Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
15-a De Decembro

15-a de decembro

Historio > Tagoj > la 15-a de decembro ---- La 15-a de decembro estas la 349-a tago de la jaro (la 350-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 16 tagoj restas. Je la 15-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1975: fondita Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz
- 1981: aprobita la leĝo per kiu Kantabrio iĝis aŭtonoma komunumo.

Naskiĝoj


- 1832 : Gustave EIFFEL, Francio
- 1852 : Antoine Henri BECQUEREL, Francio
- 1859 : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto en Pollando, Bjalistoko
- 1899 : Vaso ABAJEV (ru: Василий Иванович Абаев), fama esploristo de la iranaj lingvoj, speciale la oseta.
- 1911 : Stan KENTON, Usono, ĵaza muzikisto kaj komponisto

Mortoj


- 1230 : Přemysl Otakar la 1-a
- 1929 : Marie HANKEL
- 1966 : Walt DISNEY
- 1974 : Hermanus Jacob BLOKKER
- 1986 : Renée VOLPELIERE
- 2002 : Jaroslav DAVID

Specialaj tagoj kaj festoj


- Zamenhofa Tago - festo pri Esperantlingva literaturo ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
- 14-a de decembro | 16-a de decembro
- 15-a de novembro | 15-a de januaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:12月15日 ko:12월 15일 simple:December 15 th:15 ธันวาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1975

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1975 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1975 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 60-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- En La Chaux-de-Fonds estas fondita Kultura Centro Esperantista.
- Ivo LAPENNA publikiĝis Hamburgo en perspektivo.
- Fondita (15-a de decembro) la Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz
- Grekio iĝas demokratia respubliko.
- Revolucio de la diantoj en Portugalio finas diktaturon.
- Angolo kaj Kabo-Verdo sendependiĝas de Portugalio.
- Malavio: Ĉefurbiĝas Lilongwe.
- Indonezio okupas armeo Orientan Timoron.
- Merkuron vizitas Mariner 10.
- Al UNO aniĝas Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo.
- Dahomeo ŝanĝas sian nomon al Benino.
- Nordmarianoj iĝas "Asociigita teritorio kun Usono".
- Hispanio forlasas Okcidenta Saharo al Maroko kaj Maŭritanio.
- Mikrosofto fondiĝis per Bill GATES kaj Paul ALLEN.
- Kreita Unio
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- 22-a de februaro : Drew BARRYMORE, aktorino
- 4-a de junio : Angelina JOLIE
- 17-a de decembro : Milla JOVOVICH, aktorino kaj fotomodelulo
- 30-a de decembro : Tiger WOODS, golfsportisto

Mortoj


- 3-a de januaro : Robert NEUMANN
- 19-a de februaro : Stanislav NEUMANN
- 3-a de marto : Therese GIEHSE
- 12-a de aprilo : Josephine BAKER
- 23-a de aprilo : Hasan KOCAMAN
- 23-a de junio : Per WAHLÖÖ
- 9-a de aŭgusto : Dmitri ŜOSTAKOVIĈ
- 20-a de novembro : diktaturestro de Hispanio, Francisco FRANCO.
- 4-a de decembro : Hannah ARENDT
- 7-a de decembro : Thornton WILDER ----
1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1975年 ko:1975년 simple:1975 th:พ.ศ. 2518

Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz

En la 15-a de decembro 1975, Getúlio SOARES de ARAÚJO, Nelson PEREIRA de SOUZA kaj Délio PEREIRA de SOUZA kune kun aliaj samideanoj fondis la Eldonan Societon Lorenz. La aliĝintoj dum la unua trimestro ricevis la titolon de fondintoj. Dum la jaroj, la Societo Lorenz laboradas por divastigi Spiritismon inter la esperantistoj kaj Esperanton inter la spiritistoj. Ĝis la jaro 2000 la Societo Lorenz disdonigis pli ol 50 mil ekzemplerojn al pli ol 700 samideanoj. En multaj landoj, la membroj tradukis la ricevitajn librojn al sia nacia idiomo, precipe la librojn de Allan KARDEC. Multaj societanoj fondis societojn kaj grupojn por studado de Spiritismo en siaj landoj. Publikigas, krom librojn, la trimonatan bultenon Komunikoj kaj jaran Almanakon Lorenz. La societo organizis literaturan konkurson en la jaro 1994. ELDONA SPIRITA SOCIETO

1981

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1981 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je ĵaŭdo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1981 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 66-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
- Kreita planlingvo Gloso.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Grekio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek".
- Francio : François MITTERRAND fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko (li estas la unua maldekstra prezidento en la Kvina Respubliko, t.e. ekde 1958).
- Andoro : La ĉefministra posteno establitas.
- Brixton, Londono en aprilo okazis seriozan tumulton kaj grandajn batalojn inter la polico kaj la enloĝantoj.
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Je la 25-a de majo, ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlabora Konsilio de la Golfo. En Um-Al-Kajvano emiriĝas Raŝid Bin Ahmad al-Mu'alla, kaj en Aĵmano, Humad Bin Rashid an-Nuaimi.
- Antigvo-Barbudo aplikas postenon de guberniestro kaj membriĝas en Brita Komunumo.
- Belizo sendependiĝas.
- Al UNO aniĝas Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo.
- 20-a de januaro: 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.

Naskiĝoj


- SZEKERES Melinda
- 17-a de majo : Cosma Shiva HAGEN
- 9-a de junio : Natalie PORTMAN

Mortoj


- Valda VINAŘ
- Roberto das NEVES
- 30-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 11-a de majo : Usono : Florido : Bob MARLEY
- 13-a de julio : André SCHILD
- 27-a de novembro : Lotte LENYA
- 29-a de novembro : Natalie WOOD ----
1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1981 ja:1981年 ko:1981년 simple:1981 th:พ.ศ. 2524

Kantabrio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Kantabrio ---- Kantabrio (hispane Cantabria [kantabrja]) estas aŭtonoma komunumo, kiu situas en la nordo de Hispanio, ĉe la Kantabra Maro. La regiono havas nur unu provincon, Kantabrion. La ĉefurbo estas Santandero. Ties najbaraj regionoj estas Asturio okcidente, Kastilio kaj Leono sude kaj la Eŭska Aŭtonoma Komunumo oriente. La plej gravaj urboj estas Santandero, Torrelavega, Astillero, Santoña, Laredo, Castro-Urdiales, Colindres, San Vicente de la Barquera kaj Reinosa. En la vilaĝo Santillana del Mar estas la mondfama groto Altamira, kun prahistoria arto, kiu estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Etimologio de la nomo

Pluraj fakuloj (San Isidoro, Julio Caro Baroja, Aureliano Fernández Guerra, Joaquín González Echegaray, Adolf Schulten, ktp.) multe pridebatis la originon de la vorto "Kantabrio" kaj, kvankam oni ne tutcerte konas pri ĝi, la decido plej akceptita estas tio, ke "Kantabrio" venas de la radiko kant-, kiu kelteligure signifas rokoŝtono, kaj la sufikso -abr, kiu estas ofta en la keltaj regionoj kaj signifas "loĝanto". Do, "kantabro" signifus "loĝanto de la rokoj, de la montoj" aŭ simple "montano", kio estas klara referenco al la kruta kaj monta teritorio de Kantabrio. Alia ebla interpreto estas kant-, kaj -briga, kiu ankaŭ devenas el kelta lingvo kaj kies signifo estas "fortikaĵo", do ankaŭ tiukaze Kantabrio estus "rokfortikaĵo".

Geografio

Klimato

En Kantabrio ekzistas humida oceana klimato kun agrabla somero kaj freŝa vintro. La jara pluvkvanto estas ĉirkaŭ 1200 mm ĉe la marbordo kaj pli granda en la monta areo. La averaĝa temperaturo estas 14ºC. Ofte neĝas en la plej altaj areoj de Kantabrio inter oktubro kaj marto. En la plej altaj montoj de Picos de Europa (pli ol 2500 m) ekzistas neĝujoj, kiuj ne fandiĝas eĉ dum la somero. La plej sekaj monatoj estas julio kaj aŭgusto, sed ĉiam ekzistas pluvoj kaj la temperaturo ne estas tro alta. La influo de la monteca reliefo de Kantabrio estas rimarkinda rilate al ties klimato, ĉar ĝi estas la plej grava kaŭzo, pro kiu aperas specialaj meteorologiaj situacioj en Kantabrio hispane konataj kiel “suradas” (suraĵoj), kune de la efekto de la vento de Föhn:la vento blovas forte kaj seke, kio altigas la temperaturon laŭmezure oni avancas ekde la montoj marborden. Tio provokas mankon da pluvoj kaj malaltiĝon de la relativa aera humideco. En la sudaj valoj trans la montoĉeno tute malsamas: tie ĉi la vento estas pli freŝa kaj humida, kaj ankaŭ eblas pluvi. Ĉi tia situacio pli abundas en aŭtuno kaj vintro, kiam la temperaturo eksterordinare povas altiĝi ĝis 20 gradoj. Tial estas iomete oftaj incendioj kaŭzitaj de ĉi tiu vento, ekzemple kiam ĝi brulegis la urbokernon de Santandero vintre de 1941.

Reliefo

Santandero Kantabrio estas kaj monta kaj mara regiono, tial oni konstatas du malsamajn areojn: # Norde, marborda strio-forma areo larĝa je ĉirkaŭ 10 Km kaj rare pli alta ol 500 metroj, hispane konata kiel La Marina (La Mara). Ties limo kun la maro estas fliŝo, tial ekzistas krutaj klifoj rompitaj nur de la enmarejoj de la riveroj, kiuj estigas enfluejojn kaj strandojn. En la kantabra marbordo elstaras la Golfeto de Santandero. # Sude, montaro plejparte el kalkoŝtono influita de karstaj fenomenoj. Tiun parton oni nomas hispane La Montaña (La Monto). La montoj formas profundajn valojn kun granda dekliveco de la grundo, sur kiu fluas torentecaj riveroj eroziantaj kaj mallongaj pro la proksimeco inter ties elŝprucejoj kaj la maro. La valoj kvazaŭ kreas naturajn distriktojn, tial oni normale citas multajn lokojn rilate al ties situo en iu konkreta valo. En la orienta parto de Kantabrio estas mezalta montoĉeno paralela al la marbordo, kun altecoj inter 600 kaj 1000 metroj kaj longa je 15-20 kilometroj. La plej altaj montoj estas troveblaj laŭmezure kiel oni rigardas sudokcidenten, kie estas la dividpunkto, en kiu diferencas la riveroj enfluantaj en la Biskajan Golfon, la apartenantaj al la baseno de la rivero Doŭro kaj la apartenantaj al tiu de la rivero Ebro. Ĝenerale tiuj ĉi montoj superas la altecon de 1500 metroj kaj la plej altaj estas tiuj en Picos de Europa, kiuj estas en la plej sudokcidenta parto de Kantabrio. La plejparto el tiuj lastaj superpasas la altecon de 2500 metroj kaj tie la efekto de la glaciaroj estas plej facile rekonebla.

Riveroj

La kantabraj riveroj estas mallongaj kaj havas rapidan daŭran akvofluon, multfoje pro la granda dekliveco de la grundo inter ties elŝprucejo kaj la maro. Krom la rivero Ebro, ĉiuj havas fludirekton ortan al la maro kaj kvankam ili neniam sekiĝas, ties meznombra trafluo estas malgranda (20 m³/s) kompare al la aliaj riveroj de la Ibera Duoninsulo. La rapideco de ilia akvo estigas egan erozion kaj kreas valojn V-formajn, kiuj estas ofte troveblaj en la tuta Kantabra Kornico. Ĝenerale la valoj bonstatas, sed ekzistas kreskanta homa influo. Ekzistas naŭ gravaj riveroj kun iliaj basenoj (akvokolektaj areoj):
- Agüera
- Asón
- Besaya
- Deva
- Ebro
- Miera
- Nansa
- Pas
- Saja

Vegetaĵaro

La diversaj altecoj de la grundo en la regiono, inter la marbordo kaj 2600, faras, ke la vegeta diverseco estu tre granda kaj tial ekzistas vasta nombro da biotopoj. En Kantabrio kreskas specoj kun folioj abundaj kaj deciduaj, ekzemple kverkoj kaj fagoj. Tamen, ekde praa tempo la homa agado estis favora al kreo de paŝtejoj, kie la brutaro paŝtiĝu, tial do ili abundas en Kantabrio. fagoj kaj malvastaj indiĝenaj arbaroj el kverkoj kaj fraksenoj.]] En la suda parto de Kantabrio, en la limo kun la ibercentra altebeno, ekzistas miksa pejzaĝo kun sekaj vegetaĵoj pro la influo de seka klimato de Kastilio kaj Leono. Alia faktoro por diverseco estas la limo kun la mediteranea biogeografia areo, kiu estigas specojn kiel verdajn kverkojn (ileks-kverkojn) aŭ arbutujojn, kiuj kreskas en kalkŝtonaj kaj sekaj grundoj.

Loĝantaro

kalkŝtonaj En 2003 en Kantabrio estis loĝantaj 549.690 homoj, tio estas 1,29% de la loĝantaro de Hispanio. La plejparto vivas en la marbordaj urbetoj kaj la duono de la tuta loĝantaro vivas en Santandero kaj ties ĉirkaŭa areo.
- Loĝdenso: 103,31 loĝ/km²
- Meza vivo-longeco: 75 jaroj (viroj), 83 jaroj (virinoj)

Ekonomio

Amaskomunikiloj

En Kantabrio ĉiutage estas prese eldonitaj du ĵurnaloj: [http://www.eldiariomontanes.es El Diario Montañés] kaj [http://www.alertacantabria.com Alerta Cantabria], sed plie ekzistas multegaj aliaj eldonaĵoj, ĉu ĉiusemajnaj, aŭ ĉiumonataj, ktp. La ĉefaj ŝtataj radistacioj elsendas en lokoj kiel Santandero, Torrelavega, Castro-Urdiales aŭ Reinosa, sed ankaŭ ekzistas multaj lokaj radistacioj. Nuntempe ne estas regiona televidkanalo kreita per registara investo, sed ja ekzistas kelkaj lokaj privataj televidoj (Canal 8DM, TeleBahía, TúTelevisión, Telecabarga, Localia Cantabria, ktp).

Politiko

La [http://www.congreso.es/constitucion/estatutos/ind_estatutos.jsp?com=69 Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio] (regiona konstitucio), aprobita je la 30-a de decembro 1981, proklamas, ke Kantabrio kaj ĝiaj institucioj emas respekti kaj la bazajn rajtojn kaj la homan liberecon, impulsante kaj firmigante la kantabran disvolviĝon en demokratia etoso. La [http://www.parlamento-cantabria.es Parlamento de Kantabrio] estas la ĉefa institucio de la sinrego de tiu ĉi aŭtonoma komunumo, kaj estas kiu oficiale reprezentas la kantabran popolon. Nun ĝi konsistas el 39 deputitoj, kiuj elektiĝas laŭ universala kaj rekta baloto per libera kaj sekreta voĉdono. La prezidanto de la parlamento estas elektita de la parlamentanoj kaj nomumita de la Reĝo de Hispanio. La ĉefaj okupiĝoj de la parlamento estas la jenaj: leĝfarado, aprobi la regionan buĝeton, impulsi kaj kontroli la agadon de la registaro, kaj pludisvolvigi la povojn transdonitajn de la Hispana Konstitucio, la Statuto de Aŭtonomeco kaj aliaj superleĝoj. La oficperiodo daŭras kvar jarojn. Post kelkaj periodoj kun la rego de la dekstra Popola Partio (PP), ekde la jaro 2003 la kantabra registraro estas estrita de koalicio inter la Regionisma Partio de Kantabrio (PRC) kaj la Hispana Laborista Socialisma Partio (PSOE). La nuna prezidanto de Kantabrio estas Miguel Ángel REVILLA (PRC).

Historio

Miguel Ángel REVILLA. La mapo montras la limojn de la prakantabra teritorio rilate al tiuj de la nuna Kantabrio, kaj ankaŭ la klanojn tie loĝantajn, la najbarajn popolojn, urbojn kaj reliefaĵojn interpretitajn laŭ la antikvaj fontoj.]] La unua referenco al nomo Kantabrio aperis en teksto skribita en la jaro 200 a.K. fare de Romia historiisto, kiu parolas pri la fonto de la rivero Ebro, en la lando de la kantabroj: "... la rivero Ebro; tiu naskiĝas el inter la kantabroj; bela kaj granda kaj fiŝriĉa...". Post tiu unua mencio aperis multegaj aliaj, ĉefe pro la eko de la Kantabraj Militoj kontraŭ Romio en la jaro 29 a.K. Hodiaŭ ekzistas ĉirkaŭ 150 mencioj de tiu ĉi popolo en helenaj kaj Romiaj tekstoj. Ties teritorio estis pli granda ol la hodiaŭa Kantabrio: okcidente ĝis la rivero Sella (hodiaŭ en Asturio), sude ĝis la monto Amaya (hodiaŭ en Kastilio kaj Leono) kaj oriente preskaŭ ĝis la hodiaŭa limo kun Eŭskio. Venkinte dum la Kantabraj Militoj la nordajn popolojn, nome asturojn kaj kantabrojn, la Romia Imperio fine konkeras la tutan Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Tamen la influo en la kantabra popolo estis ja eta. Komence de la 4-a jarcento, dum la malfortiĝo de la okcidenta Romia Imperio, en Iberion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj); tiam Kantabrio reakiras sian sendependecon. La Visigotoj establas monarĥion kaj permesas la kreon de la Duklando Kantabrio, estrita de duko. Tia sistemo ebligis, ke la kantabra popolo ree memregu sin, kaj ke la nordo de Iberio estu denove paca. En la jaro 714 la islamanoj invadas la altan parton de la Ebra valo, sukcesas konkeri la prakantabran ĉefurbon, Amaya, kaj vekas novan militepokon. Forkurante de la islama invado, multegaj kristanoj tiam migras en Kantabrion kaj Asturion, kie komenciĝas la epokfara Rekonkero, tio estas rekonkeri la sudiberiajn teritoriojn kaj forigi la islamanojn. En 1727 okazas la unua nesukcesa klopodo krei la Provincon Kantabrio, kaj samtempe kreiĝas komerceca kaj politikeca unio inter la Kvar Vilaĝoj de la Marbordo de Kantabrio, nome Castro-Urdiales, Laredo, Santandero kaj San Vicente de la Barquera. La alta aŭtonomeco, kiun havas multaj vilaĝoj, kaj ĝenerale la manko de rimedoj estas la kaŭzoj, pro kiuj Kantabrio iĝas febla, kio akriĝas iom post iom pro la administracia efiko de la Burbona centrismo. Tial la kontaktoj inter vilaĝoj, valoj kaj politikaj subdividoj rapide multiĝas por reklopodi krei veran union, la Provincon de la Naŭ Valoj, laŭ la tradiciaj sistemoj pri sinrego. Tiu ĉi epokfare kreiĝas finfine en 1778 kun la nomo Provinco Kantabrio, kaj ne nur kun la unuaj naŭ valoj, sed ankaŭ kun la akompano de multaj aliaj aliĝintaj vilaĝaroj, ĉefe de la okcidenta parto de la nuna Kantabrio. Pro timo de nova fiasko, kiel la unua klopodo krei la provincon en 1727, oni tuj petas al reĝo Karolo la 3-a, ke li konsentu kaj aprobu la novan administran dividon. Tio ĉi sukcese okazas je novembro 1779. La 28 vilaĝaroj unuiĝintaj tuj klarigas sian intencon, ke ankaŭ la teritorio de la Kvar Vilaĝoj de la Marbordo de Kantabrio aliĝu al la Provinco Kantabrio. Iom post iom tiuj teritorioj aliĝas, eĉ Santandero, kiu iĝas la ĉefurbo. Tiu ĉi urbo unue akceptas la titolon Kantabrio por tiu noveca provinco. Tamen, pro ties konkurado kontraŭ Laredo, Santandero devigas sian propran nomon, por ke ne ekzistu duboj pri la provinca ĉefurbo. Kiam oni oficiale en 1821 prezentas la definitivan projekton pri la limoj kaj nomo de la provinco, la urbodomo de Santandero sukcesas trudi sian nomon por la provinco, kaj ĉio finiĝas en "Provinco Santandero". Tamen multaj ĵurnaloj kaj gazetoj ankoraŭ uzadis la vortojn Kantabrio kaj kantabro. Jam en la Dua Hispana Respubliko estis kreskinta politika regionismo, kaj en 1936 oni eĉ redaktis Statuton de Aŭtonomeco por Kantabrio, kiu tamen ne estis aprobita pro la eko de la Enlanda Milito. Dum la faŝisma rego de la diktatoro Francisco FRANCO okazis nova klopodo ŝanĝi la nomon, sed denove tio ne sukcesis pro la kontraŭstaro de Santandero. Post la fino de la diktatoreco, la nova hispana demokratia konstitucio eblis, ke provincoj kun historia regiona personeco iĝu aŭtonomaj komunumoj. Kantabrio tion profitis kaj en 1979 oni redaktis la Statuton de Aŭtonomeco de Kantabrio, kiu estis aprobita de la Hispanaj Kortumoj la 15-an de decembro 1981, kaj je la 30-a de decembro 1981 proklamita de la Reĝo Johano Karlo la 1-a. Je la 20-a de februaro 1982 okazis la unua kunsido en la kantabra parlamento. La nomon Santandero oni anstataŭgis per la historia nomo Kantabrio. La unua demokratia baloto por elekti la membrojn de la kantabra parlamento okazis en majo 1983. Dum la 4-a oficperiodo (1995-1999) okazis la unua granda reformo de la Statuto.

Simboloj

Vidu apartan artikolon: Kantabraj simboloj Kantabraj simboloj Kategorio:Hispanio Kategorio:Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
-

ja:カンタブリア州

1832

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1832 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1832 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 27-a de januaro : Lewis CARROLL
- 15-a de aprilo : Wilhelm BUSCH
- 1-a de aŭgusto: Victor MEIRELES, Brazilo, pentristo
- 20-a de oktobro: Anton ROMAKO, pentristo
- 8-a de decembro : Bjørnstjerne BJØRNSON, Norvegio, verkisto
- 15-a de decembro : Francio : Gustave EIFFEL

Mortoj


- 22-a de marto : Johann Wolfgang VON GOETHE
- 21-a de septembro : Walter SCOTT ----
1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1832년

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

1852

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1852 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1852 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 17-a de januaro: brasila fragato 'Dom Afonso' perforte eniris la havenon de Buenos Aires.
- 27-a de januaro: Christian Albrecht BLUHME iĝis ĉefministro de Danio.
- 30-a de januaro: José María SAN MARTÍN y FUGÓN iĝis prezidento de Salvadoro.
- 1-a de februaro: Francisco DUEÑAS DÍAZ re-iĝis prezidento de Salvadoro.
- 3-a de februaro: Juan Manuel ROSAS venkita de Justo José de URQUIZA en Batalo de Monte Caseros, Argentino.
- 17-a de februaro: Kosta-Riko permesis fabrikadon de biero.
- 23-a de februaro: Edward Geoffrey STANLEY iĝis ĉefministro de Britio.
- 7-a de majo: konfirmata traktado pri landlimoj inter Brazilo kaj Urugvajo.
- 11-a de majo: inaŭgurata telegrafo en Brazilo.
- 16-a de aŭgusto: Teresina iĝis ĉefurbo de Piaŭio.
- 3-a de septembro: pogromo kontraŭ judoj en Stokholmo.
- 27-a de septembro: Silvestre GUEVARA y LIRA iĝis ĉefepiskopo de Karakaso.
- 19-a de decembro: George HAMILTON-GORDON iĝis ĉefministro de Britio.

Naskiĝoj


- januaro: Daniel Henry LAMBERT
- 11-a de januaro: Konstantin FEHRENBACH
- 12-a de januaro: Joseph-Jacques-Césaire JOFFRE franca heroo.
- 6-a de februaro: Vassily Ilich SAFONOV rusa muzikisto.
- 16-a de februaro : Charles Taze RUSSEL.
- 11-a de marto: Carmen Dolores brazila verkistino.
- 22-a de marto: Otakar SVECIK ĉeĥa muzikisto.
- 3-a de aprilo: Narcisa Amália de CAMPOS brazila ĵurnalistino.
- 14-a de aprilo: Henrique Oswald brazila muzikisto.
- 15-a de aprilo: Sankta Josefo FREINADEMETZ.
- 22-a de majo: Emile SAURET franca komponisto.
- 23-a de junio: Raoul PUGNO franca komponisto.
- 28-a de junio: Hans HUBER svisa komponisto.
- 29-a de junio: Juan de Dios PEZA meksika verkisto.
- 12-a de julio: Juan Hipólito IRIGOYEN.
- 12-a de julio : Masatake Terauchi japana ĉefministro.
- 12-a de septembro: Herbert Henry ASQUITH angla ĉefministro.
- 30-a de septembro: Charles Villiers STANFORD.
- 2-a de oktobro: William RAMSAY kemiisto.
- 9-a de oktobro: Emil Hermann FISCHER kemiisto.
- 3-a de novembro: Mutsuhito Sachinomiya japana imperiestro.
- 12-a de novembro: Carlos Durán CARTÍN prezidento de Kosta-Riko.
- 12-a de novembro: Charles Louis Xavier ARNOZAN.
- 18-a de novembro : Mikolas ALES.
- 15-a de decembro : Francio : Antoine Henri BECQUEREL.

Mortoj


- 6-a de januaro : Francio : Louis BRAILLE.
- 22-a de januaro: George RODWELL.
- 21-a de februaro: Nikolaj Vasilieviĉ GOGOL.
- 3-a de marto: Pedro Ivo brazila politikisto.
- 25-a de aprilo: Manuel Antônio ÁLVARES de AZEVEDO brazila verkisto.
- 14-a de septembro: Arthur Wellesley, duko de Wellington. ----
1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1852년

Antoine Henri BECQUEREL

Sciencisto > Antoine Henri BECQUEREL ---- Antoine Henri BECQUEREL (naskiĝis je la 15-a de decembro 1852 en Parizo, mortis je la 25-a de aŭgusto 1908 en Le Croisic) estis franca fizikisto. En la jaro 1896 li hazarde malkovris radioaktivecon, dum li esploris la fluorecon en uraniaj saloj. Kune kun la geedzoj Marie kaj Pierre CURIE li daŭrigis la esploradon de tiu ĉi fenomeno. En 1903 la tri sciencistoj estis honorataj per la Premio Nobel de Fiziko. BECQUEREL, Antoine Henri BECQUEREL ANTOINE HENRI ja:アンリ・ベクレル ko:앙투안 앙리 베크렐

1859

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1859 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1859 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Origin of Species de Darvino
- 14-a de februaro : Oregono fariĝis ls 33-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- Béla VIKÁR
- John BUCHANAN
- 15-a de majo : Francio : Pierre CURIE
- Britio : Cecil SHARP
- 22-a de majo : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 4-a de aŭgusto : Norvegio : Knut HAMSUN
- 23-a de aŭgusto : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 3-a de septembro : Francio : Jean JAURÈS
- 4-a de septembro: Wilhelm WETEKAMP
- 14-a de novembro : Marcelle FAUVART-BASTOUL
- 15-a de decembro : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto en Pollando, Bjalistoko
- 30-a de decembro : Nasko de Josef Bohuslav FOERSTER

Mortoj


- 20-a de januaro : Bettina VON ARNIM
- 6-a de majo : Alexander VON HUMBOLDT
- 28-a de novembro : Usono : Washington IRVING
- 16-a de decembro : Wilhelm GRIMM ----
1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1859년 simple:1859

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Bjalistoko

Geografio > Eŭropo > Pollando > Podlaskie > Białystok ----
http://pl.wikipedia.org/upload/f/f6/MapaBial.jpg
Białystok(pole : [bjaŭistok]), (beloruse: Беласток, Biełastok ofte esperantigita Bjalistoko, BielostokoBelostoko), la plej granda urbo en Nord-Orienta Pollando, ĉefurbo de provinco (vojevodio) Podlaskie, proksime de limoj al Belorusio kaj Litovio. 286 000 enloĝantoj en 2001. Naskiĝurbo de iniciatinto de Esperanto : Ludoviko ZAMENHOF. Teksaj, nutraj, ĥemiaj kaj meĥanikaj industrioj.






El Enciklopedio de Esperanto - B :

Bialystok (elp bjaŭistok, Z uzadis: Bielostoko). Urbo en la orienta parto de Polujo, kun 97.185 loĝantoj. Tie naskiĝis 15-a de decembro 1859 Ludoviko ZAMENHOF en dometo signita n-ro 6. ĉe strato Zielena (signifas: Verda), kiu nun estas nomata Strato Z-a. Sur la naskodomo de Z pendas marmora tabulo. En la domo troviĝas ora libro, en kiun enskribiĝas ĉiuj vizitantoj. La diverslingveco de la loĝantaro kaj la ofte neamikaj interrilatoj inter la diversaj gentoj donis al Z la impulson krei L. I. Dufoje okazis tre solenaj postkongresoj en la urbo (1927 kaj 1931). En la publika ĝardeno staros 12 metrojn alta monumento de Z laŭ projekto de la fama varsovia skulptisto A. Ostrzega, "Babela Turo". La ĉefdelegito de UEA por la pola teritorio, J. Ŝapiro, loĝas en B. - v Stratoj. E. WIESENFELD

Eksteraj ligoj


- [http://www.city.bialystok.pl/esperabi.htm Bjalistoko en Esperanto]
- [http://www.city.bialystok.pl/eszanees.htm Esperanto-Movado en Bjalistoko post la Dua Mondmilito kaj hodiaŭ]
- [http://www.city.bialystok.pl/index.html Białystok] Oficiala urba TTT-ejo (angle germane pole ruse )
- [http://directory.google.com/Top/World/Polska/Regionalne/Podlasie/Bialystok/?tc=1 Białystok] en dmoz (pole) ja:ビャウィストク ko:비아위스토크

Vaso ABAJEV

Vaso ABAJEV (Vasilij Ivanoviĉ ABAJEV), naskiĝis la 15an de decembro 1899, mortis en Moskvo la . ABAJEV naskiĝis en montara oseta vilaĝo en Kartvelio, sed sukcesis ricevi la altan kleron en Peterburga Universitato. Liaj esploroj estas tre gravaj por moderna iranistiko, ankaŭ liaj vidpunktoj pri la ĝenerala lingvistiko influis disvolviĝon de la sovetia lingvoscienco. I. a. Vaso ABAJEV estis scienca gvidanto de la fama sovetia iranisto kaj esperantologo Mahomet Ismajloviĉ ISAJEV.

Ĉefaj Verkoj

ABAJEV estas aŭtoro de multaj gravaj verkoj pri iranaj lingvoj kaj aparte pri la oseta, nur parto el ili (iom arbitre elektita) estas listigita ĉi-sube (kun traduko de la titoloj en Esperanton):
- Об ударении в осетинском языке // ДАН 1924, окт.-дек. 1925 eo: Pri akcento en la oseta lingvo
- Осетинский язык//Литературная энциклопедия. Т. 8, 1934. eo: Oseta lingvo (en Literatura enciklopedio)
- Recenzo: Миллер В.Ф. Осетинско-русско-немецкий словарь, т. 1-11 / Под ред. и с доп. А.А. Фреймана. Л., 1927-1929 // ЯМ, II, 1934. eo: Recenzo al Oseta-rusa-germana vortaro de Vsevolod MILLER
- Recenzo: Hermann Eduard. Lautgesetz und Analogie. - Abhandlungen der gesellschaft der Wissenschaften zu Göttingen, XXIII. 3. Berlin, 1931//ЯМ, II, 1934.
- Ред.: Нартские сказания (Нарты кадджытæ). Дзауджикау, 1946. eo: Redaktis eldonon de la nartaj sagaoj
- Русско-осетинский словарь. М., 1950. eo: Rusa-oseta vortaro
- О принципах этимологического словаря // ВЯ, 1952, № 5. eo: Pri la principoj de etimologia vortaro
- В.Ф. Миллер // БСЭ. Т. 27, 1954. eo: Artikolo "Vsevolod MILLER" en la Granda Soveta Enciklopedio
- Осетинский язык // БСЭ. Т. 31, 1954. eo: Artikolo "Oseta lingvo" en la Granda Soveta Enciklopedio
- Тохарский язык // БСЭ. Т. 43, 1957. eo: Artikolo "Toĥara lingvo" en la Granda Soveta Enciklopedio
- Историко-этимологический словарь осетинского языка. Т. 1 (А-К'). М.; Л., 1958. eo: Histori-etimologia vortaro de la oseta lingvo, la unua volumo
- Дохристианская религия алан // Труды XXV Международного конгресса востоковедов. М., 1960. eo: Antaŭkristana religio de alanoj
- Осетино-вейнахские лексические параллели // Изв. Чечено-Ингушского научно-исследовательского института истории языка и литературы. 1960, т. 1, вып. 2. eo: Leksikaj paraleloj inter la oseta lingvo kaj vajnaĥaj lingvoj (ĉeĉena, inguŝa kaj bacbija)
- Recenzo: Benveniste É. Études sur la langue osséte Paris, 1959 // ВЯ, 1960, № 4. eo: Recenzo al la libro de la franca lingvisto Benveniste "Studoj pri la oseta lingvo"
- История изучения осетинского языка в России и СССР. 1. Дореволюционный период // Очерки по истории изучения иранских языков. М., 1962. eo: Historio de studado de la oseta lingvo en Rusio kaj Sovetio
- Введение. Грамматика осетинского языка. Т. I. Фонетика и морфология. Под ред. Г.С. Ахвледиани. Орджоникидзе, 1963. eo: Enkonduko al Gramatiko de la oseta lingvo, volumo 1, Fonetiko kaj morfologio (red. ak-ano Aĥvlediani)
- 0 диалектах осетинского языка // Indo-iranica. Mélanges Morgenstieme. Wiesbaden, 1964. eo: Pri dialektoj de la lingvo oseta
- Фонема l в осетинском // Труды научной конференции по иранской филологии (24-27 января 1962 г.). Л., 1964. eo: Fonemo /l/ en la oseta
- Превербы и перфективность // Проблемы индоевропейского языкознания. М., 1964. eo: Preverboj (verbaj prefiksoj) kaj perfektivo
- Profilo grammaticale dell'osseto letterario moderno, I (в соавторстве с W. Belardi, N. Minissi) // AION, 1964, VI. eo: Kunaŭtoris en la libro "Gramatika priskribo de la moderna literatura oseta lingvo"
- A grammatical Sketch of Ossetic //IJAL, 1964, Oct., pt. 2. eo: Gramatika skizo de la oseta lingvo
- К алано-венгерским лексическим связям // Europa et Hungaria. Congressus Ethnographicus in Hungaria, 16-20, X, 1963. Budapest, 1965. eo: Pri leksikaj ligoj inter la alana kaj la hungara
- Предисл.: Бенвенист Э. Очерки по осетинскому языку. Пер. с фр. К.Е. Гагкаева. М., 1965. eo: Antaŭparolo por la rusa traduko de la libro de Benvenist
- Ред.: Языки народов СССР. Т. 1. Индоевропейские языки. М., 1966. eo: Lingvoj de USSR. Volumo 1. Hindeŭropaj lingvoj. Redaktis.
- Этногенез осетин по данным языка // Происхождение осетинского народа. Орджоникидзе, 1967. eo: Etnogenezo de osetoj laŭ la lingvistikaj datumoj
- Язык и история // Теоретические проблемы советского языкознания. М.