:: wikimiki.org ::
| 1879 |
1879Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1879
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1879 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- L.L. ZAMENHOF finis gimnazion kaj forventuris Moskvon por studi en universitato.
- Gvineo-Bisaŭo fariĝas Portugala kolonio.
- Johann Martin SCHLEYER publikigis sian mondolingvon Volapukon.
Naskiĝoj
- Josef VÁVROVSKÝ
- Josef BARVÍŘ
- Brazilo: Everardo BACKHEUSER
- Hispanio: Ors. Vicente INGLADA
- Hungario : Rezsö KÓKAI
- Svislando : Einstein.
- 1-a de januaro : E. M. FORSTER
- 12-a de januaro : Carl Wictor SJÖGREN
- 27-a de februaro : Louis COZIC
- 2-a de marto : Peeter ERNITS
- 4-a de marto : Bernhard KELLERMANN
- 2-a de aprilo : Jacint COMELLA MORA
- 12-a de aprilo : Ralph ELIOT
- 6-a de junio : Artur DEGEN
- 19-a de julio : Francio : Nehou : Eŭgeno LANTI
- 14-a de aŭgusto : John MACLEAN
- 7-a de novembro : Ukrainio : Lev TROCKIJ
- 31-a de decembro: Tódor KOVÁCS
Mortoj
- Eugène VIOLLET-LE-DUC
----
1874 | 1875 | 1876 | 1877 | 1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1879년
simple:1879
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
ja:19世紀
ko:19세기
simple:19th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 19
zh-min-nan:19 sè-kí
Gvineo-Bisaŭo: Gvineo Bisaŭa
Johann Martin SCHLEYER
Johann Martin SCHLEYER (naskiĝis la 18an de julio 1831 en Oberlauda, mortis la 16an de aŭgusto 1912 en Konstanco) estis germana rom-katolika pastro, kreinto de la lingvo Volapük.
Post sia ordiniĝo en 1856, Schleyer laboris kiel pastro en pluraj parokoj. En la periodo de Kulturkampf (konflikto inter Ŝtato kaj Eklezio), li estis arestita kaj pasigis kvar monatojn en la fortreso de Rastatt pro predika eldiro kontraŭ socialismo kiel paroĥestro de Krumbach. Poste li laboris en paroĥo S-taj Petro kaj Paŭlo en Litzelstetten (apud la Konstanca Lago) (1875-1885), kie li ekhavis la ideon krei lingvon por faciligi la rilatojn inter la popoloj: Volapük. Li poste diris, ke Dio mem gvidis lin dum tiu laboro.
Schleyer estis ankaŭ eldonisto de revuo Sionsharfe(Ciona Harpo, Revuo por katolika poezio.). En 1885 li emeritiĝis pro malsano. En 1894 Papo Leono la 13-a igis lin papa prelato.
Schleyer mortis en 1912 en Konstanco.
Hodiaŭ estas legeble ĉe la pastra domo en Litzelstetten sur memora tabulo Menade bal – püki bal ("Al unu homaro – unu lingvon"). En somero 2001 fondiĝis Internacia Komitato por la beatigo de prelato Schleyer (adreso: Prälat-Schleyer-Komitee, La Saousse, FR-84340 Malaucène, schleyer-komitee@aol.com).
Ekstera ligo
- [http://www.bodanrueckgemeinden.de/esperant.htm Kampanjo por beatigi Schleyer]
Schleyer Johann Martin
VolapukoKategorio:Planlingvoj
Lingvo > Planlingvoj > Volapuko
----
Nomo: Volapuko (Volapük)
Parolantoj: kelkdek
Landoj: nenie
Origino: inventita de Johann Martin SCHLEYER, 1879
Skribo: latina
ISO 639-kodoj: vol kaj vo
specimeno: La Patro Nia:
O Fat obas, kel binol in süls,
paisaludomöz nem ola!
Kömomöd monargän ola!
Jenomöz vil olik,
äs in sül, i su tal.
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo.
E pardolös obes debis obsik,
äs id obs aipardobs debeles obas.
E no obis nindukolös in tentadi,
sod aidalivolös obis de bad.
Historio
En 1879 germana prelato, Johann Martin SCHLEYER (Ŝlajer), kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. La ideo iĝis sufiĉe populara, kaj post kelkaj jaroj la nova lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Okazis internaciaj kongresoj en 1884 (Friedrichshafen), 1887 (München), kaj 1889. Je 1889 ekzistis 316 lernolibroj en 25 lingvoj, 283 kluboj, kaj ĉirkaŭ 25 gazetoj.
Malgraŭ tiu frua sukceso, post deko da jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plimulto flugis al aliaj planlingvoj, ekz. al la juna Esperanto, kaj nuntempe nur kelkaj interesitoj scipovas la lingvon.
En 1931 Arie DE JONG faris revizion de Volapuko, kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el la parolantoj de la lingvo. Nuntempe la malmultaj volapukistoj uzas tiun version.
Gravaj kolektoj de volapukaĵoj ekzistas ĉe La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, la American Philosophical Society (Usona Filozofia Societo) en Filadelfio, Pensilvanio, [http://www.amphilsoc.org/library/mole/v/volapuk.htm], kaj la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale en La Chaux-de-Fonds, Svislando.
Ekzistas du retpoŝtaj diskutgrupoj dediĉitaj al volapuko, kaj kelkaj retpaĝoj parte aŭ tute en volapuko, krom pluraj kun informo kaj lerniloj (ĉefe en la angla kaj Esperanto).
Gramatiko
Elparolo kaj literumo
Volapuko notiĝas per signaro, en kiu literoj kaj sonoj sin respondas unuope. Ĝi uzas latinidajn literojn krom q w, kaj prae ĝi ne havis r. En la sekva listo prononcindikoj estas laŭ la internacia fonetika alfabeto:
: a [a], ä [ɛ], b [b], c [dʒ] aŭ [tʃ], d [d], e [e], f [f], g [g], h [h], i [i], j [ʃ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], ö [ø], p [p], r [r], s [s], t [t], u [u], ü [y], v [v], x [ks], y [j], z [ts]
Akcento trafas la lastan silabon.
La revizio de DE JONG aldonis la fonemon "r", kaj ŝanĝis kelkajn (sed ne la plej oftajn) vortojn kiuj originale havis "l", por ke ili iĝu pli rekoneblaj. Ekzemple, "lilöm" (= "pluvo", el la angla "rain") en la originala Volapuko fariĝis "rein"
Vortprovizo
La vortprovizon Schleyer prenis el diversaj eŭropaj lingvoj, ofte aliformigita preter facila rekonebleco. Ekzemple, "vol" (mondo) kaj "pük" (lingvo) devenas el la anglaj vortoj "world" kaj "speech". Tiuj ŝanĝoj havas du ĉefajn kialojn: Schleyer evitis kunmetojn de konsonantoj, malfacilajn por multaj, kaj li forlasis "r", uzante nur "l" ĉar parolantoj de lingvoj kiel la ĉina ne distingas tiujn du fonemojn. Kvankam tute malgrava lingvistike, tiun ĉi "deformadon" multe mokis la kontraŭuloj de la lingvo. (Nuntempe, la "logika" planlingvo Loĵbano simile deformas sian vortprovizon por akordigi ĝin je ĝia unika fonologio. La mallongdaŭra Vorlin, kies ĉiuj radikoj havas formon KVK aŭ KVKVK, uzis similan metodon.)
Morfologio
La gramatiko de Volapuko estas, simile al tiu de Esperanto, ĝenerale bazita je la hindeŭropaj lingvoj kun pli regulita karaktero: gramatikaĵoj formiĝas per kunmetado de neŝanĝeblaj elementoj, ne per ŝanĝemaj fleksioj. Same kiel la ĝermanaj lingvoj sed malsame kiel Esperanto, ĝi uzas kvar kazojn ĉe la substantivo: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo. La verbo estas tre fajnsenca, kaj "fleksiiĝas" laŭ tempo, finiteco, aktiveco, persono, nombro, kaj (en la tria persono) sekso de la subjekto. Simile kiel Esperanto, Volapuko havas multajn afiksojn por kunmeti vortojn el pli bazaj, ekz. "-ef" (-aro), "-il" (-eta), "-öf" (-eco). La plejmulto de radikoj estas baze substantivoj, kaj oni povas fari el ili ne nur verbojn (per diversaj finaĵoj kaj komencaĵoj), adjektivojn (-ik), kaj adverbojn (-iko), sed ankaŭ prepociziojn (-ü) kaj konjunkciojn (-ä). La multenombrajn pronomojn oni faras el la ununombraj regule per "-s": "ob" = mi, "obs" = ni, ktp.
La revizio de DE JONG iom simpligis la gramatikon, kaj forigis iom da seksismo en la pronomoj kaj afiksoj (komparu kun Riismo).
Kromsignifo de vorto Volapuko
Ĉar la vortoj en Volapuko estas misformitaj kaj nerekoneblaj, en multaj lingvoj la vorto
"Volapuko" akiris la kromsignifon "aro da nekompreneblaj vortoj". Ankaŭ la esperantistoj,
renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo".
Eksteraj ligoj
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/Misc/volagram.html Mallonga gramatiko de Volapuko]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/HBoV/ Manlibro de Volapuko] en HTML kaj skanfoto de originala libro de 1888 (angle)
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/VolVifik/volvif00.html Dekleciona kurso pri volapuko (angle)]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/ Ligaro pri Volapük ĉe Ken CAVINESS]
- [http://www.rick.harrison.net/langlab/dejong.html Artikolo pri la revizio de 1931 (angle)]
- [http://www.esperanto.fi/volapuk.html Historia artikolo el Esperanta Finnlando]
- [http://wwwcs.upb.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/06-int.htm Historio de Volapuko] el la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
- [http://member.netease.com/~htliu/biblio.html#chap2 Listo de libroj en kaj pri Volapuko]
- [http://vo.wikipedia.com/ Vükiped], Vikipedio en Volapük
- [http://www.yahoogroups.com/group/volapuk Volapükalised] - Volapuka diskutgrupo ĉe Yahoo (en la lingvo kaj pri ĝi en diversaj aliaj lingvoj)
Kategorio:Esperanto
Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto v
kategorio:planlingvoj
EdE-V
Volapük. De 1881 ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla ĉe la internaciaj rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de Volapuko. Sed dum 2-3 postsekvintaj jaroj, la Volapuko-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉesis. La pereon influis certe la formate strukturaj mankoj de Volapuko, sed ankoraŭ pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. Volapuko estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo „Bodugän“ estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo „plim“ la internacian vorton komplimento.
La arbitreco de la Volapuko-konstruo antaŭdifinis ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere ĝi povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyer. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lingvoj - la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris Volapukon „sia lingvo“, „sia“ propraĵo. Li malakceptis ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evoluon de „lia“ lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapükistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organizformojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata revolucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria internacia kongreso de Volapuko en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en Volapuko, kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de Volapuko. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Schleyer-a lingvo haltis en sia progreso.
Vidu Idiom-Neutral.
ja:ヴォラピュク
ko:볼라퓌크
simple:Volapük
Josef BARVÍŘĈeĥaj esperantistoj
Josef BARVÍŘ (1879-1955) estis pionira ĉeĥa esperantisto, tradukis "Moravia karsto" de K.Absolon.
BraziloGeografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo
----
----
Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.
Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej
industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.
----
Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko)
Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 %
Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso)
% urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:
Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio,
Germanio,
Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e
miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj (
japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala),
hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso)
Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988
Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999)
Valuto: 1 realo (R$)
Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo.
----
right
Subŝtatoj:
1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto
Esperanto-Movado
Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)
Vidu Ankaŭ
Historio de Brazilo
Igŭacuo
Itajpu
Listo de urboj de Brazilo
Prezidento de Brazilo
Landnomoj
Brazila ekstera politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo]
[http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle.
[http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo];
!
fiu-vro:Brasiilia
ja:ブラジル
ko:브라질
ms:Brazil
simple:Brazil
th:ประเทศบราซิล
zh-min-nan:Pa-se
HispanioGeografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio
----
Dosiero:es.gif
Hispanio - España
Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].
Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado
----
Administra organizado
Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio
Lingvoj
Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska
Vidu:
- Lingvoj de Hispanio
Geografio
La ĉefaj riveroj estas Miño ( - ), Doŭro ( - ), Taĵo ( - ), Gvadiano ( - ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.
( - ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo
Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":
Mapo de aŭtonomaj komunoj
Naciaj Parkoj
- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)])
----
Historio de Hispanio
Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio
:Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio
Prahistorio
Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.
Antikva epoko
Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj.
La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj.
Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.
(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp.
Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.
409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.
Mezepoko
711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.
900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.
1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon
1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.
1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.
Moderna epoko
1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.
1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.
Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.
Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.
Nuntempa epoko
Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.
1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.
1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.
1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.
1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion.
1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.
1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).
1986: Hispanio aniĝas EEK-n.
2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.
Ekstera ligilo
el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12)
fiu-vro:Hispaania
ja:スペイン
ko:에스파냐
ms:Sepanyol
simple:Spain
th:ประเทศสเปน
zh-min-nan:Se-pan-gâ
Ors. Vicente INGLADAKategorio:Hispanaj esperantistoj
EdE-I
Vicente INGLADA ORS, hispano, staba vickolonelo, prof. de astronomio, geodezio kaj meteorologio en la Supera Staba Lernejo. Naskiĝis en 1879 en Alikanto. De 1910 ĝis 1923 dir. de sismologia observatorio en Toledo. Membro de la Akademioj de Sciencoj de Madrido, Kordovo kaj Barcelono.
Multaj fakaj verkoj. E-isto de 1899. En 1903 li fondis (kun Augusto JIMÉNEZ LOIRA) la unuan hispana Esperanto-gazeton, La Suno Hispana, kies ĉefred. li estis multajn jarojn. En tiu epoko li publikigis kelkajn gravajn lernolibrojn kaj vortarojn. Kiel delegito de la registaro ĉeestis la Teknikan Konferencon en Parizo, 1925 kaj la UK en Ĝenevo, 1925. Faris multajn paroladojn kaj kursojn en Barcelono, Alikanto, Valencio, Madrido, ktp. Honora prez. de multaj EG en Hispanujo, estis vicprez. de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto. LK de 1905 kaj Akademiano de 1910.
En la literaturaj konkursoj organizitaj de "La Revuo" en 1906 kaj 1909 estis premiitaj liaj originalaj poemoj. Kunlaboris en La Revuo, L I, ktp. En la unua kaj aparte li publikigis multajn verkojn en E, i. a. tradukojn el la hispana: la komediojn Kuracisto per batoj el Leandro FERNÁNDEZ DE MORATÍN; La nesia hejmo; Kruela adiaŭo; La getavoratoj; Triumfanta animo; La Angora katino; Perlabori sian vivon; Hispanaj dramoj; La Kreitaj Profitoj, el Jacinto BENAVENTE, kaj la originalajn verkojn: Prozo kaj versoj; En la Barcelona Kongreso, ktp.
Aldono
Li forpasis en Madrido en 1949
Eksteraj ligoj
- [http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/ingladauni.htm Kompleta biografio de Vicente Inglada]
- [http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blindabovino.htm Lia traduko de poemo La blinda bovino]
- [http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/servanto.htm Lia traduko de teatraĵo La servanto de Don Juan]
HungarioGeografio > Eŭropo > Hungario
----
Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas
Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj.
La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.
Vidindaĵoj
Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
- bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
- Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
- Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
- areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
- komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
- Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
- stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
- Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
- la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002
Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.
Politiko de Hungario
La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento.
La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj.
La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.
Administra subdivido
La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas
Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo.
Bruselo
Historio de Hungario
La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.
La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio.
Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945.
La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.
Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj
- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado
Mapo de Hungario
Dosiero:hu-mapo1.gif
Kategorio:Hungario
als:Ungarn
fiu-vro:Ungari
ja:ハンガリー
ko:헝가리
ms:Hungary
simple:Hungary
th:ประเทศฮังการี
zh-min-nan:Magyar-kok
Rezsö KÓKAIKategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K
KÓKAI Rezső, hungaro, posedanto de librovendejo. Li naskiĝis en 1879 en Budapeŝto. Dum multaj jaroj li estis komitatano de HES. Li faris multon por la disvastigo de Esperanto pere de sia firmo, kolektis la E-librojn aperintajn en Hungarujo kaj eldonis listojn pri ili.
KOKAI
Einstein Albert EINSTEIN ([ALbert AJNŝtajn], ankaŭ Ejnŝtejno; 14-a de marto 1879 – 18-a de aprilo 1955), eble la plej fama sciencisto de la 20-a jarcento, estis la fizikisto, kiu eltrovis la teoriojn de speciala kaj ĝenerala relativeco je 1905 kaj 1915.
Vivo
Einstein naskiĝis en Germanio, sed iris al Svislando por studi kaj labori kaj, post kiam la nazioj forprenis lian germanan civitecon je 1933, li iris al Usono, instruinte ĉe Princeton (loĝinte ĉe 112 Mercer St).
Ejnŝtejno simpatiis al la ideoj pri tutmonda civitaneco. En 1923 li akceptis la honorprezindantecon de la tria kongreso de SAT.
En Usono je 1939 li sendis leteron al Prezidento Roosevelt, konsilante lin konstrui atombombon bazitan sur liaj teorioj, supozante (erare) ke Germanio konstruis tian bombon. Post ses jaroj, Usono konstruis du atombombojn, sed bombis per ili ne Germanion sed Japanion, je 1945 por fini la Duan Mondmiliton.
(Pri la veraj motivoj de la bombado historiistoj multe disputas.)
Verko
El lia teorio de relativeco venis la fama formulo:
:
La formulo diras ke energio (E) kaj materio (m) estas radike du formoj de la samo, kun materio egalanta energion laŭ la kvadrato de la rapideco de lumo (c = 299.792,458 km/s). Sur ĉi tiu formulo estas bazita la forto de la atombombo kaj la lumo de la suno kaj la steloj.
La teorio de relativeco ankaŭ diras ke nenio povas plirapidiĝi tra la rapideco de lumo (c). Sed ju pli io proksimiĝas al la rapideco c, des pli malrapide fluas tempo kaj des pli granda iĝas ĝia maso. Ekzemple, se unu el juna paro de ĝemeloj iras al la steloj per tre rapida stelŝipo kaj revenis al Tero, li ankoraŭ estus juna sed lia frato estus maljuna aŭ eĉ delonge mortinta ĉar tempo sur la stelŝipo fluis tre malrapide.
La teorio ankaŭ skribas pri gravito kiel kurba spaco....
Implice en la teorio de Einstein estas la nigra truo: objekto (kutime stelo morta) kun gravito tiel forta ke por eskapi, io el ordinara materio devus iri pli rapide ol lumo, kio laŭ Einstein estus neebla. Iuj opinias, ke la plimulto de maso en la Universo (kiu ja estas malluma) estas ĉiam kaptita en tiaj truoj.
Spite de tiaj paradoksaj rezultoj, Einstein ne povis kredi al kvantummekaniko, la alia granda atingo en fiziko en la 20-a jarcento, plejparte disvolvita dum la 1920-oj. Laŭ kvantuma mekaniko, la universo estas radike bazita sur okazoj ne precize determineblaj. Sed ĉi tio ne estas aserto pri la krudeco de niaj instrumentoj, sed pri la efektiva nedetermineco de la universo mem! Sed tian Einstein ne povis kredi, dirinte (je 1926 en letero al Max BORN):
:Mi neniam kredos, ke Dio ludas je ĵetkuboj pri la mondo.
Kvantuma mekaniko staris kontraŭ lia kredo ke la universo estas radike simpla, eleganta kaj tute determinebla. Liaj teorioj spegulis tian universon, sed ne kvantummekaniko.
Post 1915, post lia eltrovo de relativeco, Einstein esploris pri la Grandioza Unuigita Teorio (GUT), teorio kiu unuigus la fizikajn fortojn (la fortoj gravita, elektromagneta, nuklea kaj malforta), sed sen sukceso. Eĉ hodiaŭ fizikistoj penas eltrovi tian teorion.
Cerbo
La cerbo de Einstein ankoraŭ ekzistas, en tranĉaĵoj, en laboratorioj en Usono kaj Kanado. Post morto lia korpo estis kremaciita escepte de la cerbo, kiu estis studita por trovi ian ajn diferencon. Kvankam ĝia grandeco estas tute norma, la parieta lobo estas 15% pli larĝa ol la norma, la fendo de Sylvia tre mallonga kaj la tempia lobo iomete pli malgranda ol la norma. Lia cerbo probable estis tiele ekde naskiĝo. Einstein ja ne parolis ĝis la aĝo de tri jaroj. Aliflanke, la parto de lia cerbo, kiu estas tre granda, estas la loko, pri kiu sciencistoj nun kredas, ke tie la cerbo pensas pri spaco kaj matematiko, en kio Einstein ja estis genio.
IK
Laŭ legendo la Intelekta koeficiento de EINSTEIN estis super 200. Sed verŝajne, laŭ analizo de dokumentoj, lia IK estis pli-malpli 150. Ankaŭ tio estas elstara poentonombro; ja la meznombro estas 100 kaj homoj kun IK>130 estas troveblaj malofte, tamen la gravecon de tiu konsidero oni ne supertaksu,ĉar Intelekta koeficiento
- La genio de EINSTEIN -- kiel tiu de PICASSO aŭ de Edisono -- ne estas tio, kion oni povas mezuri facile per ekzameno. Genio ne estas inteligenteco. La vera genio de EINSTEIN estis la kapablo demandi simplan, infanan demandon kaj respondi ĝin laŭ vidpunkto tute neatendita. "Se unue la ideo ne estas absurda, ĝi estas sen espero," li unufoje diris.
- Kiel diris Edisono, genio estas inspiro je 10 por cento, kaj ŝvito je 90 por cento. Kaj tio estis vera pri EINSTEIN, kiu diris pri si mem, ke li ne estis la plej inteligenta fizikisto, sed la plej laborema.
Skribtablo
La skribtablo de Einstein...
Dio
Einstein estis judo laŭ gento kaj kultura heredaĵo, sed ne laŭ religio. Li kredis al Dio, sed ne la tradicia Dio de la Biblio kaj judismo. La Dio de Einstein kreis la universon kun intelekto subtila kaj eleganta. Dio ne estas kaprica, malica, "ne uzas la universon por kubludi". Ĝi kreis universon, kiu estas racia kaj komprenebla de homoj, sed ankaŭ mistera. Esence temas pri pala, diisma versio de la Eternulo. Kvankam lia Dio ne donas moralordonojn, Einstein ankoraŭ kredis (kiel multaj kredantoj de la Eternulo) ke la plejalta devo de homo estas vivi morale.
Pri religio kaj scienco, Einstein unufoje diris, "Scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda."
Einstein ja rigardis sin kiel judo kaj kredis, ke la judoj bezonas nacion por si mem (vidu cionismo). Kiam Israelo naskiĝis, oni ofertis al li la postenon de prezidento, sed li rifuzis.
Honore al Einstein oni nomis la kemian elementon 99 ejnŝtejnio.
Bibliografio pri Einstein en Esperanto
- Einstein - La Enigmo de la matematiko de Huberto ROHDEN.
EINSTEIN, Albert
EINSTEIN, Albert
ja:アルベルト・アインシュタイン
ko:알베르트 아인슈타인
ms:Albert Einstein
simple:Albert Einstein
th:อัลเบิร์ต ไอน์สไตน์
1-a de januaroHistorio > Tagoj > la 1-a de januaro
----
La 1-a de januaro estas la 1-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 364 tagoj restas (365 in superjaroj).
Je la 1-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1858: Allan KARDEC kreis la unuan spiritisman revuon
- 1948 : Italio akiris sian konstitucion.
- 1956 : Sudano sendependiĝis
- 1999 : enkonduko de la Eŭro kiel ĝirala mono en la 11 landoj de la Eŭropa Valuta Unio.
- 2002 : enkonduko de la Eŭro kiel biletoj kaj moneroj.
Naskiĝoj
- 1484 : Zvinglo
- 1823 : PETÖFI Sándor
- 1846: Léon DENIS
- 1879 : E. M. FORSTER
- 1919 : J. D. SALINGER
- 1965 : Margareta HANDZLIK
Mortoj
- 1894 : Heinrich Rudolf HERTZ
- 1925 : Paŭlo MEDEM
- 1934 : Jakob WASSERMANN
- 1973 : František BĚHOUNEK
- 1998 : Mario SOLA
Specialaj tagoj kaj festoj
- La komenco de la nova jaro por multaj kulturoj.
- Haitio: nacia tago
Tagoj de semajno
La 1-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 187 | | |