:: wikimiki.org ::
| 1885 |
1885Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1885
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1885 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- L.L. Zamenhof decidis ke Esperanto estas preskaŭ preta.
- Januaro: L.L. Zamenhof fariĝis kuracisto kaj forveturis en la vilaĝon Vejseje, por komenci kuracistan praktikon.
- Aprilo: L.L. Zamenhof decidis reveni Varsovion kaj fariĝi okulkuracisto.
- Sudano: Kartumon konkeras Al-Mahdi.
- Kreita Pasilingvo
Kulturaj eventoj
- Germanio : Publikiĝo de Tiel parolis Zaratustro far Nietzsche.
Naskiĝoj
- 21-a de januaro : Umberto NOBILE
- 18-a de januaro : Masgrau Jacint BREMON
- 31-a de januaro : Antoni CZUBRINSKY
- 1-a de februaro : Rudolf Michael FREY
- 7-a de februaro : Sinclair LEWIS
- 12-a de februaro : Siegfried LIEBECK
- 26-a de julio : André MAUROIS
- 15-a de aŭgusto : Usono : Edna FERBER
- 11-a de septembro : D. H. LAWRENCE
- 7-a de oktobro : Niels BOHR
- 11-a de oktobro : François MAURIAC
Mortoj
- 22-a de majo : Francio : Victor HUGO
- 23-a de julio : Ulysses S. GRANT
----
1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1885년
simple:1885
HistorioLa historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio.
(NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.)
----
:Historio de Scienco kaj Teknologio
Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)
:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj
Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj
: datadmetodoj - arĥivoj
Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj
:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -
:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro
vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)
- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo
:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro
Imperioj
Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj)
:Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio
Mapoj
:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500]
Vidu ankaŭ: Geografio
Diaoyu-Insularo De Ĉinio
vidu la Listo de militoj
Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj
Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj
Okazintaĵoj
:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto
:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp
Rolantoj
:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj
Komparu kun:
arkeologio, analo...
fiu-vro:Aolugu
ja:歴史
ko:역사
ms:Sejarah
simple:History
th:ประวัติศาสตร์
zh-min-nan:Le̍k-sú
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
ja:19世紀
ko:19세기
simple:19th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 19
zh-min-nan:19 sè-kí
Januaro
Januaro (latine, Ianuarius) estas la unua monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas por Ianus, la romia dio de pordoj kaj enirejoj. Ĉi tiu kaj februaro estis la lastaj monatoj aldonataj al la kalendaro, ĉar la romianoj konsideris vintron senmonata periodo. Ĉar la konsuloj tradicie estis elektitaj en januaro, la monato fariĝis la unua de la jaro, anstataŭigante marton.
Januaro estas monato de la vintro en la Norda Hemisfero kaj de la somero en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en januaro estas Kaprikorno kaj Verŝisto.
Januaro venas inter decembro kaj februaro.
Januaro komenciĝas je la sama tago kiel oktobro, krom en superjaro, kiam ĝi komenciĝas samtage kiel aprilo kaj julio.
Vidu ankaŭ :
January, janvier, enero, gennaio, genièr, Januar, januari, januar, januar, januari, Janeiro, январь, styczeń, Ιανουα´ριος, Eanair, urtarril.
ja:1月
ko:1월
ms:Januari
simple:January
th:มกราคม
ApriloAprilo (latine, Aprilis) estas la kvara monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ la latina vorto aperire, "malfermiĝi".
Aprilo estas monato de la printempo en la Norda Hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda Hemisfero. La signoj de la Zodiako en aprilo estas Ŝafo kaj Bovo.
Aprilo venas post marto kaj antaŭ majo.
Aprilo komenciĝas je la sama semajntago kiel julio en ĉiuj jaroj, kaj kiel januaro en superjaro.
Vidu ankaŭ :
April, avril, abril, aprile, abril, April, april, april, Abril, апрель, kwiecień, Απριλιος, Aibreán, apiril.
ja:4月
ko:4월
ms:April
simple:April
th:เมษายน
Varsovio
Geografio > Eŭropo > Pollando > Listo de urboj de Pollando > Varsovio < Urbo
----
Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando kaj de la pola distrikto (vojevodio) Mazowieckie. Ĝi situas ĉe la rivero Vistulo.
Vistulo
Vistulo)]]
Vistulo]
Vistulo]
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Vistulo
Trifoje la urbo estis gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto: en 1937, 1959 kaj 1987.
Varsovio estas naskiĝurbo de Joseph NELS.
Pri la urbo
Varsovio festis sian 400jariĝon en 1996, kiel unue reĝa rezidejo, kaj poste ĉefurbo. Antaŭ ol ĝi fariĝis ĉefurbo de Pollando, dum tri jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de aŭtonomia Mazovia Princlando. Post la morto de la lasta mazovia princo, Janusz la 3a, en 1526, laŭ pli frua interkonsento, la tuta Mazovio estis enkorpigita al Pollando.
La lastaj du reĝoj el la dinastio Jagiellona, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo Aŭgusto, ĝuste aprezis la situon de Varsovio de ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tial Sigismundo Aŭgusto konstante loĝis en Varsovio dum la lastaj jaroj el sia vivo, 1569-1572. Tiutempe li komencigis konstrui la Varsovian Kastelon kaj konstruigis lignan ponton, laŭditan de fakuloj kaj poetoj, super la rivero Vistulo.
La signifo de Varsovio multe kreskis en 1569, kiam deputitoj de Pollando kaj Litovio decidis pri unio de ambaŭ ŝtatoj, nomata Lublina Unio, kaj ke de tiam okazados en Varsovio ĉiuj ĝeneralaj kunvenoj de Sejmo (pola parlamento) de Pola Reĝlando kaj de Litovia Princlando. Ankaŭ en Varsovio oni ekde 1573 elektadis reĝojn, kvankam formale ja Krakovo daŭre estis la ĉefurbo de la unio. Pro pluraj kaŭzoj Varsovio komencis ĉiam pli gravi en la vivo de ambaŭ popoloj, interalie pro ĝia centra situo, faciliganta la regadon, kaj ĉar estis konvene de tie flosigi la grenon, abundan sur la mazoviaj ebenajoj, sur Vistulo al Gdansko, kaj de tie al okcidenta Eŭropo. Cion tion aprezis Sigismundo la 3a Vasa, kiam tiu reĝo en 1596 decidis tiuvoje flosigi, de Krakovo al Varsovio, la reĝinon kun la kortego kaj la reĝa havajo.
Al la supre menciitaj motivoj aldoniĝis la fakto, ke la reĝo, kiu deve
nis de sveda dinastio, batalis tiam por reakiro de la sveda trono. Estis pli facile gvidi la aferojn ĉi-riIate en Varsovio (pli proksima al Svedio) kaj ankaŭ rilate al la tiame daŭranta milito kontraŭ Moskvo. La lasta preteksto por la translokiĝo estis incendio de la reĝa Kastelo Wawel en Krakovo.
Konfirmante tiun gravan eventon, la heredanto de la trono post Sigismundo la 3a, lia filo Ladislao la 4a, starigis sur malnova Varsovio la Krakovan Pordegon kaj, antaŭ ĝi, kolonon kun statuo de sia patro tenanta maldekstramane krucon kaj dekstramane glavon. La monumento baldaŭ fariĝis simbolo de la ĉefurbeco de Varsovio.
Tra la jarcentoj
En la 17a jarcento Varsovio ankoraŭ ne estis granda urbo, nek tre pura (laŭ raportoj de kelkaj vizitintoj), tamen ankaŭ kultura centro ĝi fariĝis. En la reĝa kastelo konstante okazadis teatraj kaj muzikaj prezentoj de diversiandaj artistoj.
La Kulture grava progreso okazis en la dua duono de la 18a jarcento, dum la regado de Stanislao Aŭgusto, la lasta reĝo de Pollando. Li okazigadis en la Kastelo la „ĵaŭdajn tagmanĝojn", kiujn partoprenis diversĝenraj famaj artistoj, diskutante ĉe la reĝa tablo pri gravaj kulturaj kaj ŝtataj aferoj. Tiutempe ekestis en Varsovio la Nacia Teatro, fondita de la „patro de la pola teatro", Wojciech Boguslawski. Oni konstruis belan palacon en la Parko Lazienki, kiu ekhavis ankaŭ subĉielan teatron en novklasika stilo. La reĝo, kiel mecenato, allogis al Varsovio eksterlandajn artistojn. Ekde 1767 tie Ioĝis la fama pentristo Canaletto (Belotto Bernardo), kiel reĝa ĉefpentristo. Liaj bildoj pri la urbo estis grava dokumentaro por la rekonstruo de Varsovio, preskaŭ plene ruinigita dum la 2a mondmilito.
Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Ruslando. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Gi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo.
La unuan de septembro 1939 Germanio ekatakis Pollandon. Plej longe tri semajnojn sin defendis la ĉefurbo. Ekestis Pola Subtera Stato, kies celo estis defendi kaj mobilizi la loĝantojn kontraŭ la barbara okupacianto. La nazioj, same kiel la antaúaj, planis degradi Varsovion, ĉar ili konsideris ĝin danĝera. Tial ili igis Krakovon la ĉefa urbo en la tiama Generala
Dum nazia periodo Krakovo dum mallonga tempo transprenis la rolon de ĉefurbo.
Gubernio, kiel nomiĝis granda parto de Pollando regata de la nazioj. Kaj denove Varsovio kontraŭstaris. La 19an de aprilo 1943 okazis insurekcio en la Varsovia Getto, kiam la nazioj alvenis por forveturigi la lastajn 60 mil judajn loĝantojn al murdkoncentrejoj. En aŭgusto 1944 eksplodis dua insurekcio en la urbo. Pri la politika decido komenci ĝin, disponante nur je junaj patriotoj ne sufiĉe preparitaj nek armitaj, historiistoj esprimas negativan opinion, sed neniu neas la heroecon de la batalintaj varsovianoj. Pereis tiam ĉ. 200 mil loĝantoj; dum la tuta okupacio 800 000 varsovianoj pereis.
La nazioj decidis plene detrui Varsovion kaj forveturigi la postvivantojn al Germanio aŭ aliaj lokoj en Pollando. Fine de Ia milito, 85 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj, industrio je 90 %, kaj la juda kvartalo je 100 %. La urbo preskaŭ ne plu havis loĝantojn, kaj la nova pola registaro alfrontis la demandon, ĉu ĝi restu ĉefurbo. Forigi Ia ruinojn ŝajnis apenaŭ eble. Venkis tamen patriotaj sentoj kaj la amo al Varsovio, kiu estis do rekonstruita, kun la historiaj Malnova kaj Nova Urboj, per fortostreĉo de Ia tuta lando. Nun 1 800 000 homoj loĝas en Varsovio, kiu estas grava kiel industria kaj kultura centro, kun dudeko da dramteatroj, 2 operejoj, 4 pupteatroj, sciencaj institucioj, kaj pluraj parkoj, el kiuj la piej bela estas Lazienki.
Esperanto
En la 400-jaraĝa, kiel ĉefurbo, Varsovio la Esperanto-movado, kiu
tie ekestis, daŭras jam preskaŭ 110 jarojn. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj eminentaj verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la okupacianto, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familioLamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj. Varsovio kun granda gastamo akceptis plurfoje la mondan esperantistaron.
Dum la lastaj jaroj la Esperantomovado en Pollando ŝrumpis ĉefe pro ekonomiaj faktoroj, sed ankaŭ pro iasenca inflacio de la idealismo post la abrupta falo de la socialisma sistemo. Tamen en Varsovio daŭras Ia kluba vivo, aktivas de kelkaj jaroj konstanta Esperanto-teatro, „Espero", kaj de Varsovio flugas en la mondon Esperanto per la elsendoj de Pola Radio.
Okaze de la 400a datreveno en 1996 de la ĉefurbeco de Varsovio speciala komitato aranĝis solenaĵojn.
parto laŭ oktobro 1996 - MONATO
Faktoj
Pola nomo: Warszawa [varŝava]
Situo: 21° OR, 52°15’ NO
Loĝantaro: 2,269 milionoj
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵo
Pałac Kultury i Nauki (Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco)
vidu ankaŭ
- Varsovia Vento
- Varsovia geto
-------
Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj. En 1887 tie eliris „la unua broŝuro pri E“, tie Z verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn E-ajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Z. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub n-ro 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Z, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Z pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite W. estas nomata lulilo de E. Krom la Majstro en W. vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de E-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al W., precipe al la tombo de Z, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6 aŭg. 1927 post la UK en Dancigo kaj 9 aŭg. 193l post la UK en Krakovo. (v. Dzika 9, Królewska 41, Monumento de Z, Polujo, kaj Z.)
E. WIESENFELD.
Eksteraj ligiloj
- [http://hometown.aol.de/Questius/Polska/Warszawa.htm Bildoj pri Varsovio]
- [http://um.warszawa.pl/mapa/ Interaktiva urbomapo]
- [http://www.um.warszawa.pl/ Warszawa.pl] (pollinvga)
- [http://www.samper.pl/obrazki/panorama0.jpg Panoramo de la urbocentro]
- [http://www.starawarszawa.pl malnovaj poŝtkartaj fotoj]
- [http://www.1944.pl Muzeo pri la Varsovia Ribelo de 1944] (kvinlingva)
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W
EdE-W
ja:ワルシャワ
ko:바르샤바
simple:Warsaw
KartumoGeografio > Afriko > Sudano > Ĥartumo < Urboj
----
- loko: 15.34 Norde 32.36 Oriente
- horzono: GMT+2h
- loĝantaro: ĉirkaŭ 3.000 mil (en la aglomeraĵo)
Ĥartumo, arabe: خرطوم [ĥartUm], estas la ĉefurbo de Sudano kaj situas en la kunfluo de la blua kaj la blanka Niloj. Kune kun Omdurman Ĥartumo estas de la plej granda kaj grava urbo de Sudano.
Vidindaĵoj:
Historio
Egiptianoj fondis Ĥartumon en la jaro 1820 origine kiel milita posteno. Al-Mahdi konkeris Ĥartumo en la jaro 1885 kaj detruis la urbon. Ekde la batalo de Omdurman je la 2-a de septembro 1898 venkita de la Britianoj, tiuj rekonstruis la urbon. La batalo de Omdurman proksime de Ĥartumo estis la lasta grava kavaleria batalo en la mondo. Winston CHURCHILL partoprenis en tiu batalo kaj duona jarcento poste li devis batali kontraŭ la uzo de atombomboj!
Kategorio:Ĉefurboj
Kategorio:Urboj de Sudano
ja:ハルツーム
PasilingvoPasilingvo (Pasilingua) estas internacia planlingvo kreita en 1885 de Paul STEINER. Ŝajne Pasilingvo estis rigardita kiel serioza konkuranto de Volapuko. Frederick BODMER laŭdis la projekton ĉar la aŭtoro studis piĝinojn kaj inkluzivis piĝinajn elementojn en la projekton kaj ĝi estas citita de Louis COUTURAT kaj Leopold LEAU, en ilia
Histoire de la langue universelle.
Malgraŭ ĝia nomo, ĝi ne estas pasigrafio, ĉar ne estas apriora lingvo.
Patro Nia: Patro miso, quo er in coela,
nama tü sanctore
kingdoma tüa kommire,
tüa willu fairore
sur erda ut in coela.
Donnare misbi misan brodan taglian;
pardonnare missas dettas
uti mis pardonnars misosbi debitorosbi.
=Gramatiko=
Morfologio
La akuzativon oni faras per -n.
Nombroj (1-10): una, dua, tria, quadra, quinqua, sexa, septa, octa, nova, deka.
Unuaj versoj de patro nia: "Patro miso, quo er in coela,
nama tü sanctore
kingdoma tüa kommire,
tüa willu fairore
sur erda ut in coela.
Donnare misbi misan brodan taglian;
pardonnare missas dettas
uti mis pardonnars misosbi debitorosbi..."
=Bibliografio=
F. Bodmer,
The Loom of Language (1943), p. 442
Moser, Hans
Zur Universal-Sprache: kritische Studie ueber Volapük und Pasilingua
Berlin [Neuwied]: Heuser, 1887 (32 p.)
408.9 M853u
Steiner, Paul
Elementargrammatik nebst Übungsstücken zur Gemein- oder Weltsprache Pasilingua
Neuwied: 1885 (80 p.)
Steiner, Paul
Summary of the universal language Pasilingua (35 p.)
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1885” de Biblioteko Butler.
kategorio:planlingvoj
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Geografio
Politika subdivido (federaciaj landoj
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Montaroj
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Riveroj
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Lagoj
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Insuloj
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
Historio
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Politiko
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Esperanto en Germanio
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
NietzscheFilozofio > Nietzsche
----
Friedrich Wilhelm NIETZSCHE [Fritriĥ Vilhelm Nicŝe aŭ Niĉe] (15-a de oktobro 1844 - 25-a de aŭgusto 1900) estas germana filozofo.
germana
Nietzsche estas inter la plej famaj eŭropidaj filozofoj. Lia famo devenas kaj de lia intensplena verkaro kaj de la tragika fino de lia vivo en sufera soleco kaj fine en freneza stato dum liaj lastaj jaroj.
Lia verkaro estas riĉa de forta intenso, kiu devenas ambaŭe de konfliktemaj temoj kaj de alte poezia stilo. Nietzsche konsideris filozofion ĉefe kiel arto. Pro tio siaj verkoj kondukas la legantojn ofte antaŭen de la kutimaj filozofaj analizado kaj argumentado por fariĝi aro de sentencaj aforismoj ĝis deklamantaj poemoj.
Por plej bone taksi la verkon de Nietzsche oni nepre konu ankaŭ, kia eksterordinara estis lia vivo. La malsano kaj soleco akompanis lian verkadon dum la plej granda parto de lia vivo kaj evidente kontribuis al la intenso de lia inspiro kaj de lia pripenso. Eĉ eblas konsideri, ke lia malsano kaj lia verkado estis tiom intense ligitaj, ke tio alportas la demandon: ĉu Nietzsche freneziĝis pro sia filozofio aŭ ĉu kontraŭe li sukcesis eskapi la frenezon dank'al lia filozofio, ĝis la momento, kiam la malsano kaj sufero ne plu estis elteneblaj. Tial ĉiam restos enigmo pri Nietzsche, kiu kontribuas al profundaj demandoj ne nur pri lia filozofio sed ankaŭ pri lia vivo.
Nietzsche estis unue influita de lia studado de filologio (La naskiĝo de la tragedio) kaj de antaŭaj filozofoj, inter alie tre notinde Schopenhauer kaj lia nocio de "Volo de vivo". Sed Nietzsche fariĝis ege fama ĉefe pro sia grandaj atakoj kontraŭ ĉia ajn moralo kaj specife kontraŭ la kristanisma moralo, (La antikristo).
Nietzsche estis tute portata de sia filozofio kaj plej alte konscia de tio, li vivis sian filozofion, li estis sia filozofio. Pro lia akraj kaj fortegaj atakoj oni foje miskomprenis la filozofion de Nietzsche, opiniante ke ĝi estas nur atako kaj destrukto de la ĝisnuna moralo. (La krepusko de la idoloj, Antaŭen de bono kaj malbono). Sed Nietzsche ne estis nur atakanta. Li aspiris al liberiĝo de la homo kaj de lia profunda ĝojo al vivo (Matenruĝo, La ĝoja scienco, Tiel parolis Zaratustra).
Verkoj
- Die Geburt der Tragödie, 1872 (La naskiĝo de tragedio)
- Menschliches, Allzumenschliches, 1878 (Homa, tute tro homa)
- Morgenröte, 1881 (Matenruĝo)
- Die fröhliche Wissenschaft, 1882 (La ĝoja scienco)
- Also sprach Zarathustra, 1885 (Tiel parolis Zaratustro)
- Jenseits von Gut und Böse, 1886 (Preter bono kaj malbono)
- Zur Genealogie der Moral, 1887 (Al genealogio de moralo)
- Der Fall Wagner, 1888 (La kazo Wagner)
- Götzen-Dämmerung, 1889 (La krepusko de la idoloj)
- Der Antichrist, 1895 (La antikristo)
- Nietzsche contra Wagner, 1895 (Nietzsche kontraŭ Wagner)
- Der Wille zur Macht, 1901 (La volo al potenco, kolekto de notoj elektitaj kaj ne celitaj al publikigo de Nietzsche mem, sed publikigita de lia fratino)
- Ecce Homo, 1908 (Jen la homo, provo de biografio, la titolo referas al frazo de Pontius Pilate pri Jesuo de Nazareto)
En Esperanto
Tiele parolis Zaratuŝtra: libro por ĉiu kaj neniu (Trad. de W. A. Verloren van Themaat. Enkonduko kaj notoj de Walther Linden. )
- [http://www.agellus.org/nietzsche/ Wiki Nietzsche]
NIETZSCHE, Friedrich Wilhelm
ja:フリードリヒ・ニーチェ
ko:프리드리히 니체
Umberto NOBILETransporto > Aviado > Umberto NOBILE
----
Umberto NOBILE [umberto NObile] (naskiĝis la 21-an de januaro, 1885, mortis la 30-an de julio, 1978) estis itala aviadisto.
Li naskiĝis en Lauro apud Napolo. En la jaro 1926 li kune kun Roald AMUNDSEN kaj Lincoln ELLSWORTH en la aerŝipo Norge transflugis la Nordan Poluson. La konkurson pri la unua transflugo de la Norda Poluso ili malgajnis: La usonano Richard BYRD atingis tiun ĉi celon tri tagojn antaŭe.
La 23-an de majo, 1928, li per la aerŝipo Italia denove flugis al la Norda Poluso. Du tagojn poste, dum la reenflugo li proksime al Spicbergeno spertis akcidenton. Granda internacia helpagado fine savis lin, sed Amundsen, kiu apartenis al la savantoj, pereis survoje.
Umberto Nobile mortis en Romo.
Masgrau Jacint BREMONEdE-B
Jacint BREMON MASGRAU, kataluno, kuracisto-radiologo, redaktoro de kuracista revuo. Naskiĝis la 28-an de januaro 1885 en Banyoles, mortis la 21-an de aprilo 1960. Fervora pioniro depost 1903. Kunfondinto de pluraj societoj, komitatano de la 5a UK. Aŭtoro de multaj prop. artikoloj, de vortaro kaj gramatiko. Redaktoro de Tutmonda Espero, 1909, prezidanto de Espero Kataluna, kaj de KEF. Verkoj: E-gramatiko, (vendita en pli ol 60.000 ekzempleroj; ŝlosilo; kelkaj tradukoj kolektitaj sub titolo Hejma Prozo. L. K. En la unika gramafondisko, kiu ekzistas kun la voĉo de Zamenhof, la kunparolanto estas D-ro Bremon.
Verkoj
- Hejma prozo: kolekto de tradukoj eldonitaj okaze de la XIIa Kataluna Kongreso en Palma de Mallorca (Vinyals, 1925. - 64 p.)
- ¨Quiere usted aprender esperanto?: Manual de la conversación esperanta: método Willemans. Granada, (proks. 1930). - IX, 62 p.
BREMON MASGRAU JACINT
Kategorio:Katalunaj esperantistoj
Antoni CZUBRINSKYEdE-C
Antoni CZUBRINSKY (ĉubrinski), polo, d-ro, gimnazia instruisto. Naskiĝis en la 31-a de januaro 1885 en Krakovo. Verkis multajn propagandilojn kaj statistikajn artikolojn pri Esperanto, havis paroladojn kaj publikigis longan pollingvan verkon pri Esperanto. Iniciatinto de l' ideo pri "interŝtata Esperanto-akordo" kaj pri ĝenerala plebiscito por Esperanto inter ne Esperanistoj. L. K.
Rudolf Michael FREYEdE-F
- aŭstraj
Rudolf Michael FREY (frej), aŭstriano, kalkulkonsilanto de la magistrato en Vieno. Naskiĝis en la 1-a de februaro 1885 en Vieno. Konatiĝis kun Esperanto per L. Siedi pro tia Esperanta insigno dum febr. 1919. Fondita de li: Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno, 1922, Austria Esperantista Pacifista Societo, 1924, Esperanto-Organizo de la Ofichavantoj de Vieno, 1925. Faris en 1931 (15 febr.-26 marto) propagandvojaĝajn lumbildon kaj filmon "por Aŭstrio" tra Svedlando, Norvegujo kaj Danlando kun subteno de oficialaj instancoj de Aŭstrujo kaj de la nordaj landoj kaj sekve de tio en Vieno multajn paroladojn per lumbildoj kaj filmoj pri la skandinavaj landoj kun speciala propaganda por Esperanto. Iniciatinto de la Esperanta Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, Vieno, majo 1934.
7-a de februaroHistorio > Tagoj > la 7-a de februaro
----
La 7-a de februaro estas la 38-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 327 tagoj restas (328 en superjaroj).
Je la 7-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1992 : Eŭropa Unio formiĝis en Maastricht, Nederlando
Naskiĝoj
- 1812 : Charles DICKENS, Britio
- 1885 : Sinclair LEWIS
- 1900 : Tibor CZITROM
Mortoj
- 1823 : Ann RADCLIFFE
- 1922 : Fernand DORÉ
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 7-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.
Vidu ankaŭ jenon:
- Historio - Tagoj
ja:2月7日
ko:2월 7일
simple:February 7
th:7 กุมภาพันธ์
12-a de februaroHistorio > Tagoj > la 12-a de februaro
----
La 12-a de februaro estas la 43-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 322 tagoj restas (323 en superjaroj).
Je la 12-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 1809 : Charles DARWIN
- 1809 : Abraham LINCOLN
- 1814 : Jenny MARX
- 1892 : Vlado JUKL
- 1885 : Siegfried LIEBECK
Mortoj
- 1763 : MARIVAUX
- 1996 : Vladimir GAGLOJEV, oseta verkisto.
Specialaj tagoj kaj festoj
-
Tagoj de semajno
La 12-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.
Vidu ankaŭ jenon:
- 11-a de februaro | 13-a de februaro
- 12-a de januaro | 12-a de marto
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Februaro
ja:2月12日
ko:2월 12일
simple:February 12
th:12 กุมภาพันธ์
26-a de julio----
Historio > Tagoj > la 26-a de julio
----
La 26-a de julio estas la 207-a tago de la jaro (la 208-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 158 tagoj restas.
Je la 26-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1788 : Novjorkio fariĝas la 11a ŝtato de Usono
- 1847 : Liberio sendependiĝis
- 1887 : En Varsovio, Rusa Imperio, eldonejo Kelter liveris al L.L. ZAMENHOF la unuajn ekzemplerojn de la "Unua Libro" de Esperanto, kaj Esperanto iĝis publika.
- 1953 | | |