:: wikimiki.org ::
| 1857 |
1857Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1857
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1857 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- Janos KISS
- Julius PATZELT
- Antoni GRABOWSKI
- 21-a de januaro : Firmin DURIEŬ
- 23-a de januaro : Péter TÖRÖK
- 22-a de februaro : Heinrich Rudolf HERTZ
- 22-a de februaro: George GORDON
- 2-a de junio : Edward ELGAR, angla komponisto
- 24-a de julio : Henrik PONTOPPIDAN
- 13-a de septembro : Milton HERSHEY
- 15-a de septembro : William H. TAFT
- 26-a de novembro : Ferdinand de SAUSSURE
- 30-a de novembro : Odo BUJWID
Mortoj
- 2-a de majo : Alfred de MUSSET
- 23-a de majo : Augustin Louis CAUCHY
- 26-a de novembro : Joseph VON EICHENDORFF, germana poeto
----
1852 | 1853 | 1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1857년
simple:1857
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
ja:19世紀
ko:19세기
simple:19th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 19
zh-min-nan:19 sè-kí
Janos KISSKISS János (kiŝ), hungara esperantisto, doktoro, universitata profesoro pri kristana filozofio, papa prelato. Naskiĝis 1857 en Szeged, mortis en la 13-a de aŭgusto 1930 en Spao (Belgio). Eminentulo en lia fako, li estis fervora esperantisto. En 1913 li parolis por Esperanto dum la internacia kongreso de la libroeldonistoj. Li ankaŭ verkis Artikoloj.
Kategorio:Hungaraj esperantistoj
Antoni GRABOWSKI
Antoni GRABOWSKI - Naskiĝis la 11-an de junio 1857 en Nowe Dobre apud Chełmno kaj mortis la 4-an de julio 1921 en Varsovio. Li estis pola kemia inĝeniero kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.
Eduko kaj profesio
Baldaŭ post lia naskiĝo la familio transloĝiĝas de Nowe Dobre al Toruń. Pro nesufiĉaj vivrimedoj Antoni jam en aĝo dek-kelkaj jaroj, tuj post fino de la baza lernejo, devas komenci labori. Tamen lin plu pelas grandega lernvolo; sen ies helpo li aŭtodidakte preparas sin al la ekzameno por aliro de gimnazio. Tiun ekzamenon li pasas kun elstaraj rezultoj. Dum la sekva lernado en la toruna gimnazio "Nikolao KOPERNIKO" li atingas bonegajn rezultojn, per siaj abundaj scioj li superas la samaĝulojn; sekve oni sendas lin du fojojn en pli altan klason. En la septembro de la jaro 1879 li finas la gimnazion. Baldaŭ poste pliboniĝas la financa situacio de la familio. GRABOWSKI nun studas filozofion kaj natursciencojn en la Universitato de Vroclavo. Poste li studlaboras kiel inĝeniero pri kemio en Zawiercie kaj en diversaj lokoj, kiuj nun apartenas al Ĉeĥio, post kio li iĝas estro de teksaĵ-fabriko en Ivanovo-Vosnjesensk (rusa urbo 250 km nordoriente de Moskvo).
Dum tiu tempo li daŭre profunde studas kemiajn problemojn. Liaj multaj teknologiaj inventoj faras lin pli vaste konata inter fakuloj en la tuta Eŭropo. GRABOWSKI publikigas multajn fakajn artikolojn. Siajn inventaĵojn li priskribas interalie en la revuoj "Chemik Polski" kaj "Przegląd Techniczny". Li tradukas tiutempe elstaran libron pri kemio, verkitan de Ira REMSEN, el la angla al la pola kaj poste iĝas membro de komitato, kies tasko estas ellabori polalingvan teknikan terminologion. Kelkajn jarojn pli malfrue, en la jaro 1906, aperas lia "Słownik chemiczny", la unua kemia vortaro por poloj.
Esperanto kaj literaturo
Jam dum sia universitata tempo Antoni GRABOWSKI evoluas profundan interesiĝon pri literaturo. Li estas membro de la Literatura Slava Societo (Towarzystwo Literacko-Słowianskie) en Vroclavo. Sed GRABOWSKI entuziasmiĝas ne nur por la polaj lingvo kaj literaturo; iom post iom li lernos respektindan nombron da lingvoj kaj fariĝos vera poligloto. Pli poste li parolos krom la pola 9 pliajn lingvojn kaj aldone li regos minimume 15 pasive. Antaŭ tiu fono ne mirigas, ke la studento GRABOWSKI interesiĝas ankaŭ pri la ideo de lingvo internacia. Tiun ĉi rolon tiam pretendas Volapuko, do li lernas ĝin. Kiam GRABOWSKI vizitas Johann Martin SCHLEYER, la aŭtoron de la lingvoprojekto, montriĝas, ke eĉ tiu ne kapablas flue paroli Volapukon. Evidente ĝi ne taŭgas por ĉiutaga praktika uzo. Finfine ambaŭ interparolas germane. Post tiu ĉi elreviĝo GRABOWSKI tuj ĉesas okupiĝi pri Volapuko. Tamen li ne rezignas pri la ideo de internacia planlingvo.
En la jaro 1887 li aĉetas kaj trastudas la freŝe aperintan libreton "Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro", en kiu L.L.ZAMENHOF prezentas sian lingvoprojekton, kiu baldaŭ konatiĝos sub la nomo "Esperanto". Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo li vojaĝas al Varsovio kaj vizitas ZAMENHOF, en tiu tago okazas inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto.
Same kiel ZAMENHOF, Antoni GRABOWSKI plene konscias pri la signifo de la literaturo en la evoluo de lingvoj kaj despli de Esperanto, kiu ekpaŝas sur la vojo de lingvoprojekto al lingvo plene funkcianta en ĉiuj sferoj de la vivo. GRABOWSKI jam baldaŭ ekagas; 1888 aperas lia traduko de "La neĝa blovado" de Aleksandr PUŜKIN. En la jaro 1889 sekvas "La gefratoj" de Johann Wolfgang VON GOETHE.
Komence de la 1890-aj jaroj GRABOWSKI estas malkontenta pro la malrapideco de la disvastiĝo de Esperanto. Li kredas, ke ĝin kaŭzas malperfektaĵoj de la lingvo. Sekve li pledas por reformoj, eĉ ellaboras propran lingvoprojekton, sed en la voĉdonado de la jaro 1894 li votas kontraŭ reformoj kaj ekde tiam adheras al la lingva bazo, la t.n. Fundamento de Esperanto.
Kiam en 1904 fondiĝas Varsovia Societo Esperantista GRABOWSKI iĝas ties prezidanto. Post la transformiĝo al Pola Esperanto-Societo en 1908, li prezidas longe plu. Ekde la sama jaro li direktoris en la gramatika sekcio de la Akademio de Esperanto. Samtempe li publikigas artikolojn kaj prelegas pri Esperanto kaj organizas kursojn.
En la jaroj 1908-1914 GRABOWSKI kiel la unua gvidas Esperanto-kursojn en kelkaj lernejoj de Varsovio. Jam en artikolo el la jaro 1908 li atentigas pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Interalie li montras per konkretaj ekzemploj kiagrade la antaŭa lerno de Esperanto helpas lerni la francan kaj latinan lingvon (fakto tiutempe tre surpriza por la publiko).
La antologio "El Parnaso de Popoloj", kiu aperas 1913, estas kolekto de 116 poemoj, kiuj reprezentas 30 lingvojn kaj kulturojn; 6 estis originale verkitaj en Esperanto, 110 tradukitaj.
Dum la unua mondmilito GRABOVSKI , jam malsana, restadas solece en la Varsovio, sen liaj familianoj, kiuj fuĝas al Rusio. En tiu ĉi situacio li tradukas la polan patriotan epopeon Sinjoro Tadeo de Adam MICKIEWICZ. Ĝin GRABOWSKI rekreas formfidele, elprovas latentajn eblojn de la planlingvo kaj tiel donas gravajn impulsojn al la plua evoluo de la esperantlingva poezio.
Post la morto de Zamenhof li vivas tre soleca, kaj pli kaj pli turmentas lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povas konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam post la fino de la milito lia familio revenas, li jam estas preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen seninterrompe li laboras plu por E, ĝis sia subita morto pro koratako en la jaro 1921.
Verkoj
Orginalaj poemoj:
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/tagigxo.html La tagiĝo]
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/filo.html La reveno de l`filo]
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/kordo.html Sur unu kordo]
- [http://www.verdapekino.com/poemoj/page7.htm La pluva tago]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/al_la_semanto.html Al la semanto]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/jubilea_kantato.html Jubilea kantato]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/varsovi_salut.html Saluto el Varsovio]
Antologioj - tradukoj kaj originalaĵoj:
- La liro de la esperantistoj - poemkolekto - 1893 [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr54/liro.html >recenzo]
- El Parnaso de Popoloj - poemkolekto
Tradukoj:
- La Gefratoj de Johann Wolfgang VON GOETHE - 1889
- Mazepa la dramo de Juliusz SŁOWACKI
- Halka la opero de Stanisław MONIUSZKO
- Sinjoro Tadeo de Adam MICKIEWICZ
- La neĝa blovado de Aleksandr PUŜKIN - 1888
- En Svisujo de Juliusz SŁOWACKI
- Ŝi la Tria de Henryk SIENKIEWICZ
- Pekoj de Infaneco de Bolesław PRUS
- Consilium Facultatis de Fredo
Aliaj:
- Kondukanto internacia de l' interparolado
- Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola
Artikoloj:
- Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj, Pola Esperantisto, 1908
Pri li
Publikigaĵoj
- Zofia BANET-FORNALOWA: Antoni Grabowski — eminenta Esperanto-aganto, Czeladź, Hejme, 2001, ISBN 83-907637-2-9, (140 p.) [http://esperanto.org/Ondo/R-grab.htm >recenzo 1] [http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/agra.html >recenzo 2]
- Julius GLÜCK: El la klasika periodo de Esperanto. Antoni Grabowski kaj K. Bein (Kabe). Pro Esperanto, Vieno, 1989 (36p.) [http://www.geocities.com/origlit/uea/proerec.html >recenzeto]
- Andrzej WARSZAWSKI: Antoni Grabowski kaj kemio. Bydgoszcz, 1991.
- [mailto:awar@enternet.com.pl Andrzej WARSZAWSKI]: Kontribuo de Antoni Grabowski al pollingva kemia nomenklaturo. (13 p)
Komentoj
"La grandaj atingoj en poezio en tiu frua epoko okazis ĉefe sur la tereno de tradukitaj verkoj, ĉar tradukaĵoj ja etendis la terenon de la lingvo (ne nur la leksikon, sed ankaŭ la strukturajn strategiojn disponeblajn al la uzantoj) kaj enportis spertojn kaj literaturajn formojn antaŭe nekonatajn. Rigardante preter la "spirito de la lingvoj Eŭropaj" (por uzi la Zamenhofan vortumon), Antoni Grabowski trovis per siaj tradukoj latentojn en la morfologio de Esperanto." Humphrey TONKIN: [http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/21_Tonkin.htm Esperantologio eksogena kaj endogena]
en [http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/ Studoj pri interlingvistiko]
Komparu kun:
L. L. ZAMENHOF ~ Kazimierz BEIN ~ Fondaĵo Antoni Grabowski
Eksteraj Ligoj
En la literatura retejo de Don HARLOW:
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/ El Parnaso de Popoloj]
[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.originala.gjx.html#antoni_grabowski Originalaj poemoj de Grabowski]
Aliloke:
[http://www.uea.org/dokumentoj/regularo_fondajho_grabowski.html Fondaĵo Antoni Grabowski]
El la Enciklopedio de Esperanto (1933)
EdE-G
Antoni GRABOWSKI, polo, inĝeniero. Nask. 11 jun. 1857 en Nowe Dobre (Pomeranio); mortis 4 jul. 1921 en Varsovio. La inĝenieran diplomon li akiris en Breslau. Post laborado en kelkaj polaj urboj li ekloĝis definitive en Varsovio. Fervorulo de sia profesio. De li aperis traduko de ĥemia verko de l' anglo J. Remsen kaj Pola Teknika Vortaro. - Esperanton li ekkonis en 1887. Inter li kaj Zamenhof okazis la unua esperanta konversacio. Li perfekte parolis ankaŭ Volapukon, kaj vizitis ankaŭ pastron Schleyer (dum tiu ĉi vizito evidentiĝis, ke mem la aŭtoro ne estras tute sian malfacilan lingvon).
Granda poligloto: li posedis pli-malpli ĉ. 30 lingvojn. Dum kelkaj jaroj li estis unu el la ĉefoj de la reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastigo de Esperanto en ĝia malperfekteco. Sed post la decida voĉdono en 1894, li definitive rekonis, ke la ĝenerala akcepto, sen rezonado, estas multe pli grava ol la perfekteco cetere senfine pridiskutebla. "Tablo - li diris - devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Zamenhof; se li estus volinta ĝin nomi tiŝo, ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton..." Kaj de tiam li restis fidela fundamentano, ĝis sia morto.
G. vigle partoprenis en la E-movado: ekde 1904 li estis prezidento de la Varsovia ES; kiun, plenan de disopiniantaj korifeoj, plurfoje savis de la disfalo tia aŭtoritato kaj diplomatio. En 1908 li okupis la prez.-econ de la tiam fondita PES kaj tenis dum sia tuta vivo ĉi tiun postenon, tre delikatan kaj ĝenan, parte pro la politikaj cirkon-stancoj, parte pro la internaj disfaligemaj tendencoj. Dum la milito, li, kiel germana regato, devis forlasi Varsovion. Reveninte dum la germana okupacio, li trovis sian domon malplena: liaj familianoj formigris en Rusujon. Tiam, en la dezerta domo, li komencis kaj finis la tradukon de Sinjoro Tadeo, kiu laboro estis la sola konsolo, krom liaj oftaj kaj longaj vizitoj al Zamenhof. Post la morto de Zamenhof li iĝis tre soleca, kaj pli kaj pli turmentis lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povis konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam lia familio revenis, li jam estis preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen seninterrompe li laboris plu por E, ĝis sia subita morto (lin mortigis kor-atako antaŭ la montrofenestro de E-a librovendejo).
Kiel lingvisto, G. prezidis la gramatikan sekcion de la Akademio. Ĉi tiun taskon li plenumis kun granda kapablo, kiun Wüster prave nomas "vivonaska intuicio". Li estas verkinto de Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola. - Plej grava, tamen, estas lia literatura kaj precipe tradukpoezia agado. Liaj prozaj tradukoj relative estas malmultnombraj: en ili ni trovas la saman klaran, simplan, perfektan stilon, kiel ĉe Kabe. - Tiom pli ampleksa estas lia tradukpoezia verkado. El ĝi elstaris la internacia poemantologio Parnaso de Popoloj kaj precipe Sinjoro Tadeo, epopeo de Miczkiewscz, en formfidela traduko; ĉi lasta estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la E-a traduk-arto, per ĝi G. fariĝis vere la patro de la E-a poezio. - En ĉi tiu libro G. estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo E-a. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorto-trovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de Sinjoro Tadeo pli ol la duono eniris la Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj.
Ankaŭ cetere li estas kuraĝa tornisto de l' lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj (ekz. "ĉi" anstataŭ "ĉi tiu", senpera verbigo de substantivoj kaj adjektivoj, ablativa uzo de e-finaĵaj substantivoj ktp.) iĝis ĝenerale uzataj de la E-aj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. (De li devenas la vorto adasismo por la sufiksrimoj). - Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvo-majstreco ofte majstras ankaŭ lin mem; kaj pro tio li kelk-foje laciĝas - sed eĉ la plej severa kritiko devas eksitenti antaŭ pluraj partoj de Sinjoro Tadeo (la Tempesto, la Ĉaso, la Koncerto de Jankjel la Litva Praarbaro ktp.), kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio.
Lia originala poezio estas malampleksa, sed oni devas mencii la faman "Tagiĝon", kvazaŭ duan himnon esperantan, kaj la kortuŝan "La reveno de l' filo".
Verkoj krom la menciitaj:
- Puŝkin: La Neĝa Blovado
- La Kondukanto
- Liro de Esperantistoj
- Goethe: La Gefratoj
- Sienkiewicz: Ŝi la Tria
- Prus: Pekoj de Infaneco
- Fredo: Consilium Facultatis
- Slowaczki: Mazepa (dramo)
- Wolski-Moniusz-ko: Halka (opero)
- Antologio Internacia
(Laŭ informoj de E. Wiesenfeld.) K. KALOCSAY.
GRABOWSKI, Antoni
GRABOWSKI, Antoni
GRABOWSKI, Antoni
als:Antoni Grabowski
ja:アントニー・グラボウスキー
nb:Antoni Grabowski
simple:Antoni Grabowski
Péter TÖRÖKKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto T
EdE-T
TOROK PETER
TÖRÖK Péter, hungaro, gimnazia profesoro. Naskiĝis en la 23-a de januaro 1857 en Hajdúböszörmény, mortis en la 28-a de novembro 1929 en Debrecen. Tre diversflanka, krom Esperanto li okupiĝis pri mineralogio, botaniko kaj entomologio. Esperantisto de 1907. Lingva Komitatano. Estis gvidanto de la Esperanto-movado en Debrecen. Verkis lernolibrojn, (La Esperanto-Sintakso intermnacie premiita), bonan Esperanto-Hungara vortaron kaj porĉiaman kalendaron. En manuskripto kelkaj gravaj verkoj. (1. „H Heroldo“ 1929. B. n-ro 6.)
Heinrich Rudolf HERTZSciencisto > Heinrich Rudolf HERTZ < Fiziko
----
Heinrich Rudolf HERTZ [hajnriĥ rudolf herc] (naskiĝis la 22-an de februaro, 1857, mortis la 1-an de januaro, 1894) estis germana fizikisto.
Naskiĝinte en Hamburgo, li studis fizikon kaj matematikon en Munkeno kaj Berlino. Li doktoriĝis en Berlino ĉe Hermann VON HELMHOLTZ, kiu ekkonis lian grandan talenton, kaj habilitiĝis en Kiel. De 1885 ĝis 1889 li okupis profesoran postenon en la universitato de Karlsruhe, kaj ekde 1889 li estis profesoro pri fiziko en Bonn.
Lia ĉefa merito estis la eksperimenta pruvo de la elektromagneta teorio de la lumo prezentita de James Clerk MAXWELL en 1884. Hertz pruvis, ke la elektreco en formo de elektromagnetaj ondoj propagiĝas per la sama rapideco kiel lumaj ondoj. Liaj esploroj liveris la bazon por la evoluigo de la sendrata telegrafado kaj de la radiografio.
La mezurunuo de la frekvenco (unu oscilo po sekundo = 1 herco) estas nomata laŭ li.
Heinrich Rudolf Hertz mortis en la aĝo de apenaŭ 37 jaroj en Bonn.
PIV registras lian nomon en la internaciigita formo Herco.
ja:ハインリヒ・ヘルツ
ko:하인리히 루돌프 헤르츠
simple:Heinrich Rudolf Hertz
22-a de februaroHistorio > Tagoj > la 22-a de februaro
----
La 22-a de februaro estas la 53-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 312 tagoj restas (313 en superjaroj).
Je la 22-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1979 : Sankta Lucia sendependiĝis
Naskiĝoj
- 1440 : Ladislao la 1-a
- 1732 : George WASHINGTON, 1-a prezidento de Usono
- 1857 : Heinrich Rudolf HERTZ
- 1857 : George GORDON
- 1886 : Hugo BALL, Germanio
- 1908 : John MILLS
- 1943 : Horst KÖHLER, Germanio
- 1935 : Danilo Kiš, jugoslava verkisto
- 1975 : Drew BARRYMORE
Mortoj
- 1512 : Amerigo VESPUCCI, esploristo kaj kartografo
- 1797: Münchhausen
- 1942 : Stefan ZWEIG
- 1987 : Andy WARHOL, artisto
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 22-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.
Vidu ankaŭ jenon:
- 21-a de februaro | 23-a de februaro
- 22-a de januaro | 22-a de marto
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Februaro
ja:2月22日
ko:2월 22일
simple:February 22
th:22 กุมภาพันธ์
George GORDONGeorge GORDON (pseŭdonime Gego), irlandano, bankisto. Naskiĝis en la 22-a de februaro 1857 en Gorex, Irlando. Familio enmigris Nov-Zelandon 1858. Loĝis en Christ-Church. Esperantisto de 1906. Verkoj: Kara Panjo, 1911; La Kamena Angulo, 1913; Alegorioj el la Naturo, 1913 kaj 1922; Lia lasta ŝanco, 1915; Indekso al Esperanto-Angla Vortaro de Millidge, 1924.
Vidu ankau
- Novzelanda esperantisto
Kategorio:Novzelanda esperantisto
2-a de junio----
Historio > Tagoj > la 2-a de junio
----
La 2-a de junio estas la 153-a tago de la jaro (la 154-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 212 tagoj restas.
Je la 2-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1740 : Marquis de SADE, franca verkisto
- 1836 : Mily BALAKIREV, komponissto
- 1840 : Thomas HARDY, angla verkisto
- 1857 : Edward ELGAR, angla komponisto
- 1880 : Friedrich Wilhelm ELLERSIEK
- 1904 : Johnny WEISSMULLER, usona naĝisto kaj aktoro
Mortoj
- 815 : Sankta Niceforo
- 1990 : Rex HARRISON, aktoro
Specialaj tagoj kaj festoj
- Italio: Nacia tago
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 1-a de junio | 3-a de junio
- 2-a de majo | 2-a de julio
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:6月2日
ko:6월 2일
simple:June 2
th:2 มิถุนายน
24-a de julio----
Historio > Tagoj > la 24-a de julio
----
La 24-a de julio estas la 205-a tago de la jaro (la 206-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 160 tagoj restas.
Je la 24-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1969 : Usono metis la unuan homon surlunen
Naskiĝoj
- 1783 : Simón BOLÍVAR
- 1802 : Alexandre DUMAS (Patro), Francio
- 1853 : Jorge Luis GUTIÉRREZ
- 1857 : Henrik PONTOPPIDAN
- 1864 : Frank WEDEKIND
- 1883 : Augustin PITLÍK
- 1897 : Amelia EARHART
Mortoj
- 1655 : Friedrich VON LOGAU
- 1862 : Martin VAN BUREN
- 1920 : Ludwig GANGHOFER
- 1927 : Japanio : Tokio : AKUTAGAWA Ryunosuke (memmortige)
- 1960 : Hans ALBERS
- 1991 : Isaac Bashevis SINGER, verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1978
Specialaj tagoj kaj festoj
- Ekvadoro : Tago de Simón Bolívar
- Venezuelo : Tago de Simón Bolívar
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:7月24日
ko:7월 24일
simple:July 24
th:24 กรกฎาคม
13-a de septembroHistorio > Tagoj > la 13-a de septembro
----
La 13-a de septembro estas la 256-a tago de la jaro (la 257-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 109 tagoj restas.
Je la 13-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1931: MATUSKA Szilveszter, hungara teroristo eksplodigas viadukton kun fervojo, mortas 22 homoj. Oni falŝe ekakuzis komunistojn kaj arestis, ekzekutis kelkajn el ili.
Naskiĝoj
- 1819 : Clara SCHUMANN
- 1830 : Marie VON EBNER-ESCHENBACH
- 1857 : Milton HERSHEY
- 1893 : Antono LLINÁS BELLVEHI
- 1949 : Giorgio SILFER
Mortoj
- 1321 : Dante ALIGHIERI
- 1592 : Michel DE MONTAIGNE
- 1928 : Italo SVEVO
Specialaj tagoj kaj festoj
- Tago de programisto (krom superjaro)
- Etiopio: Nacia tago
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 12-a de septembro | 14-a de septembro
- 13-a de aŭgusto | 13-a de oktobro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:9月13日
ko:9월 13일
simple:September 13
th:13 กันยายน
15-a de septembro----
Historio > Tagoj > la 15-a de septembro
----
La 15-a de septembro estas la 258-a tago de la jaro (la 259-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 107 tagoj restas.
Je la 15-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1821 : Centra Ameriko (Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Nikaragvo kaj Salvadoro) sendependiĝas.
Naskiĝoj
- 1789 : James Fenimore COOPER, Usono
- 1857 : William H. TAFT
- 1890 : Agatha CHRISTIE, Britio
- 1890 : František ZELENKA
- 1901 : Liselotte WELSKOPF-HENRICH
- 1907 : Fay WRAY
- 1914 : Will QUADFLIEG
Mortoj
Specialaj tagoj kaj festoj
- Gvatemalo: nacia tago
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:9月15日
ko:9월 15일
simple:September 15
th:15 กันยายน
26-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 26-a de novembro
----
La 26-a de novembro estas la 330-a tago de la jaro (la 331-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 35 tagoj restas.
Je la 26-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1910 : Karl SCHULZE
- 1912 : Eugène IONESCO
- 1939 : Tina TURNER
Mortoj
- 1855 : Adam MICKIEWICZ
- 1857 : Joseph VON EICHENDORFF
- 1950 : Hedwig COURTHS-MAHLER
- 1956 : Tommy DORSEY, usona ĵazmukisto
- 1968 : Arnold ZWEIG
- 2001 : Regine HILDEBRANDT
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj.
ja:11月26日
ko:11월 26일
simple:November 26
th:26 พฤศจิกายน
30-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 30-a de novembro
----
La 30-a de novembro estas la 334-a tago de la jaro (la 335-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 31 tagoj restas.
Je la 30-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1667 : Jonathan SWIFT
- 1817 : Theodor MOMMSEN
- 1835 : Mark TWAIN, Usono
- 1857 : Odo BUJWID
- 1874 : Winston CHURCHILL
- 1898 : Franz SCBEIBENREITER
Mortoj
- 1900 : Oscar WILDE, Francio
- 1923 : John MACLEAN
- 1930 : Mother JONES
- 1947 : Ernst LUBITSCH, Usono
Specialaj tagoj kaj festoj
- Komenco de la katolika eklezia jaro
- Katolika festotago de Sankta Andreo
- Barbado: nacia tago
----
Vidu ankaŭ :
- 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 21, 22, 23, 24, 25, 26, 27, 28, 29, 30
- 29-a de novembro | 1-a de decembro
- 30-a de oktobro | 30-a de decembro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:11月30日
ko:11월 30일
simple:November 30
th:30 พฤศจิกายน
2-a de majo
Historio > Tagoj > la 2-a de majo
----
La 2-a de majo estas la 122-a tago de la jaro (la 123-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 243 tagoj restas.
Je la 2-a de majo okazis, interalie:
- 1808 : Hispanio: La madrida popolo atakas la francajn trupojn. Ekas la Milito de Hispana Sendependiĝo.
- 1879 : Hispanio: Fondo de Partido Socialista Obrero Español.
- 1888 : Inaŭguracio de Universa Ekspozicio ĉe Barcelono (Hispanio).
- 1927 : Fondo de Akademio de Kinematografaj Artoj kaj Sciencoj en Hollywood.
- 1953 : Kronado de reĝo Husejn de Jordanio.
- 1968 : Studentaj manifestacioj komencas "Francan Majon".
- 1997 : La sciencistaro de Atapuerca akiras Premion Príncipe de Asturias pri Scienca Esplorado.
- 1998 : Fondo en Bruselo de Eŭropa Centra Banko por difini kaj realigi la monan politikon de Eŭropa Unio.
Naskiĝoj
- 1729 : Katarina la 2-a de Rusio, "la Granda", carino de Rusio.
- 1772 : Novalis
- 1827 : Pierre-Gaëtan LEYMARIE.
- 1853 : Antonio MAURA, hispana politikisto.
- 1886 : Gottfried BENN, Germanio
- 1887 : Vernon CASTLE, Usono dancisto
- 1904 : Harry LILLS, "Bing Crosby", usona kantisto kaj aktoro.
- 1935 : Luis SUÁREZ, hispana futbalisto kaj futbaltrejnisto.
Mortoj
- 1519 - Leonardo da Vinci, artisto de la Renesanco.
- 1576 - Bartolomé CARRANZA, hispana episkopo.
- 1857 - Alfred de MUSSET, franca poeto.
- 1912 - Marcelino MENÉNDEZ y PELAYO, filologiisto kaj literatura kritikisto hispana.
- 1997 - Paulo FREIRE
Festoj
- Madrida Regiono: Regiona tago.
- Festotago de Sankta Atanasio
Tagoj de semajno
La 2-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884< | | |