:: wikimiki.org ::
| 1648 |
1648Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1648
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1648 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Ameriko
- Margaret JONES estas la unua ekzekutito pro sorĉado en Nordameriko.
- Franca Imperio ekkolonias Sankta Bartolomeo, Marie-Galante, Sankta Lucio kaj Grenadon.
- 11-a de novembro - Francio kaj Nederlando konsentas dividi insulon Sankta Martino.
Azio
- Rusa esploristo Semjon DEĴNEV malkovras Beringan Markolon.
- En Hindio, la konstruo de Ruĝa Fortikejo estas finita.
Eŭropo
- Per la Vestfalia Paco de Münster kaj Osnabrück finiĝas la tridekjara Milito.
- Francio ricevas Alzacon krom Strasburgo kaj Mulhouse.
- Laŭ Traktato de Munster inter Nederlando kaj Hispana Imperio finas la Okdekjaran Militon. Hispanio agnoskas suverenan Nederlandan Respublikon (regita de dinastio Orange-Nassau kaj la Nederlanda Parlamento.
- Svision kreas kelkaj kantonoj eks-imperiaj.
- Ŝanĝo de imperiestro deo Otomana Imperio from Ibrahim la 1-a (1640-1648) al Mehmed la 4-a (1648-1687)
- Angla Parlamento juĝas Karlon la 1-an kulpa pri perfido, kaj kondamnas ĝin al mortpuno.
- Admiralo Robert BLAKE venkas princon Ruperton kaj la restajn rojalisma militfloto dum Angla Enlanda Milito.
- Svedio konkeras Pragon. La Arĝentan Libron akiras reĝino Kristino.
- Komenio lasas Svedion.
- Georgo RAKOCZY la 1-a ĉesas regi Hungarion.
- Angelus Silesius doktoriĝas pri medicino kaj filozofio en Padovo.
- Ekkonstruo de la urbodomo de Amsterdamo de arĥitekto Jacob VAN CAMPEN (finota en 1655).
- Skotoj rekomencas la enlandan militon sed ili estas venkitaj en batalo de Preston.
- Blaise PASCAL eksperimentas pri aerpremo sur Puy de Dôme.
- 20-a de aŭgusto : Batalo de Lens
- 26-a de aŭgusto : Barikadoj en Parizo. Eko de Frondo, ribelo kontraŭ Ano de Aŭstrio kaj Mazarin.
Daŭraj eventoj
- Angla Enlanda Milito (1642-1649)
Naskiĝoj
Mortoj
- Francaj pentristoj Antoine LE NAIN kaj Lousi LE NAIN en Parizo.
- 2-a de februaro - George ABBOT, angla verkisto
- 26-a de majo - Vincent VOITURE, poeto.
----
1643 | 1644 | 1645 | 1646 | 1647 | 1648 | 1649 | 1650 | 1651 | 1652 | 1653
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1648년
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
17-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
Jaroj:
ja:17世紀
ko:17세기
11-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 11-a de novembro
----
La 11-a de novembro estas la 315-a tago de la jaro (la 316-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 50 tagoj restas.
Je la 11-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1811 : Kartaheno fariĝis la 1-a sendependa urbo de Kolombio
- 1889 : Vaŝingtonio fariĝis la 42-a ŝtato de Usono
- 1918 : Sendependiĝo de Pollando
- 1918 : Unua Mondmilito finiĝis per armistico konsentita ĉe Compiègne.
Naskiĝoj
- 1904 : Joe PENNER, usona komediano
- 1929 : Hans Magnus ENZENSBERGER, Germanio
- 1960 : Katja FLINT
- 1962 : Demi MOORE
Mortoj
- 1884 : Alfred Edmund BREHM
- 1922 : Nuno BAENA
- 1930: Daniel Henry LAMBERT
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:11月11日
ko:11월 11일
simple:November 11
th:11 พฤศจิกายน
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
Beringa Markolo
La Beringa Strato estas markolo inter la plej orienta punkto de la azia kaj la plej okcidenta de la amerika kontinento, vasta ĉ. 85 km, kaj profunda 30-50 m.
Ĉi-markolo interkonektas la Ĉukĉan Maron (parton de la Nordpolusa Maro) en la nordo kaj la Beringan Maron (parto de la pacifiko) en la sudo. Ĝi estas nomata laŭ Vitus BERING, dana eksploristo, kiu transvojaĝis la markolon en 1728.
La Diomeda Insularo troviĝas rekte en la mezo de la Beringa Strato.
Oni proponis konstruadon de ponto trans la Beringa Strato inter Alasko kaj Siberio (laŭ iuj nomata Interkontinenta Paca Ponto), kaj, alternative, de tunelo sub la markolo.
Dum la glaciaj epokoj, la areo de la markolo estis terponto konata kiel Beringa Tera Ponto.
ja:ベーリング海峡
ko:베링 해협
HindioGeografio > Azio > Suda Azio > Barato
----
Suda Azio
Ŝtatoj de Barato
Suda Azio
Geografio
Suda Azio
Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ Hindio aŭ Hinda Unio.
Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio)
Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso),
% urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
| 17,85 |
Mumbajo (antaŭe Bombajo) (#6 tutmonde) |
| 12,90 |
Kolkato (antaŭe Kalkato) (#18 tutmonde) |
| 11,50 |
Delhio (#21 tutmonde) |
| 6,60 |
Ĉenajo (antaŭe Madraso) |
| 6,50 |
Hajderabado |
| 5,50 |
Bangaloro |
| 4,15 |
Ahmadabado |
| 3,40 |
Puneo |
| 2,50 |
Laknaŭo |
| 2,45 |
Kanpuro |
| 2,25 |
Surato |
| 2,10 |
Ĝajpuro |
| 2,05 |
Nagpuro |
Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
Religio:
Lingvo:
mapo de la22 oficialaj lingvoj
- 850 lingvoj estas parolataj ĉiutage
- 24 lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj
- 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj en 1991):
(Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)
| m | lingvo |
| 337,27 | hindia - 1 |
| 69,59 | bengala lingvo - |
| 66,02 | telugua |
| 62,48 | maratha - |
| 53,01 | tamila |
| 43,41 | urdua - |
| 40,67 | guĝarata - |
| 32,75 | kanara |
| 30,38 | malajala |
| 28,06 | orija - |
| 23,38 | panĝaba |
| 13,08 | asama - |
| 7,77 | maithala - 2 (en
1981) |
| 5,22 | santhala |
| 4,4 | kaŝmira3 |
| 2,07 | nepala |
| 2,12 | sindha |
| 1,76 | konkana |
| 1,27 | manipura |
| 1,22 | bodo |
| 0,09 | dogra |
| 0,05 | sanskrita |
-
La lingvoj stelitaj (
- ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon
sanskritidan.
1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )
Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.
legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)
Literaturoj
(vidu ankaŭ en anglalingva literaturo) - bengallingva literaturo - malajallingva literaturo - urdua poezio
- Gjanpith
politiko
Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 26-an de januaro 1950
korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)
ekonomio
Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ??
Valuto: 1 rupio (Rs)
Historio
- Mohandas Karamchand GANDHI
- Sonja GANDHI
Sonja GANDHI
E-o en Barato
- Naren Dholokia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.
vidu ankaŭ
- Ĉefministroj de Barato
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj
Eksteraj ligoj
- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi]
Kategorio:Barato
als:Indien
[[got:
Vestfalia PacoLa Vestfalia Paco (germane Westfälischer Friede [vestFEliŝa FRIde]) estis subskribita je la 24-a de oktobro 1648 en Münster kaj Osnabrück.
Ĝi finis la Tridekjaran Militon.
Per la paco finiĝis ankaŭ la Okdekjara Milito, batalo de Nederlando pri sendependeco de Hispanio, kaj momenciĝis la ekzisto de la Svisa Konfederacio. Ĝenerale ĝi estis paco inter katolikismo kaj protestantismo.
La pac-interkonsento malgrandigis la potencon de la germana imperiestro favore al la Imperiaj Statoj; ĝi signifis la disigon de la regno al pli-malpli suverenaj ŝtatetoj kaj per tio la finon de unuece regata Germanio.
La pac-traktado komenciĝis en 1641 en Hamburgo; dum tiuj antaŭ-traktadoj oni precipe decidis pri la loko kaj la partoprenantoj de la finaj pac-konferencoj. Tiuj dividĝis al du lokoj:
- En Osnabrück traktis komisiitoj de la imperiestro, de la imperiaj statoj kaj de Svedio;
- En Münster traktis komisiitoj de la imperiestro kaj de Francio sub perado de la papo kaj de Venecio.
La divido celis eviti rivalecon inter Francio kaj Svedio kaj rektan kontakton inter Svedio kaj la papa ambasadoro (nuncio).
Estis antaŭkonsentite, ke decidoj validu nur post akcepto en ambaŭ lokoj.
Resume la plej gravaj internaciaj sekvoj de la traktato estis:
- la sendependeco de Nederlando
- la sendependeco de la konfederacio de la svisaj kantonoj
- aligo al Francio de Messo, Toul kaj Verduno
- aligo al Svedio de Okcidenta Pomerio kaj najbaraj teritorioj
- aligo de Supra Palatinato al Bavario
- fakta disiĝo de la Sankta Romia Imperio
- Potencoperdo de la papo
Religie la traktato agnoskis katolikismon, protestantismon kaj kalvinismon kaj donis al regantaj princoj la rajton, decidi pri la religio de siaj subuloj (cuius regio, eius religio (latine, "kies regiono, ties religio")).
ja:ヴェストファーレン条約
Kategorio:Historio
Kategorio:Traktatoj
OsnabrückGeografio > Eŭropo > Germanio > Malsupra Saksio > Osnabrück < Urbo
----
Osnabrück [osnaBRIK] estas urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio.
Faktoj
- Areo: 119,80 km2
- Loĝantoj: 165.517 (en 2003)
- Situo: 52º 16' NO, 8º 3' OR
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
En Osnabrück estis intertraktita la Traktato de Vestfalio. Osnabrûck plurfoje troviĝas (kaŝe aŭ sub aliaj nomoj) en la romanoj de Erich Maria REMARQUE
Vidindaĵoj
ja:オスナブリュック
AlzacoGeografio > Eŭropo > Francio > Alzaco < Francaj regionoj
----
Dosiero:fr-alsace.gif
Franclingve Alsace [alzas'].
Plej orienta regiono de Francio apud Germanio orienten kaj Svisio suden. Ĝi konsistas el du departementoj: Haut-Rhin kaj Bas-Rhin.
Ĉefurbo: Strasburgo. Aliaj urboj: Mulhaŭzo, Kolmaro Colmar, Thann.
Historio
Epoke de la Sankta Romia imperio, Alzaco estis ne politika ento sed regiono posedata de pluraj liberaj urboj, de episkopoj, plus kelkaj grandsinjoroj. Ĉefa potenco en la regiono fariĝis la Dekapolo, alianco de dek Liberaj Urboj.
La regiono estas konkerita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a ekde 1681 kaj definitive cedita per la Traktato de Ryswick (1697)
Dum pli ol du jarcentoj Alzaco fariĝis grava disputotemo inter Francio kaj Germanio, kaj kaŭzo rekte aŭ malrekte de pluraj militoj. Rezume pro la germaneco de ĝia lingvo kaj de ĝia kulturo, la germanaj naciistoj rigardis memevidenta, ke Alzaco apartenu al Germanio. Male,la Francoj opiniis, ke la Alzacanoj estas perkore kaj historie ligitaj al Francio, kaj ke patrujon kreas tiaj ligoj, ne etnaj ecoj (vidu nacio-konceptoj dum 19-a jarcento). Fakte la ne-Alzacanoj kiel la tro junaj Alzacanoj malfacile komprenas, ke ĝis relative freŝa dato la religiaj problemoj multe pli grave rolis ol la lingvaj ; tiam porfranca Protestanto preskaŭ aŭtomatike kaj sen korŝiro voĉdonis favore al porgermana Protestanto kontraŭ porfranca katoliko.
Lingva historio de Alzaco
Estas fakto, ke oni trovas neniun ĝermanan loknomon en la skribitaj dokumentoj de la Romia tempo : ĉiuj estas latinaj aŭ keltaj, kaj tio pruvas, ke la loĝantaro estis tiam gaŭlo-romia. Sed jam ĉe la komenco de la 5a jarcento la lando estis invadita de Alamanoj, rase Ĝermanoj, kaj la toponimio estis tiel profunde ŝanĝita, ke oni rajtas supozi, ke la malnovaj loĝantaroj estis elpelitaj aŭ murditaj. Venkitaj de la Frankoj, kiuj jam antaŭe okupis la reston de Gaŭlo, la Alamanoj restis en tio, kion oni poste nomis Alzaco (la signifo de tiu vorto estas malklara kaj plu diskutata) ; la limo inter la lingvoj latinidaj kaj ĝermanaj fiksiĝis proksimume je la spino de Vogezoj, kaj preskaŭ ĝis nun restis ne ŝanĝita.
La situacio malmulte aliiĝis post la anekso fare de Francio, ĉar la Francoj ne estis sufiĉe multnombraj por kolonii la regionon, cetere jam dense priloĝata malgraŭ la Tridekjara Milito. Venis kelke da publikaj oficistoj franclingvaj kaj la alta burĝaro de la grandaj urboj fariĝis dulingva, sed sur la kamparo la ĝermanaj dialektoj plu superis, tiel ke en la 18a jarcento, en la jam franca Alzaco, la posteuloj de franclingvaj protestantoj rifuĝintaj en Alsace Bossue asimiliĝis kaj perdis la uzadon de la franca. Cetere, la burbonaj reĝoj zorgis multe pli pri la katolikigo ol pri la francigo de siaj regatoj.
Dum la 19-a jarcento, ĝis la falo de Napoleono la 3-a, la franca lingvo iom post iom disvastiĝis en la burĝaron sed la popolo, precipe sur la kamparoj, konservis sian dialekton kaj la francan apenaŭ aŭ tre malbone scipovis en 1870. Fremduloj kaj eĉ Francoj vojaĝintaj en Alzaco parolis pri sia impreso sin trovi en pure germana regiono. Tial, kiam Germanujo ekprenis Alzacon laŭ la pangermanismaj teorioj post la franca-germana milito de 1870-1871, la plejparto de la Germanoj estis persvaditaj, ke la spuroj de la franca tempo en Alzaco tre rapide forviŝiĝos.
(daŭrigota)
Komplekso kaj suferoj de la alzacanoj
Oni donas la nomon Malgraŭnioj (Malgré-Nous) al la Alzaco-Lorenanoj perforte kaj kontraŭlege soldatigitaj en la germana armeo dum la 2-a mondmilito ekde 1942. Efektive, la armistico de 1940 inter Germanio kaj Francio precizigis nenion specialan koncerne Alzaco-Lorenon, kiu teorie restis franca regiono kiel la aliaj, okupita sed ne aneksita. Ĝi tamen estis traktata, fakte, kiel germana regiono: la franca lingvo estis severe malpermesita kaj la publika vivo estis tute germanigita.
Restis grava escepto koncerne la militservon: la A-L-anoj estis instigataj soldatiĝi, sed tre malmulte konsentis. Fine, la 26-an de Aŭgusto 1942 estis publikigita ordono, laŭ kiu la junuloj naskitaj de 1920 al 1924 estos enarmeigitaj. Poste estis soldatigitaj la viroj pli aĝaj same kiel adoleskantoj. Memkompreneble multe volis fuĝi al Francujo sed limgardistoj survelis kaj granda nombro da kaptitoj estis mortpafitaj ; se ili sukcesis la tuta familio estis deportita en Pollandon. Longtempe oni ne aŭdacis dekreti la enarmeigo de iamaj oficiroj de la franca armeo, sed en 1944 oni volis trudi ilin eniri en la Waffen-SS ; ĉar preskaŭ ĉiuj rifuzis, oni ne kuraĝis mortpafi la tuton kaj oni nur deportis ilin.
El 130.000 enarmeigitoj 40.000 mortis aŭ malaperis kaj 30.000 estis vunditaj (10.000 tre grave). Tiuj grandegaj nombroj klariĝas, pro tio ke la Alzacanoj estis prefere senditaj al la rusa fronto ; aliaj, soldatigitaj en la Waffen-SS kontraŭ sia volo, ricevis la tatuaĵon de tiuj grupoj, tiel ke post ilia kapto la usonaj soldatoj ilin mortpafis aŭtomate. Kelkaj, trompitaj de la sovetiaj promesoj, provis dizerti, sed ili sin retrovis enfermitaj en kaptitulaj tendaroj kiel Tambov, kie multaj el ili mortis pro la malbonaj vivkondiĉoj.
Post sia liberiĝo la iamaj soldatoj longtempe konservis hontan senton, kvazaŭ ili kulpus, des pli ke en 1953 oni volis juĝi kelke da Malgraŭnioj, kiuj partoprenis je la murdado de Oradour en Sud-Francio. Pro la kolera ondo, kiu ektremigis Alzacon, rezultis, ke ili estis kondamnitaj de la tribunalo kaj amnestiitaj de la deputitaro. Siavice la familioj de la viktimoj ekkoleris kaj longtempe Alzacano ne kuraĝis viziti Oradour. Nur post duonjarcento okazis la repaciĝo.
ktp
Memstarismaj alzacaj movadoj
Kun risko senluziigi multe da homoj «politike ĝustaj» estas konfesinde, ke en Alzaco-Loreno la memstarisma movado (almenaŭ la maldekstra kaj respektinda) nun ne plu estas tre vigla; de temp' al tempo, okaze de voĉdonadoj, sin prezentas memstarismaj kaj eĉ kontraŭfrancaj kandidatoj, sed iliaj rezultoj estas ĉiam tre malaltaj. En 1974 unu el ili, Ferdinand Moschenross ankoraŭ obtenis 10 % el la voĉoj en Strasburgo, sed hodiaŭ 2 % estas la maksimumo esperebla.
Antaŭ 1914 oni donis la nomon aŭtonomistoj al tiuj Alzaco-Lorenanoj, kiuj konsentis pri la anekso de ilia landeto fare de Germanio, sed postulis, ke ĝi estu traktata tute same kiel la aliaj partoj de la Imperio. Tio fakte neniam okazis, unue ĉar en Berlino oni neniam volis konfidi je tiu popolo tro freŝdate konkerita, due ĉar oni devus fari el ĝi princion kaj oni ne scius, en kiu dinastio oni elektus la novan princon sen risko malkontentigi la aliajn. Konstitucio estis donita en 1911, sed la saverna misokazaĵo rapide montris, ke ĝi estas nur iluzio kaj la reala povo restas en la manoj de la armeo.
Estas fakto tamen, ke multe da aĵoj estis decidataj surloke, eĉ fare de germanaj publikoficistoj. Ĉio ŝanĝiĝis kun la redono de A-L al Francio; de tiam ĉio estis decidata en Parizo, fare de homoj, kiuj tute ne konis la lokan realaĵon. De unu tago al la alia oni volis, ke en la lernejoj oni instruu nur en la franca; tial, dum multe da instruistoj perdis sian postenon, venis por anstataŭi ilin francaj kolegoj, nekapablaj esti komprenataj de siaj lernantoj, ofte malpli kompententaj, sed kiuj gajnis pli altan salajron. Plie la franca estraro volis disigi la Eklezion el la ŝtato, malgraŭ la solemna promeso farita en 1914 de la marŝalo Joffre. Ĉio tio incitis la A-L-an popolon tiagrade, ke naskiĝis kontraŭfranca kaj ofte porgermana movado, kaj en 1929 la nova strasburga urbestraro anstataŭigis sur la urbodomo la francan flagon per la alzaca.
Malgraŭ siaj malsukcesoj la franca estraro neniam volis ŝanĝi sian direkton kaj la memstarismo progresis, sed la veno al povo de Hitler en Germanio ĝin en metis en neelteneblan situacion: kiel de nun la demokratoj, kiuj postulis la liberan uzadon de sia lingvo nome de la libero, povus apogiĝi sur Germanio? Rezultis krizo en la memstarisma movado kaj en 1935 la franca flago revenis sur la strasburgan urbodomon.
Dum la germana okupado de 1940-45 multe da memstaristoj kunlaboris kun la nazioj kaj tiel miskreditiĝis; poste, la restantaj memstaristoj ne kuraĝis tro paroli; cetere, dum la prezidentado de de Gaulle la aliĝo al li estis tro forta, ol ke oni estus aliaĵo ol Gaŭllisto, sed en la jaroj 1970-aj okazis la lastaj ektremoj.
Nuntempe ekzistas du tendaroj en la memstarisma movado: la unua, «politike ĝusta», rigardata kun admiro fare de la parizaj intelektuloj, suferas nur je unu bagatelo: la plena manko de anoj; la dua, Alsace d'abord, rigardata kiel ekstremdekstra, progresas kaj foje obtenas pli ol 10 % el la voĉoj okaze de la voĉdonadoj, sed estas ĝenata de la konkurenco de la Nacia Fronto (Front National) de Jean-Marie Le Pen. Kio okazos poste, tion oni ne povas diveni.
La Esperanta nomo de Alzaco
Kiam ekaperis Esperanto, Alzaco estis germana; tial oni nomis ĝin Elzaso en nia lingvo laŭ la germana Elsaß (nun Elsass); sed, post ol la provinco refariĝis franca, oni trovis la unuan formon tro germana kaj ĝi estis anstataŭita de Alzaco. Memkompreneble dum la dua mondmilito, kiam revenis la Germanoj, la demando pri la Esperanta nomo ne ekzistis, ĉar nia lingvo estis malpermesita kaj persekutata, tiel ke Elzaso ne povis reviviĝi kaj estis forgesita.
En 1970, kiam estis reeldonita la fama PIV (Plena ilustrita vortaro), tro hastema kunlaboranto skribis «Elzaco = Alzaco», duoble erarante, ĉar la formo Elzaco ne ekzistis en la germana tempo... kaj li forgesis klarigi, kio estas Alzaco. En 1970 ĉe kelkaj intelektuloj aŭtonomismo fariĝis laŭmoda kaj ili naive kredis, ke Elzaco estas la vera formo, malpermesita de la francaj premantoj, tiel ke ili volis revivigi ĝin, kvankam ĝi neniam vivis antaŭe. Nuntempe Gugla serĉado montras, ke Elzaco estas preskaŭ kvaroble malpli uzata ol Alzaco, kaj, kio estas grava, Vikipedio uzas nur la formon Alzaco, kiu aspektas pli internacie kaj estas, do, pli facile rekonebla aliloke ol en Eŭropo.
La simetriemuloj konstatos, ke ankaŭ Alzaso sin trovas, sed nur en la litova, kie ekzistas ankaŭ Elzaso. Verŝajne temas pri pli moderna formo, kaj venanta el la angla pli ol el la franca, ia kompromiso kun Alsace. Estas tamen malkonsilinde uzi ĝin.
Tradicioj, regiona kulturo
Alzaco tenas fortan apartan karakteron kaj ene de Francio ĝi estas la regiono, kiu plej konservis siajn apartecojn kaj traduciojn, kaj la Alzaca lingvo, dialekto de la Alt-germana lingvo estas praktike la ununura regiona lingvo, kiu estas plu viva kaj kutime parolata.
Ekestis Vikipedio en la Alemana lingvo, pli vasta aro kies la alzaco estas loka vario: [http://als.wikipedia.org/wiki/Houptsyte]
La neebla enkonduko de dulingva edukado
Antaŭ nur tridek jaroj la plejparto de la Alzacanoj ankoraŭ komprenis la germanan lingvon kaj ne malofte la aĝaj homoj malfacile komprenis alian (krom memkompreneble la alzaca); hodiaŭ la plejparto de la junuloj ne nur malscias la germanan sed ankaŭ rifuzas lerni ĝin, malgraŭ la evidenta avantaĝo, kiun ĝi povas doni en la serĉado de laboro. La preteksto ofte aŭdata estas, ke la angla pli utilas, sed estas facile konstati, ke tiuj, kiuj asertas tion, apenaŭ konas ĝin, dum tiuj, kiuj bone lernis la germanan, estas tre helpataj en la studado de la angla, kiun ili parolas multe pli bone.
Tiun regreson klarigas la manpleno da separatistoj, kiuj plu ekzistas en Alzaco, per la agado de la jakobenista pariza registaro, kiu provas elradikigi komplete la germanan en Alzaco, ĉar ĝi estus persvadita, ke tiu provinco fariĝos aŭtente franca, nur kiam oni jam forgesos ĝis la memoron, ke iam oni parolis tie alian lingvon ol la francan. Estas evidente, ke tiu deziro asimili ekzistas, sed oni devas konstati, ke preskaŭ ĉiufoje, kiam oni provis starigi dulingvan edukadon en Alzaco, la eksperimento malsukcesis pro loka opono.
La granda obstaklo, fakte, estas la sovaĝa egaligemo ĉe la ordinaraj Françoj. Oni diris, ke, kiam usona laboristo vidas sian dunginton en luksa veturilo, li revas pri la tempo, kiam ankaŭ li povos havi tian aŭton; franca laboristo, en sama okazo, revas pri la tempo, kiam li povos senigi sian dunginton pri lia veturilo kaj devigi lin iri piede kiel li. Nu, jam ĉe la komenco oni konstatis la neeblon doni al ĉiuj infanoj dulingvan edukadon: la plejparto, kiu apenaŭ povas studi en unu lingvo, baldaŭ perdiĝas kaj senkuraĝiĝas. Oni devas, do, selekti inter la kandidatoj por la dulingvaj klasoj. Sed tuj ekkoleriĝas la gepatroj de la mabonaj lernantoj ĉe la nura aŭdo de la vorto «selekti» kaj ili postulas (kaj obtenas) la malstarigon de tiuj dulingvaj klasoj.
Rezultas, ke dulingva edukado sin trovas nur en ŝikaj privataj aŭ duon-privataj lernejoj, kie la opinio de la popolanoj ne estas rigardata.
Kostumoj
arkitekturo
vinoj
Alzaco havas tute apartajn vinfaran tradicion kaj ties vinoj apartajn gustojn, ne troveblajn ĉe aliaj francaj vinoj.
Malsame al la aliaj francaj vinoregionoj la kreskolokoj (crus: t. e. apartaj atestitaj nomoj laŭ la eta produktloko/tereno)estas aldoniteblaj post la vitovarioj:
- Sylvaner
- Riesling
- Gewürztraminer
- Pinot noir
- Tokay (kiu baldaŭ ne plu rajtos konservi tiun nomon pro ebla konfuzo kun la hungara Tokaj kaj estos nomata nur Pinot gris)
- Edelzwicker" ne estas vitovario sed miksaĵo de vitovarioj, ĉefe Chasselat kaj Pinot blanc laŭ variaj proporcioj
produktado kaj enmarketigo estas ĉefe farite de vilaĝaj kooperativoj.
Vidu ankaŭ
- Alzaco-Lotaringo
Alzaco
als:Elsass
ja:アルザス地域圏
ms:Alsace
Mulhouse
Mulhaŭzo (skribiĝas Mulhouse en la franca) estas la plej granda urbo de la departemento Alta Rejno (franclingve Haut-Rhin) kaj la dua plej granda post Strasburgo en la regiono Alzaco.
Du riveroj trafluas la urbon, la Doller kaj l'Ill, alfluo de Rejno.
Rejno
Kvartaloj
Mulhaŭzo dividiĝas je 16 kvartaloj: Bassin Nordfeld, Bourtzwiller, Brustlein, Centre historique, Cité Briand, Coteaux, Daguerre, Doller, Dornach, Drouot Barbanègre, Fonderie, Franklin Fridolin, Haut Poirier, Rebberg, Vauban Neppert, Wolf Wagner.
Ekde 1994, ĉiu kvartalo disponas je kvartala konsilio kiu emas disvolvi partoprenivan demokration.
Transportoj
Ekzistas kompleta ĉirkaŭurba fervojo kaj trajn-linioj al Belfort, Strasburgo, Bazelo kaj Thann. La TGV-linio (linio por tre rapida trajno) estas kunligonta la urbon al Dijon kaj al Strasburgo en la proksimaj jardekoj, tiel ebligante al enloĝantoj de Mulhaŭzo rapidan aliron al sudo kaj okcidento de Francio (interalie Parizo).
Ekde 2003, oni vorkas en la urbo por konstrui traman reton kiu estos inaŭgurata en 2006. Tram-trajno ankaŭ estus ligonta la nord-okcidentan parton de la urba aglomeraĵo.
La internacia flughaveno de Bazelo-Mulhaŭzo-Freiburgo (Euroairport), kvankam suferigita de la fiasko de Swissair, elkriziĝas laŭ pasaĝer-flua vidpunkto dank al baz-instaliĝo de la flugkompanio Easyjet.
La aŭtoŝoseoj A35 kaj A36 kruciĝas nord-oriente de la urbo dank al kelkaj maloftaj aŭtoŝoseaj interlig-vojoj kun 3 niveloj, tiel oferante facilan alireblon al Strasburgo, al Germanio, al Svislando kaj al la cetero de Francio.
Historio
La urba nomo venas de la germana muelejo (Mülhausen), ĉar la unuaj fiksaj instaliĝoj estus okazintaj pro muelistoj konstruintaj sian muelejon ĉe akvo-fluo de la Ill kaj de la Doller. Tial, la urba simbolo estas muel-rado.
La unuaj skribaj spuroj datiĝas de la 12a jarcento. En 1354, Mulhaŭzo membriĝis en la dek-urb-ligo, asocio de liberaj alzacaj urboj. En 1515, la urbo eksiĝis el tiu ligo por alianciĝi kun svisaj kantonoj. Ekde tiam estis libera kaj sendependa respubliko ĝis franca anekso la 4an de januaro 1798, en la epoko de la Directoire.
Pro malfrua aparteniĝo al Francio (kaj ankaŭ ĉar la urbo estis tiam malpli grava), la administracia rolo de la urbo restis limigata. Tial Kolmaro, kvankam malpli loĝata, estas plu prefekturejo de la departemento dum Mulhaŭzo nur fariĝis sub-prefektura urbo en 1857.
La mulhaŭza disvolviĝo povas esti komparata kun tiu de fulmrapid-disvolviĝanta urbo, iam stimulita de la teksa industrio (littukaĵoj) kaj de tan-aktivoj, poste de kemiaj kaj mekanikaj industrioj ekde la mezo de la 18a jarcento.Mulhaŭzo tiam ankoraŭ flegis privilegiajn rilatojn kun Luiziano el kiu ĝi importis kotonon. Tio klarigas ke ĝia historia centro etas kompare kun la tuta urba vasteco.
Daŭriginda...
Eksteraj ligiloj
- [http://www.ville-mulhouse.fr Oficiala paĝaro]
- [http://www.photos-de-villes.com/photo-mulhouse-1.php Bildoj de Mulhaŭzo]
- [http://musees.mulhouse.museum/ Mulhaŭzaj muzeoj]
Kategorio:Urboj de Francio
als:Mülhausen (Elsass)
ja:ミュルーズ
NederlandoGeografio > Eŭropo > Nederlando
----
__TOC__
Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.
Ŝtatorganizo
Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningen (Groningen)
- Friesland/Fryslân (Frisio) (Leeuwarden)
- Drenthe (Assen)
- Overijssel (Zwolle)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhem)
- Utrecht (Utrecht)
- Noord-Holland (Nord-Holando) (Haarlem)
- Zuid-Holland (Sud-Holando) (Hago)
- Zeeland (Zelando) (Middelburg)
- Noord-Brabant (Nord-Brabanto) ('s-Hertogenbosch)
- Limburg (Maastricht)
Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 483, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando.
Krome la lando estas dividita en 37 akvoadministracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.
Historio
Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando
La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.
Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a.
Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina.
Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio.
Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n.
Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.
Politiko
Ek de la 27a de majo 2003 regas koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn)
Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo
Kulturo
Ĥabrohaŭso
Nederlandaj Esperantistoj
- Nederlandaj esperantistoj
- Nederlando:Esperanto-movado
Mapo
http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Netherlands_map_large.png
[[got:
SvislandoGeografio > Eŭropo > Svislando
----
right
right
germane Schweiz [ŝvajc]
france Suisse [sŭis]
itale Svizzera [ZVICcera]
romanĉe Svizra [ŜVICra]
svisgermane Schwyz [ŝvi:c]
Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera ( - ) (AR)
Herisau |
49.300 |
germ. |
|
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna ( - ) (AI) |
Appenzell |
13.100 |
germ. |
Bazelo Kampara ( - ) (BL) |
Liestal |
225.800 |
germ. |
Bazelo Urba ( - ) (BS) |
Bazelo |
194.300 |
germ. |
| Berno (BE) |
Berno |
925.500 |
germ., fr. |
| Friburgo (FR) |
Friburgo |
194.700 |
fr., germ. |
| Ĝenevo (GE) |
Ĝenevo |
363.600 |
fr. |
| Glarus | Glaruso (GL) |
Glarus |
36.600 |
germ. |
| Grizono (GR) |
Chur |
166.500 |
germ., rom., it. |
| Ĵuraso (JU) |
Delémont |
64.700 |
fr. |
| Lucerno (LU) |
Lucerno |
306.100 |
germ. |
| Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) |
Neuchâtel |
156.200 |
fr. |
Nidwalden | Nidvaldo ( - ) (NW) |
Stans |
31.000 |
germ. |
Obwalden | Obvaldo ( - ) (OW) |
Sarnen |
27.600 |
germ. |
| St. Gallen | Sankt-Galo (SG) |
St. Gallen |
403.900 |
germ. |
| Ŝafhaŭzo (SH) |
Ŝafhaŭzo |
69.800 |
germ. |
| Schwyz | Ŝvico (SZ) |
Schwyz |
103.400 |
germ. |
| Solothurn | Soloturno (SO) |
Solothurn |
219.500 |
germ. |
| Thurgau | Turgovio (TG) |
Frauenfeld |
192.400 |
germ. |
| Tiĉino (TI) |
Bellinzona |
277.200 |
it. |
| Uri | Urio (UR) |
Altdorf |
33.500 |
germ. |
| Valezo (VS) |
Sion/Sitten |
232.600 |
fr., germ. |
| Vaud | Vaŭdo (VD) |
Laŭzano |
550.300 |
fr. |
| Zug | Cugo (ZG) |
Zug |
827.840 |
germ. |
| Zuriko (ZH) |
Zuriko |
1.131.500 |
germ. |
|
|
|
|
|
| All Rights Reserved 2005 wikimiki.org |
|
|
|