Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
17-a De Julio

17-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 17-a de julio ---- La 17-a de julio estas la 198-a tago de la jaro (la 199-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 167 tagoj restas. Je la 17-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1936 : La hispana armeo puĉas en Afriko. Ekas la Hispana Enlanda Milito
- 1948 : Suda Koreio akiras sian konstitucion
- 1955 : Disneyland malfermita
- 1979 : Nikaragva prezidanto Anastasio SOMOZA rezignis kaj fuĝis al Usono

Naskiĝoj


- 1787 : Friedrich KRUPP
- 1870 : John Edgar McFADYEN
- 1920 : Juan Antonio SAMARANCH
- 1935 : Donald SUTHERLAND
- 1954 : J. Michael STRACZYNSKI

Mortoj


- 1790 : Adam SMITH, skota ekonomiisto
- 1918 : Clarence BICKNELL
- 1930 : Arnold MIMBECK
- 1957 : John COLTRANE, ĵazmuzikisto
- 1959 : Billie HOLIDAY, kantistino

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:7月17日 ko:7월 17일 simple:July 17 th:17 กรกฎาคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Hispanio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio ---- Dosiero:es.gif Hispanio - España Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].

Ĝeneralaj informoj


- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado ----

Administra organizado

Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio

Lingvoj

Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska Vidu:
- Lingvoj de Hispanio

Geografio

La ĉefaj riveroj estas Miño (
- ), Doŭro (
- ), Taĵo (
- ), Gvadiano (
- ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia. (
- ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj": Mapo de aŭtonomaj komunoj

Naciaj Parkoj


- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)]) ----

Historio de Hispanio

Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio :Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio

Prahistorio

Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

Antikva epoko

Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo. (fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj. 409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

Mezepoko

711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo. 900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo. 1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon 1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon. 1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

Moderna epoko

1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon. 1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro. Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio. Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

Nuntempa epoko

Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi. 1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko. 1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko. 1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn. 1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion. 1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio. 1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro). 1986: Hispanio aniĝas EEK-n. 2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12) fiu-vro:Hispaania ja:スペイン ko:에스파냐 ms:Sepanyol simple:Spain th:ประเทศสเปน zh-min-nan:Se-pan-gâ

1948

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1948 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1948 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 33-a Universala Kongreso de Esperanto en Malmö.
- Gersi Alfredo BAYS eklernis Esperanton.
- 1-a de januaro : Italio akiras sian konstitucion.
- Luksemburgio deprenas el sia konstitucio la artikolon pri neŭtraleco.
- 5-a de majo : Okazis la unua oficiala festa "tago de la infanoj" en Japanio
- 14-a de majo : Israelo deklaras sin sendependa, juda ŝtato. Hajm WEIZMAN elektatas unua prezidento. Postsekvas sendependeciga milito.
- Kolombio : Novaj tumultoj.
- UAE: Ras-Al-Ĥajmo: emiriĝas Saqr Bin Muhammad al-Qasimi.
- Aniĝas al UNO : Birmo.
- 10-a de decembro: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj adoptiĝis de la UNO.
- 16-a de decembro: La tabulludo Skrablo publikiĝis.
- Jaroslav MAŘÍK enesperantigis la Ĉeĥoslovakan konstitucion
- Koreio fariĝis respubliko.
- Fonditaj urboj Glenrothes en Britio kaj Paŭlo-Afonso en Brazilo.
- Kreitaj planlingvoj Europa latine kaj Lingo.

Naskiĝoj


- Karel DANĚK
- WACHA Balázs
- 12-a de aprilo : Germanio : Joseph Martin FISCHER ("Joschka FISCHER")
- 28-a de junio : Kathy BATES
- 21-a de julio : Cat STEVENS

Mortoj


- 30-a de januaro : Mohandas K. GANDHI
- 9-a de aprilo : Kolombio : Jorge Eliecer GAITÁN
- 4-a de julio: MONTEIRO LOBATO
- 17-a de septembro : Svislando : Emil LUDWIG ----
1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1948 ja:1948年 ko:1948년 simple:1948 th:พ.ศ. 2491

1955

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1955 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1955 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 40-a Universala Kongreso de Esperanto en Bolonio.
- 3-a Landa Kongreso de ELNA.
- Translokiĝo de la Centra Oficejo de UEA el Anglio al Roterdamo.
- Reviviĝo de la Esperanto-movado en Sovetunio
- Eklernis Esperanton: Leopoldo KNOEDT.
- James Cooke BROWN ekkreis Loglanon.
- Kreita Eŭropa lingvo.
- 1-a Kongreso de Interlingvao.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- 1-a de januaro: fondita la unua Kampara Ligo en Brazilo.
- 1-a de januaro: Sudano sendependiĝis.
- 15-a de januaro: Inaugurita la Hidreletrikejo de Paŭlo-Afonso.
- 20-a de marto: sendependenco de Tunizio.
- 5-a de aprilo: Winston CHURCHILL eksiĝis ĉefministro de Britio.
- 15-a de aprilo: komisiono elektas lokon kie estis konstruota Braziljo.
- 15-a de majo: Aŭstrio : Sendependeco unuafoje postmilite ekrekonata.
- 19-a de majo: Aŭstrio deklaris porĉiaman neutralecon.
- 23-a de septembro: Argentino : Juan Domingo PERÓN eksprezidentiĝas pro puĉo.
- Aniĝas al UNO: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio.
- Japanio : Ekregas LDP.
- Anglio : Liverpool : ekesto de Beatles
- Usono : Aŭtobusa bojkoto en Montgomery, Alabamo, por civilaj rajtoj por nigruloj.

Naskiĝoj


- 18-a de januaro : Kevin COSTNER
- 20-a de januaro : JORGOS
- 9-a de marto : Ornella MUTI
- 11-a de marto : Nina HAGEN
- 19-a de marto : Bruce WILLIS
- 12-a de aŭgusto : Heintje
- Solen'
- Gaston Hoessélo EBOE

Mortoj


- José GARZÓN RUIZ
- Josef BARVÍŘ
- Jan Amos KAJŠ
- 11-a de marto : Alexander FLEMING
- 10-a de aprilo : Pierre TEILHARD DE CHARDIN
- 18-a de aprilo : Albert EINSTEIN
- 12-a de aŭgusto : Svislando : Thomas MANN
- 25-a de aŭgusto : Heinrich SPOERL
- 30-a de septembro : Usono : James DEAN
- 1-a de novembro : Dale CARNEGIE
- 23-a de decembro : Francisco GAVIDIA ----
1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1955年 ko:1955년 simple:1955 th:พ.ศ. 2498

Disneyland

Disneyland aŭ Diznilendo estas tiuj amuzparkoj, kiuj konstruiĝas laŭ la ideoj de Walt DISNEY. La unuan Diznilendon, kiu estis malfermiĝis en 1955 far Disney mem en kalifornia Anaheim, sekvis similaj amuzparkoj sur aliaj kontinentoj. Por la planado kaj konstruo de Disneyland-parkoj respondecas la branĉo Walt Disney Parks and Resorts de Walt Disney Company.

Disneyland-parkoj

Disneyland Resort en Kalifornio (1955)

La originala Disneyland estis malfermita en Kalifornio en 1955 en Anaheim. Post 30 jarojn, la 24-an de aŭgusto de 1985, oni salutis la 250-milionan vizitanton.
- vidu: Disneyland Resort

Walt Disney World Resort en Florido (1971)

La plej granda Disneyland estas Walt Disney World Resort proksime al Orlando, Florido, Usono, kies surfaco estas pli ol 12.000 hektaroj. Tiel ĝi estas ankaŭ la plej granda amuzparko de la mondo. Disney World estis en oktobro de 1971 kaj kostis ĉ. 400 milionojn da USD.
- vidu: Walt Disney World Resort

Tokyo Disney Resort (1983)

La plej vizitata Disneyland kaj samtempe la plej viziatta amuzparko de la mondo estas la Disneyland en Tokio, kiu allogis en la jaro 1997 17,83 milionojn da homoj. Disneyland en Tokio malfermiĝis la 15-an de aprilo de 1983 kaj havas la surfacon de 46,25 ha.
- vidu: Tokyo Disney Resort

Disneyland Resort Paris (1992)

La sola eŭropa Disneyland estis konstruita en la regiono Marne-la-Vallée ĉe Parizo kaj malfermita en 1992.
- vidu: Disneyland Resort Paris

Hong Kong Disneyland (2005)

Oni planas Disneyland-on en Hongkong kun malferma dato 2005.
- vidu: Hong Kong Disneyland ja:ディズニーランド ko:디즈니랜드 simple:Disneyland

1979

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1979 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj Jaroj: 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1979 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Esperantujo


- 64-a Universala Kongreso de Esperanto en Lucerno.
- Dekerido eklernis Esperanton.
- UEA malfermas oficejon en Novjorko.

Afriko


- Angolo : J. E. DOS SANTOS estas elektita kiel prezidanto.
- Centr-Afrika Respubliko : Jean-Bedel BOKASSA estas detronigita de David DAKO.
- Malio : la militistoj renversiĝas.
- Maroko okupacias Okcidentan Saharon, kontraŭ la pretendo de Maŭritanio.

Ameriko


- 22-a de februaro : Sent-Lucio sendependiĝas kaj aniĝas al UNO.

Azio


- Irako : Saddam Hussein fariĝas ŝtatprezidanto.
- Irano prezentas monarkion.
- Sovetunio ekatakas Afganion, laŭdire por subteni komunismiĝon tie.

Naskiĝoj

Mortoj


- Stanislav BUBENÍČEK
- Ludvík SVOBODA
- 9-a de februaro : Britio : Dennis GABOR, sciencisto
- 7-a de aprilo : Bruno APITZ, verkisto
- 10-a de aprilo : Nino ROTA, komponisto
- 11-a de junio : John WAYNE, aktoro
- 16-a de junio : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 21-a de julio : Ludwig RENN, verkisto
- 26-a de aŭgusto : Finnlando : Mika WALTARI
- 19-a de oktobro : Richard FRIEDENTHAL ----
1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1979 ja:1979年 ko:1979년 simple:1979 th:พ.ศ. 2522

John Edgar McFADYEN

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M John Edgar McFADYEN (mkfadjen), B. A. (Oxon), M. A., D. D., skoto, prof. de lingvo, literaturo kaj teologio de Malnova Testamento ĉe Universitato de Glasgow. Naskiĝis en la 17-a de julio 1870 en O. Esperantistiĝis 1907 en Chautauqua, Usono.

1920

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.

Naskiĝoj


- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN

Mortoj


- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER ----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1920年 ko:1920년 simple:1920 th:พ.ศ. 2463

1935

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1935 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1935 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 27-a Universala Kongreso de Esperanto en Romo.
- Oficialigo de sufikso -end.
- Eugen WÜSTER lasis Esperanton pro Okcidentalo.
- Universal Esperanto estas proponita de René de SAUSSURE.
- Kreitaj planlingvoj American Cosmo, Rapidvortoj kaj Sona.
- Irano petas al la mondo nomi ĝin tiel ĉi, ne "Persio".
- Kroniko.
- Carl VON OSSIETZKY gajnis la Premion Nobel de Paco.

Naskiĝoj


- 4-a de februaro : Martti TALVELA
- 16-a de aprilo : Sarah KIRSCH
- 13-a de junio : Christo kaj Jeanne-Claude
- 17-a de julio : Donald SUTHERLAND
- 25-a de septembro : Maj SJÖWALL
- 8-a de novembro : Francio : Alain DELON
- 1-a de decembro : Usono : Woody ALLEN

Mortoj


- 29-a de majo : Josef SUK
- 21-a de decembro : Germanio : Kurt TUCHOLSKY ----
1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1935年 ko:1935년 simple:1935

1954

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1954 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1954 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 39-a Universala Kongreso de Esperanto en Haarlemo.
- Ĝenerala Konferenco de UNESCO en Montevideo rekonas la rezultojn atingitaj per Esperanto por la proksimigo de la popoloj;
- Ekis konsultaj rilatoj inter UNESCO kaj UEA
- Fondita Praga Esperanto-Klubo.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- 2-a Landa Kongreso de ELNA.
- 18-a de majo : la Ĉefa Juĝaro de Usono regis kontraŭ rasoapartecon en publikaj lernejoj
- 1-a de novembro : Komencis la Alĝeria milito por memstaro.

Naskiĝoj


- Jan POSPÍŠIL
- Krys UNGAR
- 9-a de aprilo : Dennis QUAID
- 17-a de julio : J. Michael STRACZYNSKI
- 1-a de oktobro : Stanislava Chrdlová

Mortoj


- 23-a de junio : Alan TURING, komputika pioniro
- 13-a de julio : Frida KAHLO
- 14-a de julio : Hispanio : Jacinto BENAVENTE
- 19-a de decembro: Frans G. BENGTSSON
- Giacomo BIANCHINI ----
1949 | 1950 | 1951 | 1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1954年 ko:1954년 ms:1954 simple:1954 th:พ.ศ. 2497

J. Michael STRACZYNSKI

Literaturo > Anglalingva Literaturo > J. Michael STRACZYNSKI < Angla Lingvo ---- J. Michael STRACZYNSKI [ĝej majkl straZINski] (naskiĝis la 17-an de julio, 1954) estas usona verkisto kaj televidprodukisto, plejparte de sciencfikcio. Li estas plej konata pro sia epopea televidserio "Babylon 5", de kiu li verkis pli ol duonon da la episodtekstoj dum ĝia kvinjara daŭro. Nuntempe, li adminstre produktas kaj verkas tekstojn por lia plejlasta televidprojekto, "Jeremiah". Straczynski ankaŭ verkis tri hororromanojn: Othersyde ("Aliaflanko"), Demon Knight ("Demona Kavaliro"), kaj Tribulations ("Afliktoj"), kaj diversajn novelojn. Li estas ŝatanto de komikso ekde sia infanaĝo, kaj nun verkas tri komiksseriojn: la proprajn kreaĵojn "Midnight Nation" ("Nacio de Noktomezo") kaj "Rising Stars" ("Leviĝantaj Steloj"), kaj la longdaŭran "Amazing Spider-Man" ("Miriga Araneulo").

Adam SMITH

Adam SMITH (1723-1790) estis skota ekonomikisto kaj filozofo. Li famiĝis pro lia influa libro La Riĉo de Nacioj (1776). Smith estis la filo de la kontrolisto de la dogano ĉe Kirkaldy, Fife, Skotlando. Lia preciza naskiĝotago estas nekonata. Tamen, li estis baptata ĉe Kirkcaldy je 5-a de junio, 1723. Lia patro jam mortis ses monatoj antaŭe. Kiam li aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn, Smith iris al la Universitato de Glasgovo, kie li studis moralan filozofion sub "la neniam forgesinda" Francis HUTCHESON (tiel nomata de Smith). En 1740 li eniris la Kolegion Balliol de la Universitato de Oksfordo, sed kiel William Robert SCOTT diris, "la Oksfordo de lia tempo donis malmulte aŭ neniom da helpo al li por tio, kio iĝis lia dumviva laboro," kaj li rezignis lian stipendion en 1746. En 1748 li komencis publike prelegi ĉe Edinburgo sub la patronado de Lord Kames. Kelkaj de tiuj prelegoj pritraktis retorikon kaj beletron, sed malfrue li entreprenis la temon de "la progreso de riĉeco," kaj ĝi estis tiam, dum liaj mezaj aŭ malfruaj dudekkelkaj jaroj, kiam li unue eksplikis la ekonomikan filozofion de "la evidenta kaj simpla sistemo de natura libereco" kiu li malfrue proklamis al la mondo en lia Esploro de la Naturo kaj Kaŭzoj de la Riĉo de Nacioj. Ĉirkaŭ 1750 li renkontis David HUME, kiu iĝis unu el la plej intimaj de lia multaj amikoj. Je 1751 Smith estis nomata profesoro de logiko ĉe la Universitato de Glasgovo. Je 1752 li transiĝis al la seĝo de morala filozofio. Lia prelegoj protraktis la kampojn de etiko, retoriko, juro kaj politika ekonomiko, aŭ "polico kaj enspezo". Je 1759 li eldonis lia Teorio de Moralaj Sentoj", kiu enhavis kelkajn de liaj Glasgovaj prelegoj. Ĉi tiu verko, kiu konstatis la reputacion de Smith je lia propra tempo, rilatas al la ekspliko de morala aprobo kaj malaprobo. Lia kapablo de flua, persvada, kvankam iom retorika, argumento estas tre evidenta. Li bazis lian eksplikon, nek sammaniere kiel la tria Lord Shaftesbury kaj Hutcheson, sur aparta "morala senso", nek (kiel Hume) certagrade sur utileco, sed sur simpatio. Ekzistas multe da diskutado pri kiom da kontraŭdiro aŭ kontrasto ekzistas inter la emfazo de Smith en Moralaj Sentoj pri simpatio kiel fundamenta homa motivo, kaj aliflanke, la ĉefa rolo de mem-intereso en La Riĉo de Nacioj. En la unua ŝajnas ke li plie emfazis la ĝeneralan harmonion de homaj motivoj kaj agadoj sub bonfarema Providenco, dum en la lasta, malgraŭ ĝenerala temo de la nevidebla mano kiu antaŭenigas la haromonion de interesoj, Smith trovas multajn pli okazojn por montri kazoj de konflikto kaj de la malvasta nesindonemo de homaj motivoj. Tiam Smith komencis doni pli da atento al juro kaj ekonomiko en liaj prelegoj kaj malpli al liaj teorioj de moraloj. Oni povas obteni impreson pri la evoluado de liaj ideoj pri politika ekonomiko de la notoj de liaj prelegoj kiuj studento skribis ĉirkaŭ 1763. Malfrue, E. Cannan redaktis ĉi tiujn (Prelegoj pri Justico, Polico, Enspezo kaj Armiloj, 1896). Ankaŭ oni povas obteni impreson de tio, kio Scott, ĝia malkovrinto kaj eldonisto, priskribis kiel "Frua Malneto de Parto de La Riĉo de Nacioj", kiu li datis ĉirkaŭ 1763. Je la fino de 1763 Smith obtenis lukran oficon de guvernisto de la juna duko de Buccleuch kaj rezignis lian oficon de profesoro. Dum 1764-66 li veturis kun lia lernanto, plejparte en Franco, kie li ekkonis tiaj intelektajn estrojn kiaj Turgot, D'Alembert, André Morellet, Helvétius kaj, precipe, Francois Quesnay, la ĉefo de la Fiziokrata skolo, kies verkojn li multe estimis. Kiam li rehejmeniris al Kirkcaldy li dediĉis multe da la sekvaj dek jaroj al lia granda verko, kiu aperis je 1776. Je 1778 li estis nomata al komforta posteno de komisaro de dogano en Skotlando kaj iris por loĝi kun lia patrino en Edinburgo. Li mortis tie je 17-a de julio, 1790, post dolora malsano. Li ŝajne dediĉis konsiderindan parton de lia enspezo al multnombraj sekretaj agoj de almozdonado. Mallonge antaŭ lia morto Smith detruis preskaŭ ĉiuj de liaj manuskriptoj. Dum liaj lastaj jaroj ŝajne li planis du maĵorajn traktaĵojn, unu pri la teorio kaj historio de juro kaj la alia pri la sciencoj kaj artoj. La postmorte eldonita Eseoj pri Filozofiaj Temoj (1795) eble enhavas partojn de tio kio estus la dua traktaĵo. La Riĉo de Nacioj iĝas tiel influa ĉar ĝi faris tiom por krei la temon de ekonomiko kaj evoluigi ĝin kiel aŭtonomia sistema fako. En la okcidenta modno, ĝi estas defendeble la plej influa libro pri la temo ĉiam eldonita. Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, aperis je 1776, ekzistis fortan senton favore al libera komerco en kaj Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomikaj suferoj kaj malriĉeco kauzite de la milito. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David HUME kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako hodiaŭ. Vidu: Historio de Ekonomika Pensado kaj Historio de Ekonomiko. Vidu ankaŭ: Principo de Adam Smith, kapitalismo. ja:アダム・スミス ko:애덤 스미스 ms:Adam Smith simple:Adam Smith th:แอดัม สมิท

Clarence BICKNELL

EdE-B Clarence BICKNELL (biknel), anglo, d-ro de matematiko. Naskiĝis en la 27-a de oktobro 1842 en Herne Hill (Anglujo), mortis en la 17-a de julio 1918 en Tenda, Cuneo (Italujo). Estis anglikana pastro, poste forlasis la eklezion. Venis Italujon en 1877. Konstruigis muzeon en Bordighera por enteni siajn kolektaĵojn botanikajn kaj arkeologiajn. Multe klopodis por blinduloj. Eksvolapükisto. Esperantisto de 1897, ĉeestis la unuan UK. Transskribis E-ajn verkojn brajlen. En 1910 fondis grupon en Bordighera, kiun li prezidis ĝis sia morto. Mone subtenis multajn E entreprenojn. Verkis multajn originalajn poemojn, kiuj aperis en La Revuo, The British Esperantist, (multaj restis manuskriptoj). Tradukis: Horacio de I.ord Macauley, 1906; Gvinevero de Tennyson, 1907; Rikoltado de la pecoj de Sturgis; Ŝakludo de Giacosa, 1915.

Eksteraj Ligoj

[http://www.geocities.com/cigneto/thcbio/b/bicknell_c.html Liaj himnoj en TTT-Himnaro Cigneta]
[http://www.bordighera.it/Approfondi/ApBICKNELL.htm Il museo biblioteca Bicknell] (en itala lingvo)

1930

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1930 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1930 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Apero de Plena Vortaro de Esperanto.
- Eklernis Esperanton: József PAPP, Milivoje PAVLOVIĆ, Angel Figuerola AUQUE kaj Hasan KOCAMAN
- Esperanto por ĉiuj verkita de Josef EISELT.
- Esperanto por Infanoj, Elektitaj Prozaĵoj de Heine en Esperanto, Anni kaj Montmartre, originala romaneto de R. Schwartz kaj Sennaciismo kaj internaciismo de Boris Lvoviĉ EJDELMAN publikitaj.
- Odo BUJWID faris propaganda vojaĝo tra norda Eŭropo.
- Fondita Internacia Cseh-Instituto de Esperanto en Hago kaj Organiza Oficejo de Klasbatala SAT Opozicio en Berlino.
- Kreitaj Baza Angla, Monda latino, Latinesko kaj Aliq.
- 18-a de februaro : Usono : Clyde TOMBAUGH malkovras la Plutonon

Naskiĝoj


- Germanio : Reinhard SELTEN
- 20-a de januaro : Buzz ALDRIN
- 8-a de februaro : Germanio : Eva STRITTMATTER
- 31-a de majo : Usono : Clint EASTWOOD
- 9-a de junio: Franca kanzonistino Barbara
- 5-a de aŭgusto : Neil ARMSTRONG
- 25-a de aŭgusto : Skotlando : Sean CONNERY
- 7-a de septembro : Baldueno la 1-a, kvina Reĝo de la Belgoj
- 8-a de septembro : Mario ADORF
- 8-a de decembro : Maximilian SCHELL
- 17-a de decembro : Armin MUELLER-STAHL

Mortoj


- Groenlando : Alfred WEGENER
- 27-a de februaro : John BUCHANAN
- 1-a de marto : Francesco BARBERI
- 2-a de marto : D. H. LAWRENCE
- 8-a de marto : William H. TAFT
- 14-a de aprilo : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 30-a de aprilo : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 7-a de julio : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 17-a de julio: Arnold MIMBECK
- 13-a de aŭgusto: Janos KISS
- 14-a de oktobro : NAKANO Ĉuiĉiro
- novembro: Gustaf HENRICLUNDQUIST
- 11-a de novembro: Daniel Henry LAMBERT ----
1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1930年 ko:1930년 simple:1930 th:พ.ศ. 2473

1957

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1957 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1957 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 42-a Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo.
- Fonditaj societo Bona Espero en Brazilo kaj Esperanto-klubo en Dobříš.
- Kreita Frater.
- Sovetunio lanĉis komsmen Sputnikon, la unuan artefaritansateliton de la Tero.
- Luksemburgio membriĝas en la Eŭropa Unio.
- Ganao sendependiĝas de Britio, aniĝante al UNO.
- Malajzio aniĝas al UNO.
- Francois DUVALLIER ekregas Haition.
- 20-a de aprilo : Perihelio de la kometo "Arend-Roland". Je kelkaj tagoj ĉirkaŭ la 25-a, ĝi montris sundirektan duan voston. Ĝia orbito aspektas hiperbola, do probable ĝi ne revenos.
- Auxil, Universal (Decormis), Pikto kaj Euroglot kreitaj.
- La argentina piloto Juan Manuel FANGIO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj


- Saudi-Arabio : Osama Bin-Laden.

Mortoj


- Theodor ČEJKA
- Eŭropo : Wilhem REICH, malkovrinto de la orgono.
- 10-a de januaro : Usono : Gabriela MISTRAL
- 14-a de januaro : Humphrey BOGART
- 4-a de februaro : Erich PONTO
- 24-a de majo: Francisko Valdomiro LORENZ
- 26-a de junio : Alfred DÖBLIN
- 24-a de novembro : Diego RIVERA ----
1952 | 1953 | 1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1957 ja:1957年 ko:1957년 ms:1957 simple:1957 th:พ.ศ. 2500

1959

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1959 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1959 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.
- Pola Radio komencas ĉiutagan elsendojn en Esperanto.
- UEA transpasas la nombron de 30.000 membroj.
- Publikita hipoteza Lingwe uniwersala kaj Lalortelo.
- La aŭstrala piloto Jack BRABHAM gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jaroslav HEYROVSKÝ ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko
- Francisco Cândido XAVIER traslokiĝis al Uberaba.
- 3-a de januaro : Alasko fariĝas la 49-a ŝtato de Usono.
- 21-a de aŭgusto : Havajo fariĝas la 50-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO
- Philip BREWER

Mortoj


- Pollando : Kabe
- 26-a de marto : Usono : Raymond CHANDLER
- 22-a de novembro : Gérard PHILIPE ----
1954 | 1955 | 1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1959年 ko:1959년 simple:1959 th:พ.ศ. 2502

Billie HOLIDAY

Muziko > Ĵazo > Billie HOLIDAY ---- Billie HOLIDAY [bi'li ha'lidej] (1915-1959) estis usona ĵazkantistino, konsiderata de iuj homoj la plej bona el la 20-a jarcento. Ŝi floris dum 1935-1955 en Novjorko kaj eĉ hodiaŭ influas kantistinojn. Ŝi kantis el la koro en stilo tre honesta, persona, emocia kaj, iafoje, aŭtobiografia. Ŝi kantis Strange Fruit, God Bless the Child, My Man, inter multaj aliaj. Ŝi naskiĝis kiel Eleanora FAGAN. Lady Day ("Damo Tago") estis ŝia kromnomo. Ŝi kantis kun blanka gardenio en la hararo. En 1930 ŝi komencis kanti en kluboj. En 1933 ŝi estis eltrovita de John HAMMOND de Columbia Records. Ŝi precipe estis influita de Louis ARMSTRONG kaj Bessie SMITH. Inter aliaj, ŝi kantis kun Teddy WILSON, Benny GOODMAN, Count BASIE, Lester YOUNG, kaj Artie SHAW Ŝi verkis aŭtobiografion, Lady Sings the Blues, kiu poste estis realigita kiel filmo, en kiu Diana ROSS rolis kiel Billie Holiday. Holiday aperis en la filmo New Orleans. En sia vivo, ŝi estis sklavigita de heroino kaj estis batita de siaj amorantoj. Ankaŭ ŝi neniam ricevis la tantiemon por ŝiaj kanzonoj. Ŝi mortis la 17an de julio 1959 pro mortiga dozo de heroino. La memoro de Holiday estas daŭre granda influo sur la kulturo de populara muziko. La rokgrupo U2 diris pri ŝi:
Damo Tago de diamantaj okuloj,
Ŝi vidas la veron malantaŭ la mensogoj.
- U2
ja:ビリー・ホリデイ

Tagoj

Historio > Tagoj ----

Tagoj en historio:

laŭ aranĝo de 2005

Sentabele:


- januaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
  - 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29