:: wikimiki.org ::
| 14-a De Junio |
14-a de junio----
Historio > Tagoj > la 14-a de junio
----
La 14-a de junio estas la 165-a tago de la jaro (la 166-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 200 tagoj restas.
Je la 14-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 1645 : Batalo de Naseby, angla interna milito
- 1775 : Usona armeo starigita
Naskiĝoj
- 1671 : Tomaso ALBINONI, itala komponisto
- 1880 : Franz CHRISTANELL
- 1868 : Karl LANDSTEINER
- 1894 : Edgard ARMOND
- 1909 : Burl IVES, muzikisto
- 1926 : Hermann KANT
- 1928 : Ernesto (Che) GUEVARA
Mortoj
- 1594 : Orlando di LASSO, nederlanda muzikisto
- 1898 : Lewis CARROLL, brita verkisto
- 1920 : Max WEBER, sociologo
- 1927 : Jerome K. JEROME, verkisto
- 1932 : Linda GAZZERA
- 1936 : Maksim GORKIJ, verkisto
- 1936 : G. K. CHESTERTON, verkisto
- 1968 : Salvatore QUASIMODO, Italio
- 1986 : Jorge Luis BORGES, verkisto
- 2003 : Emilio BARBON, hispana socialisto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Islando: Nacia tago
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 13-a de junio | 15-a de junio
- 14-a de majo | 14-a de julio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:6月14日
ko:6월 14일
simple:June 14
th:14 มิถุนายน
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
1645Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1645
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1645 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
----
1640 | 1641 | 1642 | 1643 | 1644 | 1645 | 1646 | 1647 | 1648 | 1649 | 1650
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1645년
1880Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1880
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1880 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Tunizio fariĝis kolonio de Francio
Naskiĝoj
- 25-a de februaro : Marcel DUPUIS
- 20-a de majo : Cornelis Jacob BAART de la Faille
- 2-a de junio : Friedrich Wilhelm ELLERSIEK
- 4-a de junio : Antonín ELTSCHKNER
- 10-a de junio : Carl Adolph HVORSLEV
- 14-a de junio : Franz CHRISTANELL
- 19-a de junio : Ernest Edward YELLAND
- 27-a de junio : Helen KELLER
- 3-a de julio : William Henry HIRST
- 23-a de julio : Aleksandr POSTNIKOV
- 15-a de aŭgusto: John Edward HOOKHAM
- 1-a de novembro : Alfred WEGENER
- Augusts KAZOKS
Mortoj
- 8-a de majo : Francio : Gustave FLAUBERT
- 4-a de oktobro : Jacques OFFENBACH
- 22-a de decembro : Anglio : George ELIOT
- Norvegio : Ole BULL, violonisto
----
1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1880년
Franz CHRISTANELLEdE-C
Franz CHRISTANELL (kristanel), aŭstriano, d-ro, pastro kaj gimn. istrutisto de matematiko kaj fiziko en Salzburgo. ("Borromaeum"). Naskiĝis en 14-a de junio 1880 en Merano (nun en Italujo). Kun Esperanto li konatiĝis per d-ro Nezlederer en 1920. En 1921 kunfondis neŭtralan grupon en Salzburgo kaj restis ties animo. En 1925 prez. de la Aŭtra E Kongreso en Salcburgo. kaj en 1926 prez. de AED. Gvidis multajn kursojn laŭ Cseh-metodo. Enkondukis E-n kiel oficialan libervolan fakon en sia lernejo jam en 1922 kaj en 1928 fondis IKUE-grupon por studentoj kaj pastrokandidatoj. Verkis propran broŝuron, 1924, Gvidlibron pri Salcburgo, libreton La Vero pri Suda Tirolo, 1926, Kantaron de la Esperanto Grupo Salzburgo en 1930, kronikon de la SEG, 1931, kaj trad. du prop. enhavajn teatraĵetojn, 1922 kaj 1923. Serio de prop. teatraĵoj originalaj, prezentitaj okaze de Zamenhof-festoj; k. a. en manuskripto.
Karl LANDSTEINERSciencisto > Karl LANDSTEINER
----
Karl LANDSTEINER [kal lantŝtajne] (naskiĝis la 14-an de junio, 1868, mortis la 26-an de junio, 1943) estis aŭstra kemiisto kaj bakteriologo.
Naskiĝinte en Vieno, li studis medicinon en sia hejmurbo kaj kemion en Würzburg, Munkeno kaj Zuriko.
En la jaro 1901 li malkovris la klasikajn sangogrupojn A-B-0. Unu jaron poste li kune kun Max RICHTER evoluigis metodon por eltrovi la sangogrupojn el sangomakuloj. Pro tiu ĉi eltrovo li en 1930 gajnis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino. En 1937 li kune kun Alexander Salomon WIENER malkovris la resusfaktoron.
Karl Landsteiner mortis en Novjorko.
LANDSTEINER KARL
ms:Karl Landsteiner
1894Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1894
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1894 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto eldonita de Zamenhof.
- Kreita planlingvo Communia.
- Balotado pri ŝanĝoj en Esperanto. La propono de Zamenhof (uzi la -i por la pluralo anstata la nuna -oj e forigi la ĉapelojn) ne sukcesis.
- Usono : astronomo Lowell konstruatigis marsan observodomon meze de Arizono.
- Eŭskio : Sabino DE ARANA-GOIRI kreas la Eŭskan flagon.
- Usono : Milton HERSHEY fondas la Hershey Chocolate Company en Hershey, Pensilvanio.
Naskiĝoj
- 7-a de januaro: Józef LITAUER
- 23-a de januaro : Joseph NELS
- 4-a de aprilo: Einar ADAMSON
- 8-a de aprilo : Francio : Metz: humuristo Raymond SCHWARTZ
- 27-a de aprilo: Vincenzo MUSELLA
- 6-a de majo : Leon COURTINAT
- 27-a de majo : Usono : Dashiell HAMMETT
- 9-a de junio : Nederlando: P. W. BAAS
- 22-a de julio : Vince TÓTH
- 22-a de julio : Oskar Maria GRAF
- 22-a de julio : Erik Alfred Torbjörn COLLINDER
- 26-a de julio : Aldous HUXLEY
- 4-a de oktobro: Frans G. BENGTSSON
- 21-a de oktobro : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 10-a de novembro : Lisa TETZNER
- 11-a de decembro : Rolf BUGGE PAULSEN
- 25-a de decembro: Saul J. JAFFE
- Usono : Pensilvanio : Berks : Paul Brendle HORNING
- Vasilij ĴELEZNJAKOV
Mortoj
- 1-a de januaro : Heinrich Rudolf HERTZ
- 20-a de septembro : Heinrich HOFFMANN
- 3-a de decembro : Samoo : Robert Louis STEVENSON
----
1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1894년
simple:1894
1909Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1909
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1909 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono.
- 2-a Brazila Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo.
- Masgrau Jacint BREMON fariĝis prezidanto de Espero Kataluna.
- Eklernis Esperanton:
Jenö FUCHS, Josef SCHMALZL, Josef PONTZ, Carlos DOMINGUES, Saul J. JAFFE, Josep GRAU-CASAS, Christian Petersen HEILSKOV, Marie LARROCHE, kaj Mikaelo GABRIELO.
- LU Ŝi-Ŝin komencis propagandi Esperanton.
- publikita "Dumil novaj vortoj" de Paul BOULET.
- Eko de publikiĝo de Esperanta Biblioteko Internacia.
- Unua Esperanto-klubo en Kolombio.
- Fonditaj Ruslanda Ligon Esperanta kaj Esperanto-Klubo en Aarhus.
- Jazyk všeslovanský a esperanto publikita de Josef KRUMPHOLC.
- Kreitaj planlingvoj Adamitik, Perfektlingvo kaj Salvador.
Naskiĝoj
- 15-a de januaro: ŜIMOMURA Joŝiŝi
- 10-a de februaro: KURIJAMA Ioe
- 27-a de marto : Golo MANN
- 24-a de aprilo : Bernhard GRZIMEK
- 4-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Elia KAZAN
- 28-a de oktobro : Francis BACON, pentristo
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF
- Ivo LAPENNA
- Nikola ALEKSIEV
- E. Stavro PATSURIS
- Engelbrecht HANSEN
Mortoj
- 8-a de aprilo : Danio : Kopenhago : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 22-a de julio : Detlev VON LILIENCRON
- 27-a de oktobro : George COX
- 17-a de decembro : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- Usono : Pensilvanio: Henry Lee FISHER
----
1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1909年
ko:1909년
simple:1909
th:พ.ศ. 2452
1926Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1926
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1926 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 18-a Universala Kongreso de Esperanto en Edinburgo.
- 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en Vitorio.
- fondita en Moskvo Esperanto-Asocion „Reciprokhelpo“.
- skismo en Nerdelanda movado, fondita Nederlandan Esperanto-Asocion.
- Esperantujo : La Biblio eldoniĝis en Esperanto.
- Fonditaj la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistoj (TAGE) kaj nuna Internacia Pedagogia Revuo.
- Franz CHRISTANELL prezidento de AED.
- Eldonita Filatelia Terminaro.
- Eldonita Barbaraj Prozaĵoj de Casas Jaume GRAU.
- Publikita Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta alta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868 de Fuĵisaŭa Ĉikao
- Adolf BARTOŠÍK, Aleksandro ERJUĤIN kaj Pál TOLNAI eklernis Esperanton.
- Portugalio: eko de la diktatoreco.
- Saudi-Arabio unuiĝis pluraj princlandoj de la Araba duoninsulo.
- Eko de Showa Periodo en Japanio.
- Unua Ukrania Ortodoksa Popo alvenis al Brazilo
- Libano akiris konstitucion.
- Subskribita la Berlina Traktato
Naskiĝoj
- Walter FRANCINI
- Flori NIKOLOV
- Karel KRAFT
- Symilde SCHENK LEDON
- 15-a de januaro : Maria SCHELL
- 17-a de marto : Siegfried LENZ
- 24-a de marto : Dario FO
- 28-a de aprilo : Harper LEE
- 31-a de majo : James KRÜSS
- 1-a de junio : Usono: Marilyn MONROE
- 25-a de junio : Aŭstrio: Ingeborg BACHMANN
- 26-a de julio : Ana María MATUTE
- 5-a de aŭgusto : Per WAHLÖÖ
- 13-a de aŭgusto : Fidel CASTRO
- 14-a de aŭgusto : René GOSCINNY
- 15-a de oktobro : Michel FOUCAULT
- 18-a de oktobro : Klaus KINSKI
- 23-a de novembro : Sai Baba
Mortoj
- 28-a de marto : Ralph ELIOT
- 23-a de aŭgusto : Usono: Rudolph VALENTINO
- 3-a de oktobro: François DRUDIN
- 29-a de decembro : Rainer Maria Rilke
- Antonio GAUDÍ
- Claude MONET
----
1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1926年
ko:1926년
simple:1926
th:พ.ศ. 2469
Ernesto Che GUEVARAErnesto Rafael Guevara de la Serna [erNESto rafaEL geVAra (aŭ geBAra) de la SERna], naskiĝinta en Rosario, Argentino (14-a de junio, 1928) kaj mortinta en Bolivio (9-a de oktobro, 1967), estis latinamerika marksista revoluciulo, gvidisto de gerilo kaj ministro de Kubo. Li estas pli konata kiel Che, karesnomo kiun li ricevis en Kubo pro sia argentina origino.
dosiero:Chekajcastro.jpg
Che kaj Fidel Castro.
Estante studento de medicino, li vojaĝis tra Latina Ameriko, kie li prenis kontakton kun la mizero de la malsubaj tavoloj, kaj prenis fortan politikan konscion. En 1953 li revenas al Bonaero, kie li finas siajn studojn.
Li vojaĝas al Gvatemalo, kie la prezidento Jacobo ARBENZ, klopodas disvolvi reforman politikon. Li tamen estas renversata de puĉo apogita de la usona registaro, kaj Che Guevara devas forfuĝi de la lando.
En 1954 li alvenas al Meksiko, kie li aldoniĝas al la movado organizata de la kubano Fidel CASTRO. Li partoprenas la eniron en Kubon per la ŝipo Granma en novembro de 1959. Dum la gerila milito, li akiras la rangon de komandanto.
Post la venko de la revolucio kontraŭ la diktatoro Fulgencio BATISTA, Guevara estas nomumita unue prezidanto de la kuba Nacia Banko, kaj poste ministro de Industrio. Li disvolvas eksterajn propagandajn laboroj, kaj fariĝas unu el la plej konataj el la revoluciuloj.
En 1965 li lasas siajn postenojn, kaj komencas aventurecajn provojn instigi revoluciojn en aliaj landoj, unue en Afriko, kaj poste en Suda Ameriko.
En 1966, li komencas gerilan provon en Bolivio. Tamen, liaj esperoj ne estas akompanataj de la rezultoj, kaj li suferas izoliĝon en la montaroj de la lando. La 8-an de oktobro 1967, li kaj liaj kompanoj estas kaptitaj de boliviaj trupoj helpataj de la usona CIA. La sekvan tagon li estas mortpafita en la vilaĝo La Higuera.
En julio 1997 estas trovitaj liaj restaĵoj, kiuj estis poste enterigitaj kun grandaj honoroj en Kubo.
http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Cheicon.jpg
La mondfama bildo de "Che" laŭ foto de Alberto Korda.
GUEVARA Che
ja:チェ・ゲバラ
ko:체 게바라
th:เช กูวารา
zh-min-nan:Che Guevara
1594Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1594
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1594 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Kepler alvenis al Aŭstrio;
- La princo Miĥaelo de Valakio venkis la Turkion kaj la turkoj eliris el Valakion kiu restis aŭtonoma principato ligata al Hungario
Naskiĝoj
Mortoj
- BALASSI Bálint
- Cristóvão LÓPES portugala pentristo;
----
1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594 | 1595 | 1596 | 1597 | 1598 | 1599
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1594년
1898Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1898
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1898 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Fondita Unuiĝo Franca por Esperanto kaj Klubo Esperantista en Stokholmo
- Georgi AKTARĜIEV, Firmin DURIEŬ kaj E. BARDOULET eklernis Esperanton.
- Revista Brazileira publikis unua artikolon pri Esperanto en Brazilo.
- Publikita Dilpok.
- 2-a de septembro: Sudano: Venkas Britianoj en la "Batalo de Omdurman".
- Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiame hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio, konkerante ĝiajn koloniojn Kubon, Puerto-Rikon, Filipinojn kaj Gvamon.
- Havajon kontraŭleĝe aneksas Usono.
- 13-a de junio : Jukonteritorio eniris la Kanadan Konfederacion.
- Idiom Neutral kreita de Akademio de Volapukistoj.
Kulturaj eventoj
- Usono : Apero de La milito de la mondoj far H. G. WELLS.
Naskiĝoj
- Hermann WAGNER
- Ary ZAMORA
- Lampião
- Lila WILTSHIRE
- Penka BATOEWA
- Francisco ALMADA
- 23-a de januaro : Rusio : Sergeï Mikaïlovitch EISENSTEIN
- 10-a de februaro : Germanio : Bertolt Brecht
- 6-a de marto : Therese GIEHSE
- 10-a de marto: Augustin PUN
- 26-a de aprilo : Vicente ALEIXANDRE
- 5-a de junio : Federico GARCIA LORCA
- 17-a de junio : M. C. ESCHER, artisto
- 22-a de junio : Germanio : Erich Maria REMARQUE
- 30-a de julio : Henry MOORE
- 10-a de oktobro : Eugen WÜSTER
- 18-a de oktobro : Lotte LENYA
- 27-a de oktobro : František BĚHOUNEK
- 30-a de novembro : Franz SCBEIBENREITER
Mortoj
- 14-a de januaro : Lewis CARROLL
- 31-a de marto : Eleanor MARX
- 19-a de majo : William Ewart GLADSTONE
- 20-a de septembro : Theodor FONTANE
- 25-a de septembro : Hieronymus Theodor RICHTER
- 28-a de novembro : Conrad Ferdinand MEYER
----
1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901 | 1902 | 1903
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1898년
simple:1898
1920Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.
Naskiĝoj
- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN
Mortoj
- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER
----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1920年
ko:1920년
simple:1920
th:พ.ศ. 2463
Jerome K. JEROMEJerome K. JEROME (naskiĝis la 2-an de majo 1859 en Walsall, Britio; mortis la 14-an de junio 1927 en Northampton, Britio) estis angla humura verkisto. Lia plej konata verko estas Tri viroj en boato (sen mencio de la hundo) (angle: Three men in a boat (to say nothing of the dog)).
Li estis filo de malriĉa familio en Londono. Kiam li havis 14 jarojn, li eklaboris kiel fervojisto. Poste li fariĝis instruisto, aktoro kaj ĵurnalisto. Li edziĝis en 1888 kaj havis unu filon. En 1893 li fondis la semajnan gazeton Today (esperante: Hodiaŭ).
En 1888 li publikigis sian unuan libron, On Stage and Off. Unu jaron poste li sukcesis per The Idle Thoughts of an Idle Fellow kaj per sia plej konata libro Tri viroj en boato. Ĝi neimiteble priskribas la travivaĵoj de tri amikoj dum boatvojaĝeto sur la Tamizo. Malpli sukcesa estis la sekva libro Three Men on the Bummel, en kiu la samaj tri amikoj vojaĝas tra Germanio.
Rete legeblas
[http://www.ith.net/3viroj.pdf Tri viroj en boato (sen mencio de la hundo)]
Kategorio:Verkistoj
Kategorio:Anglalingva literaturo
th:เจอโรม เค. เจอโรม
Maksim GORKIJ
Literaturo > Ruslingva Literaturo > Maksim GORKIJ < Rusa lingvo
----
Maksim GORKIJ (ruse Максим Горький), aŭ realnome: Aleksej Maksimoviĉ PEŜKOV (naskiĝis la 28-an de marto, 1868, mortis la 18-an de junio, 1936) estis rusa kaj sovetia verkisto kaj socia aganto.
Li naskiĝis en Niĵnij Novgorod. De 1906 ĝis 1913 kaj de 1921 ĝis 1931 li vivis eksterlande; post sia reveno al Sovet-Unio li ja akceptis la tie regantan kulturpolitikon, tamen pro problemoj kun Stalino ne plu rajtis forlasi la landon. En 1936 li mortis en Moskvo. Lia naskiĝurbo honore al li de 1932 ĝis 1990 nomiĝis Gorkij.
Li plurfoje esprimis sin pri Esperanto, ekzemple: "La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj". Pluraj liaj negrandaj verkoj aperis en Esperanta traduko.
Deveno
Patro, Maksim Savvatijeviĉ Peŝkov (1840—71) filo de soldata, degradita el oficiro, meblisto-mahagonisto. Antaŭ la morto laboris kiel administranto de vaporŝipa kontoro, mortis kaŭze de ĥolero. Patrino, Varvara Vasiljevna Kaŝirina (1842—79) el burĝa familio; frue vidviniĝis, ree edziniĝis, mortis kaŭze de ftizo. Infanece la verkisto vivis en domo de avo Vasilija Vasiljeviĉa Kaŝirina. Dumjunece la avo de Maksimo Gorkij laboris kiel burlako, poste pliriĉiĝis, sed dummaljunece ree iĝis malriĉa. La avo instruis la knabon per klerikaj libroj, la avino iniciis la nepon al popolaj kantoj, fabeloj, sed ĉefe anstataŭigis patrinon.
Klerigo
Gorkij ne ricevis bonan klerigon, li nur finis metilernejon.
Li instruis sin mem por satigi sian soifon pri scioj.
Peza laboro (li lavis manĝilaron sur vaporŝipo, estis "knabo" en ŝuvendejo, laboris en ikonmetiejo kaj ĉe foirej-konstruado) kaj dumjuneca mizero donis al li bonan scion de la vivo kaj naskis revojn pri mondreorganizo.
"Ni venis en la mondon por ne konsenti",
deklaras konserviĝinta fragmento de neniigita poemo de juna Peŝkov Kanto de maljuna kverko.
Verkoj
- Makar Ĉudra (Макар Чудра, rakonto, 1892)
- Na dne (На дне, dramo, 1902)
- Mat (Мать, romano, 1906/07 en Usono)
En Esperanto aperis
- Boleŝcjo : rakonto / Trad. de Ivan SELEZNJOV. - St.Peterburgo: S-to "Espero", 1906. - 8 p.
- Kiel mi lernis / El rusa lingvo trad. P. Tilin. - Leipzig: Ekrelo, 1931. - 23 p.
- V. I. Lenin. - Moskvo: Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj; Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj, 1969. - 50 p.
- La rakonto de Filip Vasiliĉ / Esperantigis Victor DUFEUTREL. - En: Du slavaj rakontoj. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1908. - p.[7] - 27. - (Kolekto de "Lingvo Internacia" ; 9)
Ankaŭ
Ĝis nun fervojstacio de Niĵnij Novgorod nomiĝas "Gorkij".
Rete legebla en Esperanto
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr31/feino.html Feino]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/kuriero.html Ŝtormkuriero]
Gorkij, Maksim
Gorkij, Maksim
ja:マクシム・ゴーリキー
1936Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1936
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1936 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno
- 18-a de septembro Skismo de UEA per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo en Londono.
- Hans Hermann KÜRSTEINER ĉefdeledito de Svisio
- Eklernis Esperanton: Vladimír MOHAPL
- Malpermeso de agado por Esperanto en Germanio.
- Rapidvortoj refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Eko de la Hispana Enlanda Milito.
- Carl VON OSSIETZKY liberigita.
Naskiĝoj
- DEGUĈI Kjotaro
- 17-a de majo : Usono : Dennis HOPPER
- 17-a de junio : Ken LOACH
- 15-a de novembro : Wolf BIERMANN
Mortoj
- Josef EISELT
- 18-a de januaro : Britio : Rudyard KIPLING
- 11-a de junio : Robert Erwin HOWARD
- 12-a de junio : Karl KRAUS
- 18-a de junio : Maksim GORKIJ
- 15-a de aŭgusto : Italio : Grazia DELEDDA
- 19-a de aŭgusto : Hispanio : Federico GARCIA LORCA
- 10-a de decembro : Italio : Luigi PIRANDELLO
----
1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1936年
ko:1936년
simple:1936
th:พ.ศ. 2479
Salvatore QUASIMODOLiteraturo > Itallingva Literaturo > Salvatore QUASIMODO < Itala Lingvo
----
Salvatore QUASIMODO [salvatOre kŭazImodo] (naskiĝis la 20-an de aŭgusto, 1901, mortis la 14-an de junio, 1968) estis itala poeto, eseisto kaj tradukisto, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1959.
Quasimodo naskiĝis en Modica.
Quasimodo mortis en 1968.
Listo de verkoj
- Acque e terre ("Akvoj kaj teroj", poemoj, 1930)
- Oboe sommerso (poemoj, 1932)
- Ed è subito sera ("Kaj estas subite vespero", poemoj, 1942)
- Giorno dopo giorno ("Tagon post tago", poemoj, 1947)
- La vita non è sogno ("La vivo ne estas sonĝo", poemoj, 1949)
- La terra impareggiabile (poemoj, 1958)
- Il poeta e il politico e altri saggi (eseoj, 1960)
- Scritti sul teatro ("Skribaĵoj pri la teatro", eseoj, 1961)
En Esperanto aperis:
Rifuĝo de birdoj dumnoktaj ; Amen por la blanka
dimanĉo ; Kaj subitas vespero ; Nun ĉe l' leviĝo taga ; Sur salikaj
branĉaroj ; Tagon post tago ; Milano, augusto 1943 ; Elegio ; Homo de
mia tempo ; Kvazaŭ madrigalo ; laŭdo ; La soldatoj ploras dum la nokto.
En: Enlumas min senlimo ; itala poezio de la dudeka jarcento / eld. Carlo MINNAIA ; p.157 - 170
QUASIMODO SALVATORE
ItalioGeografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio
----
Dosiero:it.gif
----
Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj
1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per
la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000
Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400
kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo
la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de
Cezaro,
Cicerono,
Vergilio,
Danto,
Giotto,
Sankta Francisko,
Leonardo da VINCI,
Mikelanĝelo,
Galileo,
Antonio VIVALDI
kaj multaj aliaj.
Faktoj:
- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).
Regionoj
Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto
Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj.
Kategorio:Italio
als:Italien
fiu-vro:Itaalia
ja:イタリア
ko:이탈리아
ms:Itali
simple:Italy
th:ประเทศอิตาลี
zh-min-nan:Italia
1986Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1986
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1986 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino.
- Fondita Internacia Naturkuraca Asocio.
- Philip BREWER eklernis Esperanton.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Hispanio kaj Portugalio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek Du".
- Jean-Claude DUVALLIER, tirano de Haitio, estas renversita.
- Centr-afrika Respubliko: nova konstitucio.
- Mswati la 3-a fariĝis reĝo de Svazilando.
- Kometo de Halley revenis apud Teron kaj estis iomete videbla.
- Aldo de' GIORGI fariĝis Akademiano
- Kreita Uropio.
Naskiĝoj
Mortoj
- 27-a de januaro : Usono : Lilli PALMER
- 21-a de aprilo: Yokaanam
- 14-a de junio : Svislando : Jorge Luis BORGES
- 31-a de aŭgusto : Henry MOORE
- 12-a de novembro: Pandiá Pându
- 29-a de novembro : Usono : Cary GRANT
- 15-a de decembro : Renée VOLPELIERE
- Usono : Pensilvanio : Paul Brendle HORNING
----
1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1986
ja:1986年
ko:1986년
ms:1986
simple:1986
th:พ.ศ. 2529
315 p.n.e.
-
- 85
Tanie podogi Cia slots Ksigarnia Internetowa hosting |
|
|
|
|