Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
16-a De Majo

16-a de majo

Historio > Tagoj > la 16-a de majo ---- La 16-a de majo estas la 136-a tago de la jaro (la 137-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 229 tagoj restas. Je la 16-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1788 : Friedrich RÜCKERT
- 1905 : Henry FONDA, Usono
- 1912 : Johannes HARTOG

Mortoj


- 1703 : Charles PERRAULT, Francio
- 1984 : Irwin SHAW, Svislando
- 1990 : Jim HENSON, Usono

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 15-a de majo | 17-a de majo
- 16-a de aprilo | 16-a de junio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:5月16日 ko:5월 16일 simple:May 16 th:16 พฤษภาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Friedrich RÜCKERT

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Friedrich RÜCKERT < Germana Lingvo ---- Friedrich RÜCKERT [fridriĥ riket] (
- la 16-an de majo 1788, mortis la 31-an de januaro, 1866) estis germana poeto, tradukisto kaj orientalisto. Li naskiĝis en Schweinfurt, la filo de advokato. Ekde 1805 li studis juron, sed tri jarojn poste li forlasis tiun ĉi fakon por dediĉi sin al la studado de lingvoj. En la jaro 1810 li doktoriĝis en Jena. En 1815 li fariĝis redaktoro en Stuttgart kaj en 1818 li konatiĝis kun la orientalisto Joseph VON HAMMER-PURGSTALL, kiu vekis lian intereson pri la orientala literaturo. Ekde 1826 Rückert agis kiel profesoro pri orientalismo en Erlangen kaj ekde 1841 li okupis similan postenon en Berlino. En la jaro 1848 li ekloĝis en la bieno de sia edzino apud Coburg. Rückert mortis en Neuses apud Coburg en 1866. La verkaro de Friedrich konsistas ĉefe el liriko, sed ankaŭ el dramoj, unu verseposo kaj fabeloj. Uzante la pseŭdonimon Freimund RAIMAR li verkis sian kontraŭ-Napoleonan poemaron Geharnischte Sonette. Kortuŝaj estas liaj Kindertotenlieder: kantoj, kiuj respegulas la doloron de la poeto pri la frua morto de du el liaj idoj. Renomon li gajnis ankaŭ per tradukaĵoj el i.a. la araba, hebrea kaj ĉina lingvoj. Li majstris entute tridek lingvojn.

Listo de verkoj


- Deutsche Gedichte von Freimund Raimar (enhavanta: Geharnischte Sonette, poemoj, 1814)
- Östliche Rosen (poemoj tradukitaj, 1822)
- Amaryllis (poemoj, 1825)
- Hebräische Poeten, übersetzt und erläutert (tradukoj, 1831)
- Die Weisheit des Brahmanen (6 volumoj, 1836-1839)
- Leben Jesu (verseposo, 1839)
- Saul und David (dramo, 1843)
- Herodes der Große (dramo, 1844)
- Heinrich IV. (dramo, 1844)
- Liebesfrühling (poemoj, 1844)
- Kindertotenlieder (kantoj verkitaj 1833/34, eld. 1872 kun muziko de Gustav MAHLER)

Henry FONDA

Kino > Aktoroj > Henry FONDA ---- Henry FONDA [henri fonda] (naskiĝis la 16-an de majo, 1905, mortis la 12-an de aŭgusto, 1982) estis usona aktoro. Henry Fonda naskiĝis en Grand Island, Nebrasko. De 1923 ĝis 1925 li studis ĵurnalistikon en Minesoto. Poste li eklaboris kiel teknika asistanto en la teatro de Omaho. Sian unuan ĉefrolon li ludis en la jaro 1935: en la teatraĵo The Farmer Takes a Wife. En la sama jaro li komencis ankaŭ sian kinokarieron. Rolante en proksimume 80 filmoj Henry Fonda estis unu el la plej forte okupitaj aktoroj de Hollywood. Oskarojn li gajnis en la jaro 1980 pro sia tutviva agado kaj unu jaron poste pro sia ĉefrolo en la filmo On Golden Pond. Ankaŭ liaj gefiloj, Jane kaj Peter, kaj lia nepino Bridget FONDA fariĝis famaj aktoroj. Henry Fonda mortis en Losanĝeleso, Kalifornio.

Listo de filmoj:


- You Only Live Once (Usono, 1936)
- Jezebel (Usono, 1938)
- Jesse James (Usono, 1939)
- Young Mr. Lincoln (Usono, 1939)
- Drums Along the Mohawk (Usono, 1939)
- The Grapes of Wrath (Usono, 1940)
- The Return of Frank James (Usono, 1940)
- The Lady Eve (Usono, 1941)
- The Ox-Bow Incident (Usono, 1943)
- My Darling Clementine (Usono, 1946)
- The Fugitive (Usono, 1947)
- Fort Apache (Usono, 1948)
- Mister Roberts (Usono, 1955)
- The Wrong Man (Usono, 1956)
- War and Peace (Usono/Italio, 1956)
- 12 Angry Men (Usono, 1957)
- The Tin Star (Usono, 1957)
- Warlock (Usono, 1959)
- C’era una volta il West (Italio/Usono, 1968)
- The Boston Strangler (Usono, 1968)
- Il mio nome è nessuno (Italio/Francio/Usono, 1973)
- On Golden Pond (Usono, 1981) FONDA, Henry FONDA, Henry ja:ヘンリー・フォンダ

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

1912

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1912 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1912 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- L.L. ZAMENHOF ĉe la UK de Krakovo rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“.
- Edukministro CAJ Juanpej dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn de Ĉinio.
- Eklernis Esperanton: Bruno RIEFLING, SIFO, Gerrit WOUD, Gerrit Paulus de BRUIN, Maksimiliano BLASSBERG, Frits FAULHABER, Helmi DRESEN, Modesto Eugenio CAROLFI, Carl Adolph HVORSLEV kaj Vasilij ĴELEZNJAKOV.
- Fonditaj Esperanto-asocio de Ŝanhajo, Virina Esperanto-Klubo en Brazilo kaj Esperanta junulara grupo de Varsovio.
- Fondita unua Esperanto-Klubo en Venezuelo
- Kreitaj planlingvoj Omnezo, Lingvo Kosmopolita, Ariana kaj Fraternitato.
- Ĉinio elĵetas fremdan regon kaj fariĝas respubliko.
- Albanio sendependiĝas.
- Hispanio: Kanarioj: Fuerteventura ekhavas propran parlamenton.
- 6-a de januaro: Nov-Meksiko fariĝis la 47-a ŝtato de Usono.
- 16-a de januaro: La grupo de anglo Robert Falcon SCOTT apud Sudan Poluson trovas restaĵojn de tendaro de konkuranta norvego Roald AMUNDSEN.
- 18-a de januaro: Scott atingas Sudan Poluson.
- 14-a de februaro: Arizono fariĝis la 48-a ŝtato de Usono.
- 15-a de aprilo: La Titanic pereas en la norda Atlantiko
- Tupaciguara fondita.

Naskiĝoj


- Raymond DOURY
- 20-a de februaro: Francio: Pierre BOULLE
- 21-a de aprilo : William Thomas STEAD
- 16-a de majo: Johannes HARTOG
- 23-a de junio: Britio: Alan TURING, frua komputikisto (m. 1954)
- 14-a de aŭgusto: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 26-a de novembro : Eugène IONESCO

Mortoj


- 16-a de januaro: Georg HEYM
- 27-a de januaro: BAGGI de ARAUJO
- 30-a de marto: Germanio: Karl MAY.
- 20-a de aprilo: Bram STOKER
- 14-a de majo: Svedio: August STRINDBERG
- 16-a de aŭgusto : Germanio : Johann Martin SCHLEYER
- 24-a de decembro : George W. BULLEN.
- Ĉeĥio: Zikmund WINTER.
- Antarkto: Kapitano SCOTT kaj sia grupo.
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF ----
1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1912年 ko:1912년 simple:1912 th:พ.ศ. 2455

1703

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1703 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1703 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Fondigo de Peterburgo kaj Petrozavodsk, en Rusio

Naskiĝoj


-

Mortoj


- 16-a de majo : Francio : Charles PERRAULT
- 26-a de majo : Samuel PEPYS ----
1698 | 1699 | 1700 | 1701 | 1702 | 1703 | 1704 | 1705 | 1706 | 1707 | 1708
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1703년 simple:1703

Charles PERRAULT

Literaturo > Franclingva Literaturo > Charles PERRAULT < Franca Lingvo ---- Charles PERRAULT (naskiĝis la 12-an de januaro, 1628 en Parizo; mortis tie la 16-an de majo, 1703) estis franca verkisto. Lia frato estis arkitekto. El lia verkaro plej famas la fabelkolekto Contes de ma mère l'Oye, kiun li eldonis en la jaro 1697 sub la nomo de sia 19-jara filo Pierre PERRAULT D'ARMANCOUR. Kelkaj fabeloj poste eniris la kolekton de la Fratoj GRIMM.

En Esperanto aperis

Rakontoj pri feinoj / Esperantigitaj de sinjorino Sarpy. - Paris: Hachette, 1904. - 84 p. - (Kolekto Esperanta Aprobita de Do Zamenhof)
2-a eld. 1905
3-a eld. 1906

Eksteraj ligoj

[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/blua/ruĝĉap.html La ruĝkapuĉetulino] [http://217.215.67.169/fabelaro/531.pdf Ruĝa ĉapeto] ja:シャルル・ペロー

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

1984

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1984 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1984 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 69-a Universala Kongreso de Esperanto en Vankuvero.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Supera Voltalando alinomiĝas al Burkina Faso.
- Antigvo-Barbudo : Laboristpartio potencprenas.
- Brunejo sendependiĝas de Britio kaj aniĝas al UNO.
- Gvineo : Fino de la regado de Ahmed Sekou TOURE.
- Venuson vizitis Venera 15.
- 26-a de oktobro : Usono : "Bebo Fae" ricevis transplantitan koron de paviano.

Naskiĝoj

Mortoj


- 16-a de majo : Svislando : Irwin SHAW
- 26-a de junio : Michel FOUCAULT
- 5-a de aŭgusto : Svislando : Richard BURTON
- 25-a de aŭgusto : Truman CAPOTE
- 21-a de oktobro : François TRUFFAUT
- 14-a de decembro : Vicente ALEIXANDRE

Ceteraj


- George ORWELL publikigis en la 1940-aj jaroj politikan romanon "1984". ----
1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1984 ja:1984年 ko:1984년 ms:1984 simple:1984 th:พ.ศ. 2527

Irwin SHAW

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Irwin SHAW < Angla Lingvo ---- Irwin SHAW (naskiĝis la 27-an de februaro, 1913 en Novjorko, mortis la 16-an de majo, 1984 en Davos, Svislando) estis usona verkisto. Irwin Shaw famiĝis per dramoj respegulantaj liajn pacifismajn idealojn. Sekvis rakontoj en la stilo de Ernest HEMINGWAY kaj ekde la 1950-aj jaroj li – kiu tiutempe vivis ĉefe en Svislando – estis tre populara romanverkisto.

Listo de verkoj


- Bury the Dead (dramo, 1936)
- The Gentle People (dramo, 1939)
- Sailor of the Bremen (rakontoj, 1939)
- Welcome to the City (rakontoj, 1942)
- Sons and Soldiers (dramo, 1944)
- Act of Faith (rakontoj, 1946)
- The Young Lions (romano, 1948)
- Lucy Crown (romano, 1956)
- Two Weeks in Another Town (romano, 1960)
- Voices of a Summer Day (romano, 1965)
- A Choice of Wars (dramo, 1967)
- Rich Man, Poor Man (romano, 1970)
- Nightwork (romano, 1977)
- Beggarman, Thief (romano, 1977)

1990

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1990 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je lundo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1990 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano.
- Jugoslavio : Naciistoj envenas la ŝatadministradon.
- Kroatio proklamas sin sendependa, lanĉante konstitucion, kaj ekkonfliktante kun Serbio.
- Rumanio : Unua el du unuaj demokratiaj elektoj.
- Venuson unuafoje vizitas spacosondilo Magellan.
- La du Jemenoj, norda kaj suda, unuiĝis en unu Jemenon.
- La du Germanioj, okcidenta kaj orienta, unuiĝis en unu Germanion.
- Namibio sendependiĝis de Sudafriko (Sam NUJOMA iĝas prezidento unua), membriĝante en UNO, kune kun Liĥtenŝtejno.
- Butano : Pordemokratiaj demonstracioj.
- Mongolio: Venkas la demokrata movado.
- UAE : Dubajo : emiriĝas Maktum Bin Rashid al-Maktum.
- Kreita Eurial
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- Deodato de FRANÇA MELLO
- 20-a de januaro : Barbara STANWYCK
- 25-a de januaro : Ava GARDNER
- 15-a de aprilo : Usono : Greta GARBO
- 6-a de majo : Irmtraud MORGNER
- 2-a de junio : Usono : Rex HARRISON
- 26-a de septembro : Italio : Alberto MORAVIA
- 14-a de decembro : Friedrich DÜRRENMATT ----
1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1990 ja:1990年 ko:1990년 simple:1990 th:พ.ศ. 2533

Jim HENSON

Jim HENSON [ĝim HENsn] (n. la 24-an de septembro 1936, m. la 16-an de majo 1990) estis Usona marionetisto kaj reĝisoro. Kreinto de The Muppets (la Mupetoj), li estis iu el la plej gravaj marionetistoj de televida historio. Ankaŭ li estis film- kaj televido-produktisto, kaj fondinto de The Jim Henson Company (Jim Henson Kompanio) kaj The Jim Henson Foundation (Jim Henson Fondaĵo).

Fruaj jaroj

Henson naskiĝis en Greenville, Misisipio kaj tranloĝiĝis kun sia familio al Hyattsville, Marilando apud Vaŝingtono dum la malfruaj 1940-oj. En 1954, ankoraŭ gimnazia studento, li komencis labori por WTOP-TV, farante marionetojn por infana televida programo. La sekvantan jaron, studento ĉe Universitato Marilando, li kreis Sam and Friends (Sam kaj amikoj), 5-minutan pupteatran programon, por WRC-TV. La marionetoj jam estis rekoneblaj kiel pra-Mupetoj. Li uzis novajn teknikojn kiuj ŝanĝos la filmadon de marionetoj por televido, ĉefe uzante la kameraframon por kapabligi la marionetiston labori for-kamerao.

1960-oj

La sukceso de Sam and Friends kondukis al multaj gastaperoj de Henson kaj/aŭ siaj Mupetoj en televidĉenaj parolo- kaj varieteo-programoj. En 1963 Henson kaj sia edzino Jane (ankaŭ marionetisto), tranloĝiĝis al Nov-Jorko, kie li inventis Rowlf [raŭlf], pianoludantan homoforman hundon. Tiu estis la unua Mupeto kiu regule aperis en ĉenprogramo, The Jimmy Dean Show. Tiutempe, lia longtempa kunlaboranto Frank OZ aliĝis al lia nova kompanio Muppets, Inc. De 1964 ĝis 1968, Henson esploris film-fabrikadon, kaj produktis serion de eksperimentaj filmoj. En 1966 lian mallongan eksperimentan filmon Time Piece nomumis la usona Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj por Oskar-premio en la kategorio Live Action Short Film (Tuja agita mallonga filmo). En 1968, Joan Ganz COONEY kaj Children's Television Workshop (Infantelevida Metiejo) kreis Sesame Street-on (Sesame Strato), novan infanprogramon por publika televido, kies celo estis instrui infanojn pri legado kaj skribado. Tiu ĉi programo presentis Henson-ajn karakterojn kiel Big Bird (Granda Birdo), Cookie Monster (Kekso-Monstro), kaj Kermit the Frog (Kermit la rano).

1970-oj

Henson, Oz, kaj lia teamo alcelis plenaĝan aŭdantaron kun serio de skizoj en Saturday Night Live, sed ili ne estis tre sukcesaj. Kvankam, en 1976, Henson komencis The Muppet Show-programon en Britio. Kermit estis gastiganto de vodevila programo, kune kun aliaj Mupetoj kiel Miss Piggy (Sinjorino Porkinjo) kaj Fozzie Bear (Fozzie Urso). La programo iĝis sensacia en Britio, kaj baldaŭ tutmonde.

Filmoj

The Muppet Show finiĝis post kelkaj sezonoj, sed la karakteroj aperadis en longa serio de filmoj, unue en The Muppet Movie (1979). Li ankaŭ direktis 2 filmojn sen Mupetoj, la fantaziojn The Dark Crystal (1982) kaj Labyrinth (1986), kunlaborado kun George LUCAS (pli fama por la Star Wars serio). La produktado kompanio de Henson ankaŭ laboris kun Lucas por krei la karakteron Yoda (Joda) en la Star Wars sagao, al kiu Frank Oz donis voĉon.

Diversaĵoj

Henson fondis la Jim Henson Fondaĵo en 1982 por antaŭenpuŝi la marionetan arton en Usono. Henson ankaŭ kreis infanprogramojn kiel Fraggle Rock, Muppet Babies kaj The Storyteller. Lia kompanio kontinuas produkti novajn seriojn kaj specialajn programojn.

Morto

Jim Henson havis Aidoson kaj mortis pro bakteria pneŭmonio la 16-an de majo 1990, aĝa 53 jaroj. Memordiservo en lia honoro estis dissendita per la PBS publika televidĉeno, kaj altiris milionojn da spektantoj, kaj dekduojn da famuloj honorante liajn vivon kaj verkojn. La Jim Henson Kompanio kaj la Jim Henson Fondaĵo daŭras post lia morto. Lia filo Brian kaj filino Lisa nuntempe estas CEO-oj (ĉefestroj) de la kompanio, kaj lia filino Cheryl estas prezidanto de la Fondaĵo.

Plua legado


- FINCH, Christopher, Charles S. FINCH kaj Jim HENSON. Jim Henson: The Works: The Art, the Magic, the Imagination. David McKAY, 1993, 251 pagoj, ISBN 0679412034.

Eksteraj ligoj (anglalingvaj)


- [http://www.jimhensonlegacy.org/ The Jim Henson Legacy]
- [http://www.imdb.com/name/nm0001345/ Jim Henson ĉe la Internet Movie Database] (Interreta Filmdatenbazo IMDb) HENSON Jim HENSON Jim simple:Jim Henson

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

1-a de majo

Historio > Tagoj > la 1-a de majo ---- La 1-a de majo estas la 121-a tago de la jaro (la 122-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 244 tagoj restas. Je la 1-a de majo okazis, interalie:

Eventoj


- 1864 : Katolika Eklezio malpermesas la legadon de libroj pri Spiritismo
- 1884 : Eko de ĝenerala striko en Usono, kiu atingis okhoran labortagon, festata tutmonde kiel Tago de la Laboro, precipe en socialismaj landoj.
- 2004 : Pligrandiĝo de Eŭropa Unio per aliĝo de dek pliaj ŝtatoj.

Naskiĝoj


- 1819 : Herman MELVILLE, usona verkisto
- 1830 : Mother JONES
- 1880 : Eurípedes BASSANULFO
- 1881 : Pierre TEILHARD DE CHARDIN

Mortoj


- 1874 : Vilém BLODEK
- 1904 : Antonin DVORAK
- 1993 : memmortigo de Pierre BÉRÉGOVOY, franca ĉefministro (1992 -1993).

Specialaj tagoj kaj festoj


- La 1-a de majo estas la "Tago de la Laboro" en multaj landoj, precipe en socialismaj; ekzemple Fête du Travail estas feritago en Francio. Tiu festo estas elektita memore al ĝenerala striko komenciĝinta la 1-an de Majo 1884 en Usono. Ĉiujare okazas grandaj surstrataj manifestacioj de laboristaj partioj kaj sindikatoj. :Reage al tio papo Pio la 12-a en 1955 deklaris la tagon "festo de Sankta Jozefo la laboristo".

Tagoj de semajno

La 1-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892