Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1819

1819

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1819 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1819 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Danio : Adam OEHLENSCHLÄGER verkas Der er et yndigt land.
- 7-a de aŭgusto : Kolombio sendependiĝas de Hispanio.
- 14-a de decembro : Alabamo fariĝas la 22-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- 8-a de februaro : John RUSKIN
- 25-a de marto : Ferooj : Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB
- 24-a de majo : Reĝino Viktorino de Britio.
- 20-a de junio : Jacques OFFENBACH
- 19-a de julio : Svislando : Gottfried KELLER
- 1-a de aŭgusto : Herman MELVILLE
- 13-a de septembro : Clara SCHUMANN
- 22-a de novembro : Anglio : George ELIOT
- 30-a de decembro : Theodor FONTANE

Mortoj


- 19-a de aŭgusto : James WATT ----
1814 | 1815 | 1816 | 1817 | 1818 | 1819 | 1820 | 1821 | 1822 | 1823 | 1824
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1819년

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Jarcentoj

Historio > Jarcentoj ---- Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj. La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000. La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo. Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo: Kategorio:Tempo ja:年表 simple:Century

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Danio

Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio ---- Danio - Danmark (da) [denmak] Lando en norda Eŭropo, inter Balta Maro kaj Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 405 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 82 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas Fyn kaj Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago). Sude havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat. Kattegat
- Landkodo: DK.
- E-nomo: [a] Danujo, Danlando; [o] Reĝlando Danio.
- Nacia nomo: Kongeriget Danmark (da) [KONGeĥiid/-iiz denmak].
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Administra divido: 14 komunoj, 2 urboj (Kopenhago kaj Frederiksbergo) kaj 2 aŭtonomiaj teritorioj.
- Aŭtonomiaj teritorioj: Ferooj kaj Gronlando.
- Urboj: Kopenhago (1.377 mil), Arhuzo (182 mil), Odense (137 mil).
- Lingvoj parolataj: dana, platdiĉa, germana
- Kredantoj: evangeli-luteranoj.
- GNP: totala - 184 mlrd $; pokapa - 29.890 $.
- Eksporto: viandaĵo, fiŝo, laktaĵo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
- Historio: en 1849 estis anoncita kiel konstitucia monarkio. De 1949 membro de NATO, kaj de 1973 - membro de EU.
- Heredaĵo: katedra templo de Roskilde.

Partoj


- Jutlando: Vendsyssel, Sønderjylland
- Fyn kaj insuletoj:
- Sjælland:
- Bornholm:

Plej grandaj urboj (2001)

# Kopenhago - 499.263 # Arhuzo - 286.903 # Odense - 183.617 # Aalborg - 161.906 # Frederiksberg - 91.079 # Esbjerg - 82.691 # Randers - 62.291 # Horsens - 55.103 # Næstved - 46.536

Insuloj laŭ enloĝateco

# Sjælland - 2.033.467 # Fyn - 438.521 # Amager - 151.593 # Lolland - 71.473 # Als - 51.268 # Bornholm - 44.924 # Falster - 42.902 # Mors - 23.028 # Langeland - 14.708 # Møn - 10.368 # Ærø - 7.600 # Tåsinge - 6.256 # Samsø - 4.331 # Thurø - 3.638 # Fanø - 3.241 # Læsø - 2.362 # Bogø - 1.014 # Fur - 999 # Orø - 936 # Rømø - 805 # Fejø - 625 # Jegindø - 548 # Sejerø - 405 # Agersø - 279 # Strynø - 211 # Femø - 204 # Enø - 203 # Aarø - 199 # Bjørnø - 54

EdE-D Danio

Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis. La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian NIELSEN aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso. La konata lingvisto, prof. Otto JESPERSEN (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm THOMSEN verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco." Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies unua prez. estis magistro Holger WIEHE kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar MONSTER. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster. En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend REHLING. En laboristaj rondoj gvidis Leo ABRAHAM kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe. Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. CARLSEN faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Sehroder Centra Dana E-ista Ligo (CDEL). En 1909 fondiĝis "Aaiborg EK" (prezidita de E. Friis), "EK de Vejle" (M. Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Chr. HEILSKOV) kaj en 1910 "ES de Esbjerg." La unua jarkunveno de danaj E-istoj okazis en Arhuzo 1909. Poste en Kopenhago en 1910, Odense en 1911, Vejle en 1912, Arhuzo en 1913, Horsens en 1914, Odense en 1915, Kopenhago en 1916, Kolding en 1919, Grenaa en 1925, Sönderborg en 1927, Odense en 1928, Holbak en 1929, Kopenhago en 1930, Odense en 1931, Arhuzo en 1932, Odense en 1933. Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj. Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino M. NOLL, Kopenhago. En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per La danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. En la 31 de decembro 1927 vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n. Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Packness ne estas multe konataj. La plej bona estis la lernolibro de Skeel-Giorling. Unua eldono baldaŭ elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi ne plu estis eldonata. En 1918 P. Zoffmann eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. En 1924 aperis lernolibreto de M Noll. En 1930 aperis nova lernolibro de L. Friis. Vortaroj La unuan E-vortaron eldonis Skeel-Giorling (1907). En 1909 eldonis K. Bendix sian D-E vortaron. Post la morto de Skeel-Gibrling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed A. P. Dueholm eldonis bonegan E-D vortaron. En 1922 P. Zoffmann eldonis sian vortaron kun E-dana kaj dana-E partoj. Ĝi estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj. Perkorespondan kurson, kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando. Post fondiĝo de CDEL aperis multaj danaj E-gazetoj: 1907-1912 Dana E-isto, red. A. Nissen; 1912-1913 Danlando, sama redaktoro. Dum la mondmilito ne aperis dana E-gazeto. En l919-1920 E-raporto de CDEL. Dum 1920-1922 denove ne ekzistis dana E-gazeto. En 1922-1926 aperis raporto pri dana E-movado en ,E' de UEA. En 1926-1928 eldonis P. Neergaard je propraj kostoj kaj risko "La Forta Voko"-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo "Sind og Samfund" pri aperigo de "La Forta Voko" en ĝi, decidis CDEL mem eldoni sian gazeton Dansk E-Blad (dana E-gazeto), redaktoro M. Palsberg, Aarhus. E-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute novan ekzamenregularon. Ĝi konsistas el 3 gradoj: I, II kaj III. La lasta estas por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj. La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj nepovas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en Danio. En diversaj urboj fondiĝis laboristaj grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj, faris tiurilate grandan laboron. En 1929 okazis Ĉe-kurso en Odense gvidata de T. Morariu. En 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese faris. Li propagandis kaj instruis en Sönderhorg, Lunderskov, Kolding, Arhuzo, Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg Ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tiuj pli ol 30 geinstruistoj ne nur lernis la lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ ĉiuj propagandis kaj gvidis E-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis Ĉe-instruistino M. Saxl, Berlin, por gvidi kursojn. Ŝi instruis en Silkeborg, Arhuzo, Aalborg, Hobro, Hjorring, Brönderslev, kaj Randers.
- Nicolai Liventhal (1916-2004), FD pri ekonomio, lingvoj kaj kriptologio en Kopenhago, forpasis en Kastrup. La ekonomiisto el Tallinn, esperantisto ekde 1934 kaj estrarano de la estona asocio (1938-1940), venis en 1943 pro edziĝo al Danio. Post 1974 li apogis la Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM).

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Danio
- Landnomoj Kategorio:Danio als:Dänemark fiu-vro:Taani ja:デンマーク ko:덴마크 ms:Denmark simple:Denmark th:ประเทศเดนมาร์ก zh-min-nan:Dan-kok

Der er et yndigt land

Der er et yndigt land [de e-et ondit len] (laŭvorte "Jen estas bel-ĉarma lando") estas la nacia himno de Danio. Teksto: Adam OEHLENSCHLÄGER (1819) Melodio: H. E. Krøyer (1835)

Esperanta traduko

:Ho, vi ĉarmega land'
:kun larĝaj, verdaj fagoj
:ĉe balta, mara strand'!
:Belege, mole, ondas vi,
:ho, Danmark Dia Freja
:hejmadas tie ĉi.
:Timigaj en batal'
:pratempaj viroj vivis
:en via paca val'.
:Sub baŭtaŝtono
- sur montet'
:iliaj ostoj kuŝas
:en nokta tombkviet'.
:Ankoraŭ bluas mar'
:ĉe vi, Danlando bela,
:kaj verdas fagarbar'.
:Ankoraŭ vivas tie ĉi
:la viking-posteuloj,
:la dana gento: ni!
:La klara dana vort'
:la kredo je la bono,
:jen estas nia fort'.
:Maljuna Danmark! Restos vi,
:dum kiam speguliĝas
:en maro fagfoli'.
(
- )Danaĵo por "menhiro".

Origina teksto

:Der er et yndigt land,
:det står med brede bøge
:nær salten østerstrand.
:Det bugter sig i bakke, dal,
:det hedder gamle Danmark,
:og det er Frejas sal.
:Der sad i fordums tid
:de harniskklædte kæmper,
:udhvilede fra strid.
:Så drog de frem til fjenders mén,
:nu hvile deres bene
:bag højens bautasten.
:Det land endnu er skønt,
:thi blå sig søen bælter,
:og løvet står så grønt.
:Og ædle kvinder, skønne mø'r
:og mænd og raske svende
:bebo de danskes øer.
:Hil drot og fædreland!
:Hil hver en danneborger,
:som virker, hvad han kan!
:Vort gamle Danmark skal bestå,
:så længe bøgen spejler
:sin top i bølgen blå.
Kategorio:Nacia himno Kategorio:Danio ja:デンマークの国歌

7-a de aŭgusto

---- Historio > Tagoj > la 7-a de aŭgusto ---- La 7-a de aŭgusto estas la 219-a tago de la jaro (la 220-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 146 tagoj restas. Je la 7-a de aŭgusto okazis, interalie:

Eventoj


- 1819 : Batalo de Bojakao (Boyacá), Simon BOLIVAR venkis la hispanojn en Kolombio.
- 1904 : en Calais, okazis kunveno de Esperantistoj, kiu estis la "patrino" de UK-j.
- 1920: Portugalio aprobis leĝon pri Aziaj kajAfrikaj Kolonioj.
- 1942 : Batalo de Guadalcanal

Naskiĝoj


- 1876 : Mata HARI (Margaretha Geertruida Zelle), spionino
- 1883 : Joachim RINGELNATZ , Germanio
- 1928 : Erika LAGRANGE
- 1932 : Abebe BIKILA

Mortoj


- 1782 : Andreas Sigismund MARGGRAF
- 1931 : Bix BEIDERBECKE, muzikisto
- 1941 : Rabindranath TAGORE, verkisto

Specialaj tagoj kaj festoj


- Kolombio : Batalo de Boyacá
- Eburbordo : Tago de la respubliko (sendependiĝo en 1960) ---- Vidu ankaŭ: ja:8月7日 ko:8월 7일 simple:August 7 th:7 สิงหาคม

Hispanio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio ---- Dosiero:es.gif Hispanio - España Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].

Ĝeneralaj informoj


- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado ----

Administra organizado

Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio

Lingvoj

Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska Vidu:
- Lingvoj de Hispanio

Geografio

La ĉefaj riveroj estas Miño (
- ), Doŭro (
- ), Taĵo (
- ), Gvadiano (
- ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia. (
- ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj": Mapo de aŭtonomaj komunoj

Naciaj Parkoj


- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)]) ----

Historio de Hispanio

Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio :Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio

Prahistorio

Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

Antikva epoko

Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo. (fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj. 409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

Mezepoko

711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo. 900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo. 1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon 1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon. 1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

Moderna epoko

1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon. 1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro. Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio. Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

Nuntempa epoko

Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi. 1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko. 1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko. 1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn. 1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion. 1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio. 1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro). 1986: Hispanio aniĝas EEK-n. 2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12) fiu-vro:Hispaania ja:スペイン ko:에스파냐 ms:Sepanyol simple:Spain th:ประเทศสเปน zh-min-nan:Se-pan-gâ

14-a de decembro

Historio > Tagoj > la 14-a de decembro ---- La 14-a de decembro estas la 348-a tago de la jaro (la 349-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 17 tagoj restas. Je la 14-a de decembro okazis, inter alie:

Eventoj


- 1819 : Alabamo fariĝis la 22-a ŝtato de Usono
- 2004 : Viadukto de Millau estis inaŭgurita.

Naskiĝoj


- 1546 : Tycho BRAHE
- 1884 : Erich PONTO

Mortoj


- 1799 : George WASHINGTON, 1-a prezidento de Usono
- 1984 : Vicente ALEIXANDRE
- 1990 : Friedrich DÜRRENMATT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Katolika festotago de Johano de la Kruco ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:12月14日 ko:12월 14일 simple:December 14 th:14 ธันวาคม

Alabamo

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Alabamo ---- Alabamo (angle, Alabama) iĝis la 22-a ŝtato de Usono je la 14-a de decembro 1819. Je la 11-a de januaro 1861, Alabamo secesiis de Usono dum la Usona Enlanda Milito kaj Montgomery, Alabamo, fariĝis en 1861 la unua ĉefurbo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. La Aŭtoritato de Valo Tennessee kreiĝis de la usona parlamento en 1933. Alabamo estis la loko de gravaj manifestacioj por civilaj rajtoj por nigruloj, interalie la aŭtobusa bojkoto de Montgomery (1955) kaj libereca marĉo (1965) al Montgomery de la urbo Selma kie okazis fama malobeo kiam nigrulino rifuzis sidi je la antaŭo de aŭtobuso kiel la blankuloj postulis ke ili ĉiam sidu. Loĝantaro: 4,447,100 (en 2000)
Ĉefurbo: Montgomery TTT-ejo de Alabamo en la angla http://www.state.al.us Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:アラバマ州 ko:앨라배마 주 ms:Alabama simple:Alabama th:มลรัฐแอละแบมา zh-min-nan:Alabama

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

John RUSKIN

Politiko > Literaturo > Anglalingva Literaturo > John RUSKIN < Angla lingvo ---- John RUSKIN (
- la 8an de februaro 1819, † la 20an de januaro 1900), estis socialisto kaj verkisto. Li naskiĝis en Londono kaj estis la filo de riĉa vinvendisto. Li studis ĉe la Universitato de Oksfordo kaj gajnis prestiĝan premion pro poezio. Baldaŭ post la jaroj ĉe Oksfordo li renkontis la pentriston, J.M.W. TURNER kaj decidis ke Turner meritis esti pli bone konata. Ruskin verkis libron Modern Painters (modernaj pentristoj) en 1843 en kiu li vere laŭdis la talenton de Turner. Tiam oni konsideris ke Ruskin estis la plej grava verkisto pri kulturaj aferoj. En 1850 Ruskin interesiĝis pri politiko kaj fariĝis subtenanto de socialismo. Li instruis ĉe kolegio por laboristoj kaj forte subtenis la ideon ke avarico estis gvidanta principo en brita vivo. En siaj libroj li argumentis kontraŭ konkursado kaj proponis ian kristanan socialismon. En 1870 li fariĝis profesoro de belartoj ĉe Oksfordo. En 1871 Ruskin komencis eldoni Fors Clavigera (Leteroj al la laboristoj de Britio). Li eldonis ĝin ĉiumonate en partoj ĝis 1878 kaj poste malpli regule ĝis 1884. La verkoj de Ruskin forte influis sindikatanojn kaj politikajn aktivulojn. Ruskin fariĝis tre riĉa post la morto de la patro sed li opiniis ke ne eblas esti riĉa socialisto do li fordonis multe da mono al diversaj progresemaj organizaĵoj kaj fondis kelkajn edukejojn. Bonkonata kolegio en Oksfordo portas la nomon de Ruskin. Li mortis en Coniston en 1900.

Verkoj


- The Seven Lamps of Architecture (1849)
- Pre-Raphaelitism (1851)
- The Stones of Venice (1853)
- Architecture and Painting (1854)
- Modern Painters III (1856)
- Political Economy of Art (1857)
- Modern Painters IV (1860)
- Unto this Last (1862)
- Essays on Political Economy (1862)
- Time and Tide (1867)

En Esperanto aperis

[http://82.182.30.179/inko/179-8.pdf La reĝo de la ora rivero] aŭ La nigraj fratoj / John Ruskin. Trad. Ivy KELLERMAN. - Berlin: Möller & Borel, [1911]. - 41 p.
(2-a eldono 1926)

Eksteraj ligoj


- [http://www.lancs.ac.uk/users/ruskinlib/ Biblioteko Ruskin]- nur en la angla
- [http://www.ruskinmuseum.com/ Muzeo Ruskin (Coniston)]- nur en la angla
- [http://www.speel.demon.co.uk/other/ruskmus.htm Galerio Ruskin] - nur en la angla
- [http://www.brantwood.org.uk/ Domo de Ruskin ] - nur en la angla
- [http://217.215.67.169/inko/179-8.pdf La reĝo de la ora rivero] - en Esperanto

Ferooj

Geografio > Eŭropo > Nordio > Danio > Ferooj ----
Dosiero:fo.gif
(Feroe Føroyar [FERjar], Dane Færøerne [FERo.one] Teritorio de Danio, aŭtonoma insularo norde de Skotlando.
- Landkodo: FO.
- E-nomo: [a] Feroaj Insuloj, Feroio
- Areo: 1.399 kv.km.
- Loĝantaro: 48.000 (kiuj nomiĝas feroanoj)
- Ĉefurbo Tórshavn [TOŬRShaŭn] aŭ [TEŬRShaŭn].
- Oficialaj lingvoj: feroa kaj dana.
- Parolataj lingvoj: feroa
- Pokapa GNP: 16.000 $.
- Historio: La feroa lingvo devenas de la Norena, ankaŭ konata kiel "malnovnorvega". La unuaj enloĝantoj, ekde 625, estis Irlandaj monakoj, sed la insularon ĉefe setlis Norvegoj, ekde la 9-a jarcento. En 1035 Norvegio aneksis Feroojn kaj poste Islandon, kaj en 1387 Norvegio kaj Danio unuiĝis (dana princino estiĝis norvega reĝino). En 1814, post milito inter Danio kaj Svedio, Norvegio estis devigata rompi sian union kun Danio kaj eniri novan union kun Svedio (kiel propra ŝtato kun propra leĝaro, sed sub la sveda reĝo), dum Ferooj, Islando kaj Gronlando (re-trovita) restis danaj; do rompiĝis iliaj ligoj al Norvegio. Islando estiĝis respubliko en 1944. Ferooj estiĝis aŭtonoma en 1948, kaj en 21-a jarcento celas al suvereneco.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Ferooj
- Landnomoj ja:フェロー諸島 ko:페로 제도 zh-min-nan:Mî-iûⁿ Kûn-tó

Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB

Lingvistiko>>Lingvistoj

http://nn.wikipedia.org/upload/d/d3/Hammershaimb-100-kronur-schein-detail.jpg Hammershaimb en malnova Feroa bileto je cent kronoj Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB [VENSeslaŭs ulRIKus HAMershajm] (25-a de marto 1819 - 8-a de aprilo 1909 en Kopenhago), ankaŭ nomata V. U. HAMMERSHAIMB aŭ simple Venzel HAMMERSHAIMB, estis Feroa paroĥestro kaj filologo. Oni konsideras lin la fondinto de la moderna feroa skribita lingvo. La patra flanko de la Hammershaimb-a familio originis en Germanio, sed li mem kreskis Feroe kaj sentis sin feroano. Li studis teologion en Kopenhago, kie li ekkonis Danan pastron kaj filosofon Grundtvig. Tamen li ekloĝis Feroe en 1855, kaj li pastriĝis en insulo Streymoy. Lin ade interesis la feroaj dialektoj, kaj li multe studis sian lingvon. En 1867 li iĝis Feroa paroĥestro, kaj li ĉeestis la Feroan asembleon dum tri periodoj. Li vivis kun sia edzino en Danio ekde 1878 ĝis sia morto en Kopenhago en 1909.

Lingvika laboro

En 1846 Hammershaimb eldonis libron pri færøisk ortographie (Feroa ortografio). Ĉi libro tenis elstaran pozicion en la Feroa lingviko ĝis nun. Sian skribnormon li forte proksimigis al la Norena origino de la lingvo. Finfine ekestis kompromiso, akceptebla por ĉiuj dialektoj Feroaj. Pluse la ortografio ne tro distancigas la lingvon de antikvaj skribaĵoj kaj de ceteraj Skandinaviaj lingvoj. Tamen hodiaŭ, en la 21-a jarcento, la skribita lingvo sufiĉe foras de la prononco, pro kio malfacilas la lingvolernado por multaj infanoj en la insularo.

Verkoj


- 1852: Færøske Kvæder "Feroaj poemoj/kantoj", Kopenhago; 2-a eldono, Ferooj 1969
- 1891: Færøsk Anthologi I. Tekst samt historisk og grammatisk Indledning "Feroa antologio 1. Teksto kaj historia-gramatika enkonduko", Kopenhago; 2-a eldono, Tórshavn 1969

Literaturo


- Gerson - H. Hansen: Dansk Biografisk Lexikon, Bd. IV, Gyldendalske Boghandels Forlag, Kopenhago 1892 [http://www.lysator.liu.se/runeberg/dbl/6/], Artikolo pri Hammershaimb: http://www.lysator.liu.se/runeberg/dbl/6/0550.html (Danlingva)
- W.B. Lockwood: An Introduction to Modern Faroese, Føroya Skúlabókagrunnur, Tórshavn 1977 (Enkonduko), 4-a eldono 2002 [http://www.framtak.com/books] (Anglalingva)
- Eyðun Andreassen: Faroese Ballads and the Faroese Ballad Dance. A Bibliography: http://www.setur.fo/pdf/20020909152806.pdf (Anglalingva)

Eksteraj ligoj


- [http://www.hammershaimb.dk Hammershaimb.dk] (Dana paĝo, de parenco de Hammershaimb) ---- Vidu ankaŭ: Ivar AASEN Kategorio:Ferooj Kategorio:Verkistoj HAMMERSHAIMB Venceslaus Ulricus

Viktorino (Britio)

Viktorino (laŭ PIV2; angle Alexandrina Victoria; naskita je la 24-a de majo 1819, mortinta je la 22-a de januaro 1901) estis brita reĝino, kiu regis de la 20-a de junio 1837 ĝis sia morto. Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj; la nuna reĝino, Elizabeto la 2-a, ekregis en 1952 kaj do ankoraŭ klare malsuperas ŝin. (Ŝia kolego Francisko Jozefo de Aŭstrio regis proksimume samtempe, de 1848 al 1916.) Tiom longe ŝi regis, ke en Britujo oni laŭ ŝi nomis historian periodon Viktorina Epoko, kiam la Brita imperio estis plej granda. Kiel unua monarko de Britio kaj Norda Irlando ŝi krome portis la titolon de "Imperiestrino de Hindio" (Barato). Dum ŝia regado okazis signifa ekspansio de la brita imperio kaj kulminis la industria revolucio, kiu portis gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn al la lando. Viktorino estis la lasta reĝo el la dinastio de Hanovro; ŝia posteulo apartenis al la dinastio de Saksio Koburga kaj Gota. Ŝi testamentis, ke ŝi restu la sola brita reĝino kun la nomo Viktorino. Ĝis nun oni respektis tiun deziron. Ŝia portreto aperis sur la unua poŝtmarko de la mondo. Kategorio:Britaj reĝoj ja:ヴィクトリア (イギリス女王) ko:영국의 빅토리아 여왕 simple:Victoria of the United Kingdom

20-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 20-a de junio ---- La 20-a de junio estas la 171-a tago de la jaro (la 172-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 194 tagoj restas. Je la 20-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1214 : Universitato de Oksfordo ricevis ĉarton
- 1863 : Okcidenta Virginio fariĝis la 35-a ŝtato de Usono.
- 1960 : Sendependiĝo de Malio kaj Senegalo.
- 1990 : Germana parlamento decidis ŝanĝi la ĉefurbo de Bonn al Berlino.
- 2001 : Pervez MUSHARRAF fariĝis prezidento de Pakistano

Naskiĝoj


- 1819 : Jacques OFFENBACH, komponisto
- 1870 : Siegfried Eduard SPIELMANN
- 1884 : Johannes Heinrich SCHULTZ, Germanio
- 1887 : Kurt SCHWITTERS, pentristo (Dadaisto), verkisto
- 1905 : Lillian HELLMAN, usona verkistino
- 1909 : Errol FLYNN, usona aktoro

Mortoj


- 1597 : Willem BARENTSZ
- 1923 : Pancho VILLA, revoluciulo
- 1968 : Zdeněk ŠTĚPÁNEK
- 2004 : Hanns CIBULKA

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月20日 ko:6월 20일 simple:June 20 th:20 มิถุนายน

Jacques OFFENBACH

Muziko > Jacques OFFENBACH ---- Jacques OFFENBACH [ĵak ofenbaĥ] (
- la 20an de junio 1819, † la 4an de oktobro 1880) estis franca komponisto kaj muzikisto. Li naskiĝis en Germanio sed prenis la francan naciecon. Li estas la aŭtoro de multaj komikaj operoj, operetoj : Orphée aux enfers (1858), La Belle Hélène (1864), La Vie parisienne (1866) kaj ankaŭ de unu fantazia opero "les Contes d'Hoffmann". Li reprenis la famegan dancon "French Cancan" en unu el siaj verkoj "La Gaîté parisienne", kiun oni tiutempe ofte dancis en la klubo "Moulin Rouge". Kategorio:Francaj muzikistoj ja:ジャック・オッフェンバック th:ชาคส์ ออฟเฟนบาค

19-a de julio

---- Historio > Tagoj > la 19-a de julio ---- La 19-a de julio estas la 200-a tago de la jaro (la 201-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas. Je la 19-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1870 : Komenciĝas la milito inter Francio kaj Germanio

Naskiĝoj


- 1814 : Samuel COLT
- 1819 : Gottfried KELLER, Svislando
- 1834 : Edgar DEGAS, pentristo
- 1863 : Hermann BAHR
- 1879 : Francio : Nehou : Eŭgeno LANTI
- 1893 : Vladimir MAJAKOVSKIJ
- 1898 : Herbert MARCUSE
- 1889 : J. R. G. ISBRÜCKER

Mortoj:


- 1965 : Syngman RHEE, 1-a prezidento de Sud-Koreo
- 2002 : Vasil STANOVIĈ

Specialaj tagoj kaj festoj:


- Nikaragvo : Tago de nacia liberigo ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 18-a de julio | 20-a de julio
- 19-a de junio | 19-a de aŭgusto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:7月19日 ko:7월 19일 simple:July 19 th:19 กรกฎาคม

Gottfried KELLER

Literaturo > Germanlingva Literaturo >Gottfried KELLER < Germana Lingvo ---- Germana Lingvo Gottfried KELLER (
- la 19an de julio 1819 en Zürich, † la 15an de julio 1890 samloke) estis svisa verkisto. Lia origina deziro, fariĝi pentristo en Munkeno, fiaskis. Li reiris al Svislando, serĉis kontaktojn al politike progreseme liberalaj intelektuloj kaj per stipendio li fine povis sen financaj problemoj studi historion, filozofion kaj literaturon en Germanio. Ekde 1850 li plene dediĉis sin al la verkado; en la jaro 1855 li revenis al Zürich, kie li de 1861 ĝis 1876 okupis la postenon de urba skribisto. La verkaro de Gottfried Keller konsistas ĉefe el poemoj, romanoj kaj noveloj. Je la komenco de sia kariero li akuzis en siaj verkoj politikajn kaj sociajn malbonaĵojn, poste li pli kaj pli priskribis la strebadon de siaj protagonistoj al feliĉa vivo kaj socia bonfarto. Famaj verkoj:
- Gedichte (poemoj, 1846)
- Neuere Gedichte (poemoj, 1851)
- Der grüne Heinrich (romano, 1854/55; novtekstigo 1879/80)
- Die Leute von Seldwyla (noveloj, 1856; ampleksigita 1873/74)
- Züricher Novellen (noveloj, 1878)
- Das Sinngedicht (noveloj, 1882)
- Martin Salander (romano, 1886) Jeno aperis en Esperanto: La forĝisto de sia feliĉo ; Virgino kaj monakino / Trad.: Jakob SCHMID. En: Svisa antologio. - Budapest: Literatura Mondo, 1939, p. 86-116 Arbara kanto ; Vespera kanto ; Vintra nokto ; Nokta silento ; Almozulo ; Adiaŭ / Trad.: Hilda Dresen. En: Svisa antologio. - Budapest: Literatura Mondo, 1939., p. 326-329 Eugenia / trad.: Reinhard HAUPENTHAL. – Saarbrücken : Iltis-Eld., 1990. – 27 p. – (Iltis-Serioj ; 2, Beletro Tradukita ; 2) ISBN 3-927613-10-X Vintra nokto / trad.: H. Dresen. – En: Nova Esperanta krestomatio. - Rotterdam : UEA, 1991, p. 443

1-a de aŭgusto

---- Historio > Tagoj > la 1-a de aŭgusto ---- La 1-a de aŭgusto estas la 213-a tago de la jaro (la 214-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 152 tagoj restas. Je la 1-a de aŭgusto okazis, interalie:

Eventoj


- 1876 : Kolorado fariĝis la 38-a ŝtato de Usono
- 1865 : Unua eldono de La Ĉielo kaj la Infero de Allan KARDEC
- 1937 : Vselovod IVANOV arestita
- 1990 : Irako invadis Kuvajton

Naskiĝoj


- 1744 : Jean Baptiste LAMARCK, sciencisto
- 1819 : Herman MELVILLE, verkisto
- 1883 : Josef SCHMALZL
- 1925 : Ernst JANDL, Aŭstrio

Mortoj


- 1836 : James MADISON
- 1911 : Konrad DUDEN
- 1923 : Warren G. HARDING
- 1934 : Paul von HINDENBURG

Specialaj tagoj kaj festoj


- Benino : Nacia tago ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 31-a de julio | 2-a de aŭgusto
- 1-a de julio | 1-a de septembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. als:1. August ja:8月1日 ko:8월 1일 simple:August 1 th:1 สิงหาคม

Herman MELVILLE

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Herman MELVILLE < Angla Lingvo ---- Herman MELVILLE (naskiĝis la 1-an de aŭgusto, 1819, mortis la 28-an de septembro, 1891) estis usona verkisto. Liaj fruaj romanoj gajnis grandan atenton, sed lia populareco dum la jaroj pli kaj pli malkreskis, ke li fine preskaŭ forgesiĝis. La valoro de lia romano Moby Dick, kiu nuntempe estas rigardata unu el la plej famaj verkoj de la mondliteraturo, nur malkovriĝis post la morto de la aŭtoro.

Vivo

Naskiĝinte en Novjorko, li en la aĝo de 15 aŭ 16 jaroj eklaboris sur ŝipo vojaĝanta trans la Atlantikon inter Usono kaj Britio. En sia romano Redburn : His First Voyage li priskribis la spertojn de tiu ĉi vojaĝo. En la jaro 1837 li fariĝis instruisto en Novjorko, sed en 1840 li forlasis tiun ĉi karieron. Komence de 1841 li dungiĝis kiel maristo sur la ŝipo Acushnet, kiu ĉasis balenojn en la Pacifiko. De tiu ĉi vojaĝo apenaŭ postrestis dokumentoj; oni tamen supozas, ke la romano Moby Dick parte baziĝas sur travivaĵoj tiutempaj. La vojaĝo evidente ne estis sukcesa kaj la laborkondiĉoj ne estis kontentigaj: Herman Melville senpermese forlasis la ŝipon sur la Markizoj. La idealigita, romantigita rakonto Typee raportas pri la vivo de la aŭtoro inter la polineziaj insulanoj. En Omoo li priskribis la eventojn dum sia reveno hejmen. La 4-an de aŭgusto, 1849 li en Bostono edziĝis al Elizabeth SHAW. Poste li faris kelkajn malgrandajn ŝipekskursojn. En 1850 la geedzoj aĉetis kamparan bienon apud Pittsfield, tie ili vivis ĝis 1863. Herman Melville prizorgis la bienon, verkis kaj prelegis pri siaj vojaĝspertoj. Al sia amiko Nathaniel HAWTHORNE li dediĉis sian romanon Moby Dick. Dum la lastaj vivojaroj li ne plu povis vivtenis sin de la verkado, tiel li eklaboris kiel doganoficisto. Lia romano Billy Budd aperis nur postmorte (1924); ĝi gajnis grandan sukceson kaj en 1951 ĝi fariĝis bazo de la samnoma opero de Benjamin BRITTEN. Herman Melville mortis en Novjorko.

Listo de verkoj

eldonitaj dum la vivo de la verkinto:
- Typee (romano, 1846) - aventuroj ĉe kanibala tribo en la Markiza Insularo
- Omoo (romano, 1847) - kritikado pri imperialismo kaj kristana misiado en Suda Pacifiko
- Redburn : His First Voyage (romano, 1849) -
- Mardi (romano, 1849) - fantazia-politika vojaĝo
- White-Jacket (romano, 1850) - pri mararmea mistraktado de ŝipanoj
- Hawthorne and his mosses (recenza eseo, 1850)
- Moby Dick (romano, 1851) - "aŭ, la Baleno"
- Pierre; or, The Ambiguities (romano, 1852) - pri incesto
- Israel Potter (romano, 1855) - pri la usona revolucio
- The Piazza Tales (noveloj, 1856) - inkludis:
  - The Piazza
  - Bartelby, the scrivener
  - Benito Cereno
  - The Lightning-Rod Man
  - The Encantadas, or Enchanted Isles
  - The Bell-Tower
- The Confidence-Man (romano, 1857) - pri la trompado kaj la fido
- Battle Pieces (poemaro, 1866) - pri la usona enlanda milito
- Clarel (versa romano, 1876) - pri pilgrimado en la sankta lando
- John Marr and Other Sailors (poemoj, 1888)
- Timoleon (poemoj, 1891) postmorte eldonita:
- Billy Budd (rakonto, eld. 1924) - pri (sen)kulpeco kaj (mal)justo

Eksteraj ligiloj


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5703/budd.html Billy katenita, trad. Bruno GAHL