La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitajinformoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio
----
Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥeČeská republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).
La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo.
Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).
Historio
Ĉefa artikolo:Historio de Ĉeĥio
Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj.
Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890 – 894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj.
La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj.
En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj.
Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco.
Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (1914 – 1918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la naziaGermanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio.
En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko.
Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.
Ĉeĥa Respubliko estas parlamentademokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj.
La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon.
En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido.
En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro.
Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj.
El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj.
Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.
Regionoj de Ĉeĥio]
Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en SilezioOdro (135 km) kun rivero Opava (131 km).
El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy).
Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m.
Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando.
Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj.
:– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro.
:– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.
Ekonomio
Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj.
Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 2000 – 2001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso.
Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico.
Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj).
La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj.
Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.
Loĝantaro
La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio.
Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro.
Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.
Peter STUYVESANT [pEtr stEŭvezant], naskita en 1612 en Peperga (Nederlando), mortinta en 1672 en Novjorko, estis inter 1647 kaj 1667 la lasta guberniestro de la nederlanda kolonioNova Nederlando (nederlandeNieuw-Nederland). Lia oficado finiĝis per transdono de la kolonio al Britio.
Kiel guberniestro Stuyvesant zorgis interalie pri plivastigo de la setlejo "Nov-Amstersamo" (kiu en 1664 estis alinomita al Novjorko) ĉe la suda ekstremo de Manhatano. Sub lia administrado realiĝis la protekta muro ĉe Wall Street ("mura strato"), la kanalo, kiu poste iĝis Canal Street (kanala strato), kaj la strato Broadway. La familio de Stuyvesant posedis grandajn terenojn en la nord-orienta parto de Nova Amsterdamo. La tiea bieno, kies nomo estis bouwerie, donis sian nomon al la strato The Bowery.
Antaŭ sia guberniestreco Stuyvesant deĵoris kiel direktoro de la Okcident-Hindia Kompanio kaj estris la tiel nomatajn ABC-insulojn (Aruba, Bonaire, Curaçao). Li perdis kruron en batalo kontraŭ portugaloj ĉe insulo Sankta Marteno kaj dum la plejparto de sia adolta vivo uzis lignan kruron.
La nomon de Stuyvesant portas ankaŭ marko de cigaredoj.
Ĉeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Rudolfo la 2-a
Rudolfo la 2-a (1576 – 1611)
- li naskiĝis la 18-an de februaro de 1552.
- gepatroj: imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj Mario Hispana.
- imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, apostola reĝo hungara kaj reĝo kroatia, slovena, lombardia kaj germana, arkiduko aŭstria kaj duko silezia kaj transilvania, margrafo moravia kaj lusatia.
- li parolis germane, latine, itale, france, ĉeĥe kaj hispane.
- 1552 – 1563 li estis edukata en imperiestra kortego en Vieno.
- la 8-an de novembro de 1563 patrino Mario kaj avo Ferdinando, timantaj pri tio, ĉu la malgranda Rudolfo estos sufiĉe bona katoliko en la kortego de Maksimiliano (Maksimiliano estis tre modera kaj protestanta konfesio neniel aparte ĝenis lin.), realigis, ke Rudolfo kaj lia frato Ernesto estis senditaj Hispanion por edukado en kortegon de Filipo la 2-a (fanatika katoliko, kia estis ankaŭ lia fratino kaj Mario, patrino de Rudolfo).
- la 17-an de aprilo de 1564 la princoj alveturis Hispanion, kie komenciĝis ilia edukado kaj klerigado.
- 1565 – 1595 Rudolfo rezistis al klopodoj edzinigi lin al la propra kuzino Izabela Hispana, filino de Filipo la 2-a Habsburga.
- la 23-an de aŭgusto de 1571 ambaŭ princoj revenis post sep jaroj ĝis Vieno kaj iliaj fratoj Albreĥto kaj Venceslao forveturis Hispanion. Filipo la 2-a ne havis sekvanton de la trono (lia filo Karolo estis freneza kaj baldaŭ li mortis) pripensante pri ilia sekvanteco.
- la 2-an de aprilo de 1572 Rudolfo estis proklamita kiel venonta hungara reĝo.
- la 25-an de septembro de 1572 en Preŝpurko okazis solena kronado por apostola reĝo hungara kiel Rudolfo la 1-a.
- 1573 – 1575 komune kun frato Ernesto li gvidis vicon da koncilioj anstataŭ la patro, kiu ne volis alveturi Bohemion pro konfliktoj kontraŭ la nobelaro.
- la 19-an de februaro de 1575 li forveturis kun la gepatroj kaj la fratoj Bohemion.
- la 20-an de septembro de 1575 per la ĉeĥa koncilio li estis akceptita kiel venonta ĉeĥa reĝo.
- la 22-an de septembro de 1575 kronado por la ĉeĥa reĝo kiel Rudolfo la 2-a.
- la 22-an de oktobro de 1575 li estis elektita kiel romia reĝo.
- la 1-an de novembro de 1575 en Regensburgo okazis la imperiestra kronado.
- 1576 li ekregis en la landoj de la monarĥio.
- la 12-an de decembro de 1576 li eldonis novan kortegan ordonaron.
- la 26-an de aprilo de 1577 li forveturis je kronveturado tra apudaj landoj de Krono ĉeĥa.
- 1578 – 1581 Rudolfo la 2-a restadis en Bohemio.
- la 1-an de aŭgusto de 1581 imperiestrino-vidvino Mario forveturis Hispanion.
- la 16-an de oktobro de 1583 imperiestro Rudolfo alveturis Pragon, kiu ekde tiu tempo fariĝis imperiestra rezidejo.
- 1581 Rudolfo la 2-a malsaniĝis je paroksismoj de melankolio, kiuj pli malfrue fariĝis pli profundaj kaj pli longdaŭraj. (En habsburga dinastio en la 16-a jarcento okazis vico da parencaj geedziĝoj, kio gvidis al vico da degeneroj kaŭzantaj paroksismojn de frenezeco. Ekz. ĉe Julio, filo de Rudolfo aŭ ĉe Karolo, filo de Filipo la 2-a.)
- 1583 – 1612 Rudolfo la 2-a konstruigis en Prago ampleksajn artajn kolektarojn, eble la plej grandajn en la tuta mondo, enhavantaj milojn da eksponaĵoj (de bildoj, statuoj, meblaro tra gemoj ĝis objektoj el eburo). Ankaŭ li lasis alikonstrui Pragan burgon kaj konstruigi reĝajn menaĝeriojn.
- 1585 al Rudolfo estis donita Ordeno de ora mantelo.
- Rudolfo la 2-a havis dum la tuta sia vivo malemon por edziĝi. Sed malgraŭ tio li amis (krom pluraj aliaj) Katerinon, filinon de Jakobo Strado, kiu estis lia administranto de la kolektaroj. Sed indikoj estas tre malplenaj pri ili.
- 1585 naskiĝo de filo nomita Julio Cesaro (Rudolfo ekŝatis lin kaj malgraŭ tio, ke li estis sole eksteredzeca, Rudolfo volis farigi lin dukon transilvanian aŭ eĉ ĉeĥan reĝon). Sed Julio la 17-an de februaro de 1608 murdis sian amantinon, tial li devis esti pro sia frenezeco devige restadigita en Český Krumlov. Ĉi tie li ankaŭ mortis la 25-an de junio de 1609.
- 1594 naskiĝo de filo Matiaso.
- 1602 naskiĝo de filo Karolo
:Filinoj:
:Karolino (edzo grafo Tomaso Contencory)
:Doroteo (ŝi aniĝis en monaĥinejon en Madrido)
:Elizo (ŝi aniĝis en monaĥinejon en Vieno)
- la 19-an de januaro de 1612 naskiĝis filino (kies patrino evidente ne estis Katerino Strado), kies nomo bedaŭrinde ne konserviĝis.
- 1593 li lasis alikonstrui kripton de la ĉeĥaj reĝoj konstruita de Karolo la 4-a.
- 1599 denove komencis militoj kontraŭ turkoj.
- 1602 Rudolfo la 2-a disvastigis la monarĥion je dukolando transilvania.
- 1604 li permesis en Hungarujo sole katolikismon.
- la 1-an de oktobro de 1604 Stefano Boĉkaj ekribelis kontraŭ la ordono pri religiaj liberecoj kaj dum venontaj du jaroj li konkeris la tutan Transilvanion kaj Slovakion.
- 1606 Rudolfo la 2-a donis al Boĉkaj princan titolon kaj la konkeritajn landojn li donis en lian administradon. (Boĉkaj mortis la 29-an de decembro de 1606).
- la 25-an de junio de 1608 li transdonis al frato Matiaso regadon super Hungarujo, Aŭstrio kaj Moravio.
- la 9-an de julio de 1609 li estis devigita de la ĉeĥa nobelaro eldoni la t.n. majestaron (leĝigo de religiaj liberecoj).
- 1611 Rudolfo, kiu volis malebligi tion, por ke Matiaso priregu ankaŭ Bohemion, Silezion kaj Lusation, invitis en la landon soldatarojn frunte kun princo Leopoldo Habsburga, episkopo pasova, sed kiu volis konkeri eĉ la reston de la landoj de Rudolfo volinte komenci per firmigado de la potenco de Rudolfo en Bohemio tiel, por ke li povu fariĝi absoluta reganto. Kontraŭ tio ekribelis nobelaro, kiuj helpe de Matiaso forpelis la pasovajn soldatarojn el la lando. (Pri tiu ĉi tempo rakontas ankaŭ libro de Josef SVÁTEK Memorskriboj de ekzekutistoMydlář, kiu estis tradukita en Esperanton de Petr TOMAŠOVSKÝ, vidu [http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Ekzekutisto.jpg].)
- la 11-an de aŭgusto de 1611 Rudolfo la 2-a estis devigita subskribi abdikdokumenton. Sole honoraj titoloj de la landoj de l‘ monarĥio, Praga burgo kaj kelke da sinjorujoj en Bohemio estis al li lasitaj. Sed li plu restis la imperiestro klopodante malkonsili princo-elektistojn de elekto de Matiaso kiel imperiestro.
- la 20-an de januaro de 1612 Rudolfo la 2-a jam forlasita de ĉiuj, mortis en Praga burgo, eĉ ne povinte venĝi sin al la frato. En Rudolfo mortis la lasta ĉeĥa reĝo kaj romia imperiestro havanta sidejon en Prago. Rudolfo estis sepultita en la reĝan kripton en katedralo de sankta Vito. (Legu ankaŭ pri reĝa kripto en Praga burgo)
ja:ルドルフ2世 (神聖ローマ皇帝)
Lepidium latifolium
Pepperwort (Lepidium latifoliumL.), is a perennial plant. It is a member of the mustard and cabbage family. It is also known as Pepperweed or Peppergrass.
Native to southern Europe, Mediterranean countries and Asia as far east as the Himalayas, it is an introduced species in
Point Blank (game)
Point Blank is an arcade game first made by Namco in 1994. Players use an attached light gun to hit targets onscreen. Missions require speed, quick judgment or pinpoint accuracy. A home version is available for the Sony PlayStation.
Rules of the Game
The player chooses the desired difficulty level: Beginner, Advanced, Expert or Very Hard/Insane. This will determine how many stages must be fini