:: wikimiki.org ::
| 1850 |
1850Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1850
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1850 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 4-a de februaro: Doroteo Vasconcelos VALLE iĝis (je 2-a fojo) prezidento de Salvadoro.
- 10-a de junio: Diego NOBOA Y ARTETA iĝis prezidento de Ekvatoro.
- 10-a de aŭgusto: Princino Isabel deklarita heredantino de brazila trono.
- 28-a de aŭgusto: Fondita la masonisma Loĝio Piratininga, Brazilo.
- 9-a de septembro : Kalifornio fariĝas la 31-a ŝtato de Usono.
- 9-a de septembro: Miguel CALMON du PIN e ALMEIDA iĝis Grad-Majstro de Granda Oriento de Brazilo.
- Norvegio : Ivar AASEN lanĉas sian nov-norvegan planlingvon landsmål.
Naskiĝoj
- Václav ROSICKÝ
- Rosa JUNCK
- Tomáš Garrigue MASARYK
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
- 14-a de januaro : Pierre LOTI
- 15-a de januaro : Mihai EMINESCU
- 15-a de januaro : Sofja KOVALEVSKAJA
- 5-a de aŭgusto : Guy de MAUPASSANT
- 13-a de novembro : Skotlando : Robert Louis STEVENSON
Mortoj
- 20-a de januaro : Adam OEHLENSCHLÄGER
- 22-a de januaro: Sankta Vicente PALLOTI
- 9-a de julio : Zachary TAYLOR
- 18-a de aŭgusto : Honoré de BALZAC
- 22-a de aŭgusto : Nikolaus LENAU
- 23-a de septembro: José Gervasio ARTIGAS
- Marie TUSSAUD
----
1845 | 1846 | 1847 | 1848 | 1849 | 1850 | 1851 | 1852 | 1853 | 1854 | 1855
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1850년
simple:1850
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
JarcentojHistorio > Jarcentoj
----
Jarcento ampleksas tempon de 100 jaroj.
La jarcentoj post Kristo do komenciĝas je la 1-a de januaro de jaro ..01 kaj finiĝas je la 31-a de decembro ..00. Ekzemple la 20-a jarcento daŭris de la 1-a de januaro 1901 ĝis la 31-a de decembro 2000. Tiu oficiala difino ne kongruas kun la populara difino, kiu emas festi la ŝanĝon de la jarcenta cifero en la jarnumero, ekzemple je jarŝanĝo 1999/2000.
La jarcentoj antaŭ Kristo (kiam la Gregoria kalendaro ne estis konata) komenciĝis je la 1-a de januaro de iu jaro ..00 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro ..01. Ekzemple la unua jarcento antaŭ Kristo komenciĝis je la 1-a de januaro -100 kaj daŭris ĝis la 31-a de decembro -1. La sekvan tagon, la 1-an de januaro 1, komenciĝis la unua jarcento post Kristo.
Jarcentoj antaŭ kaj post Kristo:
Kategorio:Tempo
ja:年表
simple:Century
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
ja:19世紀
ko:19세기
simple:19th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 19
zh-min-nan:19 sè-kí
4-a de februaroHistorio > Tagoj > la 4-a de februaro
----
La 4-a de februaro estas la 35-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 330 tagoj restas (331 en superjaroj).
Je la 4-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1927 : Usono: Eldoniĝis la unua kina filmo kun parolado, The Jazz Singer
Naskiĝoj
- 1688 : MARIVAUX
- 1881 : TUKIMOTO Kitadi
- 1896 : Friedrich GLAUSER
- 1897 : Ludwig ERHARD
- 1900 : Jacques PRÉVERT
- 1902 : Charles LINDBERGH
- 1906 : Clyde TOMBAUGH, Usono
- 1935 : Martti TALVELA
- 1963 : Dekerido
Mortoj
- 1957 : Erich PONTO
- 1995 : Patricia HIGHSMITH, Svislando
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 4-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.
Vidu ankaŭ jenon:
- Historio - Tagoj
ja:2月4日
ko:2월 4일
simple:February 4
th:4 กุมภาพันธ์
SalvadoroGeografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Salvadoro
:Por aliaj uzoj de Salvadoro aŭ Salvador, vidu: Salvador
----
Dosiero:sv.gif
Salvadoro - El Salvador
Lando en Centra Ameriko.
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: SV.
- E-nomo: Salvadora Respubliko.
- Nacia nomo: República de El Salvador.
- Areo: 21.041 km²
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Elías Antonio SACA.
- Ĉefurbo: San-Salvadoro (884 mil).
- Loĝantaro: 6,2 milionoj, inter kiuj blankuloj (descendantoj de eŭropanoj) 96,4%, indianoj 0,3%.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: plejparte katolikoj; ankaŭ protestantoj.
- Eksporto: kafo, sukerbeto, floroj, maizo, kotono.
- Pokapa MEP: 1.610 $.
- Organizoj: UNO (1945), OAŜ.
Dosiero:LocationElSalvador.png
Historio
Salvadoro kun ceteraj centramerikaj landoj atingis la sendependecon de Hispanio la 15-an de septembro de 1821, por formi la Centramerikan Federacion. Tiu ĉi dissolviĝis en 1839.
En 1932 la tiama prezidento generalo Maximiliano HERNÁNDEZ MARTÍNEZ, alveninta al la povo per puĉo en 1930 subpremis ribelon de kamparanoj, kaj ekis serion de militistaj diktaturoj kiuj daŭris ĝis la 90-aj jaroj.
En 1969 okazis milito kun Honduro, konata kiel la Milito de la Futbalo.
Dum 12 jaroj (1980-1992) intensiĝis la civila milito inter gerilo kaj la militista povo, kiu uzis taktikojn de malpura milito, kun granda kvanto de mortigoj kaj atencoj kontraŭ homaj rajtoj.
Je la 16-a de januaro de 1992 oni subskribis la Pacakordojn, kiuj certigis politikajn reformojn, sed ne socialajn. De tiam, okazas regulaj voĉdonoj, kvankam la grado de perforto estas ankoraŭ relative grava.
Geografio
Salvadoro estas la plej malgranda lando de Centrameriko, kaj la nura sen aliro al la Kariba Maro. Ĝi estas plejparte montara, kun bordo ĉe la Pacifiko.
Ĝi estas konata pro la granda nombro de vulkanoj kaj tertremoj.
Administra organizado
La lando estas dividita en 14 departementoj:
Okcidenta Zono
- Ahuachapán
- Santa Ana
- Sonsonate
Orienta Zono
- Usulután
- San Miguel
- Morazán
- La Unión
Centra Zono
- La Libertad
- Chalatenango
- Cuscatlán
- San-Salvador
- La Paz
- Cabañas
- San Vicente
Esperanto-movado
Vidu: Salvadoro:Esperanto-movado
Eksteraj ligoj
- [http://www.turismo.com.sv Turismo de Salvadoro]
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amsudant/salvador.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Salvadoro]
Kategorio:Salvadoro
ja:エルサルバドル
ko:엘살바도르
ms:El Salvador
th:ประเทศเอลซัลวาดอร์
zh-min-nan:El Salvador
10-a de aŭgusto----
Historio > Tagoj > la 10-a de aŭgusto
----
La 10-a de aŭgusto estas la 222-a tago de la jaro (la 223-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 143 tagoj restas.
Je la 10-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 1821 : Misurio fariĝis la 24-a ŝtato de Usono
- 1945 : Japanio konsentis senkondiĉe kapitulacii
- 1990 : Spacosondilo Magellan atingis Venuson
Naskiĝoj
- 1296 : Johano de Luksemburgio
- 1874 : Herbert HOOVER
- 1878 : Alfred DÖBLIN
- 1912 : Jorge AMADO, verkisto
Mortoj
- 1896 : Otto LILIENTHAL
- 1913 : Johannes LINNANKOSKI
- 1970 : Alexander GODE, inventisto de planlingvo Interlingua
- 2000 : Ellen LYMBURN
Specialaj tagoj kaj festoj
- Ekvatoro: nacia tago
----
Vidu ankaŭ :
- 9-a de aŭgusto | 11-a de aŭgusto
- 10-a de julio | 10-a de septembro
- Historio - Tagoj.
ja:8月10日
ko:8월 10일
simple:August 10
th:10 สิงหาคม
BraziloGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio,
Germanio,
Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e
miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj (
japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala),
hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988
Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999)
Valuto: 1 realo (R$)
Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo.
----
right
Subŝtatoj:
1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto
Esperanto-Movado
Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)
Vidu Ankaŭ
Historio de Brazilo
Igŭacuo
Itajpu
Listo de urboj de Brazilo
Prezidento de Brazilo
Landnomoj
Brazila ekstera politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo]
[http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle.
[http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo];
!
fiu-vro:Brasiilia
ja:ブラジル
ko:브라질
ms:Brazil
simple:Brazil
th:ประเทศบราซิล
zh-min-nan:Pa-se
BraziloGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio,
Germanio,
Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e
miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj (
japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala),
hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988
Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999)
Valuto: 1 realo (R$)
Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo.
----
right
Subŝtatoj:
1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto
Esperanto-Movado
Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)
Vidu Ankaŭ
Historio de Brazilo
Igŭacuo
Itajpu
Listo de urboj de Brazilo
Prezidento de Brazilo
Landnomoj
Brazila ekstera politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo]
[http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle.
[http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo];
!
fiu-vro:Brasiilia
ja:ブラジル
ko:브라질
ms:Brazil
simple:Brazil
th:ประเทศบราซิล
zh-min-nan:Pa-se
Kalifornio:Por aliaj signifoj de Kalifornio vidu California
:Ekzistas ankaŭ kemia elemento, kiu estas nomata Kalifornio.
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Kalifornio
----
Dosiero:California_map_showing_counties.png
Kalifornio (angle kaj hispane, California) estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km2 (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko.
Hispanaj esploristoj de la 16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikborda Nordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua 18-a jarcento. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, poste Meksikaj ŝtatoj:
norda Alta Kalifornio kaj suda Baĥa (Malalta) Kalifornio.
Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko dum milito inter
la du najbaraj landoj de 1846-1848 por ĝia fekunda Centra Valo
kaj la Pacifika haveno de Sanfrancisko. Kalifornio fariĝis
la 31-a usona ŝtato la 9-an de septembro 1850,
du jaroj post la malkovro de oro tie. Pro tio lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato".
Malalta Kalifornio restas parto de Meksiko kaj formas ties provincojn Baja California kaj Baja California Sur.
La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj
kinoindustrio en Hollywood en la suda urbego Los-Anĝeleso
kaj komputikindustrio en Silicia Valo en la norda urbego Sanfrancisko.
Nombroj
Loĝantaro: 33.871.648 (laŭ nombrado en 2000)
Etnoj: angloj (46,7%), hispanoj (32,4%), azianoj (10,9%), afrikanoj (6,7%), amerikanoj (1,0%), pacifikanoj (0.3%), aliaj (2,0%)
Lingvoj: angla, hispana, kaj multaj aliaj
Ĉefurbo: Sakramento
Urbegoj: Los-Anĝeleso, San-Diego
Aliaj urboj
- Alamo
- Berkeley
- Fremont
- Lafayette
- Moraga
- Orinda
- Sanfrancisko
- San-Joseo
- Ventura
Pedagogio
Universitatoj:
- Publikaj: Universitato de Kalifornio kaj Kalifornia Ŝtata Universitato
ja:カリフォルニア州
ko:캘리포니아 주
simple:California
th:มลรัฐแคลิฟอร์เนีย
9-a de septembroHistorio > Tagoj > la 9-a de septembro
----
La 9-a de septembro estas la 252-a tago de la jaro (la 253-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 113 tagoj restas.
Je la 9-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1850 : Kalifornio fariĝis la 31-a ŝtato de Usono
- 2005 : Usono Colin POWELL deklaris ke li eraris pri la pruviloj, laŭ kiuj Irako havas amas-mortigajn batalilojn.
Naskiĝoj
- 1778 : Clemens BRENTANO
- 1828 : Lev TOLSTOJ
- 1853 : Pedro RICHARD
- 1870: Fanny BONNET
- 1908 : Cesare PAVESE, Italio
Mortoj
- 1976 : MAO Zedong
- 2003 : Edward TELLER, fizikisto konata kiel la patro de la H-bombo (+1908)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Bulgario: nacia tago
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 8-a de septembro | 10-a de septembro
- 9-a de aŭgusto | 9-a de oktobro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:9月9日
ko:9월 9일
simple:September 9
th:9 กันยายน
Granda Oriento de BraziloFramasonismo > Granda Loĝio de Brazilo
----
Granda Loĝio de Brazilo aŭ Granda Oriento de Brazilo (Grande Oriente do Brasil) estas supera instanco de la Brazila Framasonaro. Kun ĉirkaŭ 2.000 Loĝioj kaj ĉirkaŭ 61.500 aktivaj "laboristoj", agnostika de pli ol 100 "Obeoj" tra la mondo, la "Granda Oriento de Brazilo" estas la plejgranda Framasonisma Obeo en Latinida mondo kaj agnoskita kiel regula kaj laŭleĝa de Granda Unuiĝita Loĝio de Anglio, laŭ la Akordigo de 1935.
Historio
Malgraŭ la brazila Framasonaro, komencis en 1797 kun Loĝio Cavaleiros da Luz (Lumaj kavaliroj), en vilaĝo Barra, apud Salvadoro de Bahio, kaj kun Loĝio União (Unueco), en 1800, kiu nomiĝis Reunião (Reunio) em 1802, en Rio-de-Ĵanejro, nur en 1822, kiam la kampano pro sendependo de Brazilo vigliĝis, oni kreis la unua "Obeon" kun nacia Jurisdicio.
La Granda Oriento de Brazilo estas kreita en la 17-a de junio 1822, de tri Loĝioj de Rio-de-Ĵanejro- "Commercio" (Komerco), "Artes na Idade do Ouro" (Artoj en Ora Erao) kaj União e Tranquilidade (Unueco kaj Trankvileco) kaj loĝio Esperança (Espero) de Niterói.
En 1927 estis skismo en Brazila framasonisma movado kaj oni kreis "Grandaj Orientojn" (aŭ Grandaj Loĝioj) en ĉiuj subŝtatoj. Ekde 1978 la Granda Oriento de Brazilo havas sian sidejon en Braziljo.
Eksteraj ligoj
[http://www.gob.org.br/Default/historia/historia_principal.htm Historio de Grande Oriente do Brasil] (portugale)
[http://www.freemasons-freemasonry.com/gobras.html Mallonga historio de Grande Oriente do Brasil] (angle kaj itale)
Václav ROSICKÝĈeĥaj esperantistoj
Václav ROSICKÝ (1850-1929) estis ĉeĥa esperantisto, gimnazia profesoro, en 1909 prezidanto de la Praga klubo.
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R
EdE-R
Václav ROSICKÝ, ĉeĥo, d-ro fil. prof. Nask. 28 sept. 1850, mortis 8 febr. 1929 en Praha. Estis prez. de BUE depost ĝia fondo ĝis kuniĝo kun ĈAE.
Tomáš Garrigue MASARYKĈeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Tomáš Garrigue MASARYK < Politiko < Filozofio
----
Filozofio
Tomáš Garrigue MASARYK (1850 – 1937), ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 1918 – 1935, konata ankaŭ sub siglo T.G.M.
Lia tuta vivo estis plenigita per ambicia laboro. La eminenta profesoro kaj filozofo enpaŝis en politikon en matura aĝo kaj preskaŭ kiel maljunulo li foriris en ekzilon, por ke li batalakiru liberecon por la ĉeĥa kaj la slovaka nacioj. En la aĝo de sesdek ok jaroj li poste surtroniĝis sur la prezidentan tronon, kiu en Praga burgo alternigis la tronon reĝan kaj la imperiestran. Kaj li eltenis sur ĝi estimindajn dek sep jarojn. Li fariĝis unu el la plej grandaj eŭropanoj kaj li havis leonan kvoton en tio, ke la antaŭmilita Ĉeĥoslovakio apartenis al la plej demokratiaj kaj al la plej respektindaj landoj de la mondo.
Vojo al Praga burgo
Problemoj kun la ĉeĥa lingvo
Li naskiĝis en Hodonín kiel filo de sinjora koĉero, sed la familio ofte ŝanĝis lokon de restado kaj Masaryk elkreskis tuj en kelke da vilaĝoj de la karakteriza Moravia Slovakio. Tre influis al la malgranda knabo katolika pastro, kiu alkondukis lin al ŝato al libroj kaj klereco kaj samtempe al studado. La gepatroj ja volis, por ke Masaryk ellernu per ia metio – aŭ per seruristo aŭ per forĝisto – sed fine venkis gimnazio en Brno. Ĉi tie tre karakterize influis la maturiĝantan junulon polica prezidanto Anton Le MONNIER, la plej potenca viro en Brno, kies filon la talenta Masaryk ekzercigis. Le Monnier tenis super Masaryk ŝirman manon, kaj kiam li pli malfrue foriris avancigita en Vienon, Masaryk, studinta tie en universitato, loĝis ĉe Monnieroj dum kvar jaroj. Kaj la polica direktoro ebligis al li eniron en la plej superajn sociajn rondojn.
En Vieno li estis prezidanto de ĉeĥa akademia societo kaj li subskribis sin tiam kiel Tomáš Vlastimil, sed ekde la naskiĝo li havis problemojn kun la ĉeĥa lingvo. En lia ĉirkaŭaĵo oni parolis senĉese germane, la germana estis ankaŭ instrua lingvo. En la gimnazio li eklernis greke kaj latine kaj apud tiuj ĉi klasikaj lingvoj li eklernis estri la anglan kaj la francan. Sole kontraŭ la ĉeĥa li longe luktis.
En la jaro 1876 Masaryk finigis la studadon akirante doktorecon el filozofio, pleje li baldaŭ trovis brilan fonton de vivtenado. Li fariĝis edukanto de filo de bankiero, por kio li prenis salajron en alteco de 100 florenoj pomonate. Fine li estis sendependa en ĉiuj direktoj. Li decidiĝis por universitata kariero kaj atendis lin vivo de sciencisto. Li estos dediĉanta al sia unusola ŝatokupo. Al la filozofio.
Malbenitaj virinoj
Kiam li estis la dekokjara, li senkape enamiĝis al parenco de sia dommastrino. Ŝia nomo estis Antonie kaj Masaryk estis decidiĝinta, ke li edziĝos al ŝi. Li estis eĉ eliminita pro tiu ĉi junulino el la gimnazio en Brno, sed baldaŭ li konstatis al sia hororigo, ke ŝia amo estas nur ŝajnigata kaj kalkulema. „Simple li devis esti peligita,“ jam li scias tion ŝanĝante al rea rapidumo. Pli malfrue li skribos: „Mizera pasio senekvilibrigis min, mi volis kateni mian plenan ekzistadon al la persono ne inda.“
Sed interrilatoj de Masaryk daŭrigos. Je du jaroj pli malfrue estas aperanta Anna CHOTĚNOVSKÁ. Li skribis al ŝi romantikajn leterojn, el kiuj kelkaj konserviĝis. Li plendas pro soleco petante ŝin, ke ŝi skribu al li. Je kelke da monatoj pli malfrue Anna alveturis Vienon, kie ili povis kunvenadi. Sed la komenciĝantan interrilaton neniigis frato de la junulino, kiu volis pruntepreni de Masaryk monon kaj por reciproki li proponis al li sian fratinon. Tio ofendigis Masarykon kaj li disiĝis kun Anna.
Trie, ĉi tie estas Zdenka ŠEMBEROVÁ. Masaryk interkonatiĝis kun ŝi en la jaro 1874. Ŝia patro „gvidis“ salonon, en kiu ili ekkonis unu la alian. Zdenka estis klera kaj edukita, tio imponis al li. Sed ŝi estis ankaŭ je naŭ jaroj pli aĝa ol Masaryk. Li parolis pri amikeco, ŝi serĉis amon. Malgraŭ tio li skribis al ŝi romantikajn poemojn. Ili interŝanĝis inter si multe da leteroj, sed ilia amikeco disrompis en la momento, kiam la enamiĝinta Masaryk entuziasme referis al ŝi pri Charlotta. La nereciprokita amantino ne kapablis elteni tion.
Reĝino Charlotta
Masaryk forveturis Leipzigon, kie li daŭrigis en studado. En leipziga penziono li interkonatiĝis kun inteligenta junulino el malnova hugenota familio, en kiu estis ankoraŭ guto de franca reĝa sango. Ŝi estis svelta, eleganta, kun riĉa kolhararo de blondaj haroj. Li malkovris junulinon, kiun li elrevis en siaj sonĝoj. La saĝa, libera intelekto, kun kiu lia pensado perfekte rezonas. Tio estis sorta renkontiĝo, li ja koketis kun ideo, ke li restos senedziĝinta junulo.
Li longe pripensis pri sia sento atendante ian mesaĝon, impulzon. Nur hazardo helpis lin. Veturante per ŝipo falis en la akvon ilia dommastrino. Masaryk saltis post ŝi, sed li ne povis eltiri ŝin. Fine li sukcesis tion, sed li mem preskaŭ dronis. Vid-al-vide al morto li klarigis al si, ke estus eraro, se li ne eluzus tiun ĉi okazon. Li volas vivi kun Charlotta. Tuj li skribos al ŝi emocian leteron, sed la junulino ankaŭ hezitas. Sed fine ŝi konsentos kaj en aŭgusto de 1877 ili gefianĉiĝos. Masaryk revenas Vienon, kie atendas lin habilitigo en la universitato. La gefianĉoj promesas unu al la alia, ke Masaryk alveturos al Charlotta ĝis Usono, kie okazos ilia geedziĝo. Tio estas okazonta proksimume post unu jaro. Sed la estonta bopatro sendas al li post nelonge insisteman telegramon: Charlotta estas grave malsana. Masaryk tuj ekvojaĝis, sed ŝipo, per kiu li veturis, preskaŭ subakviĝis. Li havis nekredeblan feliĉon – ĝi frakasiĝis nur dum venonta navigado.
Malfacilaj komencoj
En Usono la juna geopo geedziĝis. Ĝis Eŭropo revenis jam ambaŭ, eĉ kun malgranda financa sumo, kiun Masaryk ricevis de la bopatro. Por komenco ĝi estis bona – Masaryk nome perlaboris nur tre malmulton. En la unuaj jaroj la junajn geedzojn atendis afliktaj momentoj. Apud senĉesaj ŝuldoj suferis ilin ankaŭ malsanoj kaj ekzistad-necerteco. Masaryk mem ofte suferis pro inflamoj de spirorganoj. En la jaro 1879 li pleje malsaniĝis je tifo. Sed sen problemoj estis eĉ ne Charlotta. Kvin infanoj naskiĝis rapide unu post la alia, senfina zorgo pri ili, pri la familio postulis sian imposton – fizikan kaj nervan senkonsciiĝon de Charlotta.
Masaryk sciis, ke tiel ili ne plu povas vivi. Tial li fine akceptis proponon kaj li transloĝiĝis kun la familio en provincan Pragon. Helpis lin eĉ hazardo. Lian financan situacion solvis neatendita heredaĵo. Komenciĝis pli bonaj tempoj. Almenaŭ rilate al mona flanko ili ne suferos. Fine li akiris bezonatan trankvilon kaj medion por la laboro. Masaryk estis sciencisto, universitata profesoro kaj ĉio estis akomodita por tio. Inkluzive de la loĝejo kaj de la laborĉambro. Li okupis por sia laboro ĉiam la plej grandan ĉambron – tio estis lia reĝlando, kie li havis nekredeblan libroŝrankon kun kelke da miloj volumenoj, kartotekon, en kiu estis centoj de la plej diversaj paperetoj kun elskribaĵoj kaj ideoj. Skribotablo kaj divano tegita per ursa ledo dukis al la laborĉambro. Oni tradicias, ke Masaryk mem pafmortigis la urson ie en Slovakio. Tio estis lia ŝatata rakonteto, kiu li rakontis al ĉiuj vizitoj.
Defendu veron
Li devis labori inter infanoj, ofte tio estis malfacila. Kiam li laboris, ili ne devis ĝeni lin. Li sciis esti tre severa. Validis regulo, ke je la dek dua kaj tridek devis esti ĉiuj tagmanĝonte ĉetabliĝintaj – lavitaj kaj dece vestitaj. Foje venis la plej aĝa filo Herbert sen kolumo kaj sen kravato. „Iru kaj revenu vestita,“ ordonis la patro. Herbert revenis post momento, li estis nuda, sen ĉemizo, sed ĉirkaŭ la kolo li havis ligita kravaton kaj sur la pojno manumon. Masaryk onidire enspiris por riproĉo, sed interrompis ĝin lia rido.
Cetere, oni tradicias, ke la infanoj havis ĉiam grandan liberecon – Masaryk sole „devigis pripensi“ ilin. Je la alia flanko temis pri interrilato – tiam kutima – sen fizika kontakto. Nenia karesado, dorlotado, sed de komence dialogo kun respekto al homa personeco. Kaj denove legendo – Masaryk onidire ne sciis mensogi, nek en ŝerco, nek kun la infanoj, se mensogo devus esti nur simpla elpensado. La infanoj do tro ne uzis lin kiel rakontiston. Malgraŭe de la junaĝo li encerbigis al ili bazajn moralajn leĝojn – ekzemple li ripetis al ili moralon de Hus: „Serĉu veron, parolu veron, aŭdu veron, ŝirmu veron, ŝatu veron, lernu veron kaj defendu veron ĝismorte.“ Ne estas mirinde, ke lia ŝatata moto pli malfrue ornamis prezidentan standardon.
Charlotta alkutimiĝis en Bohemio. Ŝi eklernis la lingvon, ŝi eĉ sentis sin kiel ĉeĥino kaj patriotino. Ŝi estis tre oferema, ŝi helpis la aliajn. Ŝi ofte disdonis eĉ siajn aĵojn kaj vestojn, kelkokaze ankaŭ de Masaryk.
Ŝi estis muzike talenta. Cetere, ŝi volis dediĉi sin al koncerta vojo, sed ŝia sano ne permesis al ŝi tion. Do ŝi almenaŭ ludis hejme. Pli malfrue ŝi transprenis inspekton super muzika edukado de siaj infanoj kaj ekzemple el Jan elkreskis brila pianludisto.
Perfidulo kaj kanajlo
En Prago Masaryk estis nomita eksterordinara profesoro en ĉeĥa Universitato de Karolo. Samtempe li komencis redakti ĵurnalon Athenaeum, la unua moderna sciencista ĵurnalo en Bohemio. Li prelegas en la universitato komencante siajn vivluktojn. Ili famigos lin, sed gloron ili ne alportos al li. Male. Kiam Masaryk starigis sin kontraŭ vereco de famaj Manuskriptoj, li fariĝis kanajlo. Tiam estis donita al akademia senato je Masaryk plendo. Tono estis absolute la sama kiel antaŭ du kaj duono de mil jaroj okaze de antika pensulo Sokrato. Masaryk onidire per siaj prelegoj malbonigas junularon. Li estis tuj eligota el la universitato. Eĉ kiam tio ne okazis, „almenaŭ“ estis prokrastita lia nomigado kiel ordinara profesoro.
Ankoraŭ pli grandan malamon li servakiris en la tempo de hilsner-periodo, kiam li starigis sin en la flanko de maljuste persekutata judo Hilsner, kiu estis akuzita pro krimo de rita murdo. Tiam turnigis sin kontraŭ li eĉ liaj studentoj, kiuj ne povis seniĝi de alkutimiĝinta antisemitismo. Ili alkriis lin kiel perfidulo bojkotante liajn prelegojn. Insultis lin la tuta presaro, Masaryk fariĝis servisto de judoj kaj nigra ŝafo de la nacio. La estonta ŝatata prezidento prikonsideris eĉ foriron el Bohemio. Sed helpis lin la persistema Charlotta, kiu donis al li forton, por ke li superu ĉiujn problemojn. Kaj Masaryk do ne fuĝis, sed li batalis plu.
En jarcentŝanĝo li eniras en politikon kaj en vicoj de Junbohemia Partio li fariĝas deputito de regna parlamento en Vieno. Sed li estas tiom naŭzita pro interrilatoj en la partio, ke li baldaŭ formetas la mandaton. Pli malfrue li eniras en Ĉeĥan Partion Progreseman kaj ekde la jaro 1907 li estas ties unusola deputito.
En ekzilon
La tuta mondo de Masaryk ŝanĝiĝos post komenco de la unua mondmilito. Jam en la jaro 1914 Masaryk vojaĝas malantaŭ limon kaj iam tiutempe ekmemoras lin ideo: ĉeĥa nacio povas esti denove libera. Li definitive estas forveturanta en decembro. Li scias, ke li foriras en ekzilon, survoje akompanos lin filino Olga. Charlotta jam ne havas tiom da forto, ili devas do adiaŭi. Iliaj vivoj disiĝas post kvardek jaroj. Por ĉiam. Same tiel li jam ne plu renkontos sian plej aĝan filon. Tri monatoj post la foriro de la patro Herbert estas infektiĝinta je tifo kaj li mortas.
Masaryk veturas ĝis Italio kaj poste en Svislandon. Baldaŭ venas sorta momento – la 4-an de julio de 1915, la kvincentjara datreveno de morto de Jan HUS. Masaryk estas en Zuriko kaj li ekparolos en husana soleno. En lia parolo eksonos abrupta kritiko kontraŭ aŭstrio-hungaria monarĥio. La unua malfermita atako. Masaryk estas decidiĝinta, ke li batalos por la memstara ŝtato. Reprezalio ne lasos longe atendi sin. Masaryk estas proklamita kiel grandperfidulo. Se li estus reveninta hejmen, minacas al li mortpuno. Polico venas en lian loĝejon por fari hejman esploron. Ili volas aresti almenaŭ Charlotton, sed tiu estas jam grave malsana. Anstataŭ ŝi la 28-an de oktobro estis arestita filino Alice. Feliĉe ŝi ne restis en malliberejo longe. Post protesta agado de usona virinoj, kiuj pere de prezidento Wilson kaj lia ambasadoro intervenis en Vieno, Alice estis en duono de la jaro 1916 tralasita.
En Praga burgo
Triumfa reveno
Masaryk restadis ĉefe en Usono, sed por kelke da monatoj li vizitis ankaŭ Rusion. En Usono lokaj ĵurnalistoj bonvenigis lin per slogano Sinjoro de la tuta Siberio kaj de duono de Rusio. Sed Masaryk atendis alian titolon.
Pri sia elekto de la ĉeĥoslovaka prezidento li onidire eksciis dum tagmanĝo. Rakonteto estas priskribita kiel anekdoto. Masaryk estas tagmanĝanta, kiam ili alportos al li telegramon. Li malzorgeme dispakos ĝin kaj tralegos ĝin, poste li enpoŝigos la telegramon. Li nenion igas koni je si. Nur kiam ili demandos lin, kion ili sendis al li, li sciigos ilin, ke li fariĝis prezidento. La unua ĉeĥa reĝo ekde la morto de reĝo Jiří z Poděbrad.
Li adiaŭis prezidenton Wilsonon kaj enŝipiĝis. La ŝipon poste alternigis fervojo kaj la 20-an de decembro de 1918 Masaryk elvagoniĝis en Horní Dvořiště. En longa peltmantelo kaj ĉapo, svelta kaj eleganta. Post kvar jaroj li estis hejme. Atendis lin filo Jan. Por Masaryk estis preparita kaleŝo, sed li postulis aŭtomobilon. La unuan vesperon li pasigis en Burgo kaj la sekvantan tagon li ĵuris prezidentan promeson.
Masaryk revenis kiel prezidento, li gajnis sian politikan lukton. Nun li rapidis al sia fidela edzino. Sed li venis malfrue. Post jaroj de grava anima malsano li trovis ŝin rompita, sen forto al la vivo kaj sen kapablo de komunikado. Ŝia stato ne ŝanĝiĝis, oni atendis morton, kiu estos samtempe elaĉeto. Malgraŭ tio li pasigis kun ŝi multe da tempo. Li veturis al ŝi ĝis Veleslavín, kie li lasis aranĝi ĉambron, kaj li rememoris ĉi tie la komunan vivon. Ankaŭ li klopodis plifaciligi ŝiajn lastajn momentojn, ofte per frenezaj ideoj. Sed la fino estis neantaŭforigebla. Post ripetitaj atakoj de apopleksio ŝi mortis la 13-an de majo de 1923. Dum sonoj de ĥoralo „Kiuj estas diaj batalantoj“ ŝi estis enterigita en Lány.
Leĝo pri Masaryk
Ankaŭ Masaryk en la jaro 1921 grave malsaniĝis. El kutima malvarmumiĝo evoluis kronika malsano, kiu finiĝis per trombozo de vejnoj en ambaŭ kruroj. Lia vivo estis grave endanĝerigita. Kiam li superis la krizon, li forveturis akompanata de kuracisto kaj filino Alico ĝis konata somerrestadejo en Capri kaj en la oficejon li revenis nur en aŭgusto de 1922.
Masaryk kutimis la tutan vivon vojaĝi kaj kiel prezidento li daŭrigis en sia ŝatokupo. Pli neoficiale, private. Li vizitis nordan Afrikon, Sicilion, Egipton, Palestinon kaj ankaŭ Grekion. La unua oficiala vojaĝo kondukis ĝis Francio, Belgio kaj Anglio. Akcepto estis grandioza – bonvenigis lin fanfaroj kaj pafaroj el kanonoj. Belga reĝa familio eĉ donis al li je dispozicio sian privatan trajnon kaj en stacidomo bonvenigis lin reĝo Albert kun kronprinco ĉeflanke.
Tiaj estis liaj reprezentaj devoj. Sed Masaryk ne volis esti nur prezidento por ornamo. Li sciigis tion tuj post sia alveturo en la patrujon. La unua, kion li faris, estis ŝanĝo de leĝdonpovoj de prezidento en provizora konstitucio. Kiam ili anoncis al li, ke li havos sole reprezentan postenon, li kontraŭis. Li realigis relative ampleksajn leĝdonpovojn, ekde destino de nombro de ministroj ĝis rajto vetoi unuopajn leĝojn. Baldaŭ li havis preskaŭ neskueblan postenon.
En la jaro 1930 Nacia Asembleo eldonis apartan leĝon: „Masaryk meritis pri la ŝtato.“ Tiel okazis okaze de lia 80-a naskiĝotago. Alia aparteneco estis lia nelimigita rajto pludaŭri en la oficejo: dume laŭ la konstitucio prezidento povis esti elektita sole por du funkciaj periodoj kaj poste nur post sep jaroj, tio ne rilatis al Masaryk. Li estis elektita sume kvarfoje sinsekve.
Donu al mi monon
La escepta posteno de Masaryk montriĝis ankaŭ en financado de Burgo. Masaryk nome bezonis multe da mono de la ŝtato. Ĉiu lia vivjubileo aŭ datreveno de la ŝtato estis kaŭzo por mona subteno. Apud tio li havis apartan fonduson por disdonado. Milionoj, kiujn li sume ricevis, estis nenia memkomprenebleco kaj devis pro ili okazi diskretaj traktadoj inter ministroj de financoj, bankieroj kaj kelkaj pluaj politikistoj. Sed parto de la politika reprezentantaro regule kritikis liajn grandajn burgajn subtenojn. Kion li faris kun la mono? Masaryk estis malavara doninto. Al Akademio de Laboro li dediĉis unu milionon, per pluaj donacoj li kontribuis por eldonado de semajn-ĵurnaloj nomataj Ago (Čin) kaj Tribuno (Tribuna). En la jaro 1932 li fondis Instituton de T. G. Masaryk, al kiu li donacis dek milionojn. En testamento li testamentis al ĝi 70 mil volumenojn el sia libroŝranko kaj sian privatan arkivon.
Alian disputon de Masaryk kontraŭ politika elito prezentis demando de mortpuno. Masaryk estis ties principa kontraŭulo, kiel filozofo li rifuzis kaj kritikis ekzekutojn. Sed malgraŭ tio li devis dum sia prezidentado subskribi kelke da ekzekutoj. Li faris tion kun g | | |