La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitajinformoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempoja:年表simple:Century
Geografio > Afriko > Madagaskaro > Antananarivo
----
Madagaskaro
Antananarivo estas la ĉefurbo de Madagaskaro. Kun 2 milionoj da enloĝantoj (2002) ĝi estas la plej granda urbo de la lando kaj ĝia administra, komunika kaj ekonomia centro. La industrio produktas ĉefe nutraĵojn, cigaredojn kaj vestaĵojn el kotono.
La urbo estis fondita en la jaro 1625. En 1797 ĝi fariĝis la ĉefurbo de la Merina tribo. La konkeroj de reĝo Radama faris el Antananarivo la ĉefurbon de preskaŭ la tuta lando. En 1895 Madagaskaro fariĝis francakolonio – ĝis 1960.
La nomo Antananarivo signifas Urbo de milo (arivo = mil). Dum la kolonia epoko kaj dum kelkaj jaroj post la sendependiĝo uziĝis la skribmaniero Tananarive.
Kategorio:ĈefurbojKategorio:Madagaskaroja:アンタナナリボ
Otomana imperio
Historio > Turkio > Otomana imperio
La Otomana imperio estis unu el la plej grandaj kaj la plej potencaj imperioj en spaco ĉe Mediteraneo. La imperio ekzistis en la jaroj 1281 ĝis 1923 kaj dum tiu ĉi tempo ĝi ampleksis teritoriojn de Malgranda Azio, Balkano, Nigra maro, Mezoriento kaj norda Afriko. La imperio havis ekde la 16-a jarcento tute islaman karakteron de „Dia ŝtato“, en kiu jam de komence regis sultanoj de dinastio Otomanoj. Dank' al sia situo la Otomana imperio estis kunigilo inter la eŭropa kaj la azia kontinentoj.
Dumtempe ĝi estis ankaŭ ofte nomata en diplomata vortumo "La Pordo" aŭ la "La elstarega Pordo".
Historio
La imperio estis fondita en la jaro 1281 de tribestro Osman la 1-a, bejo el unu el la turkaj triboj en Malgranda Azio. La nomo de la imperio estas derivita laŭ lia. Murad la 1-a estis la unua otomana reganto, kiu surprenis la titolon sultano. La otomanaj imperiestroj nomis sin mem ekde la jaro 1517 ankaŭ kalifoj. En 1453 sultano Mehmed la 2-a malprosperigis la Bizancan imperion per konkero de Konstantinopolo, kiun li igis sia ĉefurbo sub la nomo Istanbulo. En la 16-a jarcento dum regado de sultano Suleiman la 1-a la Otomana imperio atingis sian zeniton, ĝi akiris rangon de monda grandpotenco, preninte la teritoriojn de antaŭe memstaraj kristanaj ŝtatoj en sudorienta Eŭropo: Bulgario, Serbio, Valaĥio, parton de Hungario ktp. Ĝia areo atingis pli ol 11 955 000 km2. Kompare kun Eŭropo turkoj estis pli toleremaj rilate al libereco de religia konfesio kaj kultura identeco de la nacioj en la okupata teritorio, kie tiel estis lasita certa libereco. Turkoj mem poste transprenis kelkajn kulturkutimojn de la kristana Eŭropo.
Otomanaj sultanoj vane klopodis en pli postaj jaroj malhelpi kreskantan forton de la eŭropaj grandpotencoj, kaj ankaŭ eĉ en transmaraj kolonigitaj teritorioj. En la 17-a jarcento la Otomana imperio militis oriente kontraŭ Persio, norde kontraŭ Rusio kaj nordokcidente kontraŭ la Habsburga monarĥio. Post malvenko en la dua batalo ĉe Vieno en la jaro 1683 la malkresko de la sultana potenco jam estis tute videbla. Interne de la imperio tenis en la manoj veran potencon anoj de janiĉaroj, elitaj armeaj taĉmentoj, kiuj dum la antaŭa periodo helpis la sultanon por konkeri grandegajn teritoriojn. Kontraŭ la otomana potenco balkanaj nacioj ribelis kaj en la 19-a jarcento la imperio kiel „malsana viro en Balkano“ komencis definitive disfali. Komence de la 20-a jarcento ĝi estis tute en manoj de eksterlanda kapitalo kaj en internacia kampo ĝi prezentiĝis kiel duonkolonio. La Otomana imperio partoprenis en la unua mondmilito flanke de la Centraj potencoj. Post la milito en Turkio eksplodis naci-liberiga movado kaj en la jaro 1923 ĝi estis proklamita Turka respubliko. (Pri postmilita Turkio, vidu Kemal ATATÜRK).
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugaloPedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo:Braziljo La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Geografio > Eŭropo > Nederlando
----
__TOC__
Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.
Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando
La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.
Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a.
Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina.
Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio.
Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n.
Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.
Politiko
Ek de la 27a de majo 2003 regas koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn)
Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo
- [http://www.ba.gov.br Bahia Oficiala Retejo] (en la portugala)
- [http://www.guia-salvador.com Guia Salvador] (en la portugala)
----
kategorio:Ŝtatoj de Brazilo
Sciencisto > Johann BAYER < Astroscienco
----
Astroscienco]
Johann Bayer [johan baje] (naskita en 1572 en Rain (Bavario), mortinta la 7-an de marto1625 en Augsburg) estis germana juristo kaj astronomo.
Johann Bayer laboris kiel advokato en Augsburg kaj fervore dediĉis sin al la astronomio. Lia plej granda merito estas la publikaĵo Uranometria, omnium asterismorum continens schemata, nova methoda delineata, kiu liveris la unuajn uzeblajn stelmapojn. En ĝi Johann Bayer klasifikis la stelojn de ĉiu konata konstelacio laŭ ties heleco uzante grekajn literojn kaj la genitivon de la latina nomo de la konstelacio: ekz. Alpha Lyrae por la plej hela stelo de la Liro (latine:Lyra), Beta Lyrae por la dua plej hela ktp.
La stela atlaso Uranometria parte baziĝis sur la observoj de Tycho BRAHE kaj estis la unua atlaso de la kompleta stelsfero. Ĝi enhavis 51 mapojn: po unu por la 48 ptolemeaj konstelacioj, unu kun 12 konstelacioj de la suda duonsfero kaj du superrigardaj mapoj por orientiĝi pri la videblo de konstelacioj je certaj tempo kaj loko.
Lunakratero estas nomita laŭ Bayer.
ja:ヨハン・バイエル
Tel beleme
Tel beleme keşe telen öyränä torğan fän, wä şul eş belän şöğellänüçe keçe tel belgeç bulıp atala. Tel belemeneñ ezlänü eşe öç töp yünäleştä bara:
- Zamandaş wä zamandaş bulmağan -- Synchronic study of a language is concerned with its form at a given moment; diachronic study covers the history of a language (group) and its structural changes over time.
- Farazlı wä qullanulı -- Theoretical linguistics is concerned with frameworks for describing indiv