Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
12-a De Septembro

12-a de septembro

Historio > Tagoj > la 12-a de septembro ---- La 12-a de septembro estas la 255-a tago de la jaro (la 256-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 110 tagoj restas. Je la 12-a de septembro okazis, interalie:

Eventoj

1715: Okaze de la surtroniĝo de nova reĝo Ludoviko la 15-a (post morto de Ludoviko la 14-a) estas liberigitaj en Francio ĉiuj la nepagipovaj ŝuldantoj (enkarcerigitaj kiel tiam kutimis), kaj ĉiuj protestatoj senditaj sur la galeroj pro "krimo de religio".

Naskiĝoj


- 1878 : Josep M. TERRICABRAS
- 1921 : Stanislaw LEM, Pollando
- 1944 : Barry WHITE
- 1956 : Leslie CHEUNG (n. Cheung Kwok Wing), ĉina aktoro kaj kantisto
- 1961 : Mylène FARMER, Kanado

Mortoj


- 2003 : Johnny CASH, Usono

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 11-a de septembro | 13-a de septembro
- 12-a de aŭgusto | 12-a de oktobro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:9月12日 ko:9월 12일 simple:September 12

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31

Vidu ankaŭ


- Tago
- Festa kaj Feria Tago Kategorio:Almanako ja:365日 ko:366일 zh-cn:历史上的今天 zh-tw:歷史上的今天

1715

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1715 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1715 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 4-a de julio : Christian Fürchtegott GELLERT
- 13-a de novembro : Dorothea Christiane ERXLEBEN

Mortoj


- 1-a de septembro: la franca reĝo Ludoviko la 14-a (Francio), la "Suno-reĝo", post regado de 72 jaroj. ----
1710 | 1711 | 1712 | 1713 | 1714 | 1715 | 1716 | 1717 | 1718 | 1719 | 1720
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1715년 simple:1715

Ludoviko la 15-a (Francio)

Historio > Francio > Francaj Reĝoj > Ludoviko la 15-a ---- Ludoviko la 15-a , france: Louis XIV, naskiĝis 1710, mortis 10-an de majo 1774, estis franca reĝo ekde 1715 ĝis 1774.
Antaŭulo:
Ludoviko la 14-a (1643 - 1715)
Francaj reĝoj
Posteulo:
Ludoviko la 16-a (1774 - 1792)
Kategorio:Francaj reĝoj ja:ルイ15世 (フランス王)

Ludoviko la 14-a (Francio)

Historio > Francio > Francaj Reĝoj > Ludoviko la 14-a ---- http://nl.wikipedia.org/upload/7/72/Louis14.jpg Ludoviko la 14-a , france: Louis XIV, naskiĝis 15-an de septembro 1638, mortis 1-an de septembro 1715, estis franca reĝo ekde 1643 ĝis 1715. Alilingve:
  - Louis XIV le Roi-Soleil (fr)
  - Ludwig XIV der Sonnenkönig (de)
  - Luís XIV o Rei-Sol (pt)
  - Luigi XIV il Re Sol (it)
  - Luis XIV el Rey Sol (es)
  - Ludvig XIV Aurinkokuningas (fi)
  - Ludvig XIV Solkungen (sv)
  - Ludvig XIV Solkongen (no/da)
  - Louis XIV the Sun King (en)
  - Lluís XIV el Rei Sol (ca)
  - Ludvík XIV Kral Slunce (cz)
  - Lúðvík XIV (is)
  - Lajos XIV (hu)
  - Lodewijk XIV de Zonnekonig (nl)
  - 路易十四太阳王 (zh)
  - ルイ14世太陽王 (ja)
Antaŭulo:
Ludoviko la 13-a (1610 - 1643)
Francaj reĝoj
Posteulo:
Ludoviko la 15-a (1715 - 1774)
Kategorio:Francaj reĝoj ja:ルイ14世 (フランス王) ko:루이 14세 simple:Louis XIV of France th:พระเจ้าหลุยส์ที่ 14 แห่งฝรั่งเศส

Protestantismo

:Konfesioj :Adventismo - Anglikanismo - Baptismo - Baptismo suda - episkopanismo - Fundamentismo - Kalvinismo - Kristana Scienco - Kvakerismo - Luterismo - Metodismo - Molokanismo - Pentekostismo (i.a. Asembleo de Dio) - Pietismo - Kanada Misia Alianco - Unuiĝinta Eklezio de Kanado - Unuiĝinta eklezio de Kristo :Protestantoj :Lutero - Zvinglo - Kalvino - John KNOX - Ellen G. White - Cassie Bernall :Pra-Protestantoj :valdismo - John WYCLIF - Jan HUS :Esperanto :E-Movado inter protestantoj ---- Protestantismo (1517- ) estas la dua plej granda branĉo de kristanismo, havante 16% de kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en norda Eŭropo, norda Ameriko, Oceanio kaj suda Afriko. Ĝi estas esence la norda, ĝermana branĉo de kristanismo. Protestantismo ne estas unuigita eklezio sed svarmo de eklezioj, kiuj devenas historie de la ribelo de Lutero, germana monaĥo, kontraŭ la Katolika Eklezio kaj ĝia diboĉo, la tiel nomata Protestanta Reformado. Laŭ si mem, protestantismo estas la plej pura formo de kristanismo, foriginte la paganismon de la aliaj du, antikvaj branĉoj de kristanismo (katolikismo kaj ortodoksismo). La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estas Lutero kaj Kalvino. Kun la aliaj du ĉefaj branĉoj de kristanismo (la katolika kaj la ortodoksa), la protestanta branĉo kredas al La Kredo Nicea. Kontraŭ la aliaj branĉoj, tamen, la protestanta kredas al tri doktrinoj de Lutero:
- sola fide
- sola scriptura
- universala pastraro Tio ebligis protestantojn forlasi la Eklezion, ĉar ili ne plue bezonis ĝin por sakramento, sacerdotoj aŭ doktrino. Anstataŭe, ĉiu kredanto legas la Biblion por si mem kaj preĝas al Dio, ne bezonante sacerdoton kiel interulo inter si kaj Dio. Biblio: Protestantoj uzas la katolikan Novan Testamenton kaj la judan Malnovan Testamenton de la tago de Lutero. Tial, dum la katolika kaj la protestanta Nova Testamento samas, la Malnovaj malsamas: la katolika eklezio (kaj la ortodoksa) uzas la judan Malnovan Testamenton ne de la tago de Lutero, sed de la tago de Jesuo Kristo. Ekde Jesuo, tamen, la juda biblio ŝanĝis ĉar iuj libroj estis eksigitaj. Tial ĉi tiuj libroj -- nomita la apokrifo de la protestantoj -- ankaŭ mankas al la protestanta biblio:Tobit, Judit, I kaj II Makabeoj, Saĝeco, Siriakido kaj Baruĥ. Sakramentoj: Plejparte, ĉiuj protestantaj ekezioj praktikas bapton (kristanigo per akvo) kaj komunion (manĝo por memorigo pri Kristo). Kvankam la plimulto kredas ke Kristo iel estas ĉe komunio, se nur simbole, iliaj ideoj pri tio diversas. Sed ĉiuj malkonsentas kun la katolika ideo de transsubstancigo: ke la substanco de la pano kaj vino vere fariĝas la korpo de Kristo (kvankam la ekstera apero restas same). Komunio kutime okazas monate aŭ kvarjare. La centro de protestanta Diservo ne estas komunio sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon. La plimulto ankaŭ edzigas kaj pastrigas, sed plejparte ne sakramente. Eksediĝo estas tolerata en praktiko. Luteranismo havas pentofaradon. Iuj eklezioj malpermesas tabakon kaj alkoholon. Sanktuloj mankas al protestantismo: ne estas protestantaj sanktuloj, protestantoj ne preĝas al sanktuloj aŭ eĉ pentras bildojn de ili. Protestantoj kredas kaj sentas ete pri Sankta Maria. Laŭ protestantismo, katolikismo traktas sanktulojn kiel idoloj aŭ dietoj, anstataŭigante sanktulojn (precipe Maria) por Dio. Monaĥoj ankaŭ mankas al protestantismo. (Escepto: la komunumo de Taizé en Francujo) La plej ekstrema formo de protestantismo -- liberala protestantismo -- kredas ke Jesuo ja estis homo tre saĝa kaj sankta, sed homo sole, ne Dio. Sed, por paroli precize, tio ne estas kristanismo, sed modernismo. Tial tio estas protestantismo sole laŭ nomo kaj historio. La Esperantista ligo de protestantoj estas la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Kategorio:Protestantismo ja:プロテスタント ko:개신교 ms:Protestan

1878

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1878 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1878 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 17-a de decembro: L. L. Zamenhof unue montris Pra-Esperanton.

Naskiĝoj


- Rudolf FRIDRICH
- Theodor ČEJKA
- Hungario : Jenö FUCHS
- 2-a de januaro: Lehman WENDELL
- 24-a de januaro: João PESSOA
- 29-a de januaro : JOŜINO Sakuzo
- 26-a de februaro: Hugo STEINER
- 1-a de aprilo : Germanio : Carl STERNHEIM
- 6-a de aprilo : Erich MÜHSAM
- 15-a de aprilo : Svislando : Robert WALSER
- 1-a de junio : John MASEFIELD
- 15-a de julio : Arnold MIMBECK
- 15-a de julio : Wilfrid Walwyn PADFIELD
- 10-a de aŭgusto : Alfred DÖBLIN
- 12-a de septembro : Josep M. TERRICABRAS
- 20-a de septembro : Upton SINCLAIR
- 20-a de oktobro: Andrés PIÑÓ ALEGRET
- 7-a de novembro : Aŭstrio : Lise MEITNER
- 26-a de decembro: István ZÖLDY

Mortoj


- 12-a de junio : William Cullen BRYANT ----
1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1878년

1921

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1921 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1921 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago.
- 1-a SAT-kongreso.
- 6-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- La Akademio de Esperanto aprobas laŭvole anstataŭigi ĥ per k en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r.
- Fondo de SAT.
- Fondo de grupo de Esperanto de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo,Keio Universitato, Japanio kaj Sveda Laborista Esperanto-Asocio.
- La Vendreda Klubo publikita de Johannes DIETTERLE
- Hugo RÖLLINGER, Juntaro IŬAŜITA, Sam Owen JANSSON kaj Ludwig PUFF eklernis Esperanton.
- Aleksandr POSTNIKOV.
- Rusio invadis Kartvelion, kiu fariĝis tiam Gruzia Soveta Respubliko.
- Mongolio: Popola revolucio. Forpasas la lasta mongola reĝo.
- Antisionismaj atakoj en Jafo, Palestinio
- Irlando sendependiĝas de Britio.
- Luksemburgio eniras ekonomian-doganan union kun Belgio.
- Irano : Eko de la diktatoreco de Mohamed Reza PAHLAVI.
- Niĝero ekestas kiel Franca kolonio.
- Kreita Optoezo.

Naskiĝoj


- 5-a de januaro : Friedrich DÜRRENMATT
- 9-a de januaro : Usono, Patricia HIGHSMITH
- 25-a de marto : Germanio, Simone SIGNORET
- 16-a de aprilo : Britio, Peter USTINOV
- 2-a de majo : Hindio, Satjaĵit RAY
- 6-a de majo : Aŭstrio, Erich FRIED
- 19-a de majo : Eddie BARCLAY
- 20-a de majo : Wolfgang BORCHERT
- 26-a de junio : Mirko HANÁK
- 12-a de septembro : Pollando, Stanislaw LEM
- 19-a de septembro : Paulo FREIRE
- 30-a de septembro : Deborah KERR
- 13-a de oktobro : Yves MONTAND
- 1-a de novembro : Ilse AICHINGER
- 3-a de novembro : Usono, Charles BRONSON
- 10-a de decembro : Germanio, Christine BRÜCKNER
- Norvegio, Johan Hammond ROSBACH, Esperanto-verkisto
- Brazilo: Leopoldo KNOEDT
- Linhart RÝZNAR

Mortoj


- Antoni GRABOWSKI
- 2-a de aŭgusto : Italio,Enrico CARUSO
- 26-a de aŭgusto : Ludwig THOMA ----
1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1921年 ko:1921년 simple:1921 th:พ.ศ. 2464

Pollando

Geografio > Eŭropo > Pollando ---- Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo. Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio. Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj. La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025. Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan SOBIESKI venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio. De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis Ludoviko ZAMENHOF. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo. En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro 1918 Pollando sendependiĝis. La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000). Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj): right
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Granda Polio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgranda Polio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opola) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezia vojevodio (Śląskie) [15]
- Okcidenta Pomerio (Zachodniopomorskie) [16] Tyniec

Memorindaĵoj

Image:Varsovie04-32.jpg|Warszawa Image:Warsaw modern buildings.jpg|Warszawa Image:Wilanow palace.jpg|Warszawa Image:Warsaw palace.jpg|Warszawa Image:Warszawa Namiestnikowski.png|Warszawa Image:Warszawa Copernicus.png|Warszawa Image:Warsaw church.jpg|Warszawa Image:Warsaw church1.jpg|Warszawa Image:Krakow_Sukiennice.jpg|Krakow Image:Piazza_del_Mercato_di_Cracovia.JPG|Krakow Image:Krakow-Wawel-Courtyard.jpg|Krakow Image:Krakow-Wawel_cathedral.jpg|Krakow Image:Kalplica wawel.jpg|Krakow Image:Krakow nagrobek Kazimierza W.jpg|Krakow Image:Krakau_PeteruPaul.jpg|Krakow Image:Krakow_Boze_Cialo-2.jpg|Krakow Image:Teatr Slowackiego.JPG|Krakow Image:Gothic altar veit stoss.jpg|Krakow Image:Pl-gdansk-neptun2004.jpg|Gdansk Image:ZURAW-Gdansk 2004 ubt.jpeg|Gdansk Image:Bazylika mariacka gdansk ubt.jpeg|Gdansk Image:Gdansk Radhuset.jpg|Gdansk Image:Oliwa kathedraal.jpg|Gdansk Image:Wroclaw 1.jpg|Wroclaw Image:Breslau-rathaus.jpg|Wroclaw Image:Wroclaw-Katedra-3.jpg|Wroclaw Image:Wroclaw-AulaLeopoldina4.jpg|Wroclaw Image:Torun-Rynek-ratusz-2.jpg|Torun Image:Torun-palac-dambskich.jpg|Torun Image:Ratusz Poznan od Wielkiej.jpg|Poznan Image:Poznan Fara 106-07.jpg|Poznan Image:Lublin Archikatedra.jpg|Lublin Image:Bydgoszcz Spichrze.jpg|Bydgoszcz Image:Rogalin palac (1).jpg|Rogalin Image:Pulawy palac czartoryskich.jpg|Pulawy Image:Poland - Ksiaz castle.jpg|Ksiaz Image:Zamek w Pszczynie003 kpjas.jpg|Pszczyna Image:Jasna Góra 20050919.JPG|Czestochowa Image:Kielce palace 2.jpg|Kielce Image:Zamosc ratusz.jpg |Zamosc Image:Poland Baranow - Castle.jpg|Baranow Sandomierski Image:Kazimierz Dolny (kamienica pod sw Mikolajem i Krzysztofem) 01.jpg|Kazimierz Dolny Image:Janowiec dziedziniec.jpg|Janowiec Image:Nowy Wiśnicz.jpg|Nowy Wisnicz Image:Ogrodzieniec.jpg|Ogrodzeniec Image:Rzeszów zamek 2004b.jpg|Rzeszow Image:Malbork zamek zblizenie.jpg|Malbork Image:Poland Frombork - Cathedral Hill.jpg|Frombork Image:Golub-Dobrzyn2.jpg|Golub-Dobrzyn Image:Kwidzyn zamek.JPG|Kwidzyn Image:Moszna zamek4.jpg|Moszna Image:Tatry Panorama01xxx.jpg|Tatry als:Polen fiu-vro:Poola ja:ポーランド ko:폴란드 ms:Poland simple:Poland th:ประเทศโปแลนด์ zh-min-nan:Polska

Barry WHITE

Muziko > Barry WHITE ---- Barry WHITE (
- la 12-an de septembro 1944 en Galveston, Teksaso, † la 4-an de julio 2003 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis usona kantisto kaj produktoro. Kvankam lia kariero havis sian kulminon en la 1970-aj jaroj, li reelvokis la atenton, kiam en la usona televida serio Ally McBeal pluraj kantoj de li uziĝis dum kelkaj scenoj. Dum la lastaj jaroj tamen sanecaj problemoj turmentis lin: Li devis submetiĝi al dializo kaj atendis renotransplanton. En majo 2003 li havis apopleksion. La 4-an de julio 2003 li mortis de rena malfunkcio en Losanĝelesa hospitalo. Plej famaj estas liaj kantoj: I'm Gonna Love You Just a Little More Baby (1973), Never, Never Gonna Give You Up (1973), Can't Get Enough of Your Love, Babe (1974), You're the First, the Last, My Everything (1974), What Am I Gonna Do With You (1975), Let the Music Play (1976), Your Sweetness is My Weakness (1978), Change (1982), Sho' You Right (1987), kaj Practice What You Preach (1994).

1956

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1956 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1956 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 41-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- 4-a Landa Kongreso de ELNA.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Principaron de Frostavallen.
- Curt J. MILKSCHUTZ fariĝis argentina ĉefdelegito.
- Israelo militeniretis Sinajon. Ekestis krizo Liban-rilate.
- Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aniĝas al UNO.
- Sudano sendependiĝis de Britio.
- Maroko sendependiĝis de la rego de Francio kaj Hispanio.
- 20-a de marto : Tunizio sendependiĝis de Francio.
- Angla Togolo unuiĝas kun Ganao.
- En Hungario en la 23-a de oktobro ekestis revolucio kaj liberecbatalo kontraŭ soveta reĝimo.
- Kreita Radiogloto.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 7-a de januaro : Uwe OCHSENKNECHT
- 9-a de julio : Tom HANKS
- Floréal MARTORELL

Mortoj


- 31-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 7-a de julio : Germanio : Gottfried BENN
- 14-a de aŭgusto : Germanio : Bertolt Brecht
- 25-a de decembro : Svislando : Robert WALSER ----
1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1956年 ko:1956년 simple:1956 th:พ.ศ. 2499

1961

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1961 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1961 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 46-a Universala Kongreso de Esperanto en Harrogate.
- UEA aĉetis la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.
- Eklernis Esperanton: Vasil STANOVIĈ.
- Fontita Esperanto-klubo en Příbram.
- Nord-Irlando : Ekflamas civilmilito inter katolikoj kaj protestantoj.
- Jânio QUADROS iĝis prezidento de Brazilo;
- Sendependiĝas Tanganjiko (la kontinenta parto de la nuna Tanzanio). Ĝi estis brita kolonio. Same: Siera-Leono.
- Eritreo : Komenciĝas liberig-milito kontraŭ Etiopio, kondukota de Liberiga Nacia Fronto de Eritreo.
- Barbado akiras rajton de memregado.
- UNO : U THANH anstataŭigas Dag HAMMARSKJOLD kiel ĝenerala sekretario.
- UNO : Aniĝas Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio.
- 12-a de aprilo : Jurij GAGARIN flugas en la kosmon.

Naskiĝoj


- Audino CASTELO BRANCO
- 9-a de junio : Michael J. FOX
- 12-a de septembro : Kanado : Mylène FARMER.
- 20-a de oktobro : David GAINES
- 19-a de novembro : Meg RYAN

Mortoj


- Antonín ELTSCHKNER
- EMBA
- 10-a de januaro : Usono : Dashiell HAMMETT.
- 13-a de majo : Usono : Gary COOPER.
- 2-a de julio : Usono : Ernest HEMINGWAY. ----
1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1961年 ko:1961년 simple:1961 th:พ.ศ. 2504

Kanado

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado ----
Kanado
Nordameriko Blazonŝildo de Kanado
(Flago de Kanado) (Blazonŝildo de Kanado)
Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare (lat., de maro al maro)
image:LocationCanada.png
Oficialaj lingvoj Angla; Franca.
Ĉefurbo Otavo,Ontario
Plej granda urbo Toronto, Ontario
Registara sistemo: konstitucia monarkio, federacio, parlamenta demokracio
Ŝtatestroj
Reĝino
Guberniestro ĝenerala
Ĉefministro

Elizabeto la 2-a
Michaëlle JEAN
Paul MARTIN (Lib.)
Areo
 - Tuto
 - % akvo
enrangigita je 2-a
9,984,670 km²
8.62%
Popolkvanto
 - Tuto (2004)
 - Denseco
enrangigita 35-a
32,207,113 (jul. 2003)
3/km²
Sendependeco
-Akto BNA
-St. de Vestminstro
-Akto pri Kanado
Disde la U.R.:
1-a julio, 1867
11-a decembro, 1931
17-a april, 1982
Produkto Nacia Malneta (PNM)
 - Tuto (2002)
 - PNM/unuopo
enrangigita 12-a
$ 923 (biliono)
$ 29,400
Monunuo Kanada dolaro ($)
Horzono UTC -3.5 al -8
Nacia himnoO Canada
Reĝa himnoGod Save the Queen
LandkodoCA
Retreĝiona kodo.CA
Internacia telefonkodo1
Kanado estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando eltendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso. Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj ĉiuj kvadrata kilometro) estante nur 32 milionoj da Kanadanoj. Kvamkvam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto. Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederaciiĝo.

Supervido

La ĉefurbo de Kanado estas Otavo en la provinco Ontario, la seĝo de la Parlamento de Kanado. Kanado estas regata kiel konstitucia monarkio kun Elizabeto 2-a kiel Reĝino de Kanado kaj ŝtatestro. Ŝin reprezentas guberniestro ĝenerala, la laŭfakta sed simbola ŝtatestranto. Kanado estante parlamenta demokracio, la veran potencon tenas la Ĉefministro de Kanado kaj la ĉefministroj de la provincoj kaj teritorioj. Unuio de antaŭaj francaj kaj britaj kolonioj, Kanado estas laŭ geografio la plej granda membro de la Komunumo de Nacioj kaj de la Frankofonio. Kanado estas oficiale dulingva:
- La angla lingvo estas majoritata en la plejparto de Kanado.
- La franca lingvo estas majoritata en la provinco Kebekio; francparolantoj troviĝas vaste ankaŭ en Novbrunsviko kaj partoj de Ontario kaj Manitobo. Pluraj indiĝenaj lingvoj paroliĝas en Kanado kaj estas oficialaj en la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. En Nunavuto la inuka lingvo estas majoritata kaj oficiala. Kanado estas moderna kaj teĥnologie antaŭeniĝinta lando kaj estas pri energio sinsufiĉa. Ties ekonomio tradicie dependis ege je sia abundaj naturaj krudaĵoj, tamen la moderna ekonomia Kanada estas vaste diversiĝinta. La plej grandaj de Kanado estas: Toronto (Ontario), Montrealo (Kebekio), Vankuvero (Brita Kolumbio), Otavo (Ontario), Kalgario (Alberto), Edmontono (Alberto), Kebeko (Kebekio), kaj Vinipego (Manitobo).

Nomo

:Ĉefa artikolo: Nomiĝo de Kanado La nomo "Kanado" venis el Hurona / Irokva vorto, kanata, signifante "vilaĝo". [http://www.canadianheritage.gc.ca/progs/cpsc-ccsp/sc-cs/o5_e.cfm] Ĉi tiu estas referenco al Stadacona, vilaĝo proksime al la nuna Kebeko. La nomo elparoliĝas [ˈkʰæ nədə] angle, [kanada] france.

Historio

:Ĉefa artikolo: Historio de Kanado Kanadon, enloĝatan farde la indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando. Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni CABOTO al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques CARTIER (1534) kaj Samuel de CHAMPLAIN (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Rivero Sankta Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio. Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de ambaŭ koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian peninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763). Uost la Usona Milito de Sendependeco, multaj Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio (United Empire Loyalists) transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistante el la apartaj kolonioj de Novlando, Nova Skotio, Kebekio, kaj Insulo de Princo Eduardo. Por akomodiĝi al la lojalistoj, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nova Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Alta Kanado kaj Malalta Kanado per la Konstitucia Akto de 1791. La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado cele de malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj fortoj brulis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis per la brulo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Ĥento subsigniĝis en decembro 1814. La Ribeloj de 1837-1838 en Alta kaj Malalta Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malalta Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Insulo Vankuvero (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio. Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nova Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio imponis la Akto pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, limite sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj: #Ontario (antaŭa Alta Kanado; Kanado Okcidenta en la Provinco Kanado); #Kebekio (antaŭa Nova Kanado; Kanado Orienta en la Provinco Kanado); #Nov-Brunsviko; #Nov-Skotio. La termo Kanada konfederacio estas uzata por tiu unuiĝo kaj ofte por la sekva federacio. Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ kuniĝis al la Konfederacio. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Korporacio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (kuniĝis 1949). Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito. En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolante provinco Kebekio, petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ. La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sanga kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subsigniĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktadoj kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la Kanadaj Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj ("eskimoj"), kaj Metisoj (descendantoj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas reparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.

Geografio

:Ĉefa artikolo: Geografio de Kanado Kanado okupas la nordan duonon (41%) de Nordameriko. Ĝin limas sude Usono kontinenta kaj nordokcidente Alasko. Apud la suda bordo de Novlando troviĝas Sent-Piero kaj Mikelono, transmara komunumo de Francio. Kanado atingas la Atlantikan Oceanon oriente kaj la Pacifikan Oceanon okcidente, de kiu la landa devizo. Norde estas la Arkta Oceano, kun Gronlando nordoriente. Depost 1925, Kanado pretendas la sektoron de la Arkto inter 60 gradoj kaj 141 gradoj de okcidenta longitudo, kvankam ĉi tiu pretendo ne estas universe agnoskata. La plej norda setlemento en Kanado kaj la mondo estas Alerto (Nunavuto), stacio de la Kanadaj Fortoj je la norda punto de la insulo Ellesmere, nur 834 kilometrojn for de la poluso. Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multa kultivebla lando post Rusio, Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolo. 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo. La plej popolhava regiono estas la Valo de la Grandaj Lagoj kaj de la Rivero Sankt-Laŭrenco en la okcidento. Norde de tiu regiono estas la vasta Kanada Ŝildo, roka zono balaita de la lasta glacia epoko, kiu punktigis la mineralriĉan landon per lagoj kaj riveroj de kiuj 60% en la mondo estas en Kanado. La Kanada Ŝildo ĉirkaŭiras la vastan Hudsonan Golfon, de Granda Ursa Lago en la Nordokcidentaj Teritorioj ĝis la Atlantika marbordo de Labradoro. La insulo Novlando, la plej orienta parto de Nordameriko krom Gronlando, estas je la buŝo de la Golfo Sankt-Laŭrenco, la plej granda estuaro de la mondo. La Kanadaj Marprovincoj eltendiĝas sude de Kebekio. Nov-Brunsvikon kaj Novan Skotion disiĝas la golfo de Fundy, kie okazas la plej altajn tajdojn de la mondo. La Insulo de Princo Eduardo en la Golfo Sankt-Laŭrenco estas la plej malgranda kanada provinco. Okcidente de Ontario, la vasta, ebena Kanadaj Prerioj eltendiĝas ĝis la Rokaj Montoj kiuj apartigas ilin de Brita Kolumbio. La vegetalaro de norda Kanado laŭgradiĝas de konifera arbaro al tundro ĝis la arkta dezerto en la fora nordo. Kontinentan Nordkanadon ĉirkaŭas vastan Arktan Insularon kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo. Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kun blizardoj kaj glaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimo. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.

Politiko

:Ĉefa artikolo: Politiko de Kanado

Ŝtatestro

Kanado estas federacio sub sistemo de parlamenta demokracio, kaj ankaŭ estas konstitucia monarkio. Ĝia ŝatestro kaj suverenulo estas la monarko de la Unuiĝinta Reĝlando, aktuale la reĝino Elizabeto 2-a, kun la titolo Reĝino de Kanado. La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝino fare de la Guberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la Ĉefministro. La Guberniestro Ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝaj proponataj de la Ĉambro de Deputitoj kaj la Senato, oficiale bonvenigi fremdajn ambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala Guberniestro Ĝenerala estas Michaëlle JEAN.

Guberniestro kaj parlamento

La Reĝino kaj ŝia represanto, la Guberniestro Ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera povo ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la demando de la registarestro de Kanado, la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto de deputitoj en la Ĉambro de Deputitoj. La Guberniestro Ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; li aŭ ŝi estas sekve aprobita per voĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomas la Kabineton, kutime el la diputatoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono. La leĝislativa branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la Parlamento de Kanado, inkluzive la balote elektita Ĉambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes) kaj nebalote nomita Senato (Senate/Sénat). Ĉiu deputito estas elektita per simpla plieco en unu elekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiujn kvin jarojn. La ĉefministro havas fortan regon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia striktan rego de la partio. Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la ago de 75. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolombio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio. Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrisma Liberala Partio de Kanado, la dekstrisma Konservativa Partio, kaj la socialdemokratisma, Novdemokrata Partio. Regiona partio, la Bloko Kebekia, havas multajn seĝojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokracio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anoj al la Ĉambro de Deputitoj. La partio de la nuna Ĉefministro, Paul Martin, kaj la eksa, Jean CHRÉTIEN, kiu estris dum 10 jaroj, estas la Liberala Partio. La sola alia partio kiu estigis registaro estis la nun-eksa Progresema Konservativa Partio de Kanado kiu en decembro de 2003 kunfandiĝis kun la Kanada Alianco por estigi la Konservativan Partion de Kanado.

Konstitucio

La Konstitucio de Kanado konsistas el [http://lois.justice.gc.ca/en/const/index.html skribataj tekstoj] kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. (Vidu Vestminstra sistemo.) La federala registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigon de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro 1981 (kiun ka Kebekaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaux": la nokto de longaj kuĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzis amendoj, ĉar la provinca gubernio kredis ke ili malplifortigas la francaparolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso. La Konstitucio enhavas sekcion, la Kanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu eldonas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federala kaj provincaj parlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33 (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), la ĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto de homaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la