Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1770

1770

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1770 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1770 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Aŭstralion vizitis kiel unuaj eŭropanoj la ularo de brita kapitano James COOK.

Naskiĝoj


- 20-a de marto : Friedrich HÖLDERLIN, germana poeto
- 27-a de marto : Sophie MEREAU
- 27-a de aŭgusto : Georg Wilhelm Friedrich HEGEL, germana filozofo
- 16-a de decembro : Ludwig van BEETHOVEN, germana komponisto

Mortoj


- ----
1765 | 1766 | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1770년

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

18-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento Jaroj:
17011702170317041705 17061707170817091710
17111712171317141715 17161717171817191720
17211722172317241725 17261727172817291730
17311732173317341735 17361737173817391740
17411742174317441745 17461747174817491750
17511752175317541755 17561757175817591760
17611762176317641765 17661767176817691770
17711772177317741775 17761777177817791780
17811782178317841785 17861787178817891790
17911792179317941795 17961797179817991800
ja:18世紀 ko:18세기

Normala jaro komenciĝanta lunde

Normala jaro komenciĝanta lunde. Ĉi tiaj jaroj estas (laŭ gregoria kalendaro): 1590 1601 1607 1618 1629 1635 1646 1657 1663 1674 1685 1691 1703 1714 1725 1731 1742 1753 1759 1770 1781 1787 1798 1810 1821 1827 1838 1849 1855 1866 1877 1883 1894 1900 1906 1917 1923 1934 1945 1951 1962 1973 1979 1990 2001 2007 2018 2029 2035 2046 2057 2063 2074 2085 2091 2103 2114 2125 2131 2142 2153 2159 2170 2181 2187 2198 Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je lundo Kalendaro de la jaro kun semajnoj komenciĝantaj je dimanĉo kategorio:Kalendaro

James COOK

Kapitano James COOK [ĝejmz kuk] (27-a de oktobro, 1728-14-a de februaro, 1779) estis brita esploristo kaj navigisto. Li vojaĝis trifoje al la Pacifika Oceano kaj malkovris la ĉefajn marbordojn. Li naskiĝis en Marton, vilaĝo apud la nuna urbo Middlesborough. En 1746 li translokiĝis al Whitby, kie li komencis sian maristan karieron. Dum la unua vojaĝo (1768-1771) en ŝipo Endeavour, li vizitis la insulon Tahition por studi la trairon de la planedo Venuso kaj poste li esploris la sudan Pacifikon por serĉi la ĝis tiam mitan kontinenton Terra Australis Incognita ("Lando suda nekonata"). Kelkaj sciencistoj partoprenis la vojaĝon inkl. de Kavaliro Joseph BANKS. Li estris la duan grupon de eŭropanoj, kiu atingis Nov-Zelandon post kiam Abel TASMAN vizitis ĝin en 1642. Cook faris mapon de la tuta marbordo kaj malkovris la Cook-an Markolon (angle: Cook Strait) inter la du insuloj. Poste li malkovris la orientan marbordon de Aŭstralio kaj vojaĝis tra Markolo Torres inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Denove lia ŝipo estis la dua eŭropa faranta tion. Dum la dua vojaĝo (1772-1775) li dispelis la miton de Terra Australis. Li ĉirkaŭnavigis la terglobon laŭ tre alta suda latitudo, li estis la unua eniranta la Antarktan Cirklon kaj li malkovris Sudan Georgion kaj la sudajn Sandviĉajn Insulojn (nun Havajaj insuloj) (angle: Sandwich Islands). Dum sia lasta vojaĝo (1776-1779) Cook esploris la okcidentan marbordon de Norda Ameriko por serĉi eblan nord-okcidentan pasejon. Li malkovris Havajon kaj esploris la marbordon de Kalifornio ĝis la Beringa Markolo. Reveninte al Havajo, li estis mortigita dum batalo kun indiĝenoj. Kuk-Insularo estas nomata laŭ li.
- Eksteraj Ligoj
  - [http://www.captaincooksociety.com CAPTAIN COOK SOCIETY] COOK, James ja:ジェームズ・クック th:เจมส์ คุก

Friedrich HÖLDERLIN

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Friedrich HÖLDERLIN < Germana Lingvo ---- (Johann Christian) Friedrich HÖLDERLIN [johan kristjan fridriĥ HELderlin] (
- la 20-an de marto 1770 en Lauffen am Neckar, † la 7-an de junio 1843 en Tübingen) estis germana poeto. Li studis teologion en Tübingen, sed la premige severa etoso en la konvento igis lin fuĝi al la literatura kreado. Anstataŭ fariĝi pastro li eklaboris kiel instruisto: unue en la Turingia urbeto Waltershausen, poste (ekde 1796) ĉe la familio de bankisto en Frankfurto ĉe Majno. Tie li enamiĝis al Susette GONTARD, la patrino de siaj lernantoj. Li do devis forlasi Frankfurton, sed liaj spertoj tie poste respeguliĝis en la romano Hyperion. La sekvaj jaroj estis karakterizitaj de fruktedona kreado en diversaj urboj. En 1802 – li eksciis pri la morto de Susette Gontard – trafis lin unua nervokolapso. Kvankam li pli/malpli resaniĝis, li pro plia kolapso en 1806 estis sendita al kliniko. Post la diagnozo "nekuracebla mensmalsano" li pasigis la reston de sia vivo en la domo Tübingena lignaĵisto. La verkaro de Hölderlin laŭstile troviĝas inter klasikismo kaj romantismo. La antikvecaj idealoj de beleco kaj amo, same kiel la harmonio inter Dio, homo kaj naturo estas centraj temoj de lia kreado. Famaj verkoj:
- Tübinger Hymnen (himnoj, 1791)
- Hyperion (romanfragmento, 1797-99)
- Der Tod des Empedokles (dramofragmento, 1798-1800)
- Gedichte (poemoj, eld. 1826) En Esperanto aperis: Al la parcoj (Alkaja odo) ; Duono de l’vivo ; Sortokanto de Hiperiono.
En: Übertragungen = Transkondukoj / Trad. de Guido HOLZ. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 35-38 ja:フリードリヒ・ヘルダーリン

Poeto

homo>civilizo>kulturo>arto>literaturo>beletro>poezio>poeto<verkisto<homo homo>socio>lingvo>propozicio>vorto>silabo>rimo>harmonio<sono<ritmo<muziko<sento<homo Poeto estas aŭtoro de poezio. Li produktas koncizalingvajn artverkojn. Plej ofte li verkas versajn verkojn. Foje la vorto uziĝas en la signifo de homo kun grandaj povoj de imago kaj lingva esprimado. La vortplekto Mizera poeto parolas iomete ŝerce pri homo kun altaj aspiroj sed sen sufiĉaj materiaj rimedoj. La alegoria atributo de la poeto estas pegazo - ĉevalo kun flugiloj. En la historio la unuaj poetoj esprimis sin kantante, kiel ankoraŭ hodiaŭe okazas en Brazilo. Kategorio:Profesioj

Sophie MEREAU

Sophie Friederike MEREAU, origine: SCHUBART, post la dua edziniĝo: BRENTANO (naskiĝis la 27-an de marto, 1770, mortis la 31-an de oktobro, 1806) estis germana verkistino kaj tradukistino. Ŝi reprezentis la romantismon. Ŝi naskiĝis en Altenburg, Turingio, kiel filino de oficisto. Ŝi ĝuis ege bonan instruadon kaj en la jaro 1791 ŝi unuafoje publikigis poemojn en la ĵurnalo Thalia, eldonita de Friedrich SCHILLER. En la jaro 1793 ŝi – ĉefe pro raciaj, ekonomiaj motivoj - edziniĝis al la profesoro Friedrich Karl MEREAU. La paro havis unu filinon. Kvankam Sophie Mereau tre sukcese publikigis siajn verkojn, ŝi private ne estis feliĉa. En la jaro 1801 ŝi – kiel unua virino en la duklando Sachsen-Weimar – petis la divorcon. Verkante ŝi bone povis vivteni sin kaj sian filinon. En 1803 ŝi edziniĝis al la poeto Clemens BRENTANO. Ŝi amis sian edzon profunde kaj pasie, sed tre suferis pro lia ĵaluzemo. En la jaro 1806, nur 36 jarojn aĝa, ŝi mortis dum akuŝo.

Listo de verkoj


- Das Blüthenalter der Empfindung (romano, 1794)
- Amanda und Eduard (romano, 1797)
- Gedichte (2 vol., 1800-1802)
- Sapho und Phaon (romano, 1806)

Tradukoj


- Fiametta (1806, de Giovanni BOCCACCIO)

Georg Wilhelm Friedrich HEGEL

Filozofio > Hegelo ---- Filozofio Georgo Vilhelmo Frederiko HEGELO (1770-1831) (germane: Georg Wilhelm Friedrich HEGEL [georg vilhelm fridriĥ hegel]) estis germana profesoro kaj giganto de la okcidenta filozofio de la 19-a jarcento. Li estis la ĉefa influanto de multe de la filozofio de la 19-a jarcento kaj precipe de Markso.

Vivo

Hegelo naskiĝis en Stutgarto, Germanio je la 27-a de aŭgusto 1770, kiel filo de burokrato. Ĉe gimnazio li studis la klasikajn verkojn de la greka kaj la latina. La decidis fariĝi pastro kaj, ĉe la seminario de Tübingen li studis filozofion kaj teologion. Tie la filozofo Schelling kaj la poeto Friedrich HÖLDERLIN estis liaj amikoj. Li decidis sin tamen kontraŭ pastreco kaj anstataŭe gajnis monon kiel guvernisto. Sed en 1797, kiam li estis 27-jara, lia patro mortis kaj Hegelo heredis sufiĉe por liberigi sin de laboro. Ekde tiam, li studis, tute elspezis sian heredaĵon, ŝanĝadis profesiojn, havis familion (kaj eĉ bastardon -- Ludoviko), verkis pri filozofio kaj estis gimnaziestro en Nurenbergo (1808-1816), profesoro de filozofio ĉe Heidelberg (1816-1818) kaj ĉe Berlino (1818-1831). Li mortis je la 14-a de novembro 1831 en Berlino.

Verko

Laŭ Hegelo kiel baza procezo de la mondo, je ĉiu nivelo, plenumiĝas jena dialektiko: : tezo + kontraŭtezo --> sintezo Ĉe la komenco de la mondo ekzistis esto (tezo), el kiu naskiĝis la malo, malesto (antitezo), per unuiĝo formiĝas nova esto (sintezo). Tiel la mondo disvolviĝas logike, racie kaj progreseme: astro al tero, mineralo al planto, planto al animalo, animalo al homo, homo al ŝtato (precipe regno), paganismo al kristanismo, ktp. De la pli simpla al la pli malsimpla, de la malpli bona al la pli bona, adadade. Tia logiko formas la mondon fizikan, la mondon politikan, la mondon belartan, ktp, ĉiam ĉie, fraktale. Ĉi tiu procezo finos en Absolutan Spiriton, kiam ni scios ĉion kaj vidos Dion. Hegelo kredis ke kristanismo estis simpla kaj mitama versio de sia filozofio. Ĉi tiu estas la dialektiko, kiun Markso, kaj poste marksismo, uzis por interpreti kaj kompreni historion kaj socion. Hegelo estis grave influita de (kvankam ofte kaj sane malkonsentis kun) la grekoj, Spinozo, Rousseau, Kantio, Fichte kaj Schelling.

Post Morto

Post sia morto, la influo de Hegelo estis granda. Li influis multajn filozofojn -- ekzemple:
- Markso,
- Kierkegardo,
- Sartro,
- Dewey
- Royce. Je la fino de la 19-a jarcento preskaŭ ĉiu universitata filozofo estis hegela. Ili vidis la mondon kiel la disvolviĝon kaj progreson de historio, kie ŝanĝo kaj malakordo estas la normo. En la 20-a jarcento Hegelo eksmodiĝis kaj daŭris plejparte per marksismo. ---- ja:ゲオルク・ヴィルヘルム・フリードリヒ・ヘーゲル ko:헤겔 HEGEL


Germana

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

16-a de decembro

Historio > Tagoj > la 16-a de decembro ---- La 16-a de decembro estas la 350-a tago de la jaro (la 351-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 15 tagoj restas. Je la 16-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


- 1948 : La tabulludo Skrablo publikiĝis.
- 1971 : Bangladeŝo sendependiĝas de Pakistano

Naskiĝoj


- 1775 : Jane AUSTEN, Anglio
- 1790 : Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj
- 1939 : Liv ULLMANN, Japanio

Mortoj


- 1859 : Wilhelm GRIMM
- 1965 : William Somerset MAUGHAM, Francio
- 2001 : Stefan HEYM, Israelo

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 15-a de decembro | 17-a de decembro
- 16-a de novembro | 16-a de januaro
- Historio - Tagoj. ja:12月16日 ko:12월 16일 simple:December 16 th:16 ธันวาคม

Ludwig VAN BEETHOVEN

Muziko > Klasika muziko > Klasika | Romantika > Ludwig van BEETHOVEN ---- Romantika Ludwig VAN BEETHOVEN [LUDvig fan BEThofen], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENO aŭ Betoveno (baptiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis flandradevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li. romantika

Vivo kaj verkado

Beethoven naskiĝis en Bonn, Germanio, kiel filo de Johann VAN BEETHOVEN kaj Magdalena Keverich VAN BEETHOVEN. Ĝis antaŭ nelonge multaj faktolibroj montris la 16-an de decembro kiel la "naskiĝdaton" de Beethoven, ĉar ni scias, ke li baptiĝis je la 17-an de decembro, kaj infanoj en tiu tempo ordinare baptiĝis je la tago post sia naskiĝo. La moderna sciencularo tamen preferas ne dependi de tiaj supozoj. Muzikon al Beethoven komence instruis lia patro, kiu laboradis kiel muzikisto kaj ĥorestro en la kortego de la ĉefepiskopo (kaj Princo-elektisto) de Kolonjo. La drinkema patro ofte batis la filon kaj sensukcese klopodis lin elmontri kiel infantalentulon. Tamen la talenton de Ludwig baldaŭ rimarkis aliaj. Instruis kaj dungis lin Christian Gottlob NEEFE, kaj monhelpon donis la Princo-elektisto. La patrino de Beethoven mortis kiam Beethoven havis 17 jarojn. De tiam dum kelkaj jaroj li estis respondeca pri la vartado de siaj du pli junaj fratoj. Beethoven translokiĝis al Vieno en 1792, kie li studadis sub Joseph HAYDN kaj aliaj instruistoj. Li rapide gajnis renomon kiel pian-virtuozo kaj (pli malrapide) ankaŭ kiel komponisto. Li kutimiĝis al labormodelo, kiun li de tiam sekvis dum sia tuta vivo: anstataŭ labori por la eklezio aŭ por nobela kortego (kiel faris plej multaj komponistoj antaŭ li), li laboris sendepende, sin vivtenanta per publika ludado, vendado de siaj verkoj, kaj subvencioj de nobeloj, kiuj rekonis lian kapablon. La verkhistorio de Beethoven estas kutime dividita en fruan, mezan, kaj malfruan periodojn. En la frua periodo oni vidas imitadon de liaj grandaj antaŭuloj Haydn kaj Mozart. Samtempe li esploras novajn direktojn kaj iom post iom plivastigas la amplekson kaj ambicion de sia verkado. Kelkaj gravaj pecoj el la frua periodo estas la unua kaj dua simfonioj, la unuaj ses arĉinstrumentaj kvartetoj, la unuaj du pianaj konĉertoj, kaj proksimume dekdu pianaj sonatoj, inkluzive de la fama "Patosa". La meza periodo komenciĝis ne longe post persona krizo, kies ĉefa kialo estis surdiĝo. Karakterizas ĝin grandaskalaj verkoj esprimantaj heroismon kaj luktadon. Inter ili estas multaj el la plej famaj verkoj de klasika muziko. La mezperiodaj verkoj inkluzivas ses simfoniojn (N-rojn 3–8), la tri lastajn pianajn konĉertojn kaj lian solan violonan konĉerton, ses arĉinstrumentajn kvartetojn (N-rojn 7–11), multajn pianajn sonatojn (inkluzive de la "Lunluma", "Waldstein", kaj "Appassionata"), kaj la solan operon de Beethoven, Fidelio. La malfrua periodo de Beethoven komenciĝis ĉirkaŭ 1816 kaj daŭris ĝis Beethoven ĉesis komponi en 1826. La malfruaj verkoj estas multe admirataj pro intelekta profundeco kaj intensa, tre persona esprimado. Ili inkluzivas la Naŭan Simfonion (la "Ĥoran"), la Missa solemnis, la ses lastajn arĉinstrumentajn kvartetojn, kaj la kvin lastajn pianajn sonatojn. La persona vivo de Beethoven estis ĝenoplena. Ĉirkaŭ la aĝo de 28 jaroj li eksurdiĝis, kaj tiu katastrofo instigis lin dum kelke da tempo pripensi memmortigon. Lin allogis neatingeblaj (edziniĝintaj aŭ aristokrataj) virinoj, kiujn li idealigis; li neniam edziĝis. La periodo de 1812 ĝis 1816 estis de malmulta produktado kaj kelkaj akademiuloj rigardas tiun fenomenon kiel rezulto de deprimo, kaŭzita de lia konsciiĝo, ke li neniam edziĝos. Beethoven kverelis, ofte akre, kun siaj parencoj kaj aliaj, kaj ofte sin kondutis malbone rilate al aliaj homoj. Li ĉiam denove transloĝiĝis kaj havis strangajn personajn kutimojn, ekz. porti malpuregajn vestojn, sin lavante obsede. Li ofte havis monproblemojn. Aŭskultantoj ne malofte perceptas eĥon de la vivo de Beethoven en lia muziko, kiu ofte bildigas luktadon sekvatan de triumfo. Tiu ĉi priskribo estas ofte aplikata al lia kreado de majstroverkoj malgraŭ la severaj personaj malfacilaĵoj. La sano de Beethoven ĉiam estis malbona, kaj ĝi tute kolapsis en 1826. Lia morto en la sekvanta jaro estas plej ofte atribuata al malsano de la hepato.

Muzika stilo kaj novigaĵoj

Beethoven estas rigardata kiel transira aganto inter la klasika kaj romantika epokoj de eŭropa muzika historio. Rilate muzikan formon, li konstruis sur la principoj de sonata formo kaj motiva disvolvado, kiujn li heredis de Haydn kaj Mozart, sed multe ilin etendis, verkante pli longajn kaj ambiciajn movimentojn. La verkado de la meza periodo de Beethoven estas honorata pro sia ofte heroeca esprimomaniero, kaj la verkoj de lia Malfrua periodo pro sia intelekta profundeco.

Personaj kredoj kaj ties muzika influo

Beethoven tre ŝatis la idealojn de la klerismo kaj de la kreskanta romantikismo en Eŭropo. Li unue dediĉis sian trian simfonion, la Eroica (itale: "heroa"), al Napoleono, kredante ke la generalo daŭrigos la demokratiajn kaj respublikajn idealojn de la Franca Revolucio, sed en 1804 elstrekis la dediĉon post la evidentiĝo de la imperiismaj ambicioj de Napoleono, ĝin anstataŭigante per "al la memoro de granda homo". La kvara movimento de lia Naŭa simfonio prezentas ellaboritan ĥoran enmuzikigon de la ŝillera odo An die Freude ("Al la ĝojo"), optimisma himno, kiu batalas por la gefrateco de la homaro. Pri la religiaj kredoj de Beethoven kaj ilia influo al lia verkado ekzistas diversaj opinioj inter la sciencistoj.

Beethoven kiel fikcia rolo

La troigita grandeco de la personeco de Beethoven instigis al multaj aŭtoroj kaj filmistoj enmeti lin en verkojn de fikciigita biografio. Por detaloj, vidu Beethoven kiel fikcia rolo.

Beethoven la romantikisto?

Daŭras la disputo ĉu Beethoven estis romantikisma komponisto. Ĉar kaj la signifo de la vorto "romantikisto" kaj la difino de la periodo "romantikismo" varias laŭ fako, la demando ĉu Beethoven apartenas al tiu movado aŭ periodo devas esti rigardata en kunteksto. Se ni konsideras la romantikisman movadon kiel estetikan epokon en la literaturo kaj ĝenerale en la artoj, Beethoven sidas sendube en la unua duono, kune kun literaturaj romantikistoj kiel la germanaj poetoj GOETHE kaj SCHILLER (el kies tekstoj kaj li kaj la multe pli evidente romantika Franz SCHUBERT ĉerpis por kantoj), kaj la angla poeto SHELLEY. Ankaŭ samtempuloj (ekz. Spohr kaj E. T. A. HOFFMANN) nomis lin romantikisto. Li estas ofte rigardata la komponisto de la unua kantociklo, kaj estis influita de romantikaj popolidiomoj, ekz. en sia uzo de la verkaro de Robert BURNS. Li enmuzikigis dekojn da tiaj melodioj kaj poemoj (kaj aranĝis popolmelodiojn) por voĉo, piano, kaj violono. Pli granda debato pri enordigo de Beethoven regas en muzikologio, kie romantikismo datiĝas pli malfrue. Laŭ kelkaj spertuloj Beethoven ne estas romantikisto kaj la kontraŭa aserto nura mito. Aliaj vidas lin transira figuro, aŭ rekta antaŭiranto de romantikismo; laŭ aliaj li estas pratipa, aŭ eĉ arketipa, romantikisma komponisto, kiun merite ĉirkaŭas mito de heroa genio kaj individueco. La sciencularo jam kelkajn fojojn relokis la markilon de romantikismo, kaj tio restas temo de intensa debatado, precipe ĉar Beethoven estas rigardata kiel sema figuro. Kiu konsideras la klerismon la fundamento de la modernismo, nepre vidos lin klasikisto. Kiu, kontraste al tio, rigardas la romantikisman sentemon kiel ŝlosilon por la kompreno de la posta estetiko (inkluzive de la nuntempa), estos certa, ke Beethoven estis romantikisto. Inter tiuj du ekstremoj estas, kompreneble, nenombreblaj variaĵoj. Ĉe aŭskulto de la muziko de Beethoven, plia scienca analizo estas ebla: estas certe evoluo en stilo de la plej fruaj komponaĵoj de Beethoven ĝis liaj pli malfruaj verkoj. Oni povas rigardi la junan Beethoven peni konformiĝi al la estetikaj modeloj de siaj samtempuloj: li volas verki muzikon, kiu estas akceptebla en la siatempa societo. Poste en lia agmaniero estas multe pli da emo rompi tradiciojn, ekz. en la aldono de ĥoro al simfonio, kvankam la simfonio ĝis tiam estis pure instrumenta ĝenro. Tio signifas, ke la demando ne plu estas, ĉu Beethoven estis klasikisto aŭ estis romantikisto, sed: kie estas la pivota momento, kiu turnis Beethoven de precipa klasikismo al precipa romantikismo? Pri tio ĉi denove la plej multaj scienculoj ŝajne samopinias: la prezento de la 5-a kaj 6-a simfonioj en unuopa koncerto en 1808 estas verŝajne kiel eble plej proksima al tiu pivota punkto: en la 5-a simfonio li lasis mallongan batantan motivegan temon kuri tra ĉiuj movimentoj de la komponaĵo (nepenseblaĵo ĝis tiam). Poste la 6-a estis la unua ekzemplo de simfonio komponita kiel "priskriba muziko" (kio en romantikismo fariĝis la normo), kaj ĝi rompis la tradician aranĝon de simfonio en kvar movimentojn. Jes, post tio Beethoven ankoraŭ verkis sian tre "klasikan" 8-an simfonion, kaj kelke da nesuspektinde sonanta ĉambra muziko por la angla merkato — sed antaŭ la fino de la unua jardeko de la 19-a jarcento Beethoven la romantikisto jam sendube dominis.

Sondosieroj

Eksteraj ligiloj

Esperante:
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5802/schiller.html "Al la ĝojo"] Angle:
- [http://www.theviolinsite.com/violin_music.html Muziknotoj de Beethoven] — Senkopirajtaj muziknotoj
- [http://www.carolinaclassical.com/articles/beethoven.html Ludoviko BETOVENO: Muzika titano]
- [http://wikiquote.org/wiki/Ludwig_van_Beethoven Vikicitaro - citaĵoj de kaj pri Ludoviko BETOVENO]
- [http://www.gutenberg.net/author/Beethoven,+Ludwig+van Verkoj de Beethoven (inkluzive de kelkaj partituroj)] el Projekto Gutenberg
- [http://w3.rz-berlin.mpg.de/cmp/beethoven_heiligenstadt.html La Heiligenstadt Testament de Beethoven]
- [http://klasyka.host.sk/en/kompozytor.php?k=beethoven Ludoviko BETOVENO] el [http://klasyka.host.sk/en/ Enciklopedio de komponistoj]
- [http://www.pianosociety.com/index.php?id=12 Pianosociety.com - Beethoven] (Biografieto kaj diversaj senkostaj registraĵoj)
- [http://www.mutopiaproject.org/cgibin/make-table.cgi?Composer=BeethovenLv&preview=1 Muziknotoj de Beethoven] el Projekto Mutopia
- [http://www.beethoven-haus-bonn.de Beethoven Haus Bonn], enhavas grandan arkivon de historiaj kaj modernaj dokumentoj rilataj al Beethoven
- [http://www.schillerinstitute.org/fid_97-01/002-3bach_beethoven.html Artikolo pri la studado de Bach fare de Beethoven, kiel ĝi rilatas al ties muziko] (kaj al tiu ĉi verko)
- [http://www.beethoven.ws Betovena TTT-ejo], prezentas biografion, tempografikaĵon, kaj bildojn de Beethoven. BEETHOVEN Ludwig van BEETHOVEN Ludwig van BEETHOVEN, Ludwig van BEETHOVEN Ludwig van BEETHOVEN, Ludwig van ja:ルートヴィヒ・ヴァン・ベートーヴェン ko:루트비히 판 베토벤 ms:Ludwig van Beethoven simple:Ludwig van Beethoven th:ลุดวิก ฟาน เบโทเฟน

Komponisto

Komponisto estas verkisto (aŭtoro) de muziko, precipe en reproduktebla notacio, kiu permesas al aliaj prezenti lian verkon. Tio distingas komponiston de improvizanto. La pludono de muzikaj verkoj povas okazi ankaŭ tra aŭdo; tio precipe koncernas epokojn, kulturojn kaj stilojn, kiuj ne konas/konis aŭ ne uzas muzikan notacion. En kelkaj kulturoj oni nomas komponiston, kiu (muzike kaj poezie) verkas kantojn nur por prezenti ilin mem, kantaŭtoro. Listo de komponistoj. ja:作曲家 ko:작곡가 Kategorio:Profesioj

1766

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1766 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1766 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Francio estis redonita Lorenon post la morto de Stanislas Leczinski, reĝo de Pollando.
- En Francio okazis la aferon pri la Bar kavaliro (Chevalier de la Barre).

Naskiĝoj


- 14-a de februaro : Thomas MALTHUS, economikisto (+ 1834)
- 22-a de aprilo : Anne Louise Germaine de STAEL, verkistino (+ 1817).
- Josiah OGDEN HOFFMAN;

Mortoj


- ----
1761 | 1762 | 1763 | 1764 | 1765 | 1766 | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1766년

1768

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1768 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1768 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- La unua volumo de la unua eldono de la Encyclopaedia Britannica.

Naskiĝoj


-

Mortoj


- 18-a de marto : Anglio : Laurence STERNE ----
1763 | 1764 | 1765 | 1766 | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1768년

1769

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1769 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1769 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 15-a de aŭgusto : Napoléon BONAPARTE, franca generalo kaj imperiestro.
- 14-a de septembro : Alexander VON HUMBOLDT
- 26-a de decembro : Ernst Moritz ARNDT, germana sciencisto kaj verkisto

Mortoj


- 13-a de decembro : Christian Fürchtegott GELLERT ----
1764 | 1765 | 1766 | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1769년 simple:1769

1772

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1772 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1772 post Kristo okazis, interalie: Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1772 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1772 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Rutenoj eknomis sin Ukrainojn

Naskiĝoj


- 2-a de majo : Novalis, germana Poeto
- 4-a de majo : Friedrich Arnold BROCKHAUS, germana eldonisto
- 17-a de junio : Martin SCHRETTINGER, germana bibliotekisto
- Andrés O. Sichra:

Mortoj


- ----
1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento

Naskiĝoj


- 2-a de majo : Novalis, germana Poeto
- 4-a de majo : Friedrich Arnold BROCKHAUS, germana eldonisto
- 17-a de junio : Martin SCHRETTINGER, germana bibliotekisto

Mortoj


- ----
1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1772년

1774

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1774 ---- En la jaro 1774 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Nord-Osetio aliĝis al Rusia Imperio.

Naskiĝoj


- 25-a de aprilo : Leopold VON BUCH
- 5-a de septembro : Caspar David FRIEDRICH

Mortoj


- La franca reĝo Ludoviko 15-a
- 4-a de aprilo : Anglio : Oliver GOLDSMITH ----
1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777 | 1778 | 1779
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1774년 simple:1774

1775

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1775 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1775 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Nordameriko : Eko de la milito inter Britio kaj ties elmigrintoj.
- Joseph PRIESTLEY malkovris hidrogenan kloridon kaj sulfatan acidon

Naskiĝoj


- 22-a de januaro : André Marie AMPÈRE : Polemieux : franca fizikisto
- 27-a de julio : BRUNSZVIK Teréz
- 15-a de oktobro : Bernhard Henrik CRUSELL
- 16-a de decembro : Anglio : Nasko de Jane AUSTEN

Mortoj


- ----
1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | 1776 | 1777 | 1778 | 1779 | 1780
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1775년

17-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento Jaroj:
16011602160316041605 16061607160816091610
16111612161316141615 16161617161816191620
16211622162316241625 16261627162816291630
16311632163316341635 16361637163816391640
16411642164316441645 16461647164816491650
16511652165316541655 16561657165816591660
16611662166316641665 16661667166816691670
16711672167316741675 16761677167816791680
16811682168316841685 16861687168816891690
16911692169316941695 16961697169816991700
ja:17世紀 ko:17세기

18-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento Jaroj:
17011702170317041705 17061707170817091710
17111712171317141715 17161717171817191720
17211722172317241725 17261727172817291730
17311732173317341735 17361737173817391740
17411742174317441745 17461747174817491750
17511752175317541755 17561757175817591760
17611762176317641765 17661767176817691770
17711772177317741775 17761777177817791780
17811782178317841785 17861787178817891790
17911792179317941795 17961797179817991800
ja:18世紀 ko:18세기

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

NCR Corporation

Connue pour ses caisses enregistreuses, NCR l'est également par Bernardo Trujillo le gourou de la grande distribution dans les années 1950.
NCR est également l'éditeur du SGBD Teradata spécialisé dans les très gros volumes de données et utilisé pour certains datawarehouse en informatique décisionnelle.

Lien externe

[http://www.ncr.com/ NCR Corporation] ja:NCR

darmowe statystyki konsultant slubny online spielautomaten doda jastrzbia gra










































:: RELATED NEWS ::
Simsboro, Louisiana
Simsboro is a village located in Lincoln Parish, Louisiana. As of the 2000 census, the village had a total population of 684.

Geography

2000 Simsboro is located at 32°32'3" North, 92°47'11" West (32.534169, -92.786417). According to the United States Census Bureau, the village has a total area of 9.0
Vienna, Louisiana
Vienna is a town located in Lincoln Parish, Louisiana. As of the 2000 census, the town had a total population of 424.

Geography

2000 Vienna is located at 32°36'24" North, 92°39'3" West (32.606779, -92.650746). According to the United States Census Bureau, the town has a total area of 9.0 Read More...
Albany, Louisiana
Albany is a village located in Livingston Parish, Louisiana. As of the 2000 census, the village had a total population of 865.

Geography

2000 Albany is located at 30°30'12" North, 90°35'2" West (30.503218, -90.583986). According to the United States Census Bureau, the village has a total area of 2.9
Denham Springs, Louisiana
Denham Springs is a city located in Livingston Parish, Louisiana As Part of the Baton Rouge Metro area (reguardless of parish bountries). As of the 2000 census, the city had a total population of 8,757.

Geography

2000 Denham Springs is located at 30°28'47" North, 90°57'15" West (30.479739, -90.954105). According to the United St
French Settlement, Louisiana
French Settlement is a village located in Livingston Parish, Louisiana. As of the 2000 census, the village had a total population of 945.

Geography

2000 French Settlement is located at 30°18'16" North, 90°47'56" West (30.304395, -90.798881). According to the United States Census Bureau, the village has a total area of 7.0
Killian, Louisiana
Killian is a village located in Livingston Parish, Louisiana. As of the 2000 census, the village had a total population of 1,053.

Geography

2000 Killian is located at 30°22'2" North, 90°33'59" West (30.367113, -90.566390). According to the United States Census Bureau, the village has a total area of 28.7 town of Livingston is the parish seat of Livingston Parish, in the US state of Louisiana. As of the 2000 census, the town had a total population of 1,342.

Geography

2000 Livingston is located at 30°29'55" North,
Port Vincent, Louisiana
Port Vincent is a village located in Livingston Parish, Louisiana. As of the 2000 census, the village had a total population of 463.

Geography

2000 Port Vincent is located at 30°20'14" North, 90°50'31" West (30.337250, -90.841927). According to the United States Census Bureau, the village has a total area of 4.4 Livingston Parish, Louisiana. As of the 2000 census, the town had a total population of 395.

Geography

2000 Springfield is located at 30°25'45" North, 90°32'53" West (30.429173, -90.548065). According to the United States Census Bureau, the town has a total area of 3.6 Livingston Parish, Louisiana. As of the 2000 census, the town had a total population of 4,801.

Geography

2000 Walker is located at 30°29'22" North, 90°51'46" West (30.489423, -90.862872). According to the United States Census Bureau, the town has a total area of 14.9
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org