaj en eldonejo. Kiel verkisto li famiĝis pro sia romano Main Street (1920). En la jaro 1930 li - kiel unua amerikano - estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo. Sinclair Lewis mortis en Romo.

Listo de verkoj


- Our Mr. Wrenn (romano, 1914)
- The Trail of the Hawk (1915)
- Main Street (romano, 1920)
- Babbitt (romano, 1922)
- Arrowsmith (romano, 1925)
- Mantrap (romano, 1926)
- Elmer Gantry (romano, 1927)
- The Man Who Knew Coolidge (romano, 1928)
- Dodsworth (romano, 1929)
- Ann Vickers (romano, 1933)
- Work of Art (romano, 1934)
- it Can't Happen Here (romano, 1935)
- Selected Short Stories (rakontoj, 1935)
- The Prodigal Parents (romano, 1938)
- Bethel Merriday (romano, 1940)
- Gideon Planish (romano, 1943)
- Cass Timberlane (romano, 1945)
- Kingsblood Royal (1947)
- The God-Seeker (romano, 1949)
- World So Wide (romano, eld. 1951) LEWIS SINCLAIR ja:シンクレア・ルイス

1957

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1957 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1957 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 42-a Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo.
- Fonditaj societo Bona Espero en Brazilo kaj Esperanto-klubo en Dobříš.
- Kreita Frater.
- Sovetunio lanĉis komsmen Sputnikon, la unuan artefaritansateliton de la Tero.
- Luksemburgio membriĝas en la Eŭropa Unio.
- Ganao sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO.
- Malajzio aniĝas al UNO.
- Francois DUVALLIER ekregas Haition.
- 20-a de aprilo : Perihelio de la kometo "Arend-Roland". Je kelkaj tagoj ĉirkaŭ la 25-a, ĝi montris sundirektan duan voston. Ĝia orbito aspektas hiperbola, do probable ĝi ne revenos.
- Auxil, Universal (Decormis), Pikto kaj Euroglot kreitaj.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- Saudi-Arabio : Osama Bin-Laden.

Mortoj


- Theodor ČEJKA
- Eŭropo : Wilhem REICH, malkovrinto de la orgono.
- 10-a de januaro : Usono : Gabriela MISTRAL
- 14-a de januaro : Humphrey BOGART
- 4-a de februaro : Erich PONTO
- 24-a de majo: Francisko Valdomiro LORENZ
-