Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
12-a De Julio

12-a de julio

Historio > Tagoj > la 12-a de julio ---- La 12-a de julio estas la 193-a tago de la jaro (la 194-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 172 tagoj restas. Je la 12-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1690 : En Britio, la protestanta armeo de Viliamo de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a. Protestantoj en Nord-Irlando festas tion ĉiujare kiel "Oranĝan-Tagon."

Naskiĝoj


- 1730: Josiah WEDGWOOD, potfaristo kaj komercisto
- 1817: Henry David THOREAU, verkisto
- 1819: Charles KINGSLEY, verkisto
- 1854: George EASTMAN
- 1871: Onisabro DEGUĈI
- 1872: John MERCHANT
- 1884: Amedeo MODIGLIANI, artisto
- 1904: Pablo NERUDA, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1971
- 1932: Eddy WALLY, kantisto

Mortoj


- 1536 : Erasmus de Rotterdam, Nederlanda verkisto kaj filozofo
- 1935 : Alfred DREYFUS, franca soldato

Specialaj tagoj kaj festoj


- Nacia tago de Kiribato
- Mongolio : Naadam feritago (2-a tago) ---- Vidu ankaŭ :
- 11-a de julio | 13-a de julio
- 12-a de junio | 12-a de aŭgusto
- Historio - Tagoj. ja:7月12日 ko:7월 12일 simple:July 12 th:12 กรกฎาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31

Vidu ankaŭ


- Tago
- Festa kaj Feria Tago Kategorio:Almanako ja:365日 ko:366일 zh-cn:历史上的今天 zh-tw:歷史上的今天

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Katolikismo

Romkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra Afriko. Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas 53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika en rito, doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon. Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento plenaĝiĝis sub la Eklezio. La baza kredo de la Eklezio estas resumita en La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario. Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al Sankta Petro: :Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. :(Mateo 16:18-19) La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato. Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj sakramento. Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento<, la kristana duono de la Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio, aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Sakramento

Katolikismo rekonas sep sakramentojn: # bapto # konfirmacio # komunio # konfeso # matrimonio # ordino # unkto Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.

Sanktuloj

Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj

Katolikaj Kredoj

La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.

La Eklezia Rolo

Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.

Savo

La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto. Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.

Herezoj

La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura. La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo Vidu ankaŭ :
- Jansenismo

Monaĥaj ordenoj

Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.

Katolikismo kaj Esperanto

La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910. Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com. Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika. La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio. Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto. Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj. Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio. En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio. Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.

Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio

Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana(26%), portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo. Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina moderna.

Ekstera ligo


- [http://www.ikue.org IKUE] Kategorio:Katolikismo ja:カトリック

Nord-Irlando

Geografio > Eŭropo > Irlando > Nord-Irlando < Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando ---- La areo de Nord-Irlando estas 14.120 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.633.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar je la 12-a de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a. En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.

La tikla demando pri flagoj

La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.

Lingvoj en Nord-Irlando

Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/angla_lingvo Angla lingvo]
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/irlanda_lingvo Irlanda lingvo]
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/Ulstera_skota_lingvo Ulsterskota lingvo] Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.

Lokoj en Nord-Irlando


- Belfasto (300.000) estas la ĉefurbo.
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando

Eksteraj ligoj

[http://www.speaknorniron.8m.net/ Dialekto de la angla lingvo en Nordirlando] ja:北アイルランド ko:북아일랜드 simple:Northern Ireland

1817

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1817 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1817 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Publikita Solresolo.
- 10-a de decembro : Misisipio fariĝis la 20-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- 5-a de septembro : Aleksej Konstantinoviĉ TOLSTOJ
- 14-a de septembro : Theodor STORM
- 30-a de novembro : Theodor MOMMSEN
- Usono : Pensilvanio : Franklin (konteo): Henry HARBAUGH

Mortoj


- 30-a de junio : Abraham Gottlob WERNER
- 18-a de julio : Anglio: Jane AUSTEN ----
1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1817년 simple:1817

Henry David THOREAU

Henry David Thoreau [HENri DEJvid toROŬ] naskiĝis la 12-an de julio 1817 en Concord (Masaĉuseco) kaj mortis samloke la 6-an de majo 1862. Li estis usona poeto kaj eseisto. Origine liaj individuaj nomoj estis "David Henry", sed li poste inversigis. Plej konata li estas pro sia eseo civila malobeo, kiun li publikigis en 1849, pasiginte unu jaron en prizono pro rifuzo kunfinanci per imposto militon kontraŭ Meksiko. Tiu eseo pruveble influis Tolstoj, Martin Luther KING kaj Mohandas Karamchand GANDHI. Thoreau kontraŭis ankaŭ sklavecon kaj batalis por ĝia abolo. Kvankam li diplomiĝis en la Universitato Harvard, li ne ricevis diplomon, ĉar li rifuzis pagi la kotizon por ĝi. Thoreau estis amiko kaj disĉiplo de Ralph Waldo EMERSON. Kategorio:Poetoj ja:ヘンリー・デイヴィッド・ソロー

1819

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1819 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1819 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Danio : Adam OEHLENSCHLÄGER verkas Der er et yndigt land.
- 7-a de aŭgusto : Kolombio sendependiĝas de Hispanio.
- 14-a de decembro : Alabamo fariĝas la 22-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- 8-a de februaro : John RUSKIN
- 25-a de marto : Ferooj : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 24-a de majo : Reĝino Viktorino de Britio.
- 20-a de junio : Jacques OFFENBACH
- 19-a de julio : Svislando : Gottfried KELLER
- 1-a de aŭgusto : Herman MELVILLE
- 13-a de septembro : Clara SCHUMANN
- 22-a de novembro : Anglio : George ELIOT
- 30-a de decembro : Theodor FONTANE

Mortoj


- 19-a de aŭgusto : James WATT ----
1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823 | 1824
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1819년

1854

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1854 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1854 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Kazaĥio: Fondiĝo de Alma Ata.

Naskiĝoj


- 3-a de januaro : Basil P. MEGAHY
- 14-a de marto : Paul EHRLICH
- 15-a de marto : Emil Adolf VON BEHRING
- 18-a de marto : Marie LARROCHE
- 3-a de julio : Leos JANACEK
- 30-a de septembro : Hilma Agatha Fredrika HALL
- 16-a de oktobro : Irlando : Oscar WILDE

Mortoj


- 6-a de julio : Georg OHM ----
1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1854년 simple:1854

1871

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1871 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1871 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- La Descent of Man ("Deveno de Homo") de Darvino
- 18-a de januaro : Germanio unuiĝas.
- de la 22-a de marto ĝis la 26-a de majo okazis la Pariza Komunumo
- 21-a de majo: Vital Maria GONÇALVES de OLIVEIRA iĝis episkopo de Olinda.
- 20-a de julio: Brita Kolumbio aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 28-a de septembro Leĝo de l' libera ventro kiu liberigis la gefiloj de sklavinoj de Brazilo
- Rui BARBOSA eniris en Brazila Liberala Partio.

Naskiĝoj


- Alberto COUTO FERNANDES
- 5-a de marto : Rosa LUKSEMBURG
- 27-a de marto : Germanio : Heinrich MANN
- 6-a de aprilo: José GARZÓN RUIZ
- 6-a de majo : Germanio : Christian MORGENSTERN
- 30-a de majo : William Ebenezer THOMSON
- 10-a de julio : Francio : Marcel PROUST
- 12-a de julio : Japanio : Onisabro DEGUĈI
- 20-a de julio : Mabel HARROD
- 30-a de aŭgusto : Ernest RUTHERFORD
- 27-a de septembro : Italio: Grazia DELEDDA
- 10-a de novembro : NOHARA Kiuiĉi
- 18-a de novembro : Adolf BISCHITZKY

Mortoj


- 25-a de majo : Charles DELESCLUZES
- 6-a de julio : Antônio de CASTRO ALVES
- 9-a de decembro : Josef MÁNES
- John HERSCHEL : Anglio ----
1866 | 1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1871년 simple:1871


1872

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1872 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1872 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- Pollando : Kabe
- Emil HÁCHA
- Jan Amos KAJŠ
- Francisko Valdomiro LORENZ
- 29-a de marto : Henry William HETZEL
- 31-a de marto : Michele ARABENO
- 4-a de julio : Calvin COOLIDGE
- 12-a de julio: John MERCHANT
- 16-a de julio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 11-a de aŭgusto : Walter CURRIE
- 19-a de novembro : Alberto ALESSIO
- 17-a de decembro : Valdemar LANGLET

Mortoj


- 31-a de majo : Friedrich GERSTÄCKER
- 31-a de decembro : Aleksis KIVI : Finnlando ----
1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1872년 simple:1872

1884

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1884 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1884 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a de januaro: Fondita la Brazila Spiritisma Federacio
- 23-a de marto : Cearao malpermesis sklavecon.
- 1-a de majo : Eko de ĝenerala striko en Usono, kiu atingis okhoran labortagon, festata tutmonde kiel Tago de la Laboro, precipe en socialismaj landoj.
- Kreita planlingvo Blaia Zimodal
- Unua Volapukista Kongreso en Friedrichshafen.
- Namibio iĝas Germana kolonio kun nomo Okcidenta Germana Afriko.
- Aŭstrio-Hungario:
- Observa turo konstruita en monto Klinovec.
- Ekkonstruo Urba Teatro de Karlovy Vary.
- Fondo de Unuiĝo kanada de rugbe-piedpilko.
- Fondita la Eklezio de Testigoj de Jehovo.
- Fondita la Unión Católica de Argentina.

Naskiĝoj


- Ĉeĥio: Eduard KŰHNL
- Ĉinio: SIFO
- Brazilo : Kampinaso : CAMPOS SALLES
- Rudolf BULTMANN
- 2-a de januaro : Paul BOULET
- 7-a de januaro : Juan BARCELO ANDREU
- 25-a de marto : Montagu Christie BUTLER
- 13-a de marto : Oskar LOERKE
- 6-a de aprilo : Walter HUSTON, aktoro
- 12-a de aprilo : Otto MEYERHOFF, biokemiisto nobelpremiota en 1922.
- 8-a de majo : Lamar, Misurio, Usono: Harry S. TRUMAN, tridek-tria prezidonto de Usono.
- 14-a de majo : Claude DORNIER, projektisto de flugmaŝinoj.
- 28-a de majo : Eduard BENES, politikisto.
- 20-a de junio : Germanio : Johannes Heinrich SCHULTZ
- 21-a de junio : Claude AUCHINLECK, brita soldato
- 7-a de julio : Germanio : Lion FEUCHTWANGER
- 12-a de julio : Amedeo MODIGLIANI, artisto
- 15-a de julio: Agnes BOGH-HOGSTED
- 23-a de julio : Emil JANNINGS, aktoro
- 26-a de julio : Aldous HUXLEY, brita verkisto
- 5-a de aŭgusto : Modesto Eugenio CAROLFI
- 24-a de aŭgusto: Agost MARCZELL
- 29-a de aŭgusto : Ehm WELK, verkisto
- 5-a de oktobro: Georges WARNIER
- 31-a de oktobro : Jean COUTEAŬ
- 29-a de novembro : Claudius COLAS
- 14-a de decembro : Erich PONTO
- Eŭropo : Wilhelm REICH, malkovronto de la orgono
- František VANĚK, ĉeĥa esperantisto

Mortoj


- 12-a de majo : Bedrich SMETANA.
- 11-a de novembro : Alfred Edmund BREHM.
- Carl Richard LEPSIUS, lingvisto.
- Alice Hathaway LEE, edzino de Theodore ROOSEVELT. ----
1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1884년 simple:1884

1904

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1904 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1904 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Fonditaj Brita Esperanto-Asocio, la Centra Presejo Esperantista, la "Unua virina klubo Esperantista" en Prago, kaj Esperanto-Grupo en Versec.
- Unua E-kurso por Blinduloj en Ĉeĥio.
- Esperanto eniris en Kolombio kaj Kubo.
- Jean COUTEAUX, Carl Wictor SJÖGREN, Tódor KOVÁCS kaj Eduard MYBS esperantiĝis.
- 7-a de aŭgusto : en Calais, okazis kunveno de Esperantistoj, kiu estis la "patrino" de UK-j.
- 27-a de oktobro : Usono : La metroo en Novjorko malfermiĝis.
- The Sea-Wolf ("La mar-lupo") de Jack LONDON.
- Skeet-Giörling publikigis sian E-lernolibron por Danoj kaj gvidas la unuan E-kurson en Danio.
- Olimpiaj ludoj en Sankta Luiso, Usono.
- 22-a de januaro: Alesund (Norvegio) detruida de fajrego.
- 2-a de februaro: publikita Encikliko Ad Diem Illum Laetissimum de Papo Pio la 10-a;
- 5-a de februaro: Japanio rumpis diplomatiajn rilatojn al Rusio;
- 8-a de februaro: Japanio atakis Rusion;
- 10-a de februaro: Japanio formale deklaris militon al Rusio;
- 17-a de februaro: unua prezentado de opero 'Madamo Butterfly' de Giacomo PUCCINI (Milano - Italio);
- 29-a de februaro: Theodore ROOSEVELT, prezidento de Usono, nomis komisionon por studi la eblecon de Kanalo de Panamo;
- 12-a de marto: publiko de Encikliko 'Iucunda Sane' de Papo Pio la 10-a.
- 18-a de marto: unua konsulejo de Ĉilio en Kobe (Japanio);
- 31-a de marto: Tibeto petis eliro de Brita armeo kaj estis masakrataj;
- 1-a de aprilo: Henry ROYCE provas la unuan Rolls Royce;
- 8-a de aprilo: urbestro George McCLELLAN ŝanĝis la nomon de Longacre Square al Times Square Nov-Jorko;
- Mundelingvo (Hummler) kaj Perio kreitaj.

Naskiĝoj


- 1-a de januaro: Fazal Ilahi Chaudhry;
- 3-a de januaro: Boris KOCHNO;
- 4-a de januaro: Erik CHISHOLM;
- 7-a de januaro: Gordon Thomas WHYBURN;
- 8-a de januaro: Otto SPÜLBECK;
- 10-a de januaro: Lamartine BABO;
- 13-a de januaro: Richard ADDINSELL;
- 18-a de januaro: Anglio : Cary GRANT;
- 20-a de januaro: Renato CACCIOPOLLI;
- 23-a de januaro: Theodor SCHAEFER;
- 23-a de januaro : Lorenz FRIIS;
- 25-a de januaro: Jeza FRID;
- 29-a de januaro : Lidja ZAMENHOF
- 31-a de januaro: Francesco MINERVA;
- 2-a de februaro: József MAJOR
- 3-a de februaro: Luigi DALLAPICCOLA;
- 4-a de februaro: John PASSMORE;
- 6-a de februaro: Giuseppe ALMICI;
- 11-a de februaro: Amador AGUIAR;
- 16-a de februaro: George KENNAN;
- 20-a de februaro: Alexei KOSYGIN;
- 25-a de februaro: Robert BÉZAC;
- 27-a de februaro: James FARRELL;
- 29-a de februaro: Jimmy DORSEY;
- 1-a de marto: Glenn MILLER;
- 1-a de marto: Paul DUBREIL;
- 4-a de marto: Georgy Antonovich GAMOV;
- 7-a de marto: Reinhard HEYDRICH;
- 13-a de marto: René Louis M. STOURM;
- 22-a de aprilo : Robert OPPENHEIMER;
- 6-a de majo : Harry MARTINSON
- 11-a de majo : Salvador DALÍ
- 17-a de majo : Francio : Jean GABIN
- 27-a de junio: Johan WEINHENGST
- 30-a de junio : Léon BERGIERS
- 12-a de julio : Pablo NERUDA
- 19-a de aŭgusto : Ĉeĥio : František OMELKA
- 2-a de oktobro : Anglio : Graham GREENE
- Germanio : Alexander GODE, inventinto de la planlingvo Interlingua
- Stanislav BUBENÍČEK
- Vilibald SCHEIBER
- Vladimir Savviĉ KUZMIĈ

Mortoj


- 5-a de januaro: Karl Alfred ZITTEL;
- 19-a de februaro: Luís Betim PAIS LEME;
- 1-a de majo : Antonin DVORAK;
- 5-a de majo : JÓKAI Mór;
- 15-a de julio : Germanio : Anton ĈEĤOV;
- 4-a de oktobro : Francio : Frédéric Auguste BARTHOLDI
- 8-a de oktobro : Clemens WINKLER. ----
1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1904年 ko:1904년 simple:1904 th:พ.ศ. 2447

1932

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1932 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1932 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 24-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo.
- Ĉesigo de Kontrakto de Helsinki;
- Skismo en laborista Esperanto-movado kaj kreo de Internacio de Proleta Esperantistaro.
- En Tokio okazis Japana Esperanta Kongreso.
- František OMELKA kaj Georges JUNIER eklernis Esperanton.
- 23-a de marto : Strato en urbo Rio-de-Ĵanejro ricevis nomon Esperanton.
- Unua vortaro Rumana-Esperanto publikita de Petro FIRU
- Hungara Esperanto-Muzeo
- Saudi-Arabio : Abdel Aziz as-Saud surtroniĝas

Januaro


- 3-a de januaro - Brita rego arestas kaj malliberas Mohandas GANDHI kaj Vallabhai PATEL.
- 8-a de januaro - Britio: La anglikana ĉefepiskopo de Canterbury malpermesas regeedzigon por divorciĝintoj.
- 12-a de januaro - Hattie W. CARAWAY iĝas la unua virino elektita por la Usona Senato
- 15-a de januaro
  - Pierre LAVAL kolektas novan registaron en Francio.
  - Ĉirkaŭ 6 milionoj da senlaboruloj en Germanio
- 26-a de januaro - Brita submarŝipo M-2 sinkas kun ĉiuj 50 maristoj.
- 28-a de januaro - Japana Imperio okupacias Ŝanhajon.
- 29-a de januaro - Auŝtrio: Malplimulteca registaro de Karl MURESCHI finas regokrizon.
- 31-a de januaro - Japanaj militŝipoj atingas Nankinon.

Februaro


- 2-a de februaro
  - Konferenco pri malarmado ekas en Ĝenevo.
  - Ligo de Nacioj rerekomendas negocon inter Respubliko Ĉinio kaj Japanio.
- 4-a de februaro - Japanio okupacias Harbin.
- 11-a de februaro - Papo Pio la 11-a rekontas Benito MUSSOLINI en Vatikanurbo
- 18-a de februaro - Japanio deklaras Manchukuo-n (japana nomo de Manchurio) sendependa el Ĉinio.
- 27-a de februaro
  - Adolf HITLER akiras civitanecon de germanio antaŭ ol balotado.
  - Ribelo de Mäntsälä en Suomio

Marto


- 1-a de marto -