Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
10-a De Novembro

10-a de novembro

---- Historio > Tagoj > la 10-a de novembro ---- La 10-a de novembro estas la 314-a tago de la jaro (la 315-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 51 tagoj restas. Je la 10-a de novembro okazis, interalie:

Eventoj

1444 - Batalo de Varno: Turkoj sub sultano Murad la 2-a venkis la krucmilitistaron sub Ladislao la 3-a de Polujo (ankaŭ nomata Ulaslo la 1-a de Hungarujo); Ladislao/Ulaslo mortis. 1674 - Angla-Nederlanda Milito: Laŭ la Traktato de Vestminstro, Nederlando cedis Nov-Nederlandon (nun Novjorkio) al Anglujo. 1871 - Henry STANLEY ektrovis la esploriston-misiiston d-ro David LIVINGSTONE en Ujiji, apud Lago Tanganjika, dirante "D-ro Livingstone, supozeble?" 1926 - Hirohito estis kronita kiel la 124-a Imperiestro de Japanio, alprenante la regnomon "Ŝoŭa-tennoŭ" (昭和天皇) 1938 - Kate SMITH, en sia ĉiusemajna radioprogramo, unuafoje kantis "God Bless America" ("Usonon benu Di'") de Irving BERLIN

Naskiĝoj


- 1483 : Martin LUTHER, fondinto de protestantismo
- 1728 : Oliver GOLDSMITH, Irlando
- 1759 : Friedrich VON SCHILLER
- 1887 : Arnold ZWEIG
- 1871 : NOHARA Kiuiĉi
- 1894 : Lisa TETZNER
- 1925 : Richard BURTON, Britio
- 1925 : Jon MIRANDE

Mortoj


- 1938 : Kemal ATATÜRK

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ :
- 9-a de novembro | 11-a de novembro
- 10-a de oktobro | 10-a de decembro
- Historio - Tagoj. ja:11月10日 ko:11월 10일 simple:November 10 th:10 พฤศจิกายน

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1674

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1674 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1674 post Kristo okazis, interalie: Eventoj Naskiĝoj Mortoj ----
1669 | 1670 | 1671 | 1672 | 1673 | 1674 | 1675 | 1676 | 1677 | 1678 | 1679
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1674년

David LIVINGSTONE

David Livingstone (
- 19-a de marto 1813 en Blantyre Skotlando ĉe Glasgow; † 1-a de majo 1873 en Chitambo ĉe Bangweulu-lago) estis skota misiisto kaj Afriko-esploristo. Li estis komence koton-teksanto, sed okupiĝis krom tio pri medicino kaj teologio. Li veturis en 1840 al Sud-Afriko kiel misiisto de la Londona Misia Asocio. En 1849 li travojaĝis de la misiejo Kolobeng en Beĉuanio el la dezerto Kalahari ĝis al Ngami-lago. Li atingis en 1851 en nova vojaĝo la supran fluon de Sambesi. Li travojaĝis ekde 1853 ĝis 1856 durchreiste tutan Sud-Afrikon de Sambesi ĝis Loanda kaj reen ĝis Quilimane. Dum tio li malkovris novembre en 1855 la Victoria akvofalo-n de Sambesi. Reveninte en la patrujon , lie eldonis la libron "Missionary travels and researches in South Africa". Laŭ komisio de la brita registaro en marto 1858, li iris kun lia frato Charles Livingstone kaj 5 aliaj aeŭropanoj denove al Quilimane kaj al areo de Sambesi. Li serĉis la fonton de la rivero ĉe la Malavi-lago. pliaj vojaĝoj, malkovroj
- januaro 1866 alvenis en Sansibar
- aprilo 1867 suda fino de Tanganjika-lago
- aprilo 1868 Moero-lago
- majo 1868 alvenis en Cazembe
- 18-a de julio 1968 Bangweolo-lago. Li mortis la 1-an de majo je dizenterio en Ilala ĉe suda bordo de Bangweolo. Li estis entombigita en la abatejo de Westminster la 18-an de aprilo 1874. Skribitas sur la tomboŝtono: "Brought by faithful hands over land and sea, here rests David Livingstone, missionary, traveler, philanthropist, born March 19, 1813, at Blantyre, Lanarkshire, died May 1, 1873, at Chitambo's village, Ulala. Other sheep I have which are not of this fold; them also I must bring (John 10:16)." ja:ディヴィッド・リヴィングストン

1926

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1926 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1926 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 18-a Universala Kongreso de Esperanto en Edinburgo.
- 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en Vitorio.
- fondita en Moskvo Esperanto-Asocion „Reciprokhelpo“.
- skismo en Nerdelanda movado, fondita Nederlandan Esperanto-Asocion.
- Esperantujo : La Biblio eldoniĝis en Esperanto.
- Fonditaj la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistoj (TAGE) kaj nuna Internacia Pedagogia Revuo.
- Franz CHRISTANELL prezidento de AED.
- Eldonita Filatelia Terminaro.
- Eldonita Barbaraj Prozaĵoj de Casas Jaume GRAU.
- Publikita Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta alta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868 de Fuĵisaŭa Ĉikao
- Adolf BARTOŠÍK, Aleksandro ERJUĤIN kaj Pál TOLNAI eklernis Esperanton.
- Portugalio: eko de la diktatoreco.
- Saudi-Arabio unuiĝis pluraj princlandoj de la Araba duoninsulo.
- Eko de Showa Periodo en Japanio.
- Unua Ukrania Ortodoksa Popo alvenis al Brazilo
- Libano akiris konstitucion.
- Subskribita la Berlina Traktato

Naskiĝoj


- Walter FRANCINI
- Flori NIKOLOV
- Karel KRAFT
- Symilde SCHENK LEDON
- 15-a de januaro : Maria SCHELL
- 17-a de marto : Siegfried LENZ
- 24-a de marto : Dario FO
- 28-a de aprilo : Harper LEE
- 31-a de majo : James KRÜSS
- 1-a de junio : Usono: Marilyn MONROE
- 25-a de junio : Aŭstrio: Ingeborg BACHMANN
- 26-a de julio : Ana María MATUTE
- 5-a de aŭgusto : Per WAHLÖÖ
- 13-a de aŭgusto : Fidel CASTRO
- 14-a de aŭgusto : René GOSCINNY
- 15-a de oktobro : Michel FOUCAULT
- 18-a de oktobro : Klaus KINSKI
- 23-a de novembro : Sai Baba

Mortoj


- 28-a de marto : Ralph ELIOT
- 23-a de aŭgusto : Usono: Rudolph VALENTINO
- 3-a de oktobro: François DRUDIN
- 29-a de decembro : Rainer Maria Rilke
- Antonio GAUDÍ
- Claude MONET ----
1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1926年 ko:1926년 simple:1926 th:พ.ศ. 2469

Hirohito

Hirohito (japane: 裕仁), la Ŝoŭa-Imperiestro (昭和天皇 [ŝō-ŭa ten-nō]), (naskiĝis la , mortis la ) estis 124-a Imperiestro de Japanio. Lia eraa nomo estas Showa.

Vivo

Ĝis la surtroniĝo

Hirohito naskiĝis ĉe la Kronprinca Palaco, kiel unua filo de Kronprinco Yoshihito (Taisho-Imperiestro), kaj Kronprincino Sadako (Teimei-Imperiestredzino). En infaneco li estis titolita Michi no Miya (Princo Michi). Ekde 1908 ĝis 1914 li lernis en Nobela Lernejo (Gakushuin). Lernejestro NOGI Maresuke severe instruis lin. 1916, li iĝis kronprinco je ceremonio "Rittaiŝi no Rei". En 1921, ekde 3-a de marto, ses monatojn li rondvojaĝis Unuiĝintan Reĝlandon kaj kvin aliajn Eŭropajn landojn. En la jaro, 25-a de novembro, li ekfunkciis kiel regento anstataŭ lia malsana patro. 27-a de decembro 1923, anarkiisto NAMBA Daisuke provis murdi lin per pafilo. Li edziĝis je lia malproksima kuzino, Princino Nagako de Familio Kuninomiya (Kojun-Imperiestredzino) je 26-a de januaro 1924.

Surtroniĝo

Je 25-a de decembro 1926, pro la morto de lia patro Yoshihito, li heredis lian tronon kaj estis titolata Showa(昭和).  Li kroniĝis Imperiestro je 10-a de novembro 1928 en Kioto. De post 1920aj, la Armeo pligrandigis sian povon per laŭleĝaj kaj kontraŭleĝaj rimedoj. Kaj 1930aj armeo okazigis militisman incidentojn. Plej rimarkindaj estas Incidento je 15-a de majo kaj Incidento je 26-a de februaro.

Incidento je 26-a de Februaro

26-a de februaro 1936, terarmeaj junaj oficiroj okupadis Tokion per armeo, kaj murdis kabinetajn membrojn. Iliaj murdoj indignigis Hirohito kaj li ordonis subpremi ribelon. Ribelo malsukcesis.

Pacifika Milito

Dum li tronis, plej grava evento por li la Pacifika Milito okazis. En postsekvo de la Dua Mondmilito, multaj kredis ke Showa-Imperiestro estis malvirta gvidanto, aliaj asertis ke li estis simpla senpova nominala gvidanto. Multaj en Ĉinio, Koreio, kaj Sud-Orienta Azio konsideras Hirohito "Hitler en Azio", kaj iuj asertas ke venkintaj aliancaoj devis juĝi lin por militkrimo. Ĝis komenco de la milito, Hirohito kondutis laŭkutime, restis distance al la procezo de decidi. En imperia koncilio en 6-a de septembro 1941, Hirohito persone menciis en konferenco rompante la kutimon kio Imperiestro ne eldiri. Lia mencio surprizis ĉiajn ĉeestantojn. (Ĉefministro KONOE Fumimaro notis la eventon.) Imperiestro Hirohito emfazis la necesecon por pacema decido de internacia problemo. Li elpoŝigis folion kaj voĉlegis "Yomo no Umi"(四方の海) tankaon de lia avo, Meiji-Imperiestro. :Ŝajnas al mi, ke ĉiuj popoloj de la mondo estus frataro. :Do, kial ondoj kaj vento estas malkvieta? Li plue diris, ke li relegas respekteme la tankaon kaj penas heredi pacoamikan spiriton de forpasinta avo. Ministroj hastis esprimi ilian profundan volon de serĉi ĉiamaniere paceman vojon. La preparo por milito daŭris sen malmulta ŝanĝo. Je 8-a de decembro (7-a de decembro en Havajo) 1941, Japana Armeo atakis Usonan Ŝiparon en Perla Haveno kaj komencis la invadon al Sud-orienta Azio.

Postmilita regado

Perla Haveno Sekvante de atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako, kaj enmilitiĝo kontraŭ Japanio de Rusio, je 15-a de aŭgusto, Hirohito dissendis anonci senkondiĉan kapitulacon de Japana soldataro(Gyokuon-hoso). Malgraŭ ke multaj venkintaj gvidantoj kaj speciale Usona Prezidanto Harry S. TRUMAN premis provi juĝi lin je militkrimo, Usona Generalo Douglas MacArthur insistis ke Hirohito restos Imperiestro kiel simbolo de kontinueco kaj kunteniĝo de Japana popolo. Hirohito estis indulgata de juĝigo kaj restigis lian tronon, sed Hirohito estis devigata neigi sian diigon(en konata kiel Ningen-sengen, 人間宣言 lit. "Deklaro de homeco", je 1-a de januaro 1946). De februaro de la jaro dum kvin jaroj, li ĉirkaŭiris de detruita urbo al urbo tut-Japanie por kuraĝigi popolojn. Post de la milito, li tronis ĉirkaŭ 40 jarojn kiel nominala ŝtatestro ĝis sia morto. Li vojaĝis eksterlanden por kunvidi kun multe da eksterlanda gvidanto inkluze de Usonaj prezidantoj kaj Elizabeto la 2-a de Britio. 7-a de januaro 1989, li mortis pro kancero je duodeno.

Studo de Biologio

En lia vivdaŭro, li interesiĝis pri Mar-Biologio supeciale hidoro. En junio 1925, Biologio-eksperimentejo fondiĝis en Akasaka Imperia Vilao, li ekstudis. Li eldonis kelkajn munuarojn. Parton de liaj studaĵoj eksponas Shin-Enoshima Mar-Bestejo en Kanagaŭa-prefektujo, en Fuĵisaŭa. Kategorio:Japanaj Imperiestroj ja:昭和天皇 ko:쇼와 천황

Imperiestro

Politiko > Imperio > Imperiestro < Historio ---- Imperiestro estas plej alta rango de monarĥo, kiu norme kompreneble estras imperion. Historie, la unuaj estroj, kiuj uzis la titulon de 'imperiestro', estis la estroj de la Romia imperio, kvankam oni tradukas tiel ankaŭ la titolojn de multaj pli fruaj regnestroj. Ekde la imperiestro Diokleciano la Romia imperio povis havi du imperiestrojn. De Diokleciano ĝis Napoléon neniam havis plu ol du imperiestroj en la okcidenta signifo. En pluraj eŭropaj lingvoj la vorto devenas de la latina vorto imperator ("generalo, kiu havas imperiumon"). Post la fino de la Romia respubliko, la Romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sian armean signifon kaj fariĝis titolo de politika potenco. Aliaj lingvoj uzas formojn el caesar. Oni tradukas per "imperiestro" titolojn kiaj estas la japanaj tennoo kaj mikado, kiuj dum epoko estis nur religiaj. Kiam hispanoj atingis Japanion en la 16-a jarcento, ili komence komprenis la imperiestron kiel japanan "papon" kaj la ŝogunon kiel la japanan "imperiestron". Ekde la jaro 1804 "inflacio" de titolo okazis, ĉar ekde kiam Napoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti "imperiestro", ĉefe post akiri koloniojn.

Historiaj imperiestroj


- Persiaj imperiestroj: antaŭ 550 a.K. - 330 a.K.
- Partaj imperiestroj
- Romiaj imperiestroj: 27 a.K. - 395
- Romiaj imperiestroj de okcidento: 395 - 476
- Romiaj imperiestroj de oriento: 395 - 1453 (ekde 476 - 800 nur unu imperiestro)
- Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio: 800 - 1804 (ekde 1453 - 1804 nur unu imperiestro, postuloj pri Romia okcidenta imperiestreco)

Historiaj regantoj, nomigitaj imperiestroj post Napoléon


- Imperiestroj de Etiopio: ĉ. 16-a jarcento - 1974 (la titolo estis negus)
- Imperiestroj de Ĉinio: ?/1644 - 1911 (traduko uzita en la okcidento)
- Imperiestroj de Rusio: ĉ. 1400 - 1918 (caro egalvalore imperiestro, postuloj pri Romiaj orienta imperiestreco)
- Imperiestroj de Aŭstrio: 1804 - 1918 (postuloj pri Sankta Romia Imperiestreco)
- Imperiestroj de la Francoj: 1804 - 1814/1815 kaj 1852-1870
- Imperiestroj de Brazilo: 1822 - 1889
- Imperiestro de Meksiko: 1863 - 1867
- Imperiestroj de Japanio: ?/1868 - 1945/hodiaŭ
- Germanaj Imperiestroj: 1871 - 1918 (oficiale neniam "Imperiestro de Germanio")
- Imperiestroj de Hindio: 1877 - 1946 (titolo de la britaj gereĝoj)
- Imperiestroj de Persio: 1925 - 1979 (ŝaho egalvaloras imperiestron)
- Imperiestro de Centr-Afriko: 1976 - 1979 Kategorio:Regnestroj ja:皇帝

Japanio

Geografio > Azio > Orienta Azio >Japanio ---- Japanio (japanlingve :日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo: Origino de la Suno)
En antikva epoko, nomiĝis "Yamato (大和 [jamato])". Insularlando en Orienta Azio.
Landkodo: .JP
E-nomo:Japanio (aŭ Japanujo)
Naciaj nomoj:日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] (japane en antikva epoko) Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11% Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso), % urbana: 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj: 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05 virinoj) (2000, takso) Etnoj: 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio: 84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo: la japana(efektive oficiala), la korea(korea-japano uzas), la aina(aino uzas/is), la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta: 99% Registaro: parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93 kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj, NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco: -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 711 Gd (1998)
po kapo: 5,62 kd (1998)
kreskanta procento: 0,3% (1999, takso)
inflacio: -0,8% (1999, takso)
senokupa: 4,7% (1999, takso) ---- Regionoj:Japanaj regionoj

Prefektujoj

vidu detale:Japanaj prefektujoj

Gravaj urboj

vd. Listo de urboj de Japanio (ordo alfabeta)
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima) ,atombombita 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kyoto) ,konata turisma urbo
- Kobe
- Koĉi
- Naha
- Nara ,konata turisma urbo
- Nagano ,1998 18-aj vintraj olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki) ,atombombita 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoya)
- Niigata
- Osako (Osaka)
- Sapporo ,1972 11-aj vintraj olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tokyo), ĉefurbo,plej granda en japanio, 1964 18-aj someraj olimpikoj

Historio


- Vidu Historio de Japanio

Esperanto en Japanio

2004


- Nisikawa Toyozô (1909-2004) mortis la 20-an de junio. En 1991/1992 li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj poste ties revizoro.
- Katsumori Hirosi (1925-2004), membro de UEA en Chubu (Japanio), mortis la 9-an de junio pro kancero. La profesoro pri fiziko interalie kompilis fakan terminaron Esperantan-japanan-anglan.

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro en Inuyama, apud Nagojo/Nagoya kun 457 aliĝintoj, el kiuj 123 estas "la moralaj". Inter la gastoj estis P. Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, la ambasadoro de Litovio en Japanio d-ro Kudzys, Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio kaj Andrej Korobejnikov el Rusio, kiu donis piano-koncerton. La kongresan standardon transprenis esperantistoj el Jokohamo, kie okazos la venonta japana kongreso. ! als:Japan ja:日本 ko:일본 ms:Jepun simple:Japan th:ประเทศญี่ปุ่น zh-min-nan:Ji̍t-pún


1938

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1938 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1938 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 30-a Universala Kongreso de Esperanto en Londono.
- Robert BLOCH iĝis prezidanto de Neŭtrala Esperanto-Centro en Prago.
- Fondo de Tutmonda Junular-Organizo
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio
- Aŭstrion aneksas Hitlero.
- 9-a de novembro : Kristallnacht okazis en Germanio, Aŭstrio, kaj aliaj regionoj regataj de la Nazio-Partio.
- Kreita Panlingvo.

Naskiĝoj


- 8-a de aprilo : Kofi ANNAN
- 15-a de aprilo : Claudia CARDINALE itala aktorino
- 16-a de junio : Joyce Carol OATES
- 20-a de julio : Natalie WOOD
- 25-a de aŭgusto : Frederick FORSYTH
- 23-a de septembro : Aŭstrio : Romy SCHNEIDER

Mortoj


- Jakov DAVIDOV
- 4-a de majo : Carl VON OSSIETZKY
- 29-a de aŭgusto : Hungario : KARINTHY Frigyes
- 3-a de oktobro : Vladimir VARANKIN
- 10-a de novembro : Kemal ATATÜRK
- 8-a de decembro : Friedrich GLAUSER
- 25-a de decembro : Karel CAPEK ----
1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1938年 ko:1938년 ms:1938 simple:1938

Martin LUTHER

Dosiero:luther.png
Marteno LUTERO (Martin LUTHER) (10-a de novembro, 1483-18-a de februaro, 1546) aŭgustenana monako kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influa homo de la mondo. Je la 31-a de oktobro 1517 li najlis sian 95 Tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. Ĉi tiu ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaŭ la origino de luteranismo, la unua protestanta sekto, kiu ankoraŭ daŭras la precipa sekto en Germanio kaj Skandinavio. Ekster ĉi tiu regiono, la precipanta protestantismo estas la de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum 1520-60, kaj nun floras precipe inter anglalingvanoj. Kvankam Lutero protestis kontraŭ la korupteco de la Eklezio, lia doktrino estis hereza laŭ katolikismo: li protestis ne nur kontraŭ la korupta uzo de aŭtoritato en la Eklezio, sed kontraŭ la ideo de aŭtoritato mem: la aŭtoritato de la Eklezio ne nur estis misuzita, sed estis senlegitima en si mem. La ĉefa doktrinoj de Lutero, kiuj fariĝis la koro de protestantismo kiel herezo:
- sola fide
- sola scriptura
- la pastrareco de la kredantaro

Vivo

En julio 1505, Lutero preskaŭ estis frapita de fulmo kaj diris, "Sankta Ana, helpu min. Mi fariĝos monaĥo." Tiel li fariĝis aŭgustenana monaĥo. En 1507, Lutero fariĝis sacerdoto. En 1508 li estis sendita al la universitato de Wittenberg por studi pri Aristotelo. En 1510 la aŭgustenanoj sendis lin al Romo pro iu afero. Romo ŝancelis Luteron: tie li vidis la diboĉadon de la korteganoj de la Eklezio. En 1512 li fariĝis doktoro kaj studis kaj instruis pri la Biblio, precipe pri la epistoloj de Paŭlo. En la monaĥejo kaj la universitato, Lutero praktikis severan sinregadon, pentofaradon kaj ofte konfesis siajn pekojn. Sed tio donis al li nek pacon de koro nek certecon de menso pri sia eterna savo. Sub la influo de sia amiko Johann VON STAUPITZ, Lutero profunde studis la Biblion, ne nur profesie, sed por sia eterna savo. En la Biblio li fine trovis la solvon:
Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)
La savo de Kristo, Lutero finfine komprenis, ne venis de iu ajn faro de pento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiu estas donita per la graco (la senmerita favoro) de Dio. Tio fariĝis la doktrino sola fide, la koro de lia reformo. Pro lia nova kompreno pri la fido, li estis instigita protesti la praktikon de pardon-biletoj ("indulgenc-biletoj"), per kiu la Eklezio korupte vendis pardonojn por la punoj de purgatorio. En 1517, Lutero najlis sian Disputatio pro declaratione virtutis indulgentiarum, alinomatan la 95 Tezoj, al la pordego de preĝejo de Wittenberg, por protesti kontraŭ pardon-biletoj. Dum 1517-21, Lutero ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed penis reformi ĝin. En 1520 Lutero skribis tri leterojn kontraŭ la Eklezio:
  • Pri kristana libereco - letero al la papo. Kristano estas savita sole per fido, ne per faroj (sola fide).
  • La babilona kapto de la eklezio - letero kontraŭ la sep sakramentoj de katolikismo. Lutero akceptis nur tri: komunion, konfeson kaj bapton.
  • Publika letero al la kristana nobelaro de la germana nacio pri la reformo - La pastrareco de la kredantaro. Ĉiuj kristanoj estas egalaj, la Biblio estas la sola aŭtoritato pri la fido, ne la papo (sola scriptura). La diboĉado de la korteganoj de la Eklezio.
En tiuj li klarigas sian reformon kaj doktrinon. Al la Eklezio, lia doktrino ne estis iu pura kaj reformita -- reveno al veroj forgesitaj -- sed iu nova kaj hereza. Je la 3-a de januaro 1521, papo Leono la 10-a deklaris Luteron herezulo kaj elkomunumigas lin. Poste, en la sama jaro, Lutero estis venigita al Worms, kie li aperis antaŭ la germana imperiestro Karlo la 5-a, ties princoj kaj reprezentanto de la papo. La imperiestro kaj la papo volis, ke Lutero rezignu sian herezon, sed anstataŭe Lutero defendis sian novan doktrinon:
Krom se mi estas konvinkita de la atesto de la Skriboj aŭ de klara rezono, (ĉar mi ne fidas en la papo nek la koncilioj per si mem, ĉar ili klare kaj ofte eraris kaj memkontraŭdiris), mi estas ligita al la Skriboj, kiujn mi citis, kaj mia konscienco estas kaptito de la Vorto de Dio. Mi ne povas rezigni ion ajn kaj ne tiel faros, ĉar agi kontraŭ mia konscienco estas nek sendanĝera nek prava. Mi ne povas fari alie.
La imperiestro kondamnis lin kaj la amikoj de Lutero kaŝis lin en la kastelo de Wartburg. La doktrinoj de Lutero estis disvastigitaj tra Germanio. Ilin subtenis la et-nobelaro kaj kamparanoj, kiuj ribelis en 1522, trenante Germanion en militon. La lukto daŭris ĝis 1536, kvankam milito revenis en la 1540-jaroj. Finfine, en la Paco de Augsburg de 1555, post la morto de Lutero, post jaroj de milito, kie nek katolikaj nek protestantaj armeoj povis venki decidige, Germanio adoptis la principon de cuius regio, eius religio ("kies regiono, ties religio"), laŭ kiu la loka reganto decidas pri la religio de sia regataro. Germanio en tiu tempo estis regata de multaj lokaj princoj, kiuj estis praktike sendependaj de la imperiestro. Ankoraŭ hodiaŭ Germanio estas parte katolika, parte protestanta (kaj nun, parte nekredanta). En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la tutan Biblion (eldonita en 1534). Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formi la germanan kiel nacian, normigitan, skriban lingvon. La germana de lia Biblio fariĝis la normo. Je la 13-a de junio 1525, Lutero edziĝis al eksmonaĥino, Katarina VON BORA. Li havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena, Martino, Paŭlo kaj Margareta. Lia familio loĝis en eks-monaĥejo. Pri la finaj jaroj....

Doktrino

La fundamenta malsamo inter la doktrino de Lutero kaj la doktrino de katolikismo:
- sola fide
- sola scriptura
- la pastrareco de la kredantaro Ĉi tiuj diferencoj fariĝis komuna al la plimulto de protestantismo. Meso: Lutero diris meson en la germana, ne en la latina (la tiama kutimo), kaj oferis komunion en ambaŭ formoj -- pano kaj vino (la roma katolika eklezio nur oferis la panon dum 1365-1965). Laŭ Lutero la meso ne estas pri la oferdono de Kristo por niaj pekoj, komunio ne estas la centro de la Diservo, sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon. Sakramentoj: Lutero retenis tri el la sep katolikaj sakramentoj: bapto, komunio kaj konfeso. Lutero kredas ke infanetoj povas baptiĝi. Kristo kaj vino kaj pano: Lutero kredis ke Kristo estas fizike en la pano kaj vino de komunio, ne per transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per kunsubstancigo, kie Kristo estas kun, en kaj sub la pano, sed la substanco de la pano restas. Laŭ Kalvino, aliflanke, la pano kaj vino ne ŝanĝiĝas, sed la kredanto mem kiu manĝas ilin kun fido. Laŭ Zvinglo la rito estas tute simbola. Ĉi tiu malsamo de doktrino fariĝos punkto de granda disputo kaj fendos protestantismon. Monaĥismo: Ĉar merito estas senutila, luteranismo abolis la monaĥejojn. Lutero mem rompis sian monaĥan voton kaj poste edziĝis. La germanaj princoj, kiuj poste protestantiĝis, rabis la havon de la monaĥejoj. Antaŭdestinismo: Lutero diris ke homo ne posedas libervolon, ke Dio antaŭdecidis, kiuj estos savitaj. Tio estas la doktrino de antaŭdestinismo. Lutero kredis en unuobla antaŭdestinismo kaj ne en la pli severa duobla antaŭdestinismo de Kalvino. Laŭ Kalvino, Dio antaŭdecidis ne nur la savotaron, sed ankaŭ la damnotaron. Erasmo defendis la katolikan doktrinon de libervolo kontraŭ Lutero. Biblia kanono: Lutero en sia traduko de la Biblio, metis la librojn de la apokrifo kiel aldonaĵojn post la korpo de la Malnova Testamento kaj la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso kiel aldonaĵojn post la korpo de la Nova Testamento. Lutero vidis tiujn librojn kiel edifajn sed ne kiel la Vorton de Dio. La libroj de Makabeoj de la apokrifo subtenas la katolikan doktrinon de purgatorio, kaj Jakobo la katolikan doktrinon pri merito, doktrinoj kontraŭ kiuj Lutero staris (kaj doktrinoj kiuj estas la bazo de pardon-biletoj). Sanktuloj: Lutero ne forigis la kulton de Sankta Maria. Li kredis ke ŝi estis virgulino ĝis morto.

Post Morto

Melanktono, kiu regis la luteranan eklezion post Lutero kaj skribis la kredon de luteranismo (la Konfeso de Augsburgo), moderigis la doktrinon de Lutero. Ekzemple, li re-enkondukis la ideon de libervolo kaj remetis la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso en la korpon de la Biblio. La doktrino de Lutero pri pravigo sole per fido fendis la eklezion, ekigis la protestantan reformadon kaj du jarcentojn da milito. Tamen, je la 31-a de oktobro 1999, je la 482-a datreveno de la 95 Tezoj, la luterana kaj katolika eklezioj harmoniigis sian komprenon pri la doktrino. Kategorio:Luteranismo ja:マルティン・ルター ko:마르틴 루터 ms:Martin Luther simple:Martin Luther

1728

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1728 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1728 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 27-a de oktobro : James COOK, esploristo
- 10-a de novembro : Irlando: Nasko de Oliver GOLDSMITH

Mortoj


- Je la 13-a de februaro mortis Cotton MATHER. ----
1723 | 1724 | 1725 | 1726 | 1727 | 1728 | 1729 | 1730 | 1731 | 1732 | 1733
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1728년

Irlando

Geografio > Eŭropo > Irlando ---- Tiu ĉi artikolo estas sole pri la plena insulo, nomata Irlando. Estas ankaŭ artikoloj pri la landoj nomataj Respubliko de Irlando kaj Nord-Irlando. ---- Irlando (irlandlingve Éire [EJ-re]; angllingve Ireland [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konoĥto. La insulo enhavas la Respublikon de Irlando (kiu okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (kiu okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando). La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkau la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Carrantuohill (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron. La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo. La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj. ja:アイルランド島 simple:Ireland ------ =Historio de Esperanto-movado= EdE-I Irlando. En la fruaj jaroj de E Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: O'Connor kaj Geoghegan. Inter la unuaj E-istoj de la lando estis M. Fournier, A. Mc Cormick kaj J. Douglas. La unua E Societo estis fondita en 1903 en Dublin. En 1907 estis organizita Irlanda E-ista Asocio, reorganizita en 1925 per Mc Cormick kaj Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda E-isto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj E-istoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj E-istoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn. Noto. La artikolon tralegis H. MaEaulay. F. R. A. Mc CORMtCK. ----

Vidu ankaŭ


- IRA
- Listo de urboj de Irlando Kategorio:Insuloj

Friedrich VON SCHILLER

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Friedrich SCHILLER < Germana Lingvo ---- La germana poeto, dramisto kaj historiisto Johann Christoph Friedrich Schiller [johan kristof fridriĥ ŝiler], laŭ la Fundamento (vd. FG, 16-a regulo) Ŝillero aŭ Ŝiller', naskiĝis je la 10-a de novembro 1759 en Marbach, kiel filo de kuracisto servanta por la virtemberga duko Herzog Karl Eugen. Tiu duko ankaŭ decidis pri la estonto de la juna Schiller: Anstataŭ laŭdezire fariĝi teologo, li studu juron kaj medicinon. En 1780 Schiller ricevis postenon kiel regimenta kuracisto en Stutgarto. Jam kiel lernanto Schiller verkis poemojn kaj dramojn; lia unua - anonime eldonita - dramo Die Räuber neatendite fariĝis tiel sukcesa, ke en 1782 li decidis forlasi Virtembergon kaj dediĉi sin plene al la verkado. Dum la sekvaj jaroj li suferis de sanecaj kaj financaj problemoj. En 1789 li (instigite de Goethe), kiun li ekkonis en 1788, fariĝis profesoro en la universitato de Jena, unu jaron poste li edziĝis kaj en 1799 li transloĝiĝis al Weimar, por esti pli proksima al sia amiko Goethe. Friedrich von Schiller, kiu en 1802 gajnis la nobeltitolon von, mortis je la 9-a de majo 1805 en Weimar.

Listo de dramoj


- Die Räuber (1781)
- Kabale und Liebe (1784)
- Die Verschwörung des Fiesco zu Genua (1784)
- Don Carlos, Infant von Spanien (1787)
- Wallenstein (1800)
- Maria Stuart (1800)
- Die Jungfrau von Orleans (1801)
- Wilhelm Tell (1804)

Listo de poemoj


- Ode an die Freude (1785)
- Der Taucher (1797)
- Der Handschuh (1797)
- Die Kraniche des Ibykus (1797)
- Die Bürgschaft (1799)
- Das Lied von der Glocke (1799)

En Esperanto aperis

Al la ĝojo ; La ganto . - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p.380 - 385, vol. 2
Originaloj: Ode an die Freude ; Der Handschuh Wilhelm Tell : kvinakta dramo / Laŭ la versmetro de la germana originalo esperantigita de L. E. Meier. - Basel: Svisa Esperanta Societo, 1906. - 150 p. : ilustr. La rabistoj : dramo en kvin aktoj / Frederiko Schiller. El germana lingvo trad. L. L. Zamenhof. - Paris: Hachette, 1908. - 144 p. - (Esperanto : Verkaro de Do Zamenhof)
Originalo: Die Räuber Kanto pri la sonorilo. - Charlottenburg, 1913. - [1] folio, [6] p. Originalo: Das Lied von der Glocke Poeziaĵoj de Frideriko Schiller / trad. de kolonelo Zwach. - Wien: Knepler, 1913. - 32 p. - (Nova Biblioteko Esperanto ; 1) Poeziaĵoj de Frideriko Schiller / trad. de kolonelo Zwach, kun aldono de unu originala poemo. - 2. eld. - Wien: Wallishauser, [1928]. - 31 p. - (Nova Biblioteko Esperanto ; 1) La rabistoj : dramo en kvin aktoj / El germana lingvo trad. L. L. Zamenhof. - 2. eld. - Paris: Esperantista Centra Librejo, 1928. 144 p. - (Esperanto : Verkaro de Do Zamenhof) Originalo: Die Räuber La viziulo : el la memorskribaĵoj de la grafo O / Esperantigis Karl CRON. - [Wien, 1930]. - [114] folioj Originalo: Der Geisterseher Don Carlos, Infanto de Hispanujo : drameca poemo / Esperantigis Karl Cron. - Wien: Cron, 1931. - [136] folioj, folioj [72] - [144]
Originalo: Don Carlos, Infant von Spanien La konspiro de Fiesco en Genova : tragedio respublikana / Esperantigis Karl Cron. - [Wien, 1931]. - [118] folioj Originalo: Die Verschwörung des Fiesco zu Genua La nevo kiel onklo : komedio en tri aktoj / Trad. de Charles STEWART. - Paris: Hachette, [s.j.]. - 53 p.
Originalo: Der Neffe als Onkel

Eksteraj ligoj

Pluraj versioj de la "Himno al ĝojo" legeblas en "Literaturo en Esperanto": [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5802/schiller.html fare de Kalocsay] ja:フリードリヒ・フォン・シラー

1887

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1887 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1887 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Ekesto de Esperanto.
- Aleksandro DAMBRAUSKAS eklernis Esperanton.
- Nieuwe Binnenweg 176 (domo de la Centra Oficejo de UEA ekde 1962) estis konstruita.
- Dua Volapukista Kongreso; fundata la Internacia Akademio de Volapuko.
- Francisko Valdomiro LORENZ eklernis Volapukon
- Édouard STEPHAN eltrovis la Stephan-an Kvinopon
- 6-a de januaro: Ulises HEUREAUX iĝis (je dua fojo) prezidento de Domingo.
- 6-a de marto: Unua Presbiterana eklezio en Brazilo.
- 15-a de marto: kreita Diocezon de Monako.
- 26-a de marto: Ĉinio cedis Makaon al Portugalio.
- 4-a de junio: Rafael Wenceslao NÚÑEZ MOLEDO iĝis (je 3-a fojo) prezidento de Kolombio.
- 26-a de junio: fondita la "Clube Militar" en Rio-de-Ĵaneiro.
- 26-a de julio: Zamenhof lanĉas sian "Unuan Libron" (pri Esperanto).
- 20-a de septembro: Encikliko 'Vi è Ben Noto' de Papo Leono la 13-a.
- 24-a de septembro: Sankta Jose Maria RUBIO iĝis paŝtro.
- 1-a de decembro: Traktato inter Portugalio kaj Ĉinio.

Naskiĝoj


- Boris KOTZIN
- Le Corbusier
- Blaise CENDRARS
- 10-a de januaro: José Américo de ALMEIDA, Brazila verkisto kaj politikisto.
- 12-a de januaro : Saldanha Jorge de CARREIRA
- 3-a de februaro: Georg Trakl
- 8-a de februaro: Heinrich SPOERL
- 5-a de marto: Heitor VILLA-LOBOS, Brazila muzikisto.
- 9-a de marto : Leoplod BERGER
- 13-a de marto: Francisco de Assis CINTRA
- 22-a de aprilo: OOI Manabu
- 7-a de majo: Gilberto AMADO, Brazila verkisto
- 25-a de majo: Sankta Francesco FORGIONE, kromnomata Paŝtro Pio.
- 24-a de junio: Hungario: KARINTHY Frigyes
- 28-a de junio : Leon ROSENSTOCK
- 7-a de julio: Belarusio: Marc CHAGALL superrealisma pentristo
- 16-a de julio: Anatolo KOCH
- 29-a de julio: Rafel ISRAELS
- 12-a de aŭgusto : Lizzie IDDON
- 17-a de aŭgusto: Karolo la 1-a (Aŭstrio) lasta imperiestro de Aŭstrio.
- 19-a de aŭgusto : Anna GYLLSDORFF
- 30-a de oktobro: Georg HEYM
- 31-a de oktobro: CHIANG Kai-shek
- 3-a de novembro: Robert MURRAY
- 10-a de novembro: Arnold ZWEIG
- 22-a de decembro: Barato: Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN

Mortoj


- 19-a de februaro: Multatuli: Nederlanda verkisto

Esperanto-libroj eldonitaj en 1887


- Zamenhof, Ludwik Lazar: Meĵdunarodnyj jazyk: predislovie i polnyj uĉebnik / Dr. Esperanto. - Varŝava: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Jezyk miedzynarodowy: przedmowa i podrecznik kompletny : por Poloj / Dr. Esperanto. - Warszawa: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale: préface et manuel complet : por francoj / Dr. Esperanto. - Varsovie: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationale Sprache: Vorrede und vollständiges Lehrbuch: por germanoj / Dr. Esperanto. - Warschau: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio ----
1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1887년 simple:1887 th:พ.ศ. 2430

Arnold ZWEIG

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Arnold ZWEIG < Germana Lingvo ---- Arnold ZWEIG [anolt cvajk] (naskiĝis la 10-an de novembro, 1887, mortis la 26-an de novembro, 1968) estis germana verkisto. Arnold Zweig naskiĝis en Glogau (nuntempe Glógów en Pollando), kiel filo de juda selisto. Ekde 1907 li studis en diversaj universitatoj germanistikon, filozofion, historion, psikologion kaj arthistorion. En 1913 li ekloĝis en Berlino. Dum la Unua Mondmilito li servis kiel soldato kaj post la milito li plene dediĉis sin al la verkado. En la jaro 1933 li elmigris al Palestino, sed en 1948 li revenis al Germanio kaj ekloĝis en Orienta Berlino, kie li en 1968 mortis. La verkaro de Arnold Zweig komence respegulis la psikoanalizon de Sigmund FREUD, kiun li atente studis. La spertoj de la milito, kiuj faris el li pacifiston, same kiel la judismo forte influis liajn verkojn. Li ne estis parenca al la germanlingva verkisto Stefan ZWEIG

Listo de verkoj


- Novellen um Claudia (romano, 1912)
- Ritualmord in Ungarn (dramo, 1914)
- De Vriendt kehrt heim (romano, 1932)
- Romanciklo: Der große Krieg der weißen Männer
  - Der Streit um den Sergeanten Grischa (1927)
  - Junge Frau von 1914 (1931)
  - Erziehung vor Verdun (1935)
  - Einsetzung eines Königs (1937)
  - Die Feuerpause (1954)
  - Die Zeit ist reif (1957)
- Hakardom shel Wandsbeck (romano en hebrea lingvo, 1943; germana eld. Das Beil von Wandsbeck, 1947)
- Traum ist teuer (romano, 1962)

1871

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1871 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1871 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- La Descent of Man ("Deveno de Homo") de Darvino
- 18-a de januaro : Germanio unuiĝas.
- de la 22-a de marto ĝis la 26-a de majo okazis la Pariza Komunumo
- 21-a de majo: Vital Maria GONÇALVES de OLIVEIRA iĝis episkopo de Olinda.
- 20-a de julio: Brita Kolumbio aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 28-a de septembro Leĝo de l' libera ventro kiu liberigis la gefiloj de sklavinoj de Brazilo
- Rui BARBOSA eniris en Brazila Liberala Partio.

Naskiĝoj


- Alberto COUTO FERNANDES
- 5-a de marto : Rosa LUKSEMBURG
- 27-a de marto : Germanio : Heinrich MANN
- 6-a de aprilo: José GARZÓN RUIZ
- 6-a de majo : Germanio : Christian MORGENSTERN
- 30-a de majo : William Ebenezer THOMSON
- 10-a de julio : Francio : Marcel PROUST
- 12-a de julio : Japanio : Onisabro DEGUĈI
- 20-a de julio : Mabel HARROD
- 30-a de aŭgusto : Ernest RUTHERFORD
- 27-a de septembro : Italio: Grazia DELEDDA
- 10-a de novembro : NOHARA Kiuiĉi
- 18-a de novembro : Adolf BISCHITZKY

Mortoj


- 25-a de majo : Charles DELESCLUZES
- 6-a de julio : Antônio de CASTRO ALVES
- 9-a de decembro : Josef MÁNES
- John HERSCHEL : Anglio ----
1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1871년 simple:1871


NOHARA Kiuiĉi

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto N EdE-N NOHARA Kiuiĉi, japano, instruisto. Naskiĝis en la 10 nov. 1871 en Tyohu, Yamaguti-ken. Esperantisto de 1906. Kunlaboris de 1907 je ,Le Monde Esperantiste', de 1908 je ,Internacia Pedagogia Revuo' kaj Japana Esperantisto'. Tradukis el sanskrito budaismajn sutrojn: „Sukhavativjuho“, 1932; „Samantamu-khaparivarto“, 1932; k. a. Trad. el ĉinaj klasikuloj de konfuciismo: ,Granda Lernado', 1932; ,Doktrino de Mezeco', 1932; ,Konstantaĵo de Fila Pieco‘, 1933.

Lisa TETZNER

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Lisa TETZNER < Germana lingvo ---- Lisa TETZNER [lisa tecner] (naskiĝis la 10-an de novembro, 1894, mortis la 2-an de julio, 1963) estis germana verkistino. Lisa Tetzner naskiĝis en Zittau, Saksio. Kiel junulino ŝi vizitis kursojn de voĉa trejnado kaj parolado. En la jaro 1917 ŝi konatiĝis kun la eldonisto Eugen DIEDERICHS, kiu publikigis kolektojn de fabeloj kaj instigis ŝin al plurjara turneo tra Germanio kiel fabelrakontistino. En 1919 ŝi publikigis sian unuan verkon Vom Märchenerzählen im Volk, en kiu ŝi priskribis siajn spertojn kiel rakontistino. En la jaro 1924 ŝi edziniĝis al la politike maldekstra verkisto Kurt HELD. En 1933 la paro fuĝis de la nazioj al Svislando. De 1937 ĝis 1957 Lisa Tetzner instruis profesiecan paroladon en la universitato de Basel. Ŝi mortis en Lugano, Svislando. La verkaro de Lisa Tetzner konsistas ĉefe el infanlibroj, el kiuj menciiendas la romanciklo Erlebnisse und Abenteuer der Kinder aus Nr. 67 : Odyssee einer Jugend. La naŭvoluma verko aperis inter 1933 ĝis 1949 kaj pritemis la travivaĵojn de gejunuloj dum la faŝismo en Germanio. Ŝi krome verkis rakontojn por plenkreskuloj kaj eldonis kolekton de fabeloj el la tuta mondo: Die schönsten Märchen der Welt für 365 und einen Tag (1924). TETZNER, Lisa

1925

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1925 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1925 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 17-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo.
- Kataluna Antologio publikita.
- Malfermo de unua Somera Universitato.
- Esperanto akceptita kiel klara lingvo en telegrafio.
- Apero de unua poŝtmarko en Esperanto.
- Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD kaj László SPIERER lernis Esperanton.
- La Kataluna Popolkanto publikita de Casas Jaume GRAU.
- Okazis en Parizo samtempe 2 konferencoj, nome la Internacia Konferenco por Uzado de Esperanto en Sciencoj Puraj kaj Aplikitaj organizita de la Internacia Scienca Asocio Esperantista, kaj la Dua Konferenco por la Uzado de Esperanto en Komerco kaj Industrio sub aŭspicioj de la Societo „Esperanto et Commerce“ kaj la Komitato de la Pariza Foiro.
- Fondita Esperanto-Organizo de la Ofichavantoj de Vieno.
- Esperanto Triumfonta iĝis Heroldo de Esperanto.
- Jaroslav HEYROVSKÝ kunkreis la polarografon.
- Francisco Cândido XAVIER fariĝis spiritisto.
- La Real Academia de la Lengua oficiale ŝanĝis la nomon de la lingvo "castellana" (Kastila) al "Español" (Hispana Lingvo).
- Irano : Mohamed Reza PAHLAVI proklamita imperiestro.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Turkio.
- 1-a de januaro: Norvegio : Oslo denove estas la nomo de la ĉefurbo, anstataŭ Christiania.
- Usono : Vajomingo : Nellie Tayloe ROSS fariĝis la unua virina ŝtatestro en Usono.
- Universala Telegrafa Unio deklaris Esperanton Klaran Lingvon.
- Britio: fondita la "Air Defences of Great Britain" (Aeraj Defendoj de Britio).
- Oni konvenciis ke Astronomia Tago ekis je media-nokto.
- 3-a de marto: Benito MUSSOLINI malfermis Italian Parlamenton.
- "Unione Sindacala Italiana" (Sindikata Itala Unio) malfermita.
- Leo TROTSKJ forigita de estraro de Milita Konsilantaro de Rusa Revolucio.
- Internacia Konferenco Pri Sano en Singapuro - Ligo de Nacioj
- Francisco FRANCO iĝis Koronelo.
- 21-a de februaro Grupo de Virgulino Ferreira da Silva (Lampião) venkis paraibajn militfortojn.
- Vivanta latino, Veltpiĉno, Internacia komunika lingvo kaj Universal (Radzeckim) kreitaj.

Naskiĝoj


- Maria ANGELOVA
- Hella LANKA
- Evaldo PAULI
- Edwin BURG
- Jiří ZVĚŘINA
- 14-a de januaro :