:: wikimiki.org ::
| 11-a De Majo |
11-a de majoHistorio > Tagoj > la 11-a de majo
----
La 11-a de majo estas la 131-a tago de la jaro (la 132-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 234 tagoj restas.
Je la 11-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 330 : Konstantinopolo (kiu ĝis tiam estis konita kiel Bizanco) estis farita kiel la ĉefurbo de Romia Imperio.
- 1858 : Minesoto fariĝis la 32-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- 1801 : Henri LABROUSTE, arkitekto
- 1887 : Paul WITTGENSTEIN, pianisto
- 1888 : Irving BERLIN, komponisto
- 1892 : Margaret RUTHERFORD, Britio, aktorino
- 1901 : Rose AUSLÄNDER, poetino
- 1904 : Salvador DALÍ, superrealisma artisto
- 1916 : Camilo José CELA
- 1952 : Renaud Séchan, kantisto, muzikisto.
Mortoj
- 1686 : Otto VON GUERICKE
- 1978 : Aldo MORO, itala politikisto
- 1981 : Bob MARLEY, Florido, fama regeisto.
- 2000 : José DUTRA MENDES
- 2001 : Douglas ADAMS, angla verkisto
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 10-a de majo - 12-a de majo
- 11-a de aprilo | 11-a de junio
- Historio - Tagoj.
ja:5月11日
ko:5월 11일
ms:11 Mei
simple:May 11
th:11 พฤษภาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
KonstantinopoloGeografio > Eŭropo > Bizancio
----
Konstantinopolo (romia nomo: Constantinopolis; greke: Konstantinoupolis) estas malnova nomo de la nuna urbo Istanbulo en Turkio. Ĝia originala nomo estis Bizancio (Greke: Byzantion). Ĝi estis en la eŭropa flanko de markolo Bosporo ĉe 41.01 Norde, 28.58 Oriente.
Nomo
"Konstantinopolo" estas esperantigo de "Konstantinoupolis," kiu signifas "Urbo de Konstantino" en la greka, kaj ricevis tiun nomon alude al la romia imperiestro Konstantino la 1-a kiam li faris ĝin la ĉefurbo de la Romia Imperio la 11-an de majo, 330. Efektive, Konstantino nomis ĝin Nova Roma aŭ Nea Rhome, sed tiu nomo neniam fariĝis ofta. Romo konservis siajn politikajn kaj komercajn privilegiojn.
Ĉefurbeco
Konstantinopolo estis unue la ĉefurbo de la Romia Imperio, tiam de la Bizanca Imperio, kaj ekde ĝia falo la 29-an de majo, 1453, de la Otomana Imperio. Kiam la Respubliko de Turkio fondiĝis en 1923, la ĉefurbo moviĝis de Istanbulo al Ankaro. Tamen, ankoraŭ la Patriarko de Konstantinopolo en kvartalo Fanar estas la estro de Greka Ortodoksa Eklezio kaj la ĉefa el la ortodoksaj patriarkoj . Otomanoj kutimis nomi sian ĉefurbon per diversaj nomoj, inkluzive per Konstantinopolo. Istanbulo fariĝis la oficiala nomo nur en 1930. La nomo Istanbulo devenas de la grekaj vortoj "stin poli", kiu signifas "ĉe la Urbo". Tiel la grekoj kutime aludis la "Urbon de la Urboj", kiel oni konis Konstantinopolon dum la bizanca epoko kaj poste.
Situo
Konstantino fondis la urbon sur Bizanco en duoninsulo apud natura haveno, Ora Korno, kiun oni povis fermi per ĉenoj. Situi ĉe Bosporo ebligis regis la komercon inter Azio kaj Eŭropo kaj inter Mediteraneo kaj Maro Nigra.
La urbo estis ŝirmita dum jarcentoj de ĝis du zonoj da muregoj, menditaj de Konstantino kaj Arkadio (6-a jarcento). Proksimaj fortikaĵoj kaj greka fajro ŝirmis ĝin kontraŭ pluraj invadantoj. Tamen perfido kaj turkaj kanonegoj (vidu Kerkaporta) venkis ilin.
La imperiestro estis gardita de fremdaj varengoj: unue skandinavoj el Rus, poste skotlandanoj aŭ anglosaksoj.
Ekonomio
La bizancia ŝtato monopolis komercon inter Eŭropo kaj Azio (tritiko, sklavoj, felo, sukceno, vino). Ankaŭ industrio, ĉefe pri luksaĵoj, estis tre regulita kaj koncentrita en la urbo.
En 554, bizanciaj monahoj kontrabandis silkvormojn el Ĉinio. La silkindustrio iĝis valoregan rimedon rekte regita de ŝtato.
La italaj maraj civitoj iom post iom trudis eĉ per krucmilito rompi la monopolon kaj liberigi la merkaton. Ĝenovo fine ricevis la kvartalon Pera (1115) kaj Venecio la kvartalon Galata (1082), kie ili havis magazenojn kaj ĝuis eksterteritoriecan staton.
En 1204, krucmilitistoj konkeris la urbon komencante la Latinan Imperion de Oriento, daŭronta ĝis 1264. Post la restarigo de greka dinastio, okcidenteŭropaj komercistoj (la antaŭaj italoj, katalunoj, provencanoj) ankoraŭ multe gravis
Inter 500 000 kaj 600 000 homoj loĝis en la urbo.
Dum la imperio kontrolis Egiption, la urbo ricevis tritikon, dividota por malriĉuloj, kortegaj servistoj kaj la gvardio. Post 6-a jarcento, ili devis kontenti per la tritiko de Trakio kaj Asia Minor.
La socia kaj politika vivo centris en la ĉevalkurejo. La ĉarteamoj (komence kvar, fine nur verdaj kaj bluaj) dividis la urbon laŭ politiko, urbadministrado kaj religio (vidu herezo). La imperiestro atente spektis la publikon.
Post la turka konkero, la princo de Moskvio, parenco de la lasta bizancia imperiestro, deklaris sin ties heredanto kaj nomis sin caro kaj Moskvon la tria Romo.
Vidu ankaŭ
- Hagia Sophia
- palaco Blakernas
- porphyrogenetas
- Studios
- ribelo Nika
- pesto
- Koncilio de Konstantinopolo
- Koncilio de Konstantinopolo de 381
- Koncilio de Konstantinopolo de 404
- Koncilio de Konstantinopolo de 553
- Koncilio de Konstantinopolo de 680
- Koncilio de Konstantinopolo de 691
- Koncilio de Konstantinopolo de 869
- Koncilio de Konstantinopolo de 1277
- Koncilio de Konstantinopolo de 1283
- Koncilio de Konstantinopolo de 1450
- Koncilio de Konstantinopolo de 1638
- Koncilio de Konstantinopolo de 1643
ja:コンスタンティノポリス
ko:콘스탄티노폴리스
Romia imperioHistorio > Romio > Romia Imperio
----
- daŭro: -27 ĝis 476 (okcidenta); ĝis 1453 (orienta)
- ĉefurbo: Romo
- teritorio: la landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo
- lingvo: la latina kaj la greka lingvo
- religio: idolkultoj; ekde la 4-a jarcento, ĉefe kristanismo
500px
- provincoj:(kun jaro de kreado kiel provinco) Akaio(Achaea) (-27) - Egipto (Aegyptus) (-30) - Afriko (Africa) (-146) - Alpes Cottiae - Alpes Maritimae - Alpes Penninae - Aquitania - Arabia Petraea (105) - Armenia Inferior - Armenia - Asia (-129) - Assyria - Baetica - Baleares - Belgica (-16) - Bithynia (-74) - Britannia (43) - Cappadocia (17) - Cilicia (-64) - Commagene - Corsica kaj Sardinia(-231) - Cyprus - Cyrenaica (-74) - Dacia (107) - Dalmatia (-167) - Epirus (pr. 60 p.K.) - Galatia (-25) - Germania Inferior (17) - Germania Superior (17) - Illyria - Italia - Lugdunensis - Lusitania (-27) - Lycaonia - Lycia - Macedonia (-146) - Mauretania (40) - Mesopotamia (115) - Moesia (-29) - Narbonensis (-120) - Noricum (-15) - Osroene - Palaestina - Pamphylia (43) - Pannonia (10) - Pisidia - Pontus - Rhaetia (-15) - Sicilia(-241) - Sophene - Syria (-64) - Tarraconesis (-197) - Thracia (46)
- imperiestroj: Vidu listo de romiaj imperiestroj
- Spartacus
La romia imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.)
estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ
Mediteraneo dum la kvin jarcentoj. En 476
Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de
ĝermanaj barbaroj. La orienta, greka duono de imperio, kiu
regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la
gvido de Konstantinopolo kiel la Bizanca imperio.
La ĝermanoj mem poste penis restarigis la imperion sub la nomo
la Sankta Romia Imperio.
La romia imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la
finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per
eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj
militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel
la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato
nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de
imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la
imperio fine vidis jarcentojn da paco -- la tiel-nomata
Pax Romana aŭ romia paco.
Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis
Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de
Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano,
Dacion (nuna Rumanio), Anatolion,
Sirion, Palestinon, Egiption
kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe Romio ankaŭ tenis
Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion.
La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan
fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo
estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste
forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie.
ja:ローマ帝国
ko:로마 제국
simple:Roman Empire
MinesotoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Minesoto
----
Dosiero:us-mn.gif
Minesoto (angle, Minnesota [min-e-SO-ta]) fariĝis la 32-a ŝtato de Usono je la 11-a de majo 1858.
Loĝantaro: 4,919,479 (en 2000)
Ĉefurbo: Saint Paul
TTT-ejo de Minesoto en la angla http://www.state.mn.us
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:ミネソタ州
ko:미네소타 주
1801Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1801
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1801 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Aŭstrio kaj Francio faris provizoran pacon
- Establiĝis la Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando kun unu monarko kaj unu parlamento
Naskiĝoj
Mortoj
- 25-a de marto : Novalis
----
1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801| 1802 | 1803 | 1804 | 1805 | 1806
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1801년
1887Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1887
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1887 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Ekesto de Esperanto.
- Aleksandro DAMBRAUSKAS eklernis Esperanton.
- Nieuwe Binnenweg 176 (domo de la Centra Oficejo de UEA ekde 1962) estis konstruita.
- Dua Volapukista Kongreso; fundata la Internacia Akademio de Volapuko.
- Francisko Valdomiro LORENZ eklernis Volapukon
- Édouard STEPHAN eltrovis la Stephan-an Kvinopon
- 6-a de januaro: Ulises HEUREAUX iĝis (je dua fojo) prezidento de Domingo.
- 6-a de marto: Unua Presbiterana eklezio en Brazilo.
- 15-a de marto: kreita Diocezon de Monako.
- 26-a de marto: Ĉinio cedis Makaon al Portugalio.
- 4-a de junio: Rafael Wenceslao NÚÑEZ MOLEDO iĝis (je 3-a fojo) prezidento de Kolombio.
- 26-a de junio: fondita la "Clube Militar" en Rio-de-Ĵaneiro.
- 26-a de julio: Zamenhof lanĉas sian "Unuan Libron" (pri Esperanto).
- 20-a de septembro: Encikliko 'Vi è Ben Noto' de Papo Leono la 13-a.
- 24-a de septembro: Sankta Jose Maria RUBIO iĝis paŝtro.
- 1-a de decembro: Traktato inter Portugalio kaj Ĉinio.
Naskiĝoj
- Boris KOTZIN
- Le Corbusier
- Blaise CENDRARS
- 10-a de januaro: José Américo de ALMEIDA, Brazila verkisto kaj politikisto.
- 12-a de januaro : Saldanha Jorge de CARREIRA
- 3-a de februaro: Georg Trakl
- 8-a de februaro: Heinrich SPOERL
- 5-a de marto: Heitor VILLA-LOBOS, Brazila muzikisto.
- 9-a de marto : Leoplod BERGER
- 13-a de marto: Francisco de Assis CINTRA
- 22-a de aprilo: OOI Manabu
- 7-a de majo: Gilberto AMADO, Brazila verkisto
- 25-a de majo: Sankta Francesco FORGIONE, kromnomata Paŝtro Pio.
- 24-a de junio: Hungario: KARINTHY Frigyes
- 28-a de junio : Leon ROSENSTOCK
- 7-a de julio: Belarusio: Marc CHAGALL superrealisma pentristo
- 16-a de julio: Anatolo KOCH
- 29-a de julio: Rafel ISRAELS
- 12-a de aŭgusto : Lizzie IDDON
- 17-a de aŭgusto: Karolo la 1-a (Aŭstrio) lasta imperiestro de Aŭstrio.
- 19-a de aŭgusto : Anna GYLLSDORFF
- 30-a de oktobro: Georg HEYM
- 31-a de oktobro: CHIANG Kai-shek
- 3-a de novembro: Robert MURRAY
- 10-a de novembro: Arnold ZWEIG
- 22-a de decembro: Barato: Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
Mortoj
- 19-a de februaro: Multatuli: Nederlanda verkisto
Esperanto-libroj eldonitaj en 1887
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Meĵdunarodnyj jazyk: predislovie i polnyj uĉebnik / Dr. Esperanto. - Varŝava: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Jezyk miedzynarodowy: przedmowa i podrecznik kompletny : por Poloj / Dr. Esperanto. - Warszawa: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale: préface et manuel complet : por francoj / Dr. Esperanto. - Varsovie: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationale Sprache: Vorrede und vollständiges Lehrbuch: por germanoj / Dr. Esperanto. - Warschau: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
----
1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1887년
simple:1887
th:พ.ศ. 2430
1888Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1888
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1888 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 18-a de januaro : Zamenhof eldonis la libron Dua Libro de l'lingvo internacia.
- La volapukista Klubo de Nürnberg transiras al Esperanto.
- Louis de BEAUFRONT aliĝis al Esperanto.
- Kreitaj Kosmo kaj Mundolingvo.
- Latvio : Unua eldono de Laĉplesis, nacia epopeo.
- Brazilo malpermesas sklavecon.
- Brunejo iĝas protektorato de Britio.
Naskiĝoj
- 24-a de januaro : Vicki BAUM
- 10-a de februaro : Egipto : Giuseppe UNGARETTI
- 17-a de februaro : Max BUTIN
- 6-a de majo : Arie Leopold MOREAU
- 1-a de junio : Ludwig PUFF
- 28-a de junio: OSSAKA Kenji
- 23-a de julio : Usono : Raymond CHANDLER
- 8-a de septembro : Katalunio Josep GRAU-CASAS
- 16-a de septembro : Finnlando : Frans Eemil SILLANPÄÄ
- 10-a de oktobro : Kartvelio : Jakov DAVIDOV
- 14-a de oktobro : Novzelando : Katherine MANSFIELD
- 24-a de novembro : Dale CARNEGIE
- 2-a de decembro: Gaetano FACCHI
- 23-a de decembro : Friedrich WOLF
- 28-a de decembro : Germanio : Friedrich Wilhelm MURNAU
- Svislando : Hans Hermann KÜRSTEINER
- Japanio : K. OSSAKA
Mortoj
- 29-a de januaro : Italio : Edward LEAR
- 4-a de julio : Theodor STORM
Esperanto-libroj eldonitaj en 1888
- Einstein, Leopold: La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems: Vorwort, Grammatik und Styl nebst Stammwörter-Verzeichniß nach dem Entwurf des Pseudonymen Dr. Esperanto / zum ersten Male methodisch geordnet und ausgearbeitet von Leopold Einstein. - Nürnberg: Verl. von J. A. Stein's Buch- & Kunsthandlung, 1888. - 78 p. : tabelo
- Puŝkin, Aleksandr Sergejeviĉ: La neĝa blovado. Trad. A. Grabowski'. - Varsovio: Kelter, 1888. - 21 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Aldono al la "Dua libro de l' lingvo internacia" / [Dr. Esperanto]. - [Varsovie: Samenhof, 1888]. - 19 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dua libro de l' lingvo internacia / Dr. Esperanto. -Varsovio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Vtoraja kniga meĵdunarodnogo jazyka / Dr. Esperanto. -Varŝava: Izd. avtora, 1888. - 52 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Di veltŝprache: por izraelidoj / verf. f n Doktor Esperanto. - Warszawa: Lawinsky, 1888. - 66 p.
----
1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1888년
simple:1888
1892Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1892
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1892 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- en Francio Louis DE BEAUFRONT komencas eldoni Esperanto-lernilojn.
- en Belgio ties unua Esperantisto,Armand DETHIER, komencas publikigi artikolojn pri Esperanto.
- René LEMAIRE kaj Wilhelm RÓBIN iĝis Esperantistoj.
- SIMOSE Kentarô iĝis unua Esperantisto en Japanio.
- Odo BUJWID iĝis profesoro en Universitato de Krakovo.
- En La Esperantisto kelkfoje aperis proponoj ke ĉiu esperantisto portu ian signon.
- En Japanio DEGUĈI Nao fondas la religian komunumon Oomoto.
- Kreita Akademi Internasional de Lingu Universal.
- en Pittsburgh (Usono) okazas la Homestead Steel Strike (Homsteda Ŝtalo-Striko), pro kiu pluraj homoj mortis.
- en Germanio Karl MAY komencas publikigi "Rakontoj pri vojaĝoj"... kaj iĝas sukcesa aŭtoro
Naskiĝoj
- Pál ROBICSEK
- Ernest DREZEN
- Adam JODKO
- Henrik GELGER : Frua esperantisto
- 3-a de januaro : Sud-Afriko : J.R.R. TOLKIEN
- 29-a de januaro : Germanio : Ernst LUBITSCH
- 12-a de februaro: Vlado JUKL
- 1-a de marto: Japanio: Tokio: AKUTAGAWA Ryunosuke
- 8-a de marto : Viktor BONDE
- 23-a de aprilo : Richard HUELSENBECK
- 11-a de majo : Britio: Margaret RUTHERFORD
- 26-a de junio : Pearl S. BUCK
- 4-a de julio : Helmi DRESEN
- 12-a de septembro : Albin Henning HALLDOR
- 16-a de septembro : Werner BERGENGRUEN
- 20-a de novembro: Grietje Harmina BENINK
- 20-a de decembro: K. M. KOLOBAŜKIN
- 25-a de decembro : Irlando : Rebecca WEST
Mortoj
- 23-a de aŭgusto : Brazilo : Rio-de-Ĵanejro : Deodoro da FONSECA
- 6-a de oktobro : Alfred, Lord TENNYSON
Esperanto-libroj eldonitaj en 1892
- Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La neĝa blovado : Trad. A. Grabowski. - [2. eld.] [S. Peterburg, 1892]. - 21 p.
----
1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1892년
simple:1892
Margaret RUTHERFORDMargaret RUTHERFORD (naskiĝis la 11-an de majo 1892, mortis la 22-an de majo, 1972) estis brita aktorino.
Post sukcesa teatra kariero ŝi en la jaro 1936 unuafoje aperis en filmoj: plej ofte en karakteraj roloj, kiuj bone montris ŝian grandan komedian talenton.
Mondfamon ŝi gajnis kiel Miss MARPLE, la fama protagonistino en pluraj krimromanoj de Agatha CHRISTIE, kiun ŝi prezentis en kvin filmoj. La rolon de ŝia filmpartnero, la iom timema helpanto de la detektivino, cetere transprenis ŝia realviva edzo: la aktoro Stringer DAVIS.
En la jaro 1963 Margaret RUTHERFORD gajnis Oskaron : por la plej bona epizoda rolo en la filmo The V.I.P.s.
Listo de filmoj:
- Dusty Ermine (1936)
- Troubled Waters (1936)
- Talk of the Devil (1937)
- Spring Meeting (1940)
- Quiet wedding (1940)
- Blithe Spirit (1946)
- While the Sun Shines (1947)
- Meet me at Dawn (1947)
- Miranda (1948)
- Her Favourite Husband (1949)
- Passport to Pimlico (1949)
- The Happiest Days of your Life (1950)
- The Magic Box (1951)
- Castle in the Air (1952)
- The Importance of Being Earnest (1952)
- Curtain up (1953)
- Trouble in Store (1953)
- The Runaway Bus (1954)
- Mad about Men (1954)
- Aunt Clara (1954)
- An Alligator Named Daisy (1955)
- The Smallest Show on Earth (1957)
- I’m all right Jack (1959)
- Murder, She Said (1961)
- The V.I.P.s (1963)
- The Mouse on the Moon (1963)
- Murder at the Gallop (1963)
- Murder Most Foul (1964)
- Murder Ahoy (1964)
- Falstaff (1965)
- The Alphabet Murder (1966)
- Arabella (1967)
- A Countess from Hong Kong (1967)
RUTHERFORD, Margaret
RUTHERFORD, Margeret
1901Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1901
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1901 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- La pariza eldonejo Hachette komencas publikigi verkoj pri kaj en Esperanto.
- Fondita unua E-asocio en Slovakio, la Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj en Brno.
- Fondita unua E-asocio en Hungario, en Budapesto
- Zamenhof kreis la Hilelismon.
- Eklernis Espernaton:
Frederiko VILLAREAL, Barono de Menil, Théophile CART, Hjalmar Johannes RUNEBERG kaj Cornelis Jacob BAART de la Faille.
- Kreita Latineca angla
Naskiĝoj
- 31-a de januaro : Marie Luise KASCHNITZ
- 1-a de februaro : Usono : Clark GABLE
- 14-a de februaro : Rolf WANKA
- 18-a de februaro : Hugo HAAS
- 15-a de marto : Juntaro IŬAŜITA
- 7-a de majo : Usono : Gary COOPER
- 11-a de majo : Rose AUSLÄNDER
- 20-a de aŭgusto : Italio : Salvatore QUASIMODO
- 15-a de septembro : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 3-a de novembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- 23-a de novembro : Marieluise FLEISSER
- 5-a de decembro : Walt DISNEY
- 27-a de decembro : Germanio : Marlene DIETRICH
- Ĉeĥio : Antonín SATTEK
- Wim QUISPEL
- Aleksandro ERJUĤIN
Mortoj
- 22-a de januaro : Britio : Reĝino Viktorino
- Ĉeĥio : Julius ZEYER
- 27-a de januaro : Giuseppe VERDI
- 13-a de marto : Benjamin HARRISON
- 7-a de julio : Svislando : Johanna SPYRI
- 14-a de septembro : William McKINLEY
----
1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1901年
ko:1901년
Rose AUSLÄNDERLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Rose AUSLÄNDER < Germana Lingvo
----
Rose AUSLÄNDER [roze AŬSlende], origine: Rosalie Beatrice Ruth SCHERZER (naskiĝis la 11-an de majo, 1901, mortis la 3-an de januaro, 1988) estis germana poetino.
Naskiĝinte en Czernowitz (nuntempe: Cernivci en Ukrainio), la filino de juda familio studis literaturon kaj filozofion en sia hejmurbo, sed ĉesigis la studadon post la morto de la patro en 1920. En 1921 ŝi kune kun sia estonta edzo Ignaz AUSLÄNDER elmigris al Usono. La paro geedziĝis en la jaro 1923, sed disiris tri jarojn poste. Kvankam ŝi ekde 1926 estis usona civitanino, ŝi en 1931 revenis al sia patrujo, por flegi sian malsanan patrinon. Dum tiu tempe ŝi ekkonis la grafologon Helios HECHT; ŝi vivas kun li ĝis 1936. La usonan civitanecon ŝi intertempe perdis, ĉar ŝi dum pli ol tri jaroj ne plu vivis tie. Post la fino de ŝia amrilato, ŝi transloĝiĝis al Bukareŝto.
Sian unuan poemaron Rose Ausländer publikigis en la jaro 1939 en Czernowitz. Ekde 1941 ŝi devis kaŝi sin kaj sian familion de la nazioj, kiuj okupis la urbon. Ŝi konatiĝis kun Paul CELAN, kiu esence influis ŝian verkadon. En 1944 ŝi denove elmigris al Usono kaj kvar jaron poste ŝi rericevis la usonan civitanecon. Ŝi komencis verki angle kaj nur ekde 1956 ŝi denove verkis germanlingve.
Ekde1966 Rose Ausländer vivis en Okcidenta Germanio. Pro grava artrito ŝi ekde 1978 devis dikti siajn tekstojn, ĉar ŝi ne plu povis mem skribi. Gajninte multajn literaturpremiojn, ŝi mortis en Düsseldorf.
Listo de verkoj
- Der Regenbogen (poemoj, 1939)
- Blinder Sommer (poemoj, 1965)
- 36 Gerechte (poemoj, 1967)
- Inventar (poemoj, 1972)
- Andere Zeichen (poemoj, 1974)
- Ohne Visum (poemoj kaj lirika prozo, 1974)
- Doppelspiel (poemoj, 1977)
- Es ist alles anders (poemoj, 1977)
- Mutterland (poemoj, 1978)
- Mein Atem heißt jetzt (poemoj, 1981)
- Mein Venedig versinkt nicht (poemoj, 1982)
- Einverständnis (poemoj, 1982)
- Festtag in Manhattan (poemoj, 1985)
- Ich spiele noch. Neue Gedichte (poemoj, 1987)
En Esperanto aperis
Momentoj el eterno / Rozalino Auslendo. Trad. de Francisko-Georgo ROJSLERO.
Grafiko de Ritino Rojslero-Bukelo. - [1. eld.] - [Gerlingen]: Eld. Blajĥero, [1989]. - 116 p. : ilustr.
ISBN 3-88350-506-4
Lasta reveno / Rose Ausländer. Trad. de Franz-Georg RÖSSLER.
Graphik von Rita RÖSSLER-BUCKEL. - [Dudenhofen]: Eld. Ponto,
[1994]. - 79 p. : ilustr.
ISBN 3-9803-793-2-9
ja:ローゼ・アウスレンダー
Salvador DALÍ
Salvador Domenec Felip Jacint DALÍ Domenech (11-a de majo 1904 - 23-a de januaro 1989) estis grava kataluna artisto, plej konata pro sia superrealismaj verkoj kaj la emo provoki la publikon. La verkaro de Dalí estas rimarkinda pro okulfrapa kombino de bizaraj sonĝaj bildoj kun bonega pentrista kapablo influita de renesancaj majstroj. Dalí estis artisto kun grandaj talento kaj imagivo.
Biografio
Dalí naskiĝis la 11-an de majo en la urbo Figueres, Katalunio, Hispanio, kiel filo de la riĉa kaj alte estimata mezklasano Salvador Dalí i Cusí (cetere, unu el la pioniroj de Esperanto en Katalunio). Dalí studis en la urba pentra lernejo, kie li ricevis sian unuan formalan artan trejnadon. En 1916 li ekkonis modernan pentroarton dum somera feriado en Cadaqués kun la familio de Ramon PICHOT, loka artisto, kiu ofte vojaĝis al Parizo.
La sekvan jaron la patro de Dalí organizis ekspozicion de liaj karbonkrajonaĵoj en la familia hejmo. Li havis sian unuan publikan ekspozicion en la urba teatro de Figueres en 1919. En 1921 lia patrino mortis pro kancero, kaj lia patro edziĝis al lia onklino, pro kio la juna Salvador sentis malplezuron.
Dalí ankaŭ eksperimentis pri dadaismo, kio certe influis lian laboron dum lia tuta vivo. Tiam li estis bona amiko de la poeto Federico GARCÍA LORCA kaj de la filmisto Luis BUÑUEL. Dalí foriris el la Akademio en 1926 preskaŭ ekzameniĝinta, kiam li konstatis ke neniu en la akademio estas kompetenta por ekzameni lin.
En tiu jaro li unuafoje vizitis Parizon, kie li renkontiĝis kun Pablo PICASSO, kiu la junan artiston ŝatis; al la pli maljuna artisto Joan MIRÓ jam rakontis favore pri Dalí. En sekvaj jaroj tiu faris kelkajn pentraĵojn, kiuj montris grandan influon de Picasso kaj Miró , do li palpe serĉis evoluon de sia stilo. En la 1920-aj jaroj aperis kelkaj inklinoj, kiujn Dalí daŭrigisis dumvive , iel: Dalí akceptis influojn de ĉiuj artaj stiloj, kiujn li povis trovi kaj produktis verkojn ekde plej klasika akademia stilo ĝis la plej "avangarda", iam en apartaj laboraĵoj, iam kune. Ekspozicio de siaj laboroj en Barcelona provokis multe de atento kaj en la kritikistoj reagis jen per glorigo jen per rebato.
1929 estis grava jaro en la vivo de Dalí; kun hispana filmisto Luis Buñuel li kontribuis al la mallonga filmo Un chien andalou kaj ekkonis sian muzon kaj estontan edzinon Gala, naskiĝintan Helena Deluvina Diakinoff.
Li aliĝis al la superrealisma movado, el kiu poste lin elpelos André BRETON pro liaj faŝismemaj tendencoj.
Dum la hispana milito la apogis la flankon de generalo Franco, kontraste al la sinteno de siaj antaŭaj amikoj.
En 1940 li translokiĝos al Usono, kie li akiros plian famon kaj grandan ekonomian sukceson.
En 1974 li inaŭguras la Teatron-Muzeon Dalí en sia naskiĝurbo Figueras.
Iom antaŭ sia forpaso li estis nomumita Markizo de Púbol.
Kelkaj liaj citaĵoj
- "La sola diferenco inter mi kaj frenezulo estas: Mi ne estas freneza."
- "Kiam mi estis sesjara, mi deziris esti Napoléon BONAPARTE. De tiam miaj ambicioj plukreskis konstante."
- "Ĉiumatene, kiam mi vekiĝas, mi sentas la plejan el inter ĉiaj ĝuoj: esti Salvador Dalí."
DALI SALVADOR
DALI SALVADOR
ja:サルバドール・ダリ
Camilo José CELALiteraturo > Hispanlingva Literaturo > Camilo José CELA < Hispana Lingvo
----
Camilo José CELA [kamilo ĥoSE sela] ( - la 11an de majo 1916 en Iria-Flavia (Galegio), † la 17an de januaro 2002) estis hispana verkisto. En la jaro 1989 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.
Famaj verkoj
- La familia de Pascal Duarte (romano, 1942)
- Viaje a la Alcarria (vojaĝraporto, 1948)
- La colmena (romano, 1951)
- San Camilo (romano, 1969)
- Mazurca para dos muertos (romano, 1983)
En Esperanto aperis:
La familio de Pascual Duarte / trad. Fernando de DIEGO. - [Barcelona: Esperanto-Centro, proks. 1985]. - 163 p. :
ilustr. - (Hispana literaturo ; 1)
ISBN 84-398-3623-6
Originalo: La familia de Pascual Duarte
CELA CAMILO JOSE
Otto VON GUERICKESciencisto > Otto VON GUERICKE > Historio de Scienco kaj Teknologio
----
La germana fizikisto kaj inĝeniero Otto VON GUERICKE (origine: Otto VON GERICKE) naskiĝis je la 20-a de novembro 1602 en Magdeburg kaj mortis je la 11-a de majo 1686 en Hamburgo. Li unue studis juron en Leipzig, Helmstedt kaj Jena, poste li transloĝiĝis al Leiden por studi tie krom juro ankaŭ matematikon, natursciencon kaj la konstruadon de fortikaĵoj. En la jaro 1626 li revenis al Magdeburg, kie li ekde 1646 estis unu el la kvar urbestroj. En 1681, kiam en sia hejmurbo divastiĝis la pesto, li transloĝiĝis al Hamburgo.
Grandaj meritoj de Otto von Guericke estas la invento de la aerpumpilo. Li donis la pruvon ke vakuo ekzistas kaj povas esti produktata. El multaj eksperimentoj, per kiuj li publike montris la ecojn de la vakuo, plej famaj estas tiuj de la du duongloboj: li kunigis ilin, elpumpis la aeron kaj po ok (poste 12 kaj 20) ĉevaloj ligitaj al ĉiu flanko ne povis disigi ilin.
La Universitato de Magdeburg estas nomata laŭ Otto von Guericke.
ja:オットー・フォン・ゲーリケ
1981Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1981
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1981 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
- Kreita planlingvo Gloso.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Grekio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek".
- Francio : François MITTERRAND fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko (li estas la unua maldekstra prezidento en la Kvina Respubliko, t.e. ekde 1958).
- Andoro : La ĉefministra posteno establitas.
- Brixton, Londono en aprilo okazis seriozan tumulton kaj grandajn batalojn inter la polico kaj la enloĝantoj.
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Je la 25-a de majo, ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlabora Konsilio de la Golfo. En Um-Al-Kajvano emiriĝas Raŝid Bin Ahmad al-Mu'alla, kaj en Aĵmano, Humad Bin Rashid an-Nuaimi.
- Antigvo-Barbudo aplikas postenon de guberniestro kaj membriĝas en Brita Komunumo.
- Belizo sendependiĝas.
- Al UNO aniĝas Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo.
- 20-a de januaro: 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.
Naskiĝoj
- SZEKERES Melinda
- 17-a de majo : Cosma Shiva HAGEN
- 9-a de junio : Natalie PORTMAN
Mortoj
- Valda VINAŘ
- Roberto das NEVES
- 30-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 11-a de majo : Usono : Florido : Bob MARLEY
- 13-a de julio : André SCHILD
- 27-a de novembro : Lotte LENYA
- 29-a de novembro : Natalie WOOD
----
1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1981
ja:1981年
ko:1981년
simple:1981
th:พ.ศ. 2524
FloridoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Florido
----
Florido (angle, Florida [FLOR-i-da]) fariĝis la 27-a ŝtato de Usono je la 3-a de marto, 1845.
Pro la bona vetero, multaj homoj translokiĝas al Florido post emeritiĝo. Preskaŭ 19 procento de la loĝantaro estas pli ol 65 jaraĝa.
Spaco-Centro Kennedy, de kie NASA lanĉas kosmo-pramojn kaj direktas spac-vojaĝojn, troviĝas en Kabo Canaveral, Florido.
Multaj homoj el Kubo provas enmigri al Usono per boato al Florido. En 1980 pli ol 100,000 kubaj rifuĝintoj eniris, plejparte t | | |