Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
16-a De Julio

16-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 16-a de julio ---- La 16-a de julio estas la 197-a tago de la jaro (la 198-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 168 tagoj restas. Je la 16-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 622 : La Heĝiro, komenco de la Islama Kalendaro kaj la islama erao.
- 1994 : La kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron.
- 1969 : Apollo 11 lanĉita

Naskiĝoj


- 1866 : John William PICKARD
- 1872 : Roald AMUNDSEN, Norvegio, esploristo
- 1877 : Henri FAVREL
- 1883 : Franz NABL
- 1887 : Anatolo KOCH
- 1902 : Stanislav NEUMANN
- 1907 : Barbara STANWYCK
- 1911 : Ginger ROGERS, Usono

Mortoj


- 1664 : Andreas GRYPHIUS
- 1848 : Jons Jacob BERZELIUS, Svedio, kemiisto
- 1920 : Tobias Rabelo LEITE
- 1985 : Heinrich BÖLL, Germanio
- 1999 : John F. KENNEDY Jr.

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月16日 ko:7월 16일 simple:July 16 th:16 กรกฎาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
  - 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31

Vidu ankaŭ


- Tago
- Festa kaj Feria Tago Kategorio:Almanako ja:365日 ko:366일 zh-cn:历史上的今天 zh-tw:歷史上的今天

622

Historio > Jarcentoj > 7-a jarcento > 622 ---- En la jaro 622 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 16-a de julio: Arabio: Medina: Mahometo forlasas la urbon.

Kulturaj eventoj


- 16-a de julio: Eko de la Islama Kalendaro kaj la islama erao.

Naskiĝoj

Mortoj

----
617 | 618 | 619 | 620 | 621 | 622 | 623 | 624 | 625 | 626 | 627
6-a jarcento - 7-a jarcento - 8-a jarcento
ko:622년

Islama kalendaro

Kalendaro > Islama kalendaro ---- La Islama kalendaro estas pure luna kalendaro kun 12 lunaj monatoj. Sekve la jaroj estas malpli ol 365,2425 tagoj kaj ĉiu jaro komenciĝas iom pli frue (proksimume 11 tagoj) konsiderante sunan ciklon. La sama monato okazas en la sama sezono post 33 jaroj. La komenca punkto de la erao de la islama kalendaro estas la Heĝiro, kiam Mohameto kaj la islamanoj devis forfuĝi de Mekao al Medino en la somero de 622 p.K. En 638 p.K, Umar ibn Al-Khattab (592-644) Raa enkondukis la kalendaron kiel rimedon por unuigi la variajn kalendarojn tiam en uzo ĉe la islamaj popoloj. La jaroj estas kalkulitaj de la tago kiam Mohameto forlasis la urbon Mekao, je la 16-a de julio 622 p.K. La kalendaro estas ankaŭ nomita Heĝira Kalendaro ĉar la formigrado estas nomita Heĝiro. La unua tago de la unua monaato (1 MuHarram) de la unua jaro (1 AH) estas tiu tago. Datoj en ĉi kalendaro estas kutime mallongigitaj per AH el la latinigita esprimo Anno Hegirae, "en la jaro de la Heĝiro". Jaroj antaŭ la Heĝiro estas skribitaj BH. Ne estas jaro Nulo. Post Heĝira kalendaro havas du tipojn.
1- Luna post Heĝira, kiun uzas pli multaj arabaj kaj islamaj landoj baziĝas sur la cirklo de la luno ĉirkaŭ la tero. Por ŝanĝi tian jaron en la kristanan uzu jenan formulon : y = x + 621.54 – 3x/100 en kiu y = kristana jaro kaj x = luna post heĝira jaro.
2- Suna post heĝira jaro kiun uzas irananoj kaj kelkaj aliaj landoj, baziĝas sur la cirklo de la tero ĉirkaŭ la suno. Ties formulo estas : z = x - 3
- x/100 en kiu z = post heĝira suna jaro kaj x = post heĝira luna jaro, kondiĉe ke oni rezignu la decimalaĵojn post la x/100.
Kiam oni ne substrekas ke la jaro esta suna aŭ luna, se temas pri malnovaj islamaj tekstoj, oni celas la lunan.

La islamaj monatoj nomiĝas jene :

# Muharram ul Haram (mallongigita al Muharram) محرّم # Safar صفر # Rabi-ul-Awwal رابي # Rab-ul-Akhir (aŭ Raby` al-THaany) رابي الثااني # Jamadi-ul-Awwal جومادا # Jamadi-ul-Akhir (aŭ Jumaada al-THaany) جمادي الثاني # Rajab رجب # Sha'aban شا # Ramadan رمضان # Shawwal شوّال # Dhul Qadah (aŭ Thw al-Qi`dah) دل كاداه # Dhul Hijja (aŭ Thw al-Hijjah) دل هيجا

Nomoj de la tagoj de la semajno :


- yaum al-ahad يوم الأحد
- yaum al-ithnayna يوم الإثنين
- yaum ath-thalatha' يوم الثُّلَاثاء
- yaum al-arba`a' يوم الأَرْبعاء
- yaum al-hamis يوم خَمِيس
- yaum al-jum`a يوم الجُمْعَة
- yaum as-sabt يوم السَّبْت La jaroj 1421 kaj 1422 de la Islama Kalendaro korespondas kun la Gregori-kalendara jaro 2001. La 1-a de Januaro 2001 estas la tago 6 Shawwal de 1421 AH. 1 MuHarram 1422 AH estas la 26-a de Marto 2001.

Ekstera ligo

[http://heinrich.freezope.org/home/calendar Kalendara kalkulilo: islama, gregoriana, juliana, hebrea kalendaroj (germanlingve)] Kategorio:Islamo kategorio:Kalendaro ja:ヒジュラ暦 ms:Takwim Hijrah th:ปฏิทินฮิจญ์เราะหฺ

Islama erao

Kalendaro > Islama Kalendaro > Islama erao < Erao ---- La Islama erao komenciĝas je la Heĝiro. La komenco laŭ la gregoria kalendaro estas la 16-a de julio 622 p.K.

1994

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1994 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1994 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Belarusio: A. Lukaŝenko elektatas prezidento.
- Belgio adoptas novan konstitucion.
- Nord-Irlando: Interkonsento pri civilmilita fajrĉeso estas interkonsentita.
- Rusio: Jelcin sendas armeon al ribela landeto Ĉeĉenio.
- Palaŭo sendependiĝas de Usono kaj membriĝas je UNO.
- UNO: La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝas pro mandatfino.
- Palestino:
  - Israelo parte redonas teritorietojn al Palestina Aŭtonomio.
  - La Nobelan Pacpremion ricevas Yitzhak Rabin, Ŝimon Peres kaj Yasser ARAFAT.
- Japanio: LDP regajnas la potencon.
- Oktobro: Venuso: Magellan faladas traatmosferen kaj forbrulas.
- Je 16-22 julio: Jupitero: Grundenkolizias kometo Shoemaker-Levy 9.
- Ruando: eko de civilmilito.
- Kongolon alvenas rifuĝintoj el Ruando, kaŭzante ekonomian kaozon.
- Taĝikio: E. Raĥmonov elektatas prezidento.
- Suda Koreio: La 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
  - Estis starigita la Amerika Komisiono de UEA.
  - Estis starigita la Azia Komisiono de UEA.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- Ferenc TEREMI
- Vuk ECHTNER
- 31-a de januaro: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 31-a de januaro: Francio: Pierre BOULLE
- februaro: Bill KEABLE
- 9-a de marto: Usono: Charles BUKOWSKI
- 28-a de marto : Eugène IONESCO
- 7-a de aprilo: Germanio: Golo MANN
- 24-a de septembro: Svislando: Otto F. WALTER
- 30-a de septembro : Rita AAGAARD
- 3-a de oktobro : Heinz RÜHMANN
- 21-a de oktobro: Usono: Burt LANCASTER

Taga evento

Novembro 1994
- 3a. Bosniaj kroatoj konkeras la urbon Kupres, kio signifas gravan malvenkon por la serboj. La bosniaj registaraj trupoj avancas kontraŭ teritorio okupata de la serboj. 20 000 serboj fuĝas.
- 4a. Apud ĉefministro Balladur kandidatiĝas por la franca prezidanteco ankaŭ la gaŭlista ĉefo Chirac [Sirak]. EU-prezidanto Delors rezignis pri kandidatiĝo.
- 6a. Ciller, turka ĉefministro, provokas Israelon per oficialaj kontaktoj kun palestinanoj en Jerusalemo. D Reagan, usona prezidinto, publike komunikas, ke li suferas je la Alzheimer-malsano. D La plimulto de la albana popolo rifuzas la konstitucion proponitan de la demokrata partio de prezidanto Beriŝa.
- 7a. Seulo nuligas sian embargon kontraŭ Norda Koreio.
- 8a. Unu jaron post sia fondo, en Hago ekfunkcias la tribunalo pri militkrimoj en eksa Jugoslavio.
- 9a. Grava malvenko por la demokrato Clinton [Klint'n]: okaze de la kongresaj elektoj unuafoje post 40 jaroj la respublikanoj konkeras la plimulton da voĉoj en senato kaj en la malsupera ĉambro. D UN decidas instali tribunalon pri Ia militkrimoj en Ruando. D Marion Barry, malblanka demokrato, iĝas nova urbestro de Vaŝingtono.
- 10a. Kumaratunga, ĉefministro de Sri Lanko kaj filino de la iama prezidinto Bandaranaike, iĝas nova prezidantino de Ia lando. D Irako formale rekonas la suverenecon de
- Kuvajto, kiun ĝi konsideris 19a provinco. D Cardoso nomiĝas la nova prezidanto de Brazilo.
- 13a. La plimulto de la svedoj voĉdonas por Ia aliĝo de la lando al Eŭropa Unio.
- 14a. La vatikana papo alvokas la romkatolikan eklezion je memkritiko sojle de la jaro 2000.
- 15a. Kohl [Kol] estas konfirmita kiel germana kanceliero kaj kiel ĉefo de la partio CDU. D En la indonezia urbo Bogor okazas la konferenco de la Apec-landoj (azia-pacifika ekonomia kooperado) La. cele al la nuligo de doganaj barieroj. Orient-timoraj studentoj protestas antaŭ la usona ambasadejo en Gakarto kontraŭ la okupado de sia lando fare de Indonezio.
- 16a. Post longa prokrasta manovrado, Ukrainio principe konsentas pri Ia internacia kontraŭnuklea pakto. D La partio Labour rezignas pri la partopreno en la irlanda registaro.
- 18a. La finna parlamento ratifas Ia EU-aliĝon. D Sangaj bataloj en la Gaza-strio en avanco de la palestina polico kontraŭ islamaj radikaluloj.
- 20a. La posteulo de Ia demisiinta irlanda ĉefministro nomiĝas Ahern. D La popolo de la aŭtonoma finna insularo Aaland voĉdonas favore al la aliĝo al EU (74 %). D En Angolo subskribiĝas packontrakto inter Ia registaro kaj la ribela organizaĵo UNITA. Kvankam ĝi estas ligita kun granda espcro, la armistico denove estas rompata.
- 21a. NATO-aviadiloj detruas la flughavenon Udbina en Krajina, kiu apar
- tenas al Kroatio, sed estas okupata de la serboj, ĉar serbaj aviadiloj ekflugis de tie por ataki la regionon Bihaĉ. Sarajevo kaj Mostar ripete estas atakataj de la serba artilerio. La bosniaj serboj tenas pli ol 100 UN-soldatojn kiel ostaĝojn. D La nepalaj komunistoj gajnas la parlamentajn elektojn kaj la estro de la komunistoj iĝas nova ĉefministro.
- 22a. Berlusconi, itala ĉefministro, estos vokita antaŭ la milana tribunalo pro la korupto-riproĉo. D La rusa politikisto Gaidar alvokas ĉiujn reformemulojn unuiĝi. Dume Jelcin elŝanĝas plurajn ministrojn. Okaze de vizito ĉe la rusa-estona limo, Jelcin postulas la redonon de estona teritoriero. Ankaŭ Estonio pretendas teron ĉirkaŭ la urbo Pskovo.
- 26a. Jirinovski, rusa dekstrema radikalulo, oficiale anoncas sian kandidatiĝon por fariĝi prezidanto en 1996. Aliaj eblaj kandidatoj estas i.a. Ruckoj, Romanov kaj Javlinski.
- 27a. Inter la 30 novaj vatikanaj kardinaloj, papo Johano 2a nomis ankaŭ la ĉefepiskopon de Sarajevo. 28a. Plimulto da norvegoj (52,3 %) voĉdonas kontraŭ la aliĝo al EU. D Sanguinetti nomiĝas la nova prezidanto de Urugvajo, la unua prezidanto post la armea diktaturo.
- 29a. Jelcin alvokas la militantajn partiojn en Ceĉenio ĉesigi la konflikton, alikaze Rusio minacas je pertorta interveno en tiu kaŭkaza respubliko. La ĉeĉena registaro rifuzas la ultimaton el Moskvo.
- MONA TO - januaro 1995
- Decembro 1994 Ia mondo en decembro 1994
- 1 a. Israelo cedas al Ia palestinanoj ties suverenecon pri impostoj kaj sansistemo. D Post 22jara mallibereja restado, Ia eksa teroristo Irmgard Möller liberiĝas. D Grozny, la ĉefurbo de Ceĉenio, kiu proklamis sin sendependa de Rusio, estas ekbombata de la rusa armeo. La ĉeĉenoj persiste defendas sin.
- 3a. Fone de Ia droga misuzado, Svislando severigas la leĝaron kontraŭ kontraŭleĝaj eksterlandanoj.
- 5a. Okaze de sia kunveno en Budapeŝto, ,Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" ŝanĝas sian nomon al ,Organizaĵo pri...".
- 6a. Di Pietro, fama milana juristo, kiu ĉefesploris Ia politikan korupton en Italio, demisias.
- 7a. La ĉefministro de Kebekio leĝe enkondukas la secesian proceduron por forlasi la kanadan federajon. Popolreferendumo pri tiu demando sekvos.
- 8a. Speciala tribunalo kondamnas ok kurdajn parlamentanojn al ĝis 15 jaroj da malliberejo. Eksterlando kaj parto de la turka gazetaro protestas. Eŭropa Unio prokrastas la doganan unuiĝon kun Turkio.
- 9a. Depost pli ol 20 jaroj, en Belfast komenciĝas la interparoloj inter Sinn FeinhIRA kaj la brita registaro. 11a. Dum la EU-konferenco en Essen (Germanio), la 12 membroŝtatoj diskutas la EU-etendiĝon al orienta Eŭropo. Ili rifuzas britajn, francajn kaj usonajn konsiderojn retiri siajn UN-pactrupojn el Bosnio. D En Oslo la nobelpremio pri paco transdoniĝas al Arafat, Peres kaj Rabin. D Delors, EU-prezidanto, kaj Rocard, eksa socialista ĉefministro, rezignas pri siaj kandidatiĝoj por la franca prezidanteco. D Okaze de la konferenco de la amerikaj ŝtatestroj (sen Castro) en Miami, Clinton proklamas la kreadon de libera ekonomia zono sur Ia kontinento.
- 12a. Okaze de la partikongreso de Ia germanaj liberaluloj en Gera, partiestro Kinkel, samtempe germana ministro pri eksteraj aferoj, estas forte kritikata fone de la lastatempaj malsukcesoj de Ia partio kaj troviĝas rande de la demisio.
- 13a. Unuafoje en la historio de la itala respubliko, ĉefministro (Berlusconi) devas defendi sin antaŭ la tribunalo pro korupto-suspekto. D La brazila prezidinto Collor estas absolvita de ĉiuj akuzoj (korupto). 15a. Taslima Nasreen, defendisto de la homaj rajtoj el Bangladeŝo, akceptas Ia Saharov-premion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.
- 17a. Nord-koreoj faligas usonan helikopteron, kiu penetris en la aerspacon norde de la korea limo kaj akuzas ĝin pri spionado.
- 18a. La bulgaraj socialisoj klare gajnas la parlamentajn elektojn. La kontraŭkomunista movado SDS ricevas nur 24 elcentojn de la voĉoj. D La advokato Rolf Schlierer iĝas la posteulo de Schönhuber, adiaŭanta ĉefo de Ia dekstremaj germanaj respublikanoj.
- 19a. La usona prezidinto Carter kaj la bosniaj serboj interkonsentas armisticon, kiu estas pli malpli respektata.
- 20a. Jam la trian fojon frenezulo pafas kontraŭ Ia Blanka Domo en Vaŝingtono. '
- 21a. La iama piedpilka stelo Pelé iĝas nova brazila ministro pri sporto. D Jordanio kondamnas al morto 11 islamajn radikalulojn.
- 22a. Berlusconi, ĉefo de la 53a itala registaro post Ia dua mondmilito, sub
- premo de „Lega Nord" (Bossi) kaj akuzoj pro koruptado kontraŭ li, demisias. La itala prezidanto Scalfaro rezignas pri baldaŭaj parlamentaj elektoj postulataj de Berlusconi.
- 26a. La pertorta okupado de aviadilo de Air France kun 170 pasaĝeroj fare de kvar alĝeriaj islamaj radikaluloj (GIA) finiĝas en Marsejlo per liberiga interveno de speciala franca policistaro kaj la mortigo de la teroristoj, kiuj siavice mortpafis kvar ostaĝojn. La alĝerianoj planis eksplodigi la aviadilon super Parizo. La rilatoj inter Parizo kaj Alĝero akriĝas. La alĝeria registaro severigas la subpremadon kontraŭ la islama opozicio.
- 27a. Jelcin pravigas la perarmean intervenon en Ĉeĉenio, kiu daŭras la tutan monaton, per konstituciaj argumentoj. Malgraŭ haj promesoj ne plu bombi la ĉefurbon Grozny, la atakoj pludaŭras kaj mortigas centojn da Ioĝantoj.
- 29a. En Liberio ekvalidas la armistico, kiu devus ĉesigi Ia kvinjaran internan militon. D La singapura registaro rezignas pri politika liberaligo laŭ usona modelo. D La proceso kontraŭ Clinton pro laŭdira seksa ĝeno al virino estas prokrastita al la tempo post lia prezidanteco. D Turkio fermas provincan oficejon pri homrajtoj; atenco okazas kontraŭ la liberala gazeto „Milliyet".
- 30a. La serba registaro likvidas la lastan sendependan tagĵurnalon „Borba" kaj maldungas ĉiujn 200 dungitojn. Ci tiuj anoncas la fondon de nova gazeto. D En Germanio finiĝas la giganta privatigo de entreprenoj el eksa GDR. ----
1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1994 ja:1994年 ko:1994년 simple:1994 th:พ.ศ. 2537 zh-min-nan:1994 nî

1969

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1969 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1969 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 54-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinko.
- Deklaracio de Tirese.
- Stanislava Chrdlová ekesperantiĝis.
- Fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
- Ekaperis revuo La Monda Lingvo problemo.
- Apero de Esperanta traduko de La Korano.
- Publikitaj planlingvoj Arcaicam Esperantom kaj Aligrams.
- 24-a de julio : Usono metas la unuan homon surlunen.
- Muamar KADAFI, post milita renverso, regas Libion.

Naskiĝoj


- 8-a de majo : AKEBONO Taro
- 28-a de decembro : Linus TORVALDS

Mortoj


- 18-a de januaro: Ismael GOMES BRAGA
- 22-a de junio : Usono : Judy GARLAND
- 28-a de marto : Dwight D. EISENHOWER
- 27-a de aŭgusto : Svislando : Erika MANN
- 17-a de decembro: COSTA e SILVA
- 25-a de decembro: Donald R. DUNCAN ----
1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1969年 ko:1969년 simple:1969 th:พ.ศ. 2512

Apollo 11

La usona misio Apollo 11 estis la kvina homportanta misio de Projekto Apollo, kaj la unua kiu surlunigis homojn sur la lunon, kaj reveturigis ilin sekure al la tero. ---- tero tero ----
__TOC__

Ŝipanaro


- Neil ARMSTRONG, komandanto.
- Michael COLLINS, piloto de la regokupeo.
- Edwin "Buzz" ALDRIN, piloto de la lunoveturilo.

De la tero al la luno

La misio Apollo 11 lanĉiĝis el la Kennedy Space Center (Kosmocentro Kennedy) la je 13:32:00 UTC. Post unu kaj duono orbitoj de la tero, la tria ŝtupo de la Saturn-5 raketo brulis dum ses minutoj, lanĉante la kosmoŝipon Apollo al la luno, kaj poste disiĝante sin de la kosmoŝipon. Plane, oni elektis kiel surluniĝejo la sudan Maron Trankvileco, 20 km sud-okcidente de kratero Sabine D, ĉar antaŭaj misioj (surlunaj sondiloj Ranger 8, Surveyor 5 , kaj orbitantaj mapigantaj sondiloj Lunar Orbiter{{{{{{{{

John William PICKARD

John William PICKARD [pikard] (naskiĝis la en Leeds) estis angla esperantisto kaj kontisto. Li estis esperantisto de 1899. Dum 4 jaroj li estis prezidanto de Manchestera Esperanto-Societo. Pickard, William John Pickard, William John

Roald AMUNDSEN

Roald Engelbregt Gravning AMUNDSEN [RUal Amunsn] (naskiĝis la 16-an de julio 1872, mortis la 18-an de junio 1928) estis norvega esploristo. Li estis la unua homo kiu atingis la Sudan Poluson je la 14-a de decembro 1911. Kune kun Olva BJAALAND, Helmer HANSSEN, Sverre HASSEL kaj Oscar WISTING li atingis la poluson 35 tagojn antaŭ ekspedicio gvidata de Robert Falcon SCOTT. Ĉar neniu el la du ekspedicioj havis kun si radiotelegrafiilon, lia sukceso konatiĝis nur la 7-an de marto 1912. Amundsen verkis pri sia vojaĝo libron. En 1926 Amundsen kaj la itala generalo Umberto NOBILE faris ekspedicion en aerŝipo, kiu de Spicbergeno iris al Alasko, superflugante la nordan poluson je la 11-a de majo. Sian aerŝipon ili nomis Norge (Norvegio). En 1928 Nobile ekiris al plia ekspedicio nordpolusa en aerŝipo Italia (Italio). Kiam Amundsen aŭdis, ke la ekspedicio akcidentis, li organizis sav-ekspedicion en aviadilo, kiu tamen neniam estis retrovita. Internacia esplora stacio ĉe la suda poluso portas la nomon de Amundsen kaj de lia rivalo Scott. Parto de la maro ĉirkaŭ Antarktiko estas nomita laŭ Amundsen. Ankaŭ kratero proksime de la suda poluso de Luno portas lian nomon. AMUNDSEN, Roald AMUNDSEN, Roald ja:ロアルド・アムンゼン ko:로알 아문센 simple:Roald Amundsen th:โรอัลด์ อะมุนด์เซน

1877

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1877 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1877 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Clarence BICKNELL alvenis Italion.
- La italo Schiaparelli proklamas sin trovinta kanalojn (canali) sur Marso.
- 12-a de aŭgusto: Asaph HALL malkovras Fobon
- Kreita Monoglotiko

Naskiĝoj


- Fran KOLAR
- Regina FELS
- 25-a de januaro : Peter ZOFFMANN
- 7-a de februaro : Godfrey Harold Hardy
- 11-a de aprilo: Ivan ŜIRJAEV
- 10-a de majo: Rumanio proklamas sian sendependon de Otomana Imperio
- 12-a de marto : Julius GLÜCK
- 11-a de junio: Pierre DEJEAN
- 30-a de junio: Julio MANGADA ROSENÖRN
- 2-a de julio : Germanio : Hermann HESSE
- 16-a de julio : Francio : Henri FAVREL
- 12-a de novembro: Frederic PUJOLÀ I VALLÉS
- 7-a de decembro : Ĉeĥio : Ludwig KRYSTA
- 25-a de decembro: Alfred Wheeler LYNDRIDGE
- 25-a de decembro : Katalunio : Josep ALBAGÉS VENTURA

Mortoj


- 6-a de majo : Johan Ludvig RUNEBERG ----
1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1877년

Henri FAVREL

EdE-F - francaj Henri FAVREL, franco, inĝeniero E. C. P. Naskiĝis en la 16-a de julio 1877 en Parizo. Gen. sekr. de la Radio-Klubo Esperantista de Francujo. (530 anoj ĝis 1932), red. de Radio-Esperanto, trimonata organo de la Klubo. Prez. de la Radio-Komisiono dum la UK en l932. Estis adm. de Esperanta Centra Librejo, ktp. Multaj artikoloj kaj raportoj; paroladoj, ankaŭ per radio. Gvidis korespondajn kursojn.

1883

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1883 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1883 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- František HÁJEK
- 7-a de januaro : Georgi NIKOLOV
- 10-a de januaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- 31-a de januaro : OGATA Tomosaburo
- 6-a de majo: Wiliiam Francis LAWRENCE
- 12-a de majo: Albin SANDSTRÖM
- 5-a de junio : John Maynard KEYNES
- 3-a de julio : Franz KAFKA
- 16-a de julio : Franz NABL
- 23-a de julio : Giles Leigh BROWNE
- 24-a de julio : Augustin PITLÍK
- 1-a de aŭgusto: Josef SCHMALZL
- 7-a de aŭgusto : Germanio : Joachim RINGELNATZ
- 11-a de aŭgusto : Ernst STADLER
- 14-a de decembro : Morihei Ueshiba

Mortoj


- 14-a de marto : Anglio : Londono : Karl MARX
- 3-a de septembro : Francio : Ivan TURGENEV ----
1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1883년 th:พ.ศ. 2426

Franz NABL

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Franz NABL < Germana Lingvo ---- Franz NABL [franc nabl] (naskiĝis la 16-an de julio, 1883, mortis la 19-an de januaro, 1974) estis aŭstra verkisto. Nabl naskiĝis en Lautschin, Bohemio. En Vieno, kie li vivis ekde 1886, li studis juron, filozofion kaj germanistikon. Ekde 1919 li vivtenis sin kiel libera verkisto en Baden apud Vieno. De 1924 ĝis 1927 li estis redaktoro en Graz. En la jaro 1943 li fariĝis honora doktoro en la universitato de Graz. Franz Nabl mortis en Graz.

Listo de verkoj


- Hans Jäckels erstes Liebesjahr (romano, 1908)
- Ödhof (romano, 1911)
- Das Grab des Lebendigen (romano, 1917; noveldono 1936 sub la titolo Die Ortliebschen Frauen)
- Die Galgenfrist (romano, 1921)
- Schichtwechsel (dramo, 1929)
- Ein Mann von gestern (romano, 1935)
- Johannes Krantz (rakontoj, 1948)
- Das Rasenstück (rakontoj kaj eseoj, 1953)
- Der erloschene Stern (membiografiaj rakontoj, 1962)
- Vaterhaus (romano, 1974)

Anatolo KOCH

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Anatolo KOCH (koĥ), (ps. Ako), ukrainano, eksparlamentano ruslanda. Naskiĝis en la 16-a de julio 1887 en Zinkivo, Ukrainio. E-isto de 25 jaroj, Del. de UEA en Lucko, Polujo, dumviva membro de UEA. Kunlaboris en Ondo de Esperanto, Juna Esperantisto k. a. Aparte eld. Deziro de Diakono, de S. Mardas, trad. el la ukraina.

Stanislav NEUMANN

Ĉeĥio > Ĉeĥa teatro > Ĉeĥa filmo > Stanislav NEUMANN ---- Ĉeĥa filmo Stanislav NEUMANN (16.7.190219.2.1975) estis eminenta ĉeĥa aktoro, al kiu neforgeseble apartenas iom raŭka, kvazaŭ jelp-plena voĉo. Same kiel lia patro, poeto Stanislav Kostka NEUMANN, li havis maltrankvilan karakteron. Lignotabuloj signifantaj la mondon kaj bonodoro de vazelino, pudro kaj ŝminko ravis lin ekde frua junaĝo. Eĉ kiam de komence ŝajnis, ke dank' al sia fiziognomio li povas neniel sukcesi kiel aktoro, post vojaĝado kun migrantaj kompanioj kaj post kelkaj mallongaj artistkontraktoj li ekankris en la ĉeĥa plej signifa scenejo kaj li eĉ ricevis ĉi tie ankaŭ grandajn aktorajn rolojn. Dume en la teatro kaj pli mafrue en radiodisaŭdigo kaj televido li havis eblecon roli ankaŭ grandajn rolojn, la filmo farigis el li, simile kiel el Václav TRÉGL, karakterizan rolulon de karakterizaj figuretoj, plimulte de hometoj starantaj ie en rando de socio aŭ eĉ ekster ĝi. Sed eĉ spite al malgranda amplekso tiuj ĉi figuretoj movigas per enhavo, ili alportas en ĝin elementon de ridindeco aŭ stranguleco, sed ĉefe de tragikomiko kaj humoro. Agkampo de Neumann estis ŝtelistetoj, perantoj, aktoroj, homoj de diversaj, ofte strangaj profesioj. En la 30-aj kaj la 40-aj jardekŝanĝoj de la 20-a jarcento filmistoj kelkfoje farigis lin kunulo de alia aktoro Jindřich PLACHTA (Festotago de kredantoj, Fine solaj, Pelikano havas alibion). Ili aspektis unu apud la alia kiel karikaturo aŭ varianto de Pat kaj Patachon – la longa plilongiĝinta Plachta kaj eta Neumann eminente plenigis (komplementis) unu la alian. Sed aktora duopo ne fariĝis el ili. Post la milito nenio ŝanĝiĝis en filmo por Stanislav Neumann. Li plu rolis siajn karakterizajn figuretojn, ekz. en Gastejo Ĉe ŝtona tablo. Sed pli malfrue ja ĝisatendis rolojn, en kiuj li povis plene montriĝi. Tio fariĝis fabelaj staturoj. Post naiva reĝo en Fiera princino tio estis per ludkartoj mania diablo Omnimor en Ludado kun diablo, kuiristo en Princino kun ora stelo sur la frunto kaj maljunulo en filmo Dařbuján kaj Pandrhola. Neumann kapablis enpresi al ĉiuj staturoj homan vizaĝon kaj varmigan humoron. Sur scenejo de Nacia Teatro en Prago li agadis ekde la jaro 1927 ĝis sia morto. NEUMANN, STANISLAV

Barbara STANWYCK

Kino > Aktoroj > Barbara STANWYCK ---- Barbara STANWYCK, origine: Ruby Katherine STEVENS (naskiĝis la 16-an de julio, 1907, mortis la 20-an de januaro, 1990) estis usona aktorino. Naskiĝinte en Novjorko, ŝi komencis sian karieron kiel dancistino. En la jaro 1926 ŝi en la dramo The Noose unuafoje devis krom danci ankaŭ aktori. Ekde tiu tempo ŝi uzis la pseŭdonimon Barbara Stanwyck. Unuan filmrolon ŝi ricevis en 1927. Ŝi famiĝis en la 1930-aj jaroj per roloj en kelkaj filmoj de Frank CAPRA, ekz. Ladies of Leisure, The Miracle Woman, Forbidden kaj Meet John Doe. Ekde la 1960-aj jaroj Barbara Stanwyck transprenis ĉefe televidajn rolojn, ekz. en la vakera serio The Big Valley. Ankaŭ la filmigita romano The Thorn Birds, en kiu ŝi agadis kune kun Richard CHAMBERLAIN, kaj la televidserio The Colbys akiris grandan popularecon. Dum sia kariero ŝi aperis en preskaŭ cent filmoj, kaj ŝi kvar-foje estis nomumita por la Oskaro en la kategorio plej bona aktorino, pro: Stella Dallas, Ball of Fire, Double Indemnity kaj Sorry, Wrong Number. En la jaro 1982 ŝi gajnis honor-Oskaron pro sia dumviva laboro.

Listo de filmoj


- Broadway Nights (1927)
- Ladies of Leisure (1930)
- The Miracle Woman (1931)
- Forbidden (1932)
- The Bitter Tea of General Yen (1932)
- The Plough and the Stars (1936)
- Stella Dallas (1937)
- Breakfast for Two (1937)
- Union Pacific (1939)
- The Lady Eve (1941)
- Meet John Doe (1941)
- Ball of Fire (1941)
- Double Indemnity (1944)
- Sorry, Wrong Number (1948)
- The Furies (1950)
- Titanic (1953)
- Jeopardy (1953)
- The Moonlighter (1953)
- Executive Suit (1954)
- Cattle Queen of Montana (1954)
- Witness to Murder (1954)
- Escape to Burma (1955)
- The Maverick Queen (1956)
- Crime of Passion (1957)
- Forty Guns (1957)
- Trooper Hook (1957)
- Walk on the Wild Side (1962)
- Roustabout (1964)
- The Night Walker (1964)

Televidaj produktaĵoj


- F.B.I. (1959-1962)
- Barbara Stanwyck Show (1961-1962)
- The Big Valley (1965-1968)
- The Thorn Birds (1982)
- The Colbys (1985-1986) STANWYCK, BARBARA STANWYCK, BARBARA

1911

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1911 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1911 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 7-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora.
- Fondita en Prago la Laborista Unuiĝon Esperantista, fako de socialdemokratia Laborista Akademio.
- Eldonitaj filatelia tabelo en Esperanto kaj esperantaj revuoj Vekiĝo kaj La Kulturo.
- Esperantiĝis: John Edward HOOKHAM, Leopold DREHER, Hugo STEINER Dubús NÚNEZ, Jozefo ARTIGAS LASALA, Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV, Alexander William THOMSON, Antono LLINÁS BELLVEHI, Miklós BÁNÓ, Norbert BARTHELMESS kaj Michele ARABENO
- L.L. ZAMENHOF prezentis al la Internacia Kongreso de Rasoj, en Londono, memuaron pri Homaranismo.
- L. SCHLAF estis eksigata el la movado pro profitcela agado.
- Arestita kaj kondamnita Aleksandr POSTNIKOV. Post la aresto de li, en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj.
- La Respubliko de Ĉinio estas fondita de SUN Yixian. Lanĉo de Gregoria kalendaro.
- Mongolio liberiĝas de Manĉurio, Gvidanto de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba proklamita reĝo de libera ŝato Mongolio.
- Libio fariĝas kolonio de Italio.
- The cruise of the Snark de Jack LONDON.
- Kreitaj planlingvoj Mezhdunarodny Nauchny Yazyk kaj Cosmo-English.

Naskiĝoj


- Rita AAGAARD
- Fanny Luiza DUPRÉ
- Herbert WOHLFAHRT
- Vlastimil BLAŽEK
- P. H. VAN TERWISGA
- Jan FILIP
- Josef VÍTEK
- Svislando: Max FRISCH
- 6-a de februaro: Ronald REAGAN, usona prezidento naskiĝis en Tampico, Ilinojo
- 23-a de februaro: Yokaanam
- 26-a de marto: Usono: Tennessee WILLIAMS
- 23-a de junio: Ernesto SABATO
- 24-a de junio: Juan Manuel FANGIO
- 16-a de julio: Usono: Ginger ROGERS
- 19-a de septembro: William GOLDING
- 3-a de decembro : Nino ROTA

Mortoj


- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- 1-a de aŭgusto:Konrad DUDEN
- 5-a de novembro : Charles STEWART
- 8-a de novembro : Siegfried LEDERER ----
1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1911年 ko:1911년 simple:1911 th:พ.ศ. 2454

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Andreas GRYPHIUS

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Andreas GRYPHIUS < Germana Lingvo ---- Andreas GRYPHIUS [andreas GRIfius], aŭ realnome: Andreas GREIF (
- la 2-an de oktobro 1616 en Glogau, Silezio, † samloke la 16-an de julio 1664) estis germana verkisto. Li estis grava reprezentanto de la germana Baroko.

Listo de verkoj:


- Sonette (sonetoj, 1637 kaj 1643)
- Epigrammata (epigramoj, 1643)
- Oden (odoj, 1643)
- Olivetum (eposo, 1646)
- Absurda Comica oder Herr Peter Squenz (burlesko, 1658)
- Großmütiger Rechts-Gelehrter oder Sterbender Aemilius Paulus Papinianus (tragedio,1659)
- Horribilicribrifax (komedio, 1663)

Tio aperis en Esperanto:

Larmoj pri la patrio ; Vespero ; Pri la festo de l’reviviĝinta Savanto aŭ Sankta Pasko-tago ; Pri la portreto de Nikolao Koperniko.
En: Germana Antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 291-292 Vespero ; Homa mizero ; Al la mondo.
En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 17-19 ja:アンドレアス・グリューフィウス

1848

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1848 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1848 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Francio : en februaro okazas revolucio dum la "Tri Gloraj Tagoj" (france les trois Glorieuses), kaj abdiko de la lasta franca reĝo Luiso-Filipo la 1-a de Francio.
- Francio leĝe malpermesas sklavecon en siaj kolonioj je la 27-a de aprilo.
- Viskonsino fariĝis la 30-a ŝtato de Usono je la 29-a de majo.
- Usono venkas Meksikon, aneksante Teksason kaj aliajn grandajn regionojn nord-meksikajn.

Naskiĝoj


- 20-a de aprilo : Kurd LASSWITZ, germana verkisto
- 23-a de majo : Otto LILIENTHAL, germana inĝeniero
- 3-a de julio : John LI. D. POLLEN
- Usono : Pensilvanio : Allentown : Charles Christopher MORE

Mortoj


- 23-a de februaro : John Quincy ADAMS
- 23-a de februaro : Wilhelmine REICHARD, germana aviadistino
- 24-a de majo : Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF, germana verkistino
- 19-a de decembro : Emily BRONTË, angla verkistino ----
1843 | 1844 | 1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1848년 simple:1848

Svedio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Svedio ---- Dosiero:se.gif (svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; pranordie Sviþjoð) Lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.
- Landkodo: SE.
- E-nomo: [a] Svedujo, Svedlando; [o] Sveda Reĝlando.
- Nacia nomo: Konungariket Sverige.
- Areo: 449.964 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Carl XVI Gustaf.
- Leĝdona organo: Parlamento (Svede: Riksdagen).
- Ĉefurbo: Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002).
- Urboj: Göteborg (471.267 en 2002), Malmö (254.904 loĝantoj en 2002).
- Adm. divido: 24 regionoj (län).
- Loĝantaro: 8.909.128 (2002), inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj.
- Ŝtatlingvo: Sveda
- Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida.
- Kredantoj: Luteranismo.
- GNP: totala - 232 mlrd $; pokapa - 23.750 $.
- Eksporto: aŭtomobilo, ŝtalo, fero, papero.
- Monunuo: sveda krono SEK (= 100 oeroj).
- Organizoj: EU, UNO (1946)
- Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi alta, libera)

Esperanto en Svedio


- Esperanto-muzeo

Ĉefregionoj:


- Götaland
- Svealand
- Norrland

Provincoj:


- Ångermanland
- Blekinge
- Bohuslän
- Dalarna
- Dalsland
- Gästrikland
- Gotland
- Halland
- Hälsingland
- Härjedalen
- Jämtland
- Lappland
- Medelpad
- Närke
- Norrbotten
- Skåne
- Småland
- Södermanland
- Uppland
- Värmland
- Västerbotten
- Västergötland
- Västmanland
- Öland
- Östergötland

Gubernioj:


- Blekinge län
- Dalarnas län
- Gävleborgs län
- Gotlands län
- Hallands län
- Jämtlands län
- Jönköpings län
- Kalmar län
- Kronobergs län
- Norrbottens län
- Skåne län
- Södermanlands län
- Stockholms län
- Uppsala län
- Värmlands län
- Västernorrlands län
- Västerbottens län
- Västmanlands län
- Västra Götalands län
- Örebro län
- Östergötlands län

Granda lando, varia klimato

Svedio estas granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-Moskvo aŭ Nov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj. Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estas inaŭgurita la sunda ponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.

Malgranda loĝantaro, sed multaj novaj svedoj

La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉ. naŭ milionoj. 85 procentoj de la enloĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000). Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉ. 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande. Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.

Lingvo

La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la