Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
10-a De Junio

10-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 10-a de junio ---- La 10-a de junio estas la 161-a tago de la jaro (la 162-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 204 tagoj restas. Je la 10-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1819 : Gustave COURBET, pentristo
- 1880 : Carl Adolph HVORSLEV
- 1922 : Judy GARLAND, kantistino, aktorino
- 1929 : Harald JUHNKE
- 1941 : Jürgen PROCHNOW
- 1965 : Veronica FERRES

Mortoj


- 1580 : Luiz Vaz de CAMOES
- 1836 : Andre Marie AMPERE, franca sciencisto mortis ĉe Marseilles
- 1937 : Robert BORDEN, la 8-a ĉefministro de Kanado
- 1923 : Pierre LOTI, franca verkisto
- 1946 : Jack JOHNSON, usona boksisto
- 1949 : Sigrid UNDSET, Norvegio
- 1967 : Spencer TRACY
- 1973 : William Motter INGE, usona verkisto
- 1982 : Rainer Werner FASSBINDER, Germanio
- 2002 : Hafez al ASSAD, presidento de Sirio (1971:2000)

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月10日 ko:6월 10일 simple:June 10 th:10 มิถุนายน

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1819

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1819 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1819 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Danio : Adam OEHLENSCHLÄGER verkas Der er et yndigt land.
- 7-a de aŭgusto : Kolombio sendependiĝas de Hispanio.
- 14-a de decembro : Alabamo fariĝas la 22-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- 8-a de februaro : John RUSKIN
- 25-a de marto : Ferooj : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 24-a de majo : Reĝino Viktorino de Britio.
- 20-a de junio : Jacques OFFENBACH
- 19-a de julio : Svislando : Gottfried KELLER
- 1-a de aŭgusto : Herman MELVILLE
- 13-a de septembro : Clara SCHUMANN
- 22-a de novembro : Anglio : George ELIOT
- 30-a de decembro : Theodor FONTANE

Mortoj


- 19-a de aŭgusto : James WATT ----
1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823 | 1824
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1819년

1880

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1880 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1880 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Tunizio fariĝis kolonio de Francio

Naskiĝoj


- 25-a de februaro : Marcel DUPUIS
- 20-a de majo : Cornelis Jacob BAART de la Faille
- 2-a de junio : Friedrich Wilhelm ELLERSIEK
- 4-a de junio : Antonín ELTSCHKNER
- 10-a de junio : Carl Adolph HVORSLEV
- 14-a de junio : Franz CHRISTANELL
- 19-a de junio : Ernest Edward YELLAND
- 27-a de junio : Helen KELLER
- 3-a de julio : William Henry HIRST
- 23-a de julio : Aleksandr POSTNIKOV
- 15-a de aŭgusto: John Edward HOOKHAM
- 1-a de novembro : Alfred WEGENER
- Augusts KAZOKS

Mortoj


- 8-a de majo : Francio : Gustave FLAUBERT
- 4-a de oktobro : Jacques OFFENBACH
- 22-a de decembro : Anglio : George ELIOT
- Norvegio : Ole BULL, violonisto ----
1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1880년

Carl Adolph HVORSLEV

EdE-H Carl Adolph HVORSLEV (vorsleŭ), dano, instruisto de natursciencaj fakoj en Aarhus. Naskiĝis en la 10-a de junio 1880 en Rindsholmo. Esperantisto de 1912. Energia propagando skriba kaj buŝa. Estrarano de la loka grupo kaj landa societo. Ano de la ekzamena komisiono.

Judy GARLAND

Kino > Aktoroj > Judy GARLAND ---- La usona aktorino kaj kantistino Judy GARLAND (aŭ realnome: Frances Ethel GUMM) naskiĝis je la 10-a de junio 1922 en Grand Rapids, Minesoto. Ŝi famiĝis kiel 17-jarulino pro la filmo The wizard of Oz, en kiu ŝi ludis rolon, kiu origine estis destinita por Shirley TEMPLE. Neforgesebla restas ŝia prezentado de la kanto Somewhere over the rainbow. Pliaj sukcesoj sekvis, sed la aktorino ne vere iĝis feliĉa. Post kvin geedziĝoj kaj drogaj problemoj ŝi mortis je la 22-a de junio 1969 en la aĝo de nur 47 jaroj en Nov-Jorko. Judy Garland estas la patrino de Liza MINNELLI. Famaj filmoj :
- The wizard of Oz (1939)
- Meet me in St. Louis (1944)
- Easter parade (1948)
- A star is born (1954)
- A child is waiting (1963) ja:ジュディ・ガーランド th:จูดี การ์แลนด์

Harald JUHNKE

Harald JUHNKE [Haralt Junke], plennome: Harry Heinz Herbert JUHNKE (naskiĝis la 10-an de junio, 1929, mortis la 1-an de aprilo, 2005) estis germana aktoro kaj kantisto. Kiel filo de polic-oficisto li naskiĝis en Berlino. En la jaro 1949 li unuafoje prezentis sin en teatro. Ekde la 1950-aj jaroj li gajnis popularecon ankaŭ kiel filmaktoro, kaj ekde la 1970-aj jaroj li ofte aperis en televidaj roloj kaj kiel kantisto: Plej fama estis lia versio de la kanto My Way, per kiu jam brilis lia idolo Frank SINATRA. Dum liaj fruaj roloj estis ĉefe komediaj, Harald Juhnke poste pli kaj pli prezentis ankaŭ karakterajn rolojn. En la jaro 1995 li per la ĉefrolo en la filmo Der Trinker (= La drinkulo, filmigo de verko de Hans FALLADA) esprimis la ombran flankon de sia propra vivo: alkoholmalsano. La klaĉ-ĵurnaloj en Germanio regule raportis pri la lukto de la aktoro kontraŭ sia malsano. Disputojn elvokis libro verkita de lia edzino Susanne JUHNKE (In guten wie in schlechten Tagen, 2003), kiu priskribis la kunvivon de la paro kvazaŭ inferon. Harald Juhnke, kiu ekde decembro 2001 pasigis sian vivon ĉefe en hospitaloj, mortis la 1-an de aprilo 2005, de la sekvoj de sia malsano. JUHNKE, Harald

Jürgen PROCHNOW

Kino > Aktoroj > Jürgen Prochnow ---- Jürgen PROCHNOW [jirgen proĥno] (naskiĝis la 10-an de junio, 1941) estas germana aktoro. Prochnow naskiĝis en Berlino. Post la abiturienta ekzameno li en Duseldorfo lernis en banko, sed elprovis sin apude en teatro. De 1963 ĝis 1966 li studis aktoradon en Essen, poste li agis en diversaj teatroj. Sian filmdebuton li havis en la jaro 1971. Ekde la 1980-aj jaroj li sukcese laboras ankaŭ en Usono.

Listo de filmoj


- Zoff (Germanio, 1971)
- Einer von uns beiden (Germanio, 1973)
- Die Verrohung des Franz Blum (Germanio, 1974)
- Die verlorene Ehre der Katharina Blum (Germanio, 1975)
- Die Konsequenz (Germanio, 1977)
- Das Boot (Germanio, 1979)
- Dune (Usono, 1984)
- Beverly Hills Cop II (Usono, 1987)
- The Seventh Sign (Usono, 1988)
- A Dry White Season (Usono, 1988)
- Robin Hood (Usono, 1991)
- Body of Evidence (Usono, 1992)
- In the Mouth of Madness (Usono, 1994)
- Judge Dredd (Usono, 1995)
- The English Patient (Usono, 1996)
- Air Force One (Usono, 1997)
- Wing Commander (Usono, 1999)
- Davon stirbt man nicht (Germanio, 2001)

1965

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1965 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1965 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 50-a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio.
- Unua lernolibro de Esperanto al Araboj verkita de Salah GHANEM.
- Edwin BURG kaj Roberto PASSOS NOGUEIRA eklernis Esperanton.
- Kreita Esperanto-Kulturdomo kaj Ceará Esperanto-Junularo en Fortalezo.
- Oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en Germana Demokratia Respubliko.
- Usono : Eldoniĝis la unua usona Esperant-lingva kina filmo, Incubus.
- Kreitaj Nova Lingvafrankao, Guosa kaj Eŭronordo.
- Francio : Charles DE GAULLE estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Tiu prezidenta elekto estas la unua rekte balotita de la popolo mem de post 1848 (antaŭe la prezidenton elektis ĝenerale la Parlamento).
- Indonezio : Post Sukarno prenas potencon Suharto. 500 000 da komunistoj kaj ĉinoj estas buĉitaj. Evontoj de tiu jaro estas temo de fama filmo "L'année de tous les dangers" (La jaro de ĉiuj danĝeroj)
- Ĉinio ekhavas la atombombon.
- Kongolo : Ekregas Mobutou Sesse Seko.
- Al UNO aniĝas Gambio, Maldivoj kaj Singapuro.
- Gambio sendependiĝas de Britio.
- Usono : Libereca marĉo en Alabamo de Selma al Montgomery por civilaj rajtoj por nigruloj.
- Tongo : Surtroniĝas Taufahau Tupou la 4-a.
- 15-a de februaro : Kanado: Flago kun folio de acero adoptiĝis.

Naskiĝoj


- Margareta HANDZLIK
- 23-a de majo : Tom TYKWER
- 10-a de junio : Veronica FERRES
- 31-a de julio : J. K. ROWLING
- 21-a de novembro : Björk
- 3-a de decembro : Katarina WITT

Mortoj


- Norvegio : Aksel SANDEMOSE
- 24-a de januaro : Winston CHURCHILL
- 21-a de februaro : Usono : Malcolm X murdiĝis.
- 28-a de julio : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 4-a de septembro : Albert SCHWEITZER
- 16-a de decembro : Francio : William Somerset MAUGHAM ----
1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1965年 ko:1965년 ms:1965 simple:1965 th:พ.ศ. 2508

1580

Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1580 ---- En la jaro 1580 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- Peire GODOLIN

Mortoj


- 10-a de junio: Luiz Vaz de CAMOES ----
1575 | 1576 | 1577 | 1578 | 1579 | 1580 | 1581 | 1582 | 1583 | 1584 | 1585
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1580년

Luiz Vaz de CAMOES

Literaturo > Portugallingva literaturo > Luiz Vaz de CAMOES < Portugala Lingvo ---- Luiz (aŭ Luís laŭ modernportugala ortografio) Vaz de Camões laŭ historio naskiĝis en Lisbono, ĉirkaŭ la jaro 1524, el nord-portugala familio (el la urbo Chaves). Dum kelkaj jaroj li loĝis en Coimbra kie li ĉeestis universitat-lecionojn pri Hom-sciencoj en la Monaĥejo de Santa Cruz kie estis onklo lia, kiu estis pastro. Li revenis al Lisbono, kaj tie li vivis "boheman" vivon. En 1553, post kiam Camões estis arestita pro interbatiĝo, li foriris al Barato (tiam "Hindio"). Tie li restis en la urbo Goao kie li skribis gravan kvanton da sia verkaro. Camões revenas al Portugalio en 1569, malriĉa kaj malsana, sed sukcesas publikigi la verkon La Luzidoj, kiu fariĝos la portugala popola eposo, en 1572 danke al la influo de kelkaj amikoj sur la tiama reĝo D. Sebastião. Li mortis en Lisbono en la 10-a de junio 1580. Lin oni konsideras la plej grava portugala poeto, kaj lia verko staras inter Klasikismo kaj Baroko.

Ĉef-Verkoj


- Os Lusíadas (La Luzidoj:1572)
- Rimas (Rimoj:1595)
- El-Rei Seleuco (Reĝo Seleŭko:1587)
- Auto de Filodemo (Aŭto de Filodemo:1587)
- Anfitriões (Gastigantoj:1587).

En Esperanto aperis


- Luziadoj: III. kanto / Luiz Vaz de Camoes. En: "Tutmonda sonoro": KALOCSAY Kálmán; p.314 - 319, vol. 1
- La luzidoj / Camoes. El la portugala trad. Leopoldo KNOEDT. En: Nova Esperanta Krestomatio. - p.122 - 127
- La luzidoj / Camoes. El la portugala lingvo trad. Leopoldo KNOEDT. Antaŭparolo de Humphrey TONKIN. Enkonduko de Geraldo MATTOS. - Chapecó: Eld. Fonto, 1980. - 464 p. : ilustr., mapo

Ekstera ligo

[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/luziadoj.html Komenco de Luziadoj] CAMÕES, Luís VAZ de



1937

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1937 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1937 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 29-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Kreita Esperanta Departemento de Brazila Spiritisma Federacio.
- Fondiĝis San-Paŭla Esperanto-Klubo.
- Likvido de Sovetrespublikara Esperantista Unio.
- Linhart RÝZNAR eklernis Esperanton.
- Suma kreita de Barnett RUSSELL.
- 6-a de majo : Usono : Nov-Ĵerzejo : Zepelino Hindenburg ekfajras kaj eksplodas dum provo alteriĝi en Lakehurst. En la zepelino estis 61 zepelinistoj kaj 36 pasaĝeroj. Pereas 36 homoj.
- 1-a de aŭgusto: Vselovod IVANOV arestita.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio
- Americai Speak kaj Suma publikataj.

Naskiĝoj


- Victor SADLER
- Brazilo: Hélio OITICICA skulptisto.
- Rusio : Valentina Vladimirovna TEREŜKOVA
- 30-a de januaro : Vanessa REDGRAVE
- 30-a de marto : Usono : Warren BEATTY
- 22-a de aprilo : Usono : Jack NICHOLSON
- 28-a de aprilo : Irako : Saddam Hussein
- 8-a de majo : Thomas PYNCHON
- 8-a de aŭgusto : Usono : Dustin HOFFMAN
- 18-a de aŭgusto : Robert REDFORD
- 30-a de septembro : Jurek BECKER
- 8-a de novembro : Hans BAKKER
- 21-a de decembro : Jane FONDA

Mortoj


- Alfred ADLER
- Ernest DREZEN mortpafita
- 15-a de marto : Howard P. LOVECRAFT
- 25-a de marto : John DRINKWATER
- 2-a de julio : Amelia EARHART malaperis
- 11-a de aŭgusto : Francio : Edith WHARTON
- 14-a de septembro : Tomáš Garrigue MASARYK
- 15-a de oktobro : Eŭgeno MIĤALSKI mortpafita
- 19-a de oktobro : Ernest RUTHERFORD
- 24-a de novembro: Vselovod IVANOV mortpafita ----
1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1937年 ko:1937년 simple:1937 th:พ.ศ. 2480

Kanado

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado ----
Kanado
Nordameriko Blazonŝildo de Kanado
(Flago de Kanado) (Blazonŝildo de Kanado)
Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare (lat., de maro al maro)
image:LocationCanada.png
Oficialaj lingvoj Angla; Franca.
Ĉefurbo Otavo,Ontario
Plej granda urbo Toronto, Ontario
Registara sistemo: konstitucia monarkio, federacio, parlamenta demokracio
Ŝtatestroj
Reĝino
Guberniestro ĝenerala
Ĉefministro

Elizabeto la 2-a
Michaëlle JEAN
Paul MARTIN (Lib.)
Areo
 - Tuto
 - % akvo
enrangigita je 2-a
9,984,670 km²
8.62%
Popolkvanto
 - Tuto (2004)
 - Denseco
enrangigita 35-a
32,207,113 (jul. 2003)
3/km²
Sendependeco
-Akto BNA
-St. de Vestminstro
-Akto pri Kanado
Disde la U.R.:
1-a julio, 1867
11-a decembro, 1931
17-a april, 1982
Produkto Nacia Malneta (PNM)
 - Tuto (2002)
 - PNM/unuopo
enrangigita 12-a
$ 923 (biliono)
$ 29,400
Monunuo Kanada dolaro ($)
Horzono UTC -3.5 al -8
Nacia himnoO Canada
Reĝa himnoGod Save the Queen
LandkodoCA
Retreĝiona kodo.CA
Internacia telefonkodo1
Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando eltendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso. Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj ĉiuj kvadrata kilometro) estante nur 32 milionoj da Kanadanoj. Kvamkvam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto. Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.

Supervido

La ĉefurbo de Kanado estas Otavo en la provinco Ontario, la seĝo de la Parlamento de Kanado. Kanado estas regata kiel konstitucia monarkio kun Elizabeto 2-a kiel Reĝino de Kanado kaj ŝtatestro. Ŝin reprezentas guberniestro ĝenerala, la laŭfakta sed simbola ŝtatestranto. Kanado estante parlamenta demokracio, la veran potencon tenas la Ĉefministro de Kanado kaj la ĉefministroj de la provincoj kaj teritorioj. Unuio de antaŭaj francaj kaj britaj kolonioj, Kanado estas laŭ geografio la plej granda membro de la Komunumo de Nacioj kaj de la Frankofonio. Kanado estas oficiale dulingva:
- La angla lingvo estas majoritata en la plejparto de Kanado.
- La franca lingvo estas majoritata en la provinco Kebekio; francparolantoj troviĝas vaste ankaŭ en Novbrunsviko kaj partoj de Ontario kaj Manitobo. Pluraj indiĝenaj lingvoj paroliĝas en Kanado kaj estas oficialaj en la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. En Nunavuto la inuka lingvo estas majoritata kaj oficiala. Kanado estas moderna kaj teĥnologie antaŭeniĝinta lando kaj estas pri energio sinsufiĉa. Ties ekonomio tradicie dependis ege je sia abundaj naturaj krudaĵoj, tamen la moderna ekonomia Kanada estas vaste diversiĝinta. La plej grandaj de Kanado estas: Toronto (Ontario), Montrealo (Kebekio), Vankuvero (Brita Kolumbio), Otavo (Ontario), Kalgario (Alberto), Edmontono (Alberto), Kebeko (Kebekio), kaj Vinipego (Manitobo).

Nomo

:Ĉefa artikolo: Nomiĝo de Kanado La nomo "Kanado" venis el Hurona / Irokva vorto, kanata, signifante "vilaĝo". [http://www.canadianheritage.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/o5_e.cfm] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko. La nomo elparoliĝas [ˈkʰæ nədə] angle, [kanada] france.

Historio

:Ĉefa artikolo: Historio de Kanado Kanadon, enloĝatan farde la indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando. Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni CABOTO al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques CARTIER (1534) kaj Samuel de CHAMPLAIN (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Rivero Sankta Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio. Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de ambaŭ koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian peninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763). Uost la Usona Milito de Sendependeco, multaj Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio (United Empire Loyalists) transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistante el la apartaj kolonioj de Novlando, Nova Skotio, Kebekio, kaj Insulo de Princo Eduardo. Por akomodiĝi al la lojalistoj, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nova Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Alta Kanado kaj Malalta Kanado per la Konstitucia Akto de 1791. La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado cele de malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj fortoj brulis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis per la brulo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Ĥento subsigniĝis en decembro 1814. La Ribeloj de 1837-1838 en Alta kaj Malalta Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malalta Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Insulo Vankuvero (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio. Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nova Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio imponis la Akto pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, limite sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj: #Ontario (antaŭa Alta Kanado; Kanado Okcidenta en la Provinco Kanado); #Kebekio (antaŭa Nova Kanado; Kanado Orienta en la Provinco Kanado); #Nov-Brunsviko; #Nov-Skotio. La termo Kanada konfederacio estas uzata por tiu unuiĝo kaj ofte por la sekva federacio. Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ kuniĝis al la Konfederacio. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Korporacio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (kuniĝis 1949). Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito. En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolante provinco Kebekio, petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ. La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sanga kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subsigniĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktadoj kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la Kanadaj Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj ("eskimoj"), kaj Metisoj (descendantoj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas reparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.

Geografio

:Ĉefa artikolo: Geografio de Kanado Kanado okupas la nordan duonon (41%) de Nordameriko. Ĝin limas sude Usono kontinenta kaj nordokcidente Alasko. Apud la suda bordo de Novlando troviĝas Sent-Piero kaj Mikelono, transmara komunumo de Francio. Kanado atingas la Atlantikan Oceanon oriente kaj la Pacifikan Oceanon okcidente, de kiu la landa devizo. Norde estas la Arkta Oceano, kun Gronlando nordoriente. Depost 1925, Kanado pretendas la sektoron de la Arkto inter 60 gradoj kaj 141 gradoj de okcidenta longitudo, kvankam ĉi tiu pretendo ne estas universe agnoskata. La plej norda setlemento en Kanado kaj la mondo estas Alerto (Nunavuto), stacio de la Kanadaj Fortoj je la norda punto de la insulo Ellesmere, nur 834 kilometrojn for de la poluso. Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multa kultivebla lando post Rusio, Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolo. 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo. La plej popolhava regiono estas la Valo de la Grandaj Lagoj kaj de la Rivero Sankt-Laŭrenco en la okcidento. Norde de tiu regiono estas la vasta Kanada Ŝildo, roka zono balaita de la lasta glacia epoko, kiu punktigis la mineralriĉan landon per lagoj kaj riveroj de kiuj 60% en la mondo estas en Kanado. La Kanada Ŝildo ĉirkaŭiras la vastan Hudsonan Golfon, de Granda Ursa Lago en la Nordokcidentaj Teritorioj ĝis la Atlantika marbordo de Labradoro. La insulo Novlando, la plej orienta parto de Nordameriko krom Gronlando, estas je la buŝo de la Golfo Sankt-Laŭrenco, la plej granda estuaro de la mondo. La Kanadaj Marprovincoj eltendiĝas sude de Kebekio. Nov-Brunsvikon kaj Novan Skotion disiĝas la golfo de Fundy, kie okazas la plej altajn tajdojn de la mondo. La Insulo de Princo Eduardo en la Golfo Sankt-Laŭrenco estas la plej malgranda kanada provinco. Okcidente de Ontario, la vasta, ebena Kanadaj Prerioj eltendiĝas ĝis la Rokaj Montoj kiuj apartigas ilin de Brita Kolumbio. La vegetalaro de norda Kanado laŭgradiĝas de konifera arbaro al tundro ĝis la arkta dezerto en la fora nordo. Kontinentan Nordkanadon ĉirkaŭas vastan Arktan Insularon kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo. Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kun blizardoj kaj glaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimo. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.

Politiko

:Ĉefa artikolo: Politiko de Kanado

Ŝtatestro

Kanado estas federacio sub sistemo de parlamenta demokracio, kaj ankaŭ estas konstitucia monarkio. Ĝia ŝatestro kaj suverenulo estas la monarko de la Unuiĝinta Reĝlando, aktuale la reĝino Elizabeto 2-a, kun la titolo Reĝino de Kanado. La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝino fare de la Guberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la Ĉefministro. La Guberniestro Ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝaj proponataj de la Ĉambro de Deputitoj kaj la Senato, oficiale bonvenigi fremdajn ambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala Guberniestro Ĝenerala estas Michaëlle JEAN.

Guberniestro kaj parlamento

La Reĝino kaj ŝia represanto, la Guberniestro Ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera povo ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la demando de la registarestro de Kanado, la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto de deputitoj en la Ĉambro de Deputitoj. La Guberniestro Ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; li aŭ ŝi estas sekve aprobita per voĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomas la Kabineton, kutime el la diputatoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono. La leĝislativa branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la Parlamento de Kanado, inkluzive la balote elektita Ĉambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes) kaj nebalote nomita Senato (Senate/Sénat). Ĉiu deputito estas elektita per simpla plieco en unu elekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiujn kvin jarojn. La ĉefministro havas fortan regon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia striktan rego de la partio. Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la ago de 75. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolombio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio. Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrisma Liberala Partio de Kanado, la dekstrisma Konservativa Partio, kaj la socialdemokratisma, Novdemokrata Partio. Regiona partio, la Bloko Kebekia, havas multajn seĝojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokracio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anoj al la Ĉambro de Deputitoj. La partio de la nuna Ĉefministro, Paul Martin, kaj la eksa, Jean CHRÉTIEN, kiu estris dum 10 jaroj, estas la Liberala Partio. La sola alia partio kiu estigis registaro estis la nun-eksa Progresema Konservativa Partio de Kanado kiu en decembro de 2003 kunfandiĝis kun la Kanada Alianco por estigi la Konservativan Partion de Kanado.

Konstitucio

La Konstitucio de Kanado konsistas el [http://lois.justice.gc.ca/en/const/index.html skribataj tekstoj] kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. (Vidu Vestminstra sistemo.) La federala registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigon de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro 1981 (kiun ka Kebekaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaux": la nokto de longaj kuĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzis amendoj, ĉar la provinca gubernio kredis ke ili malplifortigas la francaparolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso. La Konstitucio enhavas sekcion, la Kanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu eldonas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federala kaj provincaj parlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33 (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), la ĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto de homaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la Ĉarto kaj do uzo de la malgraŭ-klaŭzo estas tre rara.

Juĝistaro

La juĝistaro de Kanado havas gravan rolon en interpreto de leĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. La Suverena Kortumo de Kanado estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Suverena Kortumo estas elektitaj kaj nomitaj de la federala registaro post konsulto kun neregistaraj leĝaj grupoj. Juĝistaj postenoj en aliaj provincaj kaj teritoriaj kortumoj estas plenigitaj fare de tiuj registaroj (vidu Kanada kortumsistemo). Komuna leĝo uziĝas ĉie krom en Kebekio, kie uziĝas civila leĝo. Krima leĝo estas sole federala respondeco kaj estas unuforma ĉie en Kanado. Policado kaj krimaj kortumoj estas provinca respondeco, sed en la plejparto de provincoj (krom Ontario, Kebekio, kaj Novlando kaj Labradoro) provinca policado estas kontraktata al la federala polico, la mondfama kaj nacisimbola Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo (Royal Canadian Mounted Police (RCMP), Mounties/Gendarmerie royale du Canada (GRC)). La Rajda Ĝendarmo estas la sola polico en la mondo kiu funkcias je tri niveloj: municipa, provinca, kaj federala.

Fremdaj rilatoj

Antaŭe ĉefe konsiderata ĉefe kiel nura ano de la Brita Imperio, Kanado distingis sin unue en la Dua Mondmilito; en tiu tempo ĝi evoluis propran fremdan politikon kaj eniris tiun militon propravole. En la dudeka jarcento Kanado eltendis sin al la mondo kaj klopodis montrigi sin "mezranga potenco" kiu laboras kun kaj grandaj kaj malgrandaj landoj. Ĝi multe famas pri siaj pacigaj efortoj -- la Paciga Forto de la Uniĝinta Nacio estis kanada kreaĵo. Kanado havas proksiman kaj ampleksan rilaton kun Usono trans la plej longa nedefendita landlimo en la mondo. Sed vidu ankaŭ la kultura sekcio pri kanadaj opinioj pri tiu rilato. Kanado membras en la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, La Frankofonio, NATO, la G8 kaj APEC.

Provincaj Registaroj

Kanado havas dek provincojn, kiuj pro la Konstitucio posedas grandajn potencojn en la konfederacio:
- Alberto (ĉefurbo: Edmontono)
- Brita Kolumbio (ĉefurbo: Vankuvero)
- Insulo de Princo Eduardo (ĉefurbo: Ĉarlotaŭno)
- Kebekio (ĉefurbo: Kebeko)
- Manitobo (ĉefurbo: Vinipego)
- Nov-Brunsviko (ĉefurbo: Frederiktono)
- Nova-Skotio (ĉefurbo: Halifakso)
- Novlando kaj Labradoro (ĉefurbo: Sankt-Johano)
- Ontario (ĉefurbo: Toronto)
- Saskaĉevano (ĉefurbo: Reĝino) La provincoj havas unuĉambrajn, elektitajn parlamentojn kun registaroj estrataj de ĉefministro elektita same kiel la federala ĉefministro. Ĉiu provinco ankaŭ havas leŭtenantan gubiestron, representante la reĝinon, elektita de la federala ĉefministro kaj nomita de la guberniestro ĝenerala. La provincoj respondecas pri multaj el la sociaj programoj de Kanado, ekzemple sanservo, edukado, kaj bonfartaj pagoj, kaj kune ricevas pli da impostoj ol la federala registaro, kondico kvazaŭ unika inter mondaj federacioj. La federala registaro faras egaligajn pagojn por certigi ke pli-malpli konstantaj servo-niveloj ekzistas inter riĉaj kaj malriĉaj provincoj. La tri naciaj, federaciaj partioj havas analogojn en la plejmulto de la provincoj. Tamen, kutime la provincaj partioj ne ligiĝas formale al la federaciaj partioj, escepte la Novdemokratan Partion. En iuj provincoj estas regiona politikaj partioj kiel la Saskaĉevana Partio aŭ la Labradora Partio. En Kebekio, la politika etoso estas tre malsama; la ĉefa diseco estas inter suverenismo, kiun representas la Kebekia Partio, kaj federaciismo, kiun representas la Liberala Partio de Kebekio; pro tiu diseco aliaj partioj (ekz. la dekstrana Demokrata Agado de Kebekio kaj Unuiĝo de Progresemaj Fortoj) ne multe sukcesas.

Teritoriaj registaroj

En la kanada nordo ekzistas tri teritorioj, kreitaj de la federala registaro (ne de la Konstitucio) kaj kiuj havas malpli da potenco, kvankam kreskante:
- Jukonio (ĉefurbo: Vajthorso)
- Nordokcidentaj Teritorioj (ĉefurbo: Jelonajfo)
- Nunavuto (ĉefurbo: Ikaluito) La teritorioj ne havas reĝan reprezentanton, ĉar ili ne estas teknike suverenaj; senpartia teritoria komisaro reprezentas la federalan registaron kaj servas analogie al la provincaj leŭtenantaj guberniestroj. La teritorioj havas unuĉambran parlamenton samkiel la provincoj; tamen nur Jukonio havas parti-sistemon samkiel la provincoj. La aliaj du teritorioj uzas sistemo de konsenta registaro en kiu ĉiu deput-kandidato estas sendependulo kaj la ĉefministro estas elektita de kaj el la deputitoj.

Ekonomio

Ĉefa artikolo: Ekonomio de Kanado Kiel riĉa, altteknologia socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro sia merkata ekonomio, produkado, kaj alta normo de vivo. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la nacion de plejparte rurala ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn reservojn de natura gaso en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa je energio. La Konsento pri Libera Negoco de 1989 kun Usono kaj la Nordamerika Konsento pri Libera Negoco de 1994 kun Usono kaj Meksikio spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia integriĝo kun Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bona entuta ekonomia performo de la Grupo de Ok. Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de la sendependeco de Kebekio. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas la cerboperdo (brain drain), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiaj eblecoj. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe de disvolviĝantaj landoj) kanaden.

Lingvoj

Ĉefa artikolo: Lingvoj en Kanado La du oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla lingvo kaj la franca lingvo. La 7-an de julio 1969 la Akto pri Oficialaj Lingvoj egaligis la francan al la angla tra la tuta federala registaro. Tio ekigis proceson laŭ kiu Kanado redifinis sin kiel dulingva kaj multkultura nacio.
- La angla kaj la franca havas egalan staton en la federala registaro, en la federalaj kortumoj, kaj en ĉiuj federalaj institucioj.
- Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas procezon aŭ en la angla, aŭ en la franca.
- La publiko rajtas, kie ekzistas sufiĉan demandon, federalregistarajn servojn aŭ anglalingve aŭ francalingve.
- Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
- Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la angla, aŭ la franca.
- Pli ol 98% de kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ. La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca, kiel definita en la provinca Ĉarto de la Franca Lingvo, enkondukita de la Kebekia Partio en 1976. La ĉarto tamen garantias rajtojn por anglalingvanoj kaj aborigen-lingvanoj. Kebekio disponigas la plejparton de registaraj servoj ambaŭlingve. La franca ĉefe paroliĝas en Kebekio, kun komunumoj en Nov-Brunsviko, okcidenta Ontario, Saskaĉevano, kaj Manitobo. En la censo de la jaro 2001, 6 864 615 homoj diris ke la franca estas sia denaska lingvo; el tiuj, 85% vivis en Kebekio. 17 694 835 homoj menciis la anglan kiel denaskan lingvon. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva provinco, stato garantiita specife en la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Kelkaj provincaj registaroj, ekzemple Manitobo kaj Ontario, disponigas multajn servojn al siaj franclingvaj minoritatoj. Neoficialaj lingvoj sufiĉe gravas en Kanado; 5 470 820 homoj menciis neoficialan lingvon kiel denaskan lingvon. Inter la plej gravaj neoficialaj denaskaj lingvoj estas la ĉina (853 745 denaskuloj), la itala (469 485), kaj la germana (438 080).

Aborigenaj lingvoj

La Akto de Konstitucio de 1982 rekonas tri grupojn de aborigenaj popoloj en Kanado: la indianoj (nun ofte nomataj Unuaj Nacioj), la inuitoj, kaj la metisoj. La aborigena populacio nun kreskas dufoje pli rapide ol la cetera populacio de Kanado. Estas 790 000 aborigenaj homoj en Kanado (3% de la tuta populacio), el kiuj 69% estas Unuaj Nacioj, 26% estas metisoj, kaj 5% estas inuitoj. Nun ekzistas pli ol 50 aborigenaj lingvoj parolataj en Kanado, el kiuj la plejparto estas nur parolataj en Kanado kaj estas ŝrumpantaj. La solaj aborigenaj lingvoj taksataj plene memdaŭrigeblaj estas la kaj (konsiderataj kune) kun 150 000 parolantoj, kaj la kun 150 000 parolantoj en la Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, Nunaviko (nordo de Kebekio) kaj Nunaciavuto (nordo de Labradoro). Du el la teritorioj donas oficialan staton al aborigenaj lingvoj. En Nunavuto, la inuktituta kaj la estas oficialaj kune kun la angla kaj la franca; la inuktituta estas kutima komuniklingvo por la registaro. En la Nordokcidentaj Teritorioj, la Akto pri Oficialaj Lingvoj specifas eĉ 11 oficialajn lingvojn: la n, la n, la anglan, la francan, la n, la inuinaktunan, la inuktitutan, la n, la n, la n, kaj la n. Ĉi tiuj lingvoj (krom la angla kaj la franca) ne estas kutimaj en la registaro, sed civitanoj rajtas ricevi servojn kaj komuniki kun la registaro pere de ili.

Esperanto-movado

:Ĉefa artikolo: Kanada Esperanto-movado La landa Esperanta asocio en Kanado estas la Kanada Esperanto-Asocio. Estas ankaŭ asocioj en Kebekio, Otavo kaj Toronto. La 1984a Universala Kongreso okazis en Vankuvero.

Demografio

:Ĉefa artikolo: Demografio de Kanado La censo de 2001 konstatis populacion de 30 007 094; en aprilo 2005 Statistiko Kanada taksis la populacion je 32,2 milionoj. Proksimume 80% de la kanada populacio vivas ene de 200 km for de la usona landlimo. En la 2001 censo, 39,4% identis sian etnon kiel "kanadan", el kiuj la plejmultoj verŝajne estus de brita, irlanda, aŭ franca etno de fruaj enmigrantoj. Plue, 20,17% identis sin kiel anglaj, 15,75% kiel francaj, 14,03% kiel skotaj, kaj 12,90% kiel irlandaj. Multaj aliaj grupoj raportiĝis sed nur germanoj (9.25%) kaj italoj (4.29%) signife multkvantis. Vidu Etno en Kanado por pli da informoj. La kvanto de "videblaj minoritatoj" estas je 13% (ne inkluzive de Unuaj Nacioj, metisoj, aŭ inuitoj). Ne-blankaj personoj estas 15% de la populacio el kiuj pli ol la duono (7,6% de la tuto) estas azianoj. En 2001, Kanado havis enmigrintan populacion de 5 448 480.

Religioj

  • Kredantoj: katolikismo (45,7%), protestantismo (36,2%), sen religio (12,5%), ortodoksismo (1,4%), judismo (1,2%), islamo (0,9%), hinduismo (0,6%), budhismo (0,6%), sikhismo (0,5%), aliaj (0,4%). (1991)

    Kulturo

    :Ĉefaj artikoloj: Kulturo de Kanado, Kanada identeco Kanada estas multkultura socio kiu nutras "mozaikon" de multaj kulturoj egale gravaj kaj aprezataj. Sub la ĉefministro Pierre TRUDEAU la federala registaro adoptis multkulturismon kiel oficialan politikon, post la Reĝa Komisio pri Dulingvismo kaj Multkulturismo de la registaro de Lester PEARSON. Pro ĝia kolonia pasinteco, kanada kulturo estas forte influita de britaj kaj francaj kulturoj kaj tradicioj. Kanada kulturo estas ankaŭ forte influita de usona kulturo pro la proksimeco kaj la intermigrado de homoj, ideoj, kaj ekonomio. Multmaniere, pli fortika kaj individua kanada kulturo evoluis lastatempe, parte pro la civita naciismo kiu trairis Kanadon en la jaroj ĉirkaŭ la Kanada Centjara Datreveno en 1967, kaj pro fokuso de la federala registaro pri programoj por apogi kulturon kaj arton. La indigenaj gentoj teksis la unuan ŝtofon de la kulturo, heredaĵo kaj historio de Kanado. Ĉiu indigena nacio posedas sian propran unikan kulturon, lingvon, kaj historion. La multaj nacioj trans Kanado teksis korbojn, pentris bildojn, kaj skulptis. Multaj lerte kudris kaj faris ilojn el naturaj rimedoj. Ili pasis sian kulturon per parola historio. La signo de la Vintraj Olimpiaj Ludoj de 2010 en Vankuvero estos inukŝuko, tipe inuita homforma gvidmarko konstruata el ŝtonoj. Fruaj Eŭropanoj helpis en la formado de kanada kulturo. Dum la koloniigo de Kanado, eŭropanoj kreis multan folkloron pri la lando. Kanado havas longtempan literaturan tradicion (vidu Literaturo de Kanado); kanadaj libroj mondfame sukcesis depost la frua 20a jarcento. Nuntempe, usonaj kinfilmoj, aŭtoroj, televido, kaj muziko multe sukcesas en Kanado; samtempe multaj kanadaj distristoj multe sukcesas usone, ekzemple Celine DION, Leonard COHEN, Sarah McLACHLAN, kaj Shania TWAIN. Dum Kanado kaj Usono proksimiĝis, multaj kanadanoj evoluis kompleksajn sentojn kaj zorgojn pri la distingiteco de la Kanada nacio en Nordameriko. La granda usona kultura ĉeesto en Kanado spronis timojn de 'kultura konkero,' kaj instigis la kreon de leĝoj kaj institucioj por protekti kanadan kulturon. Registaraj kulturaj institucioj inkluzivas Radio-Kanadon, la Nacia Filmkomisio de Kanado, kaj la Kanada Radio-Televida kaj Telekomunika Komisio. Multe da kanada kulturo estas taksata kontraste al Usono. En lastaj jaroj, Kanado multe distingis sin kiel pli socie liberala ol Usono en gardante ekvilibrajn buĝetajn politikojn. Kanadaj registaroj (kaj granda parto el la kanada popolo) apogas politikojn kiel universala sanservo, samseksa edziĝo, kaj nekrimigo de kanabo.

    Naciaj simboloj

    La uzo de acerfolio kiel nacia simbolo datas al la 18a jarcento; acerfolio aperas sur la aktuala kaj antaŭa flago de Kanado, la cendo, kaj la blazonŝildo. La naciaj koloroj - ruĝo por Britio kaj blanko por Francio - estis deklaritaj en 1921. Kanado estas konata por siaj grandegaj arbaroj kaj kordileroj kaj la bestoj tie vivantaj, ekzemple la alko, karibuo, kastoro, polusa urso, griza urso, Kanada berniklo, kaj komuna gavio. La simboleco de la kastoro, nacia besto de Kanado, venas de la negoco de kastorpeltoj je kiu konstruiĝis la frua ekonomio de Kanado. Kanado ankaŭ koniĝas por la Reĝa Kanada Rajda Ĝendarmo kaj por glacia hokeo, la oficiala vintra sporto. La oficiala somera sporto estas poŝbastonludo. La nacia himno de Kanado estas O Canada. Kategorio:Nordameriko ! als:Kanada ja:カナダ ko:캐나다 ms:Kanada simple:Canada th:ประเทศแคนาดา zh-min-nan:Canada

    Pierre LOTI

    Literaturo > Franclingva Literaturo > Pierre LOTI < Franca Lingvo ---- Pierre LOTI, realnome: Julien VIAUD (naskiĝis la 14-an de januaro 1850 en Rochefort-sur-Mer, mortis la 10-an de junio 1923 en Hendaye) estis franca verkisto. Kiel oficiro de la mararmeo li vojaĝis tra ĉiuj oceanoj, kaj siajn spertojn li fiksis en siaj verkoj. Oftaj temoj en lia verkaro estas ekzotikaj lokoj kaj moroj, sed ankaŭ mortotimoj kaj pesimismo kontraŭ la evoluo de la moderna civilizacio.

    Listo de verkoj


    - Aziyadé (romano, 1879)
    - Le roman d'un Spahi (romano, 1881)
    - Pêcheur d'Islande (romano, 1886)
    - Roman d'un enfant (romano, 1890)
    - Ramuntcho (romano, 1897)
    - Les derniers jours de Pékin (romano, 1901)
    - Les désenchantées (romano, 1906) kategorio:Literaturo

    1946

    Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1946 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1946 post Kristo okazis, interalie:

    Eventoj


    - Symilde SCHENK LEDON lernis Esperanto.
    - Rapidvortoj 4-afoje refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
    - La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis.
    - Francio: La francoj adoptas per referendumo la forlason de la Tria Respubliko kaj la starigon de la Kvara Respubliko. La nova konstitucio (17-a konstitucio de Francio ekde 1789) estigas parlamentan reĝimon. La Kvara Franca Respubliko daŭros ĝis 1958 pro politika malstabilo kaj koloniaj krizoj.
    - Tajlando : Pumpipon ADULIADET surtroniĝas.
    - Filipinoj sendependiĝas de Usono.
    - Argentino : Juan Domingo PERÓN prezidantiĝas.
    - UNO : Tryggve LIE iĝas la unua ĝenerala sekretario. Aniĝas: Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando.
    - 4-a de novembro: Efektiviĝas la konstitucio de Unesko kiam 20 ŝtatoj deponas akceptilojn.

    Naskiĝoj


    - 5-a de januaro : Diane KEATON
    - 12-a de marto : Usono : Liza MINNELLI
    - 6-a de julio : Usono : George W. BUSH
    - 5-a de septembro : Freddie MERCURY
    - 4-a de oktobro : Susan SARANDON
    - 20-a de oktobro : Elfriede JELINEK

    Mortoj


    - 6-a de junio : Gerhart HAUPTMANN
    - 13-a de aŭgusto : Britio : H. G. WELLS
    - Josef VÁVROVSKÝ
    - Julio MANGADA ROSENÖRN
    - Alberto COUTO FERNANDES ----
    1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951
    19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
    ja:1946年 ko:1946년 ms:1946 simple:1946 th:พ.ศ. 2489

    1949

    Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1949 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1949 okazis, interalie:

    Eventoj


    - 34-a Universala Kongreso de Esperanto en Bournemouth.
    - Karel KRAFT eniras E-movadon.
    - Danio, Francio, Italio ekmembras en NATO.
    - Ankaŭ Sovetio akiras Atombombon.
    - Israelo: Fino de la sendependeciga milito. David BEN-GURION elektatas unua ĉefministro. La lando iĝas UNO-membro.
    - Ĉinion subjugigas komunistoj sub MAO Zedong. Kapitalismemuloj fuĝas Tajvanen.
    - Aŭstrio: unua SOS-Infanvilaĝo.
    - Progresa lingvo proponita.
    - 5-a de januaro en Brazilo leĝo pri pago de salajro en dimanĉoj kaj feriaj tagoj.
    - 31-a de januaro : Ĉinio : Pekino liberiĝas. Je la 1-a de oktobro ĝi ĉefurbiĝas.
    - 31-a de marto : Novlando aliĝis al la