:: wikimiki.org ::
| 1792 |
1792Hejmpaĝo > Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1792
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1792 p.K. okazis interalie :
Eventoj
- 25-a de aprilo: Rouget DE LISLE verkas kanton por rejna armeo, pli konata kiel Marseljezo
- 18-a de majo: Borso de Novjorko (NYSE) estis fondita.
- 1-a de junio: Kentukio fariĝis la 15-a ŝtato de Usono.
- 13-a de oktobro: Konstruado ekkomencis por la Blanka Domo ĉe Vaŝingtono.
- Francio : Septembro : Komenco de la Unua Franca Respubliko. Ĝi finiĝos en majo 1804. Daŭro: malpli ol 12 jarojn (kvar konstitucioj).
Naskiĝoj
- 4-a de aŭgusto: Percy Bysshe SHELLEY
- Anglio : John HERSCHEL.
Mortoj
- 24-a de majo: Jakob Michael Reinhold LENZ
- 21-a de aprilo: Tiradentes
----
1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1792년
simple:1792
th:พ.ศ. 2335
Hejmpaĝo
__NOTOC__
__NOEDITSECTION__
als:
roa-rup:
ms:
zh-min-nan:
ja:
ko:
nb:
simple:
th:
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
18-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
Jaroj:
ja:18世紀
ko:18세기
MarseljezoMarseljezo estas la nacia himno de Francio. En la franca lingvo, La Marseillaise signifas "la marsejla". La vortojn verkis la strasburga kapitano Claude-Joseph ROUGET DE LISLE (1760-1836) en 1792, t.e. en la revolucia periodo de Francio. La kanto unue nomiĝis Chant de Guerre pour l'Armée du Rhin (Militkanto por la Rejna Armeo); en 1792 marsejlaj regimentanoj eniris Parizon kantante tiun ĉi kanton... kiun la parizanoj sekve renomis La Marseillaise. Ĝin oni adoptis kiel nacian himnon unuafoje en 1795 (Unua Franca Respubliko); ekde 1879 ĝi denove fariĝis la nacia himno. Ĝi estis kanto ankaŭ de revolucianoj kaj liberanoj en Eŭropo, kelkajn unuajn monatojn de sovetia potenco en Rusio ĝia melodio (kun aliaj, netradukitaj vortoj) estis uzata kiel himno de la Soveta Rusio.
La kanto konsistas el 7 strofoj, inter kiuj la sepa estis poste verkita, kaj nur 3 nun estas ankoraŭ uzataj (1, 6 k 7).
Teksto de Marseljezo
Unu ĉapitro de Sternstunden der Menschheit de Stefan ZWEIG temas pri la ekesto de Marseljezo.
Eksteraj ligoj
- [http://www.marseillaise.org/ Tuta teksto, sono, notoj (FR, EN)]
Kategorio:Nacia himno Kategorio:Francio
ja:フランスの国歌
KentukioGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Kentukio
----
Dosiero:us-ky.gif
Kentukio estas la 15a ŝtato de Usono. Kentukio iam estis parto de Virginio. Dek konstituciaj kongresoj okazis ĉe la kortumejo de Konstitucia Placo en Danville, Kentukio, inter 1784 kaj 1792. En 1790, kentukiaj delegitoj akceptis la preskribojn de Virginio por apartiĝo, kaj la ŝtata konstitucio verkiĝis ĉe la fina kongreso en aprilo 1792. La 1-an de junio, 1792, Kentukio iĝis la 15a ŝtato de la unio kaj Isaac SHELBY, heroo de la usona revolucio, elektiĝis kiel la unua ŝtatestro de la Regno de Kentukio.
Ŝtata Birdo: Kardinalbirdo
Ŝtata Floro: Solidago (angle, Goldenrod)
Ŝtata Ĉefurbo: Frankfort
Kentukio, ankaŭ konata kiel "La Bluherba Ŝtato", apudas Okcidenta Virginio, Virginio, Tenesio, Misurio, Ilinojo, Indianao, kaj Ohio. Estas kvar ĉefaj regionoj: la Montaro Cumberland kaj Ebenaĵo Cumberland en la sudoriento, la nord-centra Bluherba Regiono, kaj la okcidenta Ebenaĵo Pennroyal.
Kentukio kaj ĝia loĝantaro eble estas plej konataj pro siaj purrasaj ĉevaloj kaj ĉevalkonkursoj, lokaj distilejoj, kaj senbrida fanatikemo por basketbalo de la Universitato de Kentukio. Kentukio estas la hejmo de la fama Kentukia Ĉevalvetkuro.
La plej granda urbo en Kentukio estas Lexington, sed Louisville havas la plejgrandan metropolan loĝantaron.
La TTT-ejo de Kentukio en la angla http://www.kydirect.net
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj
ja:ケンタッキー州
ko:켄터키 주
ms:Kentucky
simple:Kentucky
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
Religio
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Lingvo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
13-a de oktobroHistorio > Tagoj > la 13-a de oktobro
----
La 13-a de oktobro estas la 286-a tago de la jaro (la 287-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 79 tagoj restas.
Je la 13-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 1792 : Konstruado ekkomencis por la Blanka Domo ĉe Vaŝingtono.
- 1943 : Italio deklaris militon kontraŭ Germanio.
Naskiĝoj
- 1895 : Walter LIPPMANN
- 1921 : Yves MONTAND
- Margaret THATCHER
Mortoj
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 12-a de oktobro | 14-a de oktobro
- 13-a de septembro | 13-a de novembro
- Historio - Tagoj.
ja:10月13日
ko:10월 13일
simple:October 13
th:13 ตุลาคม
Blanka DomoLa Blanka Domo (angle White House) estas la oficiala loĝejo de la Prezidento de Usono. Ĝi estas blanka konstruaĵo ĉe 1600 Pennsylvania Avenue, NW en Vaŝingtono, Distrikto Kolumbio, Usono. La nomo de la loĝejo ankaŭ estas uzita simbole por aludi la regadon de la Prezidento, ekzemple: "Hodiaŭ la Blanka Domo anoncis novan politikon pri edukado."
Historio
La Blanka Domo estis konstruita post la kreado de la Distriko de Kolombio per akto de la usona kongreso en decembro, 1790. Prezidento George WASHINGTON mem helpis elekti lokon, kune kun urba plananto Pierre Charles L'ENFANT. La arkitekto elektiĝis per konkurso, kiu ricevis naŭ proponojn. James HOBAN, irland-devena usonano, gajnis la honoron, kaj konstruado komenciĝis per la metado de la angulŝtono je la 13-a de oktobro 1792. La konstruaĵo, kiun li desegnis, modeliĝis kiel la unua kaj dua etaĝoj de Leinster-Domo, duka palaco en Dublino, Irlando, kiu estas nun la hejmo de la Irlanda Parlamento.
Laŭ la tempo, la konstruaĵo estis origine nomita la Prezidenta Palaco aŭ Prezidenta Domego. "Unua Damo" Dolley MADISON nomis ĝin la "Kastelo de Prezidento", kvankam ekde 1818 ĝi nomiĝis kiel "Blanka Domo". La nomo Administra Domego estis ofte uzita oficiale ĝis Prezidento Theodore ROOSEVELT establis la formalan nomon per fari "The White House" nomo gravurita en siaj paperaĵoj je 1901.
John ADAMS igis la unuan prezidenton loĝi en la konstruaĵo je la 1-a de novembro, 1800. Je 1814, dum la Usona Milito de 1812, multo de la urbo ekfajriĝis per kanadaj trupoj, kaj la Blanka Domo detruiĝis. Nur la eksteraj muroj restis, sed ĝi estis rekonstruita. La muroj farbiĝis blankaj por kaŝi la fuman damaĝon.
La Blanka Domo estis atakita denove je la 16-a de aŭgusto, 1841, kiam Usona Prezidento John TYLER vetois leĝproponon, kiu celis establi La Duan Bankon de Usono. Furioza aro de la "Whig"-partio tumultis ekster la Blanka Domo.
La Blanka Domo estis rimarkinde malfermema al la publiko ĝis la frua parto de la 20-a jarcento. Prezidento Thomas JEFFERSON malfermis ĝin por domfesto post sia dua inaŭgurado je 1805. Multaj homoj ĉe la ĵura ceremonio sekvis lin hejmen, kie li bonvenigis ilin. Tiuj domfestoj iufoje senbridemis kaj sovaĝiĝis. Je 1829, Prezidento Andrew JACKSON devis foriri al hotelo, kiam pli-malpli 20.000 civitanoj celebris lian inaŭguradon en la Blanka Domo. Liaj helpistoj finfine logis la amason ekster la domon per kuvoj plenigitaj per oranĝsuko kaj viskio. Tamen, la kutimo daŭris ĝis 1885, kiam nove elektita Grover CLEVELAND faris militan paradon ekster la Blanka Domo anstataŭ la kutiman domfeston.
JEFFERSON ankaŭ permesis publikan turismon ĉe sia hejmo, kiu kontinuas ĝis nun, krom dum milittempo. Li ankaŭ komencis la tradicion de ĉiujaraj festoj dum Novjara Tago kaj la 4-a de julio (la usona Sendependeca Tago). Tiuj festoj finiĝis dum la fruaj 1930j.
La Blanka Domo restis malfermita aliafoje ankaŭ. Prezidento Abraham LINCOLN plendis, ke li estis konstante sieĝata de labor-serĉantoj volantaj politikan okupadon aŭ favorojn. Lincoln toleris la ĝenon, anstataŭ riski deturni iujn amikojn de forta politikisto aŭ opini-faranto.
Konstruo
Malmultaj homoj komprenas la grandecon de la Blanka Domo, ĉar multo de la konstruaĵo estas sub tero aŭ alifoje ŝajnis malgranda per pejzaĝo. Fakte, en la Blanka Domo estas:
- 132 ĉambroj
- 35 banĉambroj
- 6 etaĝoj
- 412 pordoj
- 147 fenestroj
- 28 kamenoj
- 8 ŝtuparejoj
- 3 liftoj
- 5 ĉiutempaj ĉefkuiristoj
- 5000 vizitantoj per tago
- tenisejo
- keglejo
- kinejo
- kur-vojstreko
- naĝejo
Ĝi estas unu la kelkaj registaraj konstruaĵoj, kiuj estas alirebla per radseĝo, Ŝanĝoj okazis dum la prezidenteco de Franklin Delano ROOSEVELT, kiu uzis radseĝon pro poliomjelito. Dum mez-1940j, la konstruaĵo determiniĝis esti konstrue malsolida, kaj minacata de disfalo. Prezidento Harry TRUMAN moviĝis al Blair-Domo, dum la Blanka Domo tute plifortiĝis kaj refariĝis. La malnovan lignon de la konstruaĵo anstataŭis ŝtalo kaj betono. Kelkaj ŝanĝoj fariĝis tiam: la prezidenta loĝejo ĉe la altaj etaĝoj pligrandiĝis, kaj nova balkono pluiĝis al la ronda portiko.
Kvankam la konstrua forteco estis plibonigita dum la 1940-oj, la interno dum jardekoj de malbona konservado povis degeneri. Jacqueline KENNEDY, edzino de Prezidento John F. KENNEDY refarigis la internon de multaj ĉambroj por reveni al la originala 19-a-jarcenta aspekto, ofte uzante bon-kvalitajn malnovajn kaj forgesitajn meblojn el la subteretaĝo. Posta refarado okazis per Nancy REAGAN, edzino de Prezidento Ronald REAGAN dum la 1980-oj.
ja:ホワイトハウス
VaŝingtonoGeografio > Landoj > Ameriko > Usono > Vaŝingtono < Urbo
----
Ne konfuzu ĝin kun pacifika usona federaciero Vaŝingtonio.
----
Vaŝingtono (angle, Washington, D.C.), kiu havas 572.059 loĝantojn laŭ la censo de 2000, kaj areon de 177 km2, estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en D.K.—la Distrikto Kolumbio—inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝington, sed D.K. ne estas unu de la 50 ŝtatoj de Usono, kaj estas regata de la Kongreso mem.
Vaŝingtono estas grava urbo por la federacia kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie:
1. La ekzekutiva branĉo - La familio de la prezidanto de Usono loĝas en la White House (Blanka Domo), ĉe Pennsylvania Avenue 1600, kaj tie la prezidanto akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidanto havas 132 ĉambrojn.
2. La leĝdona branĉo - La granda kupolo de la Usona Kapitolo staras 55 metrojn sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la Usona Senato kaj la 435 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj.
3. La juĝista branĉo - Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo estas en la urbo Vaŝingtono.
La Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. La Smithsonian Institute estas mondfama muzearo. Ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo.
Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La Vaŝingtona monumento estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obeliskon per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedoj. Granda statuo de Lincoln estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln. Kaj oni povas vidi la monumentan konstruaĵon de Jefferson apud la tajda baseno.
La nomo de la urbo deriviĝas de Georgo VAŜINGTONO (angle George Washington), la unua prezidanto de la nacio. Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Washington, kiu havis sian domon en la apuda Monto Vernon, proponis la ejon je 1791. La franco Pierre Charles L'ENFANT kaj la usonanoj Andrew ELLICOTT kaj Benjamin BANNEKER planis la novan ĉefurbon.
La urbo gastigis la 6-a Universalan Kongreson en 15-a ĝis 20-a de aŭgusto 1910 (357 kongresanoj el 20 landoj, 60 anoj el Eŭropo), kaj la Landan Kongreson de ELNA en 1960, 1977, kaj 1987.
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj Kategorio:Ĉefurboj
ja:ワシントンD.C.
ko:워싱턴 D.C.
1804Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1804
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1804 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Francio : majo : Fino de la Unua Franca Respubliko pro la puĉo de Napoleon BONAPARTE.
- Francio : 2-a de decembro : Napoleon BONAPARTE, dumviva ĉefkonsulo de Francio, proklamigas sin Imperiestro de la Francoj (Napoleono la 1-a) kaj tiel estigas la Unuan Francan Imperion, kiu daŭros ĝis 1814.
- 12-a de decembro : Hispanio deklaras militon kontraŭ Britio.
- Haitio sendependiĝas de Francio.
- Fondita la Framasona "Granda Oriento de Portugalio"
Naskiĝoj
- Allan KARDEC
- Johan Ludvig RUNEBERG
- 14-a de marto : Johann STRAUSS (Patro), aŭstra komponisto
- 1-a de julio : Francio : George SAND
- 8-a de septembro : Eduard MÖRIKE, germana Poeto
- 21-a de novembro : Wilhelm WAIBLINGER, poeto
- Heinrich Friedrich EmiI LENZ.
Mortoj
- 12-a de februaro : Immanuel KANT, germana filozofo
----
1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803 | 1804 | 1805 | 1806 | 1807 | 1808 | 1809
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1804년
simple:1804
Percy Bysshe SHELLEYLiteraturo > Anglalingva Literaturo > Percy Bysshe SHELLEY < Angla Lingvo
----
Percy Bysshe SHELLEY (naskiĝis la 4-an de aŭgusto, 1792, mortis la 8-an de julio, 1822) estis angla poeto. Li estis grava reprezentanto de la Romantismo.
Percy Bysshe Shelley naskiĝis en Field Place (nuntempe apartenanta al Warnham/Sussex), kiel filo de nobela familio. Li estis instruata en la renoma Eton College, ekstudis en Oksfordo, sed devis en 1811 forlasi la universitaton pro sia ateisma flugfolio The necessity of atheism. En la sama jaro li edziĝis al filino de gastejestro kaj amikiĝis kun la filozofo William GOODWIN. Baldaŭ li enamiĝis al Mary, la filino de Goodwin kaj en 1814 li vojaĝis kun ŝi al Svislando. Du jarojn poste la edzino de Shelley mortis kaj li edziĝis al Mary Goodwin, kiu sub la nomo Mary SHELLEY mem fariĝis fama aŭtorino. Ekde 1818 li konstante vivis en Svislando aŭ Italio. Je la 8-a de julio 1822 li mortis pro boatakcidento en la Golfo de Spezia, Italio.
La verkaro de Percy Bysshe SHELLEY respegulas sopiron al libereco kaj harmonio, same kiel proteston kontraŭ ĉiu formo de subpremo.
Listo de verkoj
- Queen Mab : a Philosophical Poem (1813)
- Alastor, or The spirit of Solitude (1814)
- Laon and Cythna (1817)
- The Revolt of Islam (1818)
- Prometheus Unbound (1820)
- A Defense of Poetry (eld. 1840)
En Esperanto aperis
Odo al la okcidenta vento ; La indiana serenado / Percy Bysshe Shelley. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p.407 - 410,
vol. 2.
Kategorio:Poetoj
ja:パーシー・ビッシュ・シェリー
John HERSCHELJohn Herschel (naskiĝis la 7-an de marto 1792, mortis la 11-an de majo 1871) estis ido de William HERSCHEL, angla astronomo, fizikisto kaj ĥemiisto. Kiam li forveturis al suba Afriko por esplori suban ĉielon li konfesis ke li malkovris la vivo en luno (piramidoj, homoj-bestoj, arbaroj, maroj). Li estis pioniro de fotografio, aŭtoro de kometa kaj stela katalogo.
ja:ジョン・ハーシェル
th:จอห์น เฮอร์เชล
24-a de majoHistorio > Tagoj > la 24-a de majo
----
La 24-a de majo estas la 144-a tago de la jaro (la 145-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 221 tagoj restas.
Je la 24-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1844 : Unua mesaĝo sendita per Morsa kodo.
- 1993 : Eritreo sendependiĝis
Naskiĝoj
- 15 : CALIGULA (antaŭe Gaius Julius Caesar Germanicus)
- 1544 : William GILBERT
- 1686 : Gabriel Daniel FAHRENHEIT
- 1743 : Jean-Paul MARAT
- 1753 : Oliver CROMWELL
- 1810 : Abraham GEIGER
- 1819 : Reĝino Viktorino de Britio
- 1831 : Richard HOFFMAN
- 1850 : Rosa JUNEK
- 1854 : Louis MOUNTBATTEN
- 1870 : Jan Christian SMUTS
- 1891 : William F. ALBRIGHT
- 1903 : Aram KATCHATURIAN
- 1904 : George FORMBY, brita muzikisto
- 1905 : Miĥail ŜOLOĤOV, sovetia verkisto, Nobelpremiito (1965)
- 1914 : Lilli PALMER
- 1932 : Arnold WESKER, brita dramisto
- 1941 : Bob DYLAN, usona kantisto (Robert Allen Zimmerman)
- 1957 : Francisko Valdomiro LORENZ
Mortoj
- 1144 : PETRONELLA
- 1543 : Nikolao KOPERNIKO, pola astronomo
- 1792 : Jakob Michael Reinhold LENZ
- 1848 : Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF
- 1914 : Martin PACKNESS
- 1959 : John Foster DULLES
- 1974 : Duke ELLINGTON
- 1995 : Harold WILSON, brita ĉefministro
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 23-a de majo | 25-a de majo
- 24-a de aprilo | 24-a de junio
- Historio - Tagoj.
ja:5月24日
ko:5월 24일
simple:May 24
th:24 พฤษภาคม
Jakob Michael Reinhold LENZLiteraturo > Germanlingva Literaturo > Jakob Michael Reinhold LENZ < Germana Lingvo
----
Jakob Michael Reinhold LENZ [jakop miĥael reinholt lenc] (naskiĝis la 12-an de januaro, 1751, mortis la 24-an de majo, 1792) estis germana poeto.
Lenz naskiĝis en Sesswegen, Livonio, kiel filo de pastro. Li studis teologion en Kenigsbergo (nuntempe: Kaliningrado). En la jaro 1771 li vojaĝis al Strasburgo, kie li renkontis Goethe. Kvin jarojn poste li sekvis sian idolon Goethe al Weimar, sed pro kvereloj li post mallonga tempo jam devis forlasi tiun ĉi urbon. Li ekvagadis tra Eŭropo, sed ekde 1778 psikaj problemoj turmentis lin, kaj li mortis kiel malriĉulo en Moskvo.
Jakob Michael Reinhold Lenz inspiris i.a. Georg BÜCHNER al la novelo Lenz kaj Bertolt BRECHT al la prilaboro de kelkaj el liaj verkoj.
Listo de verkoj
- Die Landplagen (verseposo, 1769)
- Der Hofmeister (dramo, 1774)
- Anmerkungen übers Theater (eseoj, 1774)
- Meinungen eines Laien, den Geistlichen zugeeignet (teologia fakverko, 1775)
- Pandaemonium Germanicum (satiro; verk. 1775, eld. 1819)
- Die Soldaten (komedio, 1776)
- Die Freunde machen den Philosophen (komedio, 1776)
- Der Waldbruder (fragmento, eld. 1882)
21-a de aprilo
Historio > Tagoj > la 21-a de aprilo
----
La 21-a de aprilo estas la 111-a tago de la jaro (la 112-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 254 tagoj restas.
Je la 21-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- -753 : la tradicia fondodato de Romo, komenco de la romia erao;
- 1960: fondo de Braziljo;
Naskiĝoj
- 1488 : Ulrich von HUTTEN
- 1729: Rusia carino Jekaterina la Granda
- 1816 : Charlotte BRONTË, angla verkistino
- 1851 : Charles BARROIS, geologo
- 1864 : Max WEBER, ekonomikisto kaj sociologo
- 1912 : Marcel CAMUS, filmreĝisoro
- 1914: József PAPP
- 1915 : Anthony QUINN, aktoro
- 1926 : Reĝino Elizabeto la 2-a de Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando.
- 1929 : Martin KRUSE, teologo
Mortoj
- 1699 : Jean RACINE
- 1792 : Tiradentes
- 1910 : Mark TWAIN
- 1912 : William Thomas STEAD
- 1975 : Ranieri MAZZILLI
- 1986 : Yokaanam
- 2003 : Nina SIMONE, usona kantistino, pianisto, komponisto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Bahaa Kredo : Unua tago de Festo de Ridván;
- Brazilo: Feriatago omaĝe al Tiradentes
Tagoj de semajno
La 21-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
Vidu ankaŭ jenon:
- 20-a de aprilo | 22-a de aprilo
- 21-a de marto | 21-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Aprilo
ja:4月21日
ko:4월 21일
simple:April 21
th:21 เมษายน
TiradentesTiradentes estas kromnomo de Joaquim José da SILVA XAVIER (nakiĝis en 1742, mortis en 21-a de aprilo 1792) pioniro de la brazila lukto por sendependeco, malsukcesis kaj estis pendigita de portugalanoj.
1792
1787Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1787
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1787 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de januaro: William HERSCHEL malkovris du lunojn de Urano, Titania (luno) kaj Oberono (luno).
- 7-a de decembro: Delavaro fariĝis la 1-a ŝtato de Usono.
- 12-a de decembro: Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono.
- 18-a de decembro: Nov-Ĵerzejo fariĝis la 3-a ŝtato de Usono.
- Britio kreas Siera-Leonon.
- Subskribiĝis la usona konstitucio.
- Verko de Antoine LAVOISIER pri kemia nomenklaturo.
- La opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus MOZART
Naskiĝoj
- 26-a de aprilo: Ludwig UHLAND
Mortoj
-
----
1782 | 1783 | 1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1787년
simple:1787
1788Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1788
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1788 post Kristo okazis, inter alie:
Eventoj
- Aŭstralio: Britio fondis sian unuan kolonion apud Sidnejo.
- Kreita Lingvo de la Mondo
- 2-a de januaro: Georgio fariĝis la 4-a ŝtato de Usono.
- 9-a de januaro: Konetikuto fariĝis la 5-a ŝtato de Usono.
- 6-a de februaro: Masaĉuseco fariĝis la 6-a ŝtato de Usono.
- 28-a de aprilo: Marilando fariĝis la 7-a ŝtato de Usono.
- 23-a de majo: Sud-Karolino fariĝis la 8-a ŝtato de Usono.
- 21-a de junio: Nov-Hampŝiro fariĝis la 9-a ŝtato de Usono.
- 25-a de junio: Virginio fariĝis la 10-a ŝtato de Usono.
- 26-a de julio: Novjorkio fariĝas la 11-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- 10-a de marto: Joseph VON EICHENDORFF
- 2-a de aprilo: Wilhelmine REICHARD
- 16-a de majo: Germanio: Friedrich RÜCKERT
Mortoj
- 14-a de decembro : Carl Philipp Emanuel BACH
----
1783 | 1784 | 1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1788년
simple:1788
1790Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1790
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1790 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 29-a de majo: Rod-Insulo fariĝis la 13-a ŝtato de Usono.
- 14-a de julio : Francio - Fête de la Fédération (Federacia Festo) memore al la eventoj de la antaŭa jaro.
- Ribelintoj de la brita ŝipo HMS Bounty setlis en Pitkarna insulo.
- Aloisio GALVANI eksperimentis pri elektra stimulo de la muskoloj.
- Antoine LAVOISIER formulis sian Tabelon de 31 kemiaj elementoj.
- Filadelfio estis provizora ĉefurbo de Usono dum la Kongreso voĉdonas loki novan ĉefurbon ĉe la Potomac.
Naskiĝoj
- 29-a de marto: John TYLER
- 16-a de decembro: Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj
- 23-a de decembro: Jean-François CHAMPOLLION, franca filologo.
Mortoj
- 17-a de aprilo: Benjamin FRANKLIN, usona sciencisto kaj politikisto.
----
1785 | 1786 | 1787 | 1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1790년
simple:1790
1793Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1793
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1793 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 21-a de januaro: Francio: Dum la Franca Revolucio, la reĝo Louis XVI, kondamnita je morto, estas gilotinata en Parizo.
Naskiĝoj
-
- 27-a de oktobro: Baldomero Espartero
Mortoj
- 6-a de februaro: Francio: Carlo GOLDONI
----
1788 | 1789 | 1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1793년
1795Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1795
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1795 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Jean DELORMEL prezentis sian Dekuma lingvaĵo al Nacia Konvencio de Francio.
Naskiĝoj
- 31-a de oktobro: Anglio: John KEATS
- 2-a de novembro: James K. POLK
Mortoj
- 19-a de majo: Anglio: James BOSWELL
----
1790 | 1791 | 1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1795년
1797Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1797
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1797 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Madagaskaro: Antananarivo iĝas ĉefurbo de Merina tribo.
Naskiĝoj
- 10-a de januaro: Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF
- 31-a de januaro: Franz SCHUBERT
- 30-a de aŭgusto: Mary SHELLEY
- 14-a de oktobro : Ida PFEIFFER
- 13-a de decembro: Heinrich HEINE
Mortoj
- 22-a de februaro: Münchhausen
- 26-a de marto: James HUTTON
----
1792 | 1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1797년
simple:1797
17-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
Jaroj:
ja:17世紀
ko:17세기
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
| | |