:: wikimiki.org ::
| 13-a De Majo |
13-a de majoHistorio > Tagoj > la 13-a de majo
----
La 13-a de majo estas la 133-a tago de la jaro (la 134-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 232 tagoj restas.
Je la 13-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1717 : Maria Teresia
- 1767 : Johano la 6-a de Portugalio
- 1842 : Arthur SULLIVAN, komponisto de operetoj kun William GILBERT
- 1849 : Elisabeth D`ESPÉRANCE
- 1882 : Georges BRAQUE, pentristo
- 1907 : Daphne DU MAURIER
- 1913 : Gil EVANS, Usono, ĵazmuzikisto
- 1914 : Joe LEWIS, boksisto
- 1934 : Adolf MUSCHG, verkisto kaj literatursciencisto
- 1941 : Senta BERGER
- 1950 : Stevie WONDER, usona muzikisto
Mortoj
- 1961 : Gary COOPER, Usono
- 2005 : Eddie BARCLAY
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:5月13日
ko:5월 13일
simple:May 13
th:13 พฤษภาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1717Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1717
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1717 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 19-a de februaro : David GARRICK
- 13-a de majo : Maria Teresia
Mortoj
- 13-a de januaro : Maria Sibylla MERIAN
----
1712 | 1713 | 1714 | 1715 | 1716 | 1717 | 1718 | 1719 | 1720 | 1721 | 1722
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1717년
1767Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1767
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1767 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 15-a de marto : Andrew JACKSON
- 13-a de majo : Johano la 6-a de Portugalio
- 22-a de junio : Wilhelm VON HUMBOLDT
- 11-a de julio : John Quincy ADAMS
Mortoj
- 25-a de junio : Georg Philipp TELEMANN
----
1762 | 1763 | 1764 | 1765 | 1766 | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1767년
simple:1767
1842Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1842
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1842 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 25-a de februaro : Germanio : Karl MAY.
- 27-a de oktobro : Clarence BICKNELL
Mortoj
- 28-a de julio : Clemens BRENTANO
----
1837 | 1838 | 1839 | 1840 | 1841 | 1842 | 1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1842년
1849Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1849
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1849 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 22-a de decembro: Fjodor DOSTOJEVSKIJ estas portata antaŭ pafekzekuta plotono.
- Danio proklamitas konstitucia monarkio.
- Francio : G. MONIER inventas fero-betonon.
Naskiĝoj
- 22-a de januaro : Svedio : August STRINDBERG
- 3-a de majo : Bertha BENZ
- 6-a de julio : William Thomas STEAD
Mortoj
- 28-a de majo : Anne BRONTË, verkistino
- 15-a de junio : James K. POLK
- 31-a de julio : PETÖFI Sándor
- 7-a de oktobro : Usono : Edgar Allan POE
----
1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1849년
simple:1849
1882Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1882
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1882 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 7-a de januaro : Bernhard KÖTZ
- 18-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 18-a de januaro: MONTEIRO LOBATO
- 25-a de januaro : Britio : Virginia WOOLF
- 30-a de januaro : Franklin D. ROOSEVELT
- 2-a de februaro : James JOYCE
- 18-a de februaro : Rudolf NOVÁK
- 4-a de majo : Wilhelm LEHMANN
- 20-a de majo : Danio : Sigrid UNDSET
- 1-a de junio : John DRINKWATER
- 18-a de junio : Igor STRAVINSKI
- 23-a de oktobro: KATO Misao
- 21-a de novembro: Gioacchino LAURENTI
- 12-a de decembro : Jiri MAHEN
Mortoj
- 19-a de aprilo : Anglio : Charles DARWIN
- 27-a de aprilo : Ferdinand REICH
----
1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1882년
simple:1882
1907Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1907
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1907 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo.
- 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Fonditaj Brazila Esperanto-Ligo, Societo Sankta Katarino kaj La Verda Stelo Antverpeno.
- Aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe.
- Henri VALLIENNE publikigis la unuan E-an originalan romanon " La Kastelon de Prelongo".
- Ivan ŜIRJAEV publikigis la E-an originalan rakonteton "La Ciganino" en brajla preso.
- Paul BOULET publikigis Francan Gramatikon por Esperantistoj kaj Tri Monologojn.
- Eklernis Esperanton:
Aldo Ferdinando SCHMUCKER, Albin SANDSTRÖM, Péter TÖRÖK, Lehman WENDELL, Carl Johan JOHANSSON, Josep M. TERRICABRAS, Anders ROSENBERG, Rolf BUGGE PAULSEN, John Edgar McFADYEN, Albin Henning HALLDOR, Josep ALBAGÉS VENTURA, Julius GLÜCK, Julia FERNANDES kaj Peteris KIKAUKA.
- René de SAUSSURE proponas spesmilon.
- Fonditaj la Esperanto-Grupoj de Kenigsbergo kaj Santiago.
- Ido, Novslava lingvo, Novilatiino, Magistra lingvo kaj Apolema kreitaj.
- Fundamento tradukita al Slovaka lingvo.
- Ekaperis Brazila Revuo Esperantista.
- Fondita Brazila Ligo Esperantista.
- SIFO bombatencis Manchu-admiralon en Kantono.
- 23-a de januaro: Usono: Charles CURTIS fariĝis la unua usona indiana senatano.
- Usona subŝtato Indianao kiel unua proklamas leĝon pri truda steriligado de kelkaj malsanuloj kaj de la "vaguloj" kaj "nenitaŭguloj". Pliposte ĝis 30 subŝtatoj kaj aliaj landoj starigos similan leĝon.
- 16-a de novembro : Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.
- Butano: monarkio establiĝis.
- The iron heel ("La fera kalkanumo") de Jack LONDON
- En islama universitato de Aligarh (Hindio) kreitis lernejo por la virinoj.
Naskiĝoj
- Donald R. DUNCAN
- Roberto das NEVES
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Hasan KOCAMAN
- Adolf BARTOŠÍK
- 1-a de februaro : Günter EICH
- 19-a de februaro : Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD
- 11-a de marto : Georg MAURER
- 14-a de aprilo : Ladislav BOHÁČ
- 12-a de majo : Katharine HEPBURN
- 13-a de majo : Daphne DU MAURIER
- 22-a de majo : Britio : Laurence OLIVIER
- 26-a de majo : John WAYNE
- 31-a de majo : Britio : Peter FLEMING
- 10-a de junio : Petro FIRU
- 6-a de julio : Frida KAHLO
- 16-a de julio : Barbara STANWYCK
- 31-a de aŭgusto: Johannes WESTEN
- 15-a de septembro : Fay WRAY
- 14-a de novembro : Svedio : Astrid LINDGREN
- 28-a de novembro : Italio : Alberto MORAVIA
Mortoj
- 2-a de februaro : Rusio : Dmitri Mendeleev
- 16-a de februaro : Giosuè CARDUCCI
- 7-a de septembro : Sully PRUDHOMME
- 29-a de novembro: Marko ZAMENHOF
- 17-a de decembro: William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo.
- Norvegio : Edvard GRIEG
- E. Martyn WESTCOTT
----
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1907年
ko:1907년
simple:1907
th:พ.ศ. 2450
Daphne DU MAURIERLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Daphne DU MAURIER < Angla Lingvo
----
La angla verkistino Daphne DU MAURIER ( - je la 13-a de majo 1907 en Londono, † je la 19-a de aprilo 1989 en Par) famiĝis pro siaj psikologie profundaj romanoj kaj rakontoj. La preferata okazejo en ŝiaj verkoj estis la grafolando Cornwall.
Famaj verkoj:
- The loving spirit (1931)
- Jamaica Inn (1936)
- Rebecca (1938, plurfoje filmigita, inter alie de Alfred HITCHCOCK)
- Frenchman’s Creek (1942)
- My cousin Rachel (1951)
- The birds (1952, en 1963 filmigita de HITCHCOCK)
1913Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1913
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1913 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- 5-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- 2-a Tutruslanda Esperanto-Kongreso.
- 29-a de oktobro leĝo permesas nedevigan istruon de Esperanto en oficialaj lernejoj de urbo Rio-de-Ĵanejro.
- Lazar SHANTJA unua Esperantisto en Albanio.
- "Tra la Loko Ensorĉita" publigita de Ivan ŜIRJAEV.
- Zamenhof publikigis Deklaracion pri homaranismo.
- Lidja ZAMENHOF, Pedro CASAS, Saldanha Jorge de CARREIRA kaj Josef BURGER eklernis Esperanton.
- Jiří František CHALOUPECKÝ pasis al Ido.
- Planlingvoj Lingvo Cosmopolita, Viva kaj Domnio publikitaj.
Naskiĝoj
- Ulf RIBERS
- José DUTRA MENDES
- Štěpán URBAN
- Georges JUNIER
- Jaroslav MAŘÍK
- Egiptio: Albert COSSERY
- Hispanio : Angel Figuerola AUQUE
- 25-a de februaro: Germanio: Gert FRÖBE
- 26-a de februaro: Germanio: Hermann LENZ
- 27-a de februaro: Usono: Irwin SHAW
- 10-a de aprilo: Germanio: Stefan HEYM
- 3-a de majo : Usono : William Motter INGE
- 10-a de oktobro : Claude SIMON
- 2-a de novembro: Usono: Burt LANCASTER
- 5-a de novembro: Hindio: Vivien LEIGH
- 17-a de novembro : Albert CAMUS
- 22-a de novembro : Anglio: Benjamin BRITTEN
- 11-a de decembro : Jean MARAIS
Mortoj
- Brazilo : Santos : CAMPOS SALLES
- 22-a de februaro:Ferdinand de SAUSSURE
- 25-a de majo : Gábor BÁLINT
- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL
----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Mortoj
- 10-a de julio: Mikolas ALES
- 10-a de aŭgusto: Johannes LINNANKOSKI
- 29-a de septembro: Rudolf DIESEL
----
1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1913年
ko:1913년
simple:1913
Gil EVANSGil EVANS (naskiĝis la 13-a de majo, 1913, mortis la 20-a de marto, 1988) estis ĵaza aranĝisto kaj pianisto notita por kunlaboris Miles DAVIS. Lia naska nomo estis Ian Ernest Gilmore GREEN.
EVANS naskiĝis en Toronto, Kanado.
Verkoj kun Miles DAVIS
Miles DAVIS estis notinda usona trumpeto ludisto. Gil EVANS laboris kun DAVIS dum iliaj fruaj karieroj. Ilia kunlaborado ekis en 1948 kiam ili ambaŭ kontribuis al noneto. La verko estis malfrue konata kiel The Birth of the Cool (La Nasko de la Malvarmeta). Jaroj malfrue, la du homo ekis kunlabori pli amplekse, unua kun Miles Ahead, tiam kun Porgy and Bess, Sketches of Spain kaj fine kun Quiet Nights. La lasta ne estis kiel bone akceptita. Kvankam la sonbendoj estis vendata sub la nomo de DAVIS, la kontribuaĵo de EVANS estis kiel grava se ne pli grava ol tio de DAVIS. La sonbendoj formiĝis ke granda bando (La Gil EVANS Grand Bando en la kreditoj) kun lerta solisto (DAVIS). EVANS aranĝis la muzikon kaj provludis la bandon. DAVIS tiam ludis kun sia ekstraordinara melodieca kaj stileca lerteco. Eble ĉi tiuj sonbendoj ne estis kiel revolucia kiel Kind of Blue de DAVIS, la kunlaboraĵoj de EVANS kaj DAVIS povas esti aprecata kiel inter la plej bona majstroverkoj de jhaza muziko.
Eksterna ligo
- [http://gilevans.free.fr/biographie_us/biographie.htm Gil Evans sur gilevans.free.fr] (angla lingvo)
1914Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1914
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1914 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 10-a Universala Kongreso de Esperanto maleblita pere milito.
- Lizzie IDDON kronita reĝino.
- Publikita la Plena Esperanto-Japana Vortaro.
- Publikita Forta Impreso de Ivan ŜIRJAEV.
- Casas Jaume GRAU kaj Leopold BUXBAUM eklernis Esperanton.
- Fondita Esperanto-grupo en Bexleyheath.
- Eko de Unua Mondmilito.
- Niĝerio fariĝas Brita kolonio.
- Inaŭguro de la Panama Kanalo. Ameriko geologie disiĝas al Nordameriko kaj Sudameriko.
- The strength of the strong ("La forto de la fortoj") de Jack LONDON.
- Kreita Federal Trade Commission (Federacia Komerca Komisiono) en Usono.
- Jesuo revenis al Tero, laŭ Testemunioj de Jehovo.
Naskiĝoj
- Curt J. MILKSCHUTZ
- Ĉeĥio: Bohumil HRABAL
- Norvegio: Thor HEYERDAHL
- 24-a de januaro : Hana VÍTOVÁ
- 18-a de februaro : Jaan OJALO
- 27-a de marto: Karel ŠOLC
- 31-a de marto : Meksiko : Octavio PAZ
- 2-a de aprilo: Britio: Alec GUINNESS
- 4-a de aprilo : Marguerite DURAS
- 21-a de aprilo: József PAPP
- 30-a de aprilo: Dorival CAYMMI, Brazila kantisto kaj muzikisto.
- 24-a de majo: Lilli PALMER
- 31-a de julio : Louis de FUNÈS
- 15-a de septembro : Will QUADFLIEG
Mortoj
- Fernand BLANGARIN
- Ambrose BIERCE
- Peter K. GEIER
- 25-a de marto: Frederic MISTRAL
- 31-a de marto: Italio: Christian MORGENSTERN
- 2-a de aprilo: Paul HEYSE
- 8-a de aprilo: Ĉeĥio: Jakub ARBES
- 24-a de majo : Martin PACKNESS
- 19-a de junio : Anglio: A. J. EDMONDS
- 21-a de junio: Bertha VON SUTTNER
- 28-a de junio: Franz FERDINAND, Arkiduko de Aŭstrio, kaj lia edzino Sofia murdiĝis per Serbia naciisto, la kaŭzo de la Unua Mondmilito.
- 31-a de julio: Jean JAURÈS
- 5-a de septembro: Louis FAUVART-BASTOUL
- 11-a de septembro: Claudius COLAS
- 30-a de oktobro : Ernst STADLER
- 3-a de novembro: Georg Trakl
----
1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1914年
ko:1914년
simple:1914
th:พ.ศ. 2457
1934Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1934
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1934 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 26-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Publikiĝis originala verko "Kantoj de Amo kaj Sopiro" de Miĥalski.
- Alcindo BRITO eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK pasis de Esperantido al Esperanto.
- En la 20-a de majo ĝis 24-a de majo okazis en Vieno Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, pro iniciato de Rudolf Michael FREY.
- Fino de usona rego de Haitio.
- Kroniko.
Naskiĝoj
- Gersi Alfredo BAYS
- Mikaelo TERNAVSKI
- Zdenko KŘIMSKÝ
- 9-a de marto : Jurij GAGARIN, rusa astronaŭto
- 24-a de aprilo : Usono : Shirley MACLAINE, usona aktorino kaj dancistrino
- 13-a de majo : Adolf MUSCHG, svisa verkisto
- 6-a de junio : Alberto la 2-a, sesa Reĝo de la Belgoj
- 13-a de julio : Wole SOYINKA, niĝeria verkisto
- 20-a de septembro : Sophia LOREN, itala aktorino
- 28-a de septembro : Brigitte BARDOT, franca aktorino
- 26-a de oktobro : Ulrich PLENZDORF, germana verkisto
- en svislanda ubo Thun : Jean ZIEGLER
svisa docento, verkisto, deputito kaj alimondisma aktivulo.
Mortoj
- 1-a de januaro : Jakob WASSERMANN, germana verkisto
- 15-a de januaro : Hermann BAHR
- 15-a de februaro : Hjalmar Johannes RUNEBERG
- 17-a de februaro : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 23-a de februaro : Edward ELGAR, angla komponisto
- 4-a de julio : Marie CURIE, pola-franca natursciencistino
- 10-a aŭ 11-a de julio : Erich MÜHSAM, germana verkisto
- 17-a de novembro : Joachim RINGELNATZ, germana verkisto
- Usono : Pensilvanio : Louise Adeline WEITZEL, usona verkistino
- Emilie SUCHARDOVÁ
----
1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1934年
ko:1934년
ms:1934
simple:1934
th:พ.ศ. 2477
Adolf MUSCHGLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Adolf MUSCHG < Germana Lingvo
----
Adolf MUSCHG [adolf muŝg] ( - la 13an de majo 1934 en Zollikon, kantono Zürich) estas svisa verkisto kaj literatursciencisto.
En Zürich kaj Cambridge li studis germanistikon, anglistikon kaj filozofion. De 1959 ĝis 1962 li estis instruisto en gimnazio, poste li instruis en diversaj altlernejoj, i.a. en Germanio, Japanio kaj Usono. En la jaro 1970 li fariĝis profesoro pri germana lingvo kaj literaturo en la Eidgenössische Technische Hochschule en Zürich.
Ekde 1976 li estas membro de la Akademie der Künste (= Akademio de la Artoj) en Berlino, kies prezidanto li fariĝis en 2003. Krome li estas membro de la Akademie der Wissenschaften und Literatur (Akademio de la sciencoj kaj la literaturo) en Majenco kaj de la Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung (= Germana Akademio de lingvo kaj poezio) en Darmstadt.
Listo de verkoj
- Im Sommer des Hasen (romano, 1965)
- Gegenzauber (romano, 1967)
- Rumpelstilz. Ein kleinbürgerliches Trauerspiel (tragedio, 1968)
- Mitgespielt (romano, 1969)
- Liebesgeschichten (rakontoj, 1972)
- Albissers Grund (romano, 1974)
- Entfernte Bekannte (rakontoj, 1976)
- Gottfried Keller (biografio, 1977)
- Baiyun oder die Freundschaftsgesellschaft (romano, 1980)
- Literatur als Therapie? (eseo, 1981)
- Leib und Leben (rakontoj, 1982)
- Das Licht und der Schlüssel. Erziehungsroman eines Vampirs (romano, 1984)
- Goethe als Emigrant (eseoj, 1986)
- Der Turmhahn und andere Liebesgeschichten (rakontoj, 1987)
- Der Rote Ritter. Eine Geschichte von Parzifal (romano, 1993)
- Sutters Glück (romano, 2001)
- Das gefangene Lächeln (rakonto, 2002)
Premioj
- Conrad-Ferdinand-Meyer-Preis (1968)
- Hermann-Hesse-Preis (1974)
- Zürcher Literaturpreis (1984)
- Carl-Zuckmayer-Medaille (1990)
- Georg-Büchner-Preis (1994)
1941Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1941
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1941 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1. jan. Kiel la unua milita paŝo al la Japana atako kontraŭ Pearl Harbor, Admiralo JAMAMOTO Isoroku, ĉefkomandanto de la Japana kombinita floto, ordonis al Sub-Admiralo ONIŜI Takiĝiro, unu el la plej bonaj maravidadistoj, prepari studon pri aeratako kontraŭ Pearl Harbor; Fregatkapitano GENDA Minoru helpas ONIŜIn. Tia atako preventos, ke la Usona floto malhelpu la japanan kampanjon en la Ekstrema Oriento.
- 11. jan. HITLERO ordonis al siaj fortoj esti pretaj eniri en Nord-Afriko por helpi la italojn. Tio establis la Afrikan Korpuson.
- 20. jan. ROOSEVELT estis inaŭgurita prezidenton de Usono triafoje.
- 22. jan. Italaj fortoj cedis la havenon de Tobruk al la britoj.
- 23. jan. Kolonelo Charles LINDBERGH, rekomendis al la Usona parlamento, ke oni negocu kun HITLERO por fini la eŭropan militon.
- 29. jan. – 29. mar. Britaj-usonaj stabaj interparoladoj en Vaŝingtono (kodnomo ABC-1).
- 1. feb. La usona mararmeo reorganiziĝis. La usona atlantika floto estis reestablita sub Admiralo Ernest J. KING.
- 6. feb. HITLERO donis direktivon pri ekonomia milito kontraŭ Britio.
- 16. feb. Britaj fortoj minis la akvojn de Singapuro, preparante kontraŭ japana atako.
- 1. mar. Bulgario aniĝis en la Akso.
- 17. mar. Du germanaj submarŝipoj estis perditaj dum nord-Atlantika konvoja batalo : La submarŝipo U-100, komandata de Joachim SCHEPKE estis ramita kaj sinkigita de la brita destrojero Vanoc, kaj la U-99, komandata de Otto KRETSCHMER estas sinkigita de la brita destrojero Walker.
- 25. mar. Jugoslavio aniĝis en la Akso.
- 26. mar. Italaj homekipitaj torpedoj atakis la britan floton en Kreto, kaj uzis malligeblajn ŝargokapojn por sinki la britan krozoŝipon York, staranta ĉe la ankro. Tiu atako aldonis novan dimension al la militado.
- 27. mar. HITLERO prokrastis atakon kontraŭ Sovetunio (Operaco BARBAROSSA). Ŝtatrenverso en Jugoslavio prezentis registaron, amikan al la aliancanoj.
- 28. mar. Dum la Batalo ĉe Kabo Matapana en Mediteraneo, brita mararmea forto sub Admiralo Andrew Browne CUNNINGHAM surprizis italan mararmean forton, kaj sinkigis tri krozoŝipojn kaj du destrojerojn. La britoj perdis unu aviadilon dum la batalo, kiu okazis pro britaj sukcesoj je kodrompado.
- 30. mar. Germana Afrika Korpuso sub Generalo Erwin ROMMEL komencis sian unuan ofensivon kontraŭ britaj fortoj en Libio.
- 31. mar. Usona Prezidento ROOSEVELT ordonis al la usona marbord-gvardio konfiski tridek komercŝipojn de la Akso kaj tridek kvin de Danio en usonaj havenoj.
- 3. apr. Establiĝis german-favora registaro en Irako.
- 6. apr. Germanaj fortoj invadis Grekion kaj Jugoslavion.
- 8. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Tesalonikon.
- 10. apr. La usona destrojero Niblack, dum ĝi kolektis supervivulojn el torpedita nederlanda kargoŝipo en la norda Atlantiko, atakis germanan submarŝipon.
- 13. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Beogradon, ĉefurbo de Jugoslavio. Sovetunio kaj Japanio subskribis pakton pri neagresemo.
- 17. apr. Jugoslavio kapitulacis al la germanoj.
- 19. apr. Germanoj lanĉis sian plej fortan aeratakon ĝis tiam kontraŭ Londono. Britio sendis soldatojn al Irako.
- 21. apr. Britio decidis retiri soldatojn el Grekio, kiam la greka registaro subskribis armisticon kun Germanio.
- 27. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Atenon.
- Belarusion (1941-44) okupis faŝista Germanio
- Junio: Rusion atakas Germanio.
- 7-a de decembro : Japanio atakis Usonon ĉe Pearl Harbor, Havajo.
- Hans Hermann KÜRSTEINER prezidanto de "ĝeneva" UEA.
Naskiĝoj
- 14-a de januaro : Faye DUNAWAY
- 21-a de januaro : Placido DOMINGO
- 29-a de marto : Renato CORSETTI, Prezidento de UEA
- 25-a de aprilo : Bertrand TAVERNIER, Franca reĝisoro
- 26-a de aprilo : Regine HILDEBRANDT
- 13-a de majo : Senta BERGER
- 10-a de junio : Jürgen PROCHNOW
Mortoj
- 5-a de januaro : Britio : Amy JOHNSON
- 13-a de januaro : James JOYCE
- 24-a de februaro : Oskar LOERKE
- 28-a de marto : Britio: Virginia WOOLF
- 7-a de aŭgusto : Rabindranath TAGORE
----
1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1941年
ko:1941년
simple:1941
th:พ.ศ. 2484
Senta BERGERKino > Aktoroj > Senta BERGER
----
Senta BERGER [senta berga] (naskiĝis la 13-an de majo 1941) estas aŭstra aktorino kaj produktorino.
Senta Berger naskiĝis en Vieno. La familio ne estis riĉa, sed la gepatroj faris ĉion por subteni la muzikajn talentojn de la filino. Jam en la aĝo de kvar jaroj ŝi unuafoje kantis sursceneje, kaj la patro akompanis ŝin per piano. Unu jaron poste ŝi ricevis balet-lecionojn, kaj ŝi deziris fariĝi dancistino. Tiun ĉi revon tamen detruis ŝia lasta instruistino, kiu daŭre aludis la korpajn ŝanĝojn de la knabino dum la pubereco. Fine Senta Berger interesiĝis pri la aktorado kaj prenis privatajn lecionojn.
En la jaro 1957 ŝi ricevis unuan malgrandan filmrolon. Ŝi ekstudis en la renoma Viena Max-Reinhardt-Seminar, sed jam post mallonga tempo ŝi devis ĝin forlasi, ĉar ŝi akceptis filmrolon sen demandi la direktoron. Unu jaron poste ŝi fariĝis la plej juna membro de renoma Viena teatra ensemblo, sed intertempe ŝi tre ŝatis la filmlaborojn kaj preferis daŭrigi ilin.
Dum la sekva tempo ŝi aperis en aro da komedioj kaj muzikfilmoj. En la jaro 1962 ŝi unuafoje laboris en Hollywood, kun steluloj kiaj Charlton HESTON, Frank SINATRA, John WAYNE kaj Yul BRYNNER. Tamen ŝi jam post mallonga tempo revenis al Eŭropo.
En 1963 ŝi konatiĝis kun la reĝisoro Michael VERHOEVEN, kun kiu ŝi fondis la film-firmaon Sentana. La paro geedziĝis en 1966. Plurajn filmojn ili kune produktis.
Post kiam la du filoj naskiĝis, Senta Berger koncentriĝis ĉefe al la teatra laboro. Ŝi sukcese aktoras en Vieno, Hamburgo kaj Berlino. Ekde 1985 ŝi aperas en pluraj televidserioj, krome ŝi turneas kiel kanzonistino.
Ekde 2003 Senta Berger estas la prezidantino de la Germana Filmakademio (Deutsche Filmakademie), kiu celas subtenis junajn talentojn kaj ekde 2005 decidos pri la aljuĝo de la filmpremio Deutscher Filmpreis.
BERGER, SENTA
1950Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1950
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1950 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 35-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo.
- Ivo LAPENNA publikiĝis "Retorikon".
- Fondita Esperanta Meksika Asocio
- kreita Instituto de polarografio de Ĉeĥa Akademio de Sciencoj
- 26-a de januaro : Barato akiras sian konstitucion.
- Francio, Italio aniĝas en la Eŭropa Unio.
- Indonezio aniĝas al UNO.
- La itala piloto Giuseppe FARINA gajnis la unuan mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝis
- Liven DEK
- 3-a de aŭgusto : Waldemar CIERPINSKI
- 25-a de decembro : Karl ROVE
Mortis
- 3-a de januaro : Emil JANNINGS
- 21-a de januaro: Orwell
- 12-a de marto: Usono: Heinrich MANN
- 27-a de aŭgusto: Italio: Cesare PAVESE
- 26-a de novembro: Germanio: Hedwig COURTHS-MAHLER
- Usono: John BIRMELIN
- Josef KRUMPHOLC
----
1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1950年
ko:1950년
simple:1950
th:พ.ศ. 2493
1961Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1961
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1961 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 46-a Universala Kongreso de Esperanto en Harrogate.
- UEA aĉetis la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.
- Eklernis Esperanton: Vasil STANOVIĈ.
- Fontita Esperanto-klubo en Příbram.
- Nord-Irlando : Ekflamas civilmilito inter katolikoj kaj protestantoj.
- Jânio QUADROS iĝis prezidento de Brazilo;
- Sendependiĝas Tanganjiko (la kontinenta parto de la nuna Tanzanio). Ĝi estis brita kolonio. Same: Siera-Leono.
- Eritreo : Komenciĝas liberig-milito kontraŭ Etiopio, kondukota de Liberiga Nacia Fronto de Eritreo.
- Barbado akiras rajton de memregado.
- UNO : U THANH anstataŭigas Dag HAMMARSKJOLD kiel ĝenerala sekretario.
- UNO : Aniĝas Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio.
- 12-a de aprilo : Jurij GAGARIN flugas en la kosmon.
Naskiĝoj
- Audino CASTELO BRANCO
- 9-a de junio : Michael J. FOX
- 12-a de septembro : Kanado : Mylène FARMER.
- 20-a de oktobro : David GAINES
- 19-a de novembro : Meg RYAN
Mortoj
- Antonín ELTSCHKNER
- EMBA
- 10-a de januaro : Usono : Dashiell HAMMETT.
- 13-a de majo : Usono : Gary COOPER.
- 2-a de julio : Usono : Ernest HEMINGWAY.
----
1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1961年
ko:1961년
simple:1961
th:พ.ศ. 2504
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
2005Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2005
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj - 2030-oj
Jaroj: 2000 - 2001 - 2002 - 2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2005 post Kristo okazis (aŭ okazos), interalie:
Eventoj
tutmonde:
- Proponitaj planlingvoj Simpekso, Siberia lingvo, Baspleo kaj Interĝermana.
- 9-a de januaro: Palestinanoj elektas novan prezidenton. Maĥmud ABBAS ricevis klaran plimulton de pli ol 62 % de la voĉoj.
- 26-a ĝis 30-a de januaro: En Davos okazas la Monda Ekonomia Forumo. Plan
- 27-a de januaro: 60-jarojn post la liberigo de la ekstermejo ĉe Oświęcim (Auschwitz) la mondo rememoras pri milmiloj da murditaj judoj.
- en februaro estis prezentita unua multkerna procesoro Cell.
- La hispana piloto Fernando ALONSO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- pliaj eventoj en 2005 tageventoj
----
en la esperantlingva mondo:
- Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Paska semajnfino : Internacia renkontiĝo memorfestonta la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en la sama urbo. ~ Retejo: http://boulogne2005.online.fr
- Litovio, Vilno : 90-a Universala Kongreso de Esperanto
- Kroatio, Zagrebo: 78-a kongreso de SAT
Naskiĝoj
Mortoj
- 15-a de januaro: Victoria de los Ángeles, hispana sopranulo
- 29-a de januaro: Efraim KIŜON
- 2-a de februaro: Max SCHMELING
- 3-a de februaro: Zurab Zjvania, ĉefministro de Kartvelio
- 10-a de februaro: Arthur MILLER
- 6-a de marto: Hans Albrecht BETHE
- 8-a de marto: Brigitte MIRA
- 25-a de marto: KŐSZEGI Gizella
- 31-a de marto: Terri SCHIAVO
- 1-a de aprilo: Harald JUHNKE
- 2-a de aprilo: Johano Paŭlo la 2-a
- 5-a de aprilo: Saul BELLOW
- 23-a de aprilo: John MILLS
- 26-a de aprilo: Maria SCHELL
- 26-a de aprilo: Augusto ROA BASTOS
- 13-a de majo : Eddie BARCLAY
- 5-a de junio : Lothar WARNEKE
- 6-a de junio : Anne BANCROFT
- 24-a de junio: Max ROQUETA
- 30-a de junio : Fernando DE DIEGO, tradukinto de pluraj verkoj al Esperanto, ĉefe el la hispana lingvo, interalie Don Kiĥoto de la Manĉo.
- 31-a de julio: Wim DUISENBERG
- | | |