:: wikimiki.org ::
| 1587 |
1587Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1587
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1587 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Gregoria kalendaro lanĉita en Hungario.
- En Ĝenevo oni ekis fabriki horloĝojn.
- Laŭ Galega leĝendo, la ĉefepiskopo de Santiago, Sankta Klemento, pro la ebleco de atakoj de anglaj piratoj, senditaj de sir Francis DRAKE al la galega marbordo por destrui Santiagon, kovris la relikvojn de Sankta Jakobo kiu tiel restis dum 300 jaroj.
Naskiĝoj
Mortoj
- 8-a de februaro:Maria Stuart, skota reĝino
----
1582 | 1583 | 1584 | 1585 | 1586 | 1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1587년
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
16-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
Jaroj:
ja:16世紀
ko:16세기
HungarioGeografio > Eŭropo > Hungario
----
Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas
Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj.
La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.
Vidindaĵoj
Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
- bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
- Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
- Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
- areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
- komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
- Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
- stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
- Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
- la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002
Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.
Politiko de Hungario
La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento.
La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj.
La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.
Administra subdivido
La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas
Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo.
Bruselo
Historio de Hungario
La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.
La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio.
Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945.
La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.
Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj
- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado
Mapo de Hungario
Dosiero:hu-mapo1.gif
Kategorio:Hungario
als:Ungarn
fiu-vro:Ungari
ja:ハンガリー
ko:헝가리
ms:Hungary
simple:Hungary
th:ประเทศฮังการี
zh-min-nan:Magyar-kok
ĜenevoGeografio > Eŭropo > Svislando > Ĝenevo
----
Ne konfuzu ĝin kun itala Ĝenovo.
----
Ĝenovo
france Genève [ĵз'næv], germane Genf [genf], itale Ginevra [ĝi'ne:vra], romanĉe Geneva [ĝe'ne:va]
----
- Lingvo: franca.
- Enloĝantoj: 184.758 (2003).
- Religio: kalvinismo.
- Geografiaj koordinatoj:
Svisa kantoneto (ŝtaturbo) ĉe la okcidenta rando de Lemano, kie elfluas Rodano.
La pravilaĝon fondis la kelta popolo de la Alobrogoj. Cezaro vokis tiun vilaĝon Geneva (Bellum gallicum, 1:7).
En la 5-a jarcento, Ĝenevo iĝis ĉefurbo de Burgonjo. En 1536 alvenis Kalvino, kiu iniciatis teokratian regadon. Apartenis al la napoleona Unua Franca Imperio ĝis 1813. En 1814 fariĝis 22-a kantono de la Svisa Konfederacio.
Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses [rü bas] (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo (stratoj Rue du Rhône, Rue de la Confédération, Rue de Rive, Place Molard. En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo. Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj (Palais des Nations).
Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multaj librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo. En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto.
Sidloko de 2-a Universala Kongreso de Esperanto.
---
EdE-G
Geneve. Urbo en Svislando ĉe lago Leman, 131.500 loĝantoj. Sidloko de la Ligo de la Nacioj kaj aliaj gravaj int. institucioj, ankaŭ de UEA. - 2-a UK 28 aŭg. - 2 sept. 1906, 818 par-toprenantoj el 30 landoj; fondo de Konstanta Kongresa Komitato: deklaracio pri neŭtraleco de la E-kongresoj. - 17-a UK 2-7 aŭg. 1925, 953 kon-gresanoj el 35 landoj; prelegoj de la unua Somera Universitato; Z-a me-morfesto.
ja:ジュネーブ
GalegioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Galegio
----
Ne konfuzu ĝin kun mezeŭropa Galicio
----
Galicio
Galicio
Galegio (hispane Galicia [galisja] - galege Galiza aŭ Galicia)
La regiono Galegio, (29.434 km2), havas proksimume 2.800.000 loĝantojn. Galegio estas en la nordokcidenta angulo de la Ibera Duoninsulo.
Ĝi konsistas el la provincoj A Coruña [a korunja] (hispane La Coruña), Lugo, Orenso (galege Ourense, hispane Orense), kaj Pontevedro (Pontevedra). La ĉefurbo de la regiono estas Santiago de Compostela en la provinco A Coruña. Aliaj grandaj urboj estas Vigo kaj Ferrol.
La loka lingvo estas la galega, kiu estas proksima parenco de la portugala, sed ĉiuj parolas ankaŭ la kunoficialan hispanan.
La regiono ĝuas aŭtonomecon ene de la nuntempa administra organizado de Hispanio. La nuna prezidanto estas la socialisto Emilio PÉREZ TOURIÑO; ĝis somero de 2005 kaj dum 18 jaroj, la prezidento estis la eksministro de Franco kaj fondinta prezidanto de la konservativa hispana Popola Partio, Manuel FRAGA IRIBARNE.
La galega ekonomio baziĝas en bieneta terkulturo, fiŝkapatado kaj akvokulturo.
Galegoj ege devis migri (kaj ankoraŭ migras) por teni sian vivon. En Hispanio, ili migris al Madrido kaj Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Eksterlanden, ili iris ĉefe al Argentino (oni ŝerce nomas Buenos-Ajreson "la kvina galega provinco", kaj, laŭ argentina slango, ĉiuj hispanaj migrintoj estas nomataj "gallego") kaj Kubo (Fidel CASTRO estas galegido). En la 1950-aj jaroj, oni iris al Eŭropo: Svisio, Germanio kaj Francio (Manu CHAO estas galegido). Tre ofte hispanaj enmigrintoj kie ajn en la mondo estas galegoj.
Tabakokontrabando estis tradicia ekonomia rimedo por marbordaj galegoj. En la 1980-aj jaroj, kontrabandistoj kontaktis kolombiajn kartelojn kaj komencis labori pri multe pli profita kokaino. Galegio estas unu el la enirejo por amerikaj drogoj en Eŭropo.
Tradicioj
Kvankam la galega lingvo estas latinida, galegoj memoras la praloĝantajn keltojn. El ties influo kaj la atlantikaj rilatoj, aperas multaj tradicioj: muziko per galega sakŝalmo (gaita), kredo pri sorĉistoj (meigas) kaj tropoj de fantomoj (Santa Compaña). Ankaŭ en Galegio estas Finistero (Finisterre aŭ Fisterra, "Ter-fino") parenca al bretona Finistère. Santiago de Compostela estas supozate la tomburbo de sankta Jakobo la Granda kaj la fino de Jakoba Vojo.
Famaj galegoj
- Camilo José CELA, Nobelpremiito pri literaturo.
- Francisco FRANCO, hispana regnestro.
- Pablo IGLESIAS, fondinto de la hispana Socialista Partio
- Alfonso RODRÍGUEZ CASTELAO, desegnisto, verkisto kaj politikisto
Kategorio:Hispanio Kategorio:Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
ja:ガリシア
Francis DRAKESir Francis Drake ([drek]) (naskiĝis ĉ. 1540, mortis la 28-an de januaro, 1596) estis fama angla maristo. Li famiĝis komence kiel sukcesa pirato, sed ekde 1570 li havis gravan rolon en la anglaj-hispanaj bataloj por la supermara potenco. Li ĉirkaŭŝipis la mondon de 1577 ĝis 1581. Li estis en 1588 unu el estroj de la angla militfloto, kiu venkis la hispanan Nevenkeblan Armada-n.
ja:フランシス・ドレーク
ms:Francis Drake
simple:Francis Drake
8-a de februaroHistorio > Tagoj > la 8-a de februaro
----
La 8-a de februaro estas la 39-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 326 tagoj restas (327 en superjaroj).
Je la 8-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1819 : John RUSKIN, Britio
- 1828 : Jules VERNE, Francio
- 1834 : Dmitri Mendeleev, Rusio
- 1887 : Heinrich SPOERL
- 1925 : Jack LEMMON, Usono
- 1930 : Eva STRITTMATTER, Germanio
- 1931 : James DEAN, Usono
Mortoj
-
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 8-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.
Vidu ankaŭ jenon:
- 7-a de februaro | 9-a de februaro
- 8-a de januaro | 8-a de marto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | februaro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj
ja:2月8日
ko:2월 8일
nb:8. februar
simple:February 8
th:8 กุมภาพันธ์
SkotioGeografio > Eŭropo > Britio > Skotlando
----
angle kaj skote Scotland [SKOT-lnd], gaele an Alba [an AL-a-pa]
----
gaele
Skotlando aŭ Skotio estas antaŭa reĝlando de nordokcidenta Eŭropo. Ĝi situas en la norda parto de Britio. Skotlando kuniĝis kun la reĝlando Anglio por konstitui la Reĝlandon Britujon en 1707. Britujo plus Nord-Irlando estas la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord- Irlando.
La ĉefurbo de Skotlando estas Edinburgo.
La lingvoj parolataj en Skotlando estas la angla (kontinuo inter la norma dialekto kaj la loka skota lingvo), la skotgaela lingvo kaj la lingvoj de lastjarcentaj enmigrintoj. La lingvo norn de la Ŝetlandaj Insuloj estas malaperinta. Kvankam la gaela estas izolita en la Highlands multegaj loknomoj en la tuta lando havas gaelajn elementojn, ofte en angligita formo, ekzemple aber (riverfino), baile, bal (urbo), beinn, ben (monto, laŭvorte kapo), innis (insulo), loch (lago).
La loĝantoj estas ĉirkaŭ 5.120.000, dismetiĝitaj tre neunuforme: en la Central Belt (industri-zono de Glasgovo al Edinburgo) la loĝdenseco estas 700 loĝantoj/km², en kelkaj regionoj de la Highlands malpli ol du loĝantoj je km².
La valuto de Skotlando estas la skota pundo ([sterling] pound), dividita en 100 pencoj (pence, sing. penny), kiu samvaloras la anglan pundon. La angla pundo estas kursanta en Skotlando kaj inverse.
Religioj
La plimulto de la skotoj apartenas al la Eklezio de Skotlando (presbiteriana, Church of Scotland), kutime vokata the Kirk – kvankam oficialaj membroj estas eta minoritato, ĉirkaŭ 600.000 homoj. La Eklezio de Skotlando havas ĉirkaŭ 1.400 diservistojn.
En 1843 la Libera Eklezio de Skotlando (Free Church of Scotland) disiĝis de la Eklezio de Skotlando.
En 1893 de la Eklezio de Skotlando disiĝis la Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando (Free Presbyterian Church of Scotland), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la Reformacio.
La Katolikan Eklezion de Skotlando direktas kardinalo WINNING.
Pli malgrandaj kongregacioj estas la Baptista Eklezio, la Metodista Eklezio, la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj juda kaj islama, la bahaanoj, la druidoj, ktp.
Fizikaj karakterizoj
bahaanoj
Skotlando havas areon de 78.762 km². Ĝi etendiĝas de la latitudo de Bergen (Norvegio) norde ĝis la latitudo de Flensburg (norda Germanio) sude. En la sudo la angla landlimo, de Gretna Green okcidente al Berwick upon Tweed oriente, estas unika surtera limo. Oriente Skotlandon banas la Norda Maro, norde kaj okcidente Atlantiko. La plejgranda longeco de la lando – de Cape Wrath al Mull of Galloway – estas 360 km, la plejgranda larĝeco – de Adnamurchan Point okcidente al Peterhead oriente – 225 km.
De la fizika vidpunkto eblas dividi Skotujon en tri partojn:
Highlands
La Highlands ("altaj landoj") estas norda montara regiono kovrita de erikejoj. En la maro antaŭ la la norda bordo situas la insularoj Orkadoj kaj Ŝetlandoj. Antaŭ la okcidenta marbordo estas la Hebridoj.
La marbordo de la Highlands estas dentumita de multaj fjordoj (Moray Firth, Firth of Tay, Firth of Forth), kiuj profunde enpenetras internen.
Longa, profunda kaviĝo, la Glen Mor aŭ Great Glen, kiu etendiĝas de la Firth of Lorne al la Moray Firth, apartigas la nord-okcidentajn Highlands kaj la Grampianajn Montojn. Laŭlonge de la preskaŭ tutan Glen Mor troviĝas la vastaj lagoj Ness (Loch Ness) kaj Lochy (Loch Lochy). Tiuj lagoj, pere de la Kanalo de Kaledonio, interkomunikigas Atlantikon kaj Nordan Maron.
Montaro Cairgorms, kun la pinto Macdhui (Ben Macdhui) (1312 m), estas la ĉefa montogrupo de la Grampianoj. Ben Nevis (1345 m) estas la plej alta monto de Britujo.
Lowlands
La Lowlands (malaltaj landoj") konsistigas la valoj de la riveroj Tay, Forth kaj Clyde. Temas pri regiono kun plejmulto da loĝantoj kaj industrioj – tri kvaronoj da la skotoj loĝas tie. La Lowlands najbaras norde kun la montetoj Ochil (Ochil Hills), sudaj antaŭmontoj de la Highlands, kaj sude kun la Pentland Hills kaj la Lammermuir Hills, kie komencas la Uplands.
Uplands
La Uplands ("Supraj landoj") estas montara regiono, tamen ne tiel senplanta kiel la Highlands. La plej altaj montopintoj estas Merrick (843 m), Rhinns of Kells (816 m) kaj Cairnsmore of Carsphain (786 m).
La ĉefaj riveroj de Skotlando estas Tay (198 m), Clyde (157 m), Spey (155 m), Tweed (145 m), Dee (140 m) kaj Forth (80 m). Ĉiuj, escepte de Clyde, enfluas en la Nordan Maron. La ĉefaj lagoj estas Loch Lomond kaj Loch Awe en la okcidento, Loch Tay, Loch Rannoch kaj Loch Ericht en la Grampianoj, Loch Ness kaj Loch Lochy en la Glen Mor, Loch Maree kaj Loch Shin apud la norda marbordo.
Klimato
La klimaton de la Britaj Insuloj ege influas la oceano, precipe en la okcidentaj regionoj. Pro la atlantikaj malaltaj atmosferaj premoj la mezvaloro de precipitaĵo estas rimarkinde alta. Sed pro la Golfofluo la klimato estas milda kaj unuforma relative al la latitudo. En Edinburgo la mezuma jara temperaturo proksimumas 10° (3°-4° dum la vintro, 14°-16° dum la somero).
Flaŭro
Kardono estas la simbolo de Skotlando. Kune kun eriko kaj filiko]j kardonoj troviĝas preskaŭ ĉiuloke. La Lowlands estas riĉaj de [[spartio]]j, kaj ilia vegetalaro similas la kontinentan. En la okcidenta marbordo abundas [[fuksioj, rododendroj kaj azaleoj; en la Highlands eriko kaj filikoj. La flaŭro de la Grampianoj estas alpa.
Faŭno
En Skotlando troviĝas bestoj, kiuj ne ĉeestas en cetera Eŭropo: la Rhum-a muso, la sovaĝa ŝafo de la insuleto de Soay, la birdoj de St. Kilda. La klifaroj estas rifuĝejo de multaj specoj de birdoj. En la marĉaj zonoj troviĝas la kokbirdo skota lagopo (Lagopus scoticus).
Strukturo de la Ŝtato
Ŝtatestro estas la reĝ(in)o de Britujo, aktuale Elizabeto la 2-a.
La ĉefo de la registaro de la Unuiĝinta Regno estas la ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando, nuntempe Tony BLAIR.
La ĉefo de la registaro de Skotlando estas la ĉefministro (First Minister) de Skotlando. La aktuala ĉefministro estas Jack McCONNELL. La vic-ĉefministro (Deputy First Minister and Justice Minister) okupiĝas, kune kun la ĉefministro, pri la internaciaj aferoj de Skotlando. Kiel ministro de justico li/ŝi ankaŭ okupiĝas pri la enlandaj aferoj, inkluzive de la administrado de justico, la polico, la prizonoj, la libereco de informado. La nuna Deputy First Minister estas Jim WALLACE.
La leĝfaran povon de la Unuiĝinta Regno praktikas la parlamento de la Unuiĝinta Regno. Skotlando sendas 73 anojn al la londona Ĉambro de la Deputitoj.
La leĝfaran povon en Skotlando praktikas la Skota Parlamento, krom pri tio, kiu apartenas al la kompetenteco de la Brita Parlamento. Oni elektas la parlamenton je du trionoj laŭ la majoritata balotsistemo, je unu triono laŭ la proporcia sistemo. La parlamento leĝdonas en multaj fakoj: sano, instruado, polico, decentrigo, ekonomia evoluado, ktp. Ĝi havas limigitan povon de impostado.
Ekde 1995 lokaj registaroj reorganiziĝis surbaze de 29 unitary authorities (unuecaj aŭtoritatoj). Ĝis 1974 Skotlando estis dividata en shires (distriktoj) kaj cities (urboj). La malnovajn distriktojn oni uzas nuntempe nur katastre.
Jen la nuna administra divido de Skotlando (29 unitary authorities kaj 3 island authorities) kun loĝantoj laŭ nombrado de 1993 (diktipe la urboj) :
| FIRMA TERO |
loĝantoj |
| Aberdeen (urbo) |
218.220 |
| Aberdeenshire |
223,630 |
| Angus |
111.020 |
| Argyll (Argajlo) kaj Bute |
139.020 |
| Clackmannan |
48.660 |
| Dumbarton kaj Clydebank |
97.790 |
| Dumfries kaj Galloway |
147.900 |
| Dundee (urbo) |
153.710 |
| Edinburgo (ĉefurbo) |
441.620 |
| Falkirk (urbo) |
142.610 |
| Fife |
351.200 |
| Glasgovo (urbo) |
623.850 |
| Highland |
206.900 |
| Inverclyde |
89.990 |
| Midlothian |
79.910 |
| Moray |
86,250 |
| Norda Ayrshire |
90.550 |
| Norda Lanarkshire |
326.750 |
| Okcidenta Lothian |
146.730 |
| Orienta Ayrshire |
123.820 |
| Orienta Dunbartonshire |
110.220 |
| Orienta Lothian |
85.640 |
| Orienta Renfrewshire |
86.780 |
| Perthshire kaj Kinross |
130.470 |
| Renfrewshire |
176.970 |
| Scottish Borders (Skotaj Limlandoj) |
105.300 |
| Stirling (urbo) |
81.630 |
| Suda Ayrshire |
113.960 |
| Suda Lanarkshire |
307.100 |
| ENTUTE |
5.048.200 |
| INSULOJ |
|
| Okcidentaj Insuloj |
29.410 |
| Orkadoj |
19.760 |
| Ŝetlandoj |
22.830 |
| ENTUTE |
72.000 |
| ENTUTE SKOTLANDO |
5.120.200 |
Juro en Skotlando
La skota jura sistemo malsimilas la anglan. Juro en Skotlando baziĝas sur du fontoj, la aro da promulgitaj leĝoj (enacted law) kaj la common law.
La enacted law originiĝas el pluraj leĝfaraj ensembloj: romia juro de la justiniana korpuso, eklezia juro, aktoj de la skota parlamento (antaŭ 1707 kaj post 1999, t.e. kiam eksistis skota parlamento), reĝaj proklamoj, traktatoj de la Eŭropa Unio aŭ eŭropaj leĝoj, lokaj leĝoj (by-laws).
La common law derivigas sian aŭtoritaton de la verdiktoj de la kortumoj kaj baziĝas sur la skota tradicio jura.
La angla lingvo en Skotlando
La skotlanda angla (Scots aŭ Lallans) estas tre karakteriza en la komunumo de la parolantoj de la angla. Ĝi kaj la nordaj anglaj dialektoj havas multajn karakterizojn komunaj. Ambaŭ devenas de la anglosaksa lingvo parolata norde de rivero Humber.
La ĉefaj fonetikaj kaj skribaj faktoj specifaj de la Scots estas ĉi tiuj:
- La sonon /ĥ/, malaperintan en la angla de Anglio, oni skribas ch (loch [loĥ], lago);
- La anglosaksa hw oni prononcas [hw] pli malpli kiel en Usono, ne [w] kiel en Anglio, kaj skribas quh (quhyte, white, "blanka");
- La [a:] de la anglosaksa ne ŝanĝis (ĝi ixis [o:] en Anglio) (laird, lord)
- Longecon de vokalo oni indikas per i aŭ y (heid [he:d], head, "kapo"; laird, lord);
- k ofte respondas al angla ch (breeks, breeches; kirk, church, "kirko")
- Oni ĉiam prononcas r;
- Vokaloj ne ŝanĝas antaŭ r (bird [bird] "birdo"·; word, [ward], "vorto")
- Estas multaj leksikaj malsimilaĵoj (bonnie, good, "bona"; how are you keepin?, how are you?, "Kiel vi fartas?"; the back of nine, past nine, "post la 9-a"; ktp).
Kiel ekzemplo de Scots jen fama poemo de Robert BURNS:
O ye wha are sae guid yoursel,
Sae pious and sae holy,
You've nought to do but mark and tell
Your Neebour's fauts and folly!
Whase life is like a weel-gaun mill
Supply'd with store o' water,
The heapet happer's ebbing still,
And still the clap plays clatter.
|
Ho vi kiu estas tiom bona mem,
tiom pia kaj tiom sankta,
vi havas nenion por fari krom marki kaj diri
la misojn kaj stultaĵojn de via najbaro!
Kies vivo estas kiel muelilo bonfunkcianta
provizita per ujo da akvo,
??
??
|
Wha, who; sae, so; guid, good; nought, nothing; neebour, neighbour; fauts, faults; whase, whose; weel-gaun, well going; heapet hopper, heaped hopper.
Historio de Skotlando
Robert BURNS
Romia epoko
La plej malnovaj loĝantoj de Skotlando estis la misteraj Piktoj, pri kiuj oni scias malmulte kaj multe sindemandas.
La historiisto Tacito transrakontis al ni ke en la jaro 77 lia bopatro Julio Agrikolo, guberniestro de Britio, plivastigis la Romian Imperion ĝis linio traskotlanda de Clyde al Forth. En nekonata loko, kiun Tacito nomas Mons Graupius, li venkis Kalgakon, reĝon de la kaledonoj.
Sub Antonino oni konstruis remparon de Clyde al Forth (Vallum Antoninum).
La romianoj forlasis Kaledonion (nunan Skotlandon) cirkaŭ en la jaro 155. Ili reiris tien dum mallonga periodo de 159 al 163.
De la 6-a al la 10-a jarcento
En 563 Sankta Kolumba (St. Columba) venis al la insulo Iona kun dekdu kunuloj. Tie li fondis monakejon, el kiu lia kristana predikado disiĝis tra la tuta Skotlando.
La vikingaj atakoj komencis en 793 (detruo de la monakejo de Lindisfarne). Iona estis atakata en 794. La Orkadoj, la Ŝetlandoj kaj la Hebridoj fariĝis skandinavaj kolonioj.
En 843 Kenneth MACALPIN proklamis sin reĝo de la Piktoj kaj de la Skotoj (la du keltaj popoloj de Skotlando).
De la 11-a al la 15-a jarcento
Per venko en la batalo de Carham (1018) Malcolm II konkeris Lothian.
Sub Macbeth, kiu reĝis de 1040 al 1054, la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de Malcolm la 3-a Canmore. Malcolm estas la unua invadinto veninte de Anglio.
En tiu tempo komenciĝis franca kultura influo pri arkitekturo, juro, leksiko. Tiun komunan senton renovigos Roberto BRUSO (Robert the Bruce aŭ the Brus) en 1326 per la trakto de Corbeil.
Ĉe la fino de la 12-a jarcento Skotlando estis tute submetita al Anglio, post la anglaj venkoj en Dunbar kaj Berwick. La Ŝtono de Scone (Stone of Scone aŭ Stone of Destiny), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata de Scone al Londono. Eduardo I la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando.
La skotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado de Vilhelmo WALLACE kaj atingas grandan venkon en Sterling Bridge en la jaro 1297. Wallace rekonkeris Berwick kaj rabekskursis Northumberland. En 1298 oni nomumis lin Gardanto de la Reĝlando. La 22-an de julio 1298 Wallace estis batalsuperata en Falkirk.
En 1306 Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando. En 1314 li transiris la landlimon kaj supervenkis apud Bannockburn.
En 1468 Margerita, filino de Kristiano I reĝo de Danlando kaj Norvegio, dote donis al Jakobo la 3-a de Skotlando la Orkadojn kaj la Ŝetlandojn, norvegajn dum ses jarcentoj.
16-a kaj 17-a jarcentoj
17-a jarcento
La 8-an de decembro 1542 naskiĝis Maria, filino de Jakobo V Stuarto. Ŝi fariĝis reĝino je la aĝo de ses jaroj.
En 1558 Maria Stuarta, kiu estis katolika, edziniĝis al la Daŭfeno de Francio. Reveninte hejmen ŝi trovis landon protestanta.
En 1557 areto da protestantaj nobeloj, kontraŭaj al la edziniĝo de Maria kun "papisto" fiksis pakton "inter Dio kaj la popolo" (la Covenant). Inter la subskribintoj estis la grafoj de Argajlo (Argyll), Morton kaj Glencairn kaj Johano ERSKINO (John ERSKINE) de Dun. Ne klaras ĉu Dio subskribis la pakton.
En 1599 Johano KNOX, eks-pastro katolika, estis ordinata diservisto de la Eklezio de Skotlando en la katedralo de Edinburgo. Knox iĝos ĉefa gravulo en la lukto pri la trudado de presbiterianismo en Skotlando.
Jakobo Stuarto, filo de Maria kaj Lordo Damley, fariĝis reĝo de Skotlando post la perforta abdiko de lia patrino en 1567. Li estis apenaŭ 13-monata.
La kronon de Anglujo, kiu rajte apartenus al Maria, kies praavino estis Margerita, fratino de Henriko la 8-a Tudoro, ekhavis Elizabeta ĉar ŝi estis protestanta. Post la ekzekuto de Maria kaj la morto de Elizabeta, kiu havas neniun idon, Jakobo ricevis ankaŭ la kronon de Anglio kaj iĝis Jakobo I de Anglio kaj IV de Skotlando (Unuiĝo de la Kronoj, 1603). Jakobo transloĝiĝis al Londono kaj neniam revenis al Skotlando.
Jakobo VII konvertiĝis al katolikismo ĉirkaŭe en 1672. Ekestis paradoksaĵo ĉar katoliko estis la ĉefo de la Eklezio de Anglujo. En 1688 alvenis el Nederlando Vilhelmo Oranĝo (William of ORANGE), kiu akiris la tronon foriginte Jakobon.
18-a jarcento
Post la Akto de Unio de 1707 la historio de Skotlando miksiĝis al la historio de Britujo.
Naskiĝo de la brita flago el la kunfandigo de la krucoj de S-ta Georgio (Anglio) kaj de S-ta Andreo (Skotlando).
La partizanoj de la Stuartoj estis fine disbatataj en Culloden en la jaro 1746.
Novaj leĝoj celis la disfaligon de la identeco kaj ekonomiaj strukturoj de la klanoj, faciligis terkonfiskadon, limigis la rajton de posedo de armiloj, malpermesis al la civiluloj surmeti tartanojn kaj ludi sakŝalmojn (Highlands Dress Proscription Act, 1782).
Ene de la klan-sistemo tero estis konsiderata komuna proprieto. Post multaj generacioj la klanestroj emis amasigi riĉaĵojn kaj fremdiĝi de la aliaj klananoj. En la 18-a jarcento ili plu ne respektis la klanajn rajtojn; la nobelaj klanestroj loĝis en urboj, skotaj aŭ anglaj, kaj eĉ ne parolis la gaelan.
Kiam en la Lowlands iĝis pli profita anstataŭigi homojn per bredbestoj la nobeloj ne hezitis eĉ momenton: la Cheviot- kaj Blackface-ŝafoj rentumis pliege ol kamparanoj. La grandan "sukceson" de la bienposedantoj ekde 1785 oni vokis la Clearances (maldensigoj): la kamparanoj estis transplantataj al la malriĉa marbordo.
Post 1820 la rifuĝintoj estis je la limo de la vivrimedoj: la fiŝkaptaĵo malpliiĝis, la lupagoj plialtiĝis.
19-a kaj 20-a jarcentoj
Post jarcentlonga subpremado la registoj "ekkonsciis" pri la viktimoj de la Clearances. Per la Crofters Act de 1886 ili certigis la posedon de la tero al la kamparanoj kaj prizorgis por ke la elpelitoj ricevu kompensojn.
Dum la ekonomia krizo de la jaroj 1920-30 renaskiĝis la skota naciismo. En 1934 estis fondata la Skota Nacia Partio (Scottish National Party, SNP).
La malkovro de nafto sub Norda Maro revekigis la deziron pri aŭtonomio.
La 11-an de septembro 1997 la skotaj voĉdonantoj jesis la projekton de aŭtonomio de la labor-partio. La jesoj venkis je 74,3%. En la majo de 1999, unuafoje dum tri jarcentoj, la skotoj elektis sian parlamenton.
Ankaŭ vidu: Orknejaj Insuloj
als:Schottland
ja:スコットランド
ko:스코틀랜드
ms:Scotland
simple:Scotland
ReĝinoReĝino povas esti:
- reĝino regnanta - ina monarko
- reĝino edzina - edzino de reĝo
- Reĝino (Saskaĉevano) - urbo en Kanado
1583Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1583
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1583 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Italio: Galileo inventas la pendolon.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Bavario, katolika Germanio
Naskiĝoj
Mortoj
----
1578 | 1579 | 1580 | 1581 | 1582 | 1583 | 1584 | 1585 | 1586 | 1587 | 1588
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1583년
1585Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1585
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1585 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 8-a de oktobro : Heinrich SCHÜTZ
Mortoj
----
1580 | 1581 | 1582 | 1583 | 1584 | 1585 | 1586 | 1587 | 1588 | 1589 | 1590
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1585년
1588Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1588
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1588 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Anglio venkas la Hispanan Militŝiparon
Naskiĝoj
- Thomas HOBBES, angla filosofo
Mortoj
- Robert DUDLEY, grafo de Leicester
----
1583 | 1584 | 1585 | 1586 | 1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1588년
1589Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1589
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1589 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Italio: Pizo: Matematik-profesoriĝas Galileo.
- Norvegio: La trupoj de dana reĝo Christian la 4-a bruldetruas Oslon, rebabtante ĝin "Christiania" laŭ la reĝo.
- Rusio: Estis fondita la urbo Civilsk.
Naskiĝoj
Mortoj
----
1584 | 1585 | 1586 | 1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1589년
simple:1589
1590Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1590
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1590 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
----
1585 | 1586 | 1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594 | 1595
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1590년
1592Historio > Jarcentoj > 16-a jarcento > 1592
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1592 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Italio: Galileo translokiĝas al la universitato de Padova.
Naskiĝoj
- 28-a de marto: Johano Amoso KOMENIO
Mortoj
- 13-a de septembro: Michel DE MONTAIGNE
----
1587 | 1588 | 1589 | 1590 | 1591 | 1592 | 1593 | 1594 | 1595 | 1596 | 1597
15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
ko:1592년
15-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 14-a jarcento - 15-a jarcento - 16-a jarcento
Jaroj:
ja:15世紀
ko:15세기
th:คริสต์ศตวรรษที่ 15
16-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento
Jaroj:
| | |