:: wikimiki.org ::
| 18-a De Majo |
18-a de majoHistorio > Tagoj > la 18-a de majo
----
La 18-a de majo estas la 138-a tago de la jaro (la 139-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 227 tagoj restas.
Je la 18-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1980 : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtono, Usono, eksplodis post dormi 93 jaroj.
Naskiĝoj
- 1872 : Bertrand RUSSELL, matematikisto kaj filozofo, nobelpremiita pro literaturo en 1950
- 1883 : Walter GROPIUS, arkitekto, fondinto de Bauhaus
- 1889 : Thomas MIDGLEY
- 1912 : Walter SISULU
Mortoj
- 1911 : Gustav MAHLER, komponisto
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 17-a de majo | 19-a de majo
- 18-a de aprilo | 18-a de junio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:5月18日
ko:5월 18일
simple:May 18
th:18 พฤษภาคม
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
Gregoria kalendaroGregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
- dimanĉo
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
- Supejaroj komenciĝantaj je :
- lundo
- mardo
- merkredo
- ĵaŭdo
- vendredo
- sabato
- dimanĉo
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius LILIUS en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando, Japanio
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
----
::Tridek tagoj en septembro,
::april', junio, kaj novembro;
::Ĉiuj kromaj de la kalendar'
::Tridek-unu havas, krom februar',
::Kun dudek-ok, tri jarojn el kvar,
::Sed dudek-naŭ en superjar'.
::: - Tradicia angla poemo; elangliĝis Mateo McLAUCHLIN
----
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
kategorio:Kalendaro
als:Gregorianischer Kalender
ja:グレゴリオ暦
ko:그레고리력
ms:Kalendar Gregory
simple:Gregorian calendar
th:ปฏิทินเกรกอเรียน
VaŝingtonoGeografio > Landoj > Ameriko > Usono > Vaŝingtono < Urbo
----
Ne konfuzu ĝin kun pacifika usona federaciero Vaŝingtonio.
----
Vaŝingtono (angle, Washington, D.C.), kiu havas 572.059 loĝantojn laŭ la censo de 2000, kaj areon de 177 km2, estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en D.K.—la Distrikto Kolumbio—inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝington, sed D.K. ne estas unu de la 50 ŝtatoj de Usono, kaj estas regata de la Kongreso mem.
Vaŝingtono estas grava urbo por la federacia kaj internacia regado. Oni trovas la tri branĉojn de la Usona registaro tie:
1. La ekzekutiva branĉo - La familio de la prezidanto de Usono loĝas en la White House (Blanka Domo), ĉe Pennsylvania Avenue 1600, kaj tie la prezidanto akceptas regnestrojn de la tuta mondo. La loĝejo de la prezidanto havas 132 ĉambrojn.
2. La leĝdona branĉo - La granda kupolo de la Usona Kapitolo staras 55 metrojn sur altaĵeto en Vaŝingtono. En tiu Kapitolo kunvenas la 100 membroj de la Usona Senato kaj la 435 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj.
3. La juĝista branĉo - Ankaŭ la konstruaĵo de la Ĉefkortumo estas en la urbo Vaŝingtono.
La Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono estas la plej granda biblioteko en Usono. La Smithsonian Institute estas mondfama muzearo. Ankaŭ la usona monfarejo estas en la ĉefurbo.
Estas multaj monumentoj en Vaŝingtono. La Vaŝingtona monumento estas alta obelisko de 170 metroj. Oni povas supreniri la obeliskon per lifto, aŭ supreniri la 898 ŝtupojn per piedoj. Granda statuo de Lincoln estas en la monumenta konstruaĵo de Lincoln. Kaj oni povas vidi la monumentan konstruaĵon de Jefferson apud la tajda baseno.
La nomo de la urbo deriviĝas de Georgo VAŜINGTONO (angle George Washington), la unua prezidanto de la nacio. Oni devis trovi lokon por la nova ĉefurbo. Washington, kiu havis sian domon en la apuda Monto Vernon, proponis la ejon je 1791. La franco Pierre Charles L'ENFANT kaj la usonanoj Andrew ELLICOTT kaj Benjamin BANNEKER planis la novan ĉefurbon.
La urbo gastigis la 6-a Universalan Kongreson en 15-a ĝis 20-a de aŭgusto 1910 (357 kongresanoj el 20 landoj, 60 anoj el Eŭropo), kaj la Landan Kongreson de ELNA en 1960, 1977, kaj 1987.
Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj Kategorio:Ĉefurboj
ja:ワシントンD.C.
ko:워싱턴 D.C.
1872Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1872
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1872 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- Pollando : Kabe
- Emil HÁCHA
- Jan Amos KAJŠ
- Francisko Valdomiro LORENZ
- 29-a de marto : Henry William HETZEL
- 31-a de marto : Michele ARABENO
- 4-a de julio : Calvin COOLIDGE
- 12-a de julio: John MERCHANT
- 16-a de julio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 11-a de aŭgusto : Walter CURRIE
- 19-a de novembro : Alberto ALESSIO
- 17-a de decembro : Valdemar LANGLET
Mortoj
- 31-a de majo : Friedrich GERSTÄCKER
- 31-a de decembro : Aleksis KIVI : Finnlando
----
1867 | 1868 | 1869 | 1870 | 1871 | 1872 | 1873 | 1874 | 1875 | 1876 | 1877
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1872년
simple:1872
1883Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1883
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1883 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- František HÁJEK
- 7-a de januaro : Georgi NIKOLOV
- 10-a de januaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- 31-a de januaro : OGATA Tomosaburo
- 6-a de majo: Wiliiam Francis LAWRENCE
- 12-a de majo: Albin SANDSTRÖM
- 5-a de junio : John Maynard KEYNES
- 3-a de julio : Franz KAFKA
- 16-a de julio : Franz NABL
- 23-a de julio : Giles Leigh BROWNE
- 24-a de julio : Augustin PITLÍK
- 1-a de aŭgusto: Josef SCHMALZL
- 7-a de aŭgusto : Germanio : Joachim RINGELNATZ
- 11-a de aŭgusto : Ernst STADLER
- 14-a de decembro : Morihei Ueshiba
Mortoj
- 14-a de marto : Anglio : Londono : Karl MARX
- 3-a de septembro : Francio : Ivan TURGENEV
----
1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1883년
th:พ.ศ. 2426
1889Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1889
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1889 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Aperis la poemo "Al la fratoj" de L.L. ZAMENHOF.
- Novembro: L.L. ZAMENHOF translokiĝis en la urbo Ĥerson (suda Rusio) pro monaj kialoj.
- En Nürnberg aperis La Esperantisto, unua gazeto en Esperanto.
- Publikita unua Adresaro de Esperantistoj.
- Gustaf HENRICLUNDQUIST publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en sveda lingvo.
- Rudolfs LIBEKS publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en latva lingvo.
- Daniele MARIGNONI publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo.
- Francisko Valdomiro LORENZ pasis de Volapuko al Esperanto kaj gvidis unuan Esperato-Kurson en Ĉeĥio.
- František HÁJEK kaj Gaston MOCH eklernis Esperanton.
- Aleksandro DAMBRAUSKAS ekzilita de cara registraro.
- Lasta Volapukista Internacia Kongreso.
- Kreitaj Anti-Babilona kaj Anglo-franca.
- 2-a de novembro : Norda Dakoto kaj Suda Dakoto fariĝis la 39-a kaj 40-a ŝtatoj de Usono.
- 8-a de novembro : Montano fariĝis la 41-a ŝtato de Usono.
- 11-a de novembro : Vaŝingtonio fariĝis la 42-a ŝtato de Usono.
- 15-a de novembro : Brazilo fariĝis respubliko post la ellandiĝo de Pedro la Dua.
- 19-a de novembro : Brazilo akiris sian flagon.
- Gabono iĝis parto de Franca Kongo.
- Nietzsche publikiĝis "La Krepuskon de la Dioj".
- Turo Eiffel konstruita.
- Japanio akiris konstitucion.
- Kreita Zilengo.
Naskiĝoj
- Gustav SCHOLZE
- Stefano LA COLLA
- 3-a de februaro: Anton GOLDMANN
- 22-a de marto: Dubús NÚNEZ
- 7-a de aprilo: Ĉilio : Gabriela MISTRAL
- 16-a de aprilo : Britio : Charlie CHAPLIN
- 20-a de aprilo : Adolf HITLER
- 22-a de aprilo : Ludwig RENN
- 26-a de aprilo : Ludwig WITTGENSTEIN
- 5-a de julio : Jean COCTEAU
- 19-a de julio: J. R. G. ISBRÜCKER
- 29-a de julio : Felikso DIEZ
- 19-a de aŭgusto: Janos KÖNIG
- 6-a de septembro: Elisabeth WUNDERLICH
- 1-a de oktobro: Hector VERMUYTEN
- 3-a de oktobro : Carl VON OSSIETZKY
- 11-a de oktobro : Nikolaj BORISOV
- 27-a de oktobro : OHAŜI Unokiĉi
- 14-a de novembro : Jawaharlal NEHRU, ĉefministro de Hindio
- 20-a de novembro : Edwin HUBBLE, astronomo (m. 1953)
Mortoj
- Britio : Toynbee.
- 8-a de marto: Anton ROMAKO, pentristo
- 15-a de junio: Mihai EMINESCU
Esperanto-libroj eldonitaj en 1889
- Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto". - Varsovio ; Nurnbergo: Zamenhof ; Tümmel,
- Einstein, Leopold: Internacia ou Volapük? Trad. de Auguste Demonget. - Paris: Ghio, 1889. - g, 32 p.
- Einstein, Leopold: Volapük und Lingvo Internacia : nebst einer Beilage enthaltend den neuesten Bericht der Amerikan. Philosoph. Gesellschaft von Philadelphia über eine internationale Sprache. Nürnberg: Stein, 1889. - 26 p.
- Goethe, Johann Wolfgang von: La gefratoj : komedio en unu akto. El la originalo trad. A. Grabowski. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 26 p.
- Lermontov, Miĥail Jureviĉ: Princino Mary : rakonto / de M. Lermontov. Trad. E. de Wahl. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 32 p.
- Libeks, Rudolfs: Starptautiska waloda no Dr. Esperanto: preeskschwahrdi, gramatika, gabalini lasischanai, starptautiska-latwiska un latwiska-starptautiska wahrdnize / sastahdijis R. Libeks. - Riga: Sichman, 1889. - 88 p.
- Steiner, Peter: Drei Weltsprach-Systeme: Pasilingua, Volapük, La lingvo internacia: nebst Einladung zur Unterzeichnung für das Weltsprachblatt "Ta pasifolia" / von P. Steiner. - Berlin [k.a.]: Heuser, 1889. - 30 p.
- VOLLSTAENDIGER LEHRGANG DER Vollständiger Lehrgang der internationalen Sprache: nebst Wörterbuch zum Gebrauche für Deutsche / hrsg. vom Nürnberger Weltsprache-Verein. - Nürnberg: Korn, 1889. - 32 p.
- Wahl, Edgar Alexei Robert von: Diccionario de las lenguas internacional y espanol / de E. de Wahl. L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto" / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p. Paralleltitel: Predislovie e slovarju jazyka "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: An attempt towards an international language / by Dr. Esperanto. Transl. by Henry Phillips. - New York, NY: Holt and Co., 1889. - 56 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dictionnaire international-fran ais / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dr. Esperanto's international language : introduction and complete grammar : por angloj / English ed. by R. H. Geoghegan. - Warsaw: Samenhof, 1889. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: International-deutsches Wörterbuch / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationelt sprak : företal och fullständig lärobok : por svedoj / Dr. Esperanto. Ífversättningen verkstäld G. Henriclundquist. - Warschau: Samenhof, 1889. - 39 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Me^zdunarodnyj jazyk : predislovie i polnyj u^cebnik : por rusoj / Dr. Esperanto. - 3. izd. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 40, 6 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Pribavlenie ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka / russkij perevod bro^sjury d-ra Esperanto. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 23 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Vtoraja kniga me^zdunarodnago jazyka / Dr. Esperanto. - [2. eld.] Var^sava: Izd. L. Zamenhofa, 1889. - 52 p. Klju^c ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka Originaltitel: Dua libro de l' lingvo internacia - Zamenhof, Ludwik Lazar: Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache / L. Samenhof. - Warschau: Samenhof ; [Kelter]
----
1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1889년
1912Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1912
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1912 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- L.L. ZAMENHOF ĉe la UK de Krakovo rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“.
- Edukministro CAJ Juanpej dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn de Ĉinio.
- Eklernis Esperanton:
Bruno RIEFLING, SIFO, Gerrit WOUD, Gerrit Paulus de BRUIN, Maksimiliano BLASSBERG, Frits FAULHABER, Helmi DRESEN, Modesto Eugenio CAROLFI, Carl Adolph HVORSLEV kaj Vasilij ĴELEZNJAKOV.
- Fonditaj Esperanto-asocio de Ŝanhajo, Virina Esperanto-Klubo en Brazilo kaj Esperanta junulara grupo de Varsovio.
- Fondita unua Esperanto-Klubo en Venezuelo
- Kreitaj planlingvoj Omnezo, Lingvo Kosmopolita, Ariana kaj Fraternitato.
- Ĉinio elĵetas fremdan regon kaj fariĝas respubliko.
- Albanio sendependiĝas.
- Hispanio: Kanarioj: Fuerteventura ekhavas propran parlamenton.
- 6-a de januaro: Nov-Meksiko fariĝis la 47-a ŝtato de Usono.
- 16-a de januaro: La grupo de anglo Robert Falcon SCOTT apud Sudan Poluson trovas restaĵojn de tendaro de konkuranta norvego Roald AMUNDSEN.
- 18-a de januaro: Scott atingas Sudan Poluson.
- 14-a de februaro: Arizono fariĝis la 48-a ŝtato de Usono.
- 15-a de aprilo: La Titanic pereas en la norda Atlantiko
- Tupaciguara fondita.
Naskiĝoj
- Raymond DOURY
- 20-a de februaro: Francio: Pierre BOULLE
- 21-a de aprilo : William Thomas STEAD
- 16-a de majo: Johannes HARTOG
- 23-a de junio: Britio: Alan TURING, frua komputikisto (m. 1954)
- 14-a de aŭgusto: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 26-a de novembro : Eugène IONESCO
Mortoj
- 16-a de januaro: Georg HEYM
- 27-a de januaro: BAGGI de ARAUJO
- 30-a de marto: Germanio: Karl MAY.
- 20-a de aprilo: Bram STOKER
- 14-a de majo: Svedio: August STRINDBERG
- 16-a de aŭgusto : Germanio : Johann Martin SCHLEYER
- 24-a de decembro : George W. BULLEN.
- Ĉeĥio: Zikmund WINTER.
- Antarkto: Kapitano SCOTT kaj sia grupo.
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
----
1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1912年
ko:1912년
simple:1912
th:พ.ศ. 2455
Walter SISULUhttp://www.wikipedia.org/upload/7/7d/Sisulu-collage.jpg
Walter Max Ulyate SISULU (naskiĝis la 18-a de majo, 1912, mortis la 5-a de majo, 2003) estis sud-afrika aktivulo kontraŭ ras-apartigo kaj elstara ano de la Afrika Nacia Kongreso (ANC).
Sisulu naskiĝis en Engcobo, Transkei kaj estis edukita ĉe misiista lernejo. Li forlasis la lernejon en 1926 por komenci laboron. Li translokiĝis al Johannesburg en 1928 kaj laboris en diversaj industrioj.
Li aniĝis al la ANC en 1940 kaj kun Nelson MANDELA kaj Oliver TAMBO fondis la ANC Junular-Ligon en 1943. Je la komenco li estis la kasisto sed li ankaŭ havis gravan rolon en la planado de la militema Umkhonto we Sizwe (Lanco de Afriko). Forpuŝante la pli pasivajn estrojn li fariĝis ĝenerala sekretario de la ANC en 1949 kaj restis en tiu posteno ĝis 1954.
Kiel planisto por la Defiance Campaign ("Defi-Kampanjo") li estis arestita en 1952 kaj ricevis prokrastitan juĝon. En 1953 li vojaĝis al Eŭropo, la Sovetunio kaj Ĉinio kiel reprezentanto de la ANC. Oni maliberigis lin 7-foje dum la venontaj 10 jaroj.
Ĉe jurproceso pro ŝtatperfido oni kondamnis lin al 6 jaroj de mallibereco. Li malaperis kaj vivis kaŝe sed estis kaptita la 11-an de julio, 1963. Ĉi-foje oni kondamnis lin al dumviva maliberado. Kun aliaj gravaj gvidantoj de la ANC li estis enkarcerigita ĉe la insulo Robben.
Oni liberigis lin en oktobro de 1989 post 26 jaroj de mallibereco kaj li estis elektita vic-prezidanto de la ANC dum la unua nacia konferenco post la repermeso de la organizaĵo.
En 1992 Sisulu ricevis Isitwalandwe Seaparankoe, la plej alta honoro de la ANC pro lia kontribuo al la liberiga batalo en Sud-Afriko.
Li geedziĝis kun Nontsikelelo ALBERTINA en 1944 kaj ili havis 9 infanojn - 4 estis adoptitaj. La edzino kaj la infanoj ankaŭ estis aktivaj en la batalo kontraŭ ras-apartigo.
SISULU
1911Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1911
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1911 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 7-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora.
- Fondita en Prago la Laborista Unuiĝon Esperantista, fako de socialdemokratia Laborista Akademio.
- Eldonitaj filatelia tabelo en Esperanto kaj esperantaj revuoj Vekiĝo kaj La Kulturo.
- Esperantiĝis:
John Edward HOOKHAM, Leopold DREHER, Hugo STEINER Dubús NÚNEZ, Jozefo ARTIGAS LASALA, Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV, Alexander William THOMSON, Antono LLINÁS BELLVEHI, Miklós BÁNÓ, Norbert BARTHELMESS kaj Michele ARABENO
- L.L. ZAMENHOF prezentis al la Internacia Kongreso de Rasoj, en Londono, memuaron pri Homaranismo.
- L. SCHLAF estis eksigata el la movado pro profitcela agado.
- Arestita kaj kondamnita Aleksandr POSTNIKOV. Post la aresto de li, en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj.
- La Respubliko de Ĉinio estas fondita de SUN Yixian. Lanĉo de Gregoria kalendaro.
- Mongolio liberiĝas de Manĉurio, Gvidanto de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba proklamita reĝo de libera ŝato Mongolio.
- Libio fariĝas kolonio de Italio.
- The cruise of the Snark de Jack LONDON.
- Kreitaj planlingvoj Mezhdunarodny Nauchny Yazyk kaj Cosmo-English.
Naskiĝoj
- Rita AAGAARD
- Fanny Luiza DUPRÉ
- Herbert WOHLFAHRT
- Vlastimil BLAŽEK
- P. H. VAN TERWISGA
- Jan FILIP
- Josef VÍTEK
- Svislando: Max FRISCH
- 6-a de februaro: Ronald REAGAN, usona prezidento naskiĝis en Tampico, Ilinojo
- 23-a de februaro: Yokaanam
- 26-a de marto: Usono: Tennessee WILLIAMS
- 23-a de junio: Ernesto SABATO
- 24-a de junio: Juan Manuel FANGIO
- 16-a de julio: Usono: Ginger ROGERS
- 19-a de septembro: William GOLDING
- 3-a de decembro : Nino ROTA
Mortoj
- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- 1-a de aŭgusto:Konrad DUDEN
- 5-a de novembro : Charles STEWART
- 8-a de novembro : Siegfried LEDERER
----
1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1911年
ko:1911년
simple:1911
th:พ.ศ. 2454
Gustav MAHLER
Gustav MAHLER estis komponisto kaj orkestra direktisto. Li naskiĝis en vilaĝo Kaliště proksime de urbo Humpolec, la 7-an de julio de 1860. Li mortis en Vieno la 18-an de majo de 1911.
Li estis filo de juda vendisto, sed poste li katolikiĝis. Ekde sia infanaĝo li montris grandan kapablon kiel pianisto. En 1875 lia familio traslokiĝis al Jihlava, kaj iom poste li eniris la konservatorion de Vieno. Lia profesoro pri pianludado, Julius EPSTEIN, rimarkinte lian egan kapablon, instigis lin por studi komponadon kaj orkestran direktadon.
Mahler restis en la konservatorio ĝis 1878, kaj ĉeestis ankaŭ prelegojn far Anton BRUCKNER en la Universitato. Li partoprenis en konkurso pri operoj okazigita en 1880 per sia verko Das Klagende Lied, kiu poste estos transformata en kantaton; tamen li ne gajnis tiun konkurson kaj do dediĉiĝis al orkestra direktado. Kiel direktisto li laboris une en malgranda somerteatro en Hall. Lia rimarkinda talento progesigis lin ĉiam plu kaj plu. Tiutempe li laboris en diversaj urboj: Ljubljano en 1881, Olomouc en 1882 kaj 1883, Casel en 1884, Prago en 1885, Leipzig ekde 1886 ĝis 1888, Budapeŝto ekde 1888 ĝis 1891, Hamburgo ekde 1891 ĝis 1897, kaj en Vieno, ĉe la Imperia Opero, ekde 1897 ĝis 1907, kie li estis ankaŭ arta direktisto dum kelkaj monatoj. Tamen li ne ŝatis la maĥinacioj okazantaj en la teatra medio kaj deziris okupiĝi komplete al komponado por koncertejoj kaj ne por teatro. Gustav Mahler edziĝis en 1902 al Alma Maria SCHINDLER. Ekde 1908 ĝis sia morto li estis direktisto de la Filharmonia Societo de Novjorko, sed li pasigis la somerojn en Aŭstrio. Ĉefa verkaro:
Ĉefa verkaro:
- Dek simfonioj, tiu lasta el ili nefinita, kaj kelkaj kun voĉaj partoj.
- Das Lied von der Erde: Simfonio por mezosoprano, tenoro, solisto kaj orkestro.
- Das Klagende Lied: kantato.
- Lieder eines fahrenden Gesellen, Kindertotenlieder: Kanzonoj.
- Tri libroj de liaj unuaj kanzonoj.
- Kvin kanzonoj kun parolteksto far Friedrich R%C3%9CCKERT.
- Muziko por Des Knaben Wunderhorn.
- Multaj pliaj kanzonoj.
ja:グスタフ・マーラー
ko:구스타프 말러
th:กุสตาฟ มาห์เลอร์
2-a de majo
Historio > Tagoj > la 2-a de majo
----
La 2-a de majo estas la 122-a tago de la jaro (la 123-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 243 tagoj restas.
Je la 2-a de majo okazis, interalie:
- 1808 : Hispanio: La madrida popolo atakas la francajn trupojn. Ekas la Milito de Hispana Sendependiĝo.
- 1879 : Hispanio: Fondo de Partido Socialista Obrero Español.
- 1888 : Inaŭguracio de Universa Ekspozicio ĉe Barcelono (Hispanio).
- 1927 : Fondo de Akademio de Kinematografaj Artoj kaj Sciencoj en Hollywood.
- 1953 : Kronado de reĝo Husejn de Jordanio.
- 1968 : Studentaj manifestacioj komencas "Francan Majon".
- 1997 : La sciencistaro de Atapuerca akiras Premion Príncipe de Asturias pri Scienca Esplorado.
- 1998 : Fondo en Bruselo de Eŭropa Centra Banko por difini kaj realigi la monan politikon de Eŭropa Unio.
Naskiĝoj
- 1729 : Katarina la 2-a de Rusio, "la Granda", carino de Rusio.
- 1772 : Novalis
- 1827 : Pierre-Gaëtan LEYMARIE.
- 1853 : Antonio MAURA, hispana politikisto.
- 1886 : Gottfried BENN, Germanio
- 1887 : Vernon CASTLE, Usono dancisto
- 1904 : Harry LILLS, "Bing Crosby", usona kantisto kaj aktoro.
- 1935 : Luis SUÁREZ, hispana futbalisto kaj futbaltrejnisto.
Mortoj
- 1519 - Leonardo da Vinci, artisto de la Renesanco.
- 1576 - Bartolomé CARRANZA, hispana episkopo.
- 1857 - Alfred de MUSSET, franca poeto.
- 1912 - Marcelino MENÉNDEZ y PELAYO, filologiisto kaj literatura kritikisto hispana.
- 1997 - Paulo FREIRE
Festoj
- Madrida Regiono: Regiona tago.
- Festotago de Sankta Atanasio
Tagoj de semajno
La 2-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.
Vidu ankaŭ jenon:
- 1-a de majo | 3-a de majo
- 2-a de aprilo | 2-a de junio
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Majo
ja:5月2日
ko:5월 2일
simple:May 2
th:2 พฤษภาคม
3-a de majo
Historio > Tagoj > la 3-a de majo
----
La 3-a de majo estas la 123-a tago de la jaro (la 124-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 242 tagoj restas.
Je la 3-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1808: Francaj trupoj fusilas madridanojn, kiuj ribelis la antaŭan tagon. Francisco de GOYA poste pentros Los fusilamientos del 3 de mayo ("La fusiladoj de la 3-a de majo").
- 1947 : Japanio postmilita akiras sian konstitucion.
Naskiĝoj
- 1469 : Makiavelo
- 1849 : Bertha BENZ
- 1898 : Golda MEIR
- 1903 : Marcel ROŬ
- 1913 : William Motter INGE, verkisto
- 1919 : Pete SEEGER, kantisto
Mortoj
- 1996 : Walter FRANCINI
- 1998 : Raimund HARMSTORF
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 3-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 | | |