Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1609

1609

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1609 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1609 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Nordameriko : Hudsonan Riveron vizitas brito Henry HUDSON.
- Nordameriko : Franca esploristo Samuel DE CHAMPLAIN pretendas Vermonton por la reĝo de Francio.
- Italio : Galileo turnas teleskopon ĉielen.
- Ĉeĥio : Prago : libron Nova Astronomia eldonas Kepler.

Naskiĝoj


- 5-a de oktobro : Paul FLEMING

Mortoj


- ----
1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1609년

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Samuel de CHAMPLAIN

http://fr.wikipedia.org/upload/thumb/8/81/300px-Samuel_de_champlain.jpg nask. je la 3-a de julio 1567 en Brouages ja:サミュエル・ド・シャンプラン

Vermonto

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Vermonto ---- Usono Vermonto (angle Vermont) estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante proksimume 600.000 homojn kaj 24.900 km2 da areo. Ĝi estas ŝtato de Nov-Anglio en la nordoriento de la lando, inter Nov-Jorkio kaj Nov-Hampŝiro, kaj inter Masaĉuseco kaj la kanada provinco de Kebekio. Vermonto signifas "Verda Monto" (aŭ Vert Mont en la franca.) Ĝi havas tre belan pejzaĝon kun multaj montaroj kaj arbaroj. Turismo estas grava industrio de Vermonto. La franca esploristo Samuel de CHAMPLAIN vizitis Lago Champlain en la jaro 1609 kaj pretendis la landon por la reĝo de Francio. En ĉi tiu regiono okazis la milito inter la francoj kaj la britoj (1754-1763) kaj la milito inter la britoj kaj la usonanoj (1775-1777). Vermonto fariĝis la 14-a ŝtato de la usona unuiĝo je la 4-a de marto 1791. Du usonaj prezidentoj, Chester A. ARTHUR kaj Calvin COOLIDGE, naskiĝis en Vermonto. La ĉefurbo de Vermonto estas Montpelier (8.000 loĝantoj). Aliaj urboj estas Bennington, Brattleboro, Burlington, Rutland, kaj Barre. La plejmulto da vermontanoj loĝas en la kamparo. mapo kaj dividoj de Vermonto: http://en.wikipedia.org/upload/6/6c/Vermont.png Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:バーモント州 ko:버몬트 주

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Inflacio: 1,7% (1999)
- Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
- Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)
- Valuto: eŭro EUR (= 100 cendoj).

Regionoj

Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo, Umbrio kaj Veneto Vidu ankaŭ la liston de la regionoj kaj provincoj. Kategorio:Italio als:Italien fiu-vro:Itaalia ja:イタリア ko:이탈리아 ms:Itali simple:Italy th:ประเทศอิตาลี zh-min-nan:Italia

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Kepler

Astronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Keplero ---- Astronomoj Johano KEPLERO (naskiĝis la 27-a de decembro, 1571, mortis la 15-a de novembro, 1630) (latine: Joannes Keplerus; germane Johannes Kepler) estis germana astronomo de la 17-a jarcento kiu disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo. Keplero laboris kune kun Tycho BRAHE, la dana astronomo kiu tre detale kaj zorgeme observis la moviĝon de la planedoj. Keplero ankaŭ konis Galileon, kaj, kiel li, estis fervora partiano de la kopernika sistemo. Sed pro la laboro de Tycho Brahe, Keplero bone scias, ke Koperniko ne precize priskribas la moviĝon de la planedoj kaj sukcese korektis la teorion. La ĉefa eltrovo de Keplero estis, ke planedo moviĝas ne laŭ cirkloj aŭ kombinaĵoj de cirkloj, sed laŭ elipsoj. Ambaŭ Ptolemeo kaj Koperniko utilis cirklojn kaj epiciklojn (cirkloj ene de cirkloj) por matematike priskribi la moviĝon de la planedoj, sed Keplero povis priskribi la moviĝon per unu, simpla kurbo. La sistemo de Keplero estis ne nur multe pli simpla, sed ankaŭ multe pli preciza.

Vivo

Keplero naskiĝis en Weil der Stadt, apud Stutgarto en la Sankta Roma Imperio (en la nuna Germanio). Keplero estis forta luterano kaj iris al la Universitato de Tuebingen por studi teologion por fariĝi pastro. Sed ĉe la universitato li sciiĝis pri Koperniko. En 1596, kiam li instruis matematikon ĉe Graz, li eldonis sian unuan libron, Mysterium Cosmographicum, la unua forta defendo de la kopernika sistemo, 37 jaroj antaŭ tiu de Galileo. Pro la kontraŭ-Reformacio, Keplero, kiel luterano, devis forlasi Grazon kaj iris al Prago por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis en 1601, Keplero heredis la postenon de Tycho kiel Imperia Matematikisto kaj, multe pli grave, la 20 jarojn da observado de Tycho pri la moviĝoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la mondo, ĝi ankoraŭ estis difekta. Sed Keplero, kiel bona sciencisto, sciis trakti tiajn difektojn. En 1609, Keplero eldonis Nova Astronomia kaj la unuajn du el liaj tri leĝoj. En 1612 la luteranoj estis forpuŝitaj for de Prago kaj Keplero iris al Linz. Poste li iris al Württemberg kie li sukcese defendis sian patrinon kontraŭ la akuzo de sorĉado. Lia unua edzino, du filoj kaj du filinoj mortis. En 1621 Keplero eldonis sian libron de sep volumoj, Epitome Astronomiae, en kiu li sisteme traktis pri heliocentrismo. Tiam li laboris por fini la Rudolfajn Tabelojn de Tycho. Per la tabeloj, oni povas kalkuli precize la lokon de iu ajn planedo je iu ajn dato. Aldone al astronomio, Keplero ankaŭ esploris pri optiko kaj klarigis la funkcion de la teleskopo. Li mortis en 1630. Liaj korpaj restaĵoj estis perditaj en la Milito de Tridek Jaroj.

La Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado

Bonvolu vidi plenan artikolon ĉe: Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado La sistemo de Keplero estas resumita per liaj Tri Leĝoj, la unuaj leĝoj de naturo (en la moderna senco): # Planedoj movas cirkaŭ la Suno laŭ elipsoj, kun la Suno ĉe unu el la du fokusoj. # La linio inter la planedo kaj Suno kovras egalajn areojn dum egalaj tempoj. Tial la planedo movas pli rapide kiam ĝi estas pli proksime al la Suno. # (T1/T2)2 = (R1/R2)3 kie T1 kaj T2 estas la tempo de unu planeda jaro (unu revolucio ĉirkaŭ la Suno) por du planedoj, kaj R1 kaj R2 iliaj grandaj duonaksoj. La granda duonakso estas duono de la sumo de la plej granda longo inter la planedo kaj la suno plus la plej malgranda longo inter la suno kaj planedo. Tio estas iel meza distanco inter la planedo kaj la suno. Keplero eldonis la unuajn du leĝojn en 1609 en Nova Astronomia, kaj la trian en 1619 en Harmonici Mundi. La sistemon, kiun Koperniko proponis, Galileo pruvis esti fizike reala per la teleskopo kaj Keplero disvolvigis kiel matura, preciza sistemo. Sed fizika klarigo ankoraŭ mankis al la sistemo – la fiziko de Aristotelo ne sufiĉis, ne eĉ la fiziko de Galileo. Tion provizos Neŭtono poste en la 17-a jarcento.

Keplero kaj la Eklezio:

Keplero ne estis katoliko sed luterano. Kiel katolikismo, luteranismo ankaŭ staris kontraŭ heliocentrismo, kaj pro tio Keplero ne povis fariĝi profesoro ĉe la Universitato de Tuebingen, kvankam li poste fariĝis profesoro ĉe Graz. Kiel kredanto de luteranismo kaj heliocentrismo, li partoprenis en la du grandaj intelektaj revolucioj de sia tempo, sed ĝuste pro tio, lia vivo estis malfacila, ofte perdinte sian hejmon kaj postenon. Kategorio:Astronomoj als:Johannes Kepler ja:ヨハネス・ケプラー ko:요하네스 케플러

5-a de oktobro

Historio > Tagoj > la 5-a de oktobro ---- La 5-a de oktobro estas la 278-a tago de la jaro (la 279-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 87 tagoj restas. Je la 5-a de oktobro okazis, interalie:

Eventoj


- 1988 : Brazilo akiras sian konstitucion

Naskiĝoj


- 1609 : Paul FLEMING
- 1713 : Denis DIDEROT, filozofo kaj verkisto
- 1830 : Chester A. ARTHUR
- 1860 : William HARVEY
- 1884 : Georges WARNIER
- 1917 : SZABÓ Magda, Hungario

Mortoj


- 1953 : Friedrich WOLF

Specialaj tagoj kaj festoj

---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:10月5日 ko:10월 5일 simple:October 5 th:5 ตุลาคม

1604

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1604 ---- Superjaro. Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1604 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Italio : Galileo malkovras la leĝon pri falitoj.
- Kreita en Portugalio la Conselho Ultramarino (Transmara Konsilo) organo kiu kontrolis koloniojn ĝis 1833.
- 9-a de februaro: Claudio ACQUAVIVA kreis la Provincia Jesuítica del Paraguay (Jesuitan Provincon de Paragvajo).
- 17-a de junio: Ĉilio, tertremo.
- 1-a de novembro: unua prezentado de Otelo, la maŭro de Venecio de Ŝekspiro
- 24-a de novembro: Ĉilio, tertremo.

Naskiĝoj


- 4-a de januaro : Jakob BALDE
- 19-a de marto: Johano estonta reĝo de Portugalio
- 17-a de junio: Johann Moritz VON NASSAU-SIEGEN
- Junio : Friedrich VON LOGAU

Mortoj


- 29-a de februaro: John WHITGIFT (Ĉefepiskopo de Kanterburo);
- 5-a de majo: Klaudio MERULO;
- 25-a de majo: Kornelio BECKER;
- 31-a de aŭgusto: Giovanni ANCINA
- 23-a de novembro: Francisko BAROCIUS ----
1599 | 1600 | 1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1604년

1606

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1606 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1606 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Aŭstralion horizonte vidas nederlanda esploristo Willem JANZ.

Naskiĝoj


- 6-a de junio : Pierre CORNEILLE
- 15-a de julio : Rembranto

Mortoj


- ----
1601 | 1602 | 1603 | 1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1606년

1608

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1608 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1608 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 13-a de julio: Ferdinando la 3-a
- 15-a de oktobro: Evangelista TORRICELLI, itala fizikisto kaj matematikisto
- António VIEIRA

Mortoj


- ----
1603 | 1604 | 1605 | 1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1608년

1611

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1611 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1611 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Anglio : la anglalingva Biblio pretas.
- Italio : Galileo observas makulojn sur la suno.

Naskiĝoj


- 28-a de januaro : Johannes HEVELIUS

Mortoj


- ----
1606 | 1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615 | 1616
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1611년

1612

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1612 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1612 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Ĉeĥio : La luteranoj forpuŝiĝas el Prago.

Naskiĝoj


- Peter STUYVESANT
- Louis LE VAU

Mortoj


- 20-an de januaro : Rudolfo la 2-a ----
1607 | 1608 | 1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615 | 1616 | 1617
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1612년

1614

Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1614 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1614 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


-

Mortoj


- ----
1609 | 1610 | 1611 | 1612 | 1613 | 1614 | 1615 | 1616 | 1617 | 1618 | 1619
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1614년

16-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 15-a jarcento - 16-a jarcento - 17-a jarcento Jaroj:
15011502150315041505 15061507150815091510
15111512151315141515 15161517151815191520
15211522152315241525 15261527152815291530
15311532153315341535 15361537153815391540
15411542154315441545 15461547154815491550
15511552155315541555 15561557155815591560
15611562156315641565 15661567156815691570
15711572157315741575 15761577157815791580
15811582158315841585 15861587158815891590
15911592159315941595 15961597159815991600
ja:16世紀 ko:16세기

17-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento Jaroj:
16011602160316041605 16061607160816091610
16111612161316141615 16161617161816191620
16211622162316241625 16261627162816291630
16311632163316341635 16361637163816391640
16411642164316441645 16461647164816491650
16511652165316541655 16561657165816591660
16611662166316641665 16661667166816691670
16711672167316741675 16761677167816791680
16811682168316841685 16861687168816891690
16911692169316941695 16961697169816991700
ja:17世紀 ko:17세기

18-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento Jaroj:
17011702170317041705 17061707170817091710
17111712171317141715 17161717171817191720
17211722172317241725 17261727172817291730
17311732173317341735 17361737173817391740
17411742174317441745 17461747174817491750
17511752175317541755 17561757175817591760
17611762176317641765 17661767176817691770
17711772177317741775 17761777177817791780
17811782178317841785 17861787178817891790
17911792179317941795 17961797179817991800
ja:18世紀 ko:18세기

Kipkemboi Kimeli

Kipkemboi Kimeli (born November 30, 1966) is a former long-distance runner from Kenya who won the bronze medal in 10,000 metres at the 1988 Summer Olympics. Kimeli, Kipkemboi Kimeli, Kipkemboi Kimeli, Kipkemboi

narty szwajcaria prace magisterskie Sponsored Site pozycjonowanie House










































:: RELATED NEWS ::
Bisexual Community
Category:Bisexual community The notion of the bisexual community is complex and slightly controversial. Bisexuals are in the peculiar situation of receiving hatred, distrust, or denial, called biphobia from elements of both the heterosexual and homosexual populations. There is of course some element of general anti-LGBT feeling, but some peop
Rail transit in Denver, Colorado
The Denver-Aurora metropolitan area in Colorado has a light rail system with two lines currently in operation, both of which are run by the Regional Transportation District (RTD). In addition, as part of the FasTracks plan approved by voters in November


National Folk Festival (USA)
The National Folk Festival in the United States (known also as the National) was first presented in St. Louis in 1934, the National Folk Festival is the oldest multi-cultural traditional arts celebration in the nation and the first event of national stature to put the arts of many nations, races and languages into the same event on an equal footing. Some of the artists presented at the first festival are now legendary and the recordings and other documentation made possible by the National are precious. <
Wikipedia:Articles for deletion/Me and him call it us

Me and him call it us

nn band, no hits on google or allmusic. Delete per WP:MUSIC-- Syrthiss 21:28, 13 December 2005 (UTC)
- Delete, non-notable. Please don't blank AfD pages. --Fire Star 21:30, 13 December 2005 (UTC)
- Delete per nom. PJM 21:57, 13 December 2005 (UTC)
- Don't Delete "punk rock "underground mus
Rail transit in Metropolitan Denver
The Denver-Aurora metropolitan area in Colorado has a light rail system with two lines currently in operation, both of which are run by the Regional Transportation District (RTD). In addition, as part of the FasTracks plan approved by voters in November
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org