:: wikimiki.org ::
| 12-a De Decembro |
12-a de decembroHistorio > Tagoj > la 12-a de decembro
----
La 12-a de decembro estas la 346-a tago de la jaro (la 347-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 19 tagoj restas.
Je la 12-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1787 : Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- 1821 : Gustave FLAUBERT, Francio
- 1882 : Jiri MAHEN
- 1915 : Frank SINATRA, Usono
Mortoj
- 2003 : Fadwa TUQAN, palestina poetino
- 2003 : Heydar ALIEV, Azerbajĝano
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
- 11-a de decembro | 13-a de decembro
- 12-a de novembro | 12-a de januaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:12月12日
ko:12월 12일
simple:December 12
th:12 ธันวาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1787Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1787
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1787 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de januaro: William HERSCHEL malkovris du lunojn de Urano, Titania (luno) kaj Oberono (luno).
- 7-a de decembro: Delavaro fariĝis la 1-a ŝtato de Usono.
- 12-a de decembro: Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono.
- 18-a de decembro: Nov-Ĵerzejo fariĝis la 3-a ŝtato de Usono.
- Britio kreas Siera-Leonon.
- Subskribiĝis la usona konstitucio.
- Verko de Antoine LAVOISIER pri kemia nomenklaturo.
- La opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus MOZART
Naskiĝoj
- 26-a de aprilo: Ludwig UHLAND
Mortoj
-
----
1782 | 1783 | 1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1787년
simple:1787
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
Gustave FLAUBERTLiteraturo > Franclingva Literaturo > Gustave FLAUBERT < Franca Lingvo
----
Gustave FLAUBERT (naskiĝis la 12-an de decembro, 1821, mortis la 8-an de majo, 1880) estis franca verkisto.
Li naskiĝis en Rouen. En sia verkado li daŭre ŝanceliĝas inter romantikismo kaj realismo, respegulante per tio ankaŭ sian propran internan malakordon. Ofte li estas konsiderata kiel la plej granda stilisto.
Al lia amikaro apartenis verkistoj kiaj George SAND, Guy DE MAUPASSANT, Edmond DE GONCOURT kaj Jules DE GONCOURT. Flaubert mortis en Croisset.
Flaubert estis filo de kirurgo, sed li mem studis juron en Parizo, tamen pro epilepsiaj atakoj li ne finis la studadon. Post la morto de la patro en 1846 li vivis kun la patrino kaj nevino en Rouen, poste li translokiĝis al la proksima Croisset kaj dediĉis sin plene al la literaturo. Li laboris tre malrapide, strebante pri plej perfekta stilo, tial liaj verkoj ne estas multaj, sed majstraj.
Listo de verkoj:
- Madame Bovary (1857, Sinjorino Bovary)
- Salammbo (1862, Salambo)
- L’education sentimentale (1869, Sentimentala edukado)
- La Tentation De Saint Antoine (1874, La tentado de Sankta Antonio)
- Trois contes (1877, Tri rakontoj: Simpla koro; Herodiasa; La legendo de Sankta Juliano Helpema)
- Bouvard et Pécuchet (fragmento, eld. 1881, Bouvard kaj Pécuchet)
Pri Gustave FLAUBERT, Jean-Paul SARTRE verkis L'idiot de la Famille (1972)
Laŭ liaj verkoj estis filmitaj ĉ. 25 filmoj (Madame Bovary 10-foje, Bouvard et Pécuchet 3-foje, Salambo 2-foje).
En Esperanto aperis
Simpla koro; Herodiasa (du noveloj) / Trad.: L. BOURGOIS ; P. COMBOT. – Paris, 1989
La legendo de Sankta Juliano Helpema / Trad.: Hector HODLER. – Paris : UFE, 1990
ja:ギュスターヴ・フローベール
ko:귀스타브 플로베르
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
Jiri MAHENLiteraturo > Ĉeĥlingva literaturo > Jiří MAHEN < Ĉeĥa Lingvo
----
Jiří MAHEN (naskiĝis la 12-an de decembro 1882 en Čáslav - mortis la 22-an de mano 1939) en Brno, propranome Antonín Vančura, estis ĉeĥa poeto, prozisto kaj dramverkisto, fondinto de la urba biblioteko en la urbo Brno (nun Mahen-biblioteko). Laŭ lia verko Husa na provázku (Ansero sur ŝnuro) estis nomita moderna teatro en Brno.
Jiří Mahen estis la tria el dek tri infanoj de bakisto. Li studis gimnaziojn en Čáslav kaj Mladá Boleslav, filozofion en Prago. Nelonge li instruis en Přerov, ekde 1910 laboris kiel redaktoro en Brno. Li funkciis ankaŭ kiel dramaturgo de Nacia Teatro en Brno, instruis en la konservatorio kaj laboris kiel bibliotekisto en la urba biblioteko, kiun li fondis. Post la nazia okupacio de Ĉeĥoslovakio li mortigis sin. Unu el la plej grandaj ĉeĥaj verkistoj Vladislav VANČURA estis lia nevo.
Dramoj
- Juanův konec (La fino de Juan, 1905)
- Klíč (Ŝlosilo, 1907)
- Theseus (Tezeo, 1909)
- Jánošík (Jánošík, 1910) - pri la slovaka nacia heroo Juraj JÁNOŠÍK
- Mefistofeles (Mefistofelo, 1910)
- První deště (Unuaj pluvoj, 1910)
- Uliška odvahy (Strateto de kuraĝo, 1917)
- Mrtvé moře (Morta maro, 1918)
- Josef se vrátil (Jozefo revenis, 1919)
- Lavička (Benketo, 1919)
- Náměsíčný (Somnambulo, 1919)
- Nebe, peklo, ráj (Ĉielo, infero, paradizo, 1919)
- Píseň života (Kanto de la vivo, 1919)
- Chroust (Majskarabo, 1920)
- Generace (Generacio, 1920)
- Husa na provázku (Ansero sur ŝnuro, 1925)
- Praha-Brno-Bratislava (1927)
- Nasredin čili Nedokonalá pomsta (Nasredin aŭ neperfekta venĝo, 1930)
- Selská rebelie (Kampula ribelo, 1930)
- Rodina (Familio, 1933)
- Mezi dvěma bouřkami (Inter du tempestoj, 1938)
Poemoj
- Černovská masakra (La masakroj en Černov, 1907)
- Plamínky (Flametoj, 1907)
- Balady (Baladoj, 1908)
- Duha (Ĉielarko, 1916)
- Tiché srdce (Silentema koro, 1917)
- Kozí bobky z Parnasu (Kaprofekoj el Parnaso, 1921)
- Dezertér (Dizertinto, 1923)
- Scirocco (Scirocco, 1923)
- Básně (Poemoj, 1928)
- Požár Tater (Incendio de Tatroj, 1934)
- Rozloučení s jihem (Adiaŭo kun la sudo, 1934)
Prozo
- Podivíni (Stranguloj, 1907)
- Kamarádi svobody (Kamaradoj de la libereco, 1909)
- Díže (Knedujo, 1911)
- Dvě povídky (Du rakontoj, 1911)
- Co mi liška vyprávěla (Kion vulpino rakontis al mi, 1914)
- Dvanáct pohádek (Dek du fabeloj, 1918)
- Měsíc (1920)
- Rybářská knížka (Fiŝista libro, 1921)
- Zpívající pyramida (Kantanta piramido, 1921)
- Knížka pro každého spiritistu (Libro por ĉiu spiritisto, 1922)
- Rouletabille v Čechách aneb Sebrané spisy Floriána Kreuzmanna (Rouletabille en Bohemio aŭ Kolektitaj verkoj de Florián Kreuzmann, 1922)
- Hercegovina (Hercegovino, 1924)
- Nejlepší dobrodružství (La plej bona aventuro, 1929)
- Člověk ve všech situacích (Homo en ĉiuj situacioj, 1930)
- Povídky a kresby (Rakontoj kaj desegnoj, 1931)
- Toulky a vzpomínky (Vagadoj kaj rememoroj, 1931)
Eseoj
- Máchova poezie a její význam (La poezio de Mácha kaj ĝia signifo, 1910)
- Před oponou (Antaŭ la teatra kurteno, 1920)
- Jak se dělá divadlo (Kiel oni faras teatron, 1921)
- Moderní drama snadno a rychle (Moderna dramo facile kaj rapide, 1921)
- Narabovaná kultura (Rabe kolektita kulturo, 1921)
- O umění Růženy Němcové a Boženy Svobodové (Pri la arto de Růžena Němcová kaj Božena Svobodová, 1921)
- Rozřešme českou divadelní otázku (Ni solvu la ĉeĥan teatran demandon, 1922)
- Režisérův zápisník (La notlibro de reĝisoro, 1923)
- Kniha o českém charakteru (Libro pri la ĉeĥa karaktero, 1924)
- Knížka o čtení praktickém (Libro pri praktika legado, 1924)
- Nutnosti a možnosti veřejných knihoven (Necesoj kaj ebloj de publikaj bibliotekoj, 1925)
- Kapitola o předválečné generaci (Ĉapitro pri la antaŭmilita generacio, 1934)
En Esperanto aperis
- La koboldo Ondra (tr. Moraviaj Esperanto-Pioniroj, el la libro "Kion vulpino rakontis al mi)
Frank SINATRAKino > Aktoroj > Frank SINATRA < Muziko
----
Frank SINATRA [frenk siNAtra] (naskiĝis la 12-an de decembro 1915, mortis la 14-an de majo 1998) estis usona kantisto kaj aktoro. Lia plena nomo estis Francis Albert SINATRA.
Naskiĝinte en en Hoboken, Nov-Ĵerzejo, la filo de siciliaj enmigrintoj komencis sian karieron kiel kantisto en diversaj dancorkestroj. Ekde 1943 li kantis sole. Pro sia intensa voĉo kaj sia sentoplena kantado li baldaŭ famiĝis kaj ricevis la kromnomon The Voice (= la voĉo). Kiel aktoro li ĉefe en la 1950-aj jaroj furoris.
Frank Sinatra mortis en Losanĝeleso.
Listo de filmoj
- On the Town (Usono, 1949)
- From here to Eternity (Usono, 1953)
- The Man with the Golden Arm (Usono, 1955)
- Not as a Stranger (Usono, 1955)
- Robin and the Seven Hoods (Usono, 1964)
Listo de kantoj
- Autumn in New York
- I’ve got you under my Skin
- Three Coins in the Fountain
- Strangers in the Night
- My Way
- New York, New York
Premioj
- Oskaro pro From here to Eternity (1953)
SINATRA, FRANK
SINATRA, FRANK
ja:フランク・シナトラ
2003Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2003
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2003 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Svedio, Gotenburgo, 88-a Universala Kongreso de Esperanto
- Salah GHANEM kaj Edwin BURG iĝis honoraj membroj de UEA
- Marso atingis rekordan perielion kaj proksimecon de Tero sama al kio okazis en jaro -57617
- 1-a de februaro eksplodis la spacoŝipo Columbia 67 km super Teksaso, mortis 7 kosmonaŭtoj, inter ili la unua de Israelo
- 12-a de marto oni murdis Zoran DJINDJIĈ, la ĉefministron de Serbio
- 20-a de marto Usono ekatakis Irakon
- 29-a de majo ĝis 1-a de junio : Interasocia kongreso en Francio
- 18-a de julio David KELLY mortigis sin post kampanjo kontraŭ li
- Marso estis 56 milionojn km proksima al Tero.
- 11-a de aŭgusto: Liberio: Post intensa internacia premo, prezidento Charles TAYLOR forlasas sian landon, transdoninte potencon al Moses BLAH.
- septembro : Skeletojn de Homo floresiensis unuafoje malkovris Arkeologoj
- 10-a de septembro okazis murdo de la sveda ministrino pri eksteraj aferoj Anna LINDH
- 7-a de oktobro Arnold SCHWARZENEGGER venkis en la antaŭtempajn balotojn en Kalifornio
- 15-a de oktobro Ilham ALIJEV venkis en la prezidentaj balotoj en Azerbajĝano, tiel li transprenis la prezidentecon post sia patro (nepotismo)
- 31-a de oktobro abdikis Mahathir MOHAMAD ŝtatestro de Indonezio
- Publikitaj planlingvoj Interlango, Speto, Brandoniano, Kaniso, Aiola, Lusiakio, Inter-Esperanto, Arionako kaj 2004.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu [http://www.funof1.com.ar/tx/cp2003_spe_maxi_.htm].
Naskiĝoj
- 29-a de aprilo: Norvegio : Maud Angelica BEHN
Mortoj
- Aldo de' GIORGI
- Li NAIXI
- Angel Figuerola AUQUE
- 3-a de marto: Horst BUCHHOLZ, Gilbert LEDON
- 30-a de marto: Eurico FIGUEIRA
- 5-a de majo : Walter SISULU
- junio: Hella LANKA
- 12-a de junio: Gregory PECK
- 29-a de junio: Katharine HEPBURN
- 4-a de julio : Barry WHITE
- 14-a de julio : Compay Segundo
- 28-a de aŭgusto : Peter HACKS
- 30-a de aŭgusto : Charles BRONSON
- 8-a de septembro : Leni RIEFENSTAHL
- 9-a de septembro : Edward TELLER
- 22-a de septembro : Armand PIEN
- 28-a de septembro : Elia KAZAN
- 15-a de oktobro : Aage FALCH
- 18-a de oktobro : Manuel VÁZQUEZ MONTALBÁN, hispana ĵurnalisto kaj verkisto
- Drahomír KOČVARA : Drahomír KOČVARA
- 27-a de novembro : Will QUADFLIEG
----
1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
----
Vidu ankaŭ Nun en 2003 por eksvalidiĝontaj informoj.
als:2003
ja:2003年
ko:2003년
ms:2003
simple:2003
th:พ.ศ. 2546
zh-min-nan:2003 nî
2003Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2003
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2003 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Svedio, Gotenburgo, 88-a Universala Kongreso de Esperanto
- Salah GHANEM kaj Edwin BURG iĝis honoraj membroj de UEA
- Marso atingis rekordan perielion kaj proksimecon de Tero sama al kio okazis en jaro -57617
- 1-a de februaro eksplodis la spacoŝipo Columbia 67 km super Teksaso, mortis 7 kosmonaŭtoj, inter ili la unua de Israelo
- 12-a de marto oni murdis Zoran DJINDJIĈ, la ĉefministron de Serbio
- 20-a de marto Usono ekatakis Irakon
- 29-a de majo ĝis 1-a de junio : Interasocia kongreso en Francio
- 18-a de julio David KELLY mortigis sin post kampanjo kontraŭ li
- Marso estis 56 milionojn km proksima al Tero.
- 11-a de aŭgusto: Liberio: Post intensa internacia premo, prezidento Charles TAYLOR forlasas sian landon, transdoninte potencon al Moses BLAH.
- septembro : Skeletojn de Homo floresiensis unuafoje malkovris Arkeologoj
- 10-a de septembro okazis murdo de la sveda ministrino pri eksteraj aferoj Anna LINDH
- 7-a de oktobro Arnold SCHWARZENEGGER venkis en la antaŭtempajn balotojn en Kalifornio
- 15-a de oktobro Ilham ALIJEV venkis en la prezidentaj balotoj en Azerbajĝano, tiel li transprenis la prezidentecon post sia patro (nepotismo)
- 31-a de oktobro abdikis Mahathir MOHAMAD ŝtatestro de Indonezio
- Publikitaj planlingvoj Interlango, Speto, Brandoniano, Kaniso, Aiola, Lusiakio, Inter-Esperanto, Arionako kaj 2004.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu [http://www.funof1.com.ar/tx/cp2003_spe_maxi_.htm].
Naskiĝoj
- 29-a de aprilo: Norvegio : Maud Angelica BEHN
Mortoj
- Aldo de' GIORGI
- Li NAIXI
- Angel Figuerola AUQUE
- 3-a de marto: Horst BUCHHOLZ, Gilbert LEDON
- 30-a de marto: Eurico FIGUEIRA
- 5-a de majo : Walter SISULU
- junio: Hella LANKA
- 12-a de junio: Gregory PECK
- 29-a de junio: Katharine HEPBURN
- 4-a de julio : Barry WHITE
- 14-a de julio : Compay Segundo
- 28-a de aŭgusto : Peter HACKS
- 30-a de aŭgusto : Charles BRONSON
- 8-a de septembro : Leni RIEFENSTAHL
- 9-a de septembro : Edward TELLER
- 22-a de septembro : Armand PIEN
- 28-a de septembro : Elia KAZAN
- 15-a de oktobro : Aage FALCH
- 18-a de oktobro : Manuel VÁZQUEZ MONTALBÁN, hispana ĵurnalisto kaj verkisto
- Drahomír KOČVARA : Drahomír KOČVARA
- 27-a de novembro : Will QUADFLIEG
----
1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
----
Vidu ankaŭ Nun en 2003 por eksvalidiĝontaj informoj.
als:2003
ja:2003年
ko:2003년
ms:2003
simple:2003
th:พ.ศ. 2546
zh-min-nan:2003 nî
AzerbajĝanoGeografio > Azio > Kaŭkazio > Azerbajĝano
----
Dosiero:az.gif http://de.wikipedia.org/upload/thumb/7/77/100px-Wappen_Aserbaidschans.png
Lando sudoriente de Eŭropo, ĉe la bordoj de Kaspia maro.
- E-nomo: Azerbajĝana Respubliko.
- Nacia nomo: Azərbaycan Respublikası.
- Nacia devizo: "Turkigo, Islamigo, Eŭropigo".
- Nacia flago. La flago estis adoptita en 1991. Oni ĝin uzis ankaŭ dum kurta periodo de sendependenco inter 1918-1920 jaroj. Ĝi havas tri horizontajn striojn kaj duonlunon kaj okpintan stelon en la centro. Blua koloro asocias turkan popolon, verda - islamon kaj ruĝa - eŭropan influon. Blanka duonluno estas komuna por multaj musulmanaj landoj. Ok pintoj de flaga stelo simbolas ok grupojn de turklingvaj popoloj loĝantaj en la lando: azeroj, otomanoj, ĉagatajanoj, tataroj, kipĉakoj, selĝukoj kaj turkomanoj.
- Nacia blazono. Ĝi estis adoptita en 1993. La blazono ripetas kolorojn kaj simbolojn de nacia flago. La flamo en la centro de okpinta stelo simbolas novan eraon kaj orkolora branĉeto de tritiko - azerbajĝanan agrokulturon.
- Areo: 86.600 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratio.
- Ŝtatestro: prezidento Hejdar Aliev (1993).
- Leĝodona organo: Mili Meĝlis (125 membroj).
- Politikaj partioj: Nova Azerbajĝano, Popola fronto, Partio de Nacia Sendependeco, Musavat.
- Ĉefurbo: Baku (3.200 mil).
- Urboj: Ganĝa (274 mil), Sumgajt (150 mil).
- Adm. divido: 56 rajonoj, 1 aŭtonoma respubliko (Naĥiĉevan). Iama aŭtonoma provinco Karabaĥ estas okupita de Armenio.
- Loĝantaro: 7.710.000 (1997), inter ili 83% azeroj, 6% rusoj.
- Ŝtatlingvo: azerbajĝana.
- Religio: musulmanoj (sunitoj).
- Nacia festo: 28a majo - tago de respubliko.
- Monunuo: azerbajĝana manato;
- Ekonomiko: Lando posedas gravajn rimedojn de nafto, fero, havas evoluintan agrikulturon.
- Pokapa GNP: 480 $.
- Historio: La konflikto kun Armenio pro Montara Karabaĥo kaŭzis malordojn en la lando dum 1988-89 jaroj. En 1990 sovetaj milittrupoj eniris en Baku kaj deklaris militan staton. En 1991 azerbajĝanaj ĉefuloj subtenis moskovan putĉon. Azerbajĝano deklaris sendependecon kaj en 1991 membriĝis en KIŜ. En 1992 fariĝis membro de UNO. Renovigis la milito en Karabaĥo. Naciista prezidento A.Elĉibej cedis sian lokon al iama komunisto H.Aliev. En lastaj jaroj estis kelkaj senrezultaj provoj de milita renverso.
- Heredaĵo: heroikaj monumentoj - "Libro de Dede Gorgud" (XII jc.) kaj "Koroglu" (XVI jc.); laŭdega poezio en persa lingvo; muzikiloj: tari, Sazani, kemanĉa, zurna; Palaco de Ŝirvanŝaĥoj en Baku, maŭzoleo de Jusuf Kusejr-Oglu en Naĥiĉevan, "Kizkalas" en Baku.
Kulturo
- Azerbajĝana muziko
- kantistoj
- Raŝid BEHBUDOV
- mizikilistoj
- Abil ALIEV (Kamanĉeo)
- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
Kategorio:Azerbajĝano
ja:アゼルバイジャン
ko:아제르바이잔
ms:Azerbaijan
simple:Azerbaijan
th:ประเทศอาเซอร์ไบจาน
zh-min-nan:Azerbaijan
1-a de decembroHistorio > Tagoj > la 1-a de decembro
----
La 1-a de decembro estas la 335-a tago de la jaro (la 336-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 30 tagoj restas.
Je la 1-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1640 : Portugalio : Reeniro al Sendependo disde Hispanio, kaj Johano la 4-a de Portugalio iĝis la novan reĝon.
- 1821 : Pedro la 1-a de Brazilo estas kronita kiel imperiestro de Brazilo.
- 1893 : Fondita unua ne oficiala Esperanto-rondeto en Varsovio.
- 1955 : En Montgomery, Alabamo, Rosa PARKS refuzis doni sian aŭtobusa seĝo al kaŭkaza viro, kaj estas arestita pro malobservado de la urba rasapartisma juro. Poste, Martin Luther KING la 2-a estris sukceseman bojkoton de la aŭtobus-sistemo en Montgomery.
- 1997 : Astano fariĝis la ĉefurbo de Kazaĥstano
- 1998 : Exxon anoncis US$73.7 biliona negoco aĉeti Mobil, tiel formis Exxon-Mobil, la plej grandan firmaon de la planedo.
Naskiĝoj
- 1800 : VÖRÖSMARTY Mihály, Hungario
- 1893 : Ernst TOLLER
- 1935 : Woody ALLEN, kina direktoro, aktoro, komediisto
- 1945 : Bette MIDLER, aktorino
Mortoj
- 1135 : Henri la 1-a de Anglio
- 1968 : Hugo HAAS
Specialaj tagoj kaj festoj
- Portugalio : Ferio-tago de Reeniro al Sendependo
- Internacia Tago de Aidoso
- Rumanio: Tago de unuigado
----
Vidu ankaŭ :
- 30-a de novembro | 2-a de decembro
- 1-a de novembro | 1-a de januaro
- Historio - Tagoj.
ja:12月1日
ko:12월 1일
simple:December 1
th:1 ธันวาคม
2-a de decembroHistorio > Tagoj > la 2-a de decembro
----
La 2-a de decembro estas la 336-a tago de la jaro (la 337-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 29 tagoj restas.
Je la 2-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1409 : Universitato de Leipzig malfermas.
- 1804 : Francio : Napoléon BONAPARTE, dumviva ĉefkonsulo de Francio, proklamigas sin Imperiestro de la Francoj (Napoleono la 1-a) kaj tiel estigas la Unuan Francan Imperion, kiu daŭros ĝis 1814.
- 1852 : Francio : Louis-Napoléon BONAPARTE, nevo de Napoleono la I-a, tiam Prezidanto de la Respubliko, ne rajtanta reelektiĝi, restarigas Imperion kaj ekregos kiel Imperiestro Napoleono la 3-a
- 1961 : En nacie dissendita oratoraĵo, kuba estro Fidel CASTRO deklaras, ke li estas komunisto kaj kubo estas adoptota komunismo.
- 1971 : La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj formas.
Naskiĝoj
- 1825 : Petro la 2-a (imperiestro de Brazilo)
- 1888 : Gaetano FACCHI
- 1896 : Casas Jaume GRAU
- 1923 : Maria CALLAS, Usono
- 1944 : Botho STRAUSS
- 1981 : Britney SPEARS kantistino
Mortoj
- 1547 : Hernán CORTÉS, hispana esploristo
- 1881 : Jenny MARX
- 1999 : Charlie Lee BYRD, ĵazmuzikisto
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 1-a de decembro | 3-a de decembro
- 2-a de novembro | 2-a de januaro
- Historio - Tagoj.
ja:12月2日
ko:12월 2일
simple:December 2
th:2 ธันวาคม
4-a de decembroHistorio > Tagoj > la 4-a de decembro
----
La 4-a de decembro estas la 338-a tago de la jaro (la 339-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 27 tagoj restas.
Je la 4-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1982 : Ĉinio akiris konstitucion
Naskiĝoj
- 1875 : Rainer Maria Rilke
- 1922 : Gérard PHILIPE
- 1933 : Horst BUCHHOLZ
- 1935 : Charles Robert RICHET
Mortoj
- 1932 : Gustav MEYRINK
- 1975 : Hannah ARENDT
- 1976 : Benjamin BRITTEN
Specialaj tagoj kaj festoj
- Katolikismo: festo de S-ta Barbara.
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:12月4日
ko:12월 4일
simple:December 4
th:4 ธันวาคม
5-a de decembroHistorio > Tagoj > la 5-a de decembro
----
La 5a de decembro estas la 339-a tago de la jaro (la 340-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 26 tagoj restas.
La 5an de decembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1782 : Martin VAN BUREN
- 1890 : Fritz LANG, Aŭstrio
- 1901 : Walt DISNEY
- 1903 : Johannes HEESTERS
Mortoj
- 1791 : Wolfgang Amadeus MOZART.
- 1870 : Alexandre DUMAS (Patro), Francio
- 1925 : Władysław Stanisław REYMONT
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nikolaotago : Nederlandaj infanoj trovas donacojn lasitaj de Sankta Nikolao
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj redaktokonflikto.
ja:12月5日
ko:12월 5일
simple:December 5
th:5 ธันวาคม
6-a de decembroHistorio > Tagoj > la 6-a de decembro
----
La 6-a de decembro estas la 340-a tago de la jaro (la 341-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 25 tagoj restas.
Je la 6-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1917 : Finnlando proklamas sin sendependa de Rusio.
- 1978 : La hispanoj aprobas referendume demokratian konstitucion.
- 1989 : La mortigo de 14 virinoj en la Masakro de la École Polytechnique, Montrealo, Kanado, ŝokas la nacion kaj spronas la femi | | |