Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
17-a De Decembro

17-a de decembro

Historio > Tagoj > la 17-a de decembro ---- La 17-a de decembro estas la 351-a tago de la jaro (la 352-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 14 tagoj restas. Je la 17-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1878 : Pra-Esperanto unue montriĝis.

Naskiĝoj


- 1734 : Maria la 1-a de Portugalio
- 1770 : Ludwig van BEETHOVEN (baptita), komponisto
- 1872 : Valdemar LANGLET
- 1930 : Armin MUELLER-STAHL
- 1975 : Milla JOVOVICH, aktorino kaj fotomodelulo

Mortoj


- 1833 : Kaspar HAUSER, Germanio
- 1907 : William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo
- 1909 : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- 1969 : COSTA e SILVA
- 1987 : Usono: Marguerite YOURCENAR
- 1999: Brazilo: Aderaldo ROCHA

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 16-a de decembro | 18-a de decembro
- 17-a de novembro | 17-a de januaro
- Historio - Tagoj. ja:12月17日 ko:12월 17일 ms:17 Disember simple:December 17 th:17 ธันวาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

1878

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1878 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1878 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 17-a de decembro: L. L. Zamenhof unue montris Pra-Esperanton.

Naskiĝoj


- Rudolf FRIDRICH
- Theodor ČEJKA
- Hungario : Jenö FUCHS
- 2-a de januaro: Lehman WENDELL
- 24-a de januaro: João PESSOA
- 29-a de januaro : JOŜINO Sakuzo
- 26-a de februaro: Hugo STEINER
- 1-a de aprilo : Germanio : Carl STERNHEIM
- 6-a de aprilo : Erich MÜHSAM
- 15-a de aprilo : Svislando : Robert WALSER
- 1-a de junio : John MASEFIELD
- 15-a de julio : Arnold MIMBECK
- 15-a de julio : Wilfrid Walwyn PADFIELD
- 10-a de aŭgusto : Alfred DÖBLIN
- 12-a de septembro : Josep M. TERRICABRAS
- 20-a de septembro : Upton SINCLAIR
- 20-a de oktobro: Andrés PIÑÓ ALEGRET
- 7-a de novembro : Aŭstrio : Lise MEITNER
- 26-a de decembro: István ZÖLDY

Mortoj


- 12-a de junio : William Cullen BRYANT ----
1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1878년

1734

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1734 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1734 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Kreita Carpophorophilus

Naskiĝoj


- 17-a de decembro : Maria la 1-a de Portugalio

Mortoj


- ----
1729 | 1730 | 1731 | 1732 | 1733 | 1734 | 1735 | 1736 | 1737 | 1738 | 1739
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1734년

1770

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1770 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1770 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Aŭstralion vizitis kiel unuaj eŭropanoj la ularo de brita kapitano James COOK.

Naskiĝoj


- 20-a de marto : Friedrich HÖLDERLIN, germana poeto
- 27-a de marto : Sophie MEREAU
- 27-a de aŭgusto : Georg Wilhelm Friedrich HEGEL, germana filozofo
- 16-a de decembro : Ludwig van BEETHOVEN, germana komponisto

Mortoj


- ----
1765 | 1766 | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1770년

Ludwig VAN BEETHOVEN

Muziko > Klasika muziko > Klasika | Romantika > Ludwig van BEETHOVEN ---- Romantika Ludwig VAN BEETHOVEN [LUDvig fan BEThofen], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENO aŭ Betoveno (baptiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis flandradevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li. romantika

Vivo kaj verkado

Beethoven naskiĝis en Bonn, Germanio, kiel filo de Johann VAN BEETHOVEN kaj Magdalena Keverich VAN BEETHOVEN. Ĝis antaŭ nelonge multaj faktolibroj montris la 16-an de decembro kiel la "naskiĝdaton" de Beethoven, ĉar ni scias, ke li baptiĝis je la 17-an de decembro, kaj infanoj en tiu tempo ordinare baptiĝis je la tago post sia naskiĝo. La moderna sciencularo tamen preferas ne dependi de tiaj supozoj. Muzikon al Beethoven komence instruis lia patro, kiu laboradis kiel muzikisto kaj ĥorestro en la kortego de la ĉefepiskopo (kaj Princo-elektisto) de Kolonjo. La drinkema patro ofte batis la filon kaj sensukcese klopodis lin elmontri kiel infantalentulon. Tamen la talenton de Ludwig baldaŭ rimarkis aliaj. Instruis kaj dungis lin Christian Gottlob NEEFE, kaj monhelpon donis la Princo-elektisto. La patrino de Beethoven mortis kiam Beethoven havis 17 jarojn. De tiam dum kelkaj jaroj li estis respondeca pri la vartado de siaj du pli junaj fratoj. Beethoven translokiĝis al Vieno en 1792, kie li studadis sub Joseph HAYDN kaj aliaj instruistoj. Li rapide gajnis renomon kiel pian-virtuozo kaj (pli malrapide) ankaŭ kiel komponisto. Li kutimiĝis al labormodelo, kiun li de tiam sekvis dum sia tuta vivo: anstataŭ labori por la eklezio aŭ por nobela kortego (kiel faris plej multaj komponistoj antaŭ li), li laboris sendepende, sin vivtenanta per publika ludado, vendado de siaj verkoj, kaj subvencioj de nobeloj, kiuj rekonis lian kapablon. La verkhistorio de Beethoven estas kutime dividita en fruan, mezan, kaj malfruan periodojn. En la frua periodo oni vidas imitadon de liaj grandaj antaŭuloj Haydn kaj Mozart. Samtempe li esploras novajn direktojn kaj iom post iom plivastigas la amplekson kaj ambicion de sia verkado. Kelkaj gravaj pecoj el la frua periodo estas la unua kaj dua simfonioj, la unuaj ses arĉinstrumentaj kvartetoj, la unuaj du pianaj konĉertoj, kaj proksimume dekdu pianaj sonatoj, inkluzive de la fama "Patosa". La meza periodo komenciĝis ne longe post persona krizo, kies ĉefa kialo estis surdiĝo. Karakterizas ĝin grandaskalaj verkoj esprimantaj heroismon kaj luktadon. Inter ili estas multaj el la plej famaj verkoj de klasika muziko. La mezperiodaj verkoj inkluzivas ses simfoniojn (N-rojn 3–8), la tri lastajn pianajn konĉertojn kaj lian solan violonan konĉerton, ses arĉinstrumentajn kvartetojn (N-rojn 7–11), multajn pianajn sonatojn (inkluzive de la "Lunluma", "Waldstein", kaj "Appassionata"), kaj la solan operon de Beethoven, Fidelio. La malfrua periodo de Beethoven komenciĝis ĉirkaŭ 1816 kaj daŭris ĝis Beethoven ĉesis komponi en 1826. La malfruaj verkoj estas multe admirataj pro intelekta profundeco kaj intensa, tre persona esprimado. Ili inkluzivas la Naŭan Simfonion (la "Ĥoran"), la Missa solemnis, la ses lastajn arĉinstrumentajn kvartetojn, kaj la kvin lastajn pianajn sonatojn. La persona vivo de Beethoven estis ĝenoplena. Ĉirkaŭ la aĝo de 28 jaroj li eksurdiĝis, kaj tiu katastrofo instigis lin dum kelke da tempo pripensi memmortigon. Lin allogis neatingeblaj (edziniĝintaj aŭ aristokrataj) virinoj, kiujn li idealigis; li neniam edziĝis. La periodo de 1812 ĝis 1816 estis de malmulta produktado kaj kelkaj akademiuloj rigardas tiun fenomenon kiel rezulto de deprimo, kaŭzita de lia konsciiĝo, ke li neniam edziĝos. Beethoven kverelis, ofte akre, kun siaj parencoj kaj aliaj, kaj ofte sin kondutis malbone rilate al aliaj homoj. Li ĉiam denove transloĝiĝis kaj havis strangajn personajn kutimojn, ekz. porti malpuregajn vestojn, sin lavante obsede. Li ofte havis monproblemojn. Aŭskultantoj ne malofte perceptas eĥon de la vivo de Beethoven en lia muziko, kiu ofte bildigas luktadon sekvatan de triumfo. Tiu ĉi priskribo estas ofte aplikata al lia kreado de majstroverkoj malgraŭ la severaj personaj malfacilaĵoj. La sano de Beethoven ĉiam estis malbona, kaj ĝi tute kolapsis en 1826. Lia morto en la sekvanta jaro estas plej ofte atribuata al malsano de la hepato.

Muzika stilo kaj novigaĵoj

Beethoven estas rigardata kiel transira aganto inter la klasika kaj romantika epokoj de eŭropa muzika historio. Rilate muzikan formon, li konstruis sur la principoj de sonata formo kaj motiva disvolvado, kiujn li heredis de Haydn kaj Mozart, sed multe ilin etendis, verkante pli longajn kaj ambiciajn movimentojn. La verkado de la meza periodo de Beethoven estas honorata pro sia ofte heroeca esprimomaniero, kaj la verkoj de lia Malfrua periodo pro sia intelekta profundeco.

Personaj kredoj kaj ties muzika influo

Beethoven tre ŝatis la idealojn de la klerismo kaj de la kreskanta romantikismo en Eŭropo. Li unue dediĉis sian trian simfonion, la Eroica (itale: "heroa"), al Napoleono, kredante ke la generalo daŭrigos la demokratiajn kaj respublikajn idealojn de la Franca Revolucio, sed en 1804 elstrekis la dediĉon post la evidentiĝo de la imperiismaj ambicioj de Napoleono, ĝin anstataŭigante per "al la memoro de granda homo". La kvara movimento de lia Naŭa simfonio prezentas ellaboritan ĥoran enmuzikigon de la ŝillera odo An die Freude ("Al la ĝojo"), optimisma himno, kiu batalas por la gefrateco de la homaro. Pri la religiaj kredoj de Beethoven kaj ilia influo al lia verkado ekzistas diversaj opinioj inter la sciencistoj.

Beethoven kiel fikcia rolo

La troigita grandeco de la personeco de Beethoven instigis al multaj aŭtoroj kaj filmistoj enmeti lin en verkojn de fikciigita biografio. Por detaloj, vidu Beethoven kiel fikcia rolo.

Beethoven la romantikisto?

Daŭras la disputo ĉu Beethoven estis romantikisma komponisto. Ĉar kaj la signifo de la vorto "romantikisto" kaj la difino de la periodo "romantikismo" varias laŭ fako, la demando ĉu Beethoven apartenas al tiu movado aŭ periodo devas esti rigardata en kunteksto. Se ni konsideras la romantikisman movadon kiel estetikan epokon en la literaturo kaj ĝenerale en la artoj, Beethoven sidas sendube en la unua duono, kune kun literaturaj romantikistoj kiel la germanaj poetoj GOETHE kaj SCHILLER (el kies tekstoj kaj li kaj la multe pli evidente romantika Franz SCHUBERT ĉerpis por kantoj), kaj la angla poeto SHELLEY. Ankaŭ samtempuloj (ekz. Spohr kaj E. T. A. HOFFMANN) nomis lin romantikisto. Li estas ofte rigardata la komponisto de la unua kantociklo, kaj estis influita de romantikaj popolidiomoj, ekz. en sia uzo de la verkaro de Robert BURNS. Li enmuzikigis dekojn da tiaj melodioj kaj poemoj (kaj aranĝis popolmelodiojn) por voĉo, piano, kaj violono. Pli granda debato pri enordigo de Beethoven regas en muzikologio, kie romantikismo datiĝas pli malfrue. Laŭ kelkaj spertuloj Beethoven ne estas romantikisto kaj la kontraŭa aserto nura mito. Aliaj vidas lin transira figuro, aŭ rekta antaŭiranto de romantikismo; laŭ aliaj li estas pratipa, aŭ eĉ arketipa, romantikisma komponisto, kiun merite ĉirkaŭas mito de heroa genio kaj individueco. La sciencularo jam kelkajn fojojn relokis la markilon de romantikismo, kaj tio restas temo de intensa debatado, precipe ĉar Beethoven estas rigardata kiel sema figuro. Kiu konsideras la klerismon la fundamento de la modernismo, nepre vidos lin klasikisto. Kiu, kontraste al tio, rigardas la romantikisman sentemon kiel ŝlosilon por la kompreno de la posta estetiko (inkluzive de la nuntempa), estos certa, ke Beethoven estis romantikisto. Inter tiuj du ekstremoj estas, kompreneble, nenombreblaj variaĵoj. Ĉe aŭskulto de la muziko de Beethoven, plia scienca analizo estas ebla: estas certe evoluo en stilo de la plej fruaj komponaĵoj de Beethoven ĝis liaj pli malfruaj verkoj. Oni povas rigardi la junan Beethoven peni konformiĝi al la estetikaj modeloj de siaj samtempuloj: li volas verki muzikon, kiu estas akceptebla en la siatempa societo. Poste en lia agmaniero estas multe pli da emo rompi tradiciojn, ekz. en la aldono de ĥoro al simfonio, kvankam la simfonio ĝis tiam estis pure instrumenta ĝenro. Tio signifas, ke la demando ne plu estas, ĉu Beethoven estis klasikisto aŭ estis romantikisto, sed: kie estas la pivota momento, kiu turnis Beethoven de precipa klasikismo al precipa romantikismo? Pri tio ĉi denove la plej multaj scienculoj ŝajne samopinias: la prezento de la 5-a kaj 6-a simfonioj en unuopa koncerto en 1808 estas verŝajne kiel eble plej proksima al tiu pivota punkto: en la 5-a simfonio li lasis mallongan batantan motivegan temon kuri tra ĉiuj movimentoj de la komponaĵo (nepenseblaĵo ĝis tiam). Poste la 6-a estis la unua ekzemplo de simfonio komponita kiel "priskriba muziko" (kio en romantikismo fariĝis la normo), kaj ĝi rompis la tradician aranĝon de simfonio en kvar movimentojn. Jes, post tio Beethoven ankoraŭ verkis sian tre "klasikan" 8-an simfonion, kaj kelke da nesuspektinde sonanta ĉambra muziko por la angla merkato — sed antaŭ la fino de la unua jardeko de la 19-a jarcento Beethoven la romantikisto jam sendube dominis.

Sondosieroj

Eksteraj ligiloj

Esperante:
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5802/schiller.html "Al la ĝojo"] Angle:
- [http://www.theviolinsite.com/violin_music.html Muziknotoj de Beethoven] — Senkopirajtaj muziknotoj
- [http://www.carolinaclassical.com/articles/beethoven.html Ludoviko BETOVENO: Muzika titano]
- [http://wikiquote.org/wiki/Ludwig_van_Beethoven Vikicitaro - citaĵoj de kaj pri Ludoviko BETOVENO]
- [http://www.gutenberg.net/author/Beethoven,+Ludwig+van Verkoj de Beethoven (inkluzive de kelkaj partituroj)] el Projekto Gutenberg
- [http://w3.rz-berlin.mpg.de/cmp/beethoven_heiligenstadt.html La Heiligenstadt Testament de Beethoven]
- [http://klasyka.host.sk/en/kompozytor.php?k=beethoven Ludoviko BETOVENO] el [http://klasyka.host.sk/en/ Enciklopedio de komponistoj]
- [http://www.pianosociety.com/index.php?id=12 Pianosociety.com - Beethoven] (Biografieto kaj diversaj senkostaj registraĵoj)
- [http://www.mutopiaproject.org/cgibin/make-table.cgi?Composer=BeethovenLv&preview=1 Muziknotoj de Beethoven] el Projekto Mutopia
- [http://www.beethoven-haus-bonn.de Beethoven Haus Bonn], enhavas grandan arkivon de historiaj kaj modernaj dokumentoj rilataj al Beethoven
- [http://www.schillerinstitute.org/fid_97-01/002-3bach_beethoven.html Artikolo pri la studado de Bach fare de Beethoven, kiel ĝi rilatas al ties muziko] (kaj al tiu ĉi verko)
- [http://www.beethoven.ws Betovena TTT-ejo], prezentas biografion, tempografikaĵon, kaj bildojn de Beethoven. BEETHOVEN Ludwig van BEETHOVEN Ludwig van BEETHOVEN, Ludwig van BEETHOVEN Ludwig van BEETHOVEN, Ludwig van ja:ルートヴィヒ・ヴァン・ベートーヴェン ko:루트비히 판 베토벤 ms:Ludwig van Beethoven simple:Ludwig van Beethoven th:ลุดวิก ฟาน เบโทเฟน

Valdemar LANGLET

Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Gravaj esperantistoj > svedaj > Valdemar LANGLET ---- Valdemar LANGLET [lanle'] (1872-1960) naskiĝis la 17-an de decembro 1872 j. en Lerbo (Svedio) kaj mortis la 16-an de oktobro 1960 j. en Stokholmo, Svedio. Post la studjaroj (ankaŭ en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando) li estis inĝeniero, ĵurnalisto kaj poste redaktoro de diversaj svedaj gazetoj (inter alie: Svensk Handelstidning, Svenska Dagbladet). Li verkis librojn pri aktualaj temoj kaj pri siaj longaj vojaĝoj en Rusio kaj Hungario. En la jaro 1899 li edziĝis kun finna esperantistino Signe BLOMBERG el Turku. Post ŝia morto 1921 li renkontis rusinon Nina BOROVKO, kiu estis filino de lia amiko rusa pioniro Nikolaj BOROVKO. En la jaro 1925 ili geedziĝis. Li estis kunfondinto de la Esperantoklubo de Uppsala en 1891, la dua esperantista klubo en la mondo, kaj dum multaj jaroj li estis prezidanto de la klubo. Kiam fondiĝis la Sveda Esperanto Federacio en la jaro 1906 li fariĝis ankaŭ ĝia prezidanto ĝis ĝia fendo pri la Ido-skismo en Pasko de 1909. Valdemar Langlet faris plurajn longajn vojaĝojn en Rusio, la unua jam en la jaro 1895. Li ankaŭ surĉevale rajdis 1000 kilometrojn tra Hungario. Pri siaj hungaraj aventuroj li poste verkis libron. Jem en tiu jaro li propagandis Esperanton pere de la kovertoj de liaj leteroj, "sur kies vizagha flanko estas presita per grandaj literoj "Lingvo internacia Esperanto" kaj la dorsa flanko - teksto en sveda lingvo, enhavanta la tutan esencon de nia lingvo kaj adresojn de la sendinto kaj E-klubo en Upsala". En la jaro 1932 Langlet ekhavis okupon ĉe la universitato de Budapeŝto. Li deĵoris tie kiel lektoro de la sveda lingvo. Samtempe li estis oficisto en la sveda ambasado en la hungara ĉefurbo. En la jaro 1944 kiam la evoluo de la Dua mondmilito pli kaj pli danĝerigis la vivon por la hungaroj, Langlet ankoraŭ deĵoris en ambaŭ siaj okupoj. Li vidis la pli kaj pli kruelajn persekutojn ne nur de judoj sed ankaŭ de aliaj personoj kiuj ne plaĉis al la tiama faŝista reĝimo. Kune kun sia edzino Nina li iniciatis helplaboron sub protekto de la Sveda Ruĝa Kruco. En la unua periodo li unuavice helpis unuopajn homojn kiujn li jam antaŭe konis. Sed iom post iom la grupo kreskis. Antaŭ la pordo de lia hejmo staris longaj vicoj de homoj kiuj petegis lian helpon. Ne plu la propra hejmo de Nina kaj Valdemar sufiĉis por la agado. Ili serĉis kaj luis apartamentojn, domojn, bienojn. Homoj kiuj forlasis la urbon disponigis al ili siajn hejmojn. Multloke, kaj en Budapeŝto, kaj en la ĉirkaŭaĵoj, ili aranĝis orfejojn kaj flegejojn por maljunuloj. Ili distribuis manĝaĵojn kaj medikamentojn. En kelkaj prizorgejoj ili de tempo al tempo sekrete kaŝis homojn kiuj estis persekutataj pro tio ke ili estis aŭ judoj, aŭ personoj, kiuj iamaniere estis nekonvenaj al la hungaraj faŝistoj aŭ al la germanaj SS-anoj. Dum la lasta jaro de la milito miloj kaj denove miloj da hungaraj judoj estis transportitaj al certa morto en la germanaj koncentrejaj kampoj. Langlet jam dum siaj unuaj jaroj en Budapeŝto establigis varmajn interrilatojn al multaj judaj familioj. En la komenco de la jaro 1944 li subite rimarkis ke kelkaj konatuloj senspure malaperis. Aliaj kaŝe serĉis lin por esprimi sian grandan timon pri proksima arestado kaj fortransporto al iu kampejo. Langlet nun komprenis ke estis nepre necese ion fari. Pere de oficialaj agoj de la sveda ambasado li povis helpi kelkajn personojn kiuj havis iuspecan rilaton al Svedio. Por aliaj li povis nenion fari. La situacio ŝajnis senespere malluma. Kvankam li ne havis la rajton agi sen sankcioj de la svedaj aŭtoritatoj en Stokholmo li starigis specialan ŝirmprotektan sekcion, unue en la ambasadejo, poste en sia hejma oficejo. En la nomo de la Sveda Ruĝa Kruco li komencis eldoni presitajn atestojn en kiuj Langlet asertis ke la posedanto de la dokumento atendis svedan civitanecon kaj pro tio estis metita sub "speciala sveda protekto". Komence nur temis pri unuopaj aŭ malmultaj dokumentoj po tage, sed iom post iom onidire la informoj pri la protektatestoj de Langlet estis vaste disvastigitaj en ne nur Budapeŝto. Ĉiam pli kaj pli grandaj grupoj de timemuloj alkuris petante pri lia helpo. La agoj de Langlet estis ankoraŭ akceptataj de la hungaraj aŭtoritatuloj. Miloj, eble dekmiloj, da dokumentoj jam estis disdonitaj kaj la afero ŝajnis esti ne plu kontrolebla. La sveda ambasadoro sentis facile kompreneblan timon. Sendube ili atingis la riskan punkton kie la pseudooficialaj dokumentoj eldonitaj de Langlet povus tute perdi sian validon. En tiu situacio la sveda ambasado en Budapeŝto turnis sin al la Ĉefa Estraro de la Sveda Ruĝa Kruco kaj petis ĝin sendi helpon al Budapeŝto. Iom poste Raoul WALLENBERG estis sendata al Budapeŝto. Veninte tien li tuj akceptis la labormetodojn de Langlet, sed kiel oficiala sveda reprezentanto li povis anstataŭigi la protektdokumentojn per la mondkonataj "Wallenbergaj protektpasportoj" kiujn li eldonis en la nomo de la sveda registaro. Valdemar Langlet kaj Nina daŭrigis siajn helpagadojn eĉ en la kaosa momento kiam la sovetaj armeoj marŝis en Budapeŝton. La verkon kaj sorton de Wallenberg la mondo bone konas. Wallenberg malaperis en kaosaj lastaj tagoj de la dua mondmilito. Lia mistika foriĝo vekis intereson ĉie en la mondo. Lia nomo estas bonkonata. Li estis kaptita de la soveta sekreta polico kaj nur post la disfalo de Sovetunio oni skize scias pri lia sorto. Kelkaj monatoj post la militfino la pli ol sepdekjaraĝa Valdemar kaj lia edzino post longa, laciga vojaĝo revenis al Svedio tute senhavaj. Nur iom da vestaĵoj kaj kelkajn personajn posedaĵojn ili povis kunporti reen al la hejmlando. Iliaj monoj estis foruzitaj en la helplaboro, ilia sanstato estis tre malbona. En malgranda paroĥo Lerbo, proksime al la urbo Katrineholmo en meza parto de gubernio Sodermanlando en Svedio, ili dum multaj jaroj vivis en tre modestaj kondiĉoj. En Hungario la agoj de Valdemar kaj Nina Langlet estas vaste konataj. Honore al ili lernejo en Budapeŝto portas la nomon Langlet. De la ŝtato Israelo li estas honorigita kiel "Justaj Gojoj". En Svedio, lia hejmlando, ne multaj hodiaŭ scias kiuj estis la geedzoj Langlet kaj ankoraŭ malpli multaj scias ion pri ilia granda, heroa kaj vivoriska laboro por suferantaj viktimoj de milito kaj rasismo.

Verkoj de Valdemar kaj Nina Langlet


- Valdemar Langlet: Till häst genom Ungern. 1934 (sveda lingvo)
- Valdemar Langlet: Verk och dagar i Budapest. 1946 (sveda lingvo)
- Nina Langlet: Kaos i Budapest. 1982 (sveda lingvo) Pri Valdemar kaj Nina Langlet:
- Henry Thomander: Valdemar Langlet - heroo en la ombro de Wallenberg.
- La Espero - Org. de Sveda Esperantofederacio, 1991:1
- Henry Thomander: Valdemar Langlet - en hjälte i Wallenbergs skugga
- Södermanlands Nyheter, 1992 04 03. (sveda lingvo)
- Kalle Kniivilä: Esperantisto kontraŭ malhomeco Esperanto – Organo de UEA, 1995:5.
- Agneta Emanuelsson: Valdemar Langlet - en glömd hjälte. (sveda lingvo)
- Björn Runberg: Valdemar Langlet - räddare i faran. (sveda lingvo) =Eksteraj ligiloj


- [http://www.algonet.se/~hentho/heroo.html Valdemar kaj Nina Langlet]
- [http://www.geocities.com/Athens/Ithaca/1569/biografio.html Biografio]
- [http://www.kniivila.net/tekstoj/BUDAPE0.htm Kaoso en Budapeŝto] Kategorio:Svedaj esperantistoj Kategorio:Ruĝa Kruco Kategorio:Dua Mondmilito

Armin MUELLER-STAHL

Kino > Aktoroj > Armin MUELLER-STAHL ---- Armin MUELLER-STAHL [armin miler-ŝtal] (naskiĝis la 17-an de decembro, 1930) estas germana aktoro. Armin Mueller-Stahl naskiĝis en Tilsit (nuntempe: Sovetsk en Rusio). Post la Dua Mondmilito lia familio devis forlasi siajn hejmregionon kaj transloĝiĝis al Berlino. Kiel junulo Armin deziris fariĝi violonisto, sed ekde la 1950-aj jaroj li ekinteresiĝis pri la aktorado kaj sekvis tiun ĉi vojon. Post kelkjara teatra kariero en Orienta Berlino li en la jaro 1956 ricevis sian unuan filmrolon. Pro problemoj kun la registaro de GDR li en la jaro 1980 elmigris al FRG, kie li povis konfirmi sian reputacion kiel elstara karaktera rolulo. Sukcese li ankaŭ elprovis sin en Usono kaj aliaj landoj. Pro epizoda rolo en la filmo Shine li en la jaro 1997 estis nomumita por Oskaro.

Listo de filmoj

En GDR


- Heimliche Ehen (1956)
- Fünf Patronenhülsen (1960)
- Königskinder (1962)
- Nackt unter Wölfen (1963)
- Ein Lord am Alexanderplatz (1967)
- Tödlicher Irrtum (1970)
- Der Dritte (1972)
- Die Hosen des Ritters von Bredow (1973)
- Die sieben Affären der Dona Juanita (1973)
- Kit & Co. (1974)
- Jakob der Lügner (1975)
- Nelken in Aspik (1976)
- Die Flucht (1977)
- Geschlossene Gesellschaft (televida produktaĵo, 1978)

En FRG


- Lola (1981)
- Die Sehnsucht der Veronika Voss (1982)
- Oberst Redl (1984)
- Bittere Ernte (1984)
- Momo (1985)
- Das Spinnennetz (1986)
- Die Manns (televidproduktaĵo, 2001)

Internaciaj produktaĵoj


- Music Box (Usono, 1989)
- Night on Earth (Usono, 1991)
- Kafka (Usono/Britio/Francio, 1991)
- Taxandria (Belgio/Germanio/Francio, 1994)
- Shine (Usono, 1996)
- The Game (Usono, 1997)
- The X-Files (Usono, 1998)
- Jakob the Liar (Usono, 1999)
- The 13th Floor (Usono/Germanio, 1999)
- Pilgrim (Kanado/Meksiko/Britio, 1999)
- The Long Run (Sudafriko/Usono, 2000)

Listo de verkoj


- Unterwegs nach Hause (memoroj, 1997) MUELLER-STAHL, ARMIN

Milla JOVOVICH

Filmo Filmo Militza Natasha JOVOVICH (
- 17-a de decembro de 1975 en Kievo, Ukrainio; ruse: Милла Наташа Йовович, Milla Nataŝa Jovoviĉ) estas rusa fotomodelulo, aktorino, muzikistino kaj dizajnistino. Ŝi estas unu el la internacie plej konataj fotomodeluloj, kiu ankaŭ sukcesa kiel akrotino. Ekde 1994 havas ŝi usonan ŝtatanecon. Ŝi parolas serbe, ruse, france, angle.

Vivo

Ŝiaj gepatroj estas la serba kuracisto Bogić Jovović kaj la rusa aktorino Galina Loginova Jovović. Ŝia familio translokiĝis en ŝia 5-a aĝo al Sacramento, Kalifornio. Ŝia patrino kuraĝigas ŝin jam fruaĝe por iĝi aktorino. Kiam six aĝas 9, ekvizitas instruon pri akotrludo. La fotomodelulan karieron komencas ŝi en aĝo 11. Unu jaron poste ŝi aperas sur kovrilpaĝo de usona gazeto Mademoiselle, kio ekas akran debaton pro temo junuloj kiel fotomodeluloj. (legu: pedofilio) Samjare nomis lin Richard Avedon kiel unu el la „plej neforgeseblaj virinoj de Revlon” (Revlon's most unforgettable women). Inter la modeluladoj, laboras ŝi plej ofte pri sia aktorina kariero. En aĝo de 13 ricevas ŝi flankrolon en la filmo Two Moon Junction, tri jarojn psote ĉefrolon en La reveno al la blua laguno. En 1992 ludas ŝi kun Christian SLATER en Kuffs kaj akiris roleton en la biografia filmo de Charlie CHAPLIN, Chaplin. Jovoviĉ geedziĝis en aĝo de 16 kun filma partnero Shawn Andrews, kun kiu ŝi konatiĝis dum surbendigo de sia sekva filmo Dazed and Confused (Reĝisoro: Richard Linklater). La geedziĝon nuligis post du monatoj sia patrino. (kasacio]) En 1994, ŝi ricevas kontrakton ĉe EMI Records kaj publikigas sub tiu etikedo sian unuan albumon The Divine Comedy, kiun ŝi skribis jam en aĝo de 15 kaj surbendigis en aĝo de 16. Ĝi ricevas kelkajn bonajn kritikojn, sed restas malantaŭ la atendoj. En 2002 aperas ŝia dua albumo The Peopletree Sessions. En 1997 ŝi geedziĝas kun Luc BESSON, reĝisoro de scienc-fikcia filmo La kvina elemento, en kiu Jovoviĉ ludis la virinan ĉefrolon kaj iĝas stelulo. Ŝi ankaŭ ludis sub lia reĝisorado – post du jaroj – la francan nacian heroon kaj sanktulon Johana de Orleans. En 1999 ŝi denove divorcas. En 2004 fondas ŝi kun Carmen HAWK la modan firmaon Jovovich-Hawk. La vendado okazas tra usona vendejo Fred Siegel en Los Angeles. En 2005 ŝi malfermas sian propran butikon en New York.

Filmoj


- 1988 The Night Train to Kathmandu (TV) - Lily McLeod
- 1988 Two Moon Junction - Samantha Delongpre
- 1991 Return to the Blue Lagoon - Lilli
- 1992 Chaplin - Mildred Harris
- 1992 Kuffs - Maya Carlton
- 1993 Dazed and Confused - Michelle Burroughs
- 1997 The Fifth Element - Leeloo
- 1998 He Got Game - Dakota Burns
- 1998 The Fifth Element - Leeloo
- 1999 The Messenger: The Story of Joan of Arc - Johana de Arko
- 2000 The Claim - Lucia
- 2000 The Million Dollar Hotel - Eloise
- 2001 Zoolander - Katinka Ingabogovinanana
- 2002 Dummy - Fangora 'Fanny' Gurkel
- 2002 Resident Evil - Alice
- 2002 The House on Turk Street - Erin
- 2002 You Stupid Man - Nadine
- 2004 Resident Evil: Apocalypse - Alice
- 2005 45 - (filmata)
- 2005 Ultraviolet - Violet
- 2005 Fade Out (filmata)

rete


- [http://www.millaj.com/ oficiala paĝo (angle)]
- [http://www.westlord.com/millajovovich/ Milla Jovovich Webpage] ja:ミラ・ジョヴォヴィッチ

1833

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1833 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1833 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Brita Imperio: Sklaveco leĝe malpermesata en ĉiuj teritorioj.

Naskiĝoj


- 20-a de aŭgusto : Benjamin HARRISON
- 21-a de oktobro : Svedio : Alfred NOBEL

Mortoj


- 29-a de julio : Britio : William WILBERFORCE
- 17-a de decembro : Germanio : Kaspar HAUSER ----
1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1833년 simple:1833

Kaspar HAUSER

Pedagogio > sovaĝaj infanoj ---- La 26-an de majo 1828 mistera persono aperis en Nurenbergo : mizere aspektanta 16-jara junulo, kiu parolis strangan, apenaŭ kompreneblan lingvaĵon, kaj kiu nomis sin Kaspar HAUSER. La mensa kaj korpa stato de tiu ĉi junulo tuj kaptis la atenton de pedagogoj, juristoj kaj teologoj, kiuj ekzamenis lin kaj instruis al li paroli, legi kaj skribi. Montriĝis, ke la junulo estis pasiginta longan tempon tute izolite en kelo. Tamen la mistero pri lia familia fono neniam solviĝis, kvankam la supozoj abundis. Unu teorio pri lia deveno ekzemple asertis, ke li estis princo, kiun oni pro dinastiaj kialoj tuj post la naskiĝo interŝanĝis por mortonta bebo – sed gentesto en la jaro 1996 finfine malkonfirmis tion. Ankaŭ la cirkonstancoj de lia frua morto restas malklaraj: Supozeble la pikvundoj, kiuj mortigis lin la 17-an de decembro 1833, estis la sekvoj de atenco, sed oni ankaŭ ne malpruvis la eblon, ke li mortigis sin mem. Fakto estas, ke la fenomeno Kaspar Hauser inspiris kaj ĝis nun inspiras aron da sciencistoj, verkistoj kaj filmistoj. Famaj ekzemploj estas la dramo Gaspar Hauser (1838) de la franco Adolphe Philippe DENNERY, la romano Caspar Hauser oder Die Trägheit des Herzens (1908) de la germana aŭtoro Jakob WASSERMANN kaj la dramo Kaspar (1968) de la aŭstro Peter HANDKE. Kurt TUCHOLSKY i.a. uzis la pseŭdonimon Kaspar Hauser. ko:카스파 하우저

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


1907

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1907 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1907 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo.
- 1-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro.
- Fonditaj Brazila Esperanto-Ligo, Societo Sankta Katarino kaj La Verda Stelo Antverpeno.
- Aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe.
- Henri VALLIENNE publikigis la unuan E-an originalan romanon " La Kastelon de Prelongo".
- Ivan ŜIRJAEV publikigis la E-an originalan rakonteton "La Ciganino" en brajla preso.
- Paul BOULET publikigis Francan Gramatikon por Esperantistoj kaj Tri Monologojn.
- Eklernis Esperanton: Aldo Ferdinando SCHMUCKER, Albin SANDSTRÖM, Péter TÖRÖK, Lehman WENDELL, Carl Johan JOHANSSON, Josep M. TERRICABRAS, Anders ROSENBERG, Rolf BUGGE PAULSEN, John Edgar McFADYEN, Albin Henning HALLDOR, Josep ALBAGÉS VENTURA, Julius GLÜCK, Julia FERNANDES kaj Peteris KIKAUKA.
- René de SAUSSURE proponas spesmilon.
- Fonditaj la Esperanto-Grupoj de Kenigsbergo kaj Santiago.
- Ido, Novslava lingvo, Novilatiino, Magistra lingvo kaj Apolema kreitaj.
- Fundamento tradukita al Slovaka lingvo.
- Ekaperis Brazila Revuo Esperantista.
- Fondita Brazila Ligo Esperantista.
- SIFO bombatencis Manchu-admiralon en Kantono.
- 23-a de januaro: Usono: Charles CURTIS fariĝis la unua usona indiana senatano.
- Usona subŝtato Indianao kiel unua proklamas leĝon pri truda steriligado de kelkaj malsanuloj kaj de la "vaguloj" kaj "nenitaŭguloj". Pliposte ĝis 30 subŝtatoj kaj aliaj landoj starigos similan leĝon.
- 16-a de novembro : Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono.
- Butano: monarkio establiĝis.
- The iron heel ("La fera kalkanumo") de Jack LONDON
- En islama universitato de Aligarh (Hindio) kreitis lernejo por la virinoj.

Naskiĝoj


- Donald R. DUNCAN
- Roberto das NEVES
- Milivoje PAVLOVIĆ
- Hasan KOCAMAN
- Adolf BARTOŠÍK
- 1-a de februaro : Günter EICH
- 19-a de februaro : Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD
- 11-a de marto : Georg MAURER
- 14-a de aprilo : Ladislav BOHÁČ
- 12-a de majo : Katharine HEPBURN
- 13-a de majo : Daphne DU MAURIER
- 22-a de majo : Britio : Laurence OLIVIER
- 26-a de majo : John WAYNE
- 31-a de majo : Britio : Peter FLEMING
- 10-a de junio : Petro FIRU
- 6-a de julio : Frida KAHLO
- 16-a de julio : Barbara STANWYCK
- 31-a de aŭgusto: Johannes WESTEN
- 15-a de septembro : Fay WRAY
- 14-a de novembro : Svedio : Astrid LINDGREN
- 28-a de novembro : Italio : Alberto MORAVIA

Mortoj


- 2-a de februaro : Rusio : Dmitri Mendeleev
- 16-a de februaro : Giosuè CARDUCCI
- 7-a de septembro : Sully PRUDHOMME
- 29-a de novembro: Marko ZAMENHOF
- 17-a de decembro: William THOMSON, pli bona konata Lordo KELVINO, inventisto de la absoluta sistemo por temperaturo.
- Norvegio : Edvard GRIEG
- E. Martyn WESTCOTT ----
1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1907年 ko:1907년 simple:1907 th:พ.ศ. 2450

1909

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1909 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1909 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 5-a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono.
- 2-a Brazila Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo.
- Masgrau Jacint BREMON fariĝis prezidanto de Espero Kataluna.
- Eklernis Esperanton: Jenö FUCHS, Josef SCHMALZL, Josef PONTZ, Carlos DOMINGUES, Saul J. JAFFE, Josep GRAU-CASAS, Christian Petersen HEILSKOV, Marie LARROCHE, kaj Mikaelo GABRIELO.
- LU Ŝi-Ŝin komencis propagandi Esperanton.
- publikita "Dumil novaj vortoj" de Paul BOULET.
- Eko de publikiĝo de Esperanta Biblioteko Internacia.
- Unua Esperanto-klubo en Kolombio.
- Fonditaj Ruslanda Ligon Esperanta kaj Esperanto-Klubo en Aarhus.
- Jazyk všeslovanský a esperanto publikita de Josef KRUMPHOLC.
- Kreitaj planlingvoj Adamitik, Perfektlingvo kaj Salvador.

Naskiĝoj


- 15-a de januaro: ŜIMOMURA Joŝiŝi
- 10-a de februaro: KURIJAMA Ioe
- 27-a de marto : Golo MANN
- 24-a de aprilo : Bernhard GRZIMEK
- 4-a de aŭgusto : Eva KEMLEIN
- 7-a de septembro : Elia KAZAN
- 28-a de oktobro : Francis BACON, pentristo
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF
- Ivo LAPENNA
- Nikola ALEKSIEV
- E. Stavro PATSURIS
- Engelbrecht HANSEN

Mortoj


- 8-a de aprilo : Danio : Kopenhago : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 22-a de julio : Detlev VON LILIENCRON
- 27-a de oktobro : George COX
- 17-a de decembro : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- Usono : Pensilvanio: Henry Lee FISHER ----
1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1909年 ko:1909년 simple:1909 th:พ.ศ. 2452

Leopoldo la 2-a (Belgio)

Leopoldo la 2-a, naskita kiel Louis Philippe Marie Victor de Saksio-Koburgo-Goto je la 9-a de aprilo 1835 en Bruselo kaj mortinta je la 17-a de decembro 1909, estis la dua reĝo de la Belgoj. Li regis de la morto de sia patro, Leopoldo la 1-a, je la 10-a de decembro 1865, ĝis sia morto. Leopoldo edziĝis al Maria Henrieto de Aŭstrio kaj havis kun ŝi kvar gefilojn:
- Louise, 1858 - 1924
- Leopold, 1859 - 1869
- Stefanie, 1864 - 1944
- Clementine, 1872 - 1955 Post mortiga akcidento de lia sola filo Leopold en 1869 lia frato Filipo iĝis tron-heredonto, sed ankaŭ li mortis, en 1905, antaŭ la reĝo. Tial posteulo de Leopoldo la 2-a iĝis lia nevo Alberto, filo de Filipo. Leopoldo la 2-a havis la reputacion de elstara diplomato kaj negocisto; li iĝis konata precipe pro sia "privata" kolonio "Libera Ŝtato Kongo", kiun li en 1884 dekretis sia privata posedaĵo. En 1908 la belga registaro aneksis la ŝtaton kaj nomis ĝin Belga Kongo (nuna Demokratia Respubliko Kongo). En la intertempo Leopoldo riĉigis sin per eksporto de eburo kaj kaŭĉuko, por kio li establis teroran reĝimon kun sklaveco, forhako de manoj kaj kapumado. Varias la taksoj pri la nombro de viktimoj: La brita diplomato Roger Casement parolas pri 3 milionoj en 12 jaroj, Peter Forbath taksas minimume 5 milionojn, Adam Hochschild 10 milionojn, kaj laŭ Encyclopedia Britannica la loĝantaro malkreskis de 20 ĝis 30 milionoj al nuraj 8 milionoj. Kvin tagojn antaŭ sia morto Leopoldo edziĝis kun baronino Blanche DELACROIX, kun kiu li jam havis du filojn, kiujn li preferis al la filinoj de sia unua edzino. Pro tio kaj pro lia krima ekspluatado de Kongo li tiutempe estis malŝatata de preskaŭ ĉiuj. Kategorio:Belgaj reĝoj ja:レオポルド2世 (ベルギー王)

Listo de belgaj reĝoj

Tiu listo estas listo de Reĝoj de la Belgoj, ekde 1830, dato de la fondo de la nuntempa belga ŝtato. Kategorio:Belgio ja:ベルギーの国王

COSTA e SILVA

Arthur da COSTA e SILVA estis la plej akra diktatoro de Brazilo, naskiĝis en Taquari en la 3-a de oktobro de 1902 kaj mortis en la Rio-de-Ĵanejro en la 17-a de decembro de 1969. Estis prezidento de Brazilo de 1967 ĝis 1969. COSTA e SILVA dekretis la AI-5, leĝo kiu igis legitimis ĉiujn diktatorecajn agojn. Filo de madejranoj, li estis brila lernanto de militaj lernejoj de Porto Alegre kaj Realengo (Rio-de-Ĵanejro). Iĝis oficiraspiranto en 1921, kaj dua klasa lieŭtenanto en 1922, kiam patoprenis ribelon de la 1-a Infanteria subbataliono. Li studis strategion en Usono en 1944. Iĝis generalo en 1952 kaj unua klasa generalo en 1961. João GOULART formovis lin el komando de 4-a Terarmeo pro lia troa aŭtoritareco en 1963. Ative partoprenis de puĉo kontraŭ Goulart kaj fariĝis Ministro de Milito de CASTELLO BRANCO. Estis trudita kiel prezidento de armeo al parlamento en la 3-a de oktobro de 1966, kaj enoficiĝis en la 15-a de marto de 1967. En aŭgusto 1968, deputito Márcio MOREIRA ALVES rekomendis, en parlamento, ke knabinoj ne plu dancu kun studentoj de milita lernejo, kiel protesto kontraŭ la milita registaro. La prezidento kunvokis la "Konsilantaron pri Nacia Sekureco" kaj dekretas la institucian agon 5 (AI-5), kiu permesas al li malfermi la parlamenton kaj abrogacii rajton. Dum lia diktatoreco, multaj homoj estis arestitaj, mortaj kaj ekzilitaj pro politikaj kialoj. Li suferis cerban trombozon en la 31-a de aŭgusto 1969 kaj estis anstataŭigita de triunvirato de generaloj. Li mortis tuj poste en 17-a de aŭgusto. kategorio:Brazilo

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro ka