Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
15-a De Oktobro

15-a de oktobro

Historio > Tagoj > la 15-a de oktobro ---- La 15-a de oktobro estas la 288-a tago de la jaro (la 289-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 77 tagoj restas. Je la 15-a de oktobro okazis, interalie:

Eventoj


- 1582 :
  - Pretersaltante el la 4-a de oktobro, la katolika mondo ŝanĝas de julia kalendaro al gregoria kalendaro.
  - Dum tiu nokto, mortas sankta Terezo el Avila.

Naskiĝoj


- 1775 : Bernhard Henrik CRUSELL
- 1844 : Nietzsche, Germanio
- 1899 : Lauri Ilmari LAPPI
- 1923 : Italo CALVINO
- 1926 : Michel FOUCAULT

Mortoj


- 1917 : Mata Hari, Francio
- 1960 : Henny PORTEN
- 1989 : Danilo Kiš, jugoslava verkisto
- 2003 : Aage FALCH

Specialaj tagoj kaj festoj

Katolika kalendaro
- Sankta Terezo el Avila ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:10月15日 ko:10월 15일 simple:October 15 th:15 ตุลาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

4-a de oktobro

Historio > Tagoj > la 4-a de oktobro ---- La 4-a de oktobro estas la 277-a tago de la jaro (la 278-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 88 tagoj restas. Je la 4-a de oktobro okazis, interalie:

Eventoj


- 1582 : Pretersaltante al la 15-a de oktobro, la katolika mondo ŝanĝas de julia kalendaro al gregoria kalendaro. Dum tiu nokto, mortis Sankta Tereza

Naskiĝoj


- 1822: Rutherford B. HAYES
- 1841: Brazilo : Itu: Prudente de MORAIS
- 1894: Frans G. BENGTSSON, sveda verkisto
- 1895: Buster KEATON
- 1946: Susan SARANDON

Mortoj


- 1669 : Rembranto
- 1880 : Jacques OFFENBACH
- 1904 : Frédéric Auguste BARTHOLDI
- 1947 : Max PLANCK
- 1974 : Anne SEXTON
- 2005 : André WATERKEYN, belga inĝeniero, projektinto de Atomium

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:10月4日 ko:10월 4일 simple:October 4 th:4 ตุลาคม

Julia kalendaro

La julia kalendaro estis la ĉefa kalendaro de Romio kaj de la Okcidento de 45 a.K. ĝis la 16-a jarcento. Ĝi estis la antikva romia kalendaro kiel reformita de Julio Cezaro. En 1582 la julia kalendaro laŭvice estis reformita de papo Gregoria la 13-a por fari la gregorian kalendaron, la nuna ĉefa kalendaro de la mondo. La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 19-a de decembro 1999 laŭ la julia. Antikvaj Romianoj estis unuaj, kiuj transiris al Suna kalendaro. Ilia jaro konsistis el 10 monatoj kun 304 tagoj. La restan tempon Romianoj atendadis ĝis veno de printempo por ke denove komenci tempokalkulon. La Novjaro komenciĝadis en Marto. Dum longa tempo kalendaro tiel konfuziĝis ke ĝi sekvis nek sunan movon, nek lunan. Kiel oni diris, Romiaj militestroj ĉiam venkadis en militoj, sed neniu sciis kiam tio okazadis. Kaj jen, en la 1-a jarcento a.K. Romana ŝtatestro Julio Cezaro laŭ konsiloj de egipta astronomo Sozigeno enkondukis novan tempokalkulan sistemon. Tio okazis en 45 jaro a.K., laŭ kio jarkomenco fariĝis la 1-a de januaro. Ĉi tiu kalendaro estis pli perfekta. Ĝi estis dividita je 365 tagoj kaj 12 monatoj simile al egipta kalendaro, sed estis unu grava diferenco: ĉiun kvaran jaron oni aldonadis la 366-an tagon. Oni nomis tiajn jarojn superjaroj. Per tio ĝia averaĝa daŭro alproksimiĝis al natura jaro kaj kalendaro fariĝis pli stabila kaj konforma al naturo. Ĉi tiu kalendaro estis nomita Julia kalendaro. Post la morto de Julio Cezaro en 44 a.K. oni erare faris superjaron en ĉiu tria jaro anstataŭ en ĉiu kvara jaro. Poste oni konstatis la eraron kaj korektis ĝin, farante neniun superjaron dum iom da tempo antaŭ ol daŭrigi kun superjaro en ĉiu kvara jaro. Bedaŭrinde mankas rekta informo pri la precizaj jaroj, kiuj estis superjaroj, inter 44 a.K. kaj 8 p.K.. Tamen, laŭ papiruso publikigita en 1999 (pOxy 61.4175) oni povas dedukti, ke plej verŝajne la superjaroj estis jenaj: 44 a.K., 41 a.K., 38 a.K., 35 a.K., 32 a.K., 29 a.K., 26 a.K., 23 a.K., 20 a.K., 17 a.K., 14 a.K., 11 a.K., 8 a.K., 4 p.K., 8 p.K., ktp. Se oni en romia kunteksto uzas daton inter 44 a.K. kaj 1 a.K., estas bone precizigi, ĉu oni uzas la hodiaŭan julian kalendaron aŭ la tiaman julian kalendaron. En aliaj kuntekstoj oni ĝenerale uzas la hodiaŭan julian kalendaron, sed kelkfoje oni estas pli certa pri la tiama dato. Ekzemple, Julio Cezaro mortis la 15-an de marto laŭ la tiama julia kalendaro; verŝajne tio estis la 14-a de marto laŭ la hodiaŭa julia kalendaro. Ĝis 527, la julia kalendaro sekvis la romian eraon, sed poste la kristanan eraon. ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Julia Kalendaro kategorio:Kalendaro ja:ユリウス暦 zh-cn:儒略历

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Terezo el Avila

Ne konfuzu ŝin kun sankta Terenjo de la infano Jesuo ---- Sankta Tereza de Avila (Ávila, Hispanio 28-a de marto 1515 - Alba de Tormes, Hispanio 4-a de oktobro 1582), ankaŭ konata kiel Sankta Tereza de Jesuo (hispane, santa Teresa de Jesús [santa teresa de ĥeSUS]), baptonome Teresa DE CEPEDA Y AHUMADA [teresa de sepeda i aŭmada], estas fama hispana sanktulo (sanktigita je 1622, festo je la 15-a de oktobro) kaj mistikulo de katolikismo. Ŝi reformis la religian ordenon, la Karmelanoj, fondinte la ordon de Deŝuitaj Karmelanoj. Ŝi batalis kontraŭ protestantismo per preĝado kaj verkis gravajn librojn pri preĝado kaj la vivo spirita. Papo deklaris sin inter la doktoroj de la Eklezio. Ŝi verŝajne idis je kristanigitaj judoj. Kiam ŝi havis 15-jarojn, ŝia patrino mortis kaj Tereza estis prizorgita de aŭgustenaj monaĥinoj. Post kiam ŝi legis la verkojn de Sankta Jeromo, ŝi decidis eniri la religian vivon. En 1535 ŝi aliĝis al la Karmelanoj, kontraŭ la volo de ŝia patro (sed li poste konsentis). Ŝi grave malsaniĝis kaj ne povis piediri dum tri jaroj, sed tiam ŝi spertis vizion de "la vundegita Kristo", kio ŝanĝis ŝian vivon por ĉiam. La vizioj, precipe pri la Pasiono de Kristo, adis kaj fortiĝis. Instigita de la vizioj, ŝi strebis reformi la Karmelanojn, kaj fine fondis la ordon de Deŝuitaj Karmelanoj, kiu estis pli severa kaj malpli mondama. En la 16-a jarcento, monaĥinoj ofte vivis lukse kaj ne laŭ la regulo de la ordo. En 1567 Tereza renkontis sanktan Johanon de la Kruco, kiu fondis la viran flankon de la Deŝuitaj Karmelanoj. Ŝi devis konvinki Hispanan Inkvizicion, kiu suspektis ŝin hereza pro sia judideco kaj mistika fervoro. Dum la malfruaj jaroj de ŝia vivo, ŝi iris tra la tuta Hispanio fondinte novajn monaĥinejojn de ŝia nova ordo.

Verkaĵoj


- Membiografio "Vivo" (La vida), antaŭ 1567.
- "Vojo al Perfekteco" (Camino de perfección), antaŭ 1567, klarigo de la Pater Noster kaj gvidlibro por la fratuminoj de ŝia ordo.
- "La interna kastelo" (Las moradas o el castillo interior), 1577, mistika metodo.
- "Rakontadoj" (Relaciones), daŭrigo de ŝia biografio leterforme pri ŝiaj vivaĵoj spiritaj kaj materiaj. Ŝia lingvuzo estis familiara, pli laŭ la neklerula ol laŭ la hispana normo. Lingvistoj debatas, ĉu ŝi faris tiel pro malorgojliĝo aŭ pro alia kaŭzo, ĉar ŝi lernis kaj konversaciis tiamajn klerulojn. Fama strofo el ŝia mistika verko:
Vivo sin vivir en mí
y tan alta vida espero
que muero porque no muero.
Mi vivas sen vivi en mi
kaj tiom altan vivon mi esperas,
ke mi mortas ĉar mi ne mortas.
La itala artisto Sandro BERNINI statuis pri ŝi marmore en lia La Ekstazo de Sankta Tereza, kiu nun staras en malgranda preĝejo en Romo. Anekdote, ŝi mortis dum la nokto de la 4-a al la 15-a de oktobro de 1582, kiam Hispanio kaj la katolika mondo ŝanĝis kalendaron julian al gregoria.

1775

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1775 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1775 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Nordameriko : Eko de la milito inter Britio kaj ties elmigrintoj.
- Joseph PRIESTLEY malkovris hidrogenan kloridon kaj sulfatan acidon

Naskiĝoj


- 22-a de januaro : André Marie AMPÈRE : Polemieux : franca fizikisto
- 27-a de julio : BRUNSZVIK Teréz
- 15-a de oktobro : Bernhard Henrik CRUSELL
- 16-a de decembro : Anglio : Nasko de Jane AUSTEN

Mortoj


- ----
1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777 | 1778 | 1779 | 1780
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1775년

Bernhard Henrik CRUSELL

Muziko > Bernhard Henrik CRUSELL ---- Bernhard Henrik CRUSELL (naskiĝis la 15-an de oktobro, 1775, mortis la 28-an de julio, 1838) estis finnlanda muzikisto kaj komponisto. Li naskiĝis en Nystad (finne Uusikaupunki) en la tiam svedia Finnlando. Li komencis ludi klarneton kvarjaraĝe, kaj rimarkata de loka bienulo kiu prezentis lin al la armea orkestrestro, la juna virtuozo estis dungata. Baldaŭ li iĝis regimenta orkestrestro en Stokholmo, kie li loĝis dum sia tuta vivo. En 1795 li unue ludis kiel solo, kaj de 1801 ĝis 1833 li estis unua klarnetisto de la kortega orkestro. Li vojaĝis al Berlino, Parizo, Peterburgo ktp., kie li donis koncertojn kaj gajnis famon. Li komponis tri klarnetkonĉertojn, kvaropojn kun klarneto kaj klarnetduopojn. Li estas la unua finna komponisto ,kies verkoj estis eldonataj. Li mortis la 28a de julio 1838 en Stokholmo.

Ekstera ligo

Ĉiujare en Uusikaupunki okazas muzikfestivalo nomata Crusell-semajno :
http://kpi.uusikaupunki.fi/crusell/ (finne, svede, angle, france, hispane)


Nietzsche

Filozofio > Nietzsche ---- Friedrich Wilhelm NIETZSCHE [Fritriĥ Vilhelm Nicŝe aŭ Niĉe] (15-a de oktobro 1844 - 25-a de aŭgusto 1900) estas germana filozofo. germana Nietzsche estas inter la plej famaj eŭropidaj filozofoj. Lia famo devenas kaj de lia intensplena verkaro kaj de la tragika fino de lia vivo en sufera soleco kaj fine en freneza stato dum liaj lastaj jaroj. Lia verkaro estas riĉa de forta intenso, kiu devenas ambaŭe de konfliktemaj temoj kaj de alte poezia stilo. Nietzsche konsideris filozofion ĉefe kiel arto. Pro tio siaj verkoj kondukas la legantojn ofte antaŭen de la kutimaj filozofaj analizado kaj argumentado por fariĝi aro de sentencaj aforismoj ĝis deklamantaj poemoj. Por plej bone taksi la verkon de Nietzsche oni nepre konu ankaŭ, kia eksterordinara estis lia vivo. La malsano kaj soleco akompanis lian verkadon dum la plej granda parto de lia vivo kaj evidente kontribuis al la intenso de lia inspiro kaj de lia pripenso. Eĉ eblas konsideri, ke lia malsano kaj lia verkado estis tiom intense ligitaj, ke tio alportas la demandon: ĉu Nietzsche freneziĝis pro sia filozofio aŭ ĉu kontraŭe li sukcesis eskapi la frenezon dank'al lia filozofio, ĝis la momento, kiam la malsano kaj sufero ne plu estis elteneblaj. Tial ĉiam restos enigmo pri Nietzsche, kiu kontribuas al profundaj demandoj ne nur pri lia filozofio sed ankaŭ pri lia vivo. Nietzsche estis unue influita de lia studado de filologio (La naskiĝo de la tragedio) kaj de antaŭaj filozofoj, inter alie tre notinde Schopenhauer kaj lia nocio de "Volo de vivo". Sed Nietzsche fariĝis ege fama ĉefe pro sia grandaj atakoj kontraŭ ĉia ajn moralo kaj specife kontraŭ la kristanisma moralo, (La antikristo). Nietzsche estis tute portata de sia filozofio kaj plej alte konscia de tio, li vivis sian filozofion, li estis sia filozofio. Pro lia akraj kaj fortegaj atakoj oni foje miskomprenis la filozofion de Nietzsche, opiniante ke ĝi estas nur atako kaj destrukto de la ĝisnuna moralo. (La krepusko de la idoloj, Antaŭen de bono kaj malbono). Sed Nietzsche ne estis nur atakanta. Li aspiris al liberiĝo de la homo kaj de lia profunda ĝojo al vivo (Matenruĝo, La ĝoja scienco, Tiel parolis Zaratustra). Verkoj
- Die Geburt der Tragödie, 1872 (La naskiĝo de tragedio)
- Menschliches, Allzumenschliches, 1878 (Homa, tute tro homa)
- Morgenröte, 1881 (Matenruĝo)
- Die fröhliche Wissenschaft, 1882 (La ĝoja scienco)
- Also sprach Zarathustra, 1885 (Tiel parolis Zaratustro)
- Jenseits von Gut und Böse, 1886 (Preter bono kaj malbono)
- Zur Genealogie der Moral, 1887 (Al genealogio de moralo)
- Der Fall Wagner, 1888 (La kazo Wagner)
- Götzen-Dämmerung, 1889 (La krepusko de la idoloj)
- Der Antichrist, 1895 (La antikristo)
- Nietzsche contra Wagner, 1895 (Nietzsche kontraŭ Wagner)
- Der Wille zur Macht, 1901 (La volo al potenco, kolekto de notoj elektitaj kaj ne celitaj al publikigo de Nietzsche mem, sed publikigita de lia fratino)
- Ecce Homo, 1908 (Jen la homo, provo de biografio, la titolo referas al frazo de Pontius Pilate pri Jesuo de Nazareto)

En Esperanto

Tiele parolis Zaratuŝtra: libro por ĉiu kaj neniu (Trad. de W. A. Verloren van Themaat. Enkonduko kaj notoj de Walther Linden. )
- [http://www.agellus.org/nietzsche/ Wiki Nietzsche] NIETZSCHE, Friedrich Wilhelm ja:フリードリヒ・ニーチェ ko:프리드리히 니체

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Lauri Ilmari LAPPI

LAPPI Lauri Ilmari LAPPI LAURI ILMARI LAPPI Lauri Ilmari LAPPI Lauri Ilmari LAPPI Lauri Ilmari APPI Lauri Ilmari Finna esperantisto Lauri Ilmari LAPPI, kuracisto. Naskiĝis en la 15-a de oktobro 1899 en Suonenjoki. Esperantisto de 1918. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (por Finnlando).

1923

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1923 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1923 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 15-a Universala Kongreso en Nurenbergo.
- 7-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Eklernis Esperanton: Onisabro DEGUĈI, OGATA Tomosaburo, Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN, Lászlo HALKA kaj Joaquín MOREIRA GINER.
- Ekaperis "Sennaciulo" kaj "Internacia Medicina Revuo".
- Unua radio-disaŭdigo en Esperanto en Rusio.
- Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio.
- Granda tertremo de Tokio. Favoranto de Esperanto, NAGATA Hidezirô, tiama urbestro de Tôkyô, verkis konsolfrazon por la viktimoj de tertremego kaj enterigis ĝin kun ĝiaj esperanta kaj angla tradukoj en budaisman monton, por konservi ĝin je dek mil jaroj.
- 29-a de oktobro : Turkio sendependiĝas.
- Publikita Toito
- Fondita Radboud Universitato Nijmegen

Naskiĝoj


- 31-a de januaro : Usono: Norman MAILER
- 8-a de marto : Germanio : Walter JENS
- 10-a de marto : Zdenka BERGROVA
- 2-a de julio : Wisława SZYMBORSKA
- 15-a de oktobro : Italo CALVINO
- 20-a de oktobro : Otfried PREUSSLER
- 12-a de novembro : Germanio: Loriot
- 20-a de novembro : Sudafriko: Nadine GORDIMER
- 2-a de decembro : Usono: Maria CALLAS
- Usono : Pensilvanio: Lancaster: Ernest Waldo BECHTEL
- Miloš RUDOLF
- Jana CÍCHOVÁ
- Josef VANĚČEK

Mortoj


- Cristiano KRAEMER
- 9-a de januaro : Francio: Katherine MANSFIELD, verkistino
- 10-a de februaro : Wilhelm Conrad RÖNTGEN
- 26-a de marto : Sarah BERNHARDT
- 4-a de junio : Eduard MYBS
- 10-a de junio : Pierre LOTI, franca verkisto
- 18-a de junio: John LI. D. POLLEN
- 30-a de novembro : John MACLEAN
- 28-a de decembro : Francio: Gustave EIFFEL ----
1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1923年 ko:1923년 simple:1923 th:พ.ศ. 2466

Italo CALVINO

Italo Calvino (Santiago de las Vegas, Kubo, 15-an de oktobro 1923 - Siena, 19-an de septembro 1985) estis itala verkisto.

Biografio

Naskiĝis en Kubo, kie laboris lia patro, tre juna iris loĝi en Italio ĉe Sanremo, kie havas laika kaj kontraŭfaŝisma edukado. Komencis studi agrikulturo ĝis eksplodo de 2-a Mondmilito, en jaro 1943 aliĝas al partizanoj kaj en 1945 al Itala Komunista Partio (al kiu apartenis ĝis 1956 kiam soveta armeo invadis Hungarion) kaj komencas studoj pri Literaturo. En tiu epoko ekkonas Cesare PAVESE-n. En 1947 li publikigas sian unuan romanon, Il sentiero dei nidi di ragno bazita je sia sperto kiel partizano kaj en 1949 la rakonton Ultimo viene il corvo. Inter jaroj 1952 kaj 1959 li verkas la trilogion I nostri antenati formita per Il visconte dimezzato,Il barone rampante kaj Il cavaliere inesistente. Verkisto kiu pasis tra diversaj periodoj kaj stiloj daŭrigis la publikadon ĝis sia morto en 1985 dum pretigis la Lezioni americane por Universitato Harvard, konitaj post sia morto kune kun Sotto il sole giaguaro, La strada di San Giovanni kaj Prima che tu dica pronto.

Verkoj


- Il barone rampante (1957)
- Il cavaliere inesistente (1959)
- Il visconte dimezzato]] (1952)
- Marcovaldo (1963)
- Fiabe italiane (1956)
- Gli amori difficili
- Lezioni americane (1985)
- Il sentiero dei nidi di ragno (1947)
- Le città invisibili (1972)
- Le cosmicomiche (1965)
- Racconti
- Ultimo viene il corvo (1949)
- Palomar (1983)
- La giornata di uno scrutatore (1964)
- L'entrata in guerra
- Collezione di sabbia
- Il castello dei destini incrociati (1969)
- La taverna dei destini incrociati (1973)
- La speculazione edilizia
- Se una notte d'inverno un viaggiatore (1979)
- Sotto il sole giaguaro
- Ti con zero (1968)
- La strada di san Giovanni
- Una pietra sopra
- Perché leggere i classici
- La nuvola di smog - La formica argentina
- Prima che tu dica "pronto"
- Sulla fiaba
- Eremita a Parigi ja:イタロ・カルヴィーノ

1926

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1926 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1926 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 18-a Universala Kongreso de Esperanto en Edinburgo.
- 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en Vitorio.
- fondita en Moskvo Esperanto-Asocion „Reciprokhelpo“.
- skismo en Nerdelanda movado, fondita Nederlandan Esperanto-Asocion.
- Esperantujo : La Biblio eldoniĝis en Esperanto.
- Fonditaj la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistoj (TAGE) kaj nuna Internacia Pedagogia Revuo.
- Franz CHRISTANELL prezidento de AED.
- Eldonita Filatelia Terminaro.
- Eldonita Barbaraj Prozaĵoj de Casas Jaume GRAU.
- Publikita Pri historia evoluado de moderna Japanujo, kondukinta alta renovigo de imperiestra reĝimo en 1868 de Fuĵisaŭa Ĉikao
- Adolf BARTOŠÍK, Aleksandro ERJUĤIN kaj Pál TOLNAI eklernis Esperanton.
- Portugalio: eko de la diktatoreco.
- Saudi-Arabio unuiĝis pluraj princlandoj de la Araba duoninsulo.
- Eko de Showa Periodo en Japanio.
- Unua Ukrania Ortodoksa Popo alvenis al Brazilo
- Libano akiris konstitucion.
- Subskribita la Berlina Traktato

Naskiĝoj


- Walter FRANCINI
- Flori NIKOLOV
- Karel KRAFT
- Symilde SCHENK LEDON
- 15-a de januaro : Maria SCHELL
- 17-a de marto : Siegfried LENZ
- 24-a de marto : Dario FO
- 28-a de aprilo : Harper LEE
- 31-a de majo : James KRÜSS
- 1-a de junio : Usono: Marilyn MONROE
- 25-a de junio : Aŭstrio: Ingeborg BACHMANN
- 26-a de julio : Ana María MATUTE
- 5-a de aŭgusto : Per WAHLÖÖ
- 13-a de aŭgusto : Fidel CASTRO
- 14-a de aŭgusto : René GOSCINNY
- 15-a de oktobro : Michel FOUCAULT
- 18-a de oktobro : Klaus KINSKI
- 23-a de novembro : Sai Baba

Mortoj


- 28-a de marto : Ralph ELIOT
- 23-a de aŭgusto : Usono: Rudolph VALENTINO
- 3-a de oktobro: François DRUDIN
- 29-a de decembro : Rainer Maria Rilke
- Antonio GAUDÍ
- Claude MONET ----
1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1926年 ko:1926년 simple:1926 th:พ.ศ. 2469

1917

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1917 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1917 post Kristo okazis, inter alie:

Eventoj


- 16-a de aprilo : Pollando : Entombigo de Zamenhof;
- 31-a de oktobro: Urbo Rio-de-Ĵanejro homaĝis Zamenhof per strata nomo.
- Saldanha Jorge de CARREIRA estis la unua Esperantista oficiro, kiu havis la permeson oficiale uzi la Esperantan distingilon sur sia maniko.
- Eklernis Esperanton: Karl KULTMAN;
- Rusio : Je la 23-a de februaro komenciĝis la Rusa Revolucio. La caro renversitas. Aleksandr POSTNIKOV liberigita. Je la 7-a de novembro, Lenino prenas la regon de la unua komunisma ŝtato de la mondo - iompostiome iĝonta la Soveta Unio.
- 5-a de februaro: Meksiko akiras sian konstitucion.
- 6-a de decembro: Finnlando proklamas sin sendependa de Rusio.
- Kreitaj planlingvoj American, Mundelingvo kaj Etem.

Naskiĝoj


- 25-a de januaro: Jânio QUADROS
- 25-a de februaro : Anthony BURGESS
- 29-a de majo : John F. KENNEDY
- 5-a de oktobro : SZABÓ Magda, Hungario
- 21-a de decembro : Heinrich BÖLL,Germanio
- TAKÁCS Elza
- Alcibiades GONZÁLEZ MEANA

Mortoj


- 31-a de marto : Emil Adolf VON BEHRING
- 14-a de aprilo : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto mortis en Varsovio, Pollando.
- 20-a de septembro : Emile BOIRAC
- 15-a de oktobro : Mata Hari, Francio
- 30-a de decembro: Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ ----
1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1917年 ko:1917년 simple:1917 th:พ.ศ. 2460

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Henny PORTEN

Kino > Aktoroj > Henny PORTEN ---- Henny PORTEN [heni portn], plennome: Henny Frieda Ulrike PORTEN (naskiĝis la 7-an de januaro, 1890, mortis la 15-an de oktobro, 1960) estis germana aktorino kaj produktorino de filmoj. Naskiĝinte en Magdeburg, Henny Porten pasigis sian infanaĝon sen diversaj urboj. Ekde 1895 la familio vivis en Berlino. Perite de sia patro, la reĝisoro Franz PORTEN, kiu havis amikajn rilatojn al la filmpioniro Oskar MESSTER, ŝi kiel junulino ricevis unuajn rolojn en mallongaj mutfilmoj. Ekde 1910 ŝi aperis en aro da sentimentale kortuŝaj filmoj: ekz. Das Liebesglück einer Blinden, temanta pri amo inter juna blindulino kaj kuracisto, kiu per operacio redonas al ŝi la vidkapablon. La scenaron cetere verkis ŝia fratino Rosa PORTEN. Henny Porten fariĝis ege populara kaj baldaŭ ekaperis en pli altnivelaj produktaĵoj, kiel ekz. Die Hintertreppe (reĝisoro: Leopold JESSNER) kaj Anna Boleyn de Ernst LUBITSCH. Pri sonfilmoj ŝi estis skeptika, sed ŝia debuto en tiu ĉi medio Skandal um Eva (1930) estis sukcesa. Ekde 1933 tamen stagnis ŝia kariero: Ŝi rifuzis forlasi sian judan edzon kaj sekve apenaŭ plu ricevis filmrolojn. Post la Dua Mondmilito ŝi nur trifoje aperis en filmoj. Henny Porten mortis en Berlino.

Listo de filmoj


- Das Liebesglück einer Blinden (1911)
- Irrungen (1919)
- Rose Bernd (1919)
- Kohlhiesels Töchter (1920)
- Anna Boleyn (1920)
- Hintertreppe (1921)
- Skandal um Eva (1930)
- Familie Buchholz (1944)
- Neigungsehe (1944)
- Absender: unbekannt (1950)
- Carola Lamberti – eine vom Zirkus (1954)
- Das Fräulein von Scudéri (1955)

Danilo Kiš

Danilo Kiš ( li naskiĝis la 22-a de februaro 1935 en Subotica,Vojvodino, Serbio kaj mortis la 15-a de oktobro 1989) en Parizo, Francio) estis verkisto.

Vivo

...

Verkaro

1962 Mansarda, Psalam 44. Beograd: Kosmos. 1965 Basta, pepeo: romano, Beograd: Prosveta. 1968 Noc i magla: igra u jednom cinu. en: Pozorisni Zivot, 1968, br. 31-32.. Knj. II, S. 44-52. (kaj en: Antologija TV drame. - Beograd: RT Beograd, 1969, S.155-188.) 1969 Rani jadi: za decu i osetljive. Beograd: Nolit. 1972 Pescanik: romano, Beograd: Prosveta. 1972 Po-etika. Beograd: Nolit. 1974 Po-etika: knjiga druga. Beograd: Savez studenata Jugoslavije. 1976 Grobnica za Borisa Davidovica: sedam poglavlja jedne zajednicke povesti. Beograd: Beogradski izdavacko-graficki zavod (=BIGZ) /Zagreb: Liber. 1978 Cas anatomije. Beograd: Nolit. 1983 Enciklopedija mrtvih. Beograd: Prosveta. 1983 Djela Danila Kisa. Zagreb: Globus, Beograd: Prosveta. (= Gesamtausgabe in zehn Bänden: I Mansarda: satiricna poema, II Psalam 44, III Rani jadi, IV Basta, pepeo, V Pescanik, VI Noc i magla, VII Grobnica za Borisa Davidovica, VIII Cas anatomije, IX Homo poeticus, X Enciklopedija mrtvih) 1985 "Censorship - self-censorship" en: Report on the Cultural symposium, Budapest, October 1985. Vienna: International Helsinki Federation for Human Rights, S. 55-61.; das. 1986 "Cenzura. autocenzura: Kritika kritike - obrana kritike" in: Republika (Zagreb), XLII, 7-8. Zagrebacki knjizevni razgovori 86, S. 688-690. 1987 Izabrana dela Danila Kisa. Beograd: BIGZ/Prosveta. (= sesvoluma elektita verkaro: I Mansarda: satiricna poema, II Rani jadi, III Basta, pepeo, IV Pescanik, V Grobnica za Borisa Davidovica: sedam poglavlja jedne zajednicke povesti, VI Enciklopedija mrtvih) 1990 Gorki talog iskustva. (eldonis kaj postparolis Mirjana Miocinovic). Beograd: BIGZ, Srpska knjizevna zadruga, Narodna knjiga. 1990 Zivot, literatura. (eldonis kaj postparolis Mirjana Miocinovic) Sarajevo: Svjetlost. 1990 Homo poeticus. (eldonis kaj postparolis Mirjana Miocinovic) Sarajevo: Svjetlost. 1992 Elektra: po Euripidu. Cacak: Gradac. 1992 Pesme i prepevi. (eldonis Predrag Cudic, elektis Oto Tolnai) Predrag Cudic, Radivoje Konstantinovic, Illustrationen von Leonid Sejka u. a., Beograd: Prosveta. 1994 Lauta i oziljci. eldonis Mirjana Miocinovic. Split: Feral Tribune, 1994. (das. 1994 Beograd: BIGZ.) 1995 Skladiste. eldonis Mirjana Miocinovic. Beograd: BIGZ. 1995 SABRANA DELA DANILA KISA, je la 60-a naskiĝtago (eldonis kaj postparolis Mirjana Miocinovic). Beograd: BIGZ. Pogovor . Kun bibliografio de Milena Markovic. (= kompleta eldo en 14 volumoj: I Mansarda, II Psalam 44, III Rani jadi, IV Basta, pepeo, V Pescanik, VI Noc i magla, VII Grobnica za Borisa Davidovica, VIII Cas anatomije, IX Homo Poeticus, X Enciklopedija mrtvih, XI Pesme, Elektra, XII Varia, XIII Skladiste, XIV Zivot, literatura)

Ekstera ligo


- [http://www.kis.org.yu retejo pri Danilo Kiš]
- [http://www.slavistik.uni-halle.de/_danilo/home.htm germane]

Aage FALCH

Norvegaj esperantistoj Aage FALCH naskiĝis en 1915, estis esperantisto en Kragerø, membro de Norvega Esperanto-Ligo ekde 1932, emerita ŝtatoficisto, mortis la 15-a de oktobro 2003.

Terezo el Avila

Ne konfuzu ŝin kun sankta Terenjo de la infano Jesuo ---- Sankta Tereza de Avila (Ávila, Hispanio 28-a de marto 1515 - Alba de Tormes, Hispanio 4-a de oktobro 1582), ankaŭ konata kiel Sankta Tereza de Jesuo (hispane, santa Teresa de Jesús [santa teresa de ĥeSUS]), baptonome Teresa DE CEPEDA Y AHUMADA [teresa de sepeda i aŭmada], estas fama hispana sanktulo (sanktigita je 1622, festo je la 15-a de oktobro) kaj mistikulo de katolikismo. Ŝi reformis la religian ordenon, la Karmelanoj, fondinte la ordon de Deŝuitaj Karmelanoj. Ŝi batalis kontraŭ protestantismo per preĝado kaj verkis gravajn librojn pri preĝado kaj la vivo spirita. Papo deklaris sin inter la doktoroj de la Eklezio. Ŝi verŝajne idis je kristanigitaj judoj. Kiam ŝi havis 15-jarojn, ŝia patrino mortis kaj Tereza estis prizorgita de aŭgustenaj monaĥinoj. Post kiam ŝi legis la verkojn de Sankta Jeromo, ŝi decidis eniri la religian vivon. En 1535 ŝi aliĝis al la Karmelanoj, kontraŭ la volo de ŝia patro (sed li poste konsentis). Ŝi grave malsaniĝis kaj ne povis piediri dum tri jaroj, sed tiam ŝi spertis vizion de "la vundegita Kristo", kio ŝanĝis ŝian vivon por ĉiam. La vizioj, precipe pri la Pasiono de Kristo, adis kaj fortiĝis. Instigita de la vizioj, ŝi strebis reformi la Karmelanojn, kaj fine fondis la ordon de Deŝuitaj Karmelanoj, kiu estis pli severa kaj malpli mondama. En la 16-a jarcento, monaĥinoj ofte vivis lukse kaj ne laŭ la regulo de la ordo. En 1567 Tereza renkontis sanktan Johanon de la Kruco, kiu fondis la viran flankon de la Deŝuitaj Karmelanoj. Ŝi devis konvinki Hispanan Inkvizicion, kiu suspektis ŝin hereza pro sia judideco kaj mistika fervoro. Dum la malfruaj jaroj de ŝia vivo, ŝi iris tra la tuta Hispanio fondinte novajn monaĥinejojn de ŝia nova ordo.

Verkaĵoj


- Membiografio "Vivo" (La vida), antaŭ 1567.
- "Vojo al Perfekteco" (Camino de perfección), antaŭ 1567, klarigo de la Pater Noster kaj gvidlibro por la fratuminoj de ŝia ordo.
- "La interna kastelo" (Las moradas o el castillo interior), 1577, mistika metodo.
- "Rakontadoj" (Relaciones), daŭrigo de ŝia biografio leterforme pri ŝiaj vivaĵoj spiritaj kaj materiaj. Ŝia lingvuzo estis familiara, pli laŭ la neklerula ol laŭ la hispana normo. Lingvistoj debatas, ĉu ŝi faris tiel pro malorgojliĝo aŭ pro alia kaŭzo, ĉar ŝi lernis kaj konversaciis tiamajn klerulojn. Fama strofo el ŝia mistika verko:
Vivo sin vivir en mí
y tan alta vida espero
que muero porque no muero.
Mi vivas sen vivi en mi
kaj tiom altan vivon mi esperas,
ke mi mortas ĉar mi ne mortas.
La itala artisto Sandro BERNINI statuis pri ŝi marmore en lia La Ekstazo de Sankta Tereza, kiu nun staras en malgranda preĝejo en Romo. Anekdote, ŝi mortis dum la nokto de la 4-a al la 15-a de oktobro de 1582, kiam Hispanio kaj la katolika mondo ŝanĝis kalendaron julian al gregoria.

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado -