Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
1835

1835

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1835 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1835 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Finnlando (1835-36) : Apero de Kalevala, nacia epopeo kompilita far Elias LÖNNROT.
- La Teksasa Respubliko proklamas sin sendependa de Meksiko.
- Eŭropo : La Eklezio repermesas la pensojn kaj librojn de Galileo.

Naskiĝoj


- 9-a de aprilo : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- 27-a de julio : Giosuè CARDUCCI
- 30-a de novembro : Usono : Mark TWAIN

Mortoj


- 8-a de aprilo : Wilhelm VON HUMBOLDT ----
1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837 | 1838 | 1839 | 1840
ko:1835년 simple:1835

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

19-a jarcento

Historio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento Jaroj:
18011802180318041805 18061807180818091810
18111812181318141815 18161817181818191820
18211822182318241825 18261827182818291830
18311832183318341835 18361837183818391840
18411842184318441845 18461847184818491850
18511852185318541855 18561857185818591860
18611862186318641865 18661867186818691870
18711872187318741875 18761877187818791880
18811882188318841885 18861887188818891890
18911892189318941895 18961897189818991900
ja:19世紀 ko:19세기 simple:19th century th:คริสต์ศตวรรษที่ 19 zh-min-nan:19 sè-kí

Kalevala

Mitologio > Nordia Mitologio > Finna Mitologio > Kalevala < Popolaj eposoj ---- Kalevala [KALevala] (la nomo signifas Lando de herooj) estas epopea poemo kiun kompilis Elias LÖNNROT en la 19-a jarcento, el finnaj folkloraj fontoj. Ĝi estas ofte nomata la finna nacia epopeo kaj estas unu el la plej gravaj verkoj el la finna literaturo. Laŭ multaj, ĝi inspiris la naciismon kiu kondukis al finna sendependeco de Rusio en 1917. Lönnrot estis kuracisto, sed pasie interesiĝis pri la tradiciaj buŝaj rakontoj de lia hejmlando Finnlando, kaj pro tio li vojaĝis multe por akiri novajn fontojn. Li amasigis la plejmulton el la poemoj el la regiono Karelio (Karelia) kaj kredis ke la poemoj kiujn li kunigis estas eroj el iama senpaŭza epopeo. Li eldonis la unuan Kalevala, la "malnova" Kalevala, en du volumenoj inter 1835 kaj 1836. La malnova Kalevala konsistas el 32 poemoj kiujn komencis kunigi Lönnrot en 1829, kaj kiujn li redaktis kaj plivastigis per la propraj ligaj verkaĵoj por krei daŭran rakonton. Lönnrot daŭre kunigis novajn poemojn, kiujn li unuigis kun la malnova Kalevala por krei duan eldonon, eldonita in 1849. Tiu ĉi "nova" Kalevala enhavas 50 poemojn kaj estas la akceptata norma teksto hodiaŭ legata. La ĉefa rolulo el la Kalevala estas Väinämöinen, ŝamana heroo kiu kapablas kanti magie. Lin naskis la Virgulino de la Aero, kaj li helpis krei la teron. Multaj el liaj vojaĝoj similas al ŝamanaj vojaĝoj, precipe kiam li vizitas la stomakon de la tergiganto Antero Vipunen por trovi la ĝustajn vortojn por krei boaton. Li ludas kantelon (kantele), finna kordinstrumento ludata kiel citro. Unu el liaj kanteloj estas farita el la maksela osto de giganta ezoko. Li neniam trovas edzinon (unu el liaj virinoj anstataŭe dronas sin) kaj ŝtelas Sampo-on, magian muelejon, de la popolo el la nordo. Aliaj roluloj, kelkaj el kiuj havas proprajn ĉapitrojn, estas Seppo Ilmarinen, heroa ferprilaboristo, kiu kreas la ĉielan kupolon, la Sampo-on, kaj pli; La Virinaĉo de la Nordo, ŝamana matriarko de popolo rivala al tiu el la Kalevala, kiu foje tiras la sunon kaj lunon el la ĉielo; Joukahainen, la juna rivalo de Väinämöinen, kiu donas sian fraton al li kiam tiu unua malgajnas en kantkonkurso; la venĝema, sindetrua Kullervo, naskita kiel sklavo, kiu freneziĝas kaj poste mortigas sin; kaj la bela sed aroganta Lemminkäinen, kies patrino devas tiri lian kadavron el la Rivero de Morto kiu fluas tra Tuonela kaj revivigi lin, simile al la mito de Osiris. Iuj el la ĉapitroj priskribas antikvajn mitojn pri la kreado de la Tero, longan geedziĝan ceremonion, kaj la ĝustajn vortojn por kuracado, aŭ prilaborado de ligno aŭ metalo. Kalevala poste forte tuŝis arton en Finnlando, kaj inspiris al i.a. la komponisto Jean SIBELIUS, la moderna poeto Paavo HAAVIKKO, la pentristo Akseli GALLEN-KALLELA kaj multaj aliaj. Kaj ekster Finnlando, J.R.R. TOLKIEN diris ke Kalevala estis unu el liaj fontoj kiam li verkis Silmarilionon (The Silmarillion). Ĝi ankaŭ iĝis fonto por fantast-novelo "The Wall of Serpents" (La Serpenta Muro) de de la usonaj verkistoj L. Sprague DE CAMP kaj Fletcher PRATT, kaj de pluraj sciencfikciaj romanoj de la finn-usona Emil PETAJA. Kalevala ekzistas ankaŭ en bela Esperanta traduko de J.E. LEPPÄKOSKI, eldonita en 1964 en la serio Oriento-Okcidento, kun dua eldono en 1985 por festi la 150-jaran jubileon de la malnova Kalevala. Vidu ankaŭ : Kalevipoeg, estona epopeo.

Bibliografio


- Kalevala, Kompilis Elias Lönnrot. El la finna trad Joh. Edv. Leppäkoski. Ornamis Akseli Gallen-Kallela. - Helsinki : Fondumo Esperanto, 1964. - 368 p. -
- 2a eld. - Helsinki : E-Asoc. de Finnlando, 1985. - 392 p. - ISBN 951-9005-51-X

Ekstera ligo


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr36/kalevala.html Kalevala] artikolo de Hannes KOIVU aperinta en Nica Literatura Revuo. ja:カレワラ ko:칼레발라

Teksaso

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Teksaso ----
Dosiero:us-tx.gif
Teksaso (anglalingve Texas) estas ŝtato de Usono, en la centra sudo de la lando. Ĝin limas okcidente Nov-Meksiko, norde Oklahomo, oriente norde Arkansaso, oriente Luiziano kaj sude Meksiko. Teksaso estis antaŭe parto de Meksiko (sub la prononco teĥas), sed poste disiĝis. Ĝi estis la Respubliko de Teksaso inter 1836 kaj 1845. Ĝi fariĝis la 28-a ŝtato de Usono la 29-an de decembro, 1845. Laŭ areo ĝi estas la dua plej granda subŝtato (post Alasko). Teksasanoj havas reputacion de granda aplombo (kaj fieras pro tio).

Demografio

Loĝantaro: 20.851.820 (2000)
Blankuloj: 71,0%
Nigruloj: 11,5%
Azidevenuloj: 2,7%
Indianoj kaj Alaskaj Indiĝenoj: 0,6%
Aliaj rasoj: 11,8%
Du aŭ pli da rasoj: 2,5%

Urboj

Ĉefurbo: Aŭstino
Urbegoj: Dalaso, Hjustono, kaj San Antonio
Konteaj Ĉefurboj: Beaumont, Fredericksburg, Ŝermano, Tyler
Aliaj urboj: Texas City

Registaro

La nuna Ŝtatestro de Tekdaso estas Respublikano Rick PERRY (de decembro 2000); la Usonaj Senatanoj de Teksaso estas ambaŭ Respublikanoj: Kay BAILEY HUTCHINSON (de 1993) kaj John CORNYN (de 2002)

Konteoj

La ŝtato Teksaso dividiĝas en 254 konteojn. Ĉiu konteo havas apartan demokrate elektitan registaron. Pro tio ke konteoj formis dum la setlado de Teksaso, la konstitucie postulitaj oficoj de la konteo estas minimumaj. Ĉiu konteo devas havi elektitajn Kontean Jugiston, Prosekutiston (prokuroron), Ŝerifon, kaj Aktuaron. La konteo ankaŭ devas havi Kontean Komisionon kun kvar ĝis ok Komisiitoj. La Kontea Juĝisto estas ankaŭ la prezidanto de la Kontea Komisiono. La Kontea Komisiono samtempe faras lokajn leĝojn kaj administras la Konteon. La Ŝerifo ankaŭ povas esti Impost-kolektisto. Konteoj en Teksaso ankaŭ havas kvar aŭ pli da elektitaj Juĝistoj de la Paco. Ili ne devas esti trejnitaj. La kutima teksasa konteo estas kvadrato de 50 km x 50 km (2 500 km2). Tiu formo troveblas precipe en la nordo. Sed multaj ne havas tian formon. La plej malgranda havas 381 km2 kaj la plej granda havas 16.079 km2 Konteoj: Konteo Anderson | Konteo Andrews | Konteo Angelina | Konteo Anransas | Konteo Archer | Konteo Armstrong | Konteo Atascosa | Konteo Austin | Konteo Bailey | Konteo Bandera | Konteo Bastrop | Konteo Baylor | Konteo Bee | Konteo Bell | Konteo Bexar | Konteo Blanco | Konteo Borden | Konteo Bosque | Konteo Bowie | Konteo Brazoria | Konteo Brazos | Konteo Brewster | Konteo Briscoe | Konteo Brooks | Konteo Brown | Konteo Burleson | Konteo Burnet | Konteo Caldwell | Konteo Calhoun | Konteo Callahan | Konteo Cameron | Konteo Camp | Konteo Carson | Konteo Cass | Konteo Castro | Konteo Chambers | Konteo Cherokee | Konteo Childress | Konteo Clay | Konteo Cochran | Konteo Coke | Konteo Coleman | Konteo Collin | Konteo Collingsworth | Konteo Colorado | Konteo Comal | Konteo Comanche | Konteo Concho | Konteo Cooke | Konteo Coryell | Konteo Cottle | Konteo Crane | Konteo Crockett | Konteo Crosby | Konteo Culberson | Konteo Dallam | Konteo Dallas | Konteo Dawson | Konteo Deaf Smith | Konteo Delta | Konteo Denton | Konteo DeWitt | Konteo Dickens | Konteo Dimmit | Konteo Donley | Konteo Duval | Konteo Eastland | Konteo Ector | Konteo Edwards | Konteo El Paso | Konteo Ellis | Konteo Erath | Konteo Falls | Konteo Fannin | Konteo Fayette | Konteo Fisher | Konteo Floyd | Konteo Foard | Konteo Fort Bend | Konteo Franklin | Konteo Freestone | Konteo Frio | Konteo Gaines | Konteo Galveston | Konteo Garza | Konteo Gillespie | Konteo Glasscock | Konteo Goliad | Konteo Gonzales | Konteo Gray | Konteo Grayson | Konteo Gregg | Konteo Grimes | Konteo Guadalupe | Konteo Hale | Konteo Hall | Konteo Hamilton | Konteo Hansford | Konteo Hardeman | Konteo Hardin | Konteo Harris | Konteo Harrison | Konteo Hartley | Konteo Haskell | Konteo Hays | Konteo Hemphill | Konteo Henderson | Konteo Hidalgo | Konteo Hill | Konteo Hockley | Konteo Hood | Konteo Hopkins | Konteo Houston | Konteo Howard | Konteo Hudspeth | Konteo Hunt | Konteo Hutchinson | Konteo Irion | Konteo Jack | Konteo Jackson | Konteo Jasper | Konteo Jeff Davis | Konteo Jefferson | Konteo Jim Hogg | Konteo Jim Wells | Konteo Johnson | Konteo Jones | Konteo Karnes | Konteo Kaufman | Konteo Kendall | Konteo Kenedy | Konteo Kent | Konteo Kerr | Konteo Kimble | Konteo King | Konteo Kinney | Konteo Kleberg | Konteo Knox | Konteo La Salle | Konteo Lamar | Konteo Lamb | Konteo Lampasas | Konteo Lavaca | Konteo Lee | Konteo Leon | Konteo Liberty | Konteo Limestone | Konteo Lipscomb | Konteo Live Oak | Konteo Llano | Konteo Loving | Konteo Lubbock | Konteo Lynn | Konteo Madison | Konteo Marion | Konteo Martin | Konteo Mason | Konteo Matagorda | Konteo Maverick | Konteo McCulloch | Konteo McLennan | Konteo McMullen | Konteo Medina | Konteo Menard | Konteo Midland | Konteo Milam | Konteo Mills | Konteo Mitchell | Konteo Montague | Konteo Montgomery | Konteo Moore | Konteo Morris | Konteo Motley | Konteo Nacogdoches | Konteo Navarro | Konteo Newton | Konteo Nolan | Konteo Nueces | Konteo Ochiltree | Konteo Oldham | Konteo Orange | Konteo Palo Pinto | Konteo Panola | Konteo Parker | Konteo Parmer | Konteo Pecos | Konteo Polk | Konteo Potter | Konteo Presidio | Konteo Rains | Konteo Randall | Konteo Reagan | Konteo Real | Konteo Red River | Konteo Reeves | Konteo Refugio | Konteo Roberts | Konteo Robertson | Konteo Rockwall | Konteo Runnels | Konteo Rusk | Konteo Sabine | Konteo San Augustine | Konteo San Jacinto | Konteo San Patricio | Konteo San Saba | Konteo Schleicher | Konteo Scurry | Konteo Shackelford | Konteo Shelby | Konteo Sherman | Konteo Smith | Konteo Somervell | Konteo Starr | Konteo Stephens | Konteo Sterling | Konteo Stonewall | Konteo Sutton | Konteo Swisher | Konteo Tarrant | Konteo Taylor | Konteo Terrell | Konteo Terry | Konteo Throckmorton | Konteo Titus | Konteo Tom Green | Konteo Travis | Konteo Trinity | Konteo Tyler | Konteo Upshur | Konteo Upton | Konteo Uvalde | Konteo Val Verde | Konteo Van Vandt | Konteo Victoria | Konteo Walker | Konteo Waller | Konteo Ward | Konteo Washington | Konteo Webb | Konteo Wharton | Konteo Wheeler | Konteo Wichita | Konteo Wilbarger | Konteo Willacy | Konteo Williamson | Konteo Wilson | Konteo Winkler | Konteo Wise | Konteo Wood | Konteo Yoakum | Konteo Young | Konteo Zapata | Konteo Zavala

Pedagogio

Universitatoj: Universitato de Teksaso, Teksasa A&M kaj Rice-Universitato

Eksteraj ligoj


- [http://www.state.tx.us Oficiala retpaĝaro de la ŝtata registaro de Teksaso] Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:テキサス州 ko:텍사스 주 simple:Texas th:มลรัฐเทกซัส

Meksiko

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Meksiko ----
Dosiero:mx.gif

Geografio

Situo: 23 No, 102 Ok (suda Nordameriko)
Areo: 1.923.040 km²
semotaŭga: 12%

Demografio

Loĝantaro: 97,483,412 (2000) % urbana: 74% (2000)
homoj je kv. km: 52,2 (2000)
homoj je kv. km da semotaŭga tero: 434,9 (2000)
ekonomia kresko: 1,53% (2000, takso)
naskoj: 23,15 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortoj: 5,05 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
migrantoj: -2,84 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 26,19 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,67 infanoj naskita je virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 71,49 jaroj (68,47 viroj, 74,66 virinoj) (2000, takso)
oficiala nomo: "Estados Unidos Mexicanos" (unuiĝintaj ŝtatoj meksikaj)
Ĉefurbo: Meksikurbo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso): Etnoj: 60% mestiza (miksitoj de eŭropana kaj amerikana sango), 30% amerikana, 9% eŭropana, 1% aliaj
Religio: 95% kristanismo (89% katolikismo, 6% protestantismo) 5% aliaj
Lingvo: la hispana, la naŭatla, dialektoj de la majaa, aliaj indianaj lingvoj
alfabeta: 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso)

Politika sistemo

Registaro: demokrata federa respubliko Prezidanto elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo Duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj)
Sendependiĝo: la 16-an de septembro 1810 de Hispanio
Internaciaj organizaĵoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de februaro 1917
Politikaj partioj (ĉefaj):
- Revolucia Institucia Partio (fondita 1929)
- Partio de Nacia Agado (1939)
- Partio de la Demokrata Revolucio (1988) Ekonomio: 198 [8Gd]] (1998, takso)
po kapo: 1,97 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,7% (1999, takso)
inflacio: 15% (1999)
senokupa: 2,5% en urboj (1998, takso)
registara buĝeto: 41,06 Gd (1994, takso) Valuto: 1 peso (Mex$, MXN) ([http://www.xe.com/ valoro])

Provincoj

Meksiko dividiĝas en 31 provincojn kaj la Federacian Distrikton ĉirkaŭ la ĉefurbo: Vidu ankaŭ: Mapo de la subŝtatoj de Meksiko.

Geografio

la plej alta monto estas la Citlaltepetl aŭ Cerro de la Estrella (Stelmonto)...

Historio

La historio de Meksiko dividiĝas en ses ĉefaj periodoj:
- Kulturoj de Mezameriko, kiam floris la olmekoj, toltekoj kaj meŝikoj (1,200 a.K. - 1521 p.K.)
- Konkero kaj koloniigado fare de la hispanoj (1521-1810): la sieĝo de Tenoĉtitlano kaj la fondo de la Vicregno de Nova Hispanio
- Milito por la sendependiĝo kaj unuaj provoj organiziĝi (1810-1824): la alvoko de Dolores fare de pastro Miguel Hidalgo, la milito kontraŭ la reĝa armeo, la atingo de la sendependeco, la Unua Imperio kaj la proklamo de la respubliklo
- Sendependa vivo (1824-1910): la malstabileco de la unuaj jaroj, la perdo de teritorio, la Reformo, la Dua Imperio, la porfiria diktaturo
- La meksika revolucio (1910-1917): la proklamo de Madero, la militantaj ĉefoj, la konvencio de Aguaskalento, la konstitucio
- La registaroj de la institucia revolucio (1917-2000): la stabiligo post la enlanda milito, la fondo de la Nacia Revolucia Partio, la lasta armita subleviĝo kaj la sinsekvo de konstitucie elektitaj prezidantoj

Ankaŭ vidu


- Diskuto pri la nomo de Meksiko en esperanto
- Prezidanto de Meksiko Kategorio:Nordameriko ! ja:メキシコ ko:멕시코 ms:Mexico simple:Mexico zh-min-nan:México

Eklezio

Eklezio estas asocio de la anoj de religia kredo kaj ties institucioj. La vorto venas el la greka trans la latina kaj signifis origine elvoko - tiel oni nomis en la klasika antikvo la kunvenon de la civitanoj de urborespubliko. Greklingvaj hebreoj aplikis la vorton kun la signifo komunumo, kunveninta popolo de dio. Tiel ĝi eniris la Novan Testamenton. Laŭ kristanismo estas du "Eklezioj" la Videbla eklezio, aŭ militanta eklezio, kaj la Nevidebla eklezio, aŭ triumfanta eklezio. [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/eklezi.html en ReVo] Kategorio:Religio Kategorio:Eklezio ja:教会 simple:Church

Galileo

Galileo estas nomo de #regiono en la nordo de Palestino, #la itala sciencisto Galileo GALILEI, en Esperanto kutime nomata Galilejo. #Kosma sondilo sendita al Jupitero.

9-a de aprilo

Historio > Tagoj > la 9-a de aprilo ---- La 9-a de aprilo estas la 99-a tago de la jaro (la 100-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 260 tagoj restas. Je la 9-a de aprilo okazis, interalie:

Eventoj


- 1682 : LA SALLE eltrovis la eniro de la rivero Mississippi
- 1770 : James COOK eltrovis Botany Bay en Aŭstralio
- 1917 : Lenino kaj liaj kamaradoj ektrajnas de Zuriko al Peterburgo en Rusio
- 1940 : Dua Mondmilito: Germana invado de Danlando kaj Norvegio
- 1991 : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".

Naskiĝoj


- 1806 : Isambard Kingdom BRUNEL, brita inĝeniero
- 1821 : Charles BAUDELAIRE,franca lirikisto
- 1835 : Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj
- 1879 : W.C. FIELDS
- 1893 : Mary PICKFORD
- 1903 : MATUBA Kikunobu
- 1908 : Victor VASARELY, pentristo
- 1926 : Hugh HEFNER
- 1932 : Carl PERKINS, usona muzikisto
- 1933 : Jean-Paul BELMONDO, franca aktoro
- 1928 : Tom LEHRER, muzikisto kaj satiristo
- 1954 : Dennis QUAID

Mortoj


- 491 : ZENO, bizanca imperiestro
- 1553 : Francois RABELAIS
- 1626 : Kavaliro Francis BACON
- 1945 : Dietrich BONHOEFFER , germana teologo
- 1948 : Jorge Eliecer GAITÁN, kolombia politikisto
- 1959 : Frank Lloyd WRIGHT

Specialaj tagoj kaj festoj


- Bahaa Kredo - Festo de Jalal (gloro) – unua tago de la dua monato en la Bahaa Kalendaro

Tagoj de semajno

La 9-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.

Vidu ankaŭ jenon:


- 8-a de aprilo | 10-a de aprilo
- 9-a de marto | 9-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Aprilo ja:4月9日 ko:4월 9일 ms:9 April simple:April 9 th:9 เมษายน

Listo de belgaj reĝoj

Tiu listo estas listo de Reĝoj de la Belgoj, ekde 1830, dato de la fondo de la nuntempa belga ŝtato. Kategorio:Belgio ja:ベルギーの国王

27-a de julio

Historio > Tagoj > la 27-a de julio ---- La 27-a de julio estas la 208-a tago de la jaro (la 209-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 157 tagoj restas. Je la 27-a de julio okazis, interalie:

Eventoj


- 1953 : fino de la Korea milito

Naskiĝoj


- 1824 : Alexandre DUMAS (Filo), Francio
- 1835 : Giosuè CARDUCCI
- 1845 : Leon FAUVART-BASTOUL
- 1904 : Isaac Bashevis SINGER, verkisto kaj nobelpremiita pro literature en 1978

Mortoj


- 1841 : Mikhail LERMONTOV,verkisto
- 1890 : Vincent VAN GOGH
- 2003 : Bob HOPE

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30,31
- 26-a de julio | 28-a de julio
- 27-a de junio | 27-a de aŭgusto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. als:27. Juli ja:7月27日 ko:7월 27일 simple:July 27 th:27 กรกฎาคม

Giosuè CARDUCCI

Literaturo > Itallingva Literaturo > Giosuè CARDUCCI < Itala Lingvo ---- La itala poeto kaj literatursciencisto Giosuè CARDUCCI [ĝosuE karduĉi] naskiĝis la 27-an de julio 1835 en Valdicastello (nuntempe parto de Pietrasanta, Toskanio) kaj mortis la 16-an de februaro 1907 en Bologna. Ekde 1860 li estis profesoro pri itala literaturo en la universitato de Bologna. En la jaro 1906 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Famaj verkoj:
- Rime (1857)
- Juvenilia (1857)
- Inno a Satana (1865)
- Giambi ed epodi (1867-1882)
- Odi barbare (1877-1889)
- Rime nuove (1887) En Esperanto aperis: La bovo ; Interparolo kun la arboj ; Panteismo ; ^Ce la stacidomo en autuna mateno ; Fantazio ; La kanzono de Legnano / Giosuè Carducci. - En: Tutmonda sonoro. - p. 397 - 405, vol. 2 Novaj rimoj ; Antaŭ San Guido ; Antikva ploro ; Sankta Martena tago ; Interparolo kun la arboj ; La kanzono de Legnano ; Antaŭ la varmbanejoj de Karakalo / Trad. Enrico DONDI, Enrico de MONTAGÚ, Gaudenzio PISONI, KALOCSAY Kálmán. - En: Itala antologio : ekde la XIII-a ^gis la XIX-a jarcento ; p. 389 - 404 CARDUCCI GIOSUE

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Mark TWAIN

Literaturo > Anglalingva Literaturo > Mark TWAIN < Angla Lingvo ---- Mark TWAIN [mark tŭejn] estas plumnomo de la Usona aŭtoro Samuel Langhorne CLEMENS [SEMjul lengorn klemenz] (naskiĝis la 30-an de novembro 1835 - mortis la 21-an de aprilo 1910). Kiel junulo li interalie laboris profundec-mezuriste sur la rivero Mississippi, kaj de tiu-labora ĵargono li prenis sian plumnomon ("mark one", "mark twain" = "marko unu", "marko du"; pri markoj sur la profundec-mezurilo). Twain mem rakontas en la Vivo ĉe Misisipo, ke la pseŭdonomon li transprenis de la maljuna kapitano I. Sellers, kiu sub tiu nomo publikigis siajn rememorojn pri la rivero kaj kiun Clemens kiel junulo ofendis per malice sarkasma artikolo. Post la morto de la kapitano li volis rehonorigi la pseŭdonomon. Twain rekonatas kiel fama kaj popolkara humuristo, ĉefe pro sia serio da libroj pri fikciulo Tom SAWYER. Jam klasikaĵas liaj "Tom Sawyer" kaj "La Aventuroj de Huckleberry Finn" (The Adventures of Huckleberry Finn). Twain ekis aŭtore per humurecaj versetoj, sed finis kiel morna, preskaŭ profana kronikisto pri homaj vaneco, hipokrito kaj murdemo. Mez-vivovoje per "Huckleberry Finn" li kombinis riĉan humuron, potencan rakontteknikon kaj soci-kritikon kiel preskaŭ nenie trovebla aliloke en la monda literaturo. Mark Twain kaj Esperanto Kiam al tiu ĉi mondfama aŭtoro S. L. Clemens, nomata Mark Twain, skribis tradukinto de lia bonhumora rakonto, petante permeson publikigi la tradukon, estis ricevita jena angle skribita respondo: „Se mi estus pli juna je kelkaj jaroj, mi lernus tiun lingvon. Eventuale mi lernus ĝin eĉ nun, se mi estus certa, ke ĝin parolas la anĝeloj.“

La verkoj de Mark Twain


- The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County (Glorfama saltorano el la distrikto Calaveras, 1867)
- The Innocents Abroad (Naivuloj eksterlande, 1869)
- Roughing It (1872)
- The Gilded Age (Orumita epoko, 1873) (kun Charles Dudley WARNER)
- The Adventures of Tom Sawyer (Aventuroj de Tom Sawyer, 1876)
- The Prince and the Pauper (Reĝido kaj povrulo, 1882)
- Life on the Mississippi (Vivo ĉe la Misisipo, 1883)
- The Adventures of Huckleberry Finn (Aventuroj de Hucklebery Finn, 1885)
- A Connecticut Yankee in King Arthur's Court (Jankio el Connecticut ĉe la kortego de reĝo Arturo, 1889)
- The Man That Corrupted Hadleyburg (Viro, kiu koruptis Hadleyburg-on, 1900)
- The Mysterious Stranger (Mistera fremdulo, postmorte 1916)

Esperantlingvaj specimenoj:


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/Huckleberry_Finn.html HUCKLEBERRY FINN, Ĉapitro XIV ]

- [http://www.sezonoj.itgo.com/66-lode.htm#66-26 Malfacilas esti kandidato]

- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/Itala_Gvidisto.html Nia itala gvidisto]

- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/Prezidanteco.html Prezidenta kandidatiĝo]

- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/McWilliams.html S-ino McWilliams kaj la fulmotondro]
En Esperanto ankaŭ aperis:

- La £ 1.000.000 Banka Bileto. 1907 Trad.: Muschamp

Pliaj verkoj (anglaj titoloj)


- [http://selfknowledge.com/beqst11.htm The $30,000 Bequest (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/hfinn10.htm Adventures of Huckleberry Finn (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/sawyr10.htm Adventures of Tom Sawyer (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/cptsf10.htm Captain Stormfield's Visit to Heaven (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/yanke11.htm A Connecticut Yankee (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/hrstl10.htm A Horse's Tale (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/lmiss11.htm Life on the Mississippi (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/hdlyb10.htm Man That Corrupted Hadleyburg (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/puddn10.htm Pudd'n'head Wilson (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/sawy210.htm Tom Sawyer Abroad (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/sawy311.htm Tom Sawyer Detective (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/tramp11.htm A Tramp Abroad (fiction)]

- [http://selfknowledge.com/wman10.htm What Is Man? (essay)]

- [http://www.americanliterature.com/MAIN.HTML American Literature - The Prince and The Pauper, A Connecticut Yankee, Tom Sawyer, Huck Finn]] Twain, Mark ja:マーク・トウェイン ko:마크 트웨인 th:มาร์ค ทเวน

Wilhelm VON HUMBOLDT

Sciencisto > Wilhelm VON HUMBOLDT ---- Wilhelm VON HUMBOLDT [vilhelm fon humbolt] (naskiĝis la 22-an de junio, 1767, mortis la 8-an de aprilo, 1835) estis germana sciencisto kaj politikisto. Friedrich Wilhelm Christian Karl Ferdinand Freiherr von Humboldt naskiĝis en Potsdam. Lia patro, prusa oficiro, mortis tute neatendite en la jaro 1779. Wilhelm kune kun sia frato Alexander estis edukitaj de privataj instruistoj, el kiuj menciindas la verkisto Joachim Heinrich CAMPE. En la jaro 1787 ambaŭ fratoj ekstudis en la universitato de Frankfurto ĉe Odro kaj unu jaron poste ili daŭrigis siajn studojn en Göttingen. Wilhelm von Humboldt tie studis klasikan filologion kaj natursciencon (ĉe Georg Christoph LICHTENBERG), li okupiĝis pri la verkoj de Immanuel KANT, amikiĝis kun August Wilhelm SCHLEGEL kaj Friedrich Heinrich JACOBI. En aŭgusto 1789 li kune kun Joachim Heinrich Campe vojaĝis al la revolucia Parizo, al Rejnlando kaj Svislando. En januaro 1790 Wilhelm von Humboldt fariĝis prusa ŝtatoficisto, sed en majo 1791 li forlasis tiun ĉi postenon kaj en junio li edziĝis. La sekvajn jarojn li pasigis en la bienoj de sia bo-familio en Turingio. Li konatiĝis kun Johann Wolfgang VON GOETHE kaj Friedrich VON SCHILLER, kaj en la jaro 1794 li transloĝiĝis al Jena, kie li aktive/kritike subtenis Goethe kaj Schiller. Kune kun sia frato Alexander kaj kun Goethe li vizitis prelegojn pri kompara anatomio. Ekde novembro 1797 li kun sia familio vivis en Parizo. Li planis daŭrigi siajn studojn kaj observi la socian evoluon en Francio. De tie li faris du grandajn vojaĝojn: De novembro 1799 ĝis aprilo 1800 al Hispanio kaj en printempo 1801 al Eŭskio. La eŭska lingvo kaptis lian atenton kaj interesigis lin pri lingvistiko. De 1802 ĝis 1808 Wilhelm von Humboldt reprezentis Prusujon ĉe la Sankta Seĝo en Romo. Li tiutempe okupiĝis krom pri la eŭska lingvo ankaŭ pri indianaj lingvoj kaj pri la tradukado el la greka lingvo. En februaro 1809 li – reveninte al Germanio – fariĝis sekciestro pri kulturo kaj edukado en la ministerio pri internaj aferoj en Berlino. Dum lia oficoperiodo estiĝis novspeca eduksistemo, kiu havis la celon, ebligi al anoj de ĉiuj sociaj tavoloj pli bonajn ŝancojn de kleriĝo. La malfermon de la universitato en oktobro 1810 li tamen ne plu spertis en Berlino: Post kvereloj li forlasis sian postenon en la somero 1810 kaj en 1811 li kiel prusa sendito transloĝiĝis al Vieno. Tie li esence kontribuis al la aliĝo de Aŭstrio al la koalicio kontraŭ Napoleono la 1-a de Francio. Li kiel dua komisiito de Prusujo partoprenis la debatojn pri la unua kaj dua Pariza packontrakto kaj la Vienan Kongreson, kie li sukcese pledis por la rajtoj de la judaj civitanoj kaj sensukcese pledis por liberala konstitucio por la Germana Federacio. De 1815 ĝis 1819 li sinsekve fariĝis prusa komisiito de la Federacia Parlamento en Frankfurto ĉe Majno, prezidanto de komisiono pri impostoreformo kaj prusa sendito en Londono. En la jaro 1819 li kiel ministro pri sociaj rangoj revenis al Berlino. Pro sia rezisto kontraŭ la Rezolucioj de Karlsbad kaj pro sia provo, akiri liberalan konstitucion pro Prusujo, li fine de la jaro 1819 perdis ĉiujn postenojn. La lastajn jarojn de sia vivo Wilhelm von Humboldt dediĉis al sciencaj studoj. Li mortis en 1835 en Tegel apud Berlino. ja:ヴィルヘルム・フォン・フンボルト ko:빌헬름 폰 훔볼트

1830

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1830 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1830 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Belga Reĝlando sendependiĝas de Nederlando.
- Usono : La Indiana Formova Akto donis la landon de Oklahomo al kvin triboj de indiĝenoj.
- Eko de Mormonismo en Usono

Naskiĝoj


- 15-a de marto : Paul HEYSE
- 18-a de aŭgusto : Francisko Jozefo la 1-a
- 8-a de septembro : Frederic MISTRAL
- 13-a de septembro : Marie VON EBNER-ESCHENBACH
- 5-a de oktobro : Chester A. ARTHUR

Mortoj


- 17-a de januaro : Wilhelm WAIBLINGER
-