Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
18-a De Januaro

18-a de januaro

Historio > Tagoj > la 18-a de januaro ---- La 18-a de januaro estas la 18-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 347 tagoj restas (348 en superjaroj). Je la 18-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1871 : Germanio unuiĝis
- 2003 : Esperantujo: Ĝangalo E-Portalo lanĉiĝis

Naskiĝoj


- 1882 : A. A. MILNE, Britio
- 1882 : MONTEIRO LOBATO
- 1904 : Cary GRANT, Anglio
- 1955 : Kevin COSTNER

Mortoj


- 1862 : John TYLER
- 1873 : Edward George BULWER-LYTTON
- 1936 : Rudyard KIPLING, Britio
- 1977 : Carl ZUCKMAYER, Svislando
- 1969 : Ismael GOMES BRAGA

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 18-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.

Vidu ankaŭ jenon:


- 17-a de januaro | 19-a de januaro
- 18-a de decembro | 18-a de februaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:1月18日 ko:1월 18일 simple:January 18 th:18 มกราคม

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Gregoria kalendaro

Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro. La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon. Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto. Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700. Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj). Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo. Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao. Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
  - lundo
  - mardo
  - merkredo
  - ĵaŭdo
  - vendredo
  - sabato
  - dimanĉo Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ... Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro! Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro. Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro. Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu. Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28. ---- ::Tridek tagoj en septembro, ::april', junio, kaj novembro; ::Ĉiuj kromaj de la kalendar' ::Tridek-unu havas, krom februar', ::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar, ::Sed dudek-naŭ en superjar'. ::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN ---- Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro kategorio:Kalendaro als:Gregorianischer Kalender ja:グレゴリオ暦 ko:그레고리력 ms:Kalendar Gregory simple:Gregorian calendar th:ปฏิทินเกรกอเรียน

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Esperantujo

Esperantujo (ankaŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĉie, kie Esperantistoj kunestas, estas parto de Esperantujo. En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto movado. Laŭ Ethnologue Esperantujo ampleksas pli-malpli 2 milionojn da homoj, kvankam supozeble multe pli eta kvanto sentas sin parto de komunumo. En la 1910-aj jaroj, estis propono krei en malgranda Moresnet Esperantan regnon nome Amikejo. Ankaŭ, en la 1960-aj jaroj, estis misprovata krei novan regnon, nomatan la Insulo de la Rozoj, en Adriatiko apud Italio. Vidu ankaŭ ĉe Esperanta flago, La Espero, Esperantaj festotagoj. Multaj Esperantistoj deziras ke Esperantio iam ricevos sufiĉan rekonon por havi ".eo" sufikson je la interreto.

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/ch20.html Lando, kiu ne estas sur la mapo] Esperantio Esperantio

1882

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1882 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1882 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- 7-a de januaro : Bernhard KÖTZ
- 18-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 18-a de januaro: MONTEIRO LOBATO
- 25-a de januaro : Britio : Virginia WOOLF
- 30-a de januaro : Franklin D. ROOSEVELT
- 2-a de februaro : James JOYCE
- 18-a de februaro : Rudolf NOVÁK
- 4-a de majo : Wilhelm LEHMANN
- 20-a de majo : Danio : Sigrid UNDSET
- 1-a de junio : John DRINKWATER
- 18-a de junio : Igor STRAVINSKI
- 23-a de oktobro: KATO Misao
- 21-a de novembro: Gioacchino LAURENTI
- 12-a de decembro : Jiri MAHEN

Mortoj


- 19-a de aprilo : Anglio : Charles DARWIN
- 27-a de aprilo : Ferdinand REICH ----
1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1882년 simple:1882

A. A. MILNE

La brita verkisto A(lan) A(lexander) MILNE [ej ej miln] (
- je la 18-a de januaro 1882, ? je la 31-a de januaro 1956) famiĝis ĉefe pro siaj infanlibroj, precipe pro la du libroj pri la urso Winnie the Pooh. Krom tio li verkis komediojn kaj humurajn eseojn.

Famaj verkoj


- Lovers in London, 1905 (Amantoj en Londono)
- When We Were Young, 1924 (Kiam ni estis juna)
- Winnie the Pooh, 1926 (Winnie-La-Pu)
- Now we are six, 1927 (Nun ni estas sesjara)
- The house at Pooh corner, 1928 (Domo ĉe la angulo de Pu)
- Toad of Toad Hall, 1929
- It's Too Late Now (membiografio, 1939) (Nun estas tro frua)

En Esperanto aperis

Winnie-La-Pu / Ilustr. Ernest H. Shepard. Trad. en Esperanton Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin. Red. Humphrey Tonkin. [Enkonduko anglalingva de Humphrey Tonkin]. - Novjorko: Dutton, 1972. - XI, 164 p. >br> ISBN 0-525-43010-5 Winnie-La-Pu / Ilustr. Ernest H. Shepard. Trad. en Esperanton Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin. Red. Humphrey Tonkin. [Enkonduko anglalingva de Humphrey Tonkin]. - [2. ed.] - Roterdamo: UEA, 1992. - XI, 164 p.
ISBN 92-9017-046-8

Rete legeblas


- [http://www.geocities.com/esperanto_romania/te24.html Winnie-La-Pu (fragmento)]
- [ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/esperanto-texts.dir/hefelanto.txt Helefanto] Milne, A. A. ja:A・A・ミルン

1882

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1882 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1882 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj


- 7-a de januaro : Bernhard KÖTZ
- 18-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 18-a de januaro: MONTEIRO LOBATO
- 25-a de januaro : Britio : Virginia WOOLF
- 30-a de januaro : Franklin D. ROOSEVELT
- 2-a de februaro : James JOYCE
- 18-a de februaro : Rudolf NOVÁK
- 4-a de majo : Wilhelm LEHMANN
- 20-a de majo : Danio : Sigrid UNDSET
- 1-a de junio : John DRINKWATER
- 18-a de junio : Igor STRAVINSKI
- 23-a de oktobro: KATO Misao
- 21-a de novembro: Gioacchino LAURENTI
- 12-a de decembro : Jiri MAHEN

Mortoj


- 19-a de aprilo : Anglio : Charles DARWIN
- 27-a de aprilo : Ferdinand REICH ----
1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1882년 simple:1882

MONTEIRO LOBATO

José Renato MONTEIRO LOBATO, brazila verkisto kaj eldonisto, naskiĝis en la 18-a de januaro de 1882 en bieno de municipo Taubaté, San-Paŭlio kaj mortis je 4:00 h en la 4-a de julio de 1948. En juneco, li ŝanĝis sian nomon al José Bento MONTEIRO LOBATO pro tio ke li rajtis heredi bastonon gravurita de la komencliteroj de la nome de sia patro JBML (José Bento MARCONDES LOBATO) kiu forpasis kiam li estas 15-jara.

Juneco

Lobato tre ŝatis pentri kaj volis studi pentroarton, sed lia avo la Vicgrafo de Tremembé devigis lin lerni juron. Tri jaroj post la diplomiĝo kiel advokato li aktivis kiel prokuroro en Areias, urbeto de San-Paŭlio, dum grava ekonomia krizo. En 1905, li edziĝis al Maria da Pureza. Lia avo forpasis en 1911 kaj de li Lobato heredis bienon. El la vivo de kamparanoj, li ĉepis inspiron por krei lian unuan faman personulon, Jeca Tatu (nomo kiu signifas "Stulta Dazipo"), pigra kaj ne iniciatema homo, analfabeta kaj senperspektiva civitano. Kiel bienisto li batalis kontraŭ la kamparanoj kiuj bruligis la arbarojn por havigi teron por plantado kaj skribis artikolojn al ĵurnaloj, tiuj artikoloj farigis de li fama kiel verkisto kaj Jeca Tatu fariĝis simbolo de brazila kamparano dum multaj jardekoj. Multe poste, MONTEIRO LOBATO pentis pri tion, konsiderinte ke kamparano ne estas stultulo, sed senpovulo forgesita de registraro kaj de socio.

Eldonisto

En 1917 li vendis la familian bienon, traslokiĝis al San-Paŭlo kaj fariĝis eldonisto. Li aĉetis revuon Revista do Brasil ("Revuo de Brazilo") kaj li eldonis librojn iom poste. Kiel eldonisto, Monteiro Lobato klopodis plivastigi la libro-merkaton en Brazilo, kaj starigis grandan kampanjon por plimultigi la librovendejojn. Milojn da cirkuleroj li dissendis al komercistoj de tuta lando kiuj ne vendis librojn ili diris "la libro estas varo kiel alia... vi ne bezonas legi, nur vendi ilin". En tiu tempo li diris la proverba diraĵo "lando fariĝis el homoj kaj libroj". Li ankaŭ speciale atentis pri novaj talentoj kaj ĉiam klopodis lanĉi novajn aŭtorojn. Vere Lobato estis revolucia eldonisto, sed fine bankrotis.

Infanverkisto

Post la bankroto de l' eldonejo, Lobato translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro kaj tie li ekverkis infanrakontojn. Ĝuste en tiu epoko naskiĝis liaj plej famaj personuloj. La ĉifonpupo Emilia estas certe la plejfama el ili. Per ĝi, la verkisto instruas kaj amuzas plurajn generaciojn. Emilia havas multajn seriozajn ideojon pri Brazilo. En Bieneto de l' Flava Pego, kie ĝi loĝas, ekzistas libereco je pensado, ĉiuj estas iom filozofoj kaj konkretigas la idealo de Respubliko de Platono. Pri lia infanlibroj li diris "iam mi faros librojn kiuj niaj infanoj povos loĝi". Per liaj multaj libroj, Lobato fariĝis la plej grava infanverkisto de Sudameriko.

Fero kaj Petrolo

De 1927 ĝis 1931 li laboris kiel brazila komerca ataŝeo en Usono kaj daŭre verkis. Revene al Brazilo fondis la Kompanio de Petrolo de Brazilo kaj lanĉas, iom poste, kampanjon por la eksploro de fero kaj petrolo en Brazilo. Tiu kampanjo kontraŭis la interesojn de Usono, kiu instigis Getúlio VARGAS persekuti lin. La registraro malpermesis al li diri ke ebla produkti nafton kaj feron en Brazilo, sed li refuzis kaj estis arestita en pluraj okazoj. Li skribis leteron al generalo kiu ordonis lian unuan areston: "mi pasigis en ĉi tiu prizono, generalo, neforgeseblaj tagojn, pri kiuj granda resopiro mi memoros. Mi havis la okazon observi, ke la plej multaj arestitoj estas homoj kun pli pura kaj nobla animo ol multaj altrangaj homoj libere vivantaj". Dum lia aresto, kvazaŭkaŝa serĉteamo malkrovis nafton en urbeto Lobato en Bahio. La anonco de provo de ekzistado de petroleo en Brazilo, morale detruis la kialojn de lia aresto. La afero de esti arestita kun komunaj krimuloj simple pro tio, faris de li amaran homon. Li diris "post kiam mi vidis min kondamnita al sesmonata aresto kaj trobiĝis en arestejo de murditoj kaj rabistoj nur pro tio, ke mi tro obstinis provizi nafton al mia lando, mi mortis je granda parto de mia animo". Li fariĝis denove verkisto, sed Katolika eklezio malpermesis liajn librojn en katolikaj lernejoj ĉar li estis spiritisto kaj malutigis al li malkonsilante la legadon de liaj verkoj. Pro la fino de dikatoreco de Vargas li diris: "por la homo la taŭga klimato estas ununura: tiu de libereco. Nur en tiu klimato la homo fariĝas feliĉa kaj harmonie prosperas. Kiam ŝanĝiĝas la klimato kaj malaperas la libereco, estiĝas la malĝojo, la aflikto, la malespero kaj dekadenco". Li mortis tri jaroj post la fino de Vargasa diktatoreco en 1948. Dum multaj jaroj lian memoron estis persekutita, ankoraŭ hodiaŭ, multaj instruistoj diras al lernantoj ke li estis granda verkisto, sed stulta homo.

Cary GRANT

Kino > Aktoroj > Cary GRANT ---- Cary GRANT [Keri Grent], realnome: Alexander Archibald LEACH (naskiĝis la 18-an de januaro, 1904, mortis la 29-an de novembro, 1986) estis brita/usona aktoro. Naskiĝinte en Bristol, Anglio, Grant komencis sian karieron en brita teatro, sed post turneo en Usono li spontane decidis resti tie. En 1927 li eklaboris en la Broadway-teatro kaj en 1931 li transloĝiĝis al Hollywood por dediĉi sin al la kinolaboro. Sian unuan grandan sukceson li gajnis per la komedio Bringing up Baby en 1938. Krom en komediaj filmoj lia eleganta ĉarmo ankaŭ konvinkis la publikon en krimfilmoj direktoritaj de Alfred HITCHCOCK. En 1970 Cary Grant, kiu ekde 1942 estis usona civitano, gajnis Honor-Oskaron pro sia dumviva laboro. Grant mortis en Davenport, Usono.

Listo de filmoj:


- I’m no Angel (Usono, 1933)
- Bringing up Baby (Usono, 1938)
- Only Angels Have Wings (Usono, 1939)
- The Philadelphia Story (Usono, 1940)
- His Girl Friday (Usono, 1940]
- My Favorite Wife (Usono, 1940)
- Suspicion (Usono, 1941)
- Arsenic and Old Lace (Usono, 1944)
- Notorious (Usono, 1946)
- The Bishop’s Wife (Usono, 1947)
- I Was a Male War Bride (Usono, 1949)
- Crisis (Usono, 1950)
- Monkey Business (Usono, 1952)
- To Catch a Thief (Usono, 1956)
- House Boat (Usono, 1958)
- Indiscret (Usono, 1958)
- North by Northwest (Usono, 1959)
- That Touch of Mink (Usono, 1962)
- Charade (Usono, 1963) ja:ケーリー・グラント Grant, Cary

Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo. Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.

Historio

La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio. La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Vidu ankaŭ


- Britio
- Listo de britaj reĝoj
- Angla regiono
- angla provinco
- Nordorienta Anglio
- Eklezio de Anglio
- Centjara Milito
- And did those feet in ancient time
-
ja:イングランド ko:잉글랜드 ms:England simple:England th:แคว้นอังกฤษ zh-min-nan:England

Kevin COSTNER

Kino > Aktoroj > Reĝisoroj > Kevin COSTNER ---- Kevin COSTNER (naskiĝis la 18-an de januaro, 1955) estas usona aktoro, reĝisoro kaj produktoro. Costner naskiĝis en Lynwood, Kalifornio. Lia plej granda sukceso estis la filmo Dances with Wolves, en kiu li agis kiel aktoro kaj reĝisoro.

Listo de filmoj


- Silverado (1985)
- American Flyers (1985)
- Fandango (1985)
- No Way Out (1987)
- The Untouchables (1987)
- Bull Durham (1988)
- Field of Dreams (1989)
- Revenge (1990)
- Dances with Wolves (1990)
- Robin Hood : Prince of Thieves (1991)
- JFK (1991)
- Bodyguard (1992)
- A Perfect World (1993)
- Wyatt Earp (1994)
- Waterworld (1995)
- Tin Cup (1996)
- The Postman (1997)
- For Love of the Game (1999)
- Message in a Bottle (1999)
- Thirteen Days (2000)
- Dragonfly (2002)
- Open Range (2003) COSTNER Kevin COSTNER Kevin COSTNER, KEVIN ja:ケビン・コスナー

John TYLER

Historio > Usono > Prezidento de Usono > John TYLER ---- Prezidento de Usono John TYLER [ĝan taj'ler] , la deka prezidento de Usono, naskiĝis en la 29-a de marto, 1790, en Charles City Country, Virginio. Li mortis 71-jaraĝa, en la 18-a de januaro, 1862, en Richmond, Virginio, pro bronkito. John Tyler estis alta kaj maldika. Lia unua edzino, Letitia Christian, mortis la 10-an de septembro, 1842, kaj Tyler reedzinigis. Lia dua edzino estis Julia Gardiner. Entute, Tyler havis 14 gefilojn. Li estis episkopano. Dum lia administrado (1831- 1845) okazis;
- 1841- La Vetoo de la Tria Nacia Banko
- 1841- La Akapara Akto
- 1842- La Traktato de Webster-Ashburton
- 1844- La Traktato de Wanghia TYLER JOHN ja:ジョン・タイラー ko:존 타일러 simple:John Tyler

1873

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1873 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1873 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Marko ZAMENHOF transloĝiĝis Varsovion kun sia familio.

Naskiĝoj


- 27-a de februaro : Enrico CARUSO : Italio
- 10-a de marto : Jakob WASSERMANN
- 6-a de aprilo : Christian Petersen HEILSKOV
- 14-a de majo : Georg MAHN
- 14-a de novembro : Georges JUNIER
- 14-a de novembro : Jules BOREL
- John BIRMELIN : Usono: Graflando Berks
- Germanio : Hermann HAEFKER
- Wilhelm RÓBIN

Mortoj


- 25-a de majo : Edward George BULWER-LYTTON ----
1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1873년 simple:1873

Edward George BULWER-LYTTON

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Edward George BULWER-LYTTON < Angla Lingvo ---- Edward George BULWER-LYTTON (
- la 25an de majo 1803 en Londono, † la 18an de januaro 1873 en Torquay) estis angla verkisto kaj politikisto. Per siaj dramoj, historiaj romanoj kaj krimromanoj, laŭstile troviĝantaj inter romantismo kaj realismo, li fariĝis unu el la plej popularaj verkistoj siatempaj. Mondfamon li gajnis per sia romano The Last Days of Pompeii (= La lastaj tagoj de Pompejo), kiu en la 20-a jarcento plurfoje estis filmigita.

Listo de verkoj:


- Pelham (romano, 1828)
- Paul Clifford (romano, 1830)
- The Last Days of Pompeii (romano, 1834)
- Rienzi, the Last of the Roman Tribunes (romano, 1835)
- The Lady of Lyons (dramo, 1838)
- Money (dramo, 1840)
- Zanoni (romano, 1842)
- A strange story (romano, 1862)
- The Coming Race (1871) ja:エドワード・ジョージ・ブルワー・リットン

1936

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1936 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1936 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno
- 18-a de septembro Skismo de UEA per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo en Londono.
- Hans Hermann KÜRSTEINER ĉefdeledito de Svisio
- Eklernis Esperanton: Vladimír MOHAPL
- Malpermeso de agado por Esperanto en Germanio.
- Rapidvortoj refarita de Reginald John Garfield DUTTON.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Eko de la Hispana Enlanda Milito.
- Carl VON OSSIETZKY liberigita.

Naskiĝoj


- DEGUĈI Kjotaro
- 17-a de majo : Usono : Dennis HOPPER
- 17-a de junio : Ken LOACH
- 15-a de novembro : Wolf BIERMANN

Mortoj


- Josef EISELT
- 18-a de januaro : Britio : Rudyard KIPLING
- 11-a de junio : Robert Erwin HOWARD
- 12-a de junio : Karl KRAUS
- 18-a de junio : Maksim GORKIJ
- 15-a de aŭgusto : Italio : Grazia DELEDDA
- 19-a de aŭgusto : Hispanio : Federico GARCIA LORCA
- 10-a de decembro : Italio : Luigi PIRANDELLO ----
1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1936年 ko:1936년 simple:1936 th:พ.ศ. 2479

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok


Carl ZUCKMAYER

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Carl ZUCKMAYER < Germana Lingvo ---- Carl ZUCKMAYER [Kal CUKmaje] (
- je la 27-a de decembro 1896 en Nackenheim/Germanio, † je la 18-a de januaro 1977 en Visp/Svislando) estis juddevena germana verkisto kun pacifismaj idealoj. Plej famaj estas liaj socikritikaj komedioj. En la jaro 1933 la naziaj regantoj en Germanio malpermesis liajn verkojn. En 1938 li elmigris al Svislando kaj unu jaron poste al Usono. Ekde 1958 li denove vivis en Svislando. Famaj verkoj:
- Der fröhliche Weinberg (1925)
- Der Baum (1926)
- Schinderhannes (1927)
- Katharina Knie (1928)
- Der Hauptmann von Köpenick (1931)
- Der Seelenbräu (1940)
- Second wind (membiografio anglalingva, 1940)
- Des Teufels General (1946)
- Barbara Blomberg (1949)
- Der Gesang im Feuerofen (1950)
- Als wär’s ein Stück von mir (membiografio, 1966) Zuckmayer, Carl

Svislando

Geografio > Eŭropo > Svislando ---- right right germane Schweiz [ŝvajc] france Suisse [sŭis] itale Svizzera [ZVICcera] romanĉe Svizra [ŜVICra] svisgermane Schwyz [ŝvi:c] Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ. Bundesversammlung, fr. Assemblée Fédérale, it. Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera (
- ) (AR)
Herisau 49.300 germ.
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna (
- ) (AI)
Appenzell 13.100 germ.
Bazelo Kampara (
- ) (BL)
Liestal 225.800 germ.
Bazelo Urba (
- ) (BS)
Bazelo 194.300 germ.
Berno (BE) Berno 925.500 germ., fr.
Friburgo (FR) Friburgo 194.700 fr., germ.
Ĝenevo (GE) Ĝenevo 363.600 fr.
Glarus | Glaruso (GL) Glarus 36.600 germ.
Grizono (GR) Chur 166.500 germ., rom., it.
Ĵuraso (JU) Delémont 64.700 fr.
Lucerno (LU) Lucerno 306.100 germ.
Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) Neuchâtel 156.200 fr.
Nidwalden | Nidvaldo (
- ) (NW)
Stans 31.000 germ.
Obwalden | Obvaldo (
- ) (OW)
Sarnen 27.600 germ.
St. Gallen | Sankt-Galo (SG) St. Gallen 403.900 germ.
Ŝafhaŭzo (SH)