:: wikimiki.org ::
| 18-a De Junio |
18-a de junioHistorio > Tagoj > la 18-a de junio
----
La 18-a de junio estas la 169-a tago de la jaro (la 170-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 196 tagoj restas.
Je la 18-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 1812 : Milito de 1812 inter Britio kaj Usono komenciĝas.
- 1813 : Batalo de Waterloo: Napoleono la 1-a de Francio estas finfine venkita.
- 1940 : Generalo DE GAULLE el la brita radio BBC alvokas la francojn plu rezisti al la venkanta nazia Germanio; tiu alvoko igos la komencon de Rezistado.
Naskiĝoj
- 1757 : Gervasio Antonio DE POSADAS
- 1882 : Igor STRAVINSKI, Rusio, komponisto
- 1918 : Jerome KARLE, nobelpremiita pri ĥemio 1985
- 1942 : Paul MCCARTNEY, Britio, muzikisto en The Beatles and Wings
- 1942 : Thabo MBEKI, prezidento de Sud-Afriko
Mortoj
- 1305 : Venceslao la 2-a
- 1923 : John LI. D. POLLEN
- 1928 : Roald AMUNDSEN, Norvegio, esploristo
- 1936 : Maksim GORKIJ, Rusio, verkisto
- 1982 : Curd JÜRGENS
Specialaj tagoj kaj festoj
----
Vidu ankaŭ :
- 17-a de junio | 19-a de junio
- 18-a de majo | 18-a de julio
- Historio - Tagoj.
ja:6月18日
ko:6월 18일
simple:June 18
th:18 มิถุนายน
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
TagojHistorio > Tagoj
----
Tagoj en historio:
laŭ aranĝo de 2005
Sentabele:
- januaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- februaro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, (30)
- marto
- 1, 2, 3, 4, 5,6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aprilo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- majo
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- junio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- julio
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- aŭgusto
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- septembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- oktobro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
- novembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- decembro
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30, 31
Vidu ankaŭ
- Tago
- Festa kaj Feria Tago
Kategorio:Almanako
ja:365日
ko:366일
zh-cn:历史上的今天
zh-tw:歷史上的今天
1812Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1812
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1812 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de februaro : Usono : La ŝtatestro de Masaĉuseco Elbridge GERRY faris la unuan fi-dislimadon (kiu ricevis la nomon en la angla gerrymandering).
- 30-a de aprilo : Luiziano fariĝis la 18-a ŝtato de Usono.
- La Milito de 1812 inter Britio kaj Usono. La usonanoj kaptis la urbeton de York (Toronto, Kanado) kaj la Britoj kaptis la ĉefurbon de Vaŝingtono. La Kanadaj provincoj restis sendependaj de Usono.
Naskiĝoj
- 7-a de februaro : Britio : Charles DICKENS
- 12-a de majo : Britio : Edward LEAR
Mortoj
-
----
1807 | 1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1812년
simple:1812
BritioTiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).
----
Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio
----
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a .
Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
----
Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo
Kategorio:Britio
als:Grossbritannien und Nordirland
ja:イギリス
ko:영국
ms:United Kingdom
simple:United Kingdom
th:สหราชอาณาจักร
zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok
1813Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1813
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1813 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 21-a de januaro: Batalo de Raisin River inter Usono kaj Britio.
- 20-a de februaro: Batalo de Salta - Argentino.
- 24-a de februaro: Usona batalŝipo USS Hornet frakasis la britan batalŝipon HMS Peacock.
- 12-a de majo: Aprobo de 'Reglamento de Gobierno' (provizora Konstitucio de Paragvajo).
- 27-a de majo: usona armeo atakis kaj kapturis la britan gardaron de Fort George.
- 7-a de aŭgusto: Simon BOLÍVAR eniris pace en Karakaso (Venezuelo).
- 30-a de aŭgusto: Indiĝenoj venkis brankulojn de Fort Mims (Alabamo - Usono).
- 5-a de oktobro: Batalo de Thames inter Usono kaj Britio.
- 8-a de decembro: Unua prezentado de la 8ª Sinfonio de Ludwig van BEETHOVEN.
- Eŭskio: Donostio fajre detruiĝas.
Naskiĝoj
- 18-a de marto : Friedrich HEBBEL
- 19-a de marto: David LIVINGSTONE (Dr-o Livingstone, mi prezumas...)
- 5-a de aŭgusto : Norvegio : Ivar AASEN
- 9-a de oktobro : Giuseppe VERDI
- 17-a de oktobro : Georg BÜCHNER
Mortoj
- 20-a de januaro : Christoph Martin WIELAND
- 10-a de aprilo : Joseph-Louis de LAGRANGE
- 29-a de julio: Andoche JUNOT
----
1808 | 1809 | 1810 | 1811 | 1812 | 1813 | 1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1813년
simple:1813
Batalo de WaterlooHistorio > 19-a jarcento > La Batalo de Waterloo
----
19-a jarcento
Batalo inter la Franca armeo, estrata de Napoléon BONAPARTE, kaj alianco de Eŭropaj reĝlandoj. Ĝi okazis je la 15-a de junio de 1815 en Waterloo, loko de Belgio, tiam enkampara vilaĝo, nun ĉirkaŭurbo de Bruselo.
Antaŭaj okazaĵoj
Ekzilita ekde aprilo de 1814 sur la insulo Elbo, Napoleon BONAPARTE forkuris de ĝi je la fino de februaro de 1815 kaj li revenis al Parizo, kie li reprenis la potencon la 21-an de marto, sen iu ajn pafo.
La 13-an de marto la aliancitaj ŝtatoj kunvenis okaze de la Kongreso de Vieno kaj deklaris lin eksterleĝulo. Restis do nura solvo al la imperiestro: la milito.
Nepre necesis al li havi fortan kaj imponan armeon, sed la cirkonstancoj estis ege malfavoraj por estigi ĝin. Je la komenco de junio, li disponis pri 125.000 infanterianoj kun 350 kanonoj, pri impona kavalerio (ĉ. po unu kavaleriano por 4 piedsoldatoj) kaj pri pliaj trup-unuoj dislokitaj laŭ la orienta kaj suda landlimoj.
Parto de la armeoj de la aliancanoj estis malmobilizita dum 1814 kaj la imperiestro sciis, ke ili ne kapablus ekmiliti ĝis la mezo de julio. La solaj trupunuoj, kiuj tiam frontis al li, estis tiuj, kiuj troviĝis en la sudo de Nederlando, t.e. :
- la armeo, estrata de Duko de Wellington, kun 105.000 homoj kaj 250 kanonoj, konsistis el nederlandanoj (inkluzivde de belgiaj) sub la komando de princo de Orange, el britoj kaj el aliaj trupoj el Hanovro, Braunschweig) kaj duklando de Nassau;
- la prusa armeo sub la komando de BLÜCHER kun ĉirkaŭ 120.000 homoj kaj 300 kanonoj.
Napoleon opiniis, ke li kapablos venki tiujn armeojn, se li iniciatos je la mezo de junio por eviti la intervenon de gravaj helptaĉmentoj. Li estis konvinkita, ke 125.000 soldatoj sub lia komando povos kontraŭstari 225.000 malamikojn: 1 kontraŭ 1,8. Lia optimismo baziĝis sur sia memfido kaj sur la malestimo por la malamikaj trupoj, kaj por iliaj estroj. Lia plano estis speciale aŭdaca.
La aliancitaj armeoj en Nederlando estis dispartigitaj en du kampoj kun granda distanco inter ili pro malfacila proviantado. La angloj okupis la okcidentan parton de Belgio kaj la prusoj kampadis oriente. La limo inter la du regionoj troviĝis apud Binche. Ĉiu armeo gardis do fronton de pli ol 150 km; temis pri danĝera situacio pro la baldaŭa atako de la francoj.
Ŝajnas ke nek Wellington, nek Blücher serioze antaŭzorgis, kvankam la malamiko fariĝis fama pro siaj rapidaj manovroj. Se la franca militmaŝino ne estus intermitinta ekde la komenco, laŭ ĉiu kredebleco, la manko de antaŭvido ĉe la aliancanoj estus havinta plej seriozajn sekvojn.
La plano de Napoleon
Binche
Uzi la riveron Sambre por ŝirmi sian avancon, iri al Charleroi kaj ekbatali ĉe la malforta punkto de la malamiko, t.e. ĉe la renkontiĝejo de la du okupitaj regionoj. Lia dekstra alo marŝu al Fleurus kaj lia maldekstra al Quatre Bras («kvar brakoj», vojo al Bruselo).
15-a de junio de 1815: komenco de la militiro
La strategio de la franca armeo estis sufiĉe bona kaj la sekreto bone kaŝita. La plano de la militiro, farita la antaŭtagon (la 14-an) en Beaumont, estis preciza, kvankam tro longa. Malfeliĉe por Napoleon, li ne sukcecis realigi ĝin per la postulita rapideco kaj, la 15-an de junio vespere, la francaj avangardoj estis nur je ĉ. 15 km transe de Charleroi, krom kelkaj skoltgrupoj.
La 1-a prusa korpuso, sub la komando de ZIETEN, batalis la 15-an krepuske. Ĝi lerte foriris en la direkto de Fleurus-Ligny (nord-orienten).
Intertempe, en Bruselo, Wellington, kiu havis malprecizan imagon pri la situacio, ordonis partan koncentradon en Nivelles. Tio estis eraro, ĉar tiel li lasis 20-km-an breĉon en la fronto, kontraŭ kiun almarŝis la maldekstra alo de la franca armeo sub la komando de la marŝalo NEY.
Feliĉe por la aliancanoj, du generaloj de la nederlanda armeo malobeis la ordonojn kaj alfrontis kontraŭ la danĝero. Oni ne scias kiagrade tiuj du oficiroj savis la situacion, kun la helpo de juna generalo, la duko de Saksio-Weimar.
La 16-an de junio
Du bataloj :
- Ligny : Napoleon kontraŭ la Prusoj
- Quatre-Bras : Ney kontraŭ la Anglo-Holandanoj.
Ney estis transpreninta la komandon de la brusela vojo. Li disponis pri 45.000 soldatoj por fronti kontraŭ la angloj. Tiele Napoleon havis nur 80.000 homojn por ataki la prusojn (3 korpusoj, t.e. ĉ. 90.000 soldatoj). Tiuj-ĉi ekbatalis en la unua granda batalo pro la diligenteco de Blücher, kiu normale devis disponi pri la 120.000 armeoj de sia armeo.
La batalo de Ligny
Blücher kaj la prusoj, kiuj troviĝis tiom proksimaj de la landlimo, riskis atakon de la francoj ekde la unuaj horoj de la 16-a de junio. Blücher akceptis la batalon. Tamen la francoj ne atakis antaŭ la 3-a kaj 30 posttagmeze, kio ebligis al Blücher kunigi tri el siaj korpusoj. La kvara, sub la komando de Bülow, kiu venis el Liège, ne sukcesis veni ĝustatempe. La batalo fariĝis fortega kaj la du kontraŭuloj spertis malvenkojn.
Por la francoj, Ligny estis nur duonvenko: ili perdis 8.500 homojn kaj la prusoj 12.000. Sed la imperiestro supertaksis la prusajn perdojn kaj la efikon je ilia moralo. Nur la sekvan tagon (la 17-an), Grouchy estis sendita kun 35.000 homoj por peli la prusojn. Tiu taĉmento estis tro forta por skolta misio kaj tro malforta por batali, se oni konsideras, ke tiam Bülow, kun sia 4-a korpuso de 30.000 homoj, estis reatinginta Blücher-n.
Longtempe Grouchy estis konsiderata kiel la ĉefa responsulo de la malvenko de Waterloo, sed nuntempe oni akceptas, ke la veraj kialoj troviĝis aliloke.
La batalo de Quatre-Bras ("Kvar-Brakoj")
Ĉirkaŭ la 11-a horo, dum la mateno de la 16-a, Ney ricevis ordonon por «laŭeble» sendi divizion je kelkaj kilometroj transe de Quatre-Bras. Sed ne eblis, ĉar la nederlandanoj jam defendis tiun pozicion. Je tiu momento de la tago, Ney devis esti preta por tuj reagi, sed, dum li pretigis sian atakon, la duko de Saksio-Weimar ricevis helptrupojn. Temis pri la divizio de Perponcher kun 7.500 homoj kaj 16 kanonoj, sed sen kavalerio, kiu alvenis sur la pozicion ĉirkaŭ la 14-a horo.
La francoj perdis do la perspektivon de surpriz-atako.
Je la 15-a h., sub la komando de Jerome BONAPARTE, frato de Napoleon, la peza franca divizio postenis ĉe la pozicio kaj Ney povis vigle ataki per konsiderinda nombr-avantaĝo.
La aliancitaj trupoj estis en danĝera situacio; ilia kontraŭstaro malfortiĝis kaj la malabunda artilerio belgo-holanda estis malsupera. Finfine alvenis la brigado Van Merlen kun belgaj dragonoj kaj nederlandaj husaroj. La brita divizio, sub la komando de PICTON, estis venanta. La brigado Van Merlen okupis la terenon ĝis kiam la britoj postenis ĉe la pozicio.
Necesis 36 horoj ekde la transiro de la landlimo fare de la francoj, ĝis kiam la angloj sukcesis sendi siajn unuajn trupojn ĉe atakita loko, sed ili alvenis lacegaj pro rapidmarŝo. Tamen, la franca kavalerio, kiu estis venkinta la belgojn-nederlandanojn, estis devigita reataki, kiam alvenis la angloj. Ĝi estis laca, kiam ĝi ekbatalis kontraŭ la angloj, kiuj frontis kvadrate. Estis grandaj perdoj ambaŭflanke.
Por pli rapide venki, Ney deziris sendi en la batalon la korpuson, kiun komandis D'ERLON, sed intertempe la imperiestro estis sendinta ĝin por helpi en Ligny. Kolerega pro la perdo de parto el siaj trupoj, Ney revenigis d’Erlon-on, sed tiu-ĉi alvenis tro malfrue kaj neniel helpis al la du francaj aloj. Oni ne tute konas la veron pri tiu malhela afero, kiu estis la ĉefa kialo de la malvenko. Tamen tiu enbataligo fariĝis pozitiva por la francoj, ĉar pro tio Wellington ne povis sendi helpon al Blücher.
Tiel, je la fino de la dua tago, la situacio estis sufiĉe malfavora al la francoj.
La 17-an de junio
17-an de junio
Dum la nokto de la 16-a ĝis la 17-a de junio, la prusoj foriris en la direkto de Wavre kaj, senprobleme, pliretretis dum la mateno de la 17-a. Oni malfacile komprenas tiun francan senagadon dum tiu mateno, kies sekvoj estos gravaj.
GROUCHY, ĉe la dekstra alo, ricevis ordonon marŝi direkte al Gembloux kaj skoltadi en la direkto de Namur kaj nord-oriente, kaj peli la malamikon. Tiuj ordonoj pruvas, ke la imperiestro ne havis precizan ideon pri la direkto, kiun sekvis la prusoj; tiuj-ĉi havis grandan avancon kontraŭ Grouchy.
Ĉe la maldekstra alo, Ney arigis siajn trupunuojn, ĉar li sciis, ke li povis nenion fari kontraŭ la
angloj, kiuj estis firmigantaj siajn poziciojn. Wellington, kiu timis ĝeneralan atakon de la franca armeo, ordonis, ke la trupoj retretu norden, en Mont-Saint-Jean, ĉe pozicio unuanime akceptita.
Sub la komando de lordo Uxbridge, la ariergardo ekiris je ĉ. la 14-a h., kaj sekvis la imperiestro mem kun siaj skadronoj. La franca marŝado estis malakcelita pro la stretiĝo de Genappe; nur je la 18-a h. 30 vespere la francoj alvenis en la farmdomo La Belle Alliance ("la bela alianco").
Skoltado farita en Mont-Saint-Jean okazigis tujan reagon de la angloj, kio pruvis, ke Wellington postenis kun la arbaro de Soignes dorse. Napoleon vigle kritikis tiun pozicion, kiun li konsideris danĝera por la angloj, se ili devus retreti. Tamen, la sekvanta tago montris la taŭgecon de la elekto de Welligton. Se la pleja miso okazus, la arbaro ĝenus la retreton.
Wellington lokis sian ĉefan komandejon en Waterloo fronte al la preĝejo. Poste tiu domo fariĝis la «Muzeo Wellington». Dume la imperiestro starigis sian ĉefkomandejon en «Le Caillou» [la ŝtoneto], kie li tranoktis. Ankaŭ tiu domo fariĝis muzeo.
Dimanĉon, la 18-an de junio
Pli bone ol longa priskribo, la aldonita mapo montras, kiamaniere la multaj trupoj estis dislokitaj sur la batalkampo.
La pejzaĝo de Mont-Saint-Jean estis bonege adaptita al la kutima taktiko de Wellington; kaŝi siajn trupojn malantaŭ monteto kaj el uzi la armilojn de la infanterio kaj de la artilerio por bremsi la marŝadon de la malamikoj, kiuj do ne sciis la amplekson de la kontraŭbatalantaj fortoj.
Ĉe la maldekstra flanko de la armeo de Wellington troviĝis marĉa tereno, kiun trairis la rivero Smohain; tio gardis kontraŭ atako ĉe tiu flanko. Tamen li konsciis pri la danĝero de atako ĉe la dekstra flanko el sud-okcidento. Pro tio li postenigis 17.000 soldatojn en la regiono de Halle, 15 km for, sub la komando de la princo Frederik el Nederlando.
Li opiniis, ke kun 67.000 homoj li kapablos rezisti ĝis la veno de Blücher. Sed la prusoj perdis tempon pro la transiro de la rivero Lasne kaj ili povos interveni nur pli malfrue.
La batalo de Waterloo
Pluvis dum la tuta nokto. La homoj ne povis dormi; ili malsekiĝis ĝishaŭte, fariĝis lacaj kaj malsataj. Ambaŭflanke la provizado estis malbona. Sekve la soldatoj devis batali kun malplena stomako.
Je la mateniĝo la franca armeo estis dispartigita. La kunigo kaj la postenigo okazis malrapide ambaŭflanke de la vojo Le Caillou kaj La Belle Alliance, kie Napoleon estis lokiginta sian observejon (sud-norde).
La angla (alianca) fronto estis ŝirmita per tri fortikigitaj lokoj (fortaj punktoj) :
- la kastelo-farmdomo Hougoumont okcidente
- la farmdomo La Haie Sainte ("la sankta heĝo") centre
- la kunigitaj farmdomoj La Papelotte kaj La Haye oriente
Tiuj fortaj punktoj estis nuligitaj dum la unua parto de la batalo. Je la 11-a h. 30 matene de la 18-a, la divizio de Jerome Bonaparte atakis Hougoumont.
Neniu dokumento certigas, ke temis pri vera atako aŭ nur pri simpla atakeliro. Tamen ĝi okazis kun decidemo kaj kuraĝo, sed ankaŭ kun nepravigebla mallerto. Dum sinsekvaj sturmoj kontraŭ fortegaj defendoj Jerome spertis grandegajn homperdojn. Post tri horoj de senutilaj klopodoj, oni finfine decidis uzi la artilerion por bruligi la farmodomon, kvankam ĝi restis en la manoj de la defendantoj ĝis la batalfino.
Intertempe vigla atako pretiĝis dekstre.
La stato inter la 13-a kaj la 15-a h.
Je ĉ. la 14-a h. la infanterio de la generalo d’Erlon (2-a korpuso) antaŭeniris eskalone sub la komando de Ney. Oni kritikis la ordon adoptitan por tiu atako, sed, ĉar nek ĝin, nek la responsulon oni precize konas , malfacilas objektiva prijuĝo. Tamen ŝajnas ke la franca plano ne taŭgis por ataki la fortojn de Wellington.
La 2-a divizio, sub la komando de LONZELOT, estis la unua, kiu atingis la plataĵon. Ĝi ekbatalis kontraŭ la belga-holanda brigado de Bylandt, kiu troviĝis ĝuste antaŭ la vojo de Ohain. Pro la premo tiu trupunuo retretis . Ŝajnas ke tiam la francoj hezitis. Tiun okazon kaptis Picton por bajoneta flankatako, dum tri regimentoj de dragonoj el la brigado Ponsomby vigle atakis ilin. La divizio Lonzelot estis disigita kaj ĝi devis retreti trans densaj heĝoj laŭ la vojo de Ohian.
La dua trupkolono, kiu troviĝis iomete pli oriente, spertis la samajn problemojn, kaj la granda atako de la 1-a franca korpuso fariĝis malvenkego.
Dragonoj de la brigado Ponsomby ne kapablis bridi siajn ĉevalojn kaj daŭrigis sian sturmon kontraŭ la franca «Dika Baterio»; ili okazigis gravajn damaĝojn. La franca kavalerio ege pagigis al ili tiun mankon de singardo.
La angla venko havos decidigan efikon por la rezulto de la batalo, dum kiu mortis la generaloj Picton kaj Ponsomby, krome duono de la kavaliero estis perdita.
Ĉe la francoj la 1-a korpuso estis momente eksterbatala kun multaj mortigitoj, vunditoj kaj kaptitoj. La batalo ĉesis, dum ambaŭflanke oni reiris al siaj pozicioj. Por la francoj ĉio estis rekomencenda.
Ekde tiu momento oni havas nur malprecizan scion pri kio okazis. La lasta ordono skribita de la imperiestro, kiun ni konas, estas tiu de la 11-a horo, kiu okazigis la malvenkegon pri kiu oni parolis. Estis partaj kaj lokaj agadoj laŭonge de la angla fronto sen vera kunordigo inter la diversaj trupunuoj. La atakoj kontraŭ Hougoumont daŭris, sed, kiel oni tion vidis, tiu pozicio rezistis ĝis la fino. Siaflanke La Haie Sainte trafis en la manojn de la francoj pro manko de homoj kaj de municio, sed oni ne scias la precizan horon de la forfalo de tiu grava fort-punkto.
La Prusoj alvenas
Ĉe tagmezo sciigis kaptita prusa kavaleriano , ke la avangardo de la korpuso Bülow troviĝis en Chapelle-Saint-Lambert, 5 km oriente de la batalkampo. Ĝia alveno estis baldaŭa. Ne estis dubo, ke Grouchy ne sukcesis atingi lin. Napoleon sendis LOBAU-n orienten kun la 7.000 homoj de la 6-a korpuso kaj kun 2.000 ĉevaloj por antaŭigi al la danĝero.
Oni kritikis Lobau-n, ĉar li ne iris trans Le bois de Paris ("la arbaro de Parizo"), por pli bone rezisti kontraŭ la prusoj. Sed estas forgesate, ke li disponis pri negravaj fortoj kaj ke li ne povis ekbatali tiom malproksime de la ĉefarmeo. Lobau defendis tre bone sian pozicion, sed kontraŭ la prusa homamaso li faris, kion li povis.
La nekredebla kavaleria sturmo
Je ĉ. la 16-a h. Ney batalis antaŭ «La Haie Sainte», kiam ŝajnis, ke la angla centro ekcedis. Li decidis, ke la momento taŭgis por lanĉi sian amasan kavalerion. Tiam komenciĝis la nekredebla sturmo, kiu daŭris dum du horoj kaj kiu elĉerpis la francan kavalerion.
Sinsekve la kavalerio sturmis kontraŭ la anglaj kvadratoj, kiuj rezistis kontraŭ tiu lavango kaj malebligis la atingon de la plataĵo. La franca kavalerio estis falĉita fare de la infanterio kaj la kelkaj kanonoj, kiuj ankoraŭ funkciis; poste ĝi estis buĉadita fare de la kavalerio de Wellington, antaŭ ol esti forpelita malsupren. Tiuj krudaj sturmoj, sen precedenco en la milita historio, estis apenaŭ helpitaj fare de la infanterio. Ĉar ili ne kapablis frakasi la anglajn kvadratojn, ili ne povis fariĝi decidaj.
Ankaŭ tie, oni ne scias kiel kaj laŭ kies ordono la diversaj skadronoj estis lanĉitaj en la batalon.
Imperiestra gvardio ekiras
La prusoj, kiuj supervenkis Lobau-n, eniris en Plancenoit, kie la Juna Gvardio vigle batalis por defendi la pozicion. La imperiestro devis plifortigi ĝin per du batalionoj de la Maljuna Gvardio (sia persona gvardio) por haltigi la avancon de Bülow.
Estis la 7-a vespere. Restis ankoraŭ longaj horoj ĝis la nokto.
Restis nur 11 batalionoj de la Gvardio por sendi kontraŭ la Angloj. Kelkaj el ili estis rezervaj inter La Belle Alliance kaj La Haye. Oni opinias ke la gravega – kaj la lastega – atako estis realigita de 5 batalionoj, kiuj ekmarŝis solaj kontraŭ tuta armeo. Ili iris al la plataĵo laŭ kvadrataj eskalonoj.
Je tiu momento la malpeza infanteri-divizio belga-holanda, sub la komando de Van der Smissen, eniris la batalkampon venante el la direkto de Braine l’Alleud. Ĝia interveno haltigis la 5-an batalionon de la 3-a regimento de grenadistoj, kiu estis forpelita. La aliaj batalionoj troviĝis en situacio, kiu ne estis pli enviinda.
Tiam ne plu estis espero por la francoj.
Je ĉ. la 15-a h. 30, la prusa korpuso de Zieten alvenis el la nord-oriento. Ĝi venke batis la negravajn fortojn de Durutte, kiuj ankoraŭ estis defendantaj la sektoron de La Papelotte .
Okcidente Wellington konstatis, ke la Gvardio ekcedis kaj li taksis la momenton taŭga por antaŭenirigi ĉiujn aliancitajn armeojn. Li svingis sian ĉapelon por signali la ĝeneralan atakon.
Por Napoleon tio estis la fino. La batalo estis perdita.
Epilogo
La venkintaj armeoj koncentris siajn atakojn kontraŭ la francaj trupunuoj, kiuj ankoraŭ rezistis kaj kiuj estis venkitaj tre rapide. Nur kelkaj batalionoj de grenadistoj kaj de la malpeza infanterio de la gvardio ekpostenis kvadrate por fronti al la atakoj kaj ŝirmi la retreton. Ili batalis ĝis la lasta homo. Malmultaj transvivis, sed la honoro estis savita kaj el ilia sinofero estiĝis legendo.
Estas malfacile priskribi tiujn lastajn momentojn; ni nur precizigu, ke neniu franca standardo estis perdita dum la retreto. La armeo de Wellington estis tro lacega por iri trans la farmdomon Rosomme kaj estis la prusa kavaliero, kiu sola postkuris.
Tiel finiĝis la batalo de Waterloo. La aliancanoj perdis 23.000 homojn kaj ĉ. 300 kanonojn (16.000 anglojn, holandanojn kaj germanojn, krom 7.000 prusoj), la francoj pli ol 40.000 homojn kaj 250 kanonojn. El tiuj 40.000, 25.000 estis mortigitaj, 7.000 kaptitaj kaj la aliaj malaperintaj).
Grouchy eksciis pri la malvenkego nur la sekvantan tagon matene. Li sukcesis lerte retreti direkte al Namuro, kaj poste reeniris en Francion kun sia armeo, sia ekipaĵo kaj siaj vunditoj. La restaĵo de la franca armeo de Waterloo retiriĝis en Francion, direkte al Paris kaj la rivero Loire. La imperiestro devis abdiki je la dua fojo kaj forlasi la francan grundon. Restis al li neniu alia elekto ol konfidi sian destinon al la angloj. Kio sekvis estas konata. Napoleon Bonaparte estis eliminita kiel politika forto, sed baldaŭ estiĝis la napoleona legendo, kiu ankoraŭ vivas plu.
Kategorio:Bataloj
ja:ワーテルローの戦い
Napoleono la 1-a de FrancioHistorio > Francio > Imperio > Napoléon BONAPARTE
----
Imperio
Napoléon BONAPARTE (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko; mortis en la brita kolonio Saint Helena la 5-an de majo 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a. Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte.
En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika Nabolione aŭ Nabulione. Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio kiam 9-jara. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam 10-jara. Li ĉiam parolis kun itala akĉento.
Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam La Pérouse pretiĝis iri surmare en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...
Napoléon estis oficiro en franca armeo en la komenco de la Franca Revolucio. Napoéon unuafoje famiĝis kiam li venkis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel "Vendémiaire", kiam li savis la Direktoraron kanonpafante kontraŭ la reĝismanoj sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la respubliko, kaj estris la francan revolucian armeon por militiro al Italio. Liaj ĉefaj venkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon venkis Aŭstrion. Dum tiuj bataloj, Napoléon komandis artilerio kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Kaporalo.
En 1798, Napoléon iris ataki Egiption, cele dehaki Brition de Hindio. Multaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega Rozeta Ŝtono.
En 1814, Napoléon malvenkis en Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝaj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj li estis ekzilita en insulo Elba. En Elba, Napoléon lasis regi la insulon de unu reĝlando. Tamen, post pluraj monatoj, Napoléon eskapis, atingis la francan marbordon en Fréjus, li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo ju pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li aniĝis al li kaj la gazetoj, kiuj unue anoncis lian faron per "La sanga monstro eliris el sia karcero" iom post iom ŝanĝis siajn titolojn, kaj fine anoncis :" La imperiestro estos morgaŭ en Parizo" ! Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno tute ne intencis lasi lin repreni la povon en Francio, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj (La cent tagoj), ....
En la Batalo de Waterloo, li fine malvenkis kontraŭ Duko de Wellington kaj prusa armeoj.
En 1827, do nur ses jarojn post lia morto, publikiĝis satira teksto de M. J.-B. PÉRES kiu "pruvis" ke Napoleono neniam ekzistis, sed estis nur mitologia simbolo por la suno; la celo estis ataki kelkajn laŭmodajn teoriojn en la tiama religihistorio. La franclingva teksto legeblas ĉe
Frazoj
Citaĵo el li, tipa kaj ne miriga:
:"En la revolucioj estas du specoj de homoj: tiuj, kiuj ilin faras, kaj tiuj, kiuj el ili profitas."
Alia, kiu povas mirigi de tia homo (kaj des pli pensigas):
:"Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito."
vidu ankaŭ
- Listo de Marŝaloj kaj generaloj de Napoleono
- Charles-Maurice DE TALLEYRAND
- samtempuloj en Napoleona epoko
BONAPARTE Napoléon
ja:ナポレオン・ボナパルト
ko:나폴레옹 보나파르트
simple:Napoleon
th:นโปเลียน โบนาปาร์ต
Charles DE GAULLEGaulle Charles de
Historio > Charles DE GAULLE < Francio
----
Francio
Charles DE GAULLE [ʃarlɘ dɘ gol], naskiĝis je la 22-a de novembro 1890 en Lille, mortis je la 9-a de novembro 1970 en Colombey-les-Deux-Églises (Ĉampanjo), plej kutime konata kiel "Generalo DE GAULLE", aŭ simple DE GAULLE, aŭ familiare "le grand Charles" (la granda Karlo) pro lia rimarkinda altstatureco, estis franca militisto kaj ŝtatulo.
Junaĝo, Unua mondmilito kaj Inter-du-milita epoko
Naskita en katolika, tradiciema, monarĥiisma kaj klera familio, DE GAULLE estis dejune nutrata de la verkoj de Maurice BARRÈS Henri BERGSON kaj Charles PEGUY (li ĉiam estis samtempe "militista" kaj "intelektula", kiam li estis oficiro en Trèves li postulis, ke ĉiuj oficiroj de lia kompanio plenumus regule prelegojn, kaj li mem sur beletraj temoj). Ekde sia dekkvina jaro li revis iĝi generalon, kaj iam savi Francion! Li eniris la militistan altlernejon Saint-Cyr en 1908, diplomiĝis en 1912. Sian oficiran karieron li komencis postene en Arras, kie li estis sub la ordonoj de Philippe PÉTAIN (nesciante, kiaj eventoj oponigos ilin poste).
Li partoprenis kiel kapitano je la unua mondmilito. Kaptite, li provis dufoje fuĝi, sed lia alta staturo lin perfidis! Li restis kaptita ĝis la fino de la milito. Pri sia kaptiteco de du kaj duono jaroj, li havis malagrablan memoron, juĝante esti nur "revenanto", ia neutila soldato.
En 1920, kiam Sovetio minacis la ekzistadon de la ĵus revivigita Pollando, Francio sendis armeon sub la komando de marŝalo Pétain, kaj de Gaulle partoprenis. Oni rakontas, ke en tia okazo, li duele batalis pro la belaj okuloj de pola grafino.
Antaŭ la dua mondmilito, li verkis libron de milita teorio Le fil de l'épée, kio proponis modernan strategion kun uzo de aviadiloj kaj de tankoj.
Dua mondmilito, Rezistado kaj postvenkaj jaroj
Kiam ekis la Dua mondmilito li estis ŝtatsekretario al milito. Kiam marŝalo Pétain petis militpauzon, li ne konsentis kaj rifuĝis en Anglio, el kie li lanĉis la frazon fariĝontan fama: «Francio perdis batalon sed ne perdis la militon». Iom post iom li sukcesis akceptigi la grupon de siaj partianoj kiel reprezentanton de Francio, tiel ke en 1945 ankaŭ Francio sin trovis ĉe la flanko de la venkintoj, malgraŭ tio ke la unua intenco de Roosevelt estis trakti ĝin kiel okupitan landon. Jam la usona estraro preparis monbiletojn en frankoj kun la mencio AMGOT, alidire: American Military Government of Occupied Territories, kaj Anthony Eden poste rakontis, ke Roosevelt intencis krei novan landon, nomatan Valonio, kiu entenus la belgan Valonion, Lorenon kaj Alzacon; li mienis, ke li fariĝis surda kaj oni parolis pri aliaĵo.
Tio klarigas, ke de Gaulle klopodis, por ke la franca armeo eniru en Parizon antaŭ la usona por tuj proklami tie la restarigon de la Respubliko, kaj meti Roosevelton antaŭ faritan fakton. Feliĉe por li Eisenhower komprenis la danĝeron de la politiko farata de lia prezidanto kaj ne hezitis ignori kelke de liaj ordonoj. Same, de Gaulle insistis, por ke la franca armeo mem liberigu Strasburgon por malhelpi, ke oni kreu sendependan Alzacon. Komence de 1945, kiam germana kontraŭofensivo minacis Alzacon, Eisenhower ordonis, ke la armeoj retroiru malantaŭ la vogezan linion; tio abandonus Alzacon al kruelaj represalioj de la Germanoj, de Gaulle rifuzis kaj la franca armeo defendis sola, malfacile sed sukcese, la provincon. Pro tio li ricevis la ĉiaman dankemon de la Alzacanoj, kiuj ĉiam voĉdonos por li amase.
1958-1969 kaj morto
Sub lia regado Francio elpaŝis el la milita organizo NATO. Tio kaŭzis portempan Franca-Usonan streĉiĝon. Simile li intencege strebis ĝis kiam Francio provizis sin per propra atombomboforto. Poste li anstataŭigis la strategiantaŭstudojn tiam direktitajn kontraŭ malamiko venonta el oriento (Sovetio) per strategio "ĉiuazimuta" preta kontraŭ malamikoj venontaj el ĉia direkto. Li partoprenis la Eŭrop-unian konstruon, sed nepre konceptis ĝin kiel kunlaboro de memstaraj nacioj, ne kiel unuiĝanta fenomeno; kaj li volis ĝin ne kiel surogatan aliancinton de Usono sed kun propra internacia politiko kaj propra socia modelo interne. Li ankaŭ ekigis ŝtormoj kiam dum ŝtatvizito en Kebekio, franclingva provinco de Kanado, li proklamis: "vivu la libera Kebekio!"
Personeco
Li neniam dubis pri siaj superaj talentoj; li eĉ elĉerpis el tiu orgojla certo memfidon kaj tranĉan ordonemon.
Armea kolego lia post unue vidinte lin priskribis lin tiel en 1922 (ege ĝuste, ĉar la tutan vivon li aspektis tia):
:"Li paŝis ege rektstare, kun seriozego, pave, tiel, kiel li antaŭenigus sian propran statuon"
Li estis edukita en medio, kie oni viumas siajn gepatrojn, infanojn, aŭ edzinon. Kaj li konstante montris sin, eĉ kun la familianoj aŭ proksimaj kunlaborantoj, ege distancema, malvarma, impona, enigmema, neniam ai ajn manifestiĝo el tenereco (nur paroloj, foje, en siaj leteroj al la edzino). Tamen kelkaj detaloj montras, ke sub tiu kiraso li estis fakte tiom emociema, kiom iu ajn homo. Kaj kelkaj faktoj iĝas ege impresaj ĉe tia viro: ekzemple unu el inter liaj filinoj, Anne, estis mense malhelpita, kaj fine mortis en 1948. Ŝian foton li tenis en kadreto, kiun li surportis la tutan vivon je ĉeneto sub ĉhemizo ĉe la haŭto; kaj kiam li estis Prezidanto de la respubliko, estis dorse de tiu kadreto, ke li notis la sekretan kodon por uzo de la atombombo, kiun li devis konstante surporti.
liaj frazoj
Li fariĝis fama pro la abrupta kaj trafa stilo de lia parolo, kaj multe de liaj frazoj restis famaj
- "Ne sufiĉas saltadi sur sia seĝo kiel kaprido kriante "Eŭropo!" "Eŭropo!"."
- en 1944 post liberigo de Francio, revuante francan tankistan taĉmenton, li ekvidis tankon sur kies flanko skribitis "ni mortigu la stultulojn!", li restis iom enpensiginte kaj diris: "Vastegas la programo!"
- (en 1963): "Brazilo ne estas serioza lando".
- (kiam oni petis, ke kontraŭkoncipiloj estu repagataj de la Socia sekureco: "Socia Sekureco ne estas farita por subvencii libertempajn distraĵojn".
- (en Majo 1968): "Elekto estas: ĉu mi, ĉu la fekkaĉo!"
- "ĉiaokaze alprenu la starpunkton plej superan : tio estas kutime la loko malplej loĝata."
Kelkaj ankaŭ pro aliaj kialoj:
En 1959 li estis venigita al regado, per duonleĝa procezo, per homoj, kiuj esperis, ke li konservos francan Alĝeriox, dum lia unua parolado en Alger li diris al la tieaj francoj (konataj sub kromnomo Pieds-Noirs:
"Je vous ai compris" (Mi komprenis vin) kredigante al ili, ke li konservos Alĝerion, sed li donis al ĝi sendependecon, kaj tiun frazon la poruloj de "Franca Alĝerio" neniam pardonis al li.
ja:シャルル・ド・ゴール
th:ชาลส์ เดอ โกล
BBC
BBC (anglalingve eldirata [bibisi']) mallongigo de "British Broadcasting Corporation" (Brita Dissenda Korporacio - pli frue "British Broadcasting Company") - ŝtate subvenciita kaj pli-malpli oficiala radiofonia kaj televida dissenda instanco en Britio. Ĝia eksterlanda servo proponas programojn en pli ol 40 lingvoj, celante antaŭ ĉio la popolojn kaj landojn iam apartenintajn al la Brita Imperio. Fondita en oktobro 1922.
Kvankam BBC estas ŝtate subvenciita, ĝia opinio estas plejparte sendependa de la registaro. Ekzemple, en la somero de 2003, BBC diris, ke la registaro de Tony BLAIR ne estis honesta pri la minaco de Irako antaŭ la milito. Laŭ lia opinio BBC estas politike maldekstra .
- [http://www.bbc.co.uk/worldservice/index.shtml Hejmpaĝo de BBC eksterlanda servo] (angle, sed estas rulumskalo por elekti la lingvon)
ja:英国放送協会
simple:BBC
1757Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1757
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1757 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 15-a de novembro: Jacques René HÉBERT
- 28-a de novembro: Anglio: William BLAKE
Mortoj
- 23-a de julio : Domenico SCARLATTI
----
1752 | 1753 | 1754 | 1755 | 1756 | 1757 | 1758 | 1759 | 1760 | 1761 | 1762
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1757년
1882Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1882
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1882 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- 7-a de januaro : Bernhard KÖTZ
- 18-a de januaro : Britio : A. A. MILNE
- 18-a de januaro: MONTEIRO LOBATO
- 25-a de januaro : Britio : Virginia WOOLF
- 30-a de januaro : Franklin D. ROOSEVELT
- 2-a de februaro : James JOYCE
- 18-a de februaro : Rudolf NOVÁK
- 4-a de majo : Wilhelm LEHMANN
- 20-a de majo : Danio : Sigrid UNDSET
- 1-a de junio : John DRINKWATER
- 18-a de junio : Igor STRAVINSKI
- 23-a de oktobro: KATO Misao
- 21-a de novembro: Gioacchino LAURENTI
- 12-a de decembro : Jiri MAHEN
Mortoj
- 19-a de aprilo : Anglio : Charles DARWIN
- 27-a de aprilo : Ferdinand REICH
----
1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1882년
simple:1882
RusioGeografio > Azio > Rusio < Eŭropo
----
Eŭropo
Eŭropo
Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo.
Respublikoj: Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio
Aŭtonoma provinco: Hebrea Aŭtonomio
Aŭtonomaj distriktoj: Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija.
Regionoj: Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola.
Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.
Urboj:
Urboj de Rusio
Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1).
----
Geografiaj Regionoj: Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio
----
Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio)
Azio
Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8%
Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso),
% urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Moskvo
Etnoj de Rusio
Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo,
islamo, aliaj
Lingvo:
la rusa, aliaj (la
tatara,
finna,
ĉuvaŝa,
baŝkira,
mordva,
ĉeĉena,
ĥakasa,
udmurta,
maria,
oseta,
kabarda,
komia,
burjata,
karaĉaja-balkara,
ĉeĉena,
inguŝa,
jida,
tuva,
adigea,
samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)
Registaro
Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio
Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999)
Valuto: 1 rublo (R)
Historio
Prahistorio
1 p.K.
En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento.
En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj.
Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.
1000
En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ
nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo
Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis
Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis
restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo
en 1480.
1500
En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.
1600
1700
Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis
Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En
1721 li fondis la rusan imperion.
1800
Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ,
Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.
1900
En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.
En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post
mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis
registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la
bazangulo.
Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj
regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante
milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon
industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.
En 1939, Sovetunio kaj
Germanio interkonsentis dividi Pollandon
kaj venkis tiun en aŭgusto.
La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944).
Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.
La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de
1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la
mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo.
Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro
por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969).
Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj
bezonis reformon.
Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN
Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en
1988 retiris la armeon el Afganio.
Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La
Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj
de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis.
La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.
Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la .
Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.
En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.
Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.
2000
En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004.
En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.
Esperanto-movado
Vidu: Historio de Esperanto en Rusio
Vidu ankaŭ
- Listo de famaj rusoj
Eksteraj ligoj
[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio]
als:Russland
ja:ロシア
ko:러시아
ms:Russia
roa-rup:Rusii
simple:Russia
th:สหพันธรัฐรัสเซีย
zh-min-nan:Lō·-se-a
1985Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1985
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj | | |