:: wikimiki.org ::
| 16-a De Decembro |
16-a de decembroHistorio > Tagoj > la 16-a de decembro
----
La 16-a de decembro estas la 350-a tago de la jaro (la 351-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 15 tagoj restas.
Je la 16-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1948 : La tabulludo Skrablo publikiĝis.
- 1971 : Bangladeŝo sendependiĝas de Pakistano
Naskiĝoj
- 1775 : Jane AUSTEN, Anglio
- 1790 : Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj
- 1939 : Liv ULLMANN, Japanio
Mortoj
- 1859 : Wilhelm GRIMM
- 1965 : William Somerset MAUGHAM, Francio
- 2001 : Stefan HEYM, Israelo
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 15-a de decembro | 17-a de decembro
- 16-a de novembro | 16-a de januaro
- Historio - Tagoj.
ja:12月16日
ko:12월 16일
simple:December 16
th:16 ธันวาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
SkrabloLudo > Tabulludo > Skrablo
----
Skrablo (angle Scrabble) estas krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Per tegoletoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo. Estas atingenda kiom eble plej multaj poentoj pere de lerta eluzado kaj kombinado de la litervaloroj kaj la premitabuleroj. En 121 landoj jam vendiĝis pli ol 100 milionoj da ekzempleroj de la ludo en 29 diversaj lingvoj (inkluzive de Esperanto).
Historio de la angla versio
Alfred M. BUTTS, usona arkitektisto, inventis Skrablon en 1948.
Li volis krei ludon, kiu dependus duone de bonŝanco, kaj duone de kapablo de la ludanto.
Originale, li inventis ludon Lexico, en kiu ludantoj kreas vortojn sen tabulo, kaj la nombron de la unuopaj literoj li derivis de la literfrekvencoj en la gazeto New York Times.
Poste, la ludo ĝisevoluis al Criss-Crosswords, en kiu oni komencas ludi enmetante vorton en la supran-maldekstran angulon de la tabulo.
Ankaŭ, tiam ĝi ankoraŭ ne enhavis specialajn tabulerojn por obligi poentarojn.
Je la 16-a de decembro 1948, oni elektis la nomon Scrabble kiel nomon por la angla versio.
En 1953, la ludo disvastiĝis al Aŭstralio kaj Britio.
La unua mondkonkurso okazis en Londono en 1991 (la dua poste en Novjorko en 1993). Hodiaŭ la rajtoj al la ludo apartenas al Hasbro en Usono, kaj al Mattel en Britio.
Vidu ankaŭ
- Vorto-Mozaiko
Eksteraj Ligiloj
- [http://skrablo.ikso.net/ Ludu Skrablon] en Esperanto
- [http://groups.yahoo.com/group/skrablo/ Legu kaj diskutu] pri la ludo en la dissendolisto "Skrablo"
- [http://ttt.esperanto.org/Ondo/Ondo/104-lode.htm#104-23 Artikolo] pri skrablo en "La Ondo de Esperanto"
Kategorio:Tabulludoj
ja:スクラブル
1971Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1971
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1966 - 1967 - 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1971 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Henri MASSON eklernas Esperanton
- Meksika Esperanta Junularo perdis sian sidejon.
- Barejno sendependiĝas.
- UAE : la federacio fondatas. Prezidentiĝas Sultan Zajed ben al-Nahajan.
- Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aniĝas al UNO.
- Komenciĝas Greenpeace.
- Kongolo : Mobutu ŝanĝas la land-nomon al Zairio.
- Usono forlasas la oran normon por ĝia mono.
- 15-a de februaro : Britio : Finiĝis la decimal-igo de la brita mono.
- Septembro: Danio: Kopenhago: Eko de hipia civito Christiania.
- 11-a de septembro : Egipto akiras konstitucion.
- 16-a de decembro : Bangladeŝo sendependiĝas de Pakistano.
- 56-a Universala Kongreso de Esperanto en Londono.
Naskiĝoj
- 13-a de aŭgusto : Heike MAKATSCH
- 13-a de aŭgusto : Moritz BLEIBTREU
Mortoj
- Jan FILIP
- 1-a de marto : Frantisek HRUBIN
- 6-a de aprilo : Igor STRAVINSKI
- 6-a de majo : Helene WEIGEL
- 3-a de julio : James Douglas MORRISON
- 6-a de julio : Louis ARMSTRONG
- 4-a de aŭgusto : Georg MAURER
- 18-a de aŭgusto : Britio : Peter FLEMING
- 4-a de novembro : Mirko HANÁK
----
1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1971年
ko:1971년
simple:1971
th:พ.ศ. 2514
PakistanoGeografio > Azio > Pakistano
----
Azio
Azio
Azio
- Areo: 778.720 km²
- el ili semotaŭga: 27%
- Loĝantaro: 141.553.775 (julio 2000, takso),
- % urbana: 37% (2000)
- homoj po kv. km: 181,8 (2000)
- homoj po kv. km da semotaŭga tero: 673,3 (2000)
- jara kresko: 2,17% (2000, takso)
- naskoj: 32,11 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- mortoj: 9,51 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- migrantoj: -0,9 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: 82,49 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj po virino: 4,56 infanoj naskita po virino (2000, takso)
- meza longeco de vivo: 61,07 jaroj (60,27 viroj, 61,91
virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Islamabado
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: panĝaba, sinda, paŝtua, beluĉa, muhaĝira (islamanoj,
kiuj rifuĝis el Hindio)
Religio:
97% islamo (77% sunaismo, 20% ŝijaismo),
3% kristanismo, hinduismo kaj aliaj
Lingvo:
alfabeta: 37,8% (50% viroj, 24,4% virinoj) (1995, takso)
Registaro: de generaloj.
sendependeco: la 14-an de aŭgusto 1947 de Britio
organizoj: UNO (1947)
konstitucio: la 10-an de aprilo 1973, nula dum 1977-85 kaj
1999-nun (2002).
korupteco: ?? CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio: 58 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,1% (1999, takso)
inflacio: 6% (1999, takso)
senokupa: 7% (1998-99)
Valuto: 1 rupee (PRe)
Eksteraj ligoj
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/asie/pakistan.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Pakistano]
!
ja:パキスタン
ko:파키스탄
ms:Pakistan
simple:Pakistan
th:ประเทศปากีสถาน
zh-min-nan:Pakistan
1775Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1775
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1775 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Nordameriko : Eko de la milito inter Britio kaj ties elmigrintoj.
- Joseph PRIESTLEY malkovris hidrogenan kloridon kaj sulfatan acidon
Naskiĝoj
- 22-a de januaro : André Marie AMPÈRE : Polemieux : franca fizikisto
- 27-a de julio : BRUNSZVIK Teréz
- 15-a de oktobro : Bernhard Henrik CRUSELL
- 16-a de decembro : Anglio : Nasko de Jane AUSTEN
Mortoj
-
----
1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777 | 1778 | 1779 | 1780
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1775년
Anglio
Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.
Topografio
Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.
Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.
Historio
La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.
Politiko
Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio.
Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio.
La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.
Vidu ankaŭ
- Britio
- Listo de britaj reĝoj
- Angla regiono
- angla provinco
- Nordorienta Anglio
- Eklezio de Anglio
- Centjara Milito
- And did those feet in ancient time
-
ja:イングランド
ko:잉글랜드
ms:England
simple:England
th:แคว้นอังกฤษ
zh-min-nan:England
1790Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1790
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1790 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 29-a de majo: Rod-Insulo fariĝis la 13-a ŝtato de Usono.
- 14-a de julio : Francio - Fête de la Fédération (Federacia Festo) memore al la eventoj de la antaŭa jaro.
- Ribelintoj de la brita ŝipo HMS Bounty setlis en Pitkarna insulo.
- Aloisio GALVANI eksperimentis pri elektra stimulo de la muskoloj.
- Antoine LAVOISIER formulis sian Tabelon de 31 kemiaj elementoj.
- Filadelfio estis provizora ĉefurbo de Usono dum la Kongreso voĉdonas loki novan ĉefurbon ĉe la Potomac.
Naskiĝoj
- 29-a de marto: John TYLER
- 16-a de decembro: Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj
- 23-a de decembro: Jean-François CHAMPOLLION, franca filologo.
Mortoj
- 17-a de aprilo: Benjamin FRANKLIN, usona sciencisto kaj politikisto.
----
1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1790년
simple:1790
Listo de belgaj reĝojTiu listo estas listo de Reĝoj de la Belgoj, ekde 1830, dato de la fondo de la nuntempa belga ŝtato.
Kategorio:Belgio
ja:ベルギーの国王
1939Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1939
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1939 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 31-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Ĉeso de la civilmilito en Hispanio.
- Germanio kaj Sovetunio interkonsentis, dividi inter si Pollandon. Aŭguste Germanio ekatakis Pollandon. Komenco de la Dua Mondmilito.
- 1-a de septembro : Germanio invadis Pollandon; komenciĝis la Dua Mondmilito.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Kreita Monda lingvo.
Naskiĝoj
- 28-a de februaro : Erika PLUHAR
- 31-a de marto : Volker SCHLÖNDORFF
- 7-a de aprilo : Usono : Francis Ford COPPOLA
- 20-a de aprilo : Norvegio : Gro Harlem BRUNDTLAND, politikisto
- 28-a de majo : Vida JERMAN
- 14-a de julio : Ĉeĥio : Karel GOTT
- 18-a de novembro : Margaret ATWOOD
- 26-a de novembro : Tina TURNER
- 16-a de decembro : Japanio : Liv ULLMANN, norvega aktoro
Mortoj
- 28-a de januaro : Francio : William Butler YEATS
- 22-a de majo : Jiri MAHEN
- 22-a de majo : Ernst TOLLER
----
1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1939年
ko:1939년
simple:1939
th:พ.ศ. 2482
Liv ULLMANNKino > Aktoroj > Direktoroj > Liv ULLMANN
----
Liv ULLMANN (naskiĝis la 16-an de decembro, 1939) estas norvega aktorino, scenaristino kaj reĝisorino.
Liv Ullmann naskiĝis en Tokio kaj pasigis sian junaĝon en Trondheim, Norvegio. En la jaro 1963 ŝi ekkonis la svedan reĝisoron Ingmar BERGMAN, kun kiu ŝi faris naŭ filmojn kaj havas unu filinon: Linn.
Ekde 1992 Liv Ullmann ankaŭ laboras kiel reĝisorino. Krome ŝi engaĝiĝas por la internacia organizo UNICEF.
Listo de filmoj:
Liv Ullmann kiel aktorino
- Persona (Svedio, 1966)
- Skammen (Svedio, 1968)
- Viskningar och rop (Svedio, 1972)
- Scener ur ett aektenskap (Svedio, 1973)
- Ansikte mot ansikte (Svedio, 1975)
- Das Schlangenei (Germanio/Usono, 1976)
- Herbstsonate (Germanio/Svedio, 1978)
Liv Ullmann kiel regisorino
- Enskilda samtal (Svedio, 1996)
- Kristin Lavransdatter (Norvegio, 1998)
ULLMANN, LIV
ULLMANN, LIV ULLMANN, LIV
1859Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1859
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1859 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Origin of Species de Darvino
- 14-a de februaro : Oregono fariĝis ls 33-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- Béla VIKÁR
- John BUCHANAN
- 15-a de majo : Francio : Pierre CURIE
- Britio : Cecil SHARP
- 22-a de majo : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 4-a de aŭgusto : Norvegio : Knut HAMSUN
- 23-a de aŭgusto : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 3-a de septembro : Francio : Jean JAURÈS
- 4-a de septembro: Wilhelm WETEKAMP
- 14-a de novembro : Marcelle FAUVART-BASTOUL
- 15-a de decembro : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto en Pollando, Bjalistoko
- 30-a de decembro : Nasko de Josef Bohuslav FOERSTER
Mortoj
- 20-a de januaro : Bettina VON ARNIM
- 6-a de majo : Alexander VON HUMBOLDT
- 28-a de novembro : Usono : Washington IRVING
- 16-a de decembro : Wilhelm GRIMM
----
1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1859년
simple:1859
Fratoj GRIMMLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Fratoj Grimm < Germana Lingvo
----
Germana Lingvo, 1855]]
La Fratoj GRIMM estas:
Jakob GRIMM, kiu naskiĝis je la 4-an de januaro 1785 en Hanau kaj mortis je la 20-an de septembro 1863 en Berlino kaj
Wilhelm GRIMM, kiu naskiĝis je la 24-an de februaro 1786 en Hanau kaj mortis je la 16-an de decembro 1859 en Berlino.
La du filoj de juristo studis juron en Marburg, laboris kiel bibliotekistoj en Kassel kaj profesoriĝis en la Universitato de Göttingen. En la jaro 1837 ili perdis siajn postenojn, ĉar ili apartenis al la grupo Göttinger Sieben, kiu protestis kontraŭ la reganto. Poste ambaŭ venis al Berlino.
Kvankam la fratoj multon entreprenis kune, ili ankaŭ havis apartajn laborkampojn. Jakob Grimm ege aktive agadis kiel sciencisto, publikigis ekzemple en 1819 unuafoje sian traktaton pri la germana gramatiko (Deutsche Grammatik) kaj en 1835 sian verkon pri germana mitologio (Deutsche Mythologie). Li ankaŭ formulis la leĝo de Grimm pri la germana sonsistemo. Wilhelm Grimm faris la ĉefan laboron en la kolektado kaj kompilado de fabeloj, kiuj unuafoje eldoniĝis en du volumoj (Kinder- und Hausmärchen, 1812-1815). La plej ampleksa komuna verko estis la Germana Vortaro (Das deutsche Wörterbuch, 1854-1862), de kiu ili mem nur finis la volumojn de A ĝis F.
En Esperanto aperis:
Du fabeloj de fratoj Grimm / esperantigis A. Degen. - Köln: Heroldo
de Esperanto, [proks. 1929]. - 24 p. - (Esperanto-Junula Biblioteko ; 1)
Elektitaj fabeloj / Trad. el la germana Kazimierz BEIN. - [Repr. de la eld. Berlin 1906] - Saarbrücken: Iltis-Eld., 1981. - 190 p.
Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm / trad. el la germana lingvo Kabe. -
Berlin: Möller & Borel, [1906]. - 199 p.
Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm / trad. el la germana lingvo Kabe. - Repr. de la eld. Berlin 1906. - Saarbrücken: Iltis, 1985. - 199 p. - (Jubilea Eldon-Serio 2, Beletro Tradukita ; 10)
La leporo kaj la erinaco / Fratoj Grimm. -
En: Legolibro por kursanoj / Hrsg.: Tangerud, Odd ; p.34 - 36
Neĝulino / [Trad. el slovena lingvo Tone Logar]. Ilustr.
Marlenka Stupica. - [Ljubljana: Mladinska Knjiga ; Slovenia Esperanto-
Ligo, 1967]. - 199 p.
Neĝulino : kaj aliaj fabeloj / Trad. el la germana lingvo Kabe. Ilustr.
de A. Langeberg. - 2. eld. - Amsterdam: Libroservo Federacio
de Laboristaj Esperantistoj, [1939]. - 94 p. : ilustr.
Neĝulino : kaj aliaj fabeloj / Trad. el la germana lingvo Kabe. Ilustr.
de A. Langeberg. - 3. eld. - Beauville: SAT-Broŝurservo,
1999. - 94 p. : ilustr.
Ruĝĉapeto / de Grimm kaj E. Heltai. Esp. trad. R. Räuber kaj K.
Bodé. Kun ĉina trad. de Sro Talento. - [S.l.]: La Verda Librejo,
[s.j.]. - 31 p.
Tablo "Kovru vin", Orazeno kaj Bastono el sako / [Trad. Kazimierz Bein (Kabe)]. - [S.l., 1993]. - 58 p.
Tri oraj haroj de l' diablo / Trad. el la germana lingvo Kabe. La enkondukon aldonis Walerian Włodarczyk. - Krakovo: Pola Esperanto-
Asocio, 1964. - 39 p. : ilustr. - (Mia Libreto ; 2)
La urbaj muzikistoj de Bremen / rerakonto de H. J. Grimm. Laŭ la fabelo de
l' fratoj Jakob kaj Wilhelm Grimm. - [Ploen: Grimm, proks. 1962]. - [4]
p. -(Instigo al la Elekto, Traduko, Kolektado, Interŝanĝado, Disvastigado de Leg-Provaĵoj el la Valoraj Verkoj de l' Monda Literaturo ; 1)
([Eldon-Serio Vivantaj Juveloj ; 1])
Rete legeblaj verkoj:
[http://esperanto.nu/cgi-esperanto/eLibro.pl?eL=138-0 Elektitaj fabeloj]
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.gh.html#fratoj_grimm Pliaj fabeloj]
GRIMM Fratoj
ja:グリム兄弟
ko:그림 형제
1965Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1965
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1965 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 50-a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio.
- Unua lernolibro de Esperanto al Araboj verkita de Salah GHANEM.
- Edwin BURG kaj Roberto PASSOS NOGUEIRA eklernis Esperanton.
- Kreita Esperanto-Kulturdomo kaj Ceará Esperanto-Junularo en Fortalezo.
- Oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en Germana Demokratia Respubliko.
- Usono : Eldoniĝis la unua usona Esperant-lingva kina filmo, Incubus.
- Kreitaj Nova Lingvafrankao, Guosa kaj Eŭronordo.
- Francio : Charles DE GAULLE estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Tiu prezidenta elekto estas la unua rekte balotita de la popolo mem de post 1848 (antaŭe la prezidenton elektis ĝenerale la Parlamento).
- Indonezio : Post Sukarno prenas potencon Suharto. 500 000 da komunistoj kaj ĉinoj estas buĉitaj. Evontoj de tiu jaro estas temo de fama filmo "L'année de tous les dangers" (La jaro de ĉiuj danĝeroj)
- Ĉinio ekhavas la atombombon.
- Kongolo : Ekregas Mobutou Sesse Seko.
- Al UNO aniĝas Gambio, Maldivoj kaj Singapuro.
- Gambio sendependiĝas de Britio.
- Usono : Libereca marĉo en Alabamo de Selma al Montgomery por civilaj rajtoj por nigruloj.
- Tongo : Surtroniĝas Taufahau Tupou la 4-a.
- 15-a de februaro : Kanado: Flago kun folio de acero adoptiĝis.
Naskiĝoj
- Margareta HANDZLIK
- 23-a de majo : Tom TYKWER
- 10-a de junio : Veronica FERRES
- 31-a de julio : J. K. ROWLING
- 21-a de novembro : Björk
- 3-a de decembro : Katarina WITT
Mortoj
- Norvegio : Aksel SANDEMOSE
- 24-a de januaro : Winston CHURCHILL
- 21-a de februaro : Usono : Malcolm X murdiĝis.
- 28-a de julio : Japanio : EDOGAWA Ranpo
- 4-a de septembro : Albert SCHWEITZER
- 16-a de decembro : Francio : William Somerset MAUGHAM
----
1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1965年
ko:1965년
ms:1965
simple:1965
th:พ.ศ. 2508
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
Stefan HEYMLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Germanlingva Literaturo > Stefan HEYM < Germana Lingvo < Angla Lingvo
----
Stefan HEYM [ŝtefan hajm], aŭ realnome: Hellmuth FLIEG, (naskiĝis la 10-an de aprilo, 1913, mortis la 16-an de decembro, 2001) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto.
Stefan Heym naskiĝis en Chemnitz, kiel filo de juda komercisto. Studinte germanistikon li en la jaro 1933 fuĝis de la nazia reĝimo al Prago kaj du jarojn poste al Usono, kie li baldaŭ publikigis siajn unuajn verkojn en la angla lingvo.
En 1951 li revenis al Germanio kaj decidis loĝi en la Germana Demokratia Respubliko (GDR). Li verkis ĉefe historiajn romanojn, kiuj aludas al aktualaj problemoj. La politikan sistemon de GDR li kritikis el komunisma perspektivo. Post la germana reunuiĝo Stefan Heym dum du jaroj (1994/95) estis membro de la germana parlamento.
Li mortis en 2001 en Israelo.
Listo de verkoj
- Hostages (romano, 1942)
- The Crusaders (romano, 1948)
- Goldsborough (romano, 1953)
- Der König-David-Bericht (romano, 1972)
- Collin (romano, 1979)
- Ahasver (romano, 1981)
- Schwarzenberg (romano, 1984)
- Nachruf (membiografio, 1988)
- Auf Sand gebaut (rakontoj, 1990)
- Radek (romano, 1995)
15-a de decembroHistorio > Tagoj > la 15-a de decembro
----
La 15-a de decembro estas la 349-a tago de la jaro (la 350-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 16 tagoj restas.
Je la 15-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1975: fondita Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz
- 1981: aprobita la leĝo per kiu Kantabrio iĝis aŭtonoma komunumo.
Naskiĝoj
- 1832 : Gustave EIFFEL, Francio
- 1852 : Antoine Henri BECQUEREL, Francio
- 1859 : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto en Pollando, Bjalistoko
- 1899 : Vaso ABAJEV (ru: Василий Иванович Абаев), fama esploristo de la iranaj lingvoj, speciale la oseta.
- 1911 : Stan KENTON, Usono, ĵaza muzikisto kaj komponisto
Mortoj
- 1230 : Přemysl Otakar la 1-a
- 1929 : Marie HANKEL
- 1966 : Walt DISNEY
- 1974 : Hermanus Jacob BLOKKER
- 1986 : Renée VOLPELIERE
- 2002 : Jaroslav DAVID
Specialaj tagoj kaj festoj
- Zamenhofa Tago - festo pri Esperantlingva literaturo
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31,
- 14-a de decembro | 16-a de decembro
- 15-a de novembro | 15-a de januaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:12月15日
ko:12월 15일
simple:December 15
th:15 ธันวาคม
17-a de decembroHistorio > Tagoj > la 17-a de decembro
----
La 17-a de decembro estas la 351-a tago de la jaro (la 352-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 14 tagoj restas.
Je la 17-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1878 : Pra-Esperanto unue montriĝis.
Naskiĝoj
- 1734 : Maria la 1-a de Portugalio
- 1770 : Ludwig van BEETHOVEN (baptita), komponisto
- 1872 : Valdemar LANGLET
- 1930 : Armin MUELLER-STAHL
- 1975 : Milla JOVOVICH, aktorino kaj fotomodelulo
Mortoj
- 1833 : Kaspar HAUSER, Germanio
- 1907 : William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo
- 1909 : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- 1969 : COSTA e SILVA
- 1987 : Usono: Marguerite YOURCENAR
- 1999: Brazilo: Aderaldo ROCHA
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 16-a de decembro | 18-a de decembro
- 17-a de novembro | 17-a de januaro
- Historio - Tagoj.
ja:12月17日
ko:12월 17일
ms:17 Disember
simple:December 17
th:17 ธันวาคม
16-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 16-a de novembro
----
La 16-a de novembro estas la 320-a tago de la jaro (la 321-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 45 tagoj restas.
Je la 16-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1907 : Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono
Naskiĝoj
-
Mortoj
- 1960 : Clark GABLE, Usono
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 15-a de novembro | 17-a de novembro
- 16-a de oktobro | 16-a de decembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:11月16日
ko:11월 16일
simple:November 16
th:16 พฤศจิกายน
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
Bataloj Famaj
Civilizoj
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
Dinastioj
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
Historio de kontinentoj
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
Kalendaroj
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
Militoj
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
Regionoj
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Tempordigo:
Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)
Historio enklasigata laŭ dato
- Jarcentoj
- 19-a jarcento
- 20-a jarcento
- 21-a jarcento
- ...
- Tagoj
- januaro
- 1, 2, 3, ...
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, | | |