:: wikimiki.org ::
| 1789 |
1789Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1789
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1789 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Francio : Komenco de la Franca Revolucio kontraŭ la ĝistiama absoluta monarkio. Ĝi daŭros ĝis 1799, kiam Napoléon BONAPARTE kaptis la regpotencon. ~ Je la 14-a de julio 1789, la parizanoj prenis la Bastilon (reĝa malliberejo, simbolo de la absoluta reĝa potenco); de la fino de la 19-a jarcento, la franca nacia festo okazas la 14-an julio. Jam en 1790 la 14-a de julio estis festata kiel Fête de la Fédération (Federacia Festo).
- 4-a de marto: La konstitucio de Usono efektiviĝas.
- 28-a de aprilo: Polinezio Ribelo sur la brita mararmea ŝipo Bounty.
- 21-a de novembro: Nord-Karolino fariĝis la 12-a ŝtato de Usono.
-
Naskiĝoj
- 16-a de marto : Georg OHM
- 21-a de aŭgusto: Augustin Louis CAUCHY
- 15-a de septembro: Usono: James Fenimore COOPER
Mortoj
-
----
1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1789년
simple:1789
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
JarcentojHistorio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempo
ja:年表
simple:Century
18-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
Jaroj:
ja:18世紀
ko:18세기
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Politiko
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
Napoléon BONAPARTEHistorio > Francio > Imperio > Napoléon BONAPARTE
----
Imperio
Napoléon BONAPARTE (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko; mortis en la brita kolonio Saint Helena la 5-an de majo 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a. Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte.
En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika Nabolione aŭ Nabulione. Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio kiam 9-jara. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam 10-jara. Li ĉiam parolis kun itala akĉento.
Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam La Pérouse pretiĝis iri surmare en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...
Napoléon estis oficiro en franca armeo en la komenco de la Franca Revolucio. Napoéon unuafoje famiĝis kiam li venkis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel "Vendémiaire", kiam li savis la Direktoraron kanonpafante kontraŭ la reĝismanoj sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la respubliko, kaj estris la francan revolucian armeon por militiro al Italio. Liaj ĉefaj venkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon venkis Aŭstrion. Dum tiuj bataloj, Napoléon komandis artilerio kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Kaporalo.
En 1798, Napoléon iris ataki Egiption, cele dehaki Brition de Hindio. Multaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega Rozeta Ŝtono.
En 1814, Napoléon malvenkis en Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝaj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj li estis ekzilita en insulo Elba. En Elba, Napoléon lasis regi la insulon de unu reĝlando. Tamen, post pluraj monatoj, Napoléon eskapis, atingis la francan marbordon en Fréjus, li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo ju pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li aniĝis al li kaj la gazetoj, kiuj unue anoncis lian faron per "La sanga monstro eliris el sia karcero" iom post iom ŝanĝis siajn titolojn, kaj fine anoncis :" La imperiestro estos morgaŭ en Parizo" ! Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno tute ne intencis lasi lin repreni la povon en Francio, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj (La cent tagoj), ....
En la Batalo de Waterloo, li fine malvenkis kontraŭ Duko de Wellington kaj prusa armeoj.
En 1827, do nur ses jarojn post lia morto, publikiĝis satira teksto de M. J.-B. PÉRES kiu "pruvis" ke Napoleono neniam ekzistis, sed estis nur mitologia simbolo por la suno; la celo estis ataki kelkajn laŭmodajn teoriojn en la tiama religihistorio. La franclingva teksto legeblas ĉe
Frazoj
Citaĵo el li, tipa kaj ne miriga:
:"En la revolucioj estas du specoj de homoj: tiuj, kiuj ilin faras, kaj tiuj, kiuj el ili profitas."
Alia, kiu povas mirigi de tia homo (kaj des pli pensigas):
:"Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito."
vidu ankaŭ
- Listo de Marŝaloj kaj generaloj de Napoleono
- Charles-Maurice DE TALLEYRAND
- samtempuloj en Napoleona epoko
BONAPARTE Napoléon
ja:ナポレオン・ボナパルト
ko:나폴레옹 보나파르트
simple:Napoleon
th:นโปเลียน โบนาปาร์ต
1790Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1790
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1790 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 29-a de majo: Rod-Insulo fariĝis la 13-a ŝtato de Usono.
- 14-a de julio : Francio - Fête de la Fédération (Federacia Festo) memore al la eventoj de la antaŭa jaro.
- Ribelintoj de la brita ŝipo HMS Bounty setlis en Pitkarna insulo.
- Aloisio GALVANI eksperimentis pri elektra stimulo de la muskoloj.
- Antoine LAVOISIER formulis sian Tabelon de 31 kemiaj elementoj.
- Filadelfio estis provizora ĉefurbo de Usono dum la Kongreso voĉdonas loki novan ĉefurbon ĉe la Potomac.
Naskiĝoj
- 29-a de marto: John TYLER
- 16-a de decembro: Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj
- 23-a de decembro: Jean-François CHAMPOLLION, franca filologo.
Mortoj
- 17-a de aprilo: Benjamin FRANKLIN, usona sciencisto kaj politikisto.
----
1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1790년
simple:1790
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
28-a de aprilo
Historio > Tagoj > 28-a de aprilo
----
La 28-a de aprilo estas la 118-a tago de la jaro (119 en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 247 tagoj restas.
Je la 28-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1788: Marilando fariĝis la 7-a ŝtato de Usono.
- 1789: Ribelo sur la brita mararmea ŝipo Bounty.
- 2002: Chuck SMITH, fondinto de la Esperanta_Vikipedio, longe [http://www.wikipedia.com/upload/2002-04-28-radio_polonia_pri_vikipedio.mp3 intervjuiĝis] ĉe Radio Polonia.
Naskiĝoj
- 1758: James MONROE
- 1874: Karl KRAUS
- 1875: Maksimiliano BLASSBERG
- 1900: Bruno APITZ
- 1926: Harper LEE
- 1937: Saddam HUSSEIN
Mortoj
- 1853: Ludwig TIECK
- 1903 : Emile LOMBARD
- 1945: Benito MUSSOLINI
- 1976: Eugen ROTH
- 1992: Francis BACON, pentristo
- 2002: 85-jaraĝa Ruth HANDLER, kreintino de pupino Barbie [barbi]
Specialaj tagoj kaj festoj
Tagoj de semajno
La 28-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
Vidu ankaŭ jenon:
- 27-a de aprilo | 29-a de aprilo
- 28-a de marto | 28-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Aprilo
ja:4月28日
ko:4월 28일
simple:April 28
th:28 เมษายน
PolinezioGeografio > Oceanio > Polinezio
----
Polinezio (el la helena: "Multaj Insuloj") estas granda insularego de Oceanio.
Inter la landoj kaj insuloj de Polinezio troviĝas:
- Bakerinsulo (Usona)
- Franca Polinezio (kun Tahitio)
- Hoŭlando (Usona)
- Havajo (Usona ŝtato)
- Insularo Cook (Nov-Zelanda)
- Kingmanrifo (Usona)
- Kiribato
- Pitcairn (Brita)
- Nauro
- Niuo (Nov-Zelanda)
- Nov-Zelando
- Palmiro (Usona)
- Paskinsulo
- Samoo
- Usona Samoo (Usona)
- Valiso kaj Futuno
- Tokelao (Novzelanda)
- Tongo
- Tuvalo
ja:ポリネシア
ko:폴리네시아
zh-min-nan:Polynesia
21-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 21-a de novembro
----
La 21-a de novembro estas la 325-a tago de la jaro (la 326-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 40 tagoj restas.
Je la 21-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1789 : Nord-Karolino fariĝis la 12-a ŝtato de Usono
Naskiĝoj
- 1694 : VOLTAIRE
- 1804 : Wilhelm WAIBLINGER
- 1824 : Hieronymus Theodor RICHTER
- 1870 : Jozefo ARTIGAS LASALA
- 1882 : Gioacchino LAURENTI
- 1965 : Björk
Mortoj
- 1555 : Georgius AGRICOLA
- 1695 : Henry PURCELL
- 1811 : Heinrich von KLEIST
- 1870 : Karel Jaromir ERBEN
- 1916 : Francisko Jozefo la 1-a
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- Historio - Tagoj.
ja:11月21日
ko:11월 21일
simple:November 21
th:21 พฤศจิกายน
Nord-Karolino
Norda Karolino [ˈnɔːɹθ ˌkæɹəˈlaɪnə] (angle North Carolina) estas usona ŝtato ĉe la sudorienta marbordo de Usono. Najbaraj ŝtatoj estas Suda Karolino kaj Georgio (en la sudo), Tenesio (en la okcidento) kaj Virginio (en la nordo).
La ĉefurbo de Norda Karolino estas Raleigh, la plej multajn loĝantojn havas Charlotte.
Historio
Antaŭ la alveno de la unuaj eŭropanoj, loĝis en Norda Karolino kelkaj indianaj triboj: ĉerokoj, lumbioj, muskogoj, kaj tuskaroroj. Ankaŭ kataŭboj loĝis tie, sed ekde kiam estas temo malklara.
La unua eŭropano en Norda Karolino estis Giovanni DE VARRAZANO en 1524.
Inter 1580 kaj 1590 Anglio dufoje provis fondi koloniojn en Norda Karolino. Ambaŭ provoj fiaskis. Nur komence de la 17-a jarcento sukcesis daŭra loĝado de eŭroponaj en Norda Karolino. En 1705 oni fondis Bath, la unuan urbon en Norda Karolino.
Norda Karolino estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiuj ribelis kontraŭ la brita rego en la Usona Revolucio.
Dum la Usono Enlanda Milito (1861-1865) Norda Karolino apertenis al la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.
Loĝantoj
La loĝantaro de Norda Karolino kreskis de 6,6 milionoj en 1990 al 8 milionoj en 2000.
Proksimume 100 000 loĝantoj de Norda Karolino estas indianoj. La plejparto el ili apartenas al la ĉerokoj kaj la lumbioj.
Sian nomon ricevis Norda Karolino honore al la brita reĝo Karola la 1-a.
Urboj
Inter la plej grandaj urboj de Norda Karolino estas:
- Ashboro
- Asheville
- Chapel Hill
- Charlotte
- Durham
- Fayettville
- High Point
- Greenville
- Greensboro
- Hickory
- Raleigh
- Wilmington
- Winston-Salem
Esperanto-movado
Ekzistas Esperanto-Societo de la Karolinoj kaj Virginio [http://www.esperanto-nc.org/]. Lokaj grupoj estas en la Triangulo (Raleigh, Durham, Chapel Hill), Charlotte/Davidson kaj Boone/Blowing Rock.
UEA havas delegitojn en Blowing Rock kaj Durham. Gastiganto de Pasporta Servo estas en Greensboro.
Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:ノースカロライナ州
ko:노스캐롤라이나 주
16-a de martoHistorio > Tagoj > la 16-a de marto
----
La 16-a de marto estas la 75-a tago de la jaro (la 76-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 290 tagoj restas.
Je la 16-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1581 : Pieter Corneliszoon HOOFT
- 1751 : James MADISON
- 1789 : Georg OHM
- 1839 : Sully PRUDHOMME
- 1848 : Reza PAHLAVI
- 1953 : Richard STALLMAN
Mortoj
- 1893 : Luiz OLÍMPIO TELES
- 1940 : Selma LAGERLÖF, Svedio
- 1971 : Thomas DEWEY, Usono
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 16-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.
Vidu ankaŭ jenon:
- 15-a de marto | 17-a de marto
- 16-a de februaro | 16-a de aprilo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Marto
ja:3月16日
ko:3월 16일
simple:March 16
th:16 มีนาคม
21-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 21-a de aŭgusto
----
La 21-a de aŭgusto estas la 233-a tago de la jaro (la 234-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 132 tagoj restas.
Je la 21-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1959 : Havajo fariĝis la 50-a ŝtato de Usono
- 1991 : Puĉo kontraŭ Miĥail GORBAĈEVO malsukcesis
Naskiĝoj
- 1789 : Augustin Louis CAUCHY
- 1872 : Aubrey BEARDSLEY, artisto
- 1904 : Count BASIE (William Allen Basie), ĵazmuzikisto
Mortoj
- 1838 : Adelbert VON CHAMISSO, Germanio
- 1940 : Lev TROCKIJ, Meksiko, revoluciulo
- 1943 : Henrik PONTOPPIDAN
- 1947 : Ettore BUGATTI
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
| | |